Ekde unuaj minutoj ĝis tiuj lastaj herooj de la filmo preskaŭ senĉese faras heroaĵojn (aŭ malbonaĵojn - ilin oni povas ĉiam ĝuste difini), babilas, krias, sakras, mortas, mortigas - kaj ĉion ĉi sen eĉ ombro de ironio aŭ humuro. Ili kvazaŭ eliris el bildrakontoj - tiom seriozaj, unuflankaj kaj malrealaj ili estas. La historio mem tiom banalas, ke mi eĉ ne kredis tion kaj dum longa tempo atendis - ĉu baldaŭ aperos abrupta vojkurbiĝo kaj oni okazos en tute alia situacio? Kaj denove mi plene eraris. 

Per tiu "kartoneco" de figuroj kaj rekteco de historio la filmo iom memorigis al mi "3:10 al Yuma" - same simplecan kaj senironian. Kaj, se diri sincere, la unua famiĝinta kreaĵo de Cameron - "Titanic" estis fakte same serioza kaj banala, kvankam ja superŝutita jeOskaroj. Eĉ multe kritikata pro samaj kialoj "Avatar" estas multe pli sencohava - almenaŭ laŭ mia vidpunkto.
Do, se vi havas supremenciitan tempon kaj iom da mono, emas spekti duhore mallumajn kavernojn kaj aŭdi senĉesajn raŭkajn kriojn - iru kaj ĝoju. Plian vi apenaŭ ricevos. Kaj ne kuntrenu infanetojn - en la filmo abundas ne nur sakraĵoj, sed ankaŭ tre kruelaj scenoj. Certe, se via malgranduleto ne ŝatas la filmon "Segilo"...