Saturday, November 13, 2010

Laboro por ĵurnalistoj: bezonatas almenaŭ 5 artikoloj!

Antaŭ ĉirkaŭ monato mi jam raportis pri la unua sukceso de la establita de mi grupo Esperantistoj-Ĵurnalistoj. Tempo iras kaj nia grupo evoluas. Nun ĝi enhavas jam 13 membrojn el ĉiuj mondopartoj, pretajn skribi pri iuj ajn temoj. Do tiu ĉi avantaĝo estas tiom evidenta, ke al mi restis nur bone prezenti ĝin al kovena homo en konvenaj kondiĉoj. Kaj mi faris tion. Mi interparolis kun mia konato eldonisto, li plene subtenis mian ideon kaj ĵus li telefonis al mi por diri: Ek! Temas pri jena afero. En la tjumena regiona revuo “Biznes i region” (eo: Komerco kaj regiono), disvastiĝanta en Tjumena provinco (Siberio, Rusio) kaj apudaj regionoj per senpagaj dissendoj kaj prezentoj inter komercistoj, aŭtoritatuloj kaj aliaj gravaj personoj, estos kreita la aparta rubriko por diverslandaj artikoloj, verkitaj de esperantlingvaj ĵurnalistoj. Tekstoj estos tradukitaj en la rusan lingvon. Mi estos tradukisto kaj redaktoro, kiu kolektos kaj prilaboros materialojn. Ĉiuj artikoloj estas pagotaj.

Por la unua numero bezonatas ĉirkaŭ 5 artikoloj.
Ĉefaj kondiĉoj estas jenaj:
1. Skribu leĝere, sed interese, por pasiigi leganton.
Temas pri nefaka magazeno, do necesas elvoki intereson de leganto per bona stilo, interesaĵoj kaj iom da humuro.
2. Skribu nur pri tio, kion vi scias ĝuste, plej bone – private.
La ruslingvaj amaskomunikiloj estas sufiĉe informplenaj, do la plej grava avantaĝo de esperantista artikolo baziĝas sur pli profunda scio de aŭtoro pri diskutata temo. Enmetu la informon pri lokaj apartaĵoj, kutimoj, nefiksitaj papere reguloj, ktp.
Ekzemple en sia artikolo pri nafta industrio de Niĝerio la loka esperantisto Henry Ozoemena Oguinye indikis religiajn kaj etnajn radikojn de la nafta komerco en tiu lando, montris prezojn de benzino kaj dizelfuelo (duoble mapli altaj ol rusiaj!). En neniu rusia revuo oni povas trovi tiujn informojn kvankam ili estas tre interesaj por leganto.
3. Pensu pri legonto.
Skribu pri tio, kio povas interesigi ŝlin – ne nur vin mem. Via legonto estas komercisto, aŭtoritatulo aŭ grandpostena fakulo. Ŝli estas rusiano – ne nepre ruso (ofte germano, tataro, judo, azero, baŝkiro, ktp) aŭ ortodoksulo (foje islamano, protestanto, katoliko aŭ ateisto). Ŝli loĝas en Okcidenta Siberio, finis altlernejon (foje pli ol unu), salajras ne mapli ol 2000 usonaj dolaroj monate kaj sufiĉe multe vojaĝas tra la mondo. Informu kaj interesigu ŝlin!
4. Preteriru politikon.
La revuo estas komerca kaj socia, do bonvenatas tiaj temoj. Ĉi tie ne estas loko por esprimo de politikaj opinioj kaj vidpunktoj. Priskribu kaj analizu, sed donu al legonto eblecon fari finan decidon memstare.
Nun mi proponas kelkajn temojn, kiuj laŭ mi estas interesaj por tiu eldonaĵo.
1. Labordonanto aŭ sindikato: kiu trudas regulojn en labormerkato?
Kiel statas interrilatoj inter du menciitaj flankoj en via lando? Kiel oni establas regulojn pri laborkondiĉoj, salajro, labordaŭro, asekuro, ktp? Ĉu laborkontrakton oni povas nuligi rapide aŭ tio estas komplika procedo kun multaj burokratiecaj obstakloj? Kiu profitas kaj kiu perdas je tio?
2. Ĉu propra domo aŭ urba loĝejo?
Kia varianto preferetas en via lando? Ĉu homoj strebas loĝi en grandaj domoj en centro de urbo aŭ inverse – oni deziras loĝi en propra domo eksterurbe? Kian varianton subtenas ŝtato? Kiajn obstaklojn alfrontas tuj, kiuj decidis konstrui propran domon? Kiaj teknologioj kaj materialoj estas nun popularaj? Ĉu oni uzas kutimajn multekostajn brikojn aŭ preferas alternativojn – ŝaŭmplaston, aglomerplaton, ktp.? Ĉu sufiĉas por tio terenoj en bonaj lokoj?
3. Agrikulturo: ĉu memstara aŭ eterne subtenata de ŝtato?
Ĉu agrikulturo en via lando ricevas ŝtatan subtenon? Kiom granda ĝi estas (ekz. 100 eŭroj kontraŭ hektaro aŭ 1 tuno da viando, ktp)? En kiaj formoj oni faras tiun subtenon? Kel tio influas prezojn kaj konkurenckapablojn de naciaj agrikulturaj varoj? Kiuj fakoj de agrikulturo estas profitaj kaj inverse (ekz. en Rusio profitas produktantoj de lakto, kaj tute dependas de ŝtatsubvencioj produktantoj de viando)? Ĉu Eŭropa Unio postulas malaltigon de tiuj subvencioj aŭ ne?
4. Superbazaraj retoj kaj liverantoj de varoj: kiu dominas?
Ĉu superbazaroj trudas siajn normojn al liverantoj per multaj pagoj kaj severaj kondiĉoj (pago por komenci liveradon, pago por merkatesploroj, pago por prezenti siajn varojn sur bretoj, ktp) kaj ekstreme malaltigas liverprezojn? Kiun subtenas ŝtato en tiu konfrontiĝo? Kiel gravas superbazaraj retoj kaj kiel ili kondutas konkurence kun malgrandaj kaj neretaj butikoj?
5. Ekonomia krizo: ĉu finiĝis?
Kiel via lando travivis tiun periodon kaj kiel nun statas aferoj? Kiun subtenis ŝtato kaj kiajn efikojn tio rezultis?
6. Falsaĵoj: ĉu abundaj aŭ maloftaj?
Kiom grava en via merkato estas la problemo de falsaĵoj? Ĉu oni falsas nur konsumvarojn aŭ ankaŭ kuracilojn kaj aliajn tre gravajn produktojn? Kie produktas falsaĵojn – en lando aŭ ekster ĝi? Ĉu polico efektive batalas kontraŭ tio aŭ nur imitas agadon kaj reale falsaĵojn oni povas aĉeti libere? Kiel tio influas nacian merkaton?
7. Ĉinaj varoj – minaco aŭ ebleco, ĉu?
Ĉu malmultekostaj ĉinaj varoj minacas al nacia produktado aŭ inverse donas al ĝi eblecon malaltigi prezojn de siaj varoj per kunlaboro kun Ĉinio? Ĉu estas branĉoj de industrio, kiuj preskaŭ tute perdis sian merkaton, ĉar ili ne sukcesis elteni konkurencon kun ĉinaj varoj (ekz. en Rusio la nacia tekstila industrio tre ŝrumpiĝis pro inundo de ĉinaj tekstilaĵoj)?
8. Kien ivestas viaj samlandanoj?
Ĉu ili deponas monon en bankojn, aŭ transdonas ilin al investkompanioj, aŭ donas ilin al konfidencaj fondoj, aŭ memstare agadas en borso? Ĉu malmoveblaĵoj estas bona investaĵo aŭ ne? Ĉu viaj samlandanoj preferas naciajn bankojn aŭ alilandajn (ekz. islandajn)?
9. Unika komerco.
Rakontu pri rara komerco: produktado de unikaj varoj (tapiŝoj, vinoj, fromaĝoj, statuetoj, ktp), malkutima servo ks. Donu interesaĵojn pri ĝi – ne nur pri konsumaj ecoj de varoj, sed ankaŭ pri profiteco de tiu ĉi komerco.
10. Turismo: ĉu precipe elvetura aŭ envetura?
Kiel organizas sian ferion viaj samlandanoj? Ĉu ili vojaĝas memstare aŭ konsultas turismajn firmaojn? Ĉu via lando/regiono mem estas turisma loko? Kio allogas tien turistojn? Kiel profitas je tio loka ekonomio? Kiaj problemoj estiĝas pro tio?
Ankaŭ povas esti interesaj jenaj ĝenroj:
- Raportaĵo
Raportu pri grava aŭ simple interesa evento, okazinta en via urbo/provinco/lando. Ekz. povas interesigi legonton vigla rakonto pri komerca ekspozicio, aŭ ekonomia kunveno, aŭ foiro, ks. Se estuos aldonitaj bonkvalitaj fotoj (fare de vi aŭ laŭleĝe ricevitaj), tio estus bona.
- Intervjuo
Estus interese ricevi ekskluzivan intervjuon kun iu gravulo – ĉu gubernisetro de granda regiono, estro de granda firmao, aŭ socia aganto. Sed memoru, ke via legonto loĝas en Rusio!
- Voĵaĝo.
Rakontu pri vidindaĵoj de via urbo aŭ regiono, kiuj povas esti interesaj por turistoj el Rusio. Kion vidi, kien veturi, kie butikumi, ktp. En tia rakonto bonvenatas detaloj (nomoj de hoteloj, prezoj, lokaj kutimoj, grandeco de temono, ktp). Fotoj estas bonvenaj.
Tiu ĉi listo ne estas fina, vi povas proponi viajn temojn laŭplaĉe. La numero estos eldonita decembre, do ni havas ne tre multe da tempo. Ek!
Skribu al mi per Iperpoŝto aŭ rekte: grey722@yandex.ru
P.S. Se en via regiono aŭ lando estas firmaoj, kujn interesiĝas pri la merkato de Okcidenta Siberio, vi povas proponi al ili enmeti sian reklamon en tiun revuon. Kaze de sukceso, vi ricevos vian procentaĵon (ne malpli ol 10 %).

Monday, November 8, 2010

La kavaliro en kirasa felo: sorto de la siberia trajno

Hodiaŭ rakontoj pri kirastrajnoj ŝajnas esti nuraj amuzaĵoj. Iam timigintaj, nun grandeguloj konsideratas ŝtalaj dinozaŭroj – mallertaj kaj ekzotikaj rustaĵoj. Rusiaj “fortresoj sur reloj” partoprenis sian lastan batalon dum la Granda patruja milito (1941-1945). Inter ili estis nia samlokano – la kirasaŭto el la siberia urbo Iŝimo, havinta la simplan nomon “Patrioto”.


Blokhaŭso sur radoj
La ideo starigi kanonon sur relojn kaj defendi ties skipon de pripafado aperis antaŭ pluaj jarcentoj, multe pli frue ol kirasaŭtoj kaj fervojo mem. Ankoraŭ en 1482 Leonardo Da Vinci diris pri projektata de li “senatakebla ĉaro”. Tamen malforteco de tiutempaj veturiloj malebligis konstrui moviĝantan fortreson ne nur al la itala geniulo, sed ankaŭ al liaj multnombraj postsekvantoj. Tio ebliĝis nur en la 19-a jarcento, post la apero de vapormaŝino kaj fervojreto.
La unua batalo kiun partoprenis la kirasaŭto okazis la 29-an de junio 1862 apud Riĉmondo (Virĝinio, Usono). Tiun tagon norduloj subite atakis konfederatan tendaron, bombardinte ĝin per la 32-funtojn peza kanono, starigita sur la kvaraksan platformon. Por tiu kazo oni adaptis la ordinaran platformon, al kiu mankis ne nur kiraso, sed ankaŭ kontraŭretiriĝantiloj. Post ĉiu pafo la kanono saltis reen, pro kio oni estis devigataj pafi nur laŭlonge de la fervojo. Tamen la unua paŝo estis farita kaj ĝi sukcesis – almenaŭ por atakintoj. La historio modeste silentas pri tio, kiel pritaksis la inventaĵon postvivintaj suduloj.
Plue eventoj disvolviĝis rapide, kvazaŭ oni ruliĝis laŭ reloj. Eŭropo kovriĝis per la densa fervojreto, trajnoj estiĝadis ĉiam pli povaj, kaj politikistoj ĉiam zorgadis por ke militaj inĝenieroj havu kialojn por modernigi siajn kreaĵojn. Veraj kirastrajnoj aperis komence de la 20-a jarcento, je apogeo de la angla-bura milito. Sudafrikaj partizanoj tiom sukcese malhelpis translokiĝon de la britaj trupoj kaj ŝarĝoj, ke ties defendo estiĝis la tasko numero unu por la armeo de Ŝia Reĝina Moŝto.

Unue oni uzis la primitivajn rimedojn: sablosakojn, reltrabojn, kaldronegajn feraĵojn. Vaporlokomotivojn oni unue tute ne defendis, poste oni komencis volvi ilin per ŝnuregoj kaj nur pli malfrue oni transiris al la uzado de ŝtalplatoj. Multaj batalzonoj tute ne havis fervojojn, do tie oni komencis apliki tiel nomatajn “senrelajn kirasitajn trajnojn”, konsistantajn el tiraŭto, tri kirasitaj ĉaroj kaj du 150-mm kanonoj. Tiel, post apenaŭ fari unuajn paŝojn, kirastrajno naskis la idon, kiu post nelonge pereos sian kreanton.

Lasta kirasatuto
La angla-bura milito, kiun kun grandega intereso observis la tuta agresema homaro, donacis al la mondo tri novajn mortigilojn: kirastrajnon, la mitralon de Maksim kaj kirasaŭton. Sed, se la du lastaj inventaĵoj baldaŭ trovis por si aplikon sur eŭropaj batalkampoj, do la skipoj de kirastrajnoj dum la Unua mondmilito evidente enuadis. La pendolo de eterna kontraŭstaro inter ofensivo kaj defensivo denove svingiĝis al la flanko de la lasta. La milito estiĝis pozicia, armeoj enfosiĝis en multkilometrojn longajn tranĉeojn kaj mitrala pafserio defalĉis tiun, kiu kuraĝis elŝovi sin eksteren. La situacio ŝanĝiĝis nur novembre de 1916, kiam la francaj tankoj apud Somme impetis antaŭen, frakasante baraĵojn kaj transportante sub sia kiraso soldatojn al la antaŭa rando de la germana defensivo. “La ofensivo denove estis restarigita en siaj rajtoj”, ekkriis Guderian, ne kaŝante sian fascinon de la profesia militisto.

Sed tio estis la tanka triumfo, ja por kirastrajnoj la glora horo alvenos nur post unu jaro, kiam en Rusio komenciĝos la Enlanda milito. Sezoneco de aliaj trafikoj, movebleco de batalado, konstante ŝanĝiĝanta frontlinio – ĉio ĉi transformis “moviĝantajn fortresojn” en la atuton, kiun egalsukcese uzadis ĉiuj flankoj. En julio 1918 apud la fervojstacio Vagaj (Tjumena gubernio) ekflamis la vera artileria duelo inter du kirastrajnoj, en kiu partoprenis ankaŭ kirasaŭtoj. Rezulte de tio dek blokitaj ruĝarmeanoj eksplodigis sin en la kirasaŭto “Laboristo” kaj la bolŝevista kirastrajno estis devigita retiriĝi. Tamen la fortuno estas ŝanĝiĝema kaj jam post unu jaro batalmaŝinoj de la Kolĉak-armeo fuĝis orienten subpreme de la 51-a armeo de la marŝalo Bluher.



Normala kirastrajno tiutempe konsistis el kirasita vaporlokomotivo, du kirasplatformoj kaj inter du kaj kvar kontrolplatformoj, kiuj alkroĉiĝis ambaŭflanke de la trajno kaj servis por veturigi riparilojn kaj defendi la trajnon kontraŭ minoj. Krom tiu batalparto, trajno enhavis ankaŭ tiel nomatan bazon, kiu inkluzivis vagonojn por personaro, kuirejon, kancelarion, ktp. El nititaj turoj de ĉiu kirasplatformo elstaris po du kurtpaftubaj 76,2-mm kanonoj kaj po kvar afustaj mitraloj. Fojfoje oni starigis eĉ 107-mm kanonojn – tiaj kirastrajnoj nomiĝis “pezaj”.


Blendtavolo, kies dikeco atingis 10 cm, garantiis la defendon kontraŭ la 75-mm kirasrompaj obusoj. Ĉe tio post unu fuelŝarĝiĝo kirastrajno povis veturi ĝis 120 km, moviĝante kun la rapido ne pli ol 45 km hore. Kutime kirastrajnon eskortis kelkaj kirasaŭtoj, kiuj rolis kiel batalgardaro. Ili ankoraŭ malsuperis siajn relajn pragepatrojn pri pafpotenco, sed konstante reduktadis tiun ĉi distancon. Ŝajnas, ke Lenin efektive estis la sagaca politikisto, ja sian famegan parolon li faris nome de sur kirasaŭto…

La timiga nomo "Patrioto"
Cetere kirastrajnoj ankoraŭ sukcesis diri sian gravan vorton en milithistorio, kaj tion ili faris tiom laŭte, ke ektremis la tuta mondo. De salvoj de la germana Panzer Zug № 3, atakinta je la nokto al la 1-a de septembro 1939 la polan fervojstacion Chojnice, komenciĝis la Dua mondmilito. Kvankam ŝlosilan rolon en ĝi ludis jam tankoj, batala laboro sufiĉis por ĉiuj. Post la pereo de plejparto da tankarmeoj en 1941, la soveta komandantaro rememoris pri sperto de la Enlanda milito. En unu Omska provinco (tiam inkluzivinta Tjumenan regionon) oni konstruis kvin batalmaŝinojn. Inter ili estis la kirastrajno N 742 “La patrioto”, kreita de la laboristoj de la fervojgaraĝo en la urbo Iŝimo.

En aprilo 1943 ene de la 58-a diviziono ĝi atingis la terenon Kolontajevka – Korenevo por dum Kurska batalo subtenadi pafistajn trupojn de la Centra fronto per artileria fajro. Samtempe ĝi estis devigita rebati atakojn de la malamika aviado. Foje la bombardado daŭris dum ses tagoj: fervojo estis detruita en 30 lokoj, unu bombo trafis la maŝinistan budon, alia faligis la vaporlokomotivon. Sed nur en filmoj sufiĉas eksplodigi relojn por kondamni kirastrajnon al pereo. En reala vivo sperta brigado rekonstruis ferbvojon kun la rapido je 40 km hore kaj “La patrioto” estis kompletigita per plej bonaj fervojistoj de Iŝimo. Jam post du horoj la vaporlokomotivo denove estis preta manevri.

Lasinte post si fumantajn surtere “Junkersojn”, kontraŭaviadilkanonistoj de la kirastrajno bone laboradis kaj dum la liberigo de Okcidenta Ukrainio. Foje la kirastrajno surveturis minon kaj germanaj diversantoj eksplodigis fervojon je 200 metroj malantaŭ de ĝi. Dispelinte malamikojn, la personaro de la kirastrajno starigis la cirklan defendon. Tiutempe la iŝimaj fervojistoj faris laŭvican rapid-rekordon – la eksplodigita fervojo estis rekonstruita dum 30 minutoj!

Post tio multo okazis en ĝia historio. Estis la fervojstacio Ŝepetovka, kie la armeestro Romanov enmanigis al la skipo la batalan Ruĝan standardon. Estis ankaŭ la urbo Izjaslavlo, pro la liberigo de kiu la 58-a diviziono ricevis la honoran nomon “Izjaslavla”. Apud Lvovo la iŝima kirastrajno batalis kontraŭ ukrainaj naciistoj.

En junio 1944 la diviziono estis rearmita kaj “La patrioton” anstataŭis “Omskij moprovec”. Tiel finis sian batalvojon la ununura kirastrajno, konstruita en nia regiono.

Trajno forveturas al eterno
Pri plua sorto de la batalmaŝino el la siberia urbeto oni nun nenion scias. Ĉu estis ĝi rubigita, aŭ adaptita al civilaj bezonoj, aŭ donacita al “frataj socialismaj landoj”? Ĉiukaze plejparto da ŝtalaj batalkamaradoj nur nelonge supervivis ĝin. En 1958 la konstruado de la fervojaj artileriaj sistemoj estis oficiale ĉesigita. Pri ili por nelonge rememoris en la 1970-aj – la periodo de la malamikiĝo kun Ĉinio, kiam en bataldeĵorado ekstaris kvar kirastrajnoj.

Samtempe komenciĝis konstruado de la batala fervoja raketa komplekso RT-23 UTTĤ “Molodec” (mallonge – BFRK; laŭ la NATO-klasifiko - SS-24 Scalpel). Post iom da tempo ĝi sukcese kompletigis la triopon de la landa nuklea armilaro (tiu surtera, surakva kaj aera), ĉar estis tre movebla kaj malfacile distingebla de ordinara trajno. Sed fine de la 1980-aj jaroj dum la redukto de armilaro ĉiuj BFRKoj estis malkonstruitaj kaj nur apud la Varsovia stacidomo en Sankt-Peterburgo staras kiel eksponaĵo unu el lanĉaj sekcioj.

La lastaj kvar specialaj trajnoj – “Bajkalo”, “Amuro”, “Tereko” kaj “Dono” – veturadas hodiaŭ laŭ Ĉeĉenio, eskortante armeajn trupojn kaj ŝarĝojn, kaj gardante fervojon. Cetere de siaj antaŭuloj ili heredis nur pafilan potencon (kontraŭaviadilaj kanonoj, infanteriaj batalveturiloj-2 (ruse: BMP) kaj tankoj Т-62). Eĉ malpli similas al kirasfortreso la speciala trajno de la rusiaj internaj trupoj “Kozma Minin”, konstruita de batalantoj de la Volga-Vjatka speciala milica taĉmento (ruse: OMON) el hazardaj materialoj.

Tankoj definitive elpremis kirastrajnojn al rando de la vojo de la milita historio. Pri iama batalgloro de la fervojistoj el la siberia urbo Iŝimo memorigas nur la steleo kun ĉizitaj en ĝi vortoj: “Ĉi tie en 1941-1942 de la laboristaro de la lokomotiva remizo kun partopreno de la laboristaro de la mekanika uzino, estis konstruita la kirasaŭto “Patrioto”.

La nuklea ŝildo de Tjumeno

Apenaŭ iu dubas, ke Tjumena provinco havas la strategian signifon por la ekonomio de tia naftagasa lando kiel Rusio. Sed eĉ pli malmultas homoj, kiuj scias ke antaŭ duonjarcento Tjumeno okupis apartan lokon en planoj ne nur ekonomikistoj, sed ankaŭ militistoj. Se diri ĝuste, temis eĉ ne pri la urbo mem, sed pri la situanta proksime de ĝi vilaĝo Bogandinskij…
Tiu historio komenciĝis en 1960, kiam en Tjumeno aperis la formacioj de la 45-a divizio de la Srategiaj Raketaj Trupoj (SRT), fonditaj la 17-an de decembro 1959. Baldaŭ ĉefaj formacioj kaj servoj de la divizio translokiĝis al Kazaĥio kaj Krasnojarska regiono, sed la 1995-a aparta kontraŭaviadil-artileria regimento restis en sia antaŭa loko, en la vilaĝo Bogandinskij. Kaj por tio haviĝis seriozaj kialoj. Jam en 1963 en la nerimarkinda vilaĝo komenciĝis konstruado de la ŝaktaj lanĉaj instalaĵoj, kapablaj enhavi strategiajn raketojn. Sekvantan jaron la regimento estis transformita en la brigadon kaj jam en 1965 la kvar lanĉaj kompleksoj kun dustupaj raketoj de la tipo “8-K-75” ekstaris en bataldeĵorado.

Tio estis la reprezentantoj de unuaj generacioj de la sovetaj transkontinentaj balistaj raketoj, la ĉefa manko de kiuj estis likva motoro. Oni estis devigitaj ŝarĝi ilin per komponantoj de raketfuelo ĵus antaŭ lanĉo, do inter la komado “Fajru!” kaj ties plenumo povus trapasi kelkaj horoj, kio okaze de reala nuklea konflikto estus, se diri milde, ne tre oportuna. Cetere ĉiujn menciitajn malkomfortaĵojn alfrontus nur tiu flanko, kiu estus devigita fari rebaton…
Feliĉe ĉiuj tiaj scenaroj restis nur kiel desegnoj sur stabaj mapoj. La komando “Lanĉu!” kvarfoje sonis en la Bogandinska bazo de SRT, sed tio estis nuraj lernopafoj. Unue tio okazis frumatene la 27-an de junio 1967. La elprovo sukcesis kaj baldaŭ raketo alteriĝis apud Kamĉatko, kie ĝis nun troviĝas la pafejo Kura, akceptanta kapojn de balistaj raketoj. Oni povas imagi ĝojon de la raketistoj, trafintaj la celojn el de pli ol 10 miloj da kilometroj! Cetere eĉ tiu, ŝajne pure paca starto, estigis viktimojn. La grupo el 11 militistoj ekveturis en la aviadilo An-2 al la norda parto de Tjumena provinco por trovi la eluzitan unuan stupon de la raketo. Super la urbo Surguto la aviadilo koliziis kun helikoptero kaj ĉiuj raketistoj pereis. Eĉ malvarma milito ne estas malsanga…
La nuklea paĝo de la tjumena historio finiĝis en 1975 (laŭ aliaj informoj – en 1976). Kio kaŭzis tion – laŭvica ŝanĝiĝo de strategiaj planoj aŭ plenumado de la kondiĉoj de la Interkonsento pri Limigo de la Strategia Armilaro – tiun demandon respondu ontaj historiistoj. Hodiaŭ ni scias nur, ke raketistoj lasis la konstruitan de ili bazon kaj translokiĝis al la urbo Pleseck.
Antaŭ foriri inĝenieroj de la Tjumena milit-inĝeniera altlernejo eksplodigis ĉiujn ŝaktojn kaj surterajn konstruaĵojn. Postrestis nur staploj por deponado de raketoj, kelkaj kazernoj kaj garaĝoj kun hangaroj. Konserviĝis ankaŭ parto da surteraj konstruaĵoj kaj nun oni povas ankoraŭ vidi ŝaktojn, iam kaŝintajn vere mortigan armilon. Ĝi embuskis ĉi tie, en arbaroj apud la fora siberia urbo Tjumeno…

Saturday, November 6, 2010

La falsistoj (filmo 2007)

Ĵus mi spektis la filmon "La falsistoj", rakontanta pri la fifama operaco Bernhard, dum kiu nazioj igis judojn en koncentrjeo produkti por ili falsan monon.
Kaj mi rememoris la libron de Günter Böddeker "Die vertreibung der deutschen im Osten" - pri germanaj rifuĝintoj en orienta parto de la Tria regno. La aŭtoro konvinke kaj kun multaj faktoj priskribas la malgajan sorton de tiuj homoj, kiuj provis fuĝi de la antaŭeniranta Ruĝa armeo. Ili spertis multajn perfortaĵojn kaj teruraĵojn, multaj pereis.
Mi multe legis pri la Dua mondmilito, spektis priajn filmojn, legis dokumentojn kaj interparolis kun batalantoj. Mi ne bezonas pliajn rakontojn pri teruraĵoj de tiu milito - ĉu temas pri tiuj fare de nazioj, ĉu fare de sovetaj soldatoj, trabatintaj por si la vojon al faŝista Berlino. 


Mi scias pri murditaj germanaj rifuĝintoj, perfortitaj virinoj kaj bruligitaj urboj. Sed kiam mi spektas tiajn filmojn aŭ (eĉ pli) aŭdas rememorojn de tiamaj soldatoj pri tio, kion ili vidis ĉe fronto, kion kaj kiujn ili perdis tie, mi faras al si nur unu demandon: kial ili entute restis vivi germanojn kaj Germanion? Kvar jarojn ili vidis kiel germanparolantaj bestaĉoj torturas ilian popolon, humiligas kaj neniigas ĝin. Kvar jarojn ili paŝadis super korpoj de siaj mortigitaj kamradoj. Kaj jen ili aliris tiun bestaĉan neston - nazian Germanion. Kaj alvenis la tago de la venĝo - sankta venĝo!


Oni povas diri, ke ordinaraj civiluloj ne estis kulpaj, ili nur plenumadis ordonojn. Sed ja samon diris la nazio, estrinta la operacon Bernhard - "mi estas nura plenumanto". Germanaj patrinoj sciis, ke iliaj filoj iras murdi kaj sklavigi. Germanaj pensiuloj voĉdonis por Hitlero aŭ almenaŭ ne kontraŭis lin - ja "li estos pli bona ol ruĝuloj". Germanaj gejunuloj admiris la brilon de armiloj, sen demandi sin - al kiu ĝi pafos.
Mi bedaŭras pri ĉiuj viktimoj, sed la nazia Germanio ne meritis indulgon.