Friday, September 24, 2010

Esperanto-ĵurnalismo: ni faris la unuan paŝon!

Antaŭ iom da tempo mi proponis starigi la grupon da esperantistoj-ĵurnalistoj el diversaj landoj por verki artikolojn ne por, sed per Esperanto. Temas pri tute praktika, pagota laboro. Samtempe mi proponis la unuan tempon por verkado. Rezulte de tio baldaŭe en Ipernity tiu ĉi grupo aperis kaj ekhavis kelkajn membrojn. La ĵurnalisto el Niĝerio Princo Henriko Oguinye verkis la unuan artikolon pri la naftoindustrio de tiu ĉi lando, kiun mi redaktis kaj enrusigis.
Hieraŭ mi ricevis la numeron de la revuo, dediĉita al nafto- kaj gasindustrioj.
Ĝi havas la anglan nomon, sed publikiĝas en la rusa lingvo.
Kaj jen la menciita artikolo.


Mi jam ricevis honorarion (sufiĉe modestan, sed tamen) kaj nun atendas la respondon de la aŭtoro pri kiel sendi tiun ĉi monon al li.
Eble tio estas malgranda, sed tamen la unua paŝo antaŭen. En proksima tempo mi esperas lanĉi novajn, eble pli vastajn kaj longdaŭrajn projektojn tiudirekten.

Wednesday, September 22, 2010

Vaganta banejo: historio de la neordinara trajno


“Mi denove pedikhaviĝis. Kvankam nur antaŭ semajno mi estis en trajno-banejo”. 

“La milito el malantaŭa enirejo”, Jurij Nagibin
“Trajno-banejo alvenadas fervojstacieton unu fojon monate, ĉiuj aliaj lavmanieroj neniel impresas pedikojn”, aldonis la frontulo. Kvankam nun ĉi tiu temo elvokas plejofte ridetojn, batalantoj ĉe frontlinio apenaŭ havis kialojn por gaji. La dufronta milito – kontraŭ faŝistoj tage kaj kontraŭ pedikoj nokte – povintus malesperigi iun ajn, kaj aldone malamegaj parazitoj alportadis nek nur malkomfortaĵojn, sed ankaŭ malsanojn. Oni eltenadas subnulajn temperaturojn, dum du tagoj vivas sub akvo, grimpas elsub 30-centimetra sablotavolo, firme travivas radiadon kaj premon ĝis 1 kg je milimetro de sia korpo – kiu estas tiu ĉi “universala soldato”? La respondo banalas – vestopediko. La aspiro defendi rapide moviĝantan armeon de tiu ĉi portanto de erupcia kaj rekuranta tifoj venigis al la kapoj de la rusiaj inĝenieroj la originalan ideon: kio okazos, se starigi banejon sur relojn?
Imperiestra banejo
La unua banlava desinfekta trajno (BLDT) aperis en Rusio en 1904 kaj malgraŭ sia malgrandeco (nur kvar vagonoj) nemalbone elmontris sin dum la rusa-japana milito inter 1905 kaj 1907. Post kiam komenciĝis la unua mondmilito oni rememoris pri tiu ĉi inventaĵo. Trajno-banejojn ono konstruis tutlande, la iniciaton patronis la imperiestrino Aleksandra Fjodorovna. Kaj tio estis malofta okazo, kiam la alveninta desupre ideo ricevis plenan aprobon kaj sinceran subtenon en popolaj amasoj.


“La komunan admiron estigis trajno-banejo, - skribis en sia milita taglibro la granda duko Andrej Vladimiroviĉ. – Tiuj korpusoj, kiuj havis la eblon uzi ĝin, laŭdegas”. La generalo Brusilov rememoris, ke dum la renkontiĝo kun la imperiestrino, Aleksandra Fjodorovna demandis, ĉu iliaj trajno-deponejoj kaj trajno-banejoj alportas apenaŭ iun utilon ĉe fronto. “Mi konscience respondis al ŝi, ke tiuj trajnoj alportas grandegan utilon”, agnoskis la generalo. Entute kontraŭ kolektitaj monoj en tiuj jaroj estis konstruitaj 13 banlavaj desinfektaj trajnoj.

Poste la unua mondmilito seninterrompe transformiĝis al tiu enlanda kaj trajno-banejoj okazis sub aŭŝpicio de la Ĉefa militsanitara administracio de la Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo. Sed dum du pacaj jardekoj tiu ĉi sperto evidente grandparte forgesiĝis, malnovaj trajnoj estis senditaj al rubejoj kaj tiujn novajn oni ne konstruis. Laŭ iuj informoj al la komenco de la Granda patruja milito (la 22-a de junio 1941) sur reloj staris nur 9 pretaj BLDT.

La dek rondoj de paradizo
Pri moviĝantaj banejoj oni rememoris nur en 1941, kiam frontlinio rapide ruliĝis orienten kaj senorde retiriĝantaj trupoj de la Ruĝa Armeo falis ne nur morale, sed ankaŭ fizike. Pasis apenaŭ tri monatoj, sed pedikoj jam suferigis 85 % de la personaro en la Okcidenta kaj 96 % de tiu en Kalinina frontoj. Aperis la unuaj epidemicentroj de erupcia tifo kaj tranŝea febro, kiuj falĉis batalantojn ne mapli efektive ol faŝistaj kugloj.

Dum tiuj tagoj laŭ iniciato de la Scienc-Esplora Eksperimenta Instituto de la Ruĝa Armeo renaskiĝas la amasa konstruado de banlavaj desinfektaj trajnoj. Oni produktis ilin tra la tuta lando – MoskvoBarnaulo, Kujbiŝevo (nun – Samara), OmskoĈelabinsko… Entute estis konstruitaj 72 BLDT. En januaro de 1942 sian kontribuon en la venkon super pedikoj (do – super faŝistoj) faris la fervojistoj de la siberia urbo Tjumeno.


La tjumena trajno-banejo iĝis la unua kaj sola tiatipa kreaĵo, aperinta en la fervoja garaĝo de nia urbo, tamen tiu ĉi elprovo sukcesis. La 38-a BLDT (tiel nomis ĝin ĉe naskiĝo militprenantoj, kontrolintaj kvaliton de militproduktoj) konsistis el la dek vagonoj, kiuj por miloj da frontuloj transformiĝis en la dek rondojn de… paradizo, promesanta liberiĝon de la infera pedikaro.

La unua vagono estis senvestiĝejo, kie batalantoj seniĝadis je vestoj, bezonataj lavadon kaj desinfektadon. Samloke ili ricevadis sapojn kaj spongojn kaj ankaŭ la eblon ekrigardi sin en normala spegulo (kvankam multaj verŝajne preferis fari tion post finiĝo de ĉiuj proceduroj). Tra varmizolita vagonplatformo oni povis trairi al la vagono-ŝvitejo kaj la vagono-duŝejo, kiu povis samtempe akcepti ĝis 52 homojn.


Poste sekvis la vagono-vestiĝejo, kie batalantoj ricevadis desinfektitan superveston kaj puran tolaĵon, povis forrazi multtagan haregon kaj aŭskulti radion. Finfine, post kiam ili denove eksentis sin normalaj homoj, frontuloj sekvis al la vagono-klubo, kie oni havigis al ili damludojn, ŝakojn, domenpecojn, la paron da akordionoj, gitarojn, pianon kaj gramofonon. 


Tie ĉi eblis trafoliumi revuojn kaj librojn kaj simple babili kun kamaradoj en la komforta cirkonstancaro – kompreneble sub la atentemaj rigardoj de la gvidantoj de la tutmonda revolucio, rigardintaj de sur plakatoj, dispendigitaj sur la muroj.

De Tjumeno ĝis Berlino
Trajnon oni konstruis rapide, dum 25 tagoj, kaj baldaŭ ĝi ekveturis okcidenten. La skipon formis volontuloj subestre de 56-jara Ivan Sadakov, plej maljuna kaj sperta maŝinisto de la urbo. Ilin atendis longa kaj nekonata vojo – sen fina dato kaj garantio pri reveno. Moskvo, Borodino, Tula, Stalingrado, Jelecko, Brjansko, Bresto, Minsko, Prago, Varsovio, Fürstenwalde, Berlino – tiel for tjumenaj trajnoj ankoraŭ ne veturis. Kiu scias, kiom da soldataj vivoj savis tiu ĉi siberia banejo? 

Cetere foje la 38-a BLDT akceptis “gastojn”, alvenintajn de la alia – “Orienta” fronto. En 1943 tra la haltinta ĉe Stalingrado trajno trairis la anaroj de la militkaptitaj germanoj el la frakasita armeo de Paulus. Pasigintaj kelkmonatojn en blokado, ili grave pedikhaviĝis kaj “repagis” al tjumenanoj per la eksplodo de tifo, mortiginta la vagonmajstrinon. Pli grandan respekton rivelis la marŝaloj Georgij Ĵukov kaj Konstantin Rokosovskij, kiuj restis dankvortojn en la trajna recenzolibro.


En novembro de 1945 la 38-a BLDT revenis al Moskvo, kie ĝi finis sian gloran batalvojon. La trajno, traveturinta duonlandon kaj vizitinta kvar frontojn, estis likvidita kiel milita formacio kaj fine malaperis el la vidkampo de la tjumenaj historiistoj.

Malanstataŭigebla BLDT
Sed ĝenerale banlavaj desinfektaj trajnoj ne malaperis kaj eĉ hodiaŭ diligente servas en la Armitaj fortoj de Rusio. Ili sufiĉe pligrandiĝis kaj konsistas jam el 19 vagonoj, sed tio ĉi, verŝajne, estas la sola ŝanĝo en la konstrukcio de BLDT dum lasta duonjarcento. Eĉ vaporon en ŝvitejon donas samaj vaporlokomotivoj, kreitaj ankoraŭ en la unuaj postmilitaj jaroj. Uzinoj jam delonge ne produktas por ili rezervaĵojn, fajrorezistajn brikojn oni devigatas anstataŭigi per tiuj ŝamotaj, forfluigo de 200 tunoj de foruzita akvo rekte sub vagonojn terurigas ekologiistojn – tamen reala alternativo al trajno-banejoj ne jam ekzistas.


Do kiam en decembro de 1994 la rusiaj militformacioj eniris Ĉeĉenion, kirasaŭtojn kaj tankojn sekvis la 3-a kaj la 12-a BLDT. La dua ĉeĉenia kampanjo (ekde la jaro 2000) iĝis lasta batalo por la 27-a BLDT, kiu staris en Hankala (antaŭurbo de la ĉeĉena ĉefurbo Grozno) kaj nur en la mezo de la 2000-aj jaroj estis sendita al rubejo. La ĉefajn esperojn rusiaj militistoj ligas kun la nova kreaĵo de la Tvera vagonkonstrua uzino – BLDT-2000. En ĝi unuafoje aperis la vagono-sekpurigejo kaj la vagono por purigado de la foruzita akvo, vaporon produktas ne vaporlokomotivo, sed la kaldronego KPP-500, uzanta la dizelpetrolon.


Bedaŭrindas, ke oni ne konservis la tjumenan trajno-banejon. Kia bonega estus la monumento, honoriganta ĉiujn – laborintajn en ariero kaj batalantajn ĉe fronto. Sincera rakonto pri malfacilaĵoj de la fronta vivaranĝo, honesta kaj senpartia. Unuvorte – pura vero.

Tuesday, September 14, 2010

Anekdotoj el Rusio: pri estrado de amasoj

1. Kunvenis ruso, franco kaj usonano kaj ekdiskutis: kiu plej bone manĝigos katon per mustardo?
La unua elpaŝis usonano. Li kaptis la katon, forte premis ties makzelojn kaj enŝovis tien mustardon. La frostiĝinta je timego kato ĉion forglutis.
"Ne, - diris la ruso. - Tio estas perforto!"
La dua estis franco. Li prenis la pecon da pano, metis sur ĝin belan fiŝeton, supre ŝmiris ĝin per butero kaj inter ili enmetis mustardon. La kato manĝis la pladon, sen kompreni ion.
"Ne, - diris la ruso. - Tio estas fraŭdo".
Poste alvenis lia vico. La ruso prenis la katon en mano kaj senatendite ŝmiris ĝin sub vosto per mustardo. La povra besto ekkriegis kaj ekis leki urtikan manĝaĵon.
"Atentu! - fiere deklaris la ruso. - Propravole kaj kante!"
2. En malnova domo loĝis granda musaro - feliĉa kaj bonfarta. Sed iun tagon aperis grandega kato, kiu komencis kapti kaj manĝi povrajn ronĝulojn. Finfine musoj decidis aranĝi kunvenon por trovi savovojon. Longe ili disputis ĝis raŭkiĝo, sed solvo mankis.
Tiam el malantaŭaj vicoj eksonis laca voĉo: "Musoj, aŭskultu min!" Ĉiuj disiĝis kaj antaŭen paŝis la maljuna rato, apoginta sin sur bastoneton. Ĝi diris: "Mi scias kion fari. Necesas alkroĉi al la kato malgrandan sonorilon. Danke al tio mi estos aŭdintaj alproksimiĝon de la rabobesto kaj savos nin".
Ĉiuj tre ekĝojis kaj komencis kaprioli, ridi kaj krii. Nur post ioma tempo iu malgranda museto povis ekdiri: "Mi havas nur unu demandeton: kiel ni alkroĉos al la kato tiun sonorilon?"
"Ho, - ekkriis la maljuna rato kaj nur lace svingis la manon. - Ne ĉagrenu min, musoj! Mi ja solvas strategiajn problemojn..."
3. Judo post averio okazis esti en senhoma insulo meze de oceano. Tamen li aranĝis tie sian vivon sufiĉe bone kaj kiam post unu jaro alvenis ŝipo, ties pasaĝeroj ekvidis la kontentan judon surborde kaj tri sinagogojn en diversaj anguloj de la insulo. 
- Sed por kio al vi, ununura homo en tiu insulo, havu tri sinagogojn?! - ekkriis mirigita kapitano.
- Ho, ĉio estas tre simpla, - klarigis la judo. - En unu sinagogon mi iradas ĉiutage, en la duan - nur sabate. Kaj en tiun - neniam faros eĉ unu paŝon!

Sunday, September 12, 2010

Anekdotoj el Rusio: seksaj

1. Knabineto en infanĝardeno dum longa tempo sidas sur la benko kaj senrezulte provas surmeti kalsonŝtrumpojn - ŝi tiras alterne unu krurumon, poste alian kaj fine diras:

- Ĝuste kiel diras patrinjo al paĉjo ĉiun nokton: "Longe, lacige kaj senrezulte!"
2. Patro foriris en afervojaĝon. Patrino malfrue revenas hejmen en nova robo kaj komencas alrigardi sur si novajn orelornamaĵojn. Geinfanoj ravas:
- Panjo, kia belega robo! Kiaj mirindaj orelornamaĵoj! Ĉu paĉjo donacis ilin al vi?
- Ho, paĉjo-paĉjo... Se mi esperus je via paĉjo - vi ne aperus!
3. Renkontiĝis ruso, franco kaj kartvelo kaj komencis disputi: kiu el ili havis pli da virinoj.
Franco diris: mi havis tiom da virinoj, kiom estas steloj sur ĉielo...
Ruso diras: Mi havis tiom da virinoj, kiom estas folioj en arbo...
Kartvelo longe skrapadis la nukon kaj finfine diris: E-e-e, ĉu konas semolon? Sep sakojn!
4. 75-jara Rabinoviĉ demandas kuraciston:
- Mi seksumadas kun mia edzino nur tri fojojn semajne. Ĉu vi povas helpi min?
- Sed por kio? Ja tio estas bona rezulto por via aĝo...
- Mia najbaro 90-jaraĝas kaj diras, ke li faras tion ĉiutage!
- Ho, tio estas senprobleme! Jen mia konsilo: diru la samon!
5. Ŝlejma decidis edziĝi kaj invitis siajn amikojn por konatigi ilin kun sia onta edzino. Ĉio estis enorde - manĝaĵoj, muziko, konversacioj ktp. Sed poste unu amiko dekondukis Ŝlejmon kaj flustris al li: "Ĉi vi bone pripensis la aferon? Ja tiu virino havis tre multajn antaŭajn ligojn, multajn virojn ŝi sciis..." Ŝlejma malĝojiĝis kaj rimarkinte tion amikino demandis lin:
- Kara, kio okazis?
- Oni diris al mi, ke vi havis multajn virojn...
- Ho, karulo-senkapulo, respondu al mi: ĉu manĝaĵo estis malbona?
- Ne, ĝi estis belega!
- Ĉu muziko kaj ĉiuj aranĝaĵoj estis maltaŭgaj?
- Tre, tre taŭgaj!
- Ĉu mi malbone ĝojgis viajn geamikojn per impona hejmo, interesaj rakontoj kaj amuzaĵoj?
- Ne, vi tre amuzis ĉiujn!
- Nu, kaj post ĉio ĉu vi opinias, ke mi lernis ĉion ĉi je korespondaj kursoj?

Anekdotoj el Rusio: nigraj

1. Kunlaboranto de krematoriejo hazarde ternis kaj nun ne scias - kiu estas kie?
2. Telefonvoko: Ĉu Vladimiro ankoraŭ estas hejme?
- Ankoraŭ jes... kvankam funebrokronojn oni jam elportis.
3. - Kia estas via staturo, malsanulo?
- 175 cm... Doktoro, ĉu mi postvivos?
- Mi ne scias - mi ja estas ĉarpentisto.
4. Kracisto aliras la hospitalan ĉambron antaŭ ol foriri:
- Nu, al ĉiuj - ĝis revido lunde. Kaj vi, Petrov, adiaŭ!
5. Malsanulo demandas kuraciston:
- Doktoro, ĉu mi povas drinki bieron?
- Kian bieron?!
- Ĉu en futuro?
- Kia futuro?!

Saturday, September 11, 2010

Kuris lupoj laŭ stratoj…

Hodiaŭ estas malfacile mirigi loĝantojn de la siberia urbo Tjumeno per nekutimaj veturiloj. El inter urbaj transportiloj ni ne vidis nur metroon kaj tramon. Tamen estis en la tjumena historio la du ekzemploj, kiam nian urbon vizitis efektive unikaj “veturiloj”, similaj al kiuj de tiam ne plu estis. Cetere tio estis tre, tre antaŭlonge…
La elefanto en ledaj botoj
Ĉiuj ni scias, ke elefanto estas bonega veturilo – por ĝangalo. Facile malsovaĝigebla kaj lernebla, tiu besto iĝis plej malnova buldozo kaj kamiono. Azia elefanto senprobleme transportas sur sia dorso ŝarĝon ĝis 600 kg kaj ŝovas multmetrojn longajn arbegojn. Tamen nur malmultaj scias, ke tia elefanto foje vizitis Tjumenon kaj alvenis ĝi tien ĉi ne en la furgono de vaganta cirko, sed per siaj piedoj, trapasinte laŭ siberiaj vojoj centojn da kilometroj…
Tio okazis en la malproksima jaro 1831. Cetere kerno de afero konsistas ne en antaŭlongeco de eventoj – ja mamutoj ĝis tiu tempo jam formortis kaj ties senharaj parencoj preferis loĝi pli malproksime de tiuj malvarmaj lokoj. Do la elefanto alvenis al ni de sudo, el la fora urbo Kokando, situanta en la okcidenta parto de Fergana valo. Tiea ĥano decidis ĝojigi la rusan imperiestron, sendinte al li kiel donaco la azian ekzotikaĵon – elefanton el la propra bestejo. Fervojoj tiutempe en Rusio ne ekzistis, la pezo kaj la dimensioj de la ŝarĝo sendube superis eblecojn de plej fortaj tirĉevaloj. Do la elefanton oni sendis al Sankt-Peterburgo… piede.
Eskortita de la ĥanaj senditoj, ĝi iris tra Petropavlovsko ĝis Tjumeno kaj de tie ekiris al la gubernia ĉefurbo Tobolsko. La 24-an de aŭgusto neordinara procesio alvenis ĝin kaj haltis por longa paŭzo. Tobolskanoj konstruis por la elefanto vastan kabanon kun ligna planko kaj ĉiutage nutris la eksterkutiman beston per kvar pudoj da greno (64 kg).
Sed ve, post 77 tagoj alvenis la sciigo pri fiasko de la diplomatia misio. La rusa imperiestro ne ekdeziris akcepti nek senditojn de la kokanda ĥano, nek ties donacojn. La 10-an de oktobro la ekzotika kolono ekiris reen. Ŝajnas, ke aziaj gastoj jam nemalbone alkutimiĝis al la siberia klimato, do ili serioze preparis la elefanton al longa vojo. Por la giganto oni kudris lanan mantelon kun ŝaffela subŝtofo kaj anstataŭ “pneŭmatikaj tegaĵoj” surpiedigis ledajn botojn. Tamen alkutimiĝinta al la komforta kabano, ĝi de tempo al tempo lasis la itineron kaj impetis reen, al la varma ĉevalejo en proksima vojstacio. Verŝajne tio estis la unua kaj lasta okazo, kiam sur la Tobolska landvojo oni povis vidi eskortantojn kun lancoj enmane persekutintajn la elefanton en ledaj botoj…
Rusa taĉmento kondukis la bestegon ĝis la arbaro Ĝeti Konur situanta apud la urbo Karaganda. Oni scias, ke l1-an de decembro ĝi trairis la urbon Akmolo. Plue la spuroj de la siberia pioniro perdiĝas en la sablaro de Turkestano…

La paro de grizaj “trotĉevaloj”
El ŝatega de ĉiu rusiano desegnofilmo “Ferioj en Prostokvaŝino” ni csias, ke en Rusio estas ne nur rajdoĉevaloj, sed ankaŭ rajdokatoj kaj eĉ rajdoakademianoj. Tamen jungitaro, alveturinta nian urbon antaŭ ĉirkaŭ cent jaroj, ŝokis eĉ spertajn vojaĝistojn. Kaj tion kaŭzis eĉ ne malgrandeco de la ĉareto aŭ la nekutima familinomo de la ĉaretisto – Iosif Repeĉek – Tjumeno ja multon vidis. Simple tiutage, timigante kontraŭirantajn ĉevalojn, terurigante hundojn kaj ŝokante frostiĝintajn burĝojn laŭ urbostratoj kuris… la du junaj lupoj, tirantaj la ĉareton kun la sidanta en ĝi viro.
Tiu ĉi historio komenciĝis ĉirkaŭ 1904 kaj apenaŭ ne finiĝis tuj tragike por ĝiaj ĉefaj herooj. Tiujare ĉeĥo-lutisto Iosif Repeĉek revenis al la urbo Ĉita post laŭvica veturado tra najbaraj vilaĝoj. Bedaŭrinde proksime preterkuris luparo, kiu taksis la aperon de la neparhufulo sur sia tereno kial la signalo al tagmanĝo. Malfeliĉa ĉevaleto estis forŝirita de la grizaj rabobestoj, tamen la kuraĝa metiisto sukcesis poste forkurigi la bestaron, mortiginte ĉe tio lupinon. Kiel la trofeo li prenis al si la du lupetojn el lupkuŝejo, taksinte tion la justa rekompenso kontraŭ sia perdo.


De tiam anstataŭ ĉevalo Repeĉek disveturis je tiuj ĝemeloj, alkutimiginte ilin kuri je la jungaĵo. Foiroj, histrionejoj, popolaj festoj – la entreprenema ĉeĥo ĉeestis ĉie kun siaj grizaj “trotĉevaloj”. Printempe 1909 Repeĉek ekveturis por mirigi la ĉefurbon de la Rusia imperio - Sankt-Peterburgon – decidinte traveturi je siaj lupoj la tutan landon. Li ne havis kaŭzojn por tro hasti – kun tia bestaro ja famo estis al li garantiita – do en ĉiu vilaĝo aŭ urbo li haltis por veturigadi infanojn kaj aranĝi spektaklojn kontraŭ modesta pago. La rapido de la ĉareto, kies forto egalis al la du lupaj povoj, estis averaĝe 60-70 verstoj tage laŭ bona vojo kaj iom mapli laŭ tiu malbona.
Somere 1910 la “arbara frataro” alkuris Tjumenon, kie la tutan kompanion fiksis la loka fotisto Rodionov. Verŝajne tio estis lasta fotaĵo de la metiisto-vojaĝisto. Apenaŭ forlasinte Tjumenon, Repeĉek malsaniĝis kaj baldaŭ forpasis en la apuda vilaĝo Uspenka. Liajn “trotĉevalojn” prenis al si la vilaĝano Riĵkov, sed ili tre sopiris sen sia mastro kaj nur mallonge postvivis lin.
Kaj nun malnovaj urbanoj ankoraŭ longe ridigis nepojn per rakontoj pri la lupa jungitaro, kurinta laŭ la ĉefaj stratoj de Tjumeno…