Saturday, December 31, 2011

Kroata milita noktlibro: historio trista, sed bone konata

Kial mi aĉetis tiun libron? Unue, ĉar ĝin verkis Spomenka Štimec, mia plej ŝatata esperanto-verkistino, aŭtoro de belegaj pro sia sentsubtileco “Ombro sur interna pejzaĝo” kaj “Vojaĝo al disiĝo”. Sed estis ankaŭ la dua kialo. Mi volis ekscii kiel ŝi travivis disfalon de sia lando kaj disŝiron de iamaj interligoj. Jugoslavio faris unuajn paŝojn al pereo en 1991 – la jaro, kiam malekzistiĝis Sovetunio, heredanto de la grandega Rusia Imperio.
Pravigo de naiveco
Unuaj paĝoj jam ĝojigis min. Kompreneble ne pro abundo de afablaj scenoj – trista atmosfero tuj trafas leganton kaj ne forlasos ĝis lastaj alineoj. Agrabligis min alia afero – konduto, plej ĝuste – pensvojo de la aŭtorino mem. Ŝi ne submetiĝis al naciisma propagando (kiel tio okazis al multaj eĉ altedukitaj kaj talentaj homoj). Ŝi ne postulis pagi sangon kontraŭ sango kaj akiri (aŭ reteni) terenojn, loĝatajn de samgentanoj. Ŝi restis fidela al la pacemaj idealoj de la majstro Zamenhof, de kies citaĵo komenciĝas la tuta verko.
Naivulo? Jes, sendube. Sed ne decas konfuzi naivecon kaj stultecon. Ĉu estis pli realisme pensantaj homoj, kiuj strebis konstrui novajn, etne “purajn” ŝtatojn kaj tiele krei firman fundamenton por ties estonta ekzistado? Ĉu ne stultulis tiuj, kiuj kredis je ekzisto de “etneco” de terenoj, kiuj estas konsiderataj jen serbaj, jen kroataj aŭ bosnaj? La aŭtorino de “Kroata milita noktlibro” ne partoprenis tiun frenezaĵon, do ŝiaj vortoj kaj agoj povas ŝajni naivaj. Sed, vivante en frenezulejo oni ofte havas ne tre vastan elekton. Kaj pli bone esti naivulo ol murdisto.
Laŭ enhavo ĉi libro estas nek taglibro, nek konsekvenca priskribo de la eventoj, okazintaj post disfalo de Jugoslavio. Spomenka Štimec simple observas kio okazas ĉirkaŭ ŝi, trasentas vivon kaj elverŝas tion sur la paĝojn. Unuaj horoj, pasigitaj en bombrifuĝejo. Ŝirmado kaj plifortigado de fenestroj. Vivhistorioj de bone aŭ hazarde konataj homoj, kiujn trafis ĉi milito. Disigo de parencoj, dividataj de novkreitaj landlimoj kaj de maroj de malamo. Rememoroj pri infanaĝo serbo-kroata kaj priskriboj de nunaj malfacilegaj provoj kontakti iamajn amikojn.
Multaj historioj disvolviĝas en esperanta medio aŭ iel tuŝas ĝin. Vere mirigis min, kiom da samideanoj loĝis en tiama Jugoslavio! Konatiĝinte pere de la lingvo internacia, ili helpis unu al la alia en tiu damnita tempo – mi esperas, ke sen konsideri etnan aŭ religian apartenon. Mi esperas.

Paralelaj pensoj
Ĉu priskribitaj eventoj terurigis min? Apenaŭ. Mia unua ekspozicio en la Tjumena regiona muzeo, establita en majo 1996, estis dediĉita al la milito en Ĉeĉenio kaj bazita sur fotoj de Aleksandr Efremov, mia samurbano, kiu ĉeestis tiujn batalojn kaj pereis post kelkaj jaroj en Grozno en aŭto, elkspodiĝinta sur bombo. Mi renkontiĝis kun soldatoj, kiuj militservis en tiu kaŭkaza respubliko, vidis multe da fotoj kaj videoj, kies krueleco superas ĉian imagon.
Sed ĉi libro pensigis min pro tute alia kialo. Mi demandis min: kial tiom multe da eksterlandanoj, inkluzive esperantistojn, sincere diras: “Ho, se iam Rusio disfalos – tio estos bona afero. Necesas liberigi loĝantajn tie popolojn kaj doni al ĉiu el ili eblecon havi propran ŝtaton”.
En 2011 okazis trista jubileo de simila evento – antaŭ 20 jaroj disfalis Sovetunio. Kion estigis tiu historia precedento? Ĉu sur vrako de la iama ŝtato aperis demokratiaj landoj kun feliĉiĝintaj popoloj? Oni rigardu.
En Kartvelio ekflamis du militoj – en Abĥazio kaj Sud-Osetio, sekve de kio ambaŭ regionoj tute apartiĝis kaj nun dronas en mizero kaj korupto. En Taĝikio, post pogromoj en Duŝanbeo kontraŭ la rusoj, judoj, germanoj ka, okazis sangega enlanda milito kaj nun triono da taĝikaj viroj laboras en Rusio kontrsaŭ minimuma salajro, ofte en brutaj kondiĉoj. En Uzbekio okazis pogromo kontraŭ lokaj turkoj, kiuj estis devigitaj fuĝi el respubliko. La oficiala meza salajro nun egalas al 600 rubloj (ĉirkaŭ $20). En Turkmenio ne okazis militoj, tie entute nenio okazas – la tuta lando estas kovrita per oreca ombro de novaj padiŝaĥoj. En Kirgizio okazis multaj pogromoj, plej lasta estis direktita kontraŭ uzbekoj. El Kazaĥio fuĝis centoj da miloj de nekazaĥoj, kiuj nun inundas ĉiujn apudajn regionojn (mia Tjumena provinco havas sudan limon kun Kazaĥio). De Moldavio fakte sendependiĝis Ĉednestrio – ankaŭ post sangoverŝa konflikto. Oni povas aldoni pri korupteca reĝimo en Ukrainio, aŭtoritarisma regado en Belorusio ktp – sed por kio?
Mi eĉ ne diskutu pri kiomgrade la soveta reĝimo subpremadis tiujn popolojn. Mi diru nur, ke dekoj da etnoj unue ricevis siajn alfabetojn (tiuj nordaj, kaŭkazaj ka) kaj multaj entute formiĝis kiel nacioj dume kaj danke al soveta regado (kazaĥoj, turkmenoj ka). Iel ajn, la konkludo estas evidenta. Disfalo de Sovetunio estigis grandegan krizon, dekon da militoj, multajn interetnajn konfliktojn kaj pereigis centojn da miloj da homoj, metante milionojn al daŭra mizero kaj subpremado. Do kiu volas dispartigon de Rusio, tiu volas ankaŭ tiujn tragediojn. Ne revu pri ĝentila divorco simila al tiu de Ĉeĥio kaj Slovakio! Malkonstruo de Rusio sekvigos militojn kaj kruelaĵojn multe superantaj ĉion jam viditan en iama Jugoslavio.
Kaj rezulte aperos ne novaj demokratioj kiel Litovio aŭ Estonio (kvankam eĉ tie etnaj minoritatoj nun sentas sin ne tre komforte), sed teruraj diktaturoj pli memorigantaj pri Afganio de la taliboj aŭ nuna Somalio. Jen bonega ekzemplo – Iĉkerio, kreita surbaze de Ĉeĉena Respubliko, kiu fakte estis tute sendependa de Rusio inter 1996 kaj 2000. Kion faris kun akirita libereco tiuj kaŭkazanoj? Ŝtonĵetado de homoj, teroraj agoj kaj atakoj kontraŭ apudaj regionoj, vendejo de armiloj kaj varbejo de pagitaj murdistoj, daŭra mizerado de la ordinaraj homoj kaj prosperado de banditoj kaj friponuloj ĉiaspecaj – jen kio iĝis tiu sendependa respubliko. Nu sufiĉu jam pri tio. Sapienti sat.

(Mal)havebla libro
P.S. Kelkaj vortoj pri la eldonaĵo mem. Ĝi estas bona. Mola kovrilo aspektas alloge, fortike gluitaj folioj ne impetas elen, tiparo estas granda kaj papero ne tre griza. Tajperaroj preskaŭ ne rimarkeblas kaj lingvaĵo estas flua kaj facile komprenebla.
Mi aldonu, ke nun mi mem ne tre ĝuste komprenas kiel mi sukcesis aĉeti ĉi libron. Kiam antaŭ jaro mi unue ekdeziris fari tion, ĝi estis markita en la retvendejo de UEA kiel malhavebla kaj do mi metis ĝin al mia dezirlisto en aNobii. Antaŭ tri-kvar monatoj mi mendis ĉe sama libroservo 15 librojn, inter ili ĝin kaj ial ricevis ĉion. Nun ĝi denove estas “malhavebla”. Mirindaĵo? Mi ne scias. Iel ajn mi esperas, ke iam tiu libro estos reeldonita, almenaŭ kiel bitlibro kaj trafos multajn pliajn samideanojn. Mi certas, ke ili vere bezonas tion.

Sunday, December 25, 2011

Manko de la kredo

Nuna Rusio estas religiema lando – almenaŭ unuarigarde. Deklari sian ateismecon similas al agnosko je iu hontinda ago aŭ perverseco (“Ĉu vere? Sed kial?”). Tamen nur dekkelkaj procentoj da memdeklaritaj “kredantoj” regule vizitadas preĝejojn, fastas kaj plenumas religiajn ritojn. Nur en grandaj festoj temploj plenplenas je homoj, rememorintaj pri sia apartaneco al eklezio. Ĉu hazarde? Mi dubas.
Tutmonda komploto
Antaŭ multaj jaroj mi rimarkis, ke en la rusia socio kreskas emo al konspirteorioj. Ĉiam pli multe da homoj kredas, ke ekzistas diversspecaj komplotoj, celantaj neniigi nian landon kaj ĝian nacion (aparte la rusojn). Kiuj kulpas je tio? Nu, bildo de malamiko estas sufiĉe malklara kaj varias depende de la tempo kaj situacio. Tamen kutime ĉefaj komplotuloj estas konsiderataj la judoj (nun tre malmultnombraj), la usonanoj kaj okcidentuloj entute (tre malproksimaj kaj nekonataj persone al plejmulto da rusianoj) kaj pli malofte framasonoj (kutime oni kunmiksas ilin kun la judoj, dirante pri la juda-framasona komploto).
Dum lastaj jaroj en amasa konscio bildo de la judo kiel malamiko estas ĉiam pli aktive elpremata de tiu de la kaŭkazano – kiel reago al enfluo de milionoj da reprezentantoj de la kaŭkazaj popoloj al la rusia socio, al multjara (kvankam nun estiĝinta) milito en Ĉeĉenio kaj regulaj teroraj agoj de islamistoj. Tamen anstataŭigo estas nur parta, ĉar neniu povas kredi je komploto de malalte edukitaj montaranoj.
Tiu kombinaĵo de timo kaj malamo donas al ordinarulo eblecon klarigi preskaŭ ion ajn, okazantan ĉirkaŭe. Usono atakis Irakon? Nu, tio estas kompreneblaĵo – ja tie estas multe da nafto! Kaj neniu demandas sin, kial Usono ne faris tion antaŭe aŭ ne atakis Saŭd-Arabion, kie nafto eĉ pli abundas.
Ĉu Kartvelio atakis Sud-Osetion? La klarigo jam estas preta: Usono instigis ĝin por ke per tio bati Rusion. Do necesas urĝe defendi Sud-Osetion, kie loĝas niaj gefratoj! Kaj denove neniu demandas sin, kio distingas tiujn novhavigitajn “gefratojn” de loĝantoj de Nord-Osetio, daŭre konsiderataj sovaĝaj kaŭkazulaĉoj, kiuj sidu en siaj montaroj kaj ne ŝovu nazon en Rusion.
Ĉu Putin kaj Medvedev laŭvican fojon ĵonglis per leĝoj kaj tradicioj, ignorante popolan voĉon? Tio ne mirigu komplotkreduloj, ili ja scias, ke ambaŭ estas nuraj pajlohomoj en la manoj de kaŝita pupgvidanto, kies celo estas monda regado kaj detruo de Rusio.
Tiun rusian emon al konspirteorioj mi rimarkis de antaŭ jaroj, sed dum longa tempo ne sukcesis kompreni, kie kaŝiĝas ties radikoj. Nun ŝajnas al mi, ke mi trovis la respondon.

Ĉio estas klarigebla
Post transiri de la regiona muzeo al granda Gazprom-firmao, mi renkontis multe da novaj homoj. Inter ili estis la 30-jara Katja. Ordinara junulino, ŝi dum multaj jaroj vivis same kiel plejparto da samaĝuloj: amuziĝis en dancejoj kaj noktoklubejoj, surportis laŭmodajn vestojn, povis laŭokaze drinki kaj eĉ fumis dum kelka tempo. 18-jaraĝa ŝi edziniĝis, sed post duonjaro divorcis. Malforta kaj ŝanceliĝema, longatempe ŝi ne havis firman grundon sub piedoj, ne sukcesis trovi taŭgan laborlokon kaj amanton. Ĉio ŝanĝiĝis antaŭ kvar jaroj.
Tiam ŝi dungiĝis en ĉi Gazprom-firmao kaj renkontis tie 50-jaran virinon, laborintan en sama sekcio. Iam ŝi estis fervora komunistino, sed post kraŝo de la kominisma reĝimo kaj religia renaskiĝo en Rusio, ŝiaj okuloj “malfermiĝis” kaj ŝi ekkonis Dion. Nun ŝi estas plenkorpe envolvita en longaj roboj kaj ŝaloj, kaj parolas preskaŭ escepte pri la du temoj – kristana kredo kaj politiko.
Sub ŝia influo Katja aliiĝis – perdis sian viglecon kaj junulecan brilon kaj iom post iom transformiĝas al similaĵo de sia “guruo”. Neniuj kosmetikaĵoj, parfumaĵoj kaj laŭmodaj vestoj nun troviĝas en ŝia ŝranko. Ŝi edziniĝis denove – al junulo el apuda sekcio de sama firmao, tre specifa, malrapidpensema kaj ne tre ĝentila je trakto. Humila graco kvazaŭ tuŝis ŝian vizaĝon, do ŝi ne plu dancas kaj amuziĝas. Kaj – jen ĉefaĵo – por ĉio ŝi havas pretajn klarigojn! Jen kociza bildo de ŝia mondpercepto.
Iam la mondo (kaj Rusio aparte) estis paca kaj graca. Sed poste homaro deflankiĝis je dia vojo, do ĝi estis punata. Sed faris ĝi tion ne pro sia malperfekteco, sed erarigita de mondpotencoj. Do ĉiu malbonaĵo nun okazanta havas tujan klarigon. Falo de naskokvanto, alkoholizado, lavango de narkotikaĵoj, malaltiĝo de moralnivelo, trompado de politikistoj, ekonomiaj tempestoj – ĉio ĉi estas kaŭzata de kaŝitaj malamikoj de homaro.

Simpla solvo
Dum longa tempo mi ne povis kompreni, kiel en sama kapo apudas tiom malkunmeteblaj ideoj? Kial ne evidentiĝas ilia malkongrueco inter si, neebleco kaj sensenseco de tiuj diversdirektitaj agoj? Sed post jaro kaj duono mi (ŝajne) komprenis – ĉion klarigas manko de kredo.
Efektive, kiaj trajtoj estas komunaj por tiu enigma kaŝita superpotenco, kiu regas la mondon? Ĝi estas ĉiopova, ĝiaj agoj estas nekompreneblaj por ordinaraj homoj kaj tute ne eblas kontraŭstari ĝin, nek diveni kion, kiam kaj por kio ĝi faros sekvan fojon. Ĉu vi jam rekonis iun? Jes, tiuj ja estas trajtoj de la kristana dio! La vojoj de dio estas neklarigeblaj, liajn agojn ne eblas antaŭvidi kaj ties celoj ankaŭ estas kaŝitaj de oni. Neniu povas batali kontraŭ ĝi kaj ĉiuj estas nur ludiloj en liaj manoj, plenumantoj de lia saĝeca plano, kiu ankaŭ estas nekonata al ni en sia tuteco.
Bone, diros oni, sed kial ne uzi por ĉi mondkoncepto jam ekzistantan ideon pri tiu dio? Por kio necesas krei stultan birdotimigilon de mondvasta komploto? Mi havas respondon – pro manko de la kredo. De la vera kredo, kiu ŝanĝas homon ne nur ekstere, sed plejgrave interne. De la kredo, kiu donas al oni forton akcepti la mondon tia, kia ĝi estas jam pro tio, ke dio kreis ĝin tia. Tiun forton havis niaj antaŭuloj, kiuj antaŭ centoj da jaroj ne fantaziis pri framasonoj kaj cionistoj, sed simple diris al si kaze de alveno de pesto, milito, inundo aŭ alia plago: “Por ĉio estas volo de dio”. Tia sincera, profunda, ĉionpenetranta kredo mankas al nunaj rusiaj kredantoj. Do ili, malhavante sciojn por klarigi al si okazintaĵojn reale kaj nekapablaj akcepti ilin per sia febla kredo, anstataŭigas la kristanan dion per tiu absurda inventaĵo – “mondpotenca regantaro”, io meza inter religia kaj laika klarigo, siaspeca “reala dio”, kies ekziston ili efektive povas akcepti – diference de la ekzisto de iu svage komprenata de ili “triunua dio”.
Kiom longe daŭros tiu ludo? Mi ne scias. Bedaŭrinde malbonaĵoj ĉiam pli abundas ĉirkaŭe kaj homoj emas nek akcepti, nek pripensi ilin. Do multaj elektas plej facilan vojon. Kaj malmulte embarasas ilin, ke ĝi estas tute sensenca kaj stulta – amasoj ja ŝatas simplajn solvojn. Feliĉe ĉiam estos “bonuloj”, kiuj malavare liveros tiajn ideojn al oni – ja dum homo kredas je io ajn, li estas tre facile manipulebla…

Saturday, December 10, 2011

Elektado senelekta: apartaĵoj de la parlamenta balotado en Rusio

Mi ne tro atente sekvas parlamentan balotadon en mia lando. Ĉu mi estas indifirentulo? Nu eble tio validas rilate al politikaj okazaĵoj de Rusio, sed kaŭzis tion ne mia persona malŝato al politiko ĝenerale, sed simpla malesto de reala politka vivo en unu el plej grandaj kaj influaj landoj de la mondo.

Du vizaĝoj de la rusia potenco
“Voĉdonu! Rivelu karakteron!” alvokas grandega reklamo de la partio “Unueca Rusio” kun nia guberniestro Vladimir Jakuŝev, kiel kutime suprenlevinta la kapon kaj etendiĝinta la ŝultrojn. Li ĉiam faras tion por ke lia malgrandalteco malpli evidentiĝis. Laŭ mi pro tio li nur aspektas pli komike, kiel malgrandulo strebanta prezenti sin grandegulo.


La saman impreson donas al mi la tuta rusia politiko. Ĝi klare dividiĝas en du partojn. Unua estas destinita por ekstera mondo. Ve, al granda bedaŭro de niaj regantoj, kruelaj diktatoroj nun eksmodiĝis kaj eĉ feroca retoriko pli timigas ol elvokas estimon al parolanto. Do ili devas ĉiukaze antaŭ montri sin al la mondo fari certajn preparojn: aranĝi hararon, surhavi puran kompleton kaj eĉ alkroĉi paplilian kravaton. Ili faras tion kun granda peno kaj malkontenta mieno, siblante mallaŭte “diablaj liberaĉuloj!”
Alia parto de la rusia politiko estas orientita al interna publiko – loĝantoj de la regata lando. Ĉi tie aferoj multe pli simplas. Oni povas senti sin hejme, do forĵeti malvastan kompleton, ne tre diligente akvotroti malpuran kolon kaj kompreneble ne trudi al si tiun idiotecan kravaton – “hejmo, ĉarma hejmo!”
Por kio en Rusio entute okazas parlamenta balotado? Tion postulas bontonaj reguloj de la nuna mondo. Sed sub la eŭropeca kompleto kaŝas sin sama malpuraĵo de sovaĝa aŭtokratio, kiu nur pro tiu ekstera premo ne transformiĝas en veran diktaturan aŭ eĉ totalisman reĝimon. Do la tuta balotado iĝas granda ŝajnigado, sencon de kiu bonege komprenas ĉiam pli multe da rusianoj.

Partio de la potenco
“Unueca Rusio” estas “la partio de potenco” kiel oni diras en Rusio. Ne “potenca/reganta partio”, sed nome tiel. En okcidentaj landoj oni povas ŝanĝiĝi potencoj, do ankaŭ ŝanĝiĝas regantaj partioj. En Rusio partioj aperas kaj malaperas, sed potenculoj restas samaj kaj ili ĉiam grupiĝas en iun partion. Nomoj de ili povas estis plej diversaj. Ekzemple antaŭulo de “Unueca Rusio” estis “Nia hejmo – Rusio” (partiestro estis Viktor Ĉernomirdin). Siatempe ĝi anstataŭis “Elekto de Rusio”, ktp. Nomo de partio ne gravas, same kiel ties programo kaj lozungoj. Nur unu afero havas signifon – ĉu ĝi havas potencon aŭ ne.


Mi neniam vidis personon, kiu anis en “Unueca Rusio”. Tamen mi ĝuste konas, ke preskaŭ ĉiuj almenaŭ iom altpostenaj ŝtatoficistoj konsideras sin tiaj kaj fakte tiel agas. Aparteno al la partio de rego estas io memkomprenela – kiel aŭtuna pluvo aŭ vintra neĝo. Do ĉiuj scias, ke malantaŭ laŭtaj paroladoj de sur televidekranoj kaj gazetaj paĝoj estas nenio – nura aerskuado kaj ne pli. Mi mem eĉ pli ol unufoje intervjuis altajn ŝtatoficistojn kaj ĉiam oni povis diveni iliajn respondojn: “Ĉu Rusio iru laŭ la kurso de Putin? – Jes, kompreneble, ĉar tio estas nia komuna vojo al prospero! Rusio devas leviĝi de sur genuoj kaj….” Samon diras komercistoj, ĉar ili ĉiuj dependas de la potenco.


Antaŭ ĉies okuloj staras modellecionoj pri (mal)bona konduto: Miĥail Ĥodorkovskij kaj Roman Abramoviĉ. Ambaŭ uzis samajn financajn skemojn, sed la unua, kiu riskis eniri politikon, sidas en malliberejo en Fora Oriento, dum la alia plenumis ĉiujn postulojn de la ŝtato kaj nun ĝuas la vivon, vojaĝante en luksega jaĥkto kaj amuzante sin per Manchester United kaj aliaj ludiloj de riĉega homo.
En privataj interparoloj multaj agnoskas, ke idiotismoj de la reĝimo jam enuigis ilin. “Grandega mono nun malŝpariĝas por la parlamenta balotado. Sekvontjare ĉio ripetiĝos por la prezidanta balotado. Kaj poste alvenos Olimpiko en Soĉio – senfunda abismo” diris antaŭnelonge al mi prezidanto de unu el plej grandaj bankoj de Tjumena provinco. Ĉiuj komprenas, ke tiu mono forvaporiĝas por nenio, ke plejparto da ĝi estos disrabata kaj celoj de tiuj projektoj estas nur politikaj – por konservi la reĝimon. Sed laŭte tion diras nur malmultaj. Ja por kio kaj kie?

Demokratia ŝajnigado
Estus malvere diri, ke tiu balotado estis nedemokratia. Multaj partioj konkuris, kritikis unu la alian, alvokis subtenantojn, ktp. Formale ili havis samajn eblecojn, kion sufiĉe strikte kontroladis elektokomisionoj. Foje tio kaŭzis verajn stultaĵojn. Kiam mia kompanio (filina firmao de Gazprom), festinta la 45-jariĝon, mendis tutpaĝan priteman artikolon en la ĉefa gazeto de Tjumena provinco, apartenata al la provinca administracio, ni stumblis je la unua paŝo. Mi ricevis de nia guberniestro kaj ankaŭ de la guberniestro de Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto Kobilkin gratulvortojn al nia firmao (kompreneble mi mem verkis ilin kaj poste nur aprobigis). La redakcio volonte akceptis nian monon, sed baldaŭ sciigis, ke ne eblos publikigi parolojn de la menciitaj guberniestroj, ĉar ili kandidatiĝas en la balotado (de “Unueca Rusio” certe) kaj tio estos konsiderata porelekta propagando. Post longa kaj komplika intertraktado oni sukcesis konservi parolon de la tjumena guberniestro, pro kiu pagis loka oficejo de la partio, dum la duan guberniestron oni necesis anstataŭigi per alia persono. Do fakte la guberniestro devis pagi al propra gazeto por gratuli lokan firmaon. Stultaĵo! Sed tiel okazis.


Tamen envere ĉiuj konis la regulojn de ĉi ludo. Al ĉiu regiono estis sendita plano pri celrezultoj de la balotado – kiom da homoj alvenu kaj kiom da procentoj gajnu “Unueca Rusio”. Tio okazis neoficiale, sed ne multe kaŝiĝis. La fratino de mia amikino laboris en balotejo por gajni iom da mono. Ŝi estas oficistino en urba administracio kaj rakontis sekrete pri tiuj postuloj. Antaŭ balotado ĉiuj oficistoj estis devigitaj fordoni certan sumon por loterio, kiu okazis en balotejoj kaj fakte estis plej forta allogaĵo por multaj voĉdonintoj (plimulto ĉi-jare gajnis kandelojn kaj ĉinajn centimetrobendojn). Ja “Unueca Rusio” scias, ke ĝi estas plej fama kaj bone reklamata partio, do sufiĉas venigi kiel eble pli da homoj al balotejoj, ĉar plejparto da ili voĉdonos por ĝi. Post la balotado en loka administracio komenciĝis kritika analizo de rezultoj kaj multaj altranguloj jam estis akre kulpigitaj pri ne sufiĉe bonaj rezultoj (por “Unueca Rusio” kompreneble).


Oni povas nur imagi kio okazaĉis en Kaŭkazo, kie lokaj “reĝetoj” pentras iujn ajn ciferojn – nur por afabligi potencon, kiu nomumas kaj protektas ilin. Kiel diras la mallonga anekdoto pri balotado en Ĉeĉenio, “en la 9-a vespere voĉdonis jam 100 % da elektantoj, sed homoj daŭre alvenadis …”.

Manko de elekteblo
Do plej grava manko de la nuna balotado estas manko de elekto. Plejparto da “opoziciaj” partioj fakte estas flankaj taĉmentoj de “Unueca Rusio”. Ili kritikas ĝin laŭte, sed ne pli – bojas, sed ne mordas. Plej akra kritikanto de ĉio kaj ĉiuj estas Vladimir Ĵirinovskij, estro de Liberala-Demokratia Partio de Rusio. Lia slogano “Sufiĉas toleri!” iĝis tre populara kaj sonas ĉie, ofte kiel parodio. Sed se fiksrigardi kronikon de voĉdonado en la parlamento, oni povas vidi ke tiu “opozicia” partio ĉiam sekvas linion de “Unueca Rusio”. Ĝia nura celo estas altiri protesteman elektistaron por ĝi ne foriris al komunistoj kaj “malsistema opozicio”. Same funkcias “Justa Rusio”, “Dekstra afero”, “Patriotoj de Rusio” kaj aliaj.


Antaŭ kelkaj jaroj el balotfolioj estis forigita la punkto “Kontraŭ ĉiuj”, do voĉdonanto elektu el tiu listo, kiun donas al li la reĝimo. Samtempe estis nuligita malsupra kvantolimo de voĉdonantoj. Se en balotejojn aliros eĉ unu elektanto balotado formale estos laŭleĝa. Bonega asekuro! Do ĉu oni voĉdonas aŭ ne – la reĝimo fajfas pri tio.
Ĉu rezultoj de la nuna balotado estis falsigitaj en balotejoj? Mi ne scias. Sed mi tute certas, ke en Rusio estas falsigita ideo de la popola voĉdonado mem, perversigitaj formo kaj senco de demokratio. Kaj ĉu gravas post tio, ke en iu balotujo aperis troaj balotiloj aŭ iu kandidato ne estis registrita? Tiel aŭ iel potenculoj konservis sian regadon. Kaj tio daŭros plu – ĝis elĉerpiĝos rusiaj nafto kaj gaso aŭ tolero de la rusia popolo. Mi ial esperas nur pri gaso…


P.S. Sabate, la 10-an de decembro mi preterveturis vespere centran placon de Tjumeno, en kiu staras oficejoj de la loka registaro kaj de provinca parlamento. Unue mirigis min abundo de policaŭtoj kaj policanoj. Nur poste mi rimarkis amason da homoj, plejparte gejunuloj, kolektiĝintaj tie. Jam de kelkaj tagoj tra la tuta lando okazas manifestacioj proteste de la falsigado de la balotado. Polico dispelas ilin, en Moskvo sufiĉe kruele - niaj regantoj timas "oranĝajn revoluciojn"" kaj "la araba printempo" ankaŭ ne tre allogas ilin.
Mi komprenas, ke tiu protestado estas vana kaj havos nenian konkretan rezulton. Sed ĉu ĝi iĝos burĝonoj de la civila socio kaj reala politika vivo en Rusio? Mi esperas pri jesa respondo. Iel ajn estus, sed la edzo de menciita ŝtatoficistino akre kritikas "Unuecan Rusion" en sociaj retoj kaj alvokas ĉiujn partopreni protestadon. Li eĉ planas aniĝi en iu opozicia partio, sed ankoraŭ ne decidis en kiu - ĉu "Jabloko" de la liberalulo Grigorij Javlinskij aŭ LDPR de la dekstra ekstremisto Vladimir Ĵirinovskij...

Friday, December 9, 2011

Vojaĝo al disiĝo: taglibro de sentoj

En la rusa oni diras pri malŝparemulo, ke en lia poŝo “mono pepas” kvazaŭ petante eliĝi. Sur mia breto pepas libroj – esperanto-libroj aĉetitaj antaŭnelonge en UEA-vendejo. Mi jam forglutis 4 el 15 kaj voras plu. Jen mia lasta viktimo – “Vojaĝo al disiĝo” de Spomenka Štimec.
Iam, en la komenco de mia esperanto-vivo fascinis min ŝia belega “Ombro sur interna pejzaĝo” – vere unuaranga beletraĵo, kiu honorigus eĉ multe pli grandan literaturon ol nia. Nun me decidis legi ŝian rakontaron kaj jen – denove trafa elekto!
Temas pri 22 noveloj, unue publikigitaj en diversaj revuoj kaj artikolaroj. Parto da ili poste eniris la supremenciitan romanon (pri tio informas notoj ĉefinaj). Pri kio rakontas al ni aŭtorino? Jen malfacila demando… Unuarigarde antaŭ ni staras bunta plado konsistanta el diversspecaj komponantoj: priskriboj de renkontiĝoj, vojaĝaj impresoj, rememoroj pri iamaj amrilatoj, hazardaj pensoj. Tamen estas unu trajto, kiu forte similigas ĉiujn erojn de tiu novelaro: sentoj.
Mi ne konas Spomenka Štimec persone, sed ŝiaj verkoj klare bildigas virinon tre (ĉu tro?) senteman, percepteman al iu ajn spirita movo, penso, ago. Ŝi ekkonas tiun ĉi mondon ne racie, sed per sentoj, kiuj ŝajne anstataŭigas al ŝi sensojn. Mi povas nur imagi kiom malfacila estas vivo por tia homo, kies animo estas kvazaŭ senigita je haŭto kaj do iĝis sentema kaj vundebla samtempe. Sed al ni, ŝiaj legantoj, tio donas unikan eblecon eĉ ne ekvidi, sed eksenti ŝian internan mondon. Do ajna malgravaĵo povas doni al ŝi puŝon al verkado.
Jen ŝi staras en haltejo, atendante buson kaj pensas: kiom malgrandan terenon okupas ŝiaj piedoj. Antaŭ iom da tempo tiu tereno povis spiri, nun ŝi kovris ĝin, sed jen ŝi demetas la piedon – kaj ĝi povas spiri libere. Ĉu? Jen ŝi sidas en aviadilo alteriĝanta kaj pensas: se ĝi nun kraŝos kio okazos? kiaj estos ŝiaj lastaj pensoj?
Ne, mi ne plu rerakontu, ĉar mi vidas ke tio evidentiĝas stultaĵo. Ne eblas plene transdoni sencon de tiaj verkoj, ĉar necesas transsendi sentojn, kion mi ne kapablas fari. Diference de Spomenka Štimec.
Plenigo de nova adresaro, morto de la patrino de alilanda konato, pordo de malfermita galereo, vorto mankanta en ĉiuj alireblaj vortaroj, sciigo pri kraŝo de la trajno en kiu ŝi ĵus veturis, letero ricevita de amato – ĉion ŝi trasentas, kvazaŭ transirigas tra si por poste elverŝi miksaĵon de siaj sentoj sur paĝojn. Verŝajne dum tiu elverŝo perdiĝas parto da plej fajnaj sentoj, sed eĉ restintaj sufiĉas por pensigi kaj impresi. Vera legindaĵo por ĉiuj inklinemaj al meditado kaj kontemplado.
Mi aldonu kelkajn vortojn pri la eldonaĵo mem. Ĝi estas tre modesta. Mola kovrilo, simpla papero, bildoj mankas. Post akurata legado dorso de mia libro tamen parte malgluiĝis kaj post ioma plua uzado folioj verŝajne impetus al liberiĝo. Tajperaroj ĉeestas, sed ne multegas. La lingvaĵo estas facile komprenebla, kvankam foje ŝajnas iom nekongrua al reguloj, pli proksima al “praktika” Esperanto, naskiĝinta post ties multjara ĉiutaga uzado.
Iel ajn estus, tio neniom ĝenis min kaj oni povas konsideri ĉi rimarkon nura harsplitaĵo. Ne sekvu min – sekvu la libron kaj tio plene kompensos legadon de ĉi eseeto. Kaj pardonu min pro kriplaj frazoj. Simple mi estas plejparte racia, intelektema homo kaj eble manko de sentoj kialas por tiom arda reago, ĉu? Aŭ ĉu ili vere loĝas en mi kaj la libro nur vekis ion, profunde dormantan?
Estas interese, ĉu “Kroata milita noktlibro” same impresos min? Mi jam difinis ĝin kiel mian sekvan viktimon. Mi ekiras al la breto…

Saturday, December 3, 2011

Norda Odiseado de Jack London: kontraŭdiraj impresoj


Verŝajne unuakaze dum mia blogado mi staras antaŭ tiom malfacila elekto, kiun en la Fejsbuk-lingvaĵo oni povus formuli tiel: ĉu ŝati aŭ ne?
Oni rigardu argumentojn por kaj kontraŭ. Mi mendis ĉi libron pro la du kialoj: 1. Mi ŝatas Jack London. 2. Mi dezirus legi ion el la tradukoj de la fama hispana tradukisto Fernando de Diego. Pro tio el entute 15 aĵoj, menditajn de mi en UEA-librovendejo, kvar apartenis al libroj tradukitaj de li. Ja temas pri famega, eĉ legendeca persono, pri kiu mi multajn fojojn legis tie kaj tie!
Mi ne recenzu Jack London, ĉar li ĉiam estas belega kaj tute ne bezonas miajn laŭdojn por esti ŝatata kaj legata. Historioj pri fort(ik)aj homoj, kuraĝaj kaj saĝaj samtempe, estas ĉiam aktualaj kaj allogaj ne nur por ravemaj junuloj, sed ankaŭ por mezaĝaj urbanoj, en kies vejnoj anokraŭ fluas vera sango, ne elpremita de alkoholo kaj fobioj.



Sed la traduko – jen kio multe dubigis min. En antaŭparolo la tradukisto avertas, ke li uzas multajn neologosmojn kaj pravigas tion per kutima tia-kaze referenco al naturaj bezonoj de la lingvo je evoluo. Mi neniam konsideris min konservativulo, ĉiam preferis ke aferoj evoluu plej eble per si mem kaj eĉ iom kontribuis al “bona/mava” polemikado, prezentante la 19-jarcentan provon ekstermi fremdaĵojn en la rusa per kreado de novaj vortoj. Tamen nun mi ekde unuaj paĝoj eksentis min bonlingvulo – konsternita kaj iridita.
Mi konsentas, ke la lingvo vivas kaj bezonas novajn vortojn – ĝustajn kaj gustajn. Sed mi tute ne komprenas por kio trudtiri ilin en Esperanton, se jam estas antaŭlonge uzataj, por ĉiuj konataj vortoj? Je kia diablo herooj de tiu ĉi rakontaro havas piedojn ne malsekajn, sed mokrajn? Ili vanuas anstataŭ malaperi, ne malsatas sed nur hungras, ilia suno staras ne malalte sed base, gepatroj estas ne maljunaj sed oldaj, ktp. Konsciante pri embaraso, kiun sentos legantoj, la tradukisto eĉ kreis por ili unupaĝan vortareton, enmetinte tien plejparton da tiaĵoj. 
Tiu ofta konsultado sendube malfaciligas legadon, sed ne estas tro ĝena per si mem – mi ja konscias, ke temas pri akirita lingvo, kies lernado daŭros dumvive. Sed unu demando tamen suferigas min, same kiel tiun vilaĝanon el la sprita verso “Putin kaj vilaĝano”, kiu post aŭskulti la ĉefministran rakonton pri lia laŭvica (kune kun Medvedev) elpensaĵo, elbuŝigas nur unu demandon: “Jen mojose! Sed… por kio?”
Iam mi legis en BA1 la eseon de Toño del Barrio, kiu laŭ mi tre saĝe analizis supremenciitan disputon kaj konkludis, ke por ĝi fakte mankas reala bazo. Esperanto efektive bezonas novajn vortojn, inkluzive sinonimojn, sed lastaj havu almenaŭ stilajn aŭ sencajn nuancojn por esti utilaj ĉe transdono de plej subtilaj pensoj kaj sensoj.
Sed kion novan donas vanui al konata por ĉiuj malaperi? Kion gajnis la tradukisto anstataŭigante malsaton per hungro? Kaj el kiu lingva profundego li eltiris tiun rusismon – mokraj? Mi povus kompreni tion, se temus pri eŭropaj intelektuloj, pridiskutantaj krepuskojn de ekzistismo aŭ imagolingvaĵon de malfrua (tarda?) Antonioni. Sed Jack London paroligis simplegajn homojn – ĉasistojn, orserĉantojn, balenobuĉistojn. Ĉu li vere uzis en siaj verkoj apartan lingvaĵon, grave diferencan de vaste konata kaj uzata de siaj samtempuloj? Denove mi forte dubas.
Do mi faris jenan konkludon. La fama tradukisto havis propran vidpunkton pri Esperanto, kiu sufiĉe grave diferencis de la dominanta linio de la lingvoevoluo. Kaj li rivelis tiun opinion per siaj tradukoj, enmetante elektitajn de li vortojn – obstine, sed ofte maltrafe. Mi komprenas, ke Fernando strebis eviti mal-vortojn, kiuj ŝajnis al li tro unutipaj, kaj per tio doni al la teksto vortriĉecon. Sed la rezulto estas mala: ordinaraj homoj en tiuj verkoj parolas en iu stranga lingvo – jam preskaŭ ne Esperanto, sed ankoraŭ ne la angla, kvazaŭ en siaspeca surĵik.
Do mi resumu. Se vi bone konas la anglan – legu tiujn rakontojn en ĝi. Se vi havas bonajn nacilingvajn tradukojn – ĝuu ilin. Se du supremenciitaj kondiĉoj ne plenumeblas, nu… legu Diego-version. Sed preparu sin dece: tenu (N)PIVon submane kaj estu tolerema. Kaj eble tiam vi sukcesos ĝui legadon. Eble.
P.S. La eldonaĵo mem estas modesta, sed nemalbona. Mola kovrilo, bone intergluitaj paĝoj, ne tre griza papero. Tajperaroj ne abundas. Nur en lasta rakonto iom embarasigis min, ke la ĉefa heroo "pasis tagojn", sed eble denove temas pri aparta pozicio de la tradukisto, ĉu ne?

Sunday, November 6, 2011

Konfeso de librovermulo

Mi estas librovermulo kaj neniel hezitas tion. Ĉu fieras? Nu, eble jes, kvankam nun ĉiam malpliiĝas ĉirkaŭ mi homoj pretaj (kaj kapablaj) disdividi tiun ŝaton al legado de libroj – nome libroj, ĉar legado de ŝerĉoj kaj blogaĵoj en Reto estas tute alia afero, pli simila al interhoma babilado ol al ĝuado librodevena. Mia esperantiĝo preskaŭ antaŭkvarjara, nur plifortigis tiun amon al la presita vorto – ja por mi, memlernanto kies tempo estas plejparte okupita per laboro, esperanta vivo trafluas precipe en du sferoj – retumado (Vikipedio kaj Ipernity) kaj legado de esperanto-libroj. Apenaŭ mi estas rara escepto, aparte por nova eo-generacio, aliĝanta al la movado dum lastaj jaroj. Des pli ĝojiga estis por mi eltrovo de la retejo kun stranga nomo – aNobii.

Kio estas aNobii?
Unue mi legis pri ĝi en Vikipedio, kie mi ĝis nun strebis kontroli ĉiujn novajn artikolojn, por almenaŭ pliĝustigi kategoriojn kaj ligilojn al aliaj viki-projektoj. Same kiel iam pri Esperanto (ankaŭ ekkonita per Viki) fascinis min la ideo mem – krei propran virtualan bibliotekon por demonstri ĝin al aliaj, recenzi apartajn verkojn, interŝanĝi, interkonigi, vendi librojn, indiki ties pritakson, sugesti vendejojn plej bonajn ktp. Ĉion ĉi ebligas al siaj uzantoj aNobii.
Post simpla registriĝo oni povas krei “librobreton” kaj starigi sur ĝin diversajn eldonojn – jam disponeblajn kaj ankoraŭ deziratajn. Librovicojn oni povas ordigi laŭ diversspecaj kriterioj – titoloj, aŭtoroj, ktp. Malantaŭ ĉiu libro kaŝiĝas aro de priskriboj, recenzoj kaj aliaj al ĝi rilataj informoj. Vi povas aldoni, pliĝustigi aŭ redakti informojn iam ajn kaj tio helpos ne nur al via perfidema memoro, sed ankaŭ al aliaj uzantoj, kiuj nur intencas legi ĉi libron aŭ dubas pri farendeco de tiu ago.
Kiel libroj aperas sur bretoj? Same kiel en Vikipedio plejparton da laboro plenumas uzantoj mem. Por aldoni libron sur sian breton vi devas serĉi ĝin en datumbazo de aNobii – tio estas simple entajpi titolon en la serĉofenestron kaj klaku apude. Se serĉado ne sukcesis, vi povas aldoni tiun libron al la datumbazo – pli ĝuste informon pri ĝi (bildo de kovrilo, ISBN, kvanto de paĝoj, lingvo ktp). Poste administrantoj kontrolas vian peton (kutime tio daŭras sufiĉe longe – ĝis monato) kaj plenumas ĝin aŭ neas, klarigante tiukaze kialojn (eraroj en priskribo, manko de ISBN, ks).
Uzantoj rajtas krei grupojn laŭ interesoj, aliĝi al unu aŭ multaj el ili, okazigi diskutojn, interparoli en babilejoj, interŝanĝi librojn kaj opiniojn pri ili, vendi aŭ pruntedoni ilin unu al la alia, ktp. Fakte aNobii estas virtuala kuŝejo de librovermuloj – feliĉe gento eĉ se malaperanta, do almenaŭ nun sufiĉe multnombra kaj aktiva.

Kion pri Esperanto?
“Kion pri Esperanto?” eksklamacios fervora samideano. Kaj fakte li estos prava. Virtualaj projektoj estas kvazaŭ speciale faritaj por nia disa komunumo, kies anoj plejparte praktikas legolingvon. Bonŝance aNobii proponas eblecon ne nur prezenti eo-eldonojn, sed ankaŭ uzi eo-interfacon. Kiel atendeble ankaŭ tradukadon faras uzantoj mem. Por komenci necesas aparte registriĝi kiel tradukisto, klakinte “Traduku” en malsupra parto de la ĉefpaĝo kaj sendante sian peton al administracio de la retejo. Post ĉirkaŭ monata atendado mi ricevis jesan respondon kaj komencis labori.
Tradukprocezo estas tre simpla. Per sama “Traduku”-ligilo oni transiras al speciala menuo, elektas cellingvon kaj antaŭ oni aperas fenestroj, en kiujn necesas entajpi tradukon de suppreskribitaj vortoj aŭ frazoj (el la angla). Fojfoje ili enhavas teksterojn en {}, do tiukaze necesas en respektivaj lokoj de tradukita frazo enmeti tiujn ondajn krampojn kun teksto, simple klakante malsupreskribitajn teksterojn. Supre tuj aperas informoj pri kvanto de eroj jam tradukitaj kaj ankoraŭ tradukotaj, pri via kontribuo al tiu agado kaj pri kvanto de viaj tradukoj deciditaj.
Lasta ekzistas pro tio, ke farita traduko ne tuj aperas en interfaco de la retejo, sed devas esti unue aprobita de aliaj tradukistoj, kiuj rajtas voĉdoni por/kontraŭ ĝi kaj proponi aliajn traduk-versiojn de sama frazo aŭ vorto. Tiu ebleco estas tre grava, ĉar kiel ĉiuj volontulaj (kaj ne nur) projektoj aNobii suferas pro tradukeraroj, foje tre konfuzigaj. Post registriĝo mi tuj rimarkis, ke multaj vortoj kaj frazoj en eo-interfaco estas kriplaj, fojfoje malfacile komreneblaj pro “komencanteca” traduko.
Kiel statas esperantigo de la retejo nun? Oficiale estas tradukita 56 % teksteroj kaj laŭ tiu kriterio eo-versio okupas la 13-an lokon (inter la sveda kaj eŭska). Post aliĝi al la tradukteamo (nun ŝajne kabeinta) mi tradukis jam pli ol 1300 teksterojn, kio puŝus eo-version al pli ol 80 % (la rusa ekzemple apenaŭ superis 76 %), sed ili ankoraŭ ne estas aprobitaj, ĉar mankas voĉdonantoj. Ĉu riparebla manko? Mi daŭrigos mian traduklaboron, sed ĝi estos vana sen partopreno kaj subteno de aliaj samideanoj.
Jen bonega projekto, kiu povas helpi al centoj kaj miloj de eo-legemuloj, kiuj ŝatas sian malgrandan, sed karan literaturon – ĉu originalan aŭ tradukitan, ne gravas. Eo-verkistoj povus prezenti ĉi tie siajn biblitekojn, diskonigi novajn (kaj ne nur) verkojn. Librovendejoj kaj eo-bibliotekoj ricevus utilegan kaj tute senpagan servon, ebligantan rakonti pri siaj trezoroj pli detale kaj ĝuste – sen elspezi monon por apartaj retejoj, ne ĉiam multe konataj kaj vizitataj. Eo-eldonejoj povus rapide aldoni siajn novajn eldonojn al la datumbazo kaj siaj bretoj, tiele memorigatne al legontoj pri novaj aĉetindaĵoj.
Oni eblas daŭrigi plu, sed por kio? Simple klalu du ligilojn: unue aNobii kaj poste “Traduku”. Kaj post aliĝi al la tradukteamo de tempo al tempo entajpu kelkajn ne jam tradukitajn teksterojn aŭ klakvoĉdonu por alies tradukoj. Faru tion sen pensi pri tempopaso aŭ grandeco de farota laboro kaj post iom da tempo vi ekvidos mirindaĵon – “gutoj malgrandaj konstante frapantaj…”

Tuesday, November 1, 2011

“La besto-farmo” kaj “1984” – ne perfektaj, sed legindaj

“Ĉiuj bestoj estas egalaj, sed certaj bestoj estas pli egalaj ol aliaj” – kiu ne konas tiujn ĉi vortojn? Ju pli mi legis la legendecan verkon de George Orwell, des pli ĝi fascinis min. Ja vere, kiel li sukcesis tiom trafe kaj kolorplene priskribi la tutan (antaŭmilitan) evoluon de mia lando, kiun li nur vizitis foje kiel ordinara ĵurnalisto?

“Revoluciojn preparas geniuloj, faras fanatikuloj, kaj ĝiajn fruktojn konsumas aĉuloj”, diris neforgesebla Otto von Bismarck. Apenaŭ la brita verkisto aparte ŝatis la germanan kancelieron, tamen li fakte konsentis kun tiu ĉi eldiro. Ja ne hazarde revolucion en la “Besto-farmo” iniciatas nome porkoj – plej saĝaj kaj ruzaj el enloĝantoj de tiu loko. 
Renverso okazis sub noblaj standardoj de “Liberigo de bestaro je homaro”, kiu estis konsiderata plej grava minaco al kaj subpremanto de ĉiuj bestoj. Forpelinte la majstron (vere aĉulon), la bestoj prenas sian sorton en proprajn piedojn, sed… apenaŭ iĝas pli feliĉaj ol antaŭe. Post nelonga batalo inter du gvidantoj de la revolucio unu el ili okazas esti forigita kaj deklarita “malamiko” kaj “perfidulo”, al kiu de tiam oni ŝuldigas ĉiujn okazintajn fiagojn, misokazojn kaj proprajn erarojn. Samtempe komenciĝas “ŝanĝado de estinteco” – procedo, kiun Orwell pli detale priskribos en “1984”.


Bestoj daŭre laboregas, admonante sin ke nur ili faras tion por si mem (kvankam ŝajnas ke sen videbla pliboniga rezulto). Kio okazis poste? Ĉiu sovetano konas tion eĉ sen legi la libron. Porkoj ĉiam grasiĝis, gardantaj ilin hundoj multiĝis kaj ordinaraj bestoj daŭre laboregis – ĉiam pli kaj pli. Principoj de la ĉefa ideologio (bestarismo) ŝanĝiĝadis same ofte kiel historio de la revolucio. Kontraŭdiroj inter gvidantaro kaj homaro okazis esti ne tre gravaj kaj inter ili estiĝis kunlaboro, ŝajne sufiĉe utila por porkoj kaj iliaj helpantoj. Finfine porkoj iĝis tiom similaj al homoj, ke bestoj alrigardantaj ilian komunan bankedon ne sukcesis distingi unuj de la aliaj. Kaj kio okazis poste fine? Pri tio mutas Orwell, sed oni povas legi en lernolibroj pri historio de Orienta Eŭropo aŭ simple en lastjardekaj gazetoj.
Kion diri pri ĉi libro? Ĝi estas fascina kaj impresas eĉ duonjarcenton post sia kreiĝo. Bildoj kaj esprimoj el ĝi tiom forte eniris amasan konscion, ke ofte homoj eĉ ne koncias, de kie ili venis. Ĉu ekzistas pli bona pruvo de majstreco de la aŭtoro?
Kelkaj vortoj pri la eldonaĵo mem. Mi (kiel kutime) mendis la libron ĉe Libroservo de UEA, kie estis nur unu eldono de ĉi romano – fare de la Eldonentrepreno Lanterno, aperinta en Munkeno en 1970. Ĝi estas modesta, eĉ modestega. Poŝa formato, ĉipa papero, nigrablankaj ilustraĵoj. La traduko mem ankaŭ estas… modestega. Oni povas facile kompreni kaj legi, tamen foje ĝenis min, ke protagonistoj ĉiam sidas kaj neniam sidiĝas, ke ĉiuj agoj estas normalaj kaj neniam ordinaraj, ktp. Iel ajn mi forglutis ĉi romanon dum mallonga tempo kaj vere gustumis ĝin – malgraŭ menciitaj ĝenoj.
Samon mi povas diri pri la alia, eĉ pli vaste konata romano de Orwell – “1984”. Bedaŭrinde ankaŭ ĝi ne jam ekzistas (laŭ mia scio) en profesia traduko kaj eldono, sed nur en amatore kreita pdf-versio fare de Donald Broadribb (tamen – dankon al li!). Mi trovis kaj eklegis ĝin en novdonacita al mi cifereca legilo tuj post finlegi “La besto farmo”, kaj ne jam finis. Ĉi romano estas eĉ pli profunda kaj fajna analizo de la totalisma sistemo kaj mi vere ĝuas ĝin – verkon por ĉiam modernan kaj aktualan. Bedaŭrinde ankaŭ ĉi tie ne mankas tajperaroj, la tradukisto foje aplikas dubindajn (laŭ mi) solvojn, trouzas “ek-“, ktp. Tamen tio ne baras tute la liberan komprenadon kaj ĝuadon de la teksto, nur de foje al foje stumbligas onin.
Resuminte, oni povas diri jenon. La menciitaj verkoj de Orwell estas veraj legindaĵoj kaj feliĉe jam ekzistas pli-malpli legeblaj iliaj tradukoj en Esperanto. Se vi havas enmane bonajn nacilingvajn tradukojn – legu ilin. Se ili malhaveblas aŭ se vi estas fanatikulo pri esperanto-libroj (kiel aŭtoro de ĉi alineoj) – legu tiujn eo-versiojn. Iel ajn vi ne malreviĝos. Pri tio antaŭ kvindek jaroj havis zorgon la brito George Orwell.

Saturday, October 29, 2011

"Ebono" - nigra kovrilo, bunta enhavo

Mi ŝatas Afrikon – ege kaj de antaŭlonge. Mi ne scias – kial, simple estas tiel kaj tio sufiĉas. Do laŭvican fojon traserĉante la katalogon de la UEA-libroservo mi trovis per la ŝlosilvorto “Afriko” la libron de la fama pola ĵurnalisto Ryszard Kapuściński. Nu, se diri sincere, ties fameco iĝis konata por mi nur pere de Pola radio, pri kies rolo kiel disvastiganto de la pola kulturo mi iam skribis en mia blogo. Do, resuminte elstarecon de la aŭtoro kaj mian emon al tiu kontinento, mi klakis “aldoni” kaj post 15 tagoj iĝis posedanto de la koncernata libro. Feliĉa posedanto!

Mi apartenas al tiuj (espereble multnombraj) esperantistoj, kiuj aĉetas “verdajn” librojn por sola celo – legi ilin. Ne fieri pri ties ekzisto, nek subteni eo-eldonejojn aŭ aŭtorojn, sed nur por sola normala, realeca, komprenebla por ĉiu racia homo intenco – legado. Do je ĉiu eo-libro mi atendas ĝojigon kaj interesigon. Kaj ĉi-kaze mi estis centprocente kontentigita!
Neordinaraj vojaĝoj kaj aventuroj, renkontiĝoj kun diversaj homoj, priskribo de diversspecaj eventoj, kiujn la aŭtoro observis aŭ eĉ partoprenis – kaj tio daŭras ekde la unua paĝo ĝis tiu lasta je stilo leĝera kaj atentokapta. Kapuściński rakontas pri ĉio – kiel li veturis tra grego da bubaloj en Ugando, alfrontis mortintajn malsatulojn en Etiopio, spektis provon de malsanulo fuĝi de “sorĉista plago” kaj kiel li mem estis protektata de la “magia plumo”. La aŭtoro ne limigis sin je “porblankulaj” kvartaloj, el kiuj nur okulangule oni povus vidi ĉiutagan vivon de la loĝantoj de Nigra kontinento. Ĵurnalisto el malriĉa socialisma lando, li loĝis inter afrikanoj, manĝis kun ili el komuna kaldrono, saniĝis en senpaga kontraŭtuberkuloza malsanulejo kaj veturis en aĉaj kamionoj foje riskante fali en montaran abismon aŭ perei pro soifo en dezerto.


Unu el plej bonaj eo-legaĵoj estas konsiderataj libroj de Tibor Sekelj – vera elstarulo, kiuj tre utilus por la nunaj eo-literaturo kaj movado ĝenerale. Mi certas, ke la libron de Kapuściński oni povas starigi tuj post “La mondo de travivaĵoj” de Tibor Sekelj. Jes, ĝi ne estis verkita en Esperanto originale, sed tamen ĝi estas plia argumento por respondo al eterna demando: “por kio lerni Esperanton?” Legi “Ombro sur interna pejzaĝo” de Spomenka Štimec, “La mondo de travivaĵoj” de Tibor Sekelj kaj “Ebono” de Ryszard Kapuściński – tio jam sufiĉas por ne tre peniga trimonata lernado!
Aparte impresis min, kiom multe da stereotipoj ni havas enkape pri la mondo kaj ni mem. La eblo rigardi sin deekstere – jen grava afero, kiun donas al leganto la libro de Kapuściński. Ĉu vi ne mirus, eksciante ke en Afriko patrinoj timigas petolemajn infanojn ne per islamanoj-teroristoj, sed per la averto “Jen alvenos Mzumbu [blankulo] kaj prenos vin?” La alia memorinda enhavaĵo estas rakonto de Kapuściński pri Liberio, unika lando en kiu liberigitaj uson-afrikaj sklavoj konstruis ŝtaton, paŭsinte sklavordon de sia antaŭa vivo. Mi ĉiam diris, ke vera sklaveco troviĝas ne en leĝo, sed en cerbo, ĉar sklavo ne povas esti libera homo, li povas esti nur sklavo aŭ sklavisto – alia elekto por li ne ekzistas. Do, amare rimarkas Kapuściński, duonjarcenton antaŭ aperiĝo en Sud-Afriko, apartismo estis starigita de nigruloj mem, en la lando kun fiera nomo “Liberio”. Pripensinda observaĵo, ĉu ne?
Diru iom pri la eldonaĵo mem. Ĝi estas bela, vere bona eĉ el vidpunkto de tia librovermulo kiel mi. Forte bindita, kun impona glata kovrilo – ĝi plibeligos iun ajn librobreton. Traduko ankaŭ estas respektinda. Iom malkutima estas uzado de landonomoj (ekz. ĈadioSenegalioZairio, sed Malavo). Tajperaroj ĉeestas, sed ne multas. Iom ĝenis min manko de tradukoj de fremdlingvaj frazoj (mi regas nek la anglan, nek francan). Foje mi dubas pri vortelekto, sed tio estas escepte marĝena afero, neniel malhelpanta legadon. "La" ŝajnas esti tro ofta, sed tio ankaŭ ne tre ĝenas kaj verŝajne devenas de apartaĵoj de la fontolingvo.
Ĝenerale la libro estas leginda kaj pripensinda – sen iuj ajn rabatoj por “verdaj eldonaĵoj”. Restas al oni nur danki la tradukinton – faman polan esperantiston Tomasz Chmielik – kaj esperi, ke baldaŭ li trovos eblojn por eldoni aliajn librojn de la tiel vaste konata en Esperantujo pola ĵurnalisto – almenaŭ tiujn pri Sovetunio kaj la imperiestro Haile Selassie. Mi ja interesiĝas pri deekstera rigardo al propra lando kaj… mi daŭre ŝatas Afrikon!

Wednesday, October 26, 2011

Esperanto - ĉu amuzilo aŭ ilo?

Esperanto - ĉu amuzilo por riĉuloj aŭ egalvalora lingvo por ĉiuj? Laŭ mi doni definitivan respondon al tiu demando povas esperanto-movado en Afriko - sendube plej malriĉa regiono de la nuna mondo. Kaj esperigas min sukcesoj de samideanoj en unu el plej malgrandaj kaj malprosperantaj landoj de ĉi kontinento - Burundo.
Mi ĉiam interesiĝis pri Afriko, sed nur antaŭ du jaroj eksciis pli multe pri Burundo - tiam mi engaĝiĝis en plibonigadon de la artikolo pri ĉi lando en eo-Vikipedio kaj tiom absorbiĝis en tion, ke rezulte kreis la artikolon, agnoskitan "elstara" kaj dekojn da priaj. Tiam mi eksciis pri vigla esperanto-movado en tiu ĉi lando.
Ju pli mi legis pri ĝi, des pli mi estis entuziasmigita. Homoj en fora, malgranda, malriĉega lando, ĵuselirinta el longdaŭra enlanda milito aktive interesiĝas pri la Internacia lingvo, dekoj da ili iras al lingvokursoj kaj, laŭ impresoj de vizitintaj ilin eŭropanoj, ofte ekhavas bonan lingvonivelon! Mirinde! Aparte, se konsideri ke temas pri la lando, kies enloĝantoj plejparte jam konas unu sufiĉe "internacian" lingvon - la francan kaj do ne bezonas Esperanton por nur serĉi per ĝi helpon eksterlande. Mankas al ili multo - libroj, skribiloj, tabuloj kaj, verŝajne plej grave, ejoj kaj mono. Forigi tiujn problemojn strebas la fonduso "Esperanto en evoulo".
Mi ne rerakontu pri celoj de ĉi organizaĵo, bone prezentitaj en ĝia retpaĝo, kaj diru nur pri unu ties projekto - establo de la Esperanto-centro en Rumongo. Temas pri unika ideo, kiu celas ne nur krei ejon por lokaj esperantistoj, sed doni al ili eblecon gajni monon per ĝi por sia agado kaj samtempe hepli al loka komunumo pri edukado kaj klerigado de lokuloj, turismado ktp.
Kiel statas la aferoj nun? Decido pri establo de la centro en Rumongo estis aprobita en 2-a nacia kongreso de Esperanto en Burundo, okazinta en julio 2009. Al la fino de 2010 la fonduso sukcesis kolekti 2900 eŭrojn kaj aĉeti terenon en Rumongo por la estonta centro. De tiam estis kolektitaj pliaj 1180 kaj pruntedonitaj 1750 eŭroj. Por konstrui la ejon, aĉeti por ĝi meblaron, komputilojn ktp necesas trovi pliajn 4000 eŭroj. Ĉu granda sumo por Esperantujo? Mi dubas. Bedaŭrinde malmultaj scias pri tiu projekto, kies iniciatintoj ŝajne ne tre vaste diskonigas ĝin. Ĉu oni riparu tion?
Antaŭnelonge mi ricevis de loka eldonejo honorariojn por eo-ĵurnalistoj, verkintaj artikolojn por rusia magazeno kadre de la lanĉita de mi projekto Esperantistoj-Ĵurnalistoj. Unu el aŭtoroj - Felizardo Eslabão (Brazilo) rezignis je sia honorario kaj bonkore konsentis oferi ĝin al la fonduso "Esperanto en evoulo". La alia aŭtoro - Manuel Ortega (Venezuelo/Hispanio) dum lasta jaro eĉ ne unu fojon respondis al priaj demandoj kaj do lian honorarion mi ankaŭ decidis sendi al ĉi fonduso (se li poste ekdeziros ricevi ĝin - mi pagu proprapoŝe). Do ĵus mi sendis per UEA-pagilo al UEA-konto "eeer-u" 250 eŭrojn: 64 de Felizardo Eslabão, 128 de Manuel Ortega (Venezuelo/Hispanio) kaj 58 de mi, Stanislavo Belov (Rusio) - por iom rondigi la sumon. Mi esperas, ke tiun ekzemplon sekvos aliaj bonfaremaj samideanoj. Kaj do fine ni ricevos respondon al tiu dilemo - ĉu Esperanto estas amuzilo aŭ vera lingvo por ĉiuj?

Saturday, October 15, 2011

Jimmy Hoffa – homo kiu eniris eliton

Antaŭ kelkaj semajnoj mi spektis la filmon pri Jimmy Hoffa kaj ĝi okazis esti sufiĉe pensiga, almenaŭ por mi. Fakte temas pri vivhistorio de la homo, kiu levis sin el malsupraj socitavoloj, atingis eliton kaj denove falis – ĉi-foje en la morton (aŭ simple malaperis, ĉu?). Nemalofta sorto por famulo.
Mi (kaj verŝajne ne nur) ofte pensadis pri kialoj de maljusteco, korupteco kaj monavideco de superuloj. Kial regantoj de preskaŭ ĉiuj landoj estas trafitaj de tiuj plagoj? Kial ili senĉese trompas siajn popolojn, ŝtelas iliajn monojn kaj uzas la povon plejparte por satigi proprajn apetitojn pri mono, potenco kaj foje eĉ sekso (saluton Berlusconi!)?
Por ricevi respondon utilas retrorigardi kiel formiĝas tiaj elitoj, kiel homoj eniras ilin, kiaj valorsistemoj estas tie konsiderataj normalaj kaj por kio oni povas reale tiujn elitojn forlasi. Ĉion ĉi demonstras al ni vivhistorio de Jimmy Hoffa – fama sindikata aktivulo, kiu agis en postmilita Usono.
Unue li aperas en la filmo kiel agitanto kiam li admonas ordinarajn ŝoforojn aniĝi al sindikato. Li staras dum horoj ĉe vojo sub pluvego, preskaŭ perforte altrudas sin al singardemaj stiristoj kaj ŝajne nenion timas. Li de unuaj paŝoj montras sin kiel homo sen apartaj sentimeco kaj kompateco. Fakte li sekvas la malnovan taktikon: kiu ne estas kun ni, tiu estas kontraŭ ni. Do li ne haltas antaŭ bruligi lavejon de homo, rifuzinta partoprenon je organizita de li striko. Unue agi, poste pensi kaj neniam dubi – jen recepto, kiu helpas al Hoffa atringi pintojn de sia kariero.


Ĉu li estis trompulo ekde la komenco? Ne, kompreneble ne. Li vere kredis je verecon de sia afero kaj batalis por ĝi konraŭ iu ajn uzante tutan alireblan al li rimedaron – de agitacio kaj admono ĝis perforto kaj konsento kun mafiuloj. Sed ĉu post akiri potencon li pensis nur pri bono de ordinaraj sindikatanoj? Tute ne. Li pasigis ŝikan vivon, vizitante multekostajn klubojn kaj restoraciojn, uzis sindikatan monon por gajni propran profiton kaj fine trafis pro tio malliberejon, kiu finfine rompis lin.
Sed kiu kulpas pri tiu transformiĝo? Ja temas pri sama homo kiu luktis por plialtigi salajrojn de ordinaraj laboristoj, helpis al hazarde renkontita stiristo munti radon kaj ĵetis defion al potenculoj! Mia respondo estas simpla – kulpas sistemo, kiu permesis al homoj, enirintaj eliton, resti senkontrolaj.
Se ni fiksrigardos boigrafiojn de plej famaj kaj altrangaj politikistoj niatempaj, ni konvinkiĝos ke plejparto da ili (almenaŭ en Rusio) devenas el simplaj familioj kaj komencis sian karieron kiel miloj da aliaj ordinaruloj. La posta prezidanto Boris Jelcin iam estis tipa postmilita ĉestrata knabo, kiu surhavis malbonajn ĉifonitajn vestojn kaj perdis du fingrojn, poramuze ĵetinte en fajron trovitajn ie obusojn. Tamen tiu proksimeco al popolamaso ne malhelpis al li post kelkdek da jaroj iĝi unu el plej avaraj potenculoj de la lando, kies proksimuloj kaj parencoj proprietigis ĉion kion sukcesis atingi iliaj manoj. Mi daŭrigus tion per postaj ekzemploj, sed ĉu tio vere necesas?
Homo estas homo kaj li neniam estos anĝelo. Anĝeloj vivas surĉiele, dume surtere iras pekeblaj karnuloj. Do estas nur unu rimedo, kiu povas preventi aĉiĝon de homo kaj ties agado – sistemo de diversnivela kontrolado kaj reviziado. Prezidanto kontrolu registaron, deputitoj – prezidanton, ilin ĉiujn kontrolu juĝejo kaj tutan politikaron kontrolu socio kun ties multnombraj institucioj. Se tio vere okazus antaŭ duonjarcento en Usono, eble li jam ĝis nun estus vivanta – tiu nemalbona kuraĝa viro Jimmy Hoffa, ĉu?

Friday, September 30, 2011

Mono por esperantistoj-ĵurnalistoj


Gajni monon per Esperanto? Tio eblas! Mi ĉiam plendis por uzi Esperanton por realaj celoj anstataŭ vane babilaĉi pri ĝi. Pro tio mi establis la retan grupon Esperantistoj-ĵurnalistoj, kiujn eniras homoj pretaj labori ne tiom por, kiom perEsperanto. Tiu projekto havis siajn sukcesojn kaj problemojn, sed nun mi povas plian fojon deklari: Esperanto funkcias kaj (almenaŭ iom) povas doni krommonon al siaj geparolantoj.
Unua artikolo, publikigita kadre de tiu projekto, estis verko pri naftoindustrio de Niĝerio farita de la tiulanda esperantisto Prince Henry Oguinye. Poste mi mendis pliajn artikolojn por la rusia revuo Petroviĉ. Alvenis interesaj verkoj de la aŭtoroj el preskaŭ ĉiuj kontinentoj kaj 5 el ili estis publikigitaj en samnoma revuo en decembro 2010.
Bedaŭrinde post tiu granda (laŭ mi) sukceso sekvis tempoj malbonaj. La eldonejo, kun kiu mi interkonsentis pri kunlaboro, ŝanĝis printempe unu el fondintoj. Tio estus malgrava afero, sed fine de la jaro evidentiĝis, ke pro tio ĝi devintus ŝanĝi ankaŭ impostan reĝimon, kio ne okazis ĝustatempe. Temas pri eldonejo, kiu estas parto de la granda konzerno Burneftegaz, do kelkaj juristoj kontrolis respektivajn dokumentojn kaj, kiel ofte okazas en tiaj kazoj, ĉiu esperis ke la alia jam faris bonan kontrolon, do studis la dokumentojn ne tre detale. Rezulte de tio post duonjaro impostejo postulis de la eldonejo, jam finiĝinta impostan jaron kaj kalkulinta nemalbonan profiton, plian pagon je 1,5 milionoj da rubloj (ĉirkaŭ $ 50 mil). Do planoj de la eldonisto draste ŝanĝiĝis, parto de bankokontoj estis blokitaj, ktp.
Tio kaŭzis longtempan prokraston je pago de honorarioj. Mi regule interkomunikadis kun la eldonejestro Ivan Ŝunjaj kaj li ĉiam konfirmadis, ke esperas baldaŭ pagi ĉion, sed... situacio estis tro komplika. Por iom plihastigi tion antaŭnelonge mi okazigis per lia eldonejo unu afereton kaj el ricevinta profito li tuj pagis honorariojn. Jen ili - reala mono, kiun homoj el Kipro, Niĝerio, Brazilo, Usono kaj Hispanio/Urugvajo gajnis per Espranto. Temas pri 20 miloj da rubloj (ĉirkaŭ $ 666).


Nun mi atendas nur certajn informojn de ĉiuj kunlaborantoj - kiamaniere ili deziras ricevi sian monon. Ĉiuj sendokostoj estos pagataj de la eldonejo. Dankon, karaj geamikoj pro viaj kreemo, verkemo kaj komprenemo!
Aldonu, ke nia projekto daŭros! En oktobra numero de la revuo "Komerco kaj regiono" (sama eldonejo) aperos la du artikoloj de esperanto-ĵurnalistoj - pri konstruado de loĝejoj en Brazilo (fare de Felizardo Eslabão) kaj pri batalo kontraŭ korupto en Niĝerio (fare de Prince Henry Oguinye).
Estas bezonataj pliaj du artikoloj pri jenaj temoj:
1. Kiel ŝtato(j) helpas al komercistoj (aparte al malgranda kaj meza komerco, kaj kadre de la krizo).
2. Kiel funkcias sistemo de profesia edukado en diversaj landoj.
Faru kaj gajnu!