Thursday, May 20, 2010

Rabenoj multiĝas, judoj reduktiĝas

Hodiaŭ alvenis al mi iu Roman - la rabeno de mesiaj judoj de Tjumeno. Li alveturis ĉi tien el Niĵnij Novgorod antaŭ kvar jaroj, kiam ĉi tiu movado nur ĝermis ĉe ni. Aktiva juna homo, li eltrovis min verŝajne danke al sciigo en gazeto pri la ekspozicio de prijudaj libroj, kiun oni aranĝis en la muzea biblioteko.
Dum kelkaj jaroj mi kolektadis ilin kaj poste decidis donaci al nia muzeo. Tuj post ekspozicio alvenis al mi la interesa paro - Viktor el Belorusio kaj Jana Schmidt el Germanio, ambaŭ dum longa tempo loĝantaj en Tjumeno. Ili rakontis al mi, ke tre interesiĝas pri judoj kaj aparte pri tiuj lokaj, ties historio, ktp. Mi komprenis, ke verŝajne temas pri kristanaj cionistoj, kiuj rigardas judojn kiel la popolo elektita de Dio, do strebas helpi ĝin. Kaj samtempe ili subtenas aliĝon de judoj al kristanismo - per aparta, "juda" vojo, malfermita de Jesuo mem, kiun mesiaj judoj konsideras nerekonita profeto, promesita jam tiuj tanaĥaj. Tiam mi iom rakontis al Jana kaj Viktor pri loka juda historio, montris al ili fotojn, mapojn, ktp. Do nun alvenis la vico de Roman, al kiu mi same donacis sian libron, rakontadis, respondadis demandojn, ks.
Finfine desegniĝis jena bildo. Nun en ĉirkaŭ 600-milhoma Tjumeno loĝas ĉirkaŭ 3500 judoj, la kvanto de kiuj daŭre malkreskas pro morto, malalta naskiĝkvanto, elmigrado, asimilado, ktp. Antaŭ kelkaj jaroj estis restarigita la sinagogo, konstruita en 1912. En ĝi funkcias la "kutima" judisma komunumo, kiu havas, laŭ ties (evidente pliigita) deklaro, ĉirkaŭ 750 anojn. Antaŭ kvar jaroj aperis komunumo de mesiaj judoj. Ĝi ne havas propran domon kaj renkontiĝas en luataj ĉambroj, sed tamen ĝi funkcias kaj havas, laŭ propra takso, ĉirkaŭ 20 adeptojn. Antaŭnelonge, diris Roman, alveturis al Tjumeno ankaŭ ĥasida rabeno, al kiu jam transiris grupo da "kutimaj" judismanoj. Ili same luas ĉambron por kunvenoj. En unu juda familio eĉ ekestis mirinda situacio: edzo frekventas la komunumon de mesian judoj kaj lia edzino (ankaŭ judino) preĝas en ortodoksa preĝejo kaj aranĝas pilgrimajn veturadojn laŭ ĉirkaŭaĵoj, en ŝia kabineto plendas multe da ikonoj.
Kaj ĉio ĉi okazas en la fora siberia urbo. Judoj reduktiĝas, rabenoj multiĝas...

Wednesday, May 12, 2010

Aŭstralia antologio

Antaŭ ĉirkaŭ monato mi finlegis ĉi tiun antologion kaj nun eltrovis la tempon por iom skribi pri miaj impresoj.
La libro estas nemalbone aranĝita - malmola bindaĵo, kolora kromkovrilo. Ankaŭ ĝia enhavo impresas: fakte tie troviĝas partoj aŭ tutaj verkoj de plej famaj kaj influaj verkistoj kaj poetoj de tiu lando-kontinento. Plejmulto el ili estis por mi antaŭe nekonataj, same kiel multaj apartaĵoj de la aŭstralia vivo. Unuvorte tio estas vera antologio - kia ĝi ja devas esti.


Certe estas kaj la kulero da gudro en tiu barelo da mielo (laŭ la fama rusa proverbo).
Unue, ekde antaŭparolo mi renkontadis multajn, eĉ mirinde multajn (tajp?)erarojn. Tio ne tre ĝenis min, male, kiel komencanto mi eĉ iom ĝuis pri tio (ĥo, mi jam rimarkas erarojn...). Tamen en tiel fundamenteca eldonaĵo, kiu estis prilaborata dum multaj jaroj, eĉ jardekoj, ne havendas lokoj por eraroj, almenaŭ en tiom granda kvanto.
Due, malgraŭ malmoleco de bindaĵo, ĝi ne evidentiĝis esti aparte fortika. Baldaŭ antaŭfolio kaj postfolio malgluiĝis de la kovrilo kaj nun pasigas memstaran vivon. Ĉu gluo estis ne tre glueca aŭ la libro dum tro longa tempo stokiĝis? Mi ne scias.
Finfine mi povas konkludi jenan. Se vi ŝatas literaturon entute kaj tiun aŭstralian aparte - aĉetu ĝin. Vi ne bedaŭros. Tamen se vi estas aparte postulema bibliofilo aŭ enfalas furiozon, ekvidante erarojn - tio ne estas bona elekto por vi.
P.S. Blazio Vaha demandis min, kiu verko impresis min plej multe kaj kial. Do mi respondis kaj aldonaĵo iĝis pli longa ol la kerno.
Ĥm, pripensinda demando… Ĉi tiu libro enhavas sufiĉe multajn interesajn verkojn, tamen mi provu apartigi kelkajn el ili.
Unue, ĉe mia propra miro plaĉis al mi kelkaj versaĵoj, kvankam ĝenerale mi ne tre ŝatas/komprenas poezion (verŝajne mi estas tro raciema por tio;). “La lasta el la tribo” de Henry Kendall, “Vi velkema vagulo” de Adam Lindsay Gordon, “La lumoj de Cobb kaj Ko” de Henry Lawson – tiuj versoj ĝis nun sonas en miaj oreloj. Pli modernaj, senrimaj poezverkoj estas por mi multe malpli plaĉaj – do priŝtonĵetu min belegaj filologinoj de ĉiuj nacioj!
Due, grande impresis min kelkaj noveloj kaj fragmentoj de pli grandaj verkoj. “La edzino de brutpelisto” de jam menciita Henry Lawson, “Tabako” de Vance Palmer, sendube “Pikniko ĉe Superpendanta Roko” de Lady Joan Lindsay (laŭ ĝi estis farita la fama samnoma filmo) – tio estas bonaj, altkvalitaj verkoj, bildigitaj homojn kaj ties vivon tre ĝuste, klare, fojfoje ironie – unuvorte, majstre.
Meritas ĉiujn laŭdojn “Unu plenplena horo” de Walter Murdoch, rakontanta pri la lasta reveno de Volter en Parizon. Mi parafrazis ĝin al mia amikino kaj jam en tia formo la verko impresis ŝin. Konciza (bedaŭre) “Historio de Anzac” de C.E.W. Bean malfermis plene nekonatan al mi paĝon de la mondmilita kaj aŭstralia historio kaj faris tion en brila stilmaniero. 
“La ununura tago de la jaro” de Alan Seymour memorigis al mi pri niaj veteranoj kaj aparte pri la fama aviadisto Vladimir Ŝarpatov, kiu gvidis la kuraĝegan eskapon de sia skipo per aviadilo el la kaptitaĵo de Talibano en Afganio en 1996. Li loĝas en nia urbo kaj mi interkomunikis kun li. Dum kelkaj horoj ni babilis, eldrinkis botelon da viskio, rigardis multajn fotojn kaj raraĵojn, parton da kiuj li post tio donacis al nia muzeo (lia aviaduniformo, nazia ponardo, ka). Sed plej grava estas tio, ke mi ekvidis profunde malfeliĉan homon, kiu faris dum tuta sia vivo ununuran (sed veran!) heroaĵojn kaj de tiam simple fordrinkas kaj forkonsumas ĝin per senĉesaj publikaj elpaŝoj, babilad-agadoj, ktp.
“La piproarbo” de Dal Stivens iom malĝojigis min. La ĉefa heroo de tiu rakonto dum la tuta vivo revis pri fora lando, en kiu kreskas ĉi tiu mirinda arbo kaj kie ĉio estas tute alia (pli bona, kompreneble). Kaj li verŝajne revus pri tio ĝis la fino de sia vivo, sed… li decidis agi kaj ekveturis tiudirekten. Mi ne malfermos intrigon, sed diru nur, ke post tio mi enpensiĝis: ĉu iuj revoj devu resti revoj kaj ne plu? Almenaŭ tiel ni konservus esperojn… Malĝoja historio.
Fine mi diru, ke plej grande miris kaj ridigis min la novelo “Ŝarĝita hundo” de jam dufoje menciita Henry Lawson. Legante ĉi tiun rakonton mi baldaŭ eksentis ion strangan: tiu historio sendube estis konata por mi. Sed de kie? Post kelkaj paĝoj mi ĉion komprenis. La rakonto preskaŭ plene koincidis enhavon de la fama soveta mallongtempa (14 minutoj) filmo “La hundo Barboso kaj eksterordinara kroso”. La diferenco konsistas nur je tio, ke aŭstralia aŭtoro diras pri orserĉistoj kaj nia filmo – pri hejmfaritbrendistoj. En ambaŭ okazoj centra figuro estas la hundo, kiu postkuras siajn mastrojn kun la eksplodaĵo en faŭko (per ĝi friponoj volis akiri fiŝojn). 
Laŭ oficiala informo nia filmo, farita en 1961, baziĝis sur la kutima gazeta felietono de Stepan Olejnik pri ŝtelĉasistoj. Tiu filmo eĉ estis nominita por Ora Palmo de Kanna festivalo en sia kategorio. Mi multe ridis, spektante ĝin kaj nun tiu historio denove min ridigis. 
Ĉu ne indas por tiuj belaj minutoj tralegi eĉ plej dikan libron? Des pli, ke mi havis de ĝi kaj multajn aliajn afablaĵojn, inkluzive de nuna preteksto verki tiom longan tekston en mia ŝtatata lingvo;-)

Friday, May 7, 2010

Terora ago en mia urbo (ne okazinta)

Ne, ĝi ne jam okazis kaj mi certas, ke ne okazos (almenaŭ dum proksima tempo). Tamen antaŭ kelkaj tagoj disvastiĝis per sociaj retejoj en Interreto onidiroj, ke la 9-an de majo en Tjumeno dum la solenaĵoj honore al 65-jara jubileo de la Venko en la Granda patriota milito okaziĝos terora ago. Post tiuj en la Moskva metroo multaj samlandanoj pretas kredi je ĉio ajn kaj kompreneble onidiroj iĝis tre popularaj. Interalie partoprenontojn de la festa manifestacio jam oni oficiale antaŭsciigis, ke ĉiuj estos prevente kontrolitaj per specialaj detektiloj - similaj al tiuj uzataj en flughavenoj. La paradon reduktis de tri ĝis unu horo.

Mi certas, ke temas pri laŭvica stultaĵo, pli ĝuste - pri stulta ŝerĉo. Por kio eksplodigu la foran siberian urbon? Pri terora ago en ĝi forgesus tro rapide, ĉar plejmulto alilandanoj scias nur Moskvon kaj Sankt-Peterburgon. Do eksplodojn oni kutime aranĝas en tiuj ĉefurboj aŭ en Kaŭkazio, kie oni povas pli facile alveturigi eksplodaĵon kaj kamikazojn.
Kiel ajn estus, la 9-an de majo mi nepre vizitos la paradon kaj prenos fari fotojn. Spektu ilin tiutage vespere. Hodiaŭ mi jam iom fotis la preparadon al tiu evento en la centro de la urbo.