Friday, December 31, 2010

La revuo "Petroviĉ": unua numero kun artikoloj de esperanistoj-ĵurnalistoj

Ĝis Novjaro restis nur kelkaj horoj, mi tre hastas, do skribu nur mallonge - nia ideo sukcesis! Aperis la unua numero de la rusia revuo "Petroviĉ", enhavanta 5 artikolojn de esperanto-ĵurnalistoj el Niĝerio, Kipro, Usono, Hispanio-Urugvajo kaj Brazilo. Ĉiuj ili estis verkitaj speciale por tiu eldonaĵo kaj poste tradukitaj de mi. Entute ili konsistigis preskaŭ duonon de la revuo. La eldonisto plenas je entuziasmo pri tiu ideo kaj pretas evoluigi kaj plivastigi ĝin. Post Novjaro li pagos honorariojn, kiujn mi ĝiros al aŭtoroj. Dankon kaj gratulon al ĉiuj partoprenintoj! Sube mi metas la publikigitajn artikolojn.
Sekva numero aperos verŝajne februare kaj ni bezonas eĉ pli ol 5 artikolojn...













Monday, December 27, 2010

Vortoj de la milito


Kion signifas tiu ĉi vorto – la Venko? Hodiaŭ oni ne ĉiam komprenas ĝian veran sencon, ĝian prezon. Milionoj da pereintoj, damaĝitaj urboj, cindro de vilaĝoj kaj teruraĵoj de koncentrejoj – tio feliĉe preterpasis la siberian urbon Tjumeno. Dum ĉiuj kvar jaroj de la Granda patruja milito (1941-1945) ĝi troviĝis en la profunda ariergardo kaj unuavide vivo de la urbo malmulte ŝanĝiĝis – estis nek tankoj sur stratoj, nek tranĉeoj, nek nigrumado de fenestroj… Sed malantaŭ ekstera trankvileco kaj bonfarto kaŝiĝis alia, nevidebla por fremduloj batalado. Maljunuloj kaj adoleskoj, virinoj kaj handikapuloj, komunistoj kaj prizonuloj – ĉiutage ili forĝadis grandegan armilaron de la Venko. Rememoru tiujn heroojn.
Milito
Ŝajnas, ke tiu ĉi vorto aperis nur tiun tagon – la 22-an de junio 1941. De tiam ĝi sonis multe pli ofte ol aliaj vortoj kaj signifis multe pli ol nura vorto. Tiun varman dimanĉon multaj tjumenanoj direktiĝis kun familioj en apudurbojn – al la Gilova kaj Pleĥanova boskoj. Ili ankoraŭ ne sciis, ke miloj da germanaj bombaviadiloj jam faligis sian mortigan ŝarĝon sur ĉelimajn urbojn. Tankaj ordoj de Vermaĥto impetegis orienten, ĉion formetante de sia vojo – tio estis unuaj horoj de la plej granda tragedio de la 20-a jarcento.

Tjumenanoj eksciis detalojn poste – dum la mitingo, okazinta je la 8-a horo en la Bazara placo (nun – la Centra placo). Tiutempe ĝi ne jam estis plenigita je konstruaĵoj kaj libere etendiĝis de la strato Pervomajskaja ĝis la strato Orĝonikidze. Tie kolektiĝis pli ol 20 miloj da homoj – kvarono de la urba loĝantaro. Oni ne scias ĝuste, kion deklaris de sur tribuno la oratoroj kaj tio ne gravas. Ĉiuj jam csiis la ĉefaĵon – iliajn vivojn eniris la milito.

Mobilizo
Nun tiu ĉi vorto sonis ĉie. Oni necesis mobilizi ĉion kaj ĉiujn – homojn kaj ĉevalojn, transportilojn kaj uzinojn. La vivo mem de nun estis mobilizita, malforteco transformiĝis al perfido, eraro al krimo. Jam la sekvan tagon estis publikigita la ukazo pri mobilizo en armeon de viroj naskiĝintaj inter 1905 kaj 1918. Multaj ne estis atendintaj la elvokilon kaj propravole direktis sin al la urba armea komisariato, situinta en la Respublik-strato (nun tie troviĝas la urba ofico de la regiona telefonkompanio Utel). Dum nur unu tago, la 23-an de junio, estis donitaj 500 peticioj pri sendado al fronto. Lastan kazon tjumenanoj vidis tian amason da viroj sur la urbaj stratoj. Pasos malmulte da tempo kaj Tjumeno iĝos la “virinurbo”.

Dum militaj jaroj tie ĉi estos kreitaj kelkaj militformacioj. La unua estis 368-a pafista divizio, la stabo de kiu lokiĝis en la duetaĝa domo sur la Volodarskij-strato, 20. En novembro 1941 komandantaro ĵetis la tjumenajn batalantojn sur la bordojn de la Ladoga lago – la malamiko elanis al Leningrado kaj oni necesis ĉiakoste haltigi ĝin. Poste sur ties batalvojo estos la sovetaj urboj PeĉengaPetrozavodsk kaj fine la urbo Kirkenes en norda parto de Norvegio. Kiu scias, kiom da tjumenanoj kuŝas en amastombejoj de fora Skandinavio?


En junio 1942 de la fervojstacio Tjumeno okcidenten ekveturis ses trajnoj kun batalantoj de la 6-a kaj 7-a ekstermaj kontraŭtankaj brigadoj. Post tri jaroj batalvojoj venigos la tjumenajn ĉasistojn por tankoj al la ĉefa kuŝejo de la faŝista bestaĉo – en Berlinon. Tie finiĝos la itinero de la 6-a brigado. Drezdeno kaj ĉirkaŭaĵoj de Prago iĝos lastaj punktoj de la batala vojo de la 7-a brigado.

Lastan kazon la mobilizo por tiu milito venos al Tjumeno printempe 1945. Sed tiam trajnoj kun batalantoj veturos orienten, renkonte al la lasta germana aliancano – Japanio.

Evakuado
Tio estis totala milito. Ĉion aŭ nenion – tiel sonis ĝia ĉefa principo. Manĝaĵoj, armilaro, uniformoj – tia estis la armilo de ariergardo, en kiu disvolviĝis grandega batalo sub la devizo: “Ĉion por fronto! Ĉion por la Venko!” Laŭ infomoj de la lokhistoriisto Aleksandr Ivanenko, en Tjumenon estis evakuitaj 28 entreprenoj. Multaj el ili postrestis ĉi tie post la fino de la milito, kreante fundamenton por la nova industrio de la urbo. Ekzemple la “naskiĝloko” de la Akumulatora uzino estis apudmoskva Podolsko. El Moskvo alvenis la kemia-farmacia uzino kaj la uzino de aŭto-traktora aparataro. En Dnipropetrovsko komenciĝis historio de la plasta uzino – tiele oni povas listigi tre longe.


Kontribuo de multaj el tiuj entreprenoj meritas apartan atenton. En 1941 surbaze de la Tjumena ŝipkonstruejo kaj sep evakuitaj entreprenoj estis fondita la Tjumena ŝipkonstrua uzino. Simile al multaj militaj entreprenoj tiutempaj en dokumentoj ĝi nomiĝis alie: “La uzino N 639”. Nome tie ĉi estis muntitaj famaj torpedŝipoj, kiuj partoprenis en ĉiuj maraj bataloj de tiu milito. Oni scias, ke 9 maristoj, militservintaj en tjumenaj torpedŝipoj, iĝis la Herooj de Sovetunio.


Baldaŭ evidentiĝis, ke la rivero Tura, sur la bordoj de kiu staras Tjumeno, estas plenplena je dronintaj floslignoj, do maltaŭgas por elprovado de novaj ŝipoj. Pro tio oni estis devigitaj transporti la torpedŝipojn al la pli profunda rivero Kama kaj jam el la urbo Permo sendi ilin fronten.

Sur ŝultrojn de ŝipkonstruistoj falis pezega ŝarĝo, kvankam en la uzino restis precipe virinoj kaj adoleskoj. Veteranoj rememoras, ke jam la 23-an de junio uzino malpleniĝis kaj viroj venadis nur por aranĝi dokumentojn pri sendado de ili al fronto. Postrestintoj devis labori duoble pli. Ordinara labordaŭro komenciĝis je la 8-a matene kaj finiĝis je la 8-a vespere, sed multaj sekcioj laboris ĝis la 12-a nokte. Fojfoje oni entute transiris al la “kazerna stato”, kiam laboristoj dum tagonoktoj ne eliris la uzinon, noktante en laborejoj.

Aleksandr Beloborodov rememoras, ke unufoje post li finis laboron, je la 8-a vespere elvokis lin sekciestro kaj diris: “Paneis la ilmaŝino por la 25-a peco. Oni necesas ripari”. Pliaj komentoj estus troaj: la peco N 25 – tiel nomiĝis la kapoj por la reakciaj obusoj de Stalin-orgeno (ruse: “Katjuŝa”). La paneo evidentiĝis serioza, mankis submane plejaj necesaĵoj, sed ĉiu minuto de la deviga malfunkciado kostis tre multe. La diligenta seruristo laboris tutan nokton, tagon, plian nokton kaj plian tagon… Trapasis kvar diurnoj antaŭ ol li sukcesis eliri sekciejon kaj diri: “La tasko estas plenumita”. Ĉu indas aldoni, ke libertagoj kaj ferioj restis en pasinteco?


Ne malpli ol peza laboro torturis homojn malsato. Laboristo ricevadis 800 gramojn da pano por tagonokto, oficisto – 400, vivtenato – 300. Butiktabloj malpleniĝis, pezoj de “nigra merkato” elvokis kapturniĝon kaj la perdo de porciumaj kartoj egalis al mortokondamno. Telegrafistino en la ŝipkonstrua uzino salajris 250 rublojn monate. Sitelo da terpomoj aŭtune 1941 kostis 100 rublojn, vintre la prezo altiĝis ĝis 300 rublojn. Same kostis la panbriko. Ĥomoj saviĝis per legomĝardenoj, en kiuj oni laboris post labordaŭro. La ŝipkonstrua uzino ricevis terenojn en Transriverejo, laboristoj de la uzino “Mekanik” semis terpomon surloke de la nuntempa kulturcentro “Stroitel”, ktp.

Multaj iradis al proksimaj vilaĝoj – Gilova kaj Bukina – esperante interŝanĝi aĵojn kontraŭ manĝaĵoj. Ĉe tio oni necesis ĝuste kalkuli la vojtempon, ĉar plej malgranda malfruo kaj des pli nealveno al laborloko estis konsiderataj krimoj kaj punataj laŭ la severaj leĝoj de la milita tempo. En aprilo 1944 en la ŝipkonstrua uzino dum nur unu tago pro “memvola forlaso de laborloko” la milita tribunalo kondamis 6 daŭre mankintajn virinojn. La puno estis standarta: 5 jaroj de malliberigo.

En aŭgusto 1941 el sieĝita Odeso surmare estis evakuita la entrepreno, kiu post kuniĝo kun la uzino N 769 el la urbo Dmitrov (Moskva provinco) iĝos la fundamento de la nova uzino “Strojmaŝ”. Dum militjaroj en tiuj, ankoraŭ apartaj entreprenoj, estis produktataj minoj, minĵetiloj kaj la famaj RS-13 (ruse: “Reakttivnij Snarjad” – “Reakcia Obuso”). Nur malmultaj scias, ke unue reakciaj minĵetiloj nomiĝis “Rajĉjoj” (la karesformo de la virina nomo, derivita de la rusa mallongigo “Reakcia Minĵetilo”). Sed tiu nomo ial ne enradikiĝis kaj poste ĝin anstataŭis la alia virina nomo – “Katjo” (“Katjuŝa”, alilande konata kiel “Stalin-orgeno”).


Evakuitaj entreprenoj estis dislokigitaj sur la teritorio de la uzino “Meĥnik”, fakte sub libera ĉielo. Ili adaptis por siaj celoj disponigitajn al ili konstruaĵojn kaj haste konstruis novajn. Ofte ilmaŝinoj estis starigitaj sub portempaj ŝedoj – faŝistoj impetegis al Moskvo kaj fronto ne povis atendi. La situacio komplikiĝis pro la katastrofa manko de spertuloj. El Odeso oni sukcesis elveturigi nur 12 inĝenierojn. Ili estis devigitaj ne nur haste rekonstrui la produktadon, sed ankaŭ instrui novajn laborantojn – hieraŭajn dommastrinojn, finlernantojn de mezlernejoj, prizonulojn. Sed la rezulto tion meritis – nemalmulte da faŝistoj mortfalis sub la fajro de la tjumenaj minĵetiloj.

Cetere parto da entreprenoj post la fino de la milito lasis nian regionon. Inter ili estis la uzino N 241 kaj kunigita al ĝi la speciala konstrua buroo N 31, kiu dislokiĝis tiujare en la Bazara placo, surloke de la nuntempaj Ĉefpostejo kaj Domo de Sovetoj. Tie ĉi subestre de la fama konstruisto Antonov estis produktitaj pli ol 600 glisiloj. Por ties fabrikado oni uzadis kruclignon de la Tjumena krucligna kombinato. Elprovado okazadis en provejo apud la loĝloko Zavodoukovsk.

Tamen foje oni estis devigitaj fari tion apud Moskvo – ja temis pri aparte grava tasko. En Tjumeno la konstruistoj Oleg Antonov kaj Aleksandr Eskin unuafoje en la mondo sukcesis realigi la ideon pri fluganta tanko, kuniginte la malpezan tankon T-60 kaj dualan glisilon. Rezulte de tio aperis la unika surterigilo por kirasaŭtoj, kiujn oni povus ĵeti al malamikan ariergardon, al partizanoj, ktp. Post alteriĝo la tanko per speciala ilo demetus alojn kaj veturigus plu sen ili.


Tiel aperis “AT-60” (mallonge de “Aloj de tanko”; ruse “KT-60”) kun la enverguro 18 metroj kaj la pezo je 8 tunoj. Septembre 1942 apud Moskvo okazis elprovado, dum kiu “KT-60” ekflugis, traveturis la necesan distancon kaj alteriĝis. Tamen ĝi finis sian itineron sufiĉe malproksime de la destinita tereno, grave timiginte kontraŭaviadilistojn, kiujn oni forgesis averti pri elprovado. Post liberigo de la militkaptita de ili aviadisto, la tanko memstare revenis al bazo. Bedaŭrinde pluaj laboroj estis haltigitaj pro la manko de povegaj trenaviadiloj kaj ĉesigo de produktado de la malpeza tanko T-60. Do la unua flugo de la tjumena tanko evidentiĝis esti tiu lasta.

Hospitalo
Hospitalo – la plia nova vorto por Tjumeno. Unuaj hospitaloj aperis en la urbo jam la 25-an de junio, je la kvara tago de la milito. Baldaŭ tiucele estos destinitaj ĉiuj iom taŭgaj domoj – lernejoj, malsanulejoj, eĉ la loka muzeo. Unue ĉiuj vunditoj trafadis la distribuantan hospitalon N 1500, kiu troviĝis en la nuna Arkitekta-konstrua universitato. De tie ili estis direktitaj al respektivaj hospitaloj: kirurgiaj (unu el ili okupis la muzeon), psikoneŭrologiajn (nun – filarmonio) aŭ reedukaj (la Ripozdomo honore al Olovjanikov).


Multaj vunditoj post kontuzo tute senmemoriĝis kaj ne konis eĉ propran nomon. Fojfoje tie ĉi okazadis plej nekredeblaj historioj. Tiel al la hospitalo N 1500 alveturis vundita batalanto, kiu tute perdis la memoron. Post iom saniĝi, li ekstaris sur piedojn, aliris fenestron kaj jen el ĝia cerbo malmergiĝis la bildoj de antaŭnelonga infanaĝo: la alta kruda bordo, riverkurbiĝo, la preĝejo sur monteto… Post unu minuto li rememoris, ke tie ĉi trapasis lia infanaĝo, de tie li foriris al fronto kaj ke en la proksima dometo atendas lin patrinjo…

Oni ne ĉiujn sukcesis sanigi. 162 vunditaj batalantoj trovis eternan ripozon en la orienta rando de la Tekutev-tombejo. Nun memore al ili tie ardas la eterna flamo.

Maŭzoleo
Tio estis verŝajne plej ekzota vorto el la milita leksikono de Tjumeno. Ŝirminta malantaŭ ĝi evento estis vaste prilumita nur en la fino de la 1980-aj jaroj. Ĉio komenciĝis tiele…

La 10-an de julio 1941 en Tjumenon alveturis la speciala trajno. Ĝi lasis la ĉefurbon nur antaŭ semajno, sed jam sukcesis trabati al si vojon tra ĉiuj frenezaj trafikŝtopiĝoj de la milita tempo – tiu trajno ĉie havis la “verdan lumon”. Tiel komenciĝis la plenumado de la rezolucio de la Politika buroo pri translokigo en Tjumenon de la plej grava soveta relikvo – la korpo de Lenin.


Trovi en la plenplenita urbo liberajn kaj samtempe tute konformajn ejojn, evidentiĝis malfacila tasko. Finfine por tiu celo estis elektita la domo de la agrikultura lernejo, ĵus liberigita por hospitalo. Ĝi estis sufiĉe spacohava kaj staris aparte. Indignita estrino de la urba administracio pri medicino ekskandalis kaj eĉ turniĝis al la sekretario de la Omska provinca partia komitato. Ŝi trankviliĝis nur post kiam oni diris al ŝi, ke tie ankaŭ estos hospitalo – nur aparta, por generaloj.

Estroj de la “objekto” dislokiĝis en la maldekstra alo de la domo, oficiroj de la kremla gardistaro – en apuda dometo. Por deponado de la “relikvio” mem oni disponigis la ĉambron en la dua etaĝo de la dekstra alo, kun fenestro, montranta al la ĝardeno “Spartak” (nun la placo de la Revoluciaj batalantoj). Cetere ununuran fenestron de la ĉambro oni baldaŭ masonfermis kaj la embrazuron oni stukis kaj surfarbis – tiukaze ĝi estis superflua. Interne la objekton gardis kremlanoj, alveturintaj per la sama trajno. Ekstere staris la plotono de la loka sekcio de NKVD. Interŝanĝado de la interna gardantaro okazis tutdiurne, laŭ antaŭmilita rito. Nokte nur paŝado de gardistoj iĝis pli milda, por malpliigi resonancon en la malpleniĝinta domo.


Por eviti oftajn tiutempe interrompojn de elektroprovizado, de la urba elektrocentralo estis kuŝigita speciala kablo. Feliĉe elektrostacio troviĝis sufiĉe proksime – tuj post la monaĥejo de Sankta-Triunuo. Unufoje ekstrema (kvankam tute alia) historio tamen okazis kaj preventi ĝin ne sukcesus eĉ plej lerta gardistaro. Tiun nokton ĉe la pordo de la lernejo aŭdiĝis malespera virina krio. Post minuton la elkurinta surstraten deĵuranta oficiro Radajev jam… akuŝigis. Evidentiĝis, ke tiu virino iris al la akuŝejo situanta sur apuda strato, sed subite komenciĝis spasmoj kaj gardistoj iĝis akuŝigistoj.

Ĉu oni sukcesis konservi sekreton de la tjumena maŭzoleo? Malfacila demando. Kompreneble estis faritaj plej severaj sekurecagoj kaj ĉiu informo estis tute sekretigita. Por eviti troan scivolemon, tra la urbo oni lanĉis la onidiron, ke en la lernejo dislokiĝis aparta taĉmento de NKVD. Tjumenanoj jam bone sciis pri severeco de la ŝtatsekureco, do oni preteriris la domon malproksime.


Tamen apero en la provinciala urbeto de la grupo da plej altnivelaj kuracistoj apenaŭ povus esti nerimarkebla. La estro de laboratorio, profesoro Boris Iliĉ Zbarskij, instruanta aldone matematikon en la mezlernejo N 25, tuj mirigis tjumenajn lernejanojn per profundeco de siaj konoj. Iufoje scivolemaj dekklasanoj ekrigardis enciklopedion pri la litero “z” kaj… la enigmo estis malkaŝita. Certe tuj post tio okazis komsomola kunveno, dum kiu direktorino postulis de lernejanoj konservu silenton, sed… kiu respondos, kiel forta estis tiu malpermeso?


Samtempe la fama tajloro Mejer Fadejeviĉ Hackeleviĉ, kiu vestadis la tutan tjumenan eliton, senespere rompadis la kapon pri enigma mendo. Nome al li oni komisiis strangan, sed tre gravan taskon: tajlori viran kostumon sen subŝtofo kaj eĉ unu almezuro. Nur post multaj jaroj la tajloro eksciis, ke lia enigma kliento estis Lenin mem.


Pintempe de 1945 jam neniu dubis pri baldaŭa frakaso de malamiko. La 23-an de marto la posteno N 1 estis malstarigita kaj du tagojn poste la speciala trajno kun valora ŝarĝo ekveturis okcidenten. Finiĝis 1360 tagoj de la tjumena maŭzoleo. La profesoro Zbarskij petis moskvan gvidantaron pri permeso montri Lenin al tjumenanoj – kiel agnosko pro la helpo en tiuj malfacilaj tagoj. La peto estis rifuzita: oficiala legendo pri nedetruebleco de la soveta reĝimo devis resti nedamaĝita.

La venko
La 9-an de majo 1945 en Tjumeno estis malhela griza tago. De matene pluvetis, sed ŝajnis ke neniu rimarkas tion. Ĉie aŭdiĝis la ununura, plej longatendata vorto – la Venko! Sed ĝia gusto estis amara…

Saturday, November 13, 2010

Laboro por ĵurnalistoj: bezonatas almenaŭ 5 artikoloj!

Antaŭ ĉirkaŭ monato mi jam raportis pri la unua sukceso de la establita de mi grupo Esperantistoj-Ĵurnalistoj. Tempo iras kaj nia grupo evoluas. Nun ĝi enhavas jam 13 membrojn el ĉiuj mondopartoj, pretajn skribi pri iuj ajn temoj. Do tiu ĉi avantaĝo estas tiom evidenta, ke al mi restis nur bone prezenti ĝin al kovena homo en konvenaj kondiĉoj. Kaj mi faris tion. Mi interparolis kun mia konato eldonisto, li plene subtenis mian ideon kaj ĵus li telefonis al mi por diri: Ek! Temas pri jena afero. En la tjumena regiona revuo “Biznes i region” (eo: Komerco kaj regiono), disvastiĝanta en Tjumena provinco (Siberio, Rusio) kaj apudaj regionoj per senpagaj dissendoj kaj prezentoj inter komercistoj, aŭtoritatuloj kaj aliaj gravaj personoj, estos kreita la aparta rubriko por diverslandaj artikoloj, verkitaj de esperantlingvaj ĵurnalistoj. Tekstoj estos tradukitaj en la rusan lingvon. Mi estos tradukisto kaj redaktoro, kiu kolektos kaj prilaboros materialojn. Ĉiuj artikoloj estas pagotaj.

Por la unua numero bezonatas ĉirkaŭ 5 artikoloj.
Ĉefaj kondiĉoj estas jenaj:
1. Skribu leĝere, sed interese, por pasiigi leganton.
Temas pri nefaka magazeno, do necesas elvoki intereson de leganto per bona stilo, interesaĵoj kaj iom da humuro.
2. Skribu nur pri tio, kion vi scias ĝuste, plej bone – private.
La ruslingvaj amaskomunikiloj estas sufiĉe informplenaj, do la plej grava avantaĝo de esperantista artikolo baziĝas sur pli profunda scio de aŭtoro pri diskutata temo. Enmetu la informon pri lokaj apartaĵoj, kutimoj, nefiksitaj papere reguloj, ktp.
Ekzemple en sia artikolo pri nafta industrio de Niĝerio la loka esperantisto Henry Ozoemena Oguinye indikis religiajn kaj etnajn radikojn de la nafta komerco en tiu lando, montris prezojn de benzino kaj dizelfuelo (duoble mapli altaj ol rusiaj!). En neniu rusia revuo oni povas trovi tiujn informojn kvankam ili estas tre interesaj por leganto.
3. Pensu pri legonto.
Skribu pri tio, kio povas interesigi ŝlin – ne nur vin mem. Via legonto estas komercisto, aŭtoritatulo aŭ grandpostena fakulo. Ŝli estas rusiano – ne nepre ruso (ofte germano, tataro, judo, azero, baŝkiro, ktp) aŭ ortodoksulo (foje islamano, protestanto, katoliko aŭ ateisto). Ŝli loĝas en Okcidenta Siberio, finis altlernejon (foje pli ol unu), salajras ne mapli ol 2000 usonaj dolaroj monate kaj sufiĉe multe vojaĝas tra la mondo. Informu kaj interesigu ŝlin!
4. Preteriru politikon.
La revuo estas komerca kaj socia, do bonvenatas tiaj temoj. Ĉi tie ne estas loko por esprimo de politikaj opinioj kaj vidpunktoj. Priskribu kaj analizu, sed donu al legonto eblecon fari finan decidon memstare.
Nun mi proponas kelkajn temojn, kiuj laŭ mi estas interesaj por tiu eldonaĵo.
1. Labordonanto aŭ sindikato: kiu trudas regulojn en labormerkato?
Kiel statas interrilatoj inter du menciitaj flankoj en via lando? Kiel oni establas regulojn pri laborkondiĉoj, salajro, labordaŭro, asekuro, ktp? Ĉu laborkontrakton oni povas nuligi rapide aŭ tio estas komplika procedo kun multaj burokratiecaj obstakloj? Kiu profitas kaj kiu perdas je tio?
2. Ĉu propra domo aŭ urba loĝejo?
Kia varianto preferetas en via lando? Ĉu homoj strebas loĝi en grandaj domoj en centro de urbo aŭ inverse – oni deziras loĝi en propra domo eksterurbe? Kian varianton subtenas ŝtato? Kiajn obstaklojn alfrontas tuj, kiuj decidis konstrui propran domon? Kiaj teknologioj kaj materialoj estas nun popularaj? Ĉu oni uzas kutimajn multekostajn brikojn aŭ preferas alternativojn – ŝaŭmplaston, aglomerplaton, ktp.? Ĉu sufiĉas por tio terenoj en bonaj lokoj?
3. Agrikulturo: ĉu memstara aŭ eterne subtenata de ŝtato?
Ĉu agrikulturo en via lando ricevas ŝtatan subtenon? Kiom granda ĝi estas (ekz. 100 eŭroj kontraŭ hektaro aŭ 1 tuno da viando, ktp)? En kiaj formoj oni faras tiun subtenon? Kel tio influas prezojn kaj konkurenckapablojn de naciaj agrikulturaj varoj? Kiuj fakoj de agrikulturo estas profitaj kaj inverse (ekz. en Rusio profitas produktantoj de lakto, kaj tute dependas de ŝtatsubvencioj produktantoj de viando)? Ĉu Eŭropa Unio postulas malaltigon de tiuj subvencioj aŭ ne?
4. Superbazaraj retoj kaj liverantoj de varoj: kiu dominas?
Ĉu superbazaroj trudas siajn normojn al liverantoj per multaj pagoj kaj severaj kondiĉoj (pago por komenci liveradon, pago por merkatesploroj, pago por prezenti siajn varojn sur bretoj, ktp) kaj ekstreme malaltigas liverprezojn? Kiun subtenas ŝtato en tiu konfrontiĝo? Kiel gravas superbazaraj retoj kaj kiel ili kondutas konkurence kun malgrandaj kaj neretaj butikoj?
5. Ekonomia krizo: ĉu finiĝis?
Kiel via lando travivis tiun periodon kaj kiel nun statas aferoj? Kiun subtenis ŝtato kaj kiajn efikojn tio rezultis?
6. Falsaĵoj: ĉu abundaj aŭ maloftaj?
Kiom grava en via merkato estas la problemo de falsaĵoj? Ĉu oni falsas nur konsumvarojn aŭ ankaŭ kuracilojn kaj aliajn tre gravajn produktojn? Kie produktas falsaĵojn – en lando aŭ ekster ĝi? Ĉu polico efektive batalas kontraŭ tio aŭ nur imitas agadon kaj reale falsaĵojn oni povas aĉeti libere? Kiel tio influas nacian merkaton?
7. Ĉinaj varoj – minaco aŭ ebleco, ĉu?
Ĉu malmultekostaj ĉinaj varoj minacas al nacia produktado aŭ inverse donas al ĝi eblecon malaltigi prezojn de siaj varoj per kunlaboro kun Ĉinio? Ĉu estas branĉoj de industrio, kiuj preskaŭ tute perdis sian merkaton, ĉar ili ne sukcesis elteni konkurencon kun ĉinaj varoj (ekz. en Rusio la nacia tekstila industrio tre ŝrumpiĝis pro inundo de ĉinaj tekstilaĵoj)?
8. Kien ivestas viaj samlandanoj?
Ĉu ili deponas monon en bankojn, aŭ transdonas ilin al investkompanioj, aŭ donas ilin al konfidencaj fondoj, aŭ memstare agadas en borso? Ĉu malmoveblaĵoj estas bona investaĵo aŭ ne? Ĉu viaj samlandanoj preferas naciajn bankojn aŭ alilandajn (ekz. islandajn)?
9. Unika komerco.
Rakontu pri rara komerco: produktado de unikaj varoj (tapiŝoj, vinoj, fromaĝoj, statuetoj, ktp), malkutima servo ks. Donu interesaĵojn pri ĝi – ne nur pri konsumaj ecoj de varoj, sed ankaŭ pri profiteco de tiu ĉi komerco.
10. Turismo: ĉu precipe elvetura aŭ envetura?
Kiel organizas sian ferion viaj samlandanoj? Ĉu ili vojaĝas memstare aŭ konsultas turismajn firmaojn? Ĉu via lando/regiono mem estas turisma loko? Kio allogas tien turistojn? Kiel profitas je tio loka ekonomio? Kiaj problemoj estiĝas pro tio?
Ankaŭ povas esti interesaj jenaj ĝenroj:
- Raportaĵo
Raportu pri grava aŭ simple interesa evento, okazinta en via urbo/provinco/lando. Ekz. povas interesigi legonton vigla rakonto pri komerca ekspozicio, aŭ ekonomia kunveno, aŭ foiro, ks. Se estuos aldonitaj bonkvalitaj fotoj (fare de vi aŭ laŭleĝe ricevitaj), tio estus bona.
- Intervjuo
Estus interese ricevi ekskluzivan intervjuon kun iu gravulo – ĉu gubernisetro de granda regiono, estro de granda firmao, aŭ socia aganto. Sed memoru, ke via legonto loĝas en Rusio!
- Voĵaĝo.
Rakontu pri vidindaĵoj de via urbo aŭ regiono, kiuj povas esti interesaj por turistoj el Rusio. Kion vidi, kien veturi, kie butikumi, ktp. En tia rakonto bonvenatas detaloj (nomoj de hoteloj, prezoj, lokaj kutimoj, grandeco de temono, ktp). Fotoj estas bonvenaj.
Tiu ĉi listo ne estas fina, vi povas proponi viajn temojn laŭplaĉe. La numero estos eldonita decembre, do ni havas ne tre multe da tempo. Ek!
Skribu al mi per Iperpoŝto aŭ rekte: grey722@yandex.ru
P.S. Se en via regiono aŭ lando estas firmaoj, kujn interesiĝas pri la merkato de Okcidenta Siberio, vi povas proponi al ili enmeti sian reklamon en tiun revuon. Kaze de sukceso, vi ricevos vian procentaĵon (ne malpli ol 10 %).

Monday, November 8, 2010

La kavaliro en kirasa felo: sorto de la siberia trajno

Hodiaŭ rakontoj pri kirastrajnoj ŝajnas esti nuraj amuzaĵoj. Iam timigintaj, nun grandeguloj konsideratas ŝtalaj dinozaŭroj – mallertaj kaj ekzotikaj rustaĵoj. Rusiaj “fortresoj sur reloj” partoprenis sian lastan batalon dum la Granda patruja milito (1941-1945). Inter ili estis nia samlokano – la kirasaŭto el la siberia urbo Iŝimo, havinta la simplan nomon “Patrioto”.


Blokhaŭso sur radoj
La ideo starigi kanonon sur relojn kaj defendi ties skipon de pripafado aperis antaŭ pluaj jarcentoj, multe pli frue ol kirasaŭtoj kaj fervojo mem. Ankoraŭ en 1482 Leonardo Da Vinci diris pri projektata de li “senatakebla ĉaro”. Tamen malforteco de tiutempaj veturiloj malebligis konstrui moviĝantan fortreson ne nur al la itala geniulo, sed ankaŭ al liaj multnombraj postsekvantoj. Tio ebliĝis nur en la 19-a jarcento, post la apero de vapormaŝino kaj fervojreto.
La unua batalo kiun partoprenis la kirasaŭto okazis la 29-an de junio 1862 apud Riĉmondo (Virĝinio, Usono). Tiun tagon norduloj subite atakis konfederatan tendaron, bombardinte ĝin per la 32-funtojn peza kanono, starigita sur la kvaraksan platformon. Por tiu kazo oni adaptis la ordinaran platformon, al kiu mankis ne nur kiraso, sed ankaŭ kontraŭretiriĝantiloj. Post ĉiu pafo la kanono saltis reen, pro kio oni estis devigataj pafi nur laŭlonge de la fervojo. Tamen la unua paŝo estis farita kaj ĝi sukcesis – almenaŭ por atakintoj. La historio modeste silentas pri tio, kiel pritaksis la inventaĵon postvivintaj suduloj.
Plue eventoj disvolviĝis rapide, kvazaŭ oni ruliĝis laŭ reloj. Eŭropo kovriĝis per la densa fervojreto, trajnoj estiĝadis ĉiam pli povaj, kaj politikistoj ĉiam zorgadis por ke militaj inĝenieroj havu kialojn por modernigi siajn kreaĵojn. Veraj kirastrajnoj aperis komence de la 20-a jarcento, je apogeo de la angla-bura milito. Sudafrikaj partizanoj tiom sukcese malhelpis translokiĝon de la britaj trupoj kaj ŝarĝoj, ke ties defendo estiĝis la tasko numero unu por la armeo de Ŝia Reĝina Moŝto.

Unue oni uzis la primitivajn rimedojn: sablosakojn, reltrabojn, kaldronegajn feraĵojn. Vaporlokomotivojn oni unue tute ne defendis, poste oni komencis volvi ilin per ŝnuregoj kaj nur pli malfrue oni transiris al la uzado de ŝtalplatoj. Multaj batalzonoj tute ne havis fervojojn, do tie oni komencis apliki tiel nomatajn “senrelajn kirasitajn trajnojn”, konsistantajn el tiraŭto, tri kirasitaj ĉaroj kaj du 150-mm kanonoj. Tiel, post apenaŭ fari unuajn paŝojn, kirastrajno naskis la idon, kiu post nelonge pereos sian kreanton.

Lasta kirasatuto
La angla-bura milito, kiun kun grandega intereso observis la tuta agresema homaro, donacis al la mondo tri novajn mortigilojn: kirastrajnon, la mitralon de Maksim kaj kirasaŭton. Sed, se la du lastaj inventaĵoj baldaŭ trovis por si aplikon sur eŭropaj batalkampoj, do la skipoj de kirastrajnoj dum la Unua mondmilito evidente enuadis. La pendolo de eterna kontraŭstaro inter ofensivo kaj defensivo denove svingiĝis al la flanko de la lasta. La milito estiĝis pozicia, armeoj enfosiĝis en multkilometrojn longajn tranĉeojn kaj mitrala pafserio defalĉis tiun, kiu kuraĝis elŝovi sin eksteren. La situacio ŝanĝiĝis nur novembre de 1916, kiam la francaj tankoj apud Somme impetis antaŭen, frakasante baraĵojn kaj transportante sub sia kiraso soldatojn al la antaŭa rando de la germana defensivo. “La ofensivo denove estis restarigita en siaj rajtoj”, ekkriis Guderian, ne kaŝante sian fascinon de la profesia militisto.

Sed tio estis la tanka triumfo, ja por kirastrajnoj la glora horo alvenos nur post unu jaro, kiam en Rusio komenciĝos la Enlanda milito. Sezoneco de aliaj trafikoj, movebleco de batalado, konstante ŝanĝiĝanta frontlinio – ĉio ĉi transformis “moviĝantajn fortresojn” en la atuton, kiun egalsukcese uzadis ĉiuj flankoj. En julio 1918 apud la fervojstacio Vagaj (Tjumena gubernio) ekflamis la vera artileria duelo inter du kirastrajnoj, en kiu partoprenis ankaŭ kirasaŭtoj. Rezulte de tio dek blokitaj ruĝarmeanoj eksplodigis sin en la kirasaŭto “Laboristo” kaj la bolŝevista kirastrajno estis devigita retiriĝi. Tamen la fortuno estas ŝanĝiĝema kaj jam post unu jaro batalmaŝinoj de la Kolĉak-armeo fuĝis orienten subpreme de la 51-a armeo de la marŝalo Bluher.



Normala kirastrajno tiutempe konsistis el kirasita vaporlokomotivo, du kirasplatformoj kaj inter du kaj kvar kontrolplatformoj, kiuj alkroĉiĝis ambaŭflanke de la trajno kaj servis por veturigi riparilojn kaj defendi la trajnon kontraŭ minoj. Krom tiu batalparto, trajno enhavis ankaŭ tiel nomatan bazon, kiu inkluzivis vagonojn por personaro, kuirejon, kancelarion, ktp. El nititaj turoj de ĉiu kirasplatformo elstaris po du kurtpaftubaj 76,2-mm kanonoj kaj po kvar afustaj mitraloj. Fojfoje oni starigis eĉ 107-mm kanonojn – tiaj kirastrajnoj nomiĝis “pezaj”.


Blendtavolo, kies dikeco atingis 10 cm, garantiis la defendon kontraŭ la 75-mm kirasrompaj obusoj. Ĉe tio post unu fuelŝarĝiĝo kirastrajno povis veturi ĝis 120 km, moviĝante kun la rapido ne pli ol 45 km hore. Kutime kirastrajnon eskortis kelkaj kirasaŭtoj, kiuj rolis kiel batalgardaro. Ili ankoraŭ malsuperis siajn relajn pragepatrojn pri pafpotenco, sed konstante reduktadis tiun ĉi distancon. Ŝajnas, ke Lenin efektive estis la sagaca politikisto, ja sian famegan parolon li faris nome de sur kirasaŭto…

La timiga nomo "Patrioto"
Cetere kirastrajnoj ankoraŭ sukcesis diri sian gravan vorton en milithistorio, kaj tion ili faris tiom laŭte, ke ektremis la tuta mondo. De salvoj de la germana Panzer Zug № 3, atakinta je la nokto al la 1-a de septembro 1939 la polan fervojstacion Chojnice, komenciĝis la Dua mondmilito. Kvankam ŝlosilan rolon en ĝi ludis jam tankoj, batala laboro sufiĉis por ĉiuj. Post la pereo de plejparto da tankarmeoj en 1941, la soveta komandantaro rememoris pri sperto de la Enlanda milito. En unu Omska provinco (tiam inkluzivinta Tjumenan regionon) oni konstruis kvin batalmaŝinojn. Inter ili estis la kirastrajno N 742 “La patrioto”, kreita de la laboristoj de la fervojgaraĝo en la urbo Iŝimo.

En aprilo 1943 ene de la 58-a diviziono ĝi atingis la terenon Kolontajevka – Korenevo por dum Kurska batalo subtenadi pafistajn trupojn de la Centra fronto per artileria fajro. Samtempe ĝi estis devigita rebati atakojn de la malamika aviado. Foje la bombardado daŭris dum ses tagoj: fervojo estis detruita en 30 lokoj, unu bombo trafis la maŝinistan budon, alia faligis la vaporlokomotivon. Sed nur en filmoj sufiĉas eksplodigi relojn por kondamni kirastrajnon al pereo. En reala vivo sperta brigado rekonstruis ferbvojon kun la rapido je 40 km hore kaj “La patrioto” estis kompletigita per plej bonaj fervojistoj de Iŝimo. Jam post du horoj la vaporlokomotivo denove estis preta manevri.

Lasinte post si fumantajn surtere “Junkersojn”, kontraŭaviadilkanonistoj de la kirastrajno bone laboradis kaj dum la liberigo de Okcidenta Ukrainio. Foje la kirastrajno surveturis minon kaj germanaj diversantoj eksplodigis fervojon je 200 metroj malantaŭ de ĝi. Dispelinte malamikojn, la personaro de la kirastrajno starigis la cirklan defendon. Tiutempe la iŝimaj fervojistoj faris laŭvican rapid-rekordon – la eksplodigita fervojo estis rekonstruita dum 30 minutoj!

Post tio multo okazis en ĝia historio. Estis la fervojstacio Ŝepetovka, kie la armeestro Romanov enmanigis al la skipo la batalan Ruĝan standardon. Estis ankaŭ la urbo Izjaslavlo, pro la liberigo de kiu la 58-a diviziono ricevis la honoran nomon “Izjaslavla”. Apud Lvovo la iŝima kirastrajno batalis kontraŭ ukrainaj naciistoj.

En junio 1944 la diviziono estis rearmita kaj “La patrioton” anstataŭis “Omskij moprovec”. Tiel finis sian batalvojon la ununura kirastrajno, konstruita en nia regiono.

Trajno forveturas al eterno
Pri plua sorto de la batalmaŝino el la siberia urbeto oni nun nenion scias. Ĉu estis ĝi rubigita, aŭ adaptita al civilaj bezonoj, aŭ donacita al “frataj socialismaj landoj”? Ĉiukaze plejparto da ŝtalaj batalkamaradoj nur nelonge supervivis ĝin. En 1958 la konstruado de la fervojaj artileriaj sistemoj estis oficiale ĉesigita. Pri ili por nelonge rememoris en la 1970-aj – la periodo de la malamikiĝo kun Ĉinio, kiam en bataldeĵorado ekstaris kvar kirastrajnoj.

Samtempe komenciĝis konstruado de la batala fervoja raketa komplekso RT-23 UTTĤ “Molodec” (mallonge – BFRK; laŭ la NATO-klasifiko - SS-24 Scalpel). Post iom da tempo ĝi sukcese kompletigis la triopon de la landa nuklea armilaro (tiu surtera, surakva kaj aera), ĉar estis tre movebla kaj malfacile distingebla de ordinara trajno. Sed fine de la 1980-aj jaroj dum la redukto de armilaro ĉiuj BFRKoj estis malkonstruitaj kaj nur apud la Varsovia stacidomo en Sankt-Peterburgo staras kiel eksponaĵo unu el lanĉaj sekcioj.

La lastaj kvar specialaj trajnoj – “Bajkalo”, “Amuro”, “Tereko” kaj “Dono” – veturadas hodiaŭ laŭ Ĉeĉenio, eskortante armeajn trupojn kaj ŝarĝojn, kaj gardante fervojon. Cetere de siaj antaŭuloj ili heredis nur pafilan potencon (kontraŭaviadilaj kanonoj, infanteriaj batalveturiloj-2 (ruse: BMP) kaj tankoj Т-62). Eĉ malpli similas al kirasfortreso la speciala trajno de la rusiaj internaj trupoj “Kozma Minin”, konstruita de batalantoj de la Volga-Vjatka speciala milica taĉmento (ruse: OMON) el hazardaj materialoj.

Tankoj definitive elpremis kirastrajnojn al rando de la vojo de la milita historio. Pri iama batalgloro de la fervojistoj el la siberia urbo Iŝimo memorigas nur la steleo kun ĉizitaj en ĝi vortoj: “Ĉi tie en 1941-1942 de la laboristaro de la lokomotiva remizo kun partopreno de la laboristaro de la mekanika uzino, estis konstruita la kirasaŭto “Patrioto”.

La nuklea ŝildo de Tjumeno

Apenaŭ iu dubas, ke Tjumena provinco havas la strategian signifon por la ekonomio de tia naftagasa lando kiel Rusio. Sed eĉ pli malmultas homoj, kiuj scias ke antaŭ duonjarcento Tjumeno okupis apartan lokon en planoj ne nur ekonomikistoj, sed ankaŭ militistoj. Se diri ĝuste, temis eĉ ne pri la urbo mem, sed pri la situanta proksime de ĝi vilaĝo Bogandinskij…
Tiu historio komenciĝis en 1960, kiam en Tjumeno aperis la formacioj de la 45-a divizio de la Srategiaj Raketaj Trupoj (SRT), fonditaj la 17-an de decembro 1959. Baldaŭ ĉefaj formacioj kaj servoj de la divizio translokiĝis al Kazaĥio kaj Krasnojarska regiono, sed la 1995-a aparta kontraŭaviadil-artileria regimento restis en sia antaŭa loko, en la vilaĝo Bogandinskij. Kaj por tio haviĝis seriozaj kialoj. Jam en 1963 en la nerimarkinda vilaĝo komenciĝis konstruado de la ŝaktaj lanĉaj instalaĵoj, kapablaj enhavi strategiajn raketojn. Sekvantan jaron la regimento estis transformita en la brigadon kaj jam en 1965 la kvar lanĉaj kompleksoj kun dustupaj raketoj de la tipo “8-K-75” ekstaris en bataldeĵorado.

Tio estis la reprezentantoj de unuaj generacioj de la sovetaj transkontinentaj balistaj raketoj, la ĉefa manko de kiuj estis likva motoro. Oni estis devigitaj ŝarĝi ilin per komponantoj de raketfuelo ĵus antaŭ lanĉo, do inter la komado “Fajru!” kaj ties plenumo povus trapasi kelkaj horoj, kio okaze de reala nuklea konflikto estus, se diri milde, ne tre oportuna. Cetere ĉiujn menciitajn malkomfortaĵojn alfrontus nur tiu flanko, kiu estus devigita fari rebaton…
Feliĉe ĉiuj tiaj scenaroj restis nur kiel desegnoj sur stabaj mapoj. La komando “Lanĉu!” kvarfoje sonis en la Bogandinska bazo de SRT, sed tio estis nuraj lernopafoj. Unue tio okazis frumatene la 27-an de junio 1967. La elprovo sukcesis kaj baldaŭ raketo alteriĝis apud Kamĉatko, kie ĝis nun troviĝas la pafejo Kura, akceptanta kapojn de balistaj raketoj. Oni povas imagi ĝojon de la raketistoj, trafintaj la celojn el de pli ol 10 miloj da kilometroj! Cetere eĉ tiu, ŝajne pure paca starto, estigis viktimojn. La grupo el 11 militistoj ekveturis en la aviadilo An-2 al la norda parto de Tjumena provinco por trovi la eluzitan unuan stupon de la raketo. Super la urbo Surguto la aviadilo koliziis kun helikoptero kaj ĉiuj raketistoj pereis. Eĉ malvarma milito ne estas malsanga…
La nuklea paĝo de la tjumena historio finiĝis en 1975 (laŭ aliaj informoj – en 1976). Kio kaŭzis tion – laŭvica ŝanĝiĝo de strategiaj planoj aŭ plenumado de la kondiĉoj de la Interkonsento pri Limigo de la Strategia Armilaro – tiun demandon respondu ontaj historiistoj. Hodiaŭ ni scias nur, ke raketistoj lasis la konstruitan de ili bazon kaj translokiĝis al la urbo Pleseck.
Antaŭ foriri inĝenieroj de la Tjumena milit-inĝeniera altlernejo eksplodigis ĉiujn ŝaktojn kaj surterajn konstruaĵojn. Postrestis nur staploj por deponado de raketoj, kelkaj kazernoj kaj garaĝoj kun hangaroj. Konserviĝis ankaŭ parto da surteraj konstruaĵoj kaj nun oni povas ankoraŭ vidi ŝaktojn, iam kaŝintajn vere mortigan armilon. Ĝi embuskis ĉi tie, en arbaroj apud la fora siberia urbo Tjumeno…

Saturday, November 6, 2010

La falsistoj (filmo 2007)

Ĵus mi spektis la filmon "La falsistoj", rakontanta pri la fifama operaco Bernhard, dum kiu nazioj igis judojn en koncentrjeo produkti por ili falsan monon.
Kaj mi rememoris la libron de Günter Böddeker "Die vertreibung der deutschen im Osten" - pri germanaj rifuĝintoj en orienta parto de la Tria regno. La aŭtoro konvinke kaj kun multaj faktoj priskribas la malgajan sorton de tiuj homoj, kiuj provis fuĝi de la antaŭeniranta Ruĝa armeo. Ili spertis multajn perfortaĵojn kaj teruraĵojn, multaj pereis.
Mi multe legis pri la Dua mondmilito, spektis priajn filmojn, legis dokumentojn kaj interparolis kun batalantoj. Mi ne bezonas pliajn rakontojn pri teruraĵoj de tiu milito - ĉu temas pri tiuj fare de nazioj, ĉu fare de sovetaj soldatoj, trabatintaj por si la vojon al faŝista Berlino. 


Mi scias pri murditaj germanaj rifuĝintoj, perfortitaj virinoj kaj bruligitaj urboj. Sed kiam mi spektas tiajn filmojn aŭ (eĉ pli) aŭdas rememorojn de tiamaj soldatoj pri tio, kion ili vidis ĉe fronto, kion kaj kiujn ili perdis tie, mi faras al si nur unu demandon: kial ili entute restis vivi germanojn kaj Germanion? Kvar jarojn ili vidis kiel germanparolantaj bestaĉoj torturas ilian popolon, humiligas kaj neniigas ĝin. Kvar jarojn ili paŝadis super korpoj de siaj mortigitaj kamradoj. Kaj jen ili aliris tiun bestaĉan neston - nazian Germanion. Kaj alvenis la tago de la venĝo - sankta venĝo!


Oni povas diri, ke ordinaraj civiluloj ne estis kulpaj, ili nur plenumadis ordonojn. Sed ja samon diris la nazio, estrinta la operacon Bernhard - "mi estas nura plenumanto". Germanaj patrinoj sciis, ke iliaj filoj iras murdi kaj sklavigi. Germanaj pensiuloj voĉdonis por Hitlero aŭ almenaŭ ne kontraŭis lin - ja "li estos pli bona ol ruĝuloj". Germanaj gejunuloj admiris la brilon de armiloj, sen demandi sin - al kiu ĝi pafos.
Mi bedaŭras pri ĉiuj viktimoj, sed la nazia Germanio ne meritis indulgon.

Saturday, October 16, 2010

La vivo kaj aventuroj de la fera Felikso

“Haltu trajno, ne frapu radoj…” 

El fama rusa kanto

La revo de poeto realiĝis en la centro de la siberia urbo Tjumeno, en kiu sur la strato Pervomajskaja (Unuamaja), apud la kulturdomo “Fervojisto”, faris sian lastan halton la bela vaporlokomotivo. Plejmulto da tjumenanoj jam tiom alkutimiĝis al tiu monumento, ke preskaŭ ne rimarkas ĝin. Tamen estis la tempo, kiam tiu maŝino estigis ĉiesan admiron per sia neordinara povego, multe superinta eŭropajn konkurantojn. Krome la “tjumena” vaporlokomotivo FD 21-3031 havas sufiĉe ineresan, kvankam por nemalmultaj konatan historion…
“Fedĉjo” estas la plej bona!
Felikso Dzerĵinskij – homo kaj vaporlokomotivo – poreterne eniris la historion de nia urbo. Kvankam la “fera narkomo”, gvidinta krom la Ekstra Komitato (antaŭulo de KGB kaj FSB) ankaŭ fervojan transporton, vizitis Tjumenon nur preterveturante (kompreneble trajne), memoro pri li estis eternigita ĉi tie almenaŭ dufoje – en la nomo de la strato (eksa Sadovaja, tio estas Ĝardena) kaj per nomita honore al li vaporlokomotivo-monumento. Per kio famiĝis Felikso Dzerĵinskij oni povas ne klarigi, sed por kompreni kial meritis memoron de posteuloj nia ŝtala heroo, oni necesas fari malgrandan ekskurson en la historion de la landa trajnokonstruado.
Vaporlokomotiva konstruo, kiun ni scias el malnovaj filmoj kaj kantoj, en ĉefaj trajtoj formiĝis jam antaŭ cent jaroj. De tiam komenciĝis la vetkuro al povo, daŭrinta duonjarcenton. Ekonomikistoj kun ciferoj enmane pruvigadis: ol pli pova estas vaporlokomotivo, des malpli multekosta estas transportado. Do inĝenieroj ne havis alian eblon krom laŭvican fojon provi enŝovi sub ŝtalan ŝelon pliajn “ĉevalojn”. Kaj fari tion decis akurate por ne tro plipezigi vaporlokomotivon, kiu tiukaze transformiĝis en la “damaĝiston de relvojo”, dispremata de ties pezo.
La “industriiĝa” politiko, lanĉita en Sovetunio fine de la 1920-aj jaroj, la problemo de ŝarĝotransportado iĝis ne plu prokrastebla. La malnovaj vaporlokomotivoj de la serio “E” jam estis ne modernigeblaj, sed novajn fervojveturilojn la landa industrio ne proponis. Do sovetiaj ŝtatestroj decidis uzi sian kutiman metodon – estis deklarita “urĝa situacio”. En majo de 1931 la Centra lokomotivprojekta buroo ricevis la ordonon senprokraste konstrukcii novan, pli povan vaporlokomotivon. Neniu deziris esti deklarita “damaĝinto” aŭ “sabotulo”, do jam post 100 tagoj la projekto estis preta. En aŭgusto konstrukciistoj transdonis la stafetbastonon al laboristoj, sendinte desegnaĵojn al la Voroŝilovgrada vaporlokomotivkonstrua uzino. Pasis pliaj 70 tagoj kaj la unua novtipa lokomotivo ekstaris sur relojn!
Omaĝe al la “ŝtala Felikso”, iam estrinta la popolan komisariaton pri trafiko, la nova serio de vaporlokomotivoj ricevis la nomon “FD20”. Pri literoj, mi opinias, ĉio kompreneblas, sed la ciferoj bezonas klarigon. La nova vaporlokomotivo havis la aksoformulon 1-5-1, tio estas ĝi havis po unu subtenantan akson (antaŭe kaj malantaŭe) kaj kvin movajn (oni ankaŭ nomis ilin interkroĉaj). Tio ebligis al FD preni la ŝarĝon ĝis 20 tunoj sur akso, dum plej pezaj ĝiaj antaŭuloj apenaŭ atingis 17,5. Do la nova, 20-tuna limo de povo estis fiksita je la nomo de la serio – FD20. Sub la ŝelo de tiu fortulo roris kaj strebis elinteren 2600 “ĉevaletoj”, la kvanto de kiuj baldaŭ elkreskis ĝis 2900. Unuvorte, “Fedĉjo” (tiel amikece nomis ĝin maŝinistoj) plenrajte meritis la titolon de plej pova vaporlokomotivo en Eŭropo.
Ĝi batalis por la Patrujo!
Kion ni scias pri nia vaporlokomotivo-monumento FD 21-3031? Se diri sincere, mi scias tute malmulte. La serio 21 estis produktita ekde la dua duono de la 1940-a jaro kaj distingiĝis per pli perfekta superhejtilo. Do la “infanaĝo” de nia Fedĉjo pasis ĉe la bruego de bombardadoj kaj artileriaj pripafadoj. Laŭ rememoroj de atestantoj, nia vaporlokomotivo, dum iu tempo laborinta ĉe la Leningrada fronto, pri bataloj sciis ne onidire. Ĉiaokaze kiam aŭtune 1941 FD 21-3031 alvenis Tjumenon, sur ĝiaj ŝelo, tendro kaj kaldronego oni kalkulis sep splitotruojn. Cetere tio ne malhelpis al ĝi ne nur atingi la malproksiman siberian urbon, sed ankaŭ altreni post si kvin vaporlokomotivojn, vunditajn en bataloj.
Post riparado, kiun oni sukcesis fini dum kelkaj horoj, laŭ surskriboj oni eksciis la nomon de la heroo – “Komsomolskij” (“La komsomola”). Speciale por la eksa batalanto oni formigis la komsomolan brigadon subestre de Miĥail Kovjazin. Sur la ŝildoj ĉe fumskatolo oni pentris ruĝajn standardojn super kiuj vidiĝis la nomo de la vaporlokomotivo-komsomolano. Antaŭe brilis la emblemo “KIJ” (Komunista Internacionalo de Junularo), kiun oni faris laŭ speciala mendo en la uzino “Strojmaŝ” (“Konstrumaŝinoj”).
Unua tempo estis malfacila por ĉiuj – homoj kaj maŝinoj. Tjumenaj maŝinistoj unuafoje stiris tiom potencajn vaporlokomotivojn kaj, sen scii apartaĵojn de siaj fortuloj, nemalofte difektadis ilin. La situacio komplikiĝis pro tio, ke profesiuloj sufiĉe malmultiĝis – ĝis septembro de 1941 al fronto foriris 200 garaĝistoj de la fervojstacio Tjumeno. Ties lokojn okupadis haste lernitaj adoleskantoj kaj iam eĉ virinoj, kiuj lernis proprasence kure , tio estas laŭvoje. Ordinara ekipaĵo de vaporlokomotivo konsistis el tri homoj: maŝinisto, hejtisto kaj ties helpanto. Ĉe tio hejtisto, malgraŭ disvastiĝintaj opinioj, ne ŝovelis, sed nur “klakis”, tio estas malfermadis kaj fermadis “papilion” de ŝovela fenestreto. Ĵetadi karbon en hejtilon estis unu el devoj de helphejtisto. Ĉe tio oni devis strikte dozi porciojn, distribuante karbon laŭ krado akurate, senstake.
Maŝinoj kaj homoj laboris senhalte, fojfoje sen forlasi laborpostenojn dum pluaj tagnoktoj. Pro la manko de karbono vaporlokomotivoj ne ĉiam povis ekveturi. Eluzitaj pro troa ŝarĝiĝo reloj ofte difektiĝis, sed ankaŭ ripariloj mankis. Por anstataŭigi la parton de la elfalinta relkapo oni uzadis memfaritajn “bandaĝojn” – ladopecon kun la truo por bolto. Laŭ tia junto oni lanĉis trajnon nur post ricevi konsenton de maŝinisto, kun rapido je 5 km hore. 
Oni estis devigitaj ŝpari ĉion kaj ĉie. Viŝmaterialon oni kolektadis, detergadis per premata vaporo kaj reuzadis. Eĉ eluzitan oleon oni forfluigis en specialajn cisternojn, filtradis kaj uzadis denove.
Riparbrigadoj ofte dormis sen demeti supervestojn, estroj de vojsekcioj tranoktadis en siaj kabinetoj. Multaj havis subtable sakojn kun manĝaĵoj kaj varmaj vestoj – fervojo estis en militstato kaj pro ĉiu prokrasto respodeculo povintus ekstari antaŭ milita tribunalo kun sekvonta forsendo al punbatalionoj. La potaga manĝoporcio konsistis el 700 gramoj da pano kaj ĝin oni necesis disdividi je tuta familio – vivtenatoj ricevadis de ŝtato nenion.
Feliĉo favoris al FD 21-3031 – ĝi de la komenco trafis la bonajn manojn de junaj entuziasmuloj. Kovjazin kun sia brigado ne indulgis vaporlokomotivon, devigante ĝin posttreni duobligitajn trajnojn pezaj ĝis 5600 tunoj kaj etendiĝintaj je pli ol kilometro. Kontraŭ bonega laboro oni pagis al la maŝino ĝustatempajn riparadon kaj teknikan revizadon, konsumintajn preskaŭ tutan libertempon. Kelkfoje FD 21-3031 estis distingita per la honora titolo “La plej bona vaporlokomotivo de la fervojreto de Sovetunio”. Komence de 1944 batalantoj de la 73-a Novozibkova pafista divizio enmanigis al brigadanoj la kupran emblemon de sia divizio kun la surskribo “Por la patrujo! Por Stalin!” Dun longa tempo ĝi ornamadis la vaporlokomotivon kaj nun troviĝas en la provinca muzeo.
Ekde 1931 estis produktitaj 2925 vaporlokomotivoj FD20 kaj 286 FD21, kiuj diligente laboradis en fervojoj de la lando ĝis la komenco de la 1960-aj jaroj. Lasta soveta vaporlokomotivo elvenis el uzina pordego en 1956, poste komenciĝis la erao de dizellokomotivoj. Ĉirkaŭ milo da malnovaj “feliksoj” estis transdonitaj al la “frata” Nord-Koreia respubliko, aliaj foriris al parkotrakoj aŭ metalruboj. Tjumena “Fedĉjo” feliĉe evitis elmigradon, samkiel rubejon kaj bonfarte ĝisvivis la 1980-ajn jarojn, kiam aperis la ideo eternigi ĝin sur piedestalo apud la kulturdomo “Fervojisto”.
La lukto por tiu justa afero daŭris dum kelkaj jaroj, tamen somere 1986, honore al 400-jariĝo de la urbo kaj 100-jara jubileo de la malfermo de la regula fervojtrafiko laŭ la fervojo Jekaterinburgo – Tjumeno, nia vaporlokomotivo estis solene starigita sur postamenton kaj transformiĝis en la monumenton. Hodiaŭ ĝi allogas atenton de plejparte alveturintoj kaj de la urba infanaro, kiu ŝatas grimpi laŭ la ŝtala giganto.

Monday, October 11, 2010

Repo kontraŭ oligarĥo

La 25-an de februaro 2010 en Moskvo okazis la trafika akcidento, dum kiu interpuŝiĝis Mercedes kaj Citroen. En la unua aŭto sidis Aleksandr Barkov, vicprezidanto de la grandega rusia naftgasa kompanio Lukoil, en la dua - du virinoj: 37-jara Olga Aleksandrina kaj la fama akuŝistino Vera Sidelnikova. Barkov ricevis bluaĵon, ambaŭ virinoj pereis.
Dum okazinta post tio milica esplorado "evidentiĝis", ke (kompeneble) kulpis la pereintaj ordinaraj homoj. Esis oficiale deklarite, ke ties aŭto elveturis en kontraŭan trafikzonon kaj do estis trafita de akurate veturanta Mercedes. Ĉe tio atestantoj, kiuj diris kontraŭaĵojn baldaŭ rezignis pri siaj atestaĵoj, ĉiuj observadaj kameraoj en tiu loko evidentiĝis esti nefunkciantaj, ktp. La edzo de pereinta 37-jara virino post kelkaj tagoj ankaŭ mortis pro cerba kongesto, do ilia filino iĝis la orfo.
Tiu evento estigis la grandan indignon tra la tuta lando, ĉar multegaj altpostenaj ŝtatoficistoj, komercistoj kaj aliaj "mastroj de la vivo" senĉese fajfadas ĉiujn trafikregulojn, kaŭzante multajn akcidentojn, kaj preskaŭ ĉiam evidentiĝas esti senkulpaj. Kaj, kiel trafe rimarkis unu ĵurnalistino, "kial ĉiuj tiuj akcidentoj kun grandaj nigraj senkulpaj mercedesoj tiel similas unu al la alia?"
La fama rusia repisto Noize MC verkis pri tiu evento la kanton "La vojojn al la ĉaro!" kaj enmetis la muzikfilmeton en YouTube.

Mi opinias, ke ĝi povas esti interesa eĉ por fremdlandanoj kaj malsupre provis traduki la tekston (senrime, ĉar mi ne sentas min poeto).
Oni permesu al mi prezenti min: mi nomiĝas Anatolij Barkov
Mi havas nek ledajn flugilojn, nek vampirajn kojnajn dentojn.
En mia posteno mi ne bezonas tiujn vulgarajn akcesoraĵojn.
La vicprezidanto de Lukoil ja estas ne bagatelaĵo.
Oni necesas aspekti sen troaj brilaĵoj.
Ĉiuj tiuj satanismaj petolaĵoj estas nuraj infanaĵoj.
La simileco kun vera diablo ĉe ili tute forestas.
Por vera demono ne decas esti klaŭno
Oni restu tiujn maskeradojn al staruloj de la peza roko.
Mi estas ja estaĵo de alia plano - estaĵo de altega dispozicio.
Mi ne scias problemojn, kiujn ne decidas koruptmono.
Mi ne scias homojn, kies vivoj pli gravas ol miaj interesoj
Mi ne emociiĝas pri tio, kion pri mi skribos amaskomunikiloj.
Se ci staris sur la vojo de mia Mercedeso,
en ĉia kazo ci estos la kulpinto de la akcidentaĉo.
Rekantaĵo:
Mercedes S666
For de vojo, plebano! Sub la radojn ne ŝovu sin!
Mizera plebo, tremu - en la vojo estas patricioj
Ni malfruas en inferon. La vojon al la ĉaro!
En la infero mi estos bolanta en la apuda kaldrono kun Evsjukov
Sed nun mi estas viva, sana kaj bonfartega
Mi estas sekurigita je 100 % de iu ajn akcidento
Kaj krome ni antaŭlonge interkonatas kun Vovĉjo.
Mi scipovas ŝanĝi spacon kaj tempon
Malfunkciiĝas ĉiuj observadaj kameraoj
Se ili estas fiksintaj miajn krimindicojn.
Kaj ŝovu al si profunden sian popolan opinion.

Homaĉoj iom babilaĉos kaj kvietiĝos
hundaĉo bojas, sed elefanto konservas puran reputacion
Mi se diri sincere jam ne tre bone memoras,
kiuj estis Vera Sidelnikova kaj Aleksandrina Olga?

Mercedes S666
For de vojo, plebano! Sub la radojn ne ŝovu sin!
Mizera plebo, tremu - en la vojo patricioj
Ni malfruas en inferon. La vojon al la ĉaro!

Klarigoj:
Denis Jevsjukov estis la moskva milicano, kiu la 27-an de aprilo 2009 senkiale komencis pafi kontraŭ homoj en Moskvo. Unue li mortpafis ŝoforon, kiu alveturigis lin en vendejon, poste grave pafvundis du hazardajn preterirantojn kaj pafvundis kvin kaj pafmortigis unu homojn en vendejo. 32-jara majoro Jevsjukov estris milician (polican) sekcion en unu el moskvaj distriktoj kaj estis konsiderata perspektiva. Nun li estis kondamnita al la ĝismorta malliberigo. Ĉi tiu proceso elvokis la grandan rezonancon kaj la prezidanto Dmitrij Medvedev anoncis reformon de la milicio (baldaŭ ĝi alinomiĝos al polico).
Hundaĉo kaj elefanto estas aludo al la fama samnoma poemo de la rusa poeto Ivan Krilov, en kiu eta hundaĉo pribojas grandan elefanton, kiu preskaŭ ne rimarkas tion.
Vovĉjo estas nia ŝatega eksa prezidanto kaj, preskaŭ sendube, prezidonto.