Wednesday, March 31, 2010

Novaj teroraj agoj - ĉifoje en Kizlaro

Denove eksplodoj, sed nun ili okazis en Kizlaro, tio estas en Kaŭkazio mem. Rekona taktiko, rekona praktiko kaj ĉiama rezulto - novaj kadavroj. Ĉi tiuj eksplodoj estis eĉ pli fortj kaj tio estas klarigebla - Dagestano limas kun Ĉeĉenio kaj traveturigi tien eksplodaĵon estas pli simple. Cetere, se konsideri grandegan koruptecon en nia lando (kaj aparte en kaŭkazaj regionaj) - nenio malhelpus teroristojn. Pagu - veturigu - eskplodigu. Ni loĝas en la lando de senfinaj eblecoj!
Detalojn mi denove skribis en Vikinovaĵoj. Ne pensis mi, ke ĉi tiu vikiprojekto estos tiom aktuala je siaj unuaj tagoj.

Monday, March 29, 2010

La damnitaj eksplodoj en Moskvo

Denove en Moskvo sonas la eksplodoj. Rezulte de tiuj en la Moskva metroo pereis 38 kaj estis vunditaj 64 homoj. Verŝajne je vican fojojn temas pri agado de la ĉeĉenaj (aŭ aliaj kaŭkazajislamistoj. Diablaj bastardoj, ili jam pereigis centojn da senkulpaj homoj, sed pretas fari tion senfine. En la ĉefurbo kaj apudkaŭkazaj regionoj homoj konstante suferas de ili. Kiu scias, malsuprenirante al metroo - ĉu revenas li/ŝi al tera surfaco?
Laŭ la peto de la franca vikipediisto Dominik mi iom pligrandigis la informon pri tiu trista evento en antaŭnelonge naskiĝintaj Vikinovaĵoj.

Thursday, March 25, 2010

Banditoj el Siberio: la historio de timo


Tio okazis en la jam malproksima 1993. Tiu jaro evidentiĝis esti ne tro facila. En Moskvo en sanga batalo interpuŝiĝis la prezidanto kaj deputitoj de la Supera soveto (nun ĝi nomiĝas la Ŝtata dumao). En oktobro la tuta lando algluiĝis al televidekranoj, observante kiel batalantoj de unuj ŝturmas kun mitraletoj en manoj televidstacion “Ostankino”, dum aliaj pafas el tankoj al la Blanka Domo (temas, certe, pri tiu en Moskvo). Sed tio estis tie, en la ĉefurbo. En siberia urbo Tjumeno ja estis sufiĉe trankvile. Almenaŭ neniu atakis la lokan televidstacion kaj tankoj laŭ centraj stratoj ne veturadis. Kaj nur malmultaj el ordinaruloj estis sciantaj, ke en ilia propra urbo, en paralela bandita mondo disflamis kruela milito. Iam ĝi elplaŭdis sur stratojn kaj tiam en la gazeta krimkroniko estiĝis la sciigoj pri kadavroj kaj interpafadoj, kaj sur trotuaroj – siteloj da floroj kiel memorigoj pri forpasintaj amikoj kaj la antaŭdiro de venĝo. Nur malmultaj “herooj” de tiu tempo povus hodiaŭ rakonti pri siaj agaĉoj. Sed tion povas fari mi, ilia samtempulo…
La forto de la bona vorto
Esenco de afero, se esprimi tion per la lingvaĵo de la prokuroraj dokumentoj, estas jena: Tiŝenkov instigis al Garmanov, Rusanov, Kornev kaj Babanov por ke tiuj murdu Jantimirov kaj Musatov. Ili unuiĝis en bandon kaj engaĝigis al ĝi Gajnutdinov, Zulĥarnejev, Tumakov, Ĥarlov, Kudrin kaj Sidorov. Jen do estas ĉiuj niaj “herooj”. Sed tio estos poste. Nun ja ili kviete kaj pace (kiom tio eblas certe) loĝas en nia ĉarma urbo. Sur la kalendaro estas la fino de 1992.
Tiutempe “deĵetis sin”[1] el “zono”[2] Raŝid Jantimirov, unu el krimaj aŭtoritatoj[3] de Tjumeno. Li certe ne estis vane sidanta kaj baldaŭ kreas propran brigadon, kiun eniris laŭ diversaj taksoj inter 150 kaj 200 batalantoj. Samtempe estis forminta sian grupaĉon Jurij Tiŝenkov laŭ kromnomo Ganso. Ambaŭ banditaroj aktive komencis mastrigi tjumenajn vastaĵojn, sur kiuj tiutempe aperiĝis tiom da diversaj ĉasaĵoj – bankestroj, kooperativanoj kaj ĉiuspecaj komercistoj abundis kiel neniam pli frue. Plimulto da tiuj same laboris ĉe la limo de leĝo, do estis aparte atakeblaj. Komensiĝis la divido de la sferoj de influo. Ĉe tio estis uzataj ajnaj metodoj, sed entute oni sekvis la faman principon de Al Capone: “per bona vorto kaj kun revolvero en mano oni povas atingi pli grandan sukceson, ol per nura vorto”.
Banditojn de ĉiuj tempoj allogis la alkohola negoco. Aŭtune de 1992 Igor Kornev, unu el partoprenontoj de la bando[4] de Ganso, penetris en la Tjumenan vodkan uzinon kaj baldaŭ pere de establita de li firmao ekkontrolis ĉirkaŭ 10 % de la produktaĵo. Estus malvere diri, ke la uzina direktoro Kondratenko tre ĝojis tiun partnerecon, sed ja neniu proponis por li elekton. Tro grandaj estis la vetoj en tiu ĉi danĝera ludo. Ricevi vodkon kontraŭ malaltaj ŝtataj prezoj kaj poste vendi ĝin kontraŭ altaj prezoj de la libera merkato – tio ja estis la vera “klondike”, la revo de ĉiu bandito!
Vjaĉeslav Ĥarlov

Post kelka tempo al la komerco aliĝis ceteraj anoj de la onta bando. Finfine, kiam la afero komencis labori je plena forto, aperis Ganso mem, kiu maltrudeme, sed firme “proponis” al knaboj labori “sub li”. “De tiam”, - rememoris poste dum enketado jam enkarcerigita Kornev, - “ni ne havis problemojn pri reket[5]. Kiam iu nin alpremis, ni diris, ke ni laboras sub Ganso kaj la demando malaperis”.


[1] En la rusa krima ĵargono ĉi tiu vorto signifas “liberiĝi, eliri el malliberejo”.
[2] Same ĵargonaĵo, kiu egalas al “malliberejo”.
[3] “Aŭtoritato” estas grava titolo en la rusia krima hierarkio. Pli alte staras nur “rigardanto” kaj “ŝtelisto en leĝo”.
[4] Verdire, ni uzas ĉi tiun vorton malkorekte, ĉar dum la asizo la gansaj advokatoj sukcesis provi, ke ties kliento, plejparte troviĝinta en Moskvo, ne povis senpere estri la agadon de tjumenaj “kolegoj”, do la akuzo pri “banditismo” estis de li forigita.
[5] Ekde 1990-aj en la rusan lingvon eniris la angla vorto “racket”, kiel la sinonimo de la vorto “ŝantaĝo”. Per ĝi oni nomas banditojn, kiuj regule kolektadas monon de entreprenistoj kaj kruele punas rifuzintojn.

Tjumeno estas la urbo tro malgranda por gravaj aferoj. Intertempe aferoj maturiĝis tre seriozaj. Estis la fino de la perestrojko, la komenco de la malŝtatigo; potenculoj disŝiras gorĝojn unuj la aliajn, ili profunde fajfas kaj pri banditoj, kaj pri ordinaraj laboruloj. Paŝtisto foriris, sed paŝtararo restis – kio povas esti pli bona por la malsata lupa bestaro?
Tro malvaste
Printempe de 1993 eksplodis la unuaj konfliktoj inter la homoj de Tiŝenkov kaj tiuj de Jantimirov. Parto da knaboj foriris al Raŝid, kies kuniraĉoj[1] iĝas ĉiam pli multehomaj. Estiĝas kaj unuaj signoj de onta tempesto. Al Aleksandr Musatov, la “dekstra mano” de Jantimirov, transiras la brigado de la mortigita aŭtoritato laŭ kromnomo Miron. En la urbo oni diris, ke kadavrigis lin Babanov kaj Garmanov, do lia posteŭlo havis la pretekston por venĝo.
Oni rakontis ankaŭ, ke Raŝid armiĝas, ke li disdonas armilojn dum kuniraĉoj kaj alveturigis en la urbon dungmurdistojn. Ĉe domoj de Garmanov kaj Babanov ofte staradis sennumeraj aŭtoj kun malhelitaj fenestrovitroj. Kion atendis tiuj, kiuj kaŝis sin malantaŭ ĉi tiuj fenestroj? Kiam ili ricevos ordonon kaj kies nomo evidentiĝos esti unua en listo? Atendado ĉiam premas, malcerteco – despli. En animojn traŝteliris timo – la eterna kuniranto de bandito. Neniun paŝon ili faris sen gardistoj, ĉiufoje kontrolis kortojn kaj domajn enirejojn, sed en profundo de animoj ili komprenis – ĉio tio estas nura prokrasto.
Tiutempe la situacio plu inkandeskiĝis. La knaboj de Raŝid alpremis komercistojn de Ganso, prenis kreditojn en ties bankoj (senrevene kompreneble). Malgrandaj bataletoj nur enverŝis oleon en fajron. Tie lal homoj de Rusanov oni malhelpis interparoli kun la direktoro de la stadiono “Patrioto”, kiu ŝuldiĝis al “ilia” komercisto. Dum la renkontiĝo ĉe la servodomo “Siberio” okazis la interbatiĝo inter la boksisto Buzolin, gardinta la ŝuldanton, unuaflanke, kaj Ruslan Kagirov kaj Aleksandr Ŝabalin, aliflanke. La boksiston ili rezulte disbatis, sed la interparolo ja ne sukcesis. Krome pasis malpli unu horo, ĝis homoj de Jantimirov trovis kaj batis Kagirov kaj Ŝabalin. Defio estis farita.
Dum la komuna kunvenaĉo Ganso, gvidantoj de la famaĉa “deko”[2] (nun plejparte mortigitaj aŭ transformiĝintaj al estimataj komercistoj), kaj la krima aŭtoritato laŭ la kromnomo “Arabo” interkonsentis lernigi tro arogiĝintan Raŝid, unue simple bati lin. Tamen la afero ne ekmoviĝis plu ol interparolo – Jantimirov iĝis tro forta kaj ataki lin estis danĝere. Pli malfrue okazis plia kunvenaĉo, en la Centra stadiono, kun la sama decido kaj la samaj sekvoj (pli ĝuste – sen tiuj). Oni provis forigi problemon pace. En la sporthalo de la uzino “Naftisto” renkontiĝis Garmanov, Rusanov kaj Jantimirov kune kun Musatov. La konversacio trapasis senekscese (tion garantiis 200 batalantoj, alirintaj kiel “morala subteno”), sed same ne donis rezultojn.

Vladimir Garmanov

La bando
Timo kunigis homojn, igis ilin amasiĝi: ŝafojn – en paŝtararon, lupojn – en bestaron. Printempe de 1993 la timo kaj malamego, kiuj ĉiam kuniradas, estigis la novan bandon. La 5-an de majo knaboj kuniris por festi – Igor Rusanov solenis sian naskiĝdatrevenon. Estis ĉirkaŭ 50 homoj kun edzinoj. Profitante la okazon oni priparolis aferojn. Ganso diris, ke nuna situacio ne plu daŭru, tempas finigi Raŝid-on kaj li jam dungis homojn el la norda urbo Kogalim, kiuj plenumos la taskon dum 10 tagoj. Tamen ene dirita limtempo nenio okazis. Tiam la amikoj renkontiĝis denove, tiufoje en la drinkejo de la servodomo “Siberio” (Tiŝenkov kaj ties homoj ŝatis tiun lokon). Ĉi tie mondiĝis la nova tjumena bando, la gvidantoj de kiu iĝis Igor Rusanov, Aleksandr Babanov, Igor Kornev kaj Vladimir Garmanov.
Havigi armilojn ne estis la problemo. La armilaro de la bando enhavis kvin Kalaŝnikov-mitraletojn de la kalibroj 5,45 kaj 7,62, kun municio, tri Makarov-pistoletojn kun kartoĉoj, la usonan fusilon M-16, tranĉitan dutuban fusilon, memfaritan pistoleton, ktp. Entute ili havis 18 armilojn – sufiĉe por laboro! Ili faris la zorgon kaj pri sia sano, aĉetante kvin kirasveŝtojn. Por aĉetaĵoj Kornev kun Garmanov veturis al Grozno, kiu tiutempe iĝis la granda tutrusia “ŝtelistejo”. De komenco estis decidita: ĉiuj bandanoj interkunligu sin per sango – por pli granda certeco. Atendi tro longe ne necesis.

[1] Per tiu ĉi ĵargona vorto rusaj krimuloj nomas siajn kunvenojn.
[2] La krima grupaĉo, kiu agadis en Tjumeno en 1990-aj jaroj kaj anoj de kiu unue renkontiĝadis en la fotostudio N 10 en la centro de la urbo.

Dum tiuj tagoj, iam inter la 5-an kaj la 21-an de majo estis ellaborita konkreta plano de la forigo de la konkurento, kiu iĝis tro danĝera. Ili ne deziris malpurigi proprajn manojn – knaboj de Raŝid sciis vizaĝojn de kolegoj kaj ili povus kruele venĝi. Kutime por tiuj aferoj serĉis dungitojn – des pli aspirantoj je “rapida mono” ŝajne neniam malaperos. Por la murdo oni varbas iun Valdimir Frizen, la 23-jaran germandevenan gardiston de vartejo el Kazaĥio. Oni lin trovis pere liaj parencoj, loĝantaj en Vinzili, same kiel Garmanov. Al la ekzekutisto estis proponitaj du variantoj de la pago: aŭto aŭ mono. Li elektis monon.
La adiaŭo al Raŝid
La 21-an de majo al Frizen estis veturigintaj la sportaj kostumo kaj botoj – en ili li faru la murdon. Antaŭ la operacio oni necesis decidi ankoraŭ unu problemon – montri al “ĉasisto” lian estontan viktimon. Frizen neniam vidis la homon, kiun li devos murdi, dumtempe eraro estis malsupozebla. Partneroj eksidis en aŭton, enmanigis al la novfarita sikario revolveron kaj ekveturis al la strato Melnikajte, 97, en la vendejon havitan de Raŝid. Survoje ili decidis ne plu prokrasti kaj fari la murdon tuj. Sed tiun fojojn ili ne sukcesis – Jantimirov estis for. Sekvinta serĉado tra la urbo ankaŭ ne donis rezulton kaj banditoj estis devigitaj prokrasti la operacion.
La 22-an de majo en la komuna kunveno de la banditaro oni devigis Garmanov gvidi la operacion. Al Frizen anstataŭ revolvero oni enmanigis Kalaŝnikov-mitraleton de la kalibro 7,62 kun kartoĉoj kun delokita pezocentro. Armilon enpakis en la sakon kun truo por pafado. Je 22:30 apud la vendejo sur la strato Melnikajte, 97 la batalantoj eltrovis la aŭton de Raŝid. La operacio ekis.
Ĉiuj okupis anticipe difinitajn lokojn. Rusanov, Gajnutdinov, Babanov kaj Kudrin patroladis en aŭtoj en ĉirkaŭaĵoj. Sidorov atendis Frizen-on proksime por ke alprenu lin kaj defendu lin okaze de postkuro. Ĥarlov kun mitraleto atendis la murdiston en aŭto, parkumita apud la vendejo. Ĉio iris laŭplane.
Garmanov kaj Kornev veturigas Frizen al la aŭto de Ĥarlov, li translokiĝas kaj kontrolas la mitraleton. Tiutempe el la vendejo eliras Raŝid, kun li estas kelkaj homoj. Ili haltas proksime al la elirejo kaj daŭrigas konversacion. Aliris la horo “X”. Laŭ ordono de Garmanov, Frizen eliras el la aŭto kun la sako enmane, preteriras la grupon da la interparolantoj, ĉirkaŭintaj la “objekton”. Li haltas, ekfumas por ke pli bone rigardu la celobjekton…
Ĉio okazis tre rapide. Labori kun Kalaŝnikov-mitraleton 7,62 estas malfacile, ĝi draste dekliniĝas post unuaj pafoj, aparte se temas pli “alkaj” kartoĉoj. Krome la vartejogardisto neniam servinta en armeo, malperfekte regis la armilon. Antaŭ ol forkuri Frizen por ĉiu okaze ellasis la lastan, “kontrolan” serion da pafoj al la korpoj sternitaj sur asfalto. Sed li povis esti trankvila – la uragano de la pafado faris sian aferon. Sesopo estis vunditaj, Jantimirov kaj Korobejnikov – ĝismorte.
La murdisto impetis for laŭ la strato Riĵskaj, sed baldaŭ vojeraris – li malbone sciis la urbon, krome li nervoziĝis nemalmulte. Rezigninte serĉi Ĥarlov, Frizen alivestiĝas en skvaro apud la Medicina akademio, kaŝas la sakon kun la mitraleto sub arbusto kaj surŝutas ĝin per neĝo. Baldaŭ li estis alpreninta de Kornev kaj Garmanov, kiuj veturigis lin en Vinzilion, en loĝejon de iu konato. Oni necesas diri, ke homoj de Ganso ekkondutis absolute honeste: post kiam Frizen montris ilin la lokon, kie estis kaŝitaj la vesto kaj la armilo, li ricevis la promesitajn 3 milionojn da rubloj kaj revenis en Kazaĥio. Dum enketo li diros, ke la mono estis forkonsumita tre rapide, por bagateloj – li veturis en Karagando, aĉetis iom da vestoj…
De proksime
La gusto de sango ebriigas kaj facilaj venkoj turnas kapon – oni deziras daŭrigon. Sed la ĉefaĵo estas timo. Silentigi ĝin estas tre malfacile, ĝi postulas ĉiam novajn kaj novajn oferojn…
La 23-an de majo la komuna kunveno faris la novan decidon: Musatov devas sekvi Raŝid. Li iĝis tro influa, plej verŝajne okupus la lokon de la murdito kaj la ĉefaĵo – li povus venĝi. Sekvan tagon estis kreita la plano de la operacio, disdonitaj la roloj. Oni ne prokrastis. Je 10-a horo Rusanov kaj Gajnutdinov alveturis al sportklubo, kie tiumomente troviĝis Musatov. Oni parkumis ĉe elirejo, surhavis maskojn el nilonaj ŝtrumpoj. Kvaropo da aliaj – la “subtena grupo” – sidis en aŭto trans barilo, du kromaj patrulis en ĉirkaŭaĵoj.

Oleg Gajnutdinov

En 12-a horo Musatov kaj akomponinta lin Ignatenko eliris el la klubo kaj alpaŝis sian aŭton. En momento kiam ili malfermis aŭtopordojn, la murdistoj elsaltis el sia aŭto. Ĉiu faris po du pafojn el proksime, mistrafi neeblis. Poste apud la Ekspozicia halo en Sevastopolskaja strato la banditoj renkontiĝis kaj interŝanĝis aŭtojn. En la korto de la kinejo “Kosmos” ili transmetis en alian aŭton armilon, post tiam veturigis ĝin en Transriveran distrikton de la urbo kaj kune kun vestoj dronigis ĝin en la rivero Tura. Musatov mortis en malsanulejo samtage.

Kadavroj multiĝis, sed la timo ne malaperis. Male, ĝi ŝteliradis ĉiam pli proksime, insiste repetinte unu demandon: kiu sekvonta? Nekonateco foje estas eĉ pli timiga ol kuglo, de ĝi ja ne povas sin kaŝi. Timo paralizas, frenezigas. Ŝajnas ke plej bona kuracilo kontraŭ ĝi estas ago. Batu unua kaj venkos. Sed verŝita sango estigas nur novajn timojn…
Eraro
Tio okazis kaj al niaj “herooj”. La 21-an de junio apud la servodomo “Siberio” oni pafis al Ganso. Sorto favoris al li – kuglo nur trabatis la vangon, negrave vundinte la banditon. Tamen maltrankviliĝinta pri sia sanstato, kiu povus draste plimalboniĝi se okazus pli trafa pafo, Tiŝenkov forveturas al Moskvo – por kuracado. Tie oni denove atencis kontraŭ li, same ne sufiĉe sukcese – oni nur trapafis la kolon de la fuĝinto.
En julio nekonatoj grave vundis Rusanov, lia amiko Farid Kaŝapov estis murdita. Iu evidente deziris ekstermi ĉi tiun sukcesan teamon – sed kiu? Dum laŭvica komuna kunveno oni decidis, ke tion faris homoj el la bando de Nikolaj Perednja. Li liberiĝis antaŭnelonge, sed jam kreis la brigadon el 100 batalantoj kaj havis proprajn interesojn en la urbo. La lasta guto, superpleniginta la tason de la pacienco, iĝis la vortoj de Zulĥarnejev pri la mortigenda listo fare de Perednja, en kiu unuajn lokojn okupis ili ĉij. Neniu sciis, kiom da tempo ili havas. La timo pelis ilin antaŭen.
La 2-an de aŭgusto la batalantoj aĉetis en Jekaterinburgo kontraŭ 3 miloj da usonaj dolaroj la motorciklon “Kawasaki”. Laŭ la komenca plano la eksa motovetkuristo Tumakov devus surstrate subite preterveturi proksime al Perednja, dum la sidanta malantaŭ li Kudrin ekpafus per mitraleto. Sed ili estis devigitaj rezigni tiun “holivudan” entreprenon – “Kawasaki” ja estis tro okulfrapa, kaŝi sin sur ĝi estus malfacile.

Aleksej Kudrin

La 8-an de aŭgusto dum la komuna kunveno estis decidite uzi pli simplan scenaron kaj fidindan Kalaŝnikov-mitraleton de la kalibro 5,45. Samtempe ili komencis observi la domon de Perednja. Sekvan tagon la banditoj renkontiĝis eksterurbe, apud la Motora uzino kaj decidis: la operacio estos realigita hodiaŭ. Je la 22-a Kudrin kaj Tumakov alveturis al domo de Perednja, dum aliaj observis cirkonstancaron ĉirkaŭe. Jam krepuskiĝis, sed la “objekto” daŭre forestis. Pafistoj volis prokrasti la operacion, sed Sidorov insistis – agu hodiaŭ.
Je la 23-a horo, kiam tjumenaj kortoj jam plene mallumiĝis, Nikolaj Perednja finfine alveturis al sia domo, interparolis kun atendintaj lin homoj kaj eniris enen. Longa atendado, mallumo kaj timo, tiu damnita eterna timo faris sian aferon. Sen rekoni en la krepusko, kiu staras antaŭ li, Tumakov ekpafis al restintaj surstrate amikoj de la krima aŭtoritato. Unu estis vundita, alia mortigita. Ne plu povanta elteni frenezigan streĉon Tumakov impetegis for, al la strato Jamskaja, elĵetinte laŭvoje la sakon kun la mitraleto en iun legomĝardenon. Kunuloj alprenis la murdiston kaj veturigis lin al loĝejo.

Viktor Tumakov
Nur sekvan tagon ili eksciis pri sia eraro. Perednja restis viva kaj dum posta juĝado prezentis sin kiel nura atestanto. Evidentiĝis esti ke, post liberiĝo tiu ĉarmega knabo deziris komencu honestan vivon kaj iĝu kutima taksisto. Ĝuste tiun vesperon li renkontiĝis kun kamaradoj, kiuj promesis helpi lin pri dungado. Kaj jen tia malagrablaĵo... Kien ruliĝas la lando?

Iu estas troa
Tiun someron la knaboj de Ganso estis devigitaj forigi pluan problemon. La problemo nomiĝis Majrijev. Cetere ili mem veturigis en Tjumenon tiun inguŝon. Li devus murdi Marat Latipov, la gvidanton de la fifama “deko”. Ankoraŭ dum kverelaĉo en la Centra stadiono Marat subtenis la homojn de Buzolin el la grupaĉo de Raŝid. Ankaŭ li murdis Tojestojev kaj Krupeckij, kiu estis la amiko de Vladjo Garmanov. Oni suspektis, ke li havas samajn planojn pri Valdimir mem. Aldone Latipov intervenis en komercajn aferojn pri vodka uzino, kiun prilaboris la bando kaj tio estis tute malpardonebla.
Unue Rusanov proponis nur publike bati Latipov, sed ĉi tiu varianto tuj estis refuzita – Marat estis brulkapulo kaj ne pardonus tian ofendon. La murdo – jen plej solida decido de la problemo. Sed kiu prenos al si tiun sangon?
Unue oni volis uzi dungmurdistojn el Ĉeĉenio, oni eĉ montris al ili la domon de Marat. Poste ili alveturigis Majrijev el Inguŝio, sed finfine ili refuzis la operacion. Nun restis la jam malutila sikario, kiu povus iumomenton “elverŝi” informon al malamikoj. Krome ĉi tiu ĝigito ne perdis tempon vane. Li organizis la liveradon de la tjumena spirto en fifaman per sia “falsa vodkaĉo” Inguŝion kaj, laŭ diroj, planis krei kaŭkazan grupaĉon por ekkontrolu la vodkan uzinon. Li evidente ne forlasus Tjumenon. Almenaŭ viva…
La 24-an de julio la komuna kunveno de la bando faris decidon: Majrijev devas morti. Sekvan matenon Sidorov kaj Zulĥarnejev veturis en proksiman Tuguliman distrikton kaj ĉe la bordo de la rivero Ajba apud la vilaĝo Luĉinkino ili faris la fosaĵon. Samtage banditoj proponis al inguŝo veturi kun ili en Sverdlovskan provincon por armiloj – li povus, por ĉiu okazo, subtenu ilin kaj eble ion aĉeti por si. En la antaŭvidita loko kunveturantoj haltis kaj elpaŝis el la aŭto. Kornev ekis interparoladon, dume Zulĥarnejev aliris el malantaŭe kaj pafis al Majrijev en la nukon. La fosaĵo okazis esti tre proksime.

Farid Zulĥarnejev

Al ĝi batalantoj estis devigitaj baldaŭ reveni. Tio okazis, ĉar en la komenco de septembro en Tjumenon alveturis maltrankviliĝintaj parencoj de Majrijev – la veraj kaŭkazaj brulkaŭloj. Ties humoro estis sufiĉe decidema. Kio okazus, se ili ĉion ekscius? Nura penso pri tio febrotremigis onin. Iu diris, ke Zulĥarnejev, post reveni el Moskvo (tie li raportis al Ganso pri farita laboro) povos diri troajn vortojn kaj tiam… Oni estis devigitaj denove malpuriĝi en koto. Je 2 km sud-oriente de la 51-a km de ŝoseo Tjumeno-Jekaterinburgo estis preparita nova tombo. En ĝin oni translokigis la duonputriĝintan kadavron de la eksa problemo laŭ la nomo Majrijev.

La timo sekvis ilin laŭpaŝe. Fojfoje ŝajnis al oni, ke kranio disrompiĝos pro tensio. Ĉiam la samaj demandoj. Kiu sekvos? Kiu perfidos unua? De kie oni ekpafos? Ĉu enirante sian domon, oni eliros ĝin denove? Ĉu oni ekvidos sunsubiron? Ĉu oni ĝisvivos mateniĝon?
Nervoj
Igor Kornev tre nervoziĝis. En li jam oni pafis kelkfoje, du liaj amikoj estis veturigitaj al alia mondo. Li ne plu eliris sian domon sen gardaro, en la aŭto ĉiam troviĝis pafilo. Sufokigi la timon al li plej bone helpadis narkotikaĵo, sed la kaifo finiĝadis kaj la timo aliris denove.
La 13-an de marto, ĉirkaŭ meznokto Igor alveturis sian domon sur la strato Profsojuznaja. Du gardistoj ekiris por kontroli eniron, aliaj restis ekstere. Kornev eliris el la aŭto kun pafilo enmane. Subite ekaŭdiĝis la sono de motoro, la korton enflugis malpeza aŭto kaj haltis en proksime. Oni aliris por li! Unue Igor konsterniĝis kaj kaŝis sin kun pafilo malantaŭ la korta pavilono, sed poste decidis ataki unua kaj, alsaltante la aŭton, ekpafis. Du pasaĝeroj estis grave vunditaj, unu el ili mortis samnokte en malsanulejo, kien li estis veturigita de la homoj de Kornev. Tiu estis najbaroj de Kornev. Ili revenis hejmen post funebrado.

Igor Kornev

Savo
Ĉi tio estis la lasta murdo de la bando de Ganso. Ilin oni observadis jam antaŭlonge kaj serioze, kvankam ne tiuj, kiujn ili pleje timis. Temis pri la homoj de la plej forta bando en la mondo – tiuj de la ŝtato. Kiam ektempis rikolti, neniu foriris de rikoltistoj. Antaŭe estos etapo kaj longaj jaroj de la vivo malantaŭ la dornodrata barilo. Sed vivo! Eĉ Frizen, al kiu evidente sopiris “altpunaĵo”[1], finfine ricevis nur 15 jarojn de la “severa reĝimo”. Lin savis la 3-jara filineto – kiel ŝi vivus sen patro? Amnestioj, apelacioj, anticipa liberiĝo pro la bona konduto – ĉiuj vivtrenis sin ĝis la fina sonoro[2]. Neniam ekvidos la liberon nur Igor Kornev – narkotikaĵo ja enirigis lin en tombon.
Poste la enketisto el “gravuloj”[3], kiu laboris pri tiu afero, diris ridete: “Ni ja savis al ili la vivon! Tiom jaroj knaboj sub gardado sidadis”.

Dek jaroj – la tempo nemalgranda. Kio ja okazis kun niaj “herooj”? Unuavide la ilia vivo ŝanĝiĝis negrave. Fakte ĉiuj la bandanoj jam estas liberigitaj, loĝas kaj laboras en la gepatra Tjumeno. Ili havas la saman laboron – pezan kaj danĝeran, neniu iĝis la lerneja instruisto.
10 jarojn poste
Ganso rapide reprenis perditajn poziciojn kaj eĉ supreniris laŭ la “ofica ŝtuparo” – li fariĝis la “ŝtelisto en leĝo”. La kronado okazis en julio de 2001 en Surguto. La ceremonion ĉeestis kvar aliaj “ŝtelistoj”, inkluzive de Zjatjok (eo: Bofiljo) el Niĵnevartovsko. Tiutempe en Tjumenja provinco estis entute kvar “ŝtelistoj en leĝo”, sed duono el ili preskaŭ konstante estas en kaŝejoj aŭ restarigadas sian sanon (ili ja havas sandanĝeran laboron). Reale en Tjumena provinco laboras nur Zjatjok kaj Ganso: unua – en la norda parto de la regiono, dua – en tiu suda.
Ganso laboras senĉese, nun sub lia kontrolo troviĝas Tjumeno kaj preskaŭ ĉiuj sudaj distriktoj de la provinco. La fama domego en la transrivera parto de la urbo daŭre plenas je homoj: “rigardantoj” liveradas monon en la “komunaĵaĉon”[1], por konsilo kaj subteno aliradas aŭtoritatoj (ne nur krimaj). Tamen la majstro jam estas ne sama kiel antaŭe.
Li iĝis pli akurata kaj ne plu “lumas sin” sen neceso. Ĉiuj taskoj estas faritaj trans longan ĉenon de plenumantoj, dokumentoj estas skribitaj pure – neniu subfosos. Li nun estas la grava homo kaj havas seriozajn ligojn en altaj rondoj. Li havas multajn amikojn: “ŝtelistojn en leĝo” kaj guberniestrojn, generalojn kaj mitropolitojn. Ganso ne volas troajn kverelojn, evitas iujn ajn konfliktojn kun milico kaj alveturas por paroli kun ili post unua elvoko. Antaŭ kelkaj jaroj, dum la laŭvica naskiĝtago en malliberejo li ricevis la nekutiman donacon de amikoj: en la urba televidprogramo eksonis la kanto “Tombo sen kruco – la sorto de vaganto”. Knaboj deziris fari kiel eblus plej bone, sed apenaŭ li volas denove ricevi la tiajn donacojn en tia loko.
Li tre emociiĝas pri junularo kaj ties estonteco. La ĉefa problemo nia “heroo” konsideras disvastiĝon de narkotismo. Li mem neniam laboris pri narkotikaĵo kaj aktive kontraŭstaras ĉi tiun problemon per ĉiuj havataj de li rimedoj, inkluzive de tiuj lauleĝaj. Eĉ pli ol unu laŭta “kontraŭnarkotisma” akcio estis pagita el lia poŝo. Aparte atentas li bokson kaj manluktadon – jen la indaj okupoj por junularo! Kiel ĉiu bona edukisto li mem donas ekzemplon: Ganso kaj liaj homoj frekventas la klubon “Priboj” (eo: “Surfo”), subtenante sin en la labora formo.
Malaperis la inta brulkapuleco, la manoj ne plu volas preni armilon – ja por kio? La tempo de bravaj atakoj kaj sangaj interpafadoj restis malproksime en pasinteco. Kongresoj, kunvenaĉoj, puĉoj, kverelaĉoj – ĉio ne plu estas aktuala. En moderna Rusio oni ĉion decidas kviete, pace kaj laŭeble sen troa bruo. Neniu politiko, neniu personeco – nur negoco. Ĉio alia estas nuraj fabeloj por popolaj amasoj, por kutimaj batalantoj.
Kiu scias, kiom longe daŭros ĉi tiu kvietiĝo – unu, du, tri jaroj? Kreskas junularo, fojfoje tre brulkapuleca, ŝteliradas en sudon Zjatjok, ĝis nun ne volas trankviliĝi inguŝoj-senlimuloj[2]… Ĉiam malfacile estas kolekti monon en komunaĵaĉon: seriozaj firmaoj ekhavis proprajn sekurecservojn el eksaj milicanoj kaj nun ne oni povas ilin “skui”. Restas nur malgrandauloj, kiuj pagas senprobleme kaj neniam plendas, sed ĉu multe oni povas preni de ili? La grandaj problemoj de la granda homo…
Pri aliaj ne estas multe por diri. Kornev mortis pro trodozado de narkotikaĵo en malliberejo. Garmanov estis pafmortigita en decembro de 2001, baldaŭe post liberiĝo. Li alveturigis sian filinon al ties avinjo en la centro de la urbo (la strato de Geologorazvedĉikov) kaj eliris la aŭton por aĉeti ion en kiosko. Du nekonatoj pafis lin per pistoletoj kaj forveturis.
Ĥarlov fondis sian brigadaĉon kaj laboras memstare. Babanov, Kudrin kaj Rusanov desplitiĝis de sia ĉefo, kreis proprajn grupaĉojn kaj eĉ provas establi antigansan koalicion. Aparte aktivas Babanov. Li eĉ provis kronadi sin, veturis en Moskvon, en Soĉion al kartvelaj ŝtelistoj en leĝo, sed subtenon (kaj sekve kronon) ne jam ricevis.
Gajnutdinov laboras kune kun Rusanov. Sidorov perlaboras memstare. Li fariĝis la ŝoforo en la provinca administracio kaj samtempe “tegmentas”[3] iun fonduson de infanoj-handikapuloj. Antaŭnelonge oni iom pafvundis lin, sed ĉio estas sufiĉe enorde. Kune kun li laboras lia amiko Zulĥarnejev. Pri Frizen kaj Tumakov estas malfacile diri ion certan, sed apenaŭ ili enuas senafere. Nova Rusio bezonas profesiulojn.
Ganso en prizono

P.P.S.
Ĉi tiu artikolo estis verkita en 2003 kaj de tiam io ŝanĝiĝis.
Igor Rusanov estis dufoje atencita kaj vundita, sed sian finiĝon akiris nur je tria provo. En nokto al la 30-an de junio 2004 li estis murdita en la populara tjumena kazino “Las-Vegas”. La estro de la kluba gardantaro aliris la tablon ĉe kiu sidis Rusanov kun siaj amikoj kaj ekpafis lin. Post ĝismurdi sterniĝintan surplanke Rusanov, la 22-jara gardestro pafvundis liajn amikojn – Igor Aminov kaj Viktor Ŝepeleviĉ. Poste la murdisto eksidis sur seĝon kaj trankvile ĝisatendis milicon. Dum enketado li diros, ke simple enuiĝis pro senĉesa sakrado de tri banditoj. Verŝajne li pli frue neniam aŭdis similan de posedantoj de la klubo – ankaŭ famaj krimuloj, ĉu?
Ganso mem denove okazis esti sur prizonaj kuŝejoj. En novembro de 2008 li estis arestita kaj metita en malliberejojn pro akuzo pri aferoj de 1990-aj jaroj. Samtempe li perdis sian titolon “ŝtelisto en leĝo” kaj estis deklarita kiel “iranta kontraŭ ŝtelista leĝo”. Oni diras, ke tion kaŭzis lia konflikto kun famega (nun jam murdita) rusia ŝtelisto Japonĉik. Nun Ganso la sepan fojojn okazis esti malantaŭ kraditaj fenestroj. Ĉu iam li forlasos ilin viva aŭ ne? Vivo montros.
1] La ĵargona vorto, signifanta la plej altan punon, tio estas ekzekuton.
[2] La ĵrgonismo, signifanta la finiĝon de la malliberigo. Temas pri la sonorado en malliberejoj, reglamentintaj la vivon de malliberuloj.
[3] Temas pri enketistoj pri aparte gravaj krimoj.

Sunday, March 14, 2010

Ni veturas al tombejo


Se diri strikte, temas ne pri tombejo, almenaŭ ne en kutima kompreno de tiu vorto, sed… pli bone mi rakontos laŭorde.
Antaŭ kelkaj monatoj en la fora, duonforgesita vilaĝeto Jelan (ruse Елань) oni decidis rekonstrui malnovan kapelon. Ĝi estis malfermita kaj preskaŭ detruita, verŝajne en 1930-aj jaroj, kiam simila sorto atingis plejparton da preĝejeoj en nia lando. Nun iu grupo ekdeziris restarigi ĝin kaj komencis preparajn laborojn. Kaj jen surprizo - dum fosado de la kavo por starigo de la sinklina kruco apud la kapelo oni eltrovis... homajn restaĵojn.

Oni povas imagi, kia ekscitiĝo estiĝis! Tuj trafis kapojn la mensoj pri pafmortigitaj sacerdotoj, viktimoj de bolŝevikoj, sekretaj entombigoj, ktp. Cetere ankaŭ tion oni povas kompreni - nur en Tjumeno en 1990-aj jaroj estis eltrovitaj tri enterigejoj de la pafmortigitaj homoj fare de NKVD


Sed nun ja la situacio estis sufiĉe klara - almenaŭ por specialisto. Sed specialisto surloke ne okazis esti, kaj tieaj potenculoj turnis sin al la provinca muzeo.


Nia direktoro ankaŭ ne estas, se diri milde, fakulo - la eksa televidprezentisto kaj nuna urba deputito, li havas tre malgrandajn konojn pri historio entute kaj pri nia regiono speciale. Ankaŭ li estas ekscitita kaj soifas sensacion. Al ĉiuj ŝajnas homaj ostoj kaj kranioj... kaj laŭroj de pioniroj. 


Argumentoj ne estis aŭdataj kaj ni veturas al la tombejo. La vetero estas belega - sunas, varmas kaj antaŭe atendas nin la interesa veturo. Ek!
Daŭrigo troviĝas en samnoma albumo.

Wednesday, March 10, 2010

Miaj renkontiĝo kaj rekono

Antaŭhieraŭ okazis la evento tre amuza por mi – renkontiĝo de la verkisto kaj ties leganto.
Mi kaj mia edzino promenis laŭ la centra strato de nia urbo kaj jam revenadis hejmen, kiam Sonjo decidis viziti vendejon. Dum ŝi butikumis, mi staris ĉe la enirejo atendanta ŝin. Subite iu salutis min. Turninte sin mi ekvidis la rufan virinon ĉirkaŭ 55-60 jaroj. “Nu jen” – ekpensis mi – “Plia atestanto de Jehova. Nun ŝi enmanigos al mi “Gardan turon” kaj komencos prediki...”. Mi eraris. Post nelonga paŭzo la nekonatino diris: “Mi ĉeestis vian renkontiĝon kun legantoj – pro tio mi salutas vin”.
Ho, ekpensis mi, verŝajne temas pri la renkontiĝo, okazinta antaŭ du monatoj en la Akademio pri kulturo kaj artoj. Siatempe mi partoprenis la 15-an jubileon de la eldonejo, kiu aperigis mian libron en la serio “Striita Tjumeno”. Je tiaj aranĝoj kutime abundas dutipaj virinoj – dekoltitaj kaj mumiigitaj. Al mi aliris du lastatipaj kaj deklaris, ke ili estas bibliotekistoj el la supremenciita Akademio kaj deziras aranĝi la mian renkontiĝon kun legantoj kadre de la serio de tiuj sub la komuna nomo “Legi estas laŭmode”. Mi konsentis kaj poste plenumis promesiton.
La renkontiĝo mem ne estis io grava kaj interesa – mi ja ne atendis tion. Kion oni povas postuli de la lernejo, en koridoroj da kiu staras grupete junulinoj kaj interparoladas, sakrante senĝene? En halo ĉeestis kelkaj hazardaj legantoj (iuj el ili post iom da tempo eĉ levis kapojn kaj auskultis min), kvaropo da bibliotekistinoj, ŝlosintaj por tiu tempo la bibliotekon por iom ripozi kaj sin amuzi, kaj junulino el loka televidejo en ĉarmaj broditaj feltobotoj. Unuvorte, banala historio pri kiu mi jam delonge forgesis. Kaj nun jen – memorigo...
Pasis kelkaj pluraj sekundoj kaj la rufa pensiulino daŭrigis: “Mi ja poste aĉetis vian libron kaj tralegis ĝin” kaj ŝi rezumis “La via estas ankoraŭ pli-malpli. La aliaj estas nura koŝmaro”. Kaj ŝi ekpaŝis al la fundo de la vendejo. Kaj mi restis. Tiuminute mi komprenis: al mi alvenis REKONO!... Tiel renkontiĝis la verkisto kaj la leganto.

Sunday, March 7, 2010

Malferma letero al la Pola radio

Jam dum preskaŭ unu jaro mi aŭskultadas esperanto-elsendojn de la Pola radio. Ili tre plaĉas al, ĉar estas tre profesie aranĝitaj kaj altnivelaj lingvorilate. Unue mi komprenis nur apartajn vortojn kaj frazojn, nur - preskaŭ ĉion. Laŭ mi tiu radio estas tre grava parto de nia Esperantujo kaj, krome, ĝi estas tre grava por la Pola radio entute - ne nur por esperanto-sekcio. Pro tio tre aflikas min malfacilaĵoj, kiun alfrontas niaj amikoj. Mi ne povas helpi ilin, do mi decidis almenaŭ skribi la leteron, en kiu eksponis siajn pensojn pri la situacio. Ŝajnas al mi, ke tio povas esti interesa ne nur por adresatoj.
Saluton, karaj geamikoj!
Mi unuafoje (kaj espereble ne lastfoje) skribas al vi, ĉar multaj pensoj amasiĝis kaj mi sentas, ke ne plu povas silenti. Kiom mi komprenas, viaj gvidantoj ne tre ŝatas havi Esperanto-sekcion de la Pola radio - verŝajne pro ĝia "senutileco". Mi eĉ povas supozi, ke oni sonadas la riproĉoj pri troa okupado pri esperantaj eventoj - damaĝe al pripolaj informoj. Verŝajne ankaŭ oni diras, ke eo-radio havas malmulte da aŭskultantoj kaj pro tio ĝi estas tro multekosta "bagatelaĵo". Mi pravas? (vi rajtas ne respondi;). Mi certe ne povas konvinki vian estraron pri malo, sed nur volas ion klarigi, kiel via relative nova (mi eklernis Esperanton nur antaŭ jaro) kaj verŝajne sufiĉe tipa aŭskultanto. 
La mia ĉefa tezo estas eble iom stranga per unua rigardo - mi estas konvinkita, ke Esperanto-sekcio de la Pola radio estas PLEJ efektiva kaj utila ilo por disvastigi konojn pri via lando kaj krei ties allogan bildon ĉe alilandanoj. Eble aliaj sekcioj havas pli da aŭskultantoj - mi ne tre dubas pri tio. Same (kvankam mi ne havas statistikajn datumojn, sed povas supozi pri ili), mi certas, ke plimulto da tiuj homoj estas poloj, loĝantaj eksterlande, aŭ iuj homoj, interesiĝintaj pri ĝi. En ambaŭ okazoj temas pri homoj, kiuj jam tre bone scias Pollandon aŭ havas belan impreson pri ĝi. Tio signifas, ke ili povas facile trovi pripollandan informon en aliaj fontoj - Interrete aŭ papere. Kaj por kio formi la belan imagon de la lando en cerboj de tiuj, kiuj jam havas ĝin?
Male, Esperanto-sekcio allogas aŭskultantojn, kiuj antaŭe preskaŭ nenion sciis pri Pollando, ties kulturo, historio kaj nuntempo. Mi mem estas tia ekzemplo! Eĉ pli diru - mi, kiel plimulto da rusianoj havis impreson (formitan de niaj amaskomunikiloj), ke Pollando estas iusence la periferio de Eŭropo, la lando malriĉa, malmulte evouinta, precipe agrara ktp. Nur el viaj elsendoj mi eltrovis por si alian Pollandon - la gravan anon de Eŭropa Unio, la landon kun forta ekonomio kaj tre riĉa kulturo, kaj digna historio. Pri tio mi regule ne nur aŭskultadas mem, sed ankaŭ rakontadas al miaj amikoj (neesperantistoj). Eble iu diros, ke ĉion ĉi mi ja povus aŭskulti per ruslingvaj elsendoj. Jes, mi povus. Sed mi neniam tion faris kaj sendube neniam farus, se ne viaj esperanto-elsendoj! Mi ja estis certa, ke mi scias pri Pollando sufiĉe kaj neniam ekscius, ke ĉi tiu bildo estis kripligita de la propagando. Turninte sin al la Pola radio mi simple deziris aŭskulti esperanto-paroladon - kaj mi ricevis dezirindon, kaj je belega formo!
Tial mi kun centprocenta certeco povas diri: Esperanto-sekcio de la Pola radio estas PLEJ efektiva kaj utila inter ĉiuj aliaj, ĉar NUR ĝi rakontas pri Pollando al homoj, kiuj preskaŭ NENION sciis pri ĝi kaj NENIAM scius pli multe kaj pli certe ol antaŭe. Do esperanto-elsendoj necesas ne reduktigi, sed pligrandigi, kiel plej fruktodonan investaĵon de la mono de la polaj impostpagantoj (se temas pri ĉi-rilata uzado de ĝi).
P.S. Kaj mi certas, ke la pola mastrumado, pri sukcesoj de kiu ni konstante aŭdas el la elsendoj de la Pola radio, eltenos ĉi tiun ŝarĝon sen danĝero por si. Almenaŭ mi kredas je tio, kiel mi (nun) kredas je poloj kaj je Pollando.

Amike kaj sincere, Stanislavo Belov (Tjumeno, Rusujo).