Tuesday, January 25, 2011

Eksplodo en Domodedovo: plej internacia viktimaro

Antaŭ malpli ol unu jaro mi jam skribis pri eksplodoj en Moskvo. Tiam du kamikazinoj eksplodigis sin en metroo, pro kio pereis 38 kaj estis vunditaj 64 homoj. En posta blogaĵo mi prezentis miajn pensojn pri tiuj stultulaĉoj, kiuj murdas nekonatajn al ili kaj tute senkulpajn homojn laŭ iu ajn preteksto - ĉu religia, ĉu politika aŭ iu alia. Mirinde (por mi) evidentiĝis, ke ne ĉiuj eksterlandanoj samopinias, ĉar sub influo de lokaj amaskomunikiloj ili rigardas tion kiel "eble troan, sed kompreneblan reagon al rusa perforto kaj subpremo al islamanoj en Ĉeĉenio kaj eble ie plu". Mi estis devigita nemalmulte klarigi pri reala stato de aferoj kaj interalie memorigi, ke tiuj kamikazinoj mortigis ne nur rusojn kaj rusianojn entute - en la metroo ili murdis civitanojn de 6 landoj, el kiuj 4 estas islamaj. Post kelkaj tagoj okazis novaj eksplodoj, ĉi-foje en Dagestano, kie rusoj preskaŭ tute mankas kaj kaŭkazanoj-islamanoj jam multajn jarojn kun ĝojo murdas unuj la aliajn.
Ĉiujn fiagojn de tiuj idiotoj kunigas unu trajto - ili estas vere teroraj. Kiel ni ĉiuj scias "teroro" signigas "teruro", do teroristoj celas ne detruigi malamikon, sed timigi ĝin. Tial ili preskaŭ ĉiam faras siajn atakojn en du partoj de Rusio - Norda Kaŭkazo (kaj apude), ĉar tien oni povas pli facile alveturigi eksplodaĵojn kaj armilojn, kaj en Moskvo, ĉar murdo de multaj homoj en centro de la lando estigos pli grandan teruron ol sama ago en alia, nekonata al plejmulto da novaĵspektantoj loko. Ĉio alia por ili tute ne gravas. "Murdu kaj timigu!" - jen ilia devizo.
Tion konfirmas kaj la nova terora ago en Moskvo. Ĝi okazis en la flughaveno Domodedovo, kiu fakte estas "flugpordo" de la ĉefurbo. Tra tiun modernan kaj grandegan flughavenon ĉiutage trairadas dekmiloj da homoj (mi mem estis tie antaŭ du monatoj kaj eĉ faris amuzan foton). Kaj - kio aparte gravas por teroristoj - ĉi tie oni povas ĉiam vidi multajn eksterlandanojn.
Kion ajn oni dirus, sed duobla moralo ekzistas kaj fakte eĉ regas en nia mondo. "Civilizita" Eŭropo asertas, ke malindas dependi de tia (vere) maldemokratia gasliveranto kiel Rusio, sed samtempe turnas sin al (evidente) pli demokratia Libio. Oni diras, ke ĉiu homa vivo samgravas, sed murdo de unu miliono afrikanoj en Ruando altenis multe malpli da atento de la "civilizita mondo" ol orala amuzaĵeto inter la usona prezidanto Bill Klinton kaj ties asistantino du jarojn poste.
Teroristoj bone scias tion, do ili batis en la eble plej "bongustan" celon - internacian flughavenon. Iliaj deziroj plenumiĝis - la mondo estis terurigita. 30-35-jara (mia samaĝulo) viro, kies lastaj vortoj estis "Mi murdu vin ĉiujn!" plenumis sian taskon brilege: 35 homoj estis mortigitaj surloke, ĉirkaŭ 150 estis vunditaj. Kaj tio estas verŝajne plej internacia viktimaro, kiun iam ajn rikoltis niaj islamismaj "gefratoj". Ĝis nun oni sukcesis identigi nur 28 el 35 kadavroj, do ciferoj estas nur antaŭaj, sed tamen ni jam ĝuste scias, ke la 24-an de januaro en Domodedovo trovis sian mortofinon po (almenaŭ) 1 brito, taĝiko, uzbeko, kirgizo, germano, aŭstro, ukrainano. Estis vunditaj: 3 taĝikoj, 2 niĝerianoj kaj po 1 brito, uzbeko, germano, slovako, serbo, moldavano, italo, franco.
Jen la nuna oficiala listo da murditoj en Domodedovo (pardonu min pro eble malĝusta esperantigo de fremdlandaj nomoj):
  1. Babarikin Vladimir Arkadjevic (n. 1966, Rusio);
  2. Babenko Marina Aleksandrovna (n. 1965, Rusio);
  3. Badraŝov Kiril (n. 1972, Rusio);
  4. Bajbuza Kiril Jurjeviĉ (n. 1987, Rusio);
  5. Belousov Valerij Ivanoviĉ (n. 1962, Rusio);
  6. Ĉuvakov Aleksej Borisoviĉ (n. 1970, Rusio)
  7. Dubovickij Viktor Ivanoviĉ (n. 1972, Rusio);
  8. Gataŭlin Ildus Junusoviĉ (n. 1974, Rusio);
  9. Garkin Igor Aleksejeviĉ (n. 1955, Rusio);
  10. Ĝabarov Sabir Muĥameĝanoviĉ (n. 1963, Taĝikio);
  11. Hajde Marie Vallner (n. 1961, Aŭstrio)
  12. Ĥaknazarov Murat Ĥudejnazaroviĉ (n. 1987, Kirgizio);
  13. Ĥripankov Andrej Vladimiroviĉ (n. 1967, Rusio);
  14. Isajeva Natalja Jurjevna (n. 1986, Rusio);
  15. Ivanov Nikokolaj Ivanoviĉ (n. 1969, Aŭstrio);
  16. Izmajlov Vadim Genadjeviĉ (n. 1964, Rusio);
  17. Juraŝku Nikolaj Vasileviĉ (n. 1924, Rusio);
  18. Koĉergin Nikolaj Pavloviĉ (n. 1942, Rusio);
  19. Kousland Gordon Kempbell (n. 1971, Britio) — sen jura konfirmo;
  20. Lapŝov Denis Anatoleviĉ (n. 1973, Rusio);
  21. Lomĵaridze Vaĥtang Eldaroviĉ (n. 1972, Rusio);
  22. Matvejev Ilja Evgenjeviĉ (n. 1976, Rusio);
  23. Maŝutina Anna Grigorjevna (n. 1981, Ukrainio);
  24. Minderop Hendrik (n. 1976, Germanio);
  25. Mombetov Orikbaj Rometoviĉ (n. 1965, Uzbekio);
  26. Pernjatin Viktor Miĥajlovic (n. 1961, Rusio);
  27. Petrunina Irina Konstantinovna (n. 1991, Rusio);
  28. Pustovalov Boris Vladimiroviĉ (n. 1949, Rusio);
  29. Sigmatulin Renat Ŝafkatoviĉ (supozeble; n. 1966, Rusio);
  30. Smirnov Boris Vladimiroviĉ (n. 1958, Rusio);
  31. Ŝiŝkin Konstantin Konstantinoviĉ (n. 1959, Rusio);
  32. Ŝmatjuk Viktor Trofimoviĉ (n. 1957, Rusio);
  33. Tomin Oleg Vladimiroviĉ (n. 1974, Rusio);
  34. Volkova Natalja Olegovna (n. 1971, Rusio);
  35. Zubrickij Aleksej Aleksandroviĉ (n. 1975, Rusio).
35 senkulpaj homoj havintaj neniun rilaton al rusiaj agoj en Kaŭkazo kaj multaj el ili - en Rusio entute. Ekzemple, la 29-jara ukrainanino Anna Maŝutina, dramistino kaj poetino, alveturis Moskvon el Odeso 32 minutojn antaŭ la eksplodo - al ŝi oni devis enmanigi premion pro nova dramo. Ŝia 3-jara filineto orfiĝis.
Do, se iu ajn ankoraŭ havas iluziojn, mi proponas al oni iom alifrazitan televidreklamon (en originalo temis pri lavpulvoro): "Vi ĝis nun revas pri "noblaj kaŭkazaj batalantoj por sendependeco"? Do, ni iras al vi!"
P.S. Kameraoj registris la momenton de la eksplodo kaj tiu video estas spektebla en YouTobe.

Wednesday, January 19, 2011

Beletra Almanako N-ro 9: tri miroj kaj unu surprizo


Nu jen mi finlegis laŭvican numeron de BA - mia plej ŝatata esperanto-eldonaĵo, kiun mi aprezas samegale pro fundamenta redaktora politiko kaj bonkvalita ornamaĵo (mi estas esteto, ja). Mi ĉiam pretas renkonti ĉi tie plej buntan enhavon kaj kutime legado okupas sufiĉe multe da mia libera (ve malgranda) tempo, sed nun mi sukcesis fini tiun procezon neatendite rapide. Kio okazis?
Diligente legante multajn publikaĵojn mi kaptis min ĉe la penso, ke mi deziras... nu, kiel diri... foliumi sekvan paĝon... kaj postsekvan. Post iom da pripensado mi konkludis, ke kelkaj enhavaĵoj simple ne elvokas mian intereson. Anstataŭ ĝi ili naskas ĉe mi tute aliajn sentojn - precipe miron. Mi diru nur pri kelkaj ekzemploj.
"Patro kaj filo ĉe Sukerpanmonto" de Steven D. Brewer estas nemalbona rakonto, verkita per simpla lingvaĵo kaj priskribanta tute realecan vojaĝon de du menciitaj homoj sur nomitan monton. Kaj ĝi sendube estus bela ornamaĵo por... familia revuo - manskribita aŭ presita je komputilo kaj legata en la rondo familio, kies anoj bonege konas ĉefajn heroojn, lokojn kaj situaciojn rakontatajn. Sed fari tion sur paĝoj de (fakte) ĉefa revuo de la nuna esperanto-literaturo... dubinda elekto. Tio eĉ plej mirigis min, ĉar antaŭ iom da tempo mi havis korespondadon kun unu el redakcianoj - István Ertl, do mi havis la okazon konvinkiĝi memstare, kiel profunde kaj profesie li konsideras kaj korektas eĉ plej malgravan enhavaĵon de tiu revuo (temas pri mia recenzeto, publikigita ĉi-numere). Tio estis mia miro n-ro 1.
La recenzo de Sten Johansson pri "El la notlibro de praktika esperantisto" de Kenelm Ralph Creusé Sturmer estis sufiĉe bona - verŝajne same kiel la libro mem. Sed se la unuan mi povas certigi, do la duan eblas nur supozi, ĉar tiun verkon eldonitan en 1934 (!) mi ne sukcesis trovi eĉ en muzeecaj esperanto-librovendejoj. Vane mi frotis la okulojn kaj cerbumis, ĉu temas pri reeldono aŭ historia artikolo - ne, antaŭ mi estis kutima recenzo, ŝovita en mian ŝatatan rubrikon, inter tiuj aliaj, dediĉitaj al verkoj, eldonitaj antaŭ unu-du-tri jaroj. Tio estis la miro n-ro 2.
La eseo "La literatura vivigo de Esperanto" de Paulo Sérgio Viana verŝajne prave gajnis (trialoke) Belartan Konkurson. Laŭ mi ĝi havas nur unu sufiĉe gravan mankon - ĝi estas preskaŭ tute senfundamenta. La aŭtoro skribas pri kialoj de elektoj de Zamenhof pri tradukado de tiuj aŭ aliaj verkoj de la monda literaturo kaj ĝiaj influoj al evoluo de la lingvo. Sonas nemalbone, sed ĉio ĉi baziĝas sur nuraj supozoj kaj opinioj de la aŭtoro mem - sen iuj ajn pruvoj. Eble en mi diras historiisto, sed mi tuj rememoris senfinajn verkojn de miaj samurbanoj-filologinoj (kaj same - artologinoj), kiuj en ĉiu makuleto vidas animon de poeto kaj el ĉiu vorto povas elkonduki teorion pri la ordo de universo. Finfine Zamenhof estis tute normala, viva, "homeca" homo kaj pli verŝajne lin gvidis ne nur idealismaj kaj sagacaj motivoj, sed ankaŭ tiuj pli simplaj, formitaj surbaze de multaj tiamaj cirkonstancoj. Oni povas fari supozojn, sed por kio tiel arde atribui siajn nunajn pensojn al la homo, centkvindekjariĝon de kiu oni antaŭnelonge celebris? Tio estis miro n-ro 3.
Tamen en la mezo de la revuo atendis min vera surprizo. La rakonto "En katedralo" de Edmund Grimley Evans tre surprizis min per sia beleco. Simpla (unuavide) mallonga historio, sed kiel majstre verkita! Mi eĉ ekpensis, ĉu ekprovi traduki ĝin kaj proponi por publikigo al iu rusia revuo (kun permeso de la aŭtoro kompreneble)? Jes, ĝi ne hazarde ricevis la unuan premion de Belartaj Konkursoj. Tio estis plej grava surprizo, kiun mi renkontis en tiu numero de BA.
P.S. Mi ĵus rememoris, ke ŝajne mi forgesis aboniĝi por 2011! Do mi finu ĉi blogaĵon kaj iru al la BA-retejo - mi ja scias, kion fari tie...

Tuesday, January 18, 2011

Nastja Voloĉkova: ne nur vizaĝo de la rusa baleto

Verŝajne ĉiu nacio havas sian Paris Hilton - personon, kiu estas ne tre malavare dotita je talentoj, sed vaste famiĝis pro sia skandaleco kaj neniofarado, lerte reklamitaj per manipulataj amaskomunikiloj. En Rusio unu el tiaj personoj estas la baletistino Anastasija Voloĉkova. Iam ŝi dancis en Mariinskij kaj Bolŝoj teatroj, sed poste estis maldungita kaj post longa kaj laŭta proceso finfine forlasis la grandan podion. Oficiale la ĉefa kialo de ŝia maldungo estis malbona fizika formo de la baletistino, kiu efektive havas sufiĉe "rondetajn" por tiu profesio formojn, pro kiu oni ne sukcesis trovi konforman al ŝi partneron.



Tamen tio ne iĝis la fino de la kariero de Voloĉkova, kiu de tiam transformiĝis precipe en la heroinon de amuzigaj amaskomunikiloj, ofte - skandalecaj kaj arogantaj. Ekde 2003 ŝi estas la ano de la reganta partio "Unueca Rusio", sed famiĝis precipe pro diversaj skandaloj. Jen tiu lasta.
La 11-an de januaro ŝi publikigis en sia blogo proprajn erotikajn fotojn. Tiun agon la baletistino klarigis, dirante, ke pli bone estos fari tiajn fotojn bele kaj memstare, ol lasi tion al paparacioj.
Legantoj/spektantoj entuziasme reagis al tiu ideo kaj aranĝis la konkurson de humuraĵoj, kreitaj surbaze de menciitaj fotoj. Eĉ ne iom ĝenita Voloĉkova elektis kelkajn laŭ ŝi plej belajn kaj enmetis ilin en sian blogon. Al ties aŭtoroj ŝi promesis donaci sian libron "La vivo de la rusa baletistino" kun sia surskribo.
Unuan lokon okupis la bildo, en kiu ŝi prezentiĝas kune kun Dmitrij Medvedev kaj Vladimir Putin inter bluaj marondoj. Ĉu atendi similaĵojn en la blogoj de niaj prezidanto kaj ĉefministro? Nu, mi ne tre certas... eble nur antaŭ la 2012a jaro, kiam komenciĝos la prezidanta balotado eĉ niaj potenculoj rememoros pri sia popolo...

Monday, January 10, 2011

"From hiz hart": furorfrazo de la rusa interreto!

Aŭtoritatuloj diverslandaj jam multfoje montradis kiom facila, lernebla kaj entute aplikebla kiel internacia lingvo estas la angla. Nun tion brile pruvis la rusia ministro pri sporto, turismo kaj junulara politiko Vitalij Mutko dum sia parolado, kiun li faris la 2-an de decembro 2010 en Zuriko en la kunsido de FIFA, dum kiu Rusio estis elektita kiel organizanto de la futbala mondpokalo 2018. Li prezentis la rusian proponon kaj faris tion angle (almenaŭ li tiel pensis).
Ĝis la 9-a de januaro tiun esceptan oratoraĵon oni jam spektis en YouTube pli ol 1 miliono da fojoj. Mi aldonu, ke ĝi havis grandegan sukceson ankaŭ en la rusa interreto, kie ĝi ricevis la kromnomon "From hiz hart". Kial? Divenu mem.
P.S. La ĉefa heroo mem poste diris, ke li parkeris tiun ĉi paroladon dum du semajnoj kaj provparolis antaŭ siaj edzino, ŝoforo kaj filinoj. Laŭ li, filinoj "ridegis ĝislarme".

Sunday, January 9, 2011

"Turisto": nemalbona amuzaĵo

Laŭ la julia kalendaro, kiun ĝis nun sekvas la Rusa ortodoksa eklezio, Kristnasko okazas la 7-an de januaro, do de antaŭ kelkaj jaroj novjar-kristnaskaj ferioj en nia lando daŭras ekde la 1-a ĝis la 11-a de januaro. Dum popolaj elektintoj direktas sin al insuloj kaj montoj (nu, por tio ili ja faris tian decidon), plejparto da ordinaraj rusianoj drinkas, manĝas kaj amuzas sin per ĉiaj alireblaj rimedoj. Mi (preskaŭ) ne drinkas, malmulte manĝas, do hodiaŭ mi decidis iri al kinejo. Inter senfinaj adoleskaj filmoj estis nur unu, kiun mi povus spekti sen enuo - "Turisto" kun Johnny Depp kaj Agelina Jolie.
Mi konfirmu: nemalbona amuzaĵo. Certe, la filmo mem ne estas pintoverko kaj apenaŭ eniros la historion de kino. Kaj ĝi apenaŭ estus spektebla sen menciitaj aktoroj. Belega Jolie promenadas tra ne malpli impresiga Venecio, lante ridetas kaj langvore levas la senfinajn okulharojn. Depp kiel ĉiam blagas kaj kapriolas. Unuvorte, ĉiu ludas sian kutiman rolon (aŭ sin mem, ĉu?). Tamen la tuta historio kun originala fabulo, neatenditaj turniĝoj kaj pitoreskaj pejzaĝoj estas sufiĉe alloga.

Aparte amuzis min (kaj ĉiujn aliajn spektantojn, kiuj plenigis la halon) kinobanditoj. Verŝajne okcidentaj reĝisoroj iom laciĝis de rakontoj pri "kruela rusa mafio" (tipa ekzemplo - "Orientaj promesoj" de Cronenberg), do nun la aŭtoro enigis novajn heroojn. En la filmo oni nomas ilin iom nubece - "orienteŭropanoj", sed ĉiu rusiano tuj rekonis ilin laŭ ties tipeca "mova" (de la ukraina vorto "мова" - "lingvo"). Ili tiel kolorriĉe "razmovlali" ("razmovlatj" - ĵargona rusa sinonimo kun signifo "paroli ukraine"), ke la tuta spektantaro ridegis ĉiufoje, kiam tiuj severaj viroj malfermadis la buŝojn. Cetere aspektis ili sufiĉe vere: la ĉefa gangstero memorigis iun kartvelan mafiulon (tiel statas, ke plejparto da plej influhavaj krimuloj de Rusio estas kartveloj aŭ aliaj kaŭkazanoj - ekzemple, armeno "avo Hasan"), kaj ordinaraj banditoj similas al tiuj el nia urbo.
Do, se vi volas amuzi vin sen troa pripensado kaj sentigado - iru kaj spektu. Kaj estu preta forgesi ĉion tuj post eliri kinejon - ĝi estis nura distraĵo.

Tuesday, January 4, 2011

“La Komenco” (Inception): ĉu nenio nova sub la luno?

Ĵus mi kaj mia edzino finspektis “La Komenco” – filmon, pri kiu ĉiuj niaj konatoj (certe – ĉiam pli junaj) diras unuvoĉe: “Kia mojosa ĝi estas!” Kaj kvankam ni ne estas fanatikaj ŝatantoj de scienfikcio, tamen ni decidis gustumi tiun pladon por ke havu propran opinion (ja tion ĉiam postulas de ni amasa reklamo – vi ne certas, sed vi ekprovu!).
Mia edzino enuiĝis post duonhoro, kiam ŝi komprenis ke ŝi fine embarasiĝis kaj ne povas diferencigi unu linion de la historio de la alia (por ke ne diru pri tiuj tria kaj kvara). Mi ne alfrontis tiun problemon nur tial, ke mi tute ne provis sekvi ĉiujn liniojn kaj ion kompreni ĝuste – mi simple spektis kaj (laŭeble) ĝuis la senĉese ŝanĝiĝantajn bildojn. Estis amuze, sed ne pli.
Kial? Nu, same kiel en la kazo de “Avatar” mi kaptis min ĉe la penso, ke ĉion tion mi jam ie vidis, legis, aŭdis.


Vojaĝoj tra la sonĝoj en kiuj kaŝiĝas amantino? Ion similan faris la ĉefheroo de la romano “Fino de la eterno” de Isaak Asimov, kiu vojaĝis tra la tempo – malgrava diferenco. Amantino-fantomo, kun kiu oni povas kunvivi nur en ŝajna realo? Bone, sed ni ĉiuj legis “Solaris” de Stanisław Lem aŭ almenaŭ spektis la samnoman filmon de Andrej Tarkovskij. Mi jam ne diru pri fakte rektaj citaĵoj el antaŭnelongaj filmoj – „Avataro” kun tieaj perteknikaj endormiĝoj kaj „Ŝlosita insulo” de Martin Scorsese kun sama Leonardo DiCaprio kiel ĉefheroo (originala memcitaĵo, ĉu ne?). Eĉ internigo de unu sonĝo (kaj ligita al ĝi historio) ene de tiu alia ne estas io nova. Antaŭ ducent jaroj tion brile demonstris la pola verkisto Jan Potocki en sia “Manuskripto, trovita en Zaragozo”.

Ĉu nenio nova sub la luno? Mi malproksimas de tia skeptikismo. Simple antaŭ ni bone farita kombinaĵo el jam antaŭlonge konataj ingrediencoj. Sed ĉiuj kuiristoj faras same, ĉu ne?

Saturday, January 1, 2011

Stereotipoj kaj realaĵoj


Ĉiam mirigis min kiom forta estas homa inklino al stereotipoj. Tio estas tute komprenebla afero, ĉar stereotipoj donas al oni pretajn ŝablonojn, kiujn oni povas uzi sen pripensi ĉiufoje alfrontitan problemon aŭ situacion. Religio, propagando kaj similaĵoj abunde liveras diversspecajn vidpunktojn - jam formitajn kaj pretajn por digestado. Kiam mi unue interparolis pri politikaj aferoj kun alilandaj ipernitianoj, mi estis preskaŭ ŝokita pro abundeco de tiaj stereotipoj. Cetere ne, plejgrave mirigis min eĉ ne tio, ke alilandaj amaskomunikloj manĝigas homojn per stultaĵoj - al tio mi antaŭlonge alkutimiĝis en Rusio. Mirinda estis kiom forte miaj oponantoj kroĉiĝis al tiuj ŝablonoj kaj nur malmultaj post longa diskutado konsentis, ke eble iuj aferoj estas misprezentataj al ili antaŭe. Plej bone tio vidiĝis dum disputado pri terorismoĈeĉenio aŭ Gorbaĉov ks.
Sed hodiaŭ mi havis okazon renkonti similan konduton en mia propra lando, eĉ urbo. Miaj konatoj - profesiaj aranĝistoj de kultureventoj - petis min fari ekskurson tra la urbo por Tatjana Miĥalkova, fama rusia dezajnistino kaj edzino de famega filmreĝisoro Nikita Miĥalkov, filo de aŭtoro de soveta kaj rusia himnoj.
Ŝi partoprenis en ĵurio de loka dezajnista konkurso kaj petis konatiĝi kun la urbo. Dum nia horo kaj duona promenado tiu ĉefurba damo, multe vojaĝanta tra la mondo, estis multe mirigita, vidante purajn stratojn, bonajn konstruaĵon, kontentvizaĝajn homojn kaj - varman veteron! Lasta fakte ŝokis ŝin, okazintan post neĝkovrita Moskvo en preskaŭ senneĝa Tjumeno. "Kiam mi vojaĝas al Eŭropo, mi telefonas tien kaj demandas pri vetero, - diris ŝi. - Sed nun mi veturis al Siberio, do tuj prenis miajn plej varmajn botojn kaj vizonan felpalton". Tiun palton ŝi estis devigita do demeti, do surmeti denove, ĉar sub ĝi ŝi havis nur malpezan robon - mi neniel povis helpi al povrulino.


Fine de nia ekskurso ĉefurba stelulino demandis min: "Kial en televido oni montas nur malbonon, diras pri problemoj kaj neniam montras kiel reale vivas homoj en rusia provinco?" Mi havis nur unu respondon: "Malbonaj novaĵoj vendeblas pli rapide kaj multekoste".
Ĉu vere necesas ke ĉiu homo vizitis ĉiun lokon en la mondo kaj interparois kun reprezentantoj de ĉiuj nacioj, kredoj kaj politikaj partioj por ke oni finfine seniĝis je tiuj damnitaj stereotipoj? Aŭ ili ĉiam regos la homajn cerbojn?
Amenaŭ de nun mi ne plu miros pri stereotipoj, disvastiĝantaj en okcidentaj landoj. Se eĉ en mia propra lando bone edukitaj, kulturaj homoj nutras sin per falsaj bildoj pri regionoj de sia patrujo, do kion diri pri alilandanoj?