Kutime mi komencas foliumadon ekde recenzoj, kiuj tradicie abundas en ĉi tiu periodaĵo. Danke al ili mi ekkonas pri novaj (kaj ne nur) libroj, kio estas tre grava por tia librovermulo kiel mi. En situacio, kiam forestas alireblaj vendejoj kun eo-libroj, en kiuj oni povus trarigardi ilin kaj ricevi propran opinion, recenzoj havas nesubtakseblan signifon.
Revaz
Tamen ĉi-foje mi ekis mian konatiĝon kun “BA” ekde la sekcio “la tradukita prozo”, konkrete – ekde la rakonto “Revaz”, tradukita el la rusa de mia samlandano Slavik Ivanov. Temas pri oseta junulo Revaz, kiu konsideras virinon kiel patrino kaj edzino, sed ne memstara, memsignifa figuro. Ĉio okazas en mia tempo kaj en mia lando, do mi ne miras, ke, laŭ la rimarko de la tradukinto, tiu rakonto havis grandan sukceson kaj resonon inter legantoj.