Temas pri la Flammen & Citronen (eo: Flamo kaj citrono) – evidente plej fama kaj multekosta dana filmo. Ĝi rakontas pri paro da teroristoj kun tiuj kromnomoj, agintaj en Kopenhago, okupita de nazioj. Historio de la Dua mondmilito ĉiam altiris min, ĉar tio estas kaj laŭ mi ĉiam estos la plej drameca kaj grandega tragedio en la monda historio. Nome tiam rivelis plej altaj kaj malaltaj ecoj de homa naturo, estis faritaj plej noblaj heroaĵoj kaj plej aĉaj krimoj. Aparte fascinas min homoj, kiuj agadis propravole en komplikegaj kondiĉoj, batalante ne pro ŝtata devigo aŭ vivneceso, sed pro interna sindevigo, strebo al libereco.


Tiaj estas protagonistoj de ĉi filmo. Ordinaraj civiluloj, dum la milito ili devige prenis en la manojn armilon kaj komencis murdi. Ili mortigas naziojn kaj tio ŝarĝas iliajn animojn – temas ja pri pacemaj danoj, kiuj malofte vidis morton antaŭe kaj neniam kaŭzis ĝin. Eĉ pli forta Flamo ŝanceliĝas antaŭ pafi en la kapon de virino, kiun ĵus ne sukcesis mortpafi Citrono. Aldonu ĉi tien diversajn politikajn intrigojn kaj barojn, implikecon de interrilatoj inter rezistantaj grupoj kaj kompreneble enigman damon – kaj la bildo estos finita.
Mi agnosku, ke spektante ĉi filmon mi spertis miksitajn sentojn. Unuflanke, fascinis min kuraĝo kaj volforteco de tiuj du homoj. Ili iom memorigis al mi legendecan sovetan spionon-teroriston Nikolaj Kuznecov, kiu agis en Rovno kiel germana oficiro (iam mi esperantigos mian artikolon pri li). Aliflanke, mi ne povis pretervidi, ke cirkonstancoj de tiuj agoj estis tute diferencaj. Danaj subgrunduloj paŝadas libere tra la okupita ĉefurbo, vojaĝas al paca Stokholmo kaj reen, drinkas en samaj kafejoj kun ĉefo de loka gestapo kaj eĉ ne surhavas maskojn dum operacoj kaj nek likvidas atestantojn de siaj murdoj. Do verŝajne pro tio ili havis pli da tempo por pripensi sian konduton, ekhavi amrilatojn ktp. En Sovetunio nazioj agis multe pli kruele, do sovetaj partizanoj apenaŭ havis eblojn por tiaj pripensadoj.
Tiuj diferencoj inter du mondoj konserviĝis eĉ nun kaj tion oni povas facile rimarki per simpla legado de gazetoj aŭ spektado de novaĵoj. Israelo ekas militon kaj invadas Libanon por revenigi du ordinarajn soldatojn – tute neimagebla situacio por Rusio, kie en senmilita tempo ĉiujare perdas siajn vivojn centoj da soldatoj. Okcidentaj sekretservoj okazigas specialajn operacojn por liberigi kaptitajn militistojn, por kiu oni malŝparas tempon, monon kaj riskas je interŝtatskandaloj – ankaŭ nekompreneble por rusiaj aŭtoritatoj. Kiam daŭris la milito en Ĉeĉenio, dekoj da militistoj troviĝis en kaptejoj ĉe ĉeĉenaj ribeluloj, kiuj torturis ilin, fortranĉis de ili fingrojn antaŭ televidkameraoj kaj, ne ricevinte elaĉetmonon, tratranĉis gorĝojn de junuloj (same antaŭ kameraoj) – kaj societoj de soldataj patrinoj estis fakte solaj, kiuj provis liberigi tiujn knabojn, forgesitajn de sia ŝtato. Do mi ne tre miris, kiam Rusio estis verŝajne lasta ŝtato (aŭ antaŭlasta – antaŭ Taĝikio, ĉu?) evakuinta siajn civitanojn el ekflamiĝintaj arabaj landoj – kiun ili entute interesas, tiuj ordinaraj homoj en nia grandega lando? Strangaj pensasocioj, sed nome al tio instigis min ĉi filmo…
Je la fino aldonu, ke aktoroj plenumas siajn rolojn sufiĉe bone. Nur iom embarasas, ke 23-jaran heroinon ludas aktorino 36-jara. Mi substreku, ke la filmo estas bazita sur realaj eventoj kaj finaj surskriboj konfirmas tion. Bedaŭrinde mi ne sukcesis spekti ĝin je la originala sono, ĉar rusaj subtitoloj estas (kiel preskaŭ ĉiam) aĉaj, eĉ kun lingvaj eraroj. Espereble iam danaj samideanoj faros pli bonajn subtitolojn (aŭ sonojn) en nia kara lingvo kaj ni ĉiuj akiros eblecon spekti ĉi filmon per Verda filmejo senĝene. Ĝi ja meritas tion.