Saturday, June 25, 2011

Anna Isaĉenko, flegistino de la evakua hospitalo

Anna-n Miĥajlovna ni trafis hazarde – ŝia najbarino forestis kaj ŝi staris ĉe apuda baro. Ni ekinterparolis, poste eniris domon kaj daŭrigis konversacion, trarigardante malnovajn fotojn. Severa kaj foje kategorieca en siaj opinioj, nia kunparolantino ŝajne bone lernis maski siajn sentojn. Tamen el rimarketoj kaj preterkure diritaj frazoj formiĝis tute alia bildo. Kaj post finlegi ŝiajn rememorojn apenaŭ iu povos riproĉi pri malmolkoreco ties aŭtoron – Anna Miĥajlovna Isaĉenko, flegistinon-frontulinon.
Ĉaldonino
Mi naskiĝis en januaro 1921 en la vilaĝo Znamenŝĉiki (nun - Vikulova distrikto, Tjumena provinco). La patro – Miĥail Krisantjeviĉ Gunin, la patrino – Praskovja Nikitiŝna (antaŭ edziniĝo – Znamenŝĉikova). Ili geedziĝis “fuĝe” – la patro forŝtelis la patrinon, do oni donis por ŝi neniun doton. Ili ambaŭ estis el tiu vilaĝo. La gepatroj diris, ke ni estas ĉaldonoj, do ankaŭ mi estas ĉaldonino – tiel nomiĝis homoj, kies praŭloj de antaŭlonge loĝas en Siberio. Transmigrantoj, kiuj aliris el okcidentaj regionoj en la 19-a kaj 20-a jarcentoj nomiĝis alie – “samoĥodi” (eo: memirantoj).
La patrino havis dek infanojn, sed postvivis nur kvin. Ŝi mem rakontis al mi, ke ĵus post kiam mi naskiĝis, ŝia filo malsaniĝis pro morbilo. La patrino deziris ke li vivu, do ŝi fomentis nin per unu folifasko – por ke mi malsaniĝu. Sed mi ja vivas ĝis nun kaj li mortis! La plej aĝa frato nomiĝis Trifon – tiel nomis ĝin popo, laŭ kalendaro de sanktuloj. La patrino ofte forgesadis tiun nomon kaj kuradis al unu virino en la vilaĝo, filo de kiu nomiĝis same. Estis ankaŭ la fratoj Aleksandro (n. 1910) kaj Nikolaj (1924), kaj la fratino Anastasija (1928).
Vesperaj kursoj
En 1928 komenciĝis kolektivigo kaj la patro por ne aniĝi en kolĥozo forveturis en VTUZurbeton apud Sverdlovsko. Sekvan jaron ankaŭ ni transloĝiĝis al li. Tie ni loĝis en barako – longa, por kelkaj familioj, meze staris tablo sur interkrucigitaj lignobastonoj. Internaj muroj mankis. Do kiam ni transloĝiĝis en la uzinon Uralmaŝ kaj ricevis tie loĝejon – same en barako, sed jam propran, apartan – tio estis paradizo por ni. Poste la patro komencis konstrui terkabanon – duono de la domo troviĝis subtere, sed fenestroj ekstere.
Lerni mi komencis ankaŭ en barako – tie troviĝis nia lernejo. Sed la 6-an kaj 7-an lernojarojn mi jam trapasis en nova konstruaĵo – brika, duetaĝa. En lernejon mi ekiris iom malfrue, do finis ĝin ankaŭ malfrue – 16-jaraĝa. La patro dungiĝis en kliniko kiel jungilaristo – tiam ja mankis aŭtoj, ĉion faris ĉevaloj. La patrino estis senalfabeta kaj laboris en sama kliniko kiel kortopurigisto, ni helpis al ŝi pri tio.
18-jaraĝa mi eklaboris en la uzino Uralmaŝ, samtempe lernis en la vespera lernejo kaj finis la 9-jaran lernadon. Sed la 10-an jaron lerni mi ne volis – daŭrigi lernadon en instituto mi ne planis, krome mi malhavis bonajn ŝuojn, kaj en Sverdlovskon veturadi ankaŭ estis malfacile. Do jen iufoje aliras min ĉeflaboristo (mi laboris en ŝtalejo) kaj diras: “Kial vi Anjo estas tiom enpensiĝinta?” Mi diras: “Jen mi finis lernadon, do mi ne scias kion fari ĉiuvespere.” – “Iru al mia maljunulino (lia edzino estris la vesperajn kursojn de la Ruĝa Kruco). Vi estas junulino, do por vi tio estos utila”.
En 1939 mi aliĝis al tiuj kursoj. En 1941 mi devintus ekzameniĝi, sed jen komenciĝis la milito. Post tio oni jam nenien forlasis nin, la kirurgia sekcio de la kursoj tuj estis mobilizita. Septembre ni ekzameniĝis kaj la 14-an de oktobro jam ricevis rekrutleterojn – kaj ek al militkomisarejoj.
Nia hospitalo formiĝis en la fervojstacio Iset. La evakua hospitalo N 3859, kampa poŝto N 59. Ĉiuj junulinoj en la hospitalo estis el Sverdlovsko, do ni kune servis plu. Poste aperadis kaj aliaj, ne sverdlovskanoj, ĉar la hospitalo kreskis, estis tre multe da malsanuloj. Ni laboris diurnon trans diurno – mi eĉ ne scias, kiam ni sukcesis iom dormi.
Jen alveturis nia trajnohospitalo al la Leningrada fronto, haltis. Ĝustatempe la germanoj ekblokadis la urbon. Por ni tio certe estis forta ŝoko – oni bombardas tage kaj nokte, fajfilegoj bruas, ĉio estas maskita. El de la Volĥova kaj Leningrada frontoj oni konstante veturigadis vunditojn. Poste oni liberigis Leningradon kaj ni ekveturis plu, postsekvante fronton.
Vunditoj
Al la unua vundito, kiun oni liveris al oni, oni estis devigitaj amputi la dekstran manon. Li rekonsciiĝis – la mano forestas. “Por kio vi ĝin fortranĉis?! Kial vi tute ne mortigis min?! Mi iel ajn ne veturu hejmen – kien mi iru sen la dekstra mano? Mi pli bone ĵetu min sub trajnon! Ne, mi ne plu vivu!” Kaj tiel li ploris, vunditoj konsolis lin: “Ni instruos vin skribi per maldekstra mano, ĉio enordiĝos” – “Ne, ne! Por kiu mi tia estos bezonata?!”. Sed poste komencis alveni novaj vunditoj – sen kruroj, brulvunditaj kaj li rezignaciis, forveturis. Kaj poste ankoraŭ dum longa tempo li sendadis al ni leterojn. Li dungiĝis kiel kalkulisto, diris: “Jes, mi ankoraŭ estas feliĉa, ke mi restis vivanta”.


Aviadistojn oni alveturadis grave brulvunditajn. Ili kuŝis sur specialaj litoj, senvestaj, malantaŭ kurtenoj. Tie estis tiaj brulcikatroj, ke efektive eĉ patrino ne ekscius onin. Foje oni eniras ĉambron kaj jen liaj okuloj iom malfermiĝis: “Hoj, fratino [en la rusa “flegistino” kaj “fratino” estas la sama vorto. – S. Belov], mi vidas vin”. Do oni pro ĝojo pretas ĉirkaŭkisi lin. Oni manĝigas lin per kulero kaj li nur iom malfermetas la buŝon. Estis malfacile. Fetoro en brulvundaj ĉambroj estis neeltenebla kaj oni necesis ne nur elteni, sed ankaŭ ne montri tion. Pusajn vundojn ankoraŭ iel oni povis elteni, sed brulvundojn… Sed ni sciis, ke krom ni neniu alvenos al ili, neniu faros ion, sciis ke ĉio restos sur ni.


Mi rememoras tian kazon. Ni havis pezan malsanulon, ĉe li estis trafita la pulmo. Ni resanigis lin, elmalsanulejigis. Ĉiu post hospitalo penis denove trafi sian trupon. Kaj tuj kiam li alveturis tien, lia trupo komencis ofensivon. Kaj al li okazis apendicito. Sed neniu havis tiam tempon atenti lin, li longe toleris kaj fine lia apendico krevis. Oni alveturigis lin en tre peza sanstato kun peritoneito kaj baldaŭ li mortis. Kiel ni suferis! Tiom ni sanigadis lin, li iĝis por ni kvazaŭ parenca kaj jen…


Poste estis ĉe ni junuleto 19-jara, aviadisto, kun gravaj brulvundoj, ĉiuj kruroj liaj estis bruligitaj. Nu, oni amputis ilin, sed gangreno iris ĉiam supren kaj supren. Li diras: “Mi devas vivi. Mia patrino estas sola, ŝi tiom amas min, mi ŝin amas, mi devas vivi”. Kaj jen li komencis aktive manĝi: “Donu al mi manĝaĵojn, donu al mi manĝi ion, mi ne volas morti!” Kaj malgraŭ tio li mortis. La gangreno ekiris supren kaj li pereis.
Reveno
La militon mi finis en Cēsis, je 125 km for de Rigo (Latvio). Se diri ĝuste la milito daŭris plu, sed por mi jam finiĝis. Mi tiam iĝis 24-jaraĝa kaj estis ĉe ni la knabo, metodisto pri kuraca korpokulturo. Sep monatojn li amindumis min, sed mi ne respondis konsente. Nur poste, kiam oni jam liberigis sovetan teritorion kaj la milito ekiris al la fino, li diris al mi: “Nu jen, nun oni jam ne mortigos nin” – kaj mi edziniĝis. Nu, ja aĝo estis tia, ke mi tuj gravediĝis kaj veturis hejmen. La hospitalo nia post la milito estis transsendita al la Ekstrema Oriento. Tial mi malmobiliziĝis en 1945, sed mia edzo nur en 1948, tiam ni denove renkontiĝis – jam en la vilaĝo Vikulovo.


Mi transloĝiĝis tien pro jena kialo. Mia frato Saŝa [minuskla formo de Aleksandr. – S. Belov] iris al fronto kaj pereis apud Stalingrado. Alia frato, Nikolaj havis “kirason” [tiel oni nomis dokumenton, enlistigantan gravajn spertulojn, kiujn oni ne rekrutis dum milito. – S. Belov] – li laboris en Uralmaŝ, en milita produktado. Sed en 1943 tie okazis amasa veneniĝo per ladmanĝaĵoj – 70 homoj estis damaĝitaj, multaj pereis. Li ja estis staĥanovano [tiel oni nomis laboristojn, kiuj multe superis kutimajn labornormojn, do ricevis pliajn monon kaj manĝaĵojn; la fondinto de tiu movado estis la laboristo Staĥanov. – S. Belov], do li ricevis duoblan porcion. Pli ol diurnon li forestis, la patrino jam komencis serĉi lin. Sed poste li alvenis hejmen senvestita, apenaŭ staranta sur piedoj kaj baldaŭ mortis. La patrino komencis freneziĝi pro tiu malfeliĉo, nokte iradis al lia tombo, do kuracisto konsilis transloĝiĝi al alia loko, foren de tie. Tiel la gepatroj forveturis al Vikulovo, kie la patro havis kvin fratojn. Li dungiĝis kiel fornisto en loĝeja sekcio de loka administracio, la patrino mastrumis hejmon. Do tien mi alveturis.


La edzo revenis vundita en ŝultron, la pulmo estis trafita kaj aldone tiam frostis kaj li malsaniĝis je tuberkulozo. Oni nomumis lin estri la sekcion pri kulturo. Li estis devigata multe disveturi laŭ la distrikto kaj jen foje en januaro li veturis al la fora vilaĝo Kargali, malvarmumis kaj en marto mortis. Kaj mi restis kun du infanoj.
Malsanulejo
Al tiu tempo mi dungiĝis flegistino en la distrikta malsanulejo. Vunditoj multis, ĉiuj havis superstreĉitajn nervojn. Iu elkuras nokte kaj krias: “A-a, vi dormas kaj tie la germanoj jam aliras!” – oni necesis kvietigi lin. Alia ekiris en manĝejon kaj jen kuras reen. “Ĉu vi jam finmanĝis?” – “Ĉu mi devas esti sidanta kaj elrigardanta ĝis kiam oni alportos al mi?!” Do oni komencas admoni lin: ‘Nu, jen mi alportu” – “Ĉu vi estas kelnerino?!”


Kiam mi alveturis, ĉi tie estis nur du kuracistoj – la ĉefkuracisto Savickij kaj lia edzino – infankuracisto. Aliaj estis helpkuracistoj. Poste alveturadis multaj el urbo, laŭ distribuordonoj [ĝis la fino de la 1980-aj jaroj finlernantoj de altlernejoj estis devigataj dum kelkaj jaroj labori en lokoj, kien sendis ilin aparta komisiono. – S. Belov], je mia memoro pli ol cent tiaj estis. Jaron-duan oni laboris kaj forveturis reen. La kirurgia flegistino en la malsanulejo estis maljuna; ŝi en unu loko bandaĝon nodas, ĝi en alia loko pendas. Do ŝi eĉ ĵaluzis vunditojn, ke ili al mi iris por pansado, atendis min speciale. Mi revenas post tagmanĝo, ŝi diras: “Jen, oni denove atendas vin!”
Foje, verŝajne en 1948, en la vilaĝo Balagani okazis ekflamo de sifiliso. Tie loĝis germanino, evidente malsana, ŝiaj infanetoj brodis, prenis fadenojn en buŝojn – do tiel infektiĝis. Multe da infanoj tiam malsaniĝis, dum longa tempo ne forlasadis ni tiun vilaĝon.
Memoras mi, kiel pereis la fama prezidanto de kolĥozo, la unua en la Tjumena provinco Heroo de la Socialisma laboro Vasilij Golcov. Li alveturis en Balagani al prezidanto de loka kolĥozo. Kaj io tie okazis, ke li grave brulvundiĝis. Kvazaŭ li eliris en vestiblon, falis kun kerosena lampo… nu, malluma historio. Kiam oni alveturigis lin en la malsanulejon, mi interparolis kun li. Li diris: “Mi resaniĝos kaj tiam ĉion rakontos kaj ĉion enketos”. Sed poste li mortis kaj nenio klariĝis.


Kiam la filo iom kreskis, mi veturis al Tjumeno por lerni. En 1948 mi finis specialiĝon kaj iĝis unua en la distrikto (ĝis 1960 – fakte sola) klinika laboratoriistino. Tiam mankis iuj ajn kontraŭkoncipiloj. Virinoj naskis hejme, memstare abortigis sin. Oni alveturigas tian nokte, ni enverŝas en ŝin sangon kaj ĝi elverŝiĝas reen; jen mi sidas apude, mezuras hemoglobinon. Kaj matene denove oni iras labori.
Krome la malsanulejo havis propran bieneton kun bovinoj, ĉevaloj. Do ni falĉis greson, priklis terpomojn – oni ja necesis per io manĝigi malsanulojn. Pano post la milito estis disdonata laŭ manĝokartoj, po 1 kg tage. Vicoj estis grandegaj kaj dume neniu konis – ĉu oni alveturigos ĝin, ĉu ne? Do tiel mi laboris ĝis pensiiĝo en 1976.

Saturday, June 18, 2011

Vojaĝo al Tomsko – urbo de Ĉeĥov, studentoj kaj humuristoj

Antaŭ semajno mi revenis el laŭvica vojaĝo – ĉi-kaze aferoj pelis min al la malnova siberia urbo Tomsko. Situanta sufiĉe malporksime de Tjumeno (mi veturis preskaŭ diurnon en trajno), ĝi iam estis konsiderata neoficiala kultura kaj scienca ĉefurbo de Siberio, oni eĉ nomis ĝin “Siberiaj Atenoj”. Tamen nun oni plej ofte diras pri ĝi multe malpli estime: “nura vilaĝo”. Fakte tiel ja estas, almenaŭ parte. Tomsko enhavas pli ol duonmilionon da loĝantoj kaj estas ĉefurbo de samnoma provinco, sed ĉi teritorio havas tre malmulte da nafto kaj gaso – solaj valoraĵoj de moderna Rusio. Kiel evidentas, en nia lando nun bonfartas nur tri grupoj da homoj – naftistoj kaj gasistoj, elminigantaj hidrokarbonojn, kaj ŝtatoficistoj, kiuj disdividas ilin.

Mi veturis al Tomsko por prezenti mian entreprenon TjumenNIIgiprogaz (“filina” kompanio de Gazprom) en loka ekspozicio. Kun mi vojaĝis ankaŭ fizikisto Albert Aleksandroviĉ Bolotov, pli ol 70-jaraĝa spertulo, aŭtoro de multaj interesaj teknologioj. Laŭvoje ni precipe interbabilis, ĉar kvankam mi estas tute malalfabeta pri fiziko (matematiko, kemio, geometrio…), mia kolego rakontadis ĉion tiel leĝere kaj interese, ke eĉ al mi ŝajnis, ke mi ion ekkomprenas.


Do laŭvican fojon mi konvinkiĝis, ke veraj intelektuloj kaj inteligenciantoj estas homoj afablaj kaj simplaj pri interkomunikado, ol nuraj parvenuoj-elsaltuloj. Bolotov lernis en la fizika fakultato de la Moskva ŝtata universitato, kiu estas konsiderata unu el plej elstaraj centroj de la fizika scienco en la mondo. Kompreneble li, same kiel ĉiuj liaj samlernantoj, dum militservado ne gardis forajn ŝtatlimojn, sed laboris pri sia fako, dum du jaroj kalkulante punktojn de starto kaj celo por nukleaj raketoj. 


Laŭ liaj vortoj, tiam li unue eksciis, ke la tuta planedo estas kovrita de la densa reto de koordinatoj, kunligantaj eblajn celojn kaj punktojn de raketlanĉoj. Poste li estis vic-rektoro de la Tjumena ŝtata universitato kaj nun laboras en nia entrepreno, kreante tute pacajn teknologiojn por serĉado de minejoj, utiligo de nafta gaso, renovigo de akvoputoj ktp.


La ekspozicio “Nafto. Gaso. Geologio”, aranĝita en la Tomska teknoparko, evidentiĝis esti sufiĉe malgranda kaj malvigla, same kiel la teknoparko mem. Troviĝanta en dua etaĝo de la granda vendejo de konstrumaterialoj, ĉirkaŭita de deponejoj kaj aŭtoparkumejoj, ĝi grave malsamas je la Tjumena teknoparko, funkcianta en granda luksa domo en la centro de la urbo. 


Kiel ajn estis, sed ni honeste plenumis sian devon, dum kelkaj tagoj rakontante al malmultaj vizitantoj pri laboroj de nia entrepreno, respondante iliajn demandojn kaj disdonante reklambroŝurojn kaj suvenirojn.


Vesperojn mi dediĉis al mia plej ŝatata afero dum tiaj vojaĝoj – promenado tra la urbo. Unuan tempon mi vagadis ĉirkaŭ hotelo “Tomsko” (jen enigmo – kiel oni donis al ĝi nur tri ŝtelojn? Kial ne kvar, kvin aŭ ses?) kaj, vidante nur kvinetaĝajn Ĥruŝĉov-domojn kaj aĉajn lignokonstruaĵojn, mi neniel sukcesis kompreni: kie ja estas tiu fama malnova Tomsko? 


Nur dum la tria, preskaŭ seŝhora piedirvojaĝo mi trovis ĝin – kaj ĝi ja valoris penon.


Tra historian parton de la urbo trapasas la Lenin-strato, kiu plenumas rolon similan al tiu de la Nevskij-strato en Sankt-Peterburgo, Arbato aŭ Tverskaja en Moskvo, Ĥreŝĉatik en Kievo ks. Grandaj kaj belaj malnovaj konstruaĵoj akompanas vin dum almenaŭ kelkkilometra distanco. 


Paroj de junulinoj en kurtegaj ŝortoj rapidas tien kaj reen. Preter ili traveturas aŭtoj (foje sufiĉe ŝikaj), el kiuj tra malfermitaj fenestroj aŭdiĝas laŭta moderna muziko kaj vidiĝas junuloj en malhelaj okuloj. Fontanoj, skulptaĵoj, florbedoj – afabla bildo.


Kompreneble malriĉeco de la urbo sentiĝas eĉ tie. Urbaj busoj estas malgrandaj, malnovaj kaj ege aĉaj – en Tjumeno tiaj veturas apenaŭ nur en forajn vilaĝojn. 


Kajo ĉe la rivero Tom estis konstruita antaŭ kelkdekoj da jaroj, eĉ tiam estis modesta, sed nun preskaŭ plene disfaliĝis. Grizaj betonŝtupoj estas elradikigitaj kaj disĵetitaj, kvazaŭ iu grandegulo faris tion. 


Loka junulino el la urba administracio klarigis al mi, ke antaŭan jaron la rivero elbordiĝis kaj tio sekvigis multajn damaĝojn. Glacipecoj grandaj je plenkreska homo kuŝis surborde sub arda suno kaj homoj speciale iradis por foti sin apud ili. Iel ajn post pompa tjumena kajo tia senordeco kaj simplegeco vere ŝokas.


Multe pli interesaj okazis esti lokaj skulptaĵoj. Tomsko sukcesis konservi multajn sovetajn statuojn, kiuj nun tute perdis sian ideologian signifon kaj aspektas iom naïve, memorigante pri jungpionira infanaĝo de mia kaj antaŭaj generacioj. 


Posedantoj de unu baro entute suprenŝovis statuon de juna pioniro super sia enirejo – estas strange, sed amuze.


Sed multe pli interesaj estas aliaj, novaj skulptaĵoj, plejparte humuraj. Ekzemple sur kajo staras la statuo de ridiga vireto kun longaj piedoj, ombrelo enmane, en okulvitroj sur brilanta nazo kaj en malnovmoda ĉapelo. Tio estas la fama rusa verkisto “Anton Pavloviĉ Ĉeĥov vidata per okuloj de ebria viro, kuŝanta en kavo kaj neniam leginta “Kaŝtankon” – almenaŭ tiel diras surskribo ĉe liaj piedoj. 


Mi mem vidis, kiel du junulinoj unu post la alia kun seriozega mieno ekstaris antaŭ ĝi kaj koncentriĝinte frotis verkistan nazon. Mi konsilis al ili ekfroti ankaŭ ombrelon, finoj de kiu estas ne malpli brilantaj, sed knabinoj nur mire kaj suspekteme ekrigardis min kaj daŭrigis sian penadon. Poste oni rakontis al mi, ke tio estas nova tomska antaŭsigno – frotado de Ĉeĥov-nazo kaŭzas sukcesan trapason de ekzameno. 


Tomsko estas la urbo de multaj altlernejoj, nome ĉi tie estis establita unua siberia universitato, do studentoj tie abundas (mi eĉ renkontis du nigrulojn). 


Alia antaŭsigno vidiĝas sur baroj de kajo, superpendigitaj per seruroj. Temas pri nova tradicio, disvastiĝinta ankaŭ en Tjumeno - novgeedzoj post registriĝo de sia unio veturas al ponto kaj pendigas serurojn kiel signon de ĝia eterneco (ŝlosiloj ĵetatas en riveron, do neniu malunuigos ilin).


En Lenin-strato kaj apud ĝi estas ankaŭ multaj aliaj monumentoj honore al: graveda virino, sankta Tatjana (aŭspiciantino de studentaro), infano trovita en brasikkapo (en Rusio oni tiel klarigas al malgrandaj geknaboj ties aperon), cigno, ligna rublo (diference de usona dolaro ĝi ne estas garantiata de oro, do oni de antaŭlonge nomas ĝin “ligna”), feliĉo (supersatiĝinta lupo el fama soveta animacio), amanto pendanta malantaŭ fenestro, pantofloj (ili staras sur ŝtuparo de la hotelo “Tomsko”), elektristo suprengrimpanta foston, ktp.



Tomskanoj entute estas humuremaj homoj, tion konfirmas ankaŭ multaj surskriboj kaj elpendaĵoj. 


Jen sur la muro de venerologia malsanulejo pendas reklamŝildo de turisma firmao, bildiganta junajn virinon kaj viron sur plaĝo kun avertanta surskribo “Rilatoj hazardaj, sekvoj malĝojaj”. 


Sur la muro de stomatologia salono, super centra placo kaj kajo brilas fiera aserto: “Amo kuracas ĉion – krom kario”.


Siberianoj ĉiam estis toleremaj kaj en Tomsko mi trovis pliajn atestojn de tio. Je 50 m de la loko kie estis fondita la urbo, staras katolika preĝejo. Iom malproksime, ankaŭ je 50 m de la centra Lenin-strato, staras granda kaj bela sinagogo. 


La ortodoksa Bogojavlenskij-katedralo nun estas restaŭrata, do mi ne sukcesis eniri ĝin kaj fotis nur apudan domon kun horloĝo kun originala ciferplato, en kiu arabaj ciferoj estas anstataŭigataj per malnovslavaj literoj samsignifaj.


Du vesperojn mi promenadis po kelkaj horoj kaj nun mi povas diri: mi vidis Tomskon. Kaj ĝi plaĉis al mi.

Saturday, June 11, 2011

Virina sorto aŭ Servado de Lidija Silĉenko

“Virinaj sortoj” – diras ni foje pri inaj vivhistorioj. Sed apenaŭ eblas diri tion pri la sorto de Lidija Silĉenko. Ŝia tuta vivo trapasis en servado – unue en milico, poste en sanitara trajno, en distrikta komitato de la partio. Rememorante tiujn jarojn ŝi plej ofte elbuŝigas la du vortojn: “malfacile” kaj “timige”. Se tio estas “virina” sorto de ŝia generacio, do kiaj ja estis “viraj” sortoj?


Ĉaldonoj
Mi naskiĝis en 1921 en la vilaĝo Ĉerniŝova de la Balagana vilaĝa soveto, Vikulova distrikto (nun - Tjumena provinco). La patro nomiĝis Spiridon Vasiljeviĉ Mulavin, la patrino – Darja Andrejevna (antaŭ edziniĝo – Novgorodceva). La patro naskiĝis en la vilaĝo Kalgan, trijara li orfiĝis kaj loĝis ĉe malproksimaj parencoj. Post filigo li ricevis novan patronomon – Stepanoviĉ. Ili akceptis lin en familion intence – por ke kiam li elkreskos, fordonu lin en armeon anstataŭ sia filo. Do tiel li rekrutiĝis, militis, estis militkaptita. Sed kiam komenciĝis la milito, ilian propran filon oni ankaŭ rekrutigis – en laborarmeon [tiel nomiĝis organizaĵo, aranĝita simile al armeo, kie dum la milito laboris malsanaj aŭ politike nefidindaj homoj. – S. Belov]. Do la patro evidente tion transdonis al mi herede – ankaŭ mi ses jarojn en armeo servis: kvar jarojn en fronto kaj du pliajn en paca tempo. Do fakte mi servis anstataŭ tri soldatoj! [poste en la Soveta aremo soldatservo daŭris kutime du jarojn. – S. Belov].


La patrino naskiĝis en Abatska distrikto [sama provinco. – S. Belov]. Miaj gepatroj estis ĉaldonoj [do malnovaj loĝantoj de Siberio, transloĝiĝintaj tien antaŭ la amasa migrado de la 19-20 jarcentoj. – S. Belov]. Samoĥodoj [eo: “memirantoj” – tiel oni nomis transmigrintojn, kiuj transloĝiĝis en Siberion en la 19-a kaj 20-a jarcentoj. – S. Belob] loĝis en aliaj vilaĝoj – Borovlanka, Ermaki. Niaj vilaĝoj – Ĉerniŝova, Pestova, Balagani estis ĉaldonaj. Nia parolmaniero ankaŭ diferencis de tiu samoĥoda. Ili ja kiel ukrainanoj parolas, sed tiuj eble laŭregule kaj niaj – kiel ajn. Ili tuj vidiĝis laŭ sia parolmaniero. Kiam la patrino estis en lastaj gravedmonatoj kun mi, la patro kolektis ŝiajn vestaĵojn kaj veturis al Ermaki por interŝanĝi ilin kontraŭ pano – estis ja forta malsato. Do li diris, ke ne ĉiun vorton povis kompreni. Sed post ioma tempo ni ja alkutimiĝis, komencis kompreni. Mi en Lvivo nur iom loĝis kaj eĉ la polan lingvon komencis kompreni.
Ĉerniŝova staris en bona loko: la du riveroj – Iŝim kaj Gotovka, lagoj, en arbaro fungoj kaj beroj abundas. Ĉirkaŭ 70 domoj en ĝi estis. Preĝejon ĝi ne havis, ni iradis al Balagani. Malsanulejo ankaŭ mankis, nur heklpkuracist-akuŝistejo estis en apuda Balagani. Nun en la vilaĝo malnovloĝantoj preskaŭ malaperis, alveturis nur tataroj, starigis sian vendejon kaj bredas brutaron – sed anserojn, ne porkojn
La patrino naskis 12 infanojn, sed postvivis nur ses. Ĉiujn ŝi naskis hejme – kuracistoj kaj medikamentoj tiam mankis, oni nur trinkis tizanojn, estis kuracataj de oniaj patrinoj. Mi ĝis 70 jaroj tute ne akceptis tablojdojn, nur nun komencis – hipertonio turmentas min. Alfabeton la gepatroj ankaŭ preskaŭ ne konis. La patro iom sciis legi, la patrino estis tute senalfabeta. Jen tiel ni vivs.

Kolĥozo
Kiam oni establis kolĥozon, la patro unua aniĝis al ĝi – tia li estis patrioto. Kolektivigo ĉe ni trapasis rapide. Tutan brutaron oni deprenis de homoj, restigis nur po bovidino. Ni havis bonajn brutkortojn – varmajn, kun ŝedoj por malvarmiĝo. Sed en la kolĥozo oni aranĝis komunan brutokorton – iel ajn, kure.
Tiam oni komencis ĉiujn listigi en kulakojn [kulako – tiel en la rusa kamparo oni nomis riĉan vilaĝanon, uzantan dungitojn; dum kolektivigo okazis malkulakigo – deprenado de havaĵoj kaj ekzilado de multaj homoj, ofte ordinaraj vilaĝanoj. – S. Belov]. Jen se iom bone vivas homo, do li jam estas kulako, necesas elpeli lin. Oni sendis ilin ien al Nordo. Ni havis ventomuelejon, do la patro ankaŭ estis agnoskita kulako kaj ekskludita el la kolĥozo. Li nelonge pensis, kolektis havaĵojn kaj forveturis en Sverdlovskon al minlaborejoj. Li ja estis orfo, kreskis ĉe fremdaj homoj, do alkutimiĝis labori.
Poste ili komprenis sian eraron, diris al la patrino: “Do Spiridon Stepanoviĉ veturu hejmen. Li estis agnoskita nur mezulo”. Ŝi respondis: “Ĉu vi pensis, ke por vi du sunoj leviĝos, se Sprirĉjo forveturos? Ni aranĝos vivon sen vi, ne plu iros al la kolĥozo”. Poste ili certe aniĝis. Kiam la patro mortis, la patrino kuniĝis al najbaro – li ankaŭ vidviĝis, do tiel ili kune vivis.

Milica servo
En 1932 ĉi tie estis forta malsato kaj ni forveturis al Ĉitao, al pli granda frato – li tiam havis 20 jarojn kaj laboris en NKVD [mallongigo de la Narodnij Komitet Vnutreniĥ Del – Popola Komitato pri Internaj Aferoj. – S. Belov]. Tie oni donadis po 8 kg de blanka faruno [temas pri tritika faruno. – S. Belov] por vivtenato kaj po 16 kg por laboranto. Ĉi tie ja nenion donadis, oni rumekson ĉevalan [Rumex confertus - S. Belov] kaj herbojn sekigis, pistis kaj manĝis. Poste la patro malsaniĝis kaj forveturis reen, diris, ke li volas morti hejme. Ĉi tie ja oni entombigis lin.


En 1939 oni sendis la fraton en “liberigitajn urbojn” kiel tiam oni nomis Okcidentan Ukrainion, kien ĵus alvenis la Ruĝa Armeo. Mi veturis kun li. Unue ni alveturis Lvivon, poste venis al Ĉernivco. Poste oni sendis lin kiel estro de operacia sekcio en la stacio Remi de la Kiŝineva fervojo, sed min oni restigis. En 1941 alvenis sendordono el Ĥarkovo en milican lernejon. Estro elvokis min: “Ĉu vi ja ŝatas operacian laboron? Do enmatrikuliĝu. Du jarojn vi lernos kaj do iĝos serioza homo”. Mi ĉion kopiis, sendis, oni respondis al mi, ke pri ekzamenado sciigos poste. Kaj tiam la milito komenciĝis.

Sub bomboj
Tuj antaŭ la milito mi loĝis en Ĉernivco, laboris sekretariino en milico. Tiam estis multe da transfuĝintoj kaj ĉiuj ili diris, ke baldaŭ estos milito. Oni kaptis ilin kaj ekzilis al Siberio kiel provokantoj. Nu, poste la 22-an de junio 1941 ekbrulis aviadiloj en aerodromoj kaj tiam duboj jam mankis – komenciĝis milito. Tuj antaŭ tio mi finis la kursojn por flegistinoj – kvazaŭ mi estus sentanta, ke baldaŭ tio utilos.
Kiam komenciĝis la milito, oni tuj elvokis min al militkomisarejo: “Prenu vojaĝpaperon kaj ek al hospitalo”. Sed oni ne forlasis min el milico, petis prokrasti por sendi arkivojn al Moskvo – komenciĝis evakuo. Vespere la 22-an de junio ni jam sendis unuajn trajnojn kun familioj de partiaj kaj sovetaj aktivuloj, ĉirkaŭ tri trajnoj sukcesis sendi. Ĉio okazis ĉe plena malheligo. Oni diras, ke Hitlero elpaŝis tiam en radio kaj deklaris, ke la 26-an de junio li estos trinkanta teon en la restoracio “Luks” en Ĉernovico. La restoracio tiu vere estis en la urbo.


La 26-an de junio ni jam forlasis Ĉernovicon. Tuj post kiam ni transveturis la riveron Prut, komenciĝis bombardo, per rekta bombotrafo estis frakasita ponto. Ni elsaltis el aŭto, ĵetis sin en bombotruon kaj tiel saviĝis. Sed aŭto nia estis detruita, do ni estis devigitaj plu iri piede. Ni trovis kirastrajnon, ekveturis en ĝi. Lokuloj vidas, ke milicanoj forveturas, do nur svingas kapojn: “Aj-aj-aj!” Ĝisveturis ni polan limon, la stacion Gusjatino kaj jen komenciĝis tia bombardo! Nome tiam amasiĝis multe da trajnoj kun civiluloj kaj aldone armea trupo aliris, do germanoj alflugis. Ne eblis eĉ spiri, en bosko ĉifonflokoj sur arboj pendis.


Ni estis devigitaj denove piediri. Jen ni veturas en kargotrajno, jen sur vagonplafono. Foje nokte ni iris, antaŭ mateno haltis en arbaro kaj jen vidas: oni elpelis en herbokampon bovinojn el apuda vilaĝo. Unu milicano diras al mi” Iru, Lidinjo, ni melkos bovinon, suĉos iom da lakto”. Mi rifuzis kaj li ekiris, sidis sub la bovinon. Tuj de ie alflugis aviadilo kaj komencis bati al tiu grego! Rido kaptis min, sed Miŝĉjo Borovikov kriis: “Ĉesu, antaŭ malĝojo vi ridas!” Li same estis vikulovano, el la vilaĝo Taŝairskije Verŝini, kuraĝa estis la viro. Jen alvenis nia trinkulo. “Nu, ĉu, satsuĉis?” – “Jes, iom suĉetis” – bovinoj certe estis jam melkitaj. Poste li tamen pereis, ne revenis post la milito.

Sanitara trajno
Ĝisiris ni la stacion Kozjakino, Ĵitomira provinco. Viroj diras al mi: “Iru al militkomisarejo. Junulinon oni pli atentos”. Mi aliris, tie amaso da militistoj. Mi ĉion rakontis, militkomisaro diras: “Ĉu vi volas manĝi?” – “Vi demandas! Mi jam ne scias, kiel oni manĝas – tiom da tempo mi estas malsata”. Li ordonis al soldato alporti panon. “Kiom da vi estas?” – “Kvinopo – kvar viroj kaj mi” – “Nu, iru, manĝu kaj poste viroj iru ĉi tien. Por vi jen ordonpapero – estu flegistino en sanitara trajno”.


Trovis ni iun akvotubon, eksidis. Apenaŭ ni sukcesis dispecigi tiun panon, denove alflugis germanoj, komencis bombardi. Evidente ili rimarkis, ke multe da aŭtoj kaj soldatoj amasiĝis. Nu, mi pensas, se mi nur sukcesus forveturi de ĉi tie. Sed kie ja estis pli bone? Oni formis la sanitaran trajnon, do germanoj batis ankaŭ al ĝi. Mi memoras, ke la patro rakontis: malgraŭ kia estus milito, ĉiam oni ne rajtas bombardi sanitaran trajnon. Ĉar tie ne malamiko troviĝas, tie malsanuloj, ili jam ricevis la sian. Sed ĉi tie – ne, oni nenion diferencigis.


Dum longa tempo ni staris en la stacio Pjatiĥatki, Dnepropetrovska provinco. Kiam oni signalis forveturon, tuj denove alflugis germanoj. Unuj maŝinistoj veturis rapide, trasaltis, aliaj estis mapli rapidaj. Apude falis aviadiloj, ni prenis brulvunditajn aviadistojn kaj tankistojn, kaj veturis plu.
Por mi la milito finiĝis en Bulgario. Ni trairis neŭtralan zonon, transiris laŭ ponto al bulgara teritorio kaj subite iu kriis: “Aero!” Komenciĝis bombardo. Eksplodo evidente ĵetis min de la aŭto, rekonsciiĝis mi jam surborde. Tio estis malgrava vundo – nur kruroj rompitaj, dentoj elbatitaj kaj kontuzio aldone. Kvar monatojn mi trapasigis en hospitaloj – unue en Sofio, poste en Sliveno. Kiam mi elmalsanulejiĝis, mia trupo jam foriris, sed unu el korpusoj de la 37-a armeo restis, do mi trafis ĝin. Jaron ni staris en Bulgario, poste la milito finiĝis kaj oni sendis nin al Odeso, sub komandon de Georgo Ĵukov.

Samlokuloj
Post malmobilizo en aŭgusto 1947 mi veturis hejmen, al la patrinjo – mi ne havis alian lokon, kien mi povus iri. La mapli juna fratino post komenco de la milito forveturis al Omsko, laboris en milituzino. Tri fratoj estis rekrutitaj kaj preskaŭ ĉiuj pereis, nur pli aĝa revenis.


Hejme oni baldaŭ eksciis, ke mi estas stenografistino kaj prenis min al la distrikta partia komitato. Do mi transloĝiĝis al Vikulovo. El fronto revenis nur pli aĝa frato – tiu, kiu estis milicano. Oni nomumis lin prezidanto de la kolĥozo en la vilaĝo Ĉerniŝovo, tie li laboris ĝis pensiiĝo. La fratino reveturis el Omsko kaj edziniĝis al eksa aviadisto, knabo, kiun ŝi konis jam ekde lernejo.
Mi edziniĝis jam en Vikulovo. Alvenis la viro el armeo, lia edzino jam edziniĝis denove. Do kien li iru? Li estis sola, ankaŭ mi. Do ni kuniĝis. Li estis el Homela provinco, ĉi tien oni alveturigis lin 12-jaraĝa en 1927, kiam tie estis granda malsato. Li nomiĝis Nikolaj Timofejeviĉ, lia patrino – Sofija, belorusino. Unue ili ekloĝiĝis en Taŝairaj Verŝinoj. Poste lia patro mortis, la patrino denove edziniĝis – al frato de edzo. Li iom kreskis, lernis kaj iris labori pasportisto en milicon. Li ne havis naskiĝateston, ĉar lia duonpatro foruzis ĉiujn dokumentojn por memfaritaj cigaredoj. Do kiam li alvenis por pasporto, oni enskribis lin kiel naskiĝinta en 1912, kvankam li naskiĝis en 1910. Post la milito li laboris milicano.


Malfacila estis la tempo. Mi havis la onklon – Nikolaj Zaĥaroviĉ Mulavin. Kiam mi alvenis post la armea servo, li laboris ĵuĝisto, sed jam malsanis, Do foje mi preteriris iun domon kaj aŭdas kiel apud malfermita fenestro mastro demandas iun: “Ĉu oni diras, ke Mulavin mortis? Do al hundo – ja hundan morton!” Evidente li malbontuŝis iun en tribunalo. Kion faru – malfacilaj estis la jaroj.
Mi memoras ĉiun sekretarion de la distrikta partia komitato – Grigiriv, Bagurkin, Sviridov. Ili ĉiuj estis alveturintaj de ie. Viroj ja post la milito en kamparano preskaŭ tute mankis, tial nomumi oni povis neniun. El la vilaĝo Ĉerniŝova 70 viroj foriris al fronto, eĉ ne unu revenis. Iun tempon la prezidanto de la distrikta plenumkomitato de sovetoj laboris Tatjana Vasileva. Ŝi estis malmulte edukita, nenion sciis. Sed kiu tiam diferencigis? Krii scias, do sufiĉas.


Sed la lernejan instruiston Anatolij Vasileviĉ Davidov ĉiuj ŝatis. Mia Vitalĉjo lernis ĉe li, do li multe lin estimis, vizitadis ĉiujn liajn ekskursojn. Davidov ja estis kiel kokino, ĉiujn kokidojn kolektigis apud sin. Kien ajn li ekpensus ekskursi, ĉiuj infanoj kun ĝojo iris kun li. En 1964 oni arestis lin, metis en solkelon. Oni diris, kvazaŭ li laŭdis Usonon antaŭ infanoj. Kiam oni alveturigis lin al juĝejo, ĉiuj infanoj kolektiĝis antaŭ ĝi, kriis: “Davidov estas senkulpa! Lasu lin!” Nu, poste oni lin liberigis.


Memoras mi ankaŭ Vasilij Spiridonoviĉ Golcov, la unuan Heroon de la Socialisma Laboro en Tjumena provinco. Li estis tiam prezidanto de la kolĥozo en la vilaĝo Ĉurtan, deputito de la Supera Konsilio. Sobra estis la viro, homoj estimis lin. La kolĥozo dum lia prezido estis kvankam ne avangarda, sed tamen ne postsekvanta, eblis vivi.
Ili havis en la vilaĝo preĝejon, kiun oni malfermis en la 1950-aj, transformis en manĝejon. Kiam oni komencis ĉion malmunti kaj rompi, alkuris du geedzoj kaj ek elĵeti ikonojn. Li deĵetas kaj ŝi tretas, kuras laŭ ili – kvazaŭ dancas. Virinoj timis: “Njurnjo, kion vi faras?! Kiel ja Dio portos vin sur la tero?!” – “Ha, dio ne ekzistas!” Trapasis malmulte da tempo kaj tiu viro paraliziĝis, poste mortis. Okuloj de lia edzino elruliĝis kaj unu eĉ tute malfermiĝis. Do ĉiuj diris: jen estas io dieca. Ne ni tion elpensis, ne ni ĝin neniigos.

Saturday, June 4, 2011

Sendependaj homoj – pensiga libro

Kiom kostas vera sendependeco kaj ĉu ĝi valoras tion – jen la du ĉefaj demandoj, aperintaj en mia kapo post finlegi samnoman verkon de Halldór Laxness.
Rerakonti preskaŭ 500-paĝan historion de tiu ĉi Nobelpremiita islanda verkisto, tradukita de la Nobelkandidatigita Baldur Ragnarsson, apenaŭ indas kaj eblas, pli bone estus legi ĝin memstare. Koncize dirite, temas pri vasta rakontado pri vivo de unu islanda familio, pli ĝuste – pri vivo de la ĉefa figuro de la verko – etfarmisto Bjartur. Li estas homo fortika, obstina kaj ofte eĉ kruela – vera vikingo, kion agnoskas ĉiuj aliuloj, eĉ ne tre simpatiantaj al li. Bjartur preskaŭ tute ignoras kristanismon (lokan pastron li estimas nur pro bredita de li ŝafo-raso) kaj ŝategas malnovajn versojn pri herooj kaj bataloj de antikvaj islandanoj. Fakte li mem estas batalanto, nur batalo lia celas ne venkon super malamikoj kaj konkeradon de novaj landoj, sed ununuran aĵon, kiun li entute konsideras grava en la mondo – sendependecon.
Arda strebo al sendependiĝo puŝas lin al pezega laboro, stimulas al multjara memsenigado je io ajn. Ŝajnas, ke li pretas oferi ĉion kaj ĉiujn al libereco – sola dio, kiun li akceptas en sia vivo. Suferoj kaj eĉ mortoj de plej proksimaj al li homoj ne haltigas lin, ŝajnas, ke li preferas pretervidi tion aŭ konsideras malgravaĵoj kompare al la ĉefa valoro de sia vivo. Nur en fino de la rakonto, post dekoj da jaroj batalado kontraŭ fortoj naturaj, homaj kaj eĉ supernaturaj li faras iun paŝon alidirekten, kvazaŭ cedinta al la penso, ke eĉ sendependeco ne estas sola konsiderinda afero kaj eble iom deflankiĝi de iam elektita vojo ne estas perfido al si mem.
En la volumego ĉeestas kompreneble ankaŭ aliaj ideoj, historilinioj kaj pensoj, kiuj same pensigis min dum legado. Sed plej gravis por mi (ŝajnas ankaŭ por la aŭtoro) nome tiu demando: kiom valoras sendependeco? Mi estas natura liberemulo kaj libereco estas por mi plej grava afero en la mondo. Dum multaj jaroj mi laboregas, ĉiam en kelkaj sferoj ne por akiri pli da mono (mi estas sufiĉe indeferenta al ĝi), sed por ke estu libera homo. Danke al tio mi ĉiam povis konduti libere, pensi kaj agi memstare, ĉar neniu povus elbati grundon el sub miaj piedoj, de neniu mi dependis. Kontraŭ tio mi pagis per siaj sano, libera tempo, kaj ne nur. Sed libereco valoris tion.
Dum 15 jaroj mi laboris en la regiona muzeo, salajrante maksimume 11 mil rublojn (malpli ol 300 eŭroj), sed kiam pro idiotismoj da nia estraro (tipecaj rusiaj ŝtatoficistoj – ambiciaj kaj stultaj) decidis forlasi ĝin. Nun mi laboras en unu el “filinaj” kompanioj de Gazprom, mi ne havas eblecojn okupiĝi pri loka historio, muzeaj kolektoj kaj aliaj ŝatataj de mi aferoj, ĉar tute koncentriĝas je estrado de PR-sekcio kun 11 laborantoj. Sed libereco je idiotoj valoris tion. Mia salajro kreskis kvaroble, sed mi ne ŝanceliĝante eĉ minuton pretas forlasi tiun postenon, se mi eksentos, ke mi estas nedezirinda ĉi tie aŭ ne ricevas subtenon de estraro aŭ simple tediĝos je tiu laboro. Pro tio mi ankaŭ sentas min libera kaj sendependa. Samkiale mi jam de multaj jaroj ne havas eĉ unu krediton kaj eĉ aŭton mian, kiu kostas 900 mil rubloj (ĉ. 22 500 eŭroj) aĉetis per mia propra mono, kiun mi transdonis al antaŭ posedanto surstrate en polietilena saketo.
Tamen almenaŭ pri du aferoj mi enpensiĝis nun, post finlegi la libron. Unua estas mia revo pri konstruado de propra domo – vasta, komforta kaj, pleje – tute sendependa je io kaj iu ajn, inkluzive de najbaroj-stultulaĉuloj, sencerba domkompanio, kun propra tereno, garaĝo ktp. Mi antaŭlonge revas pri tio, sed temas pri tre serioza afero, ĉar nura tereno kostos ne mapli ol 1-1,5 milionojn plus domkonstruado ĉirkaŭ 4-6 milionoj. Apenaŭ mi sukcesos fari tion senkredite kaj mi jam alkutumiĝis al tiu penso, sed nun iom embarasiĝis – ĉu ne ekestos finfine duonfarita konstruaĵo, kiu pereigos mian nunan vivon kaj sendependecon, kiel simila “monstraĵo” de Bjartur?
Alia pensiga afero estas eĉ pli intima. Mi ĉiam estis pli proksima al mia patrino, ol al la patro. Tamen ni ne interkomunikis jam pli ol tri jarojn. Tio estas tute ŝia kulpo. Heredinta kverelemon de sia patrino, ŝi laŭvican fojon trovis pretekston por vortatako kaj mi tro tediĝis je tio por ke toleru kaj indulgu denove. Mi adiaŭis ŝin kaj kuŝigis telefonilon. Kiel evidentiĝis – por tri jaroj. Antaŭ du monatoj mi hazarde eksciis de la patro (mi rompis preskaŭ ĉiujn ligojn kun la familio, do ni tre malofte interparolis), ke la patrino ege malsaniĝis, tutan vintron forte tusadis, perdis 18 kg kaj preskaŭ ne eliras el la hejmo. Neniu povis igi ŝin iri al malsanulejo kaj ĉiuj jam faligis la manojn.
Ŝokita, mi tuj diris, ke necesas urĝe kuri al doktoro kaj fari radiografiaĵon, ĉar evidente temas pri tubrkulozo aŭ eĉ pli verŝajne pri maligna tumoro (antaŭ 10 jaroj ŝi frontis mamkanceron de la 1-a ŝtupo). Post kelkaj horoj ŝi telefonis al mi. Ŝi estis timigita kaj faris ĉion kion mi diris. Mi tiam estis en vojaĝafero en la urbo Novij Urengoj, sed helpe de diversaj konatoj kaj amikoj sukcesis trapasigi multegajn barierojn de horora rusia medicino kaj, kvankam diagnozo eĉ nun ne estas centelcente ĝusta, plej verŝajne temas pri vertebra kancero. Nun ŝi akceptas kemioterapion, sed mi ne certas ke ŝi festos septembre sian 60-jariĝon. Tri (eble) lastajn jarojn de sia vivo ŝi trapasigis dise de sia sola filo (nur 26-jara filino kun aveto loĝas kun gepatroj). Ĉu mia sendependeco valoris tion?
Cetere sufiĉe da malĝojigaj pensoj kaj vortoj. Diru nur ke belaj kaj bonaj estas ne nur la libroenhavo, sed ankaŭ eldonaĵo mem. Malmola kovrilo estas bela kaj forta, gluitaj folioj ne forflugemas kiel en “Aŭstralia antologio”. Lingvaĵo estas glata kaj facile komprenebla, tajperaroj ĉeestas, sed ne abundas. Utilas ankaŭ piednotoj fine de la libro, klarigantaj historian kaj kulturan fonon de la verko. Kaj jen plej grava konsilo – neniukaze legu antaŭparolon de la tradukinto! Alie vi ekscios antaŭe pri multaj eventoj kaj perdos iom da intereso al tiu libro. Ĝi ja sendube meritas tion.