Sunday, August 21, 2011

Freneza mondo de Kusturica: ĉiu trovos lokon por si

Mi ŝatas Kusturica-on. Se diri pli ĝuste mi ŝatas liajn filmojn, ĉar lin mem mi ne konas kaj nur supozas ke li estas sufiĉe interesa homo. Mi alkutimiĝis distingi verkon kaj verkanton, kaj danke al tio mi povas daŭre ŝati kantojn de Sex Pistols, kvankam ties kreintoj estis sendube aĉuloj-feĉuloj. Same mi ŝatas la modelinon Naomi Campbell pro ties gracion kaj ekspresion, kvankam ŝi evidente estas persono tre maltolerema kaj foje eĉ sovaĝeca. Mia edzino ne povas distingi kreanton de ties verko, do ŝi malŝatas multon el miaj preferaĵoj. Ekzemple Kusturica laŭ ŝi estas vera frenezulo. Kaj mi ĝenerale konsentas pri tio – jes, kompreneble. Kaj do?
Antaŭnelonge mi spektis trian (por mi) filmon de la fama balkana reĝisoro – “Underground” (eo: Subterejo). Pri kio ĝi temas? Nu, fakte pri ni mem, almenaŭ pri loĝantoj de iamaj socialismaj landoj – sed ne nur. En ĉi filmo la aŭtoro rakontas vere frenezan (kiel kutime) historion pri grupo da jugoslavaj gerilanoj, kiuj eniris subterejon dum la Dua mondmilito kaj daŭris sian lukton (pli ĝuste – preparadon al ĝi) dum sekvaj 20 jaroj.


Ili ne scias, ke la milito jam antaŭlonge finiĝis kaj neniu minacas ilian landon – ja “surteraj” kamaradoj bone regalas ilin per falsrakontoj. De tempo al tempo ili eĉ ŝaltas signalojn de aeratako post kio ĉiuj subteranoj rapide kuras por kaŝi sin en la sola tanko, konstruita de ili per propraj manoj kaj vane staranta en subterejo kiel defendilo de neekzistanta danĝero. Post fino de la “bombardo” ĉiuj denove revenas al sia ĉiutaga laboro, plejparte konsistanta en produktado de senĉesaj armiloj, kiujn ili sendas supren al superaj kamaradoj, ricevante interŝanĝe provizojn kaj novaj blagaĵojn.
Ĉu vi rekonas ion? Se jes, verŝajne vi almenaŭ iom partoprenis vivon en cirkonstancoj de “reala” (ne libreca-ideeca) socialismo. Dum kelkdekoj da jaroj milionoj da miaj samlandanoj vivis ĉe similaj kondiĉoj. Tio fakte estas universala solvo por ĉiuj totalismaj reĝmoj – ĉu komunismaj, ĉu naziaj, ĉu iuj ajn. Estas ja universala recepto por regi homojn: necesas starigi antaŭ ili komunan kaj timigan malamikon. Se ĝi ne ekzistas, necesas inventi aŭ almenaŭ ŝajnigi ĝin.
Post tio oni povas gurdi la samon dum jardekoj: “Jes, ni vivas mizere, laboras pene kaj ne ĉio iras glate, nia ŝtatordo havas certajn malperfektaĵojn, sed… nun minacas nin kruela malamiko, antaŭ kiu ni devas forgesi malnovajn ofendojn kaj kuniĝi por kontraŭstari ĝin. Poste ni ĉion riparos kaj preparos kaj eble ŝanĝos ion entute, sed ne nur, ĉar hodiaŭ ni estas ĉirkaŭitaj kaj ĉiu dubanto estas perfidulo – fi al ĝi!” Kaj por fortigi en homamasoj tiun mensogon oni funkciigas plej povan en la mondo cerbolavan maŝinon el filmoj, gazetoj, radioelsendoj, paroloj de eminentuloj kaj elstaruloj, ĉienĉeestaj lozungoj kaj elpendaĵoj, senĉesaj kongresoj, ritualoj ktp.
Kaj homoj kredas tion! Kaj tio dependas nek de lando, nek de aĝo, religieco aŭ etna aparteno. Homoj kredas tion, kio ŝajnas al ili reala kaj evidente komforta bildo de la mondo – almenaŭ ĝi estas komprenebla por ĉiu, sen fari plian memstaran cerbolaboron. Mi konstatas tion ĉar vidas pruvojn ĉiutage en nuna Rusio. Komunisma ideologio estas ĉi tie konsiderata iaspeca dinozaŭro kaj ne havas gravan influon super opinioj de la homoj. Gejunuloj pli volonte akceptas anarkismon aŭ naciismon – ambaŭ ricevataj precipe el Okcidento, do eĉ sloganojn kaj kutimojn oni kopias de tie.
Sed naskiĝis nova ideologio, kiun kreis manipulistoj de Kremlo, plejparte dum la regado de Putin. Ĝi diras, ke Rusio estis kaj ĉiam estos unu el plej gravaj, bonaj kaj povaj landoj de la mondo. Ĝi ĉiam estis ĉirkaŭita de malamikoj, nun tiun rolon ludas kvazaŭdemokratiaj okcidentaj ŝtatoj – unuavice Usono. Ili ne volas akcepti ke Rusio renaskiĝas kaj malgenuiĝas, do provas malhelpi tion. En la lando estas “kvina kolono”, konsistanta el veraj perfiduloj, helpantoj de okcidentaj malamikoj. Ili kaŝas sin sub maskoj de rajtdefendantoj, opoziciuloj kaj aliaj liberuloj (vorto preskaŭ sakra en rusia politika ĵargono). Jes, nia ŝtato estas ne plej perfekta en la mondo. Nia ekonomio febras kaj tute dependas de eksportado de nafto kaj gaso. Nia polico kaj ŝtatoficistoj estas koruptitaj, balotadoj ne tre demokratiaj, vivnivelo malalta, sed… nun ni ne havas tempon por interbatali. Necesas kuniĝi antaŭ komuna malamiko kaj… (daŭrigon legu supre).
Do sajnaŝ al mi, ke post 70-jara vivado en subterejo mia lando ne surteriĝis, ne! Ni nur supreniris al plian etaĝon de nia kelo kaj nun daŭre konsideras Suno elektrolampon (nun – energiŝparan). Ŝanĝo konsistas nur en tio, ke nun plejparto da homoj malkaŝe demonstras sian malamon al la ŝtatgvidantoj, ŝtatoficistoj kaj sistemo entute. Sed ĉu tio gravas, se ili tamen fakte subtenas ĉion kion ili malamas, daŭre loĝas en subterejo kaj liveras al superaj kamaradoj ĉion de ili bezonatan? Ĝis tio daŭras niaj superuloj volonte cedas al ioma murmurado subtere – ja sistemo funkcias plu.
Kiel eliri el subterejo? Mi ne scias. Fakte ŝajnas ke Kusturica mem ne konas respondon al tiu demando. Liaj subteranoj liberiĝas kaj komencas novan, feliĉan vivon nur post trairi ĉiujn kruelaĵojn de la enlanda milito kaj fakte morti. Ĉefa heroo perdas sian filon, verŝas multe da sango serĉante lin kaj trovas nur en profundo de la puto, al kiu li mem ĵus ordonis konduki militkaptitojn – oni povas diveni por kio.
En la fino de la filmo ĉiuj ties herooj denove kuniĝas – sed ne kontraŭ iu malamiko, sed ĉe gaja kaj plenŝarĝita tablo, dum granda tipece balkana festeno kun dancado-kantado-kriado. Ili estas feliĉaj kaj eĉ menshandikapita knabo forgesis pri sia rulseĝo kaj dancas kune kun ĉiuj. Ili ĝojas, kvankam ilia terpeco flosas kaj ŝajnas neniu scias kien. Ja por naskiĝi denove necesas unue morti. Ĉu nia puto ankoraŭ atendas nin? Neniu respondos. Kaj kio koncernas frenezaĵojn de Kusturica, do plaĉas al mi la vortoj de unu el subteranoj: “Ni ĉiuj estas frenezuloj. Sed nin oni ankoraŭ ne diagnozis”.

Saturday, August 20, 2011

Feliĉo de Vera Fomina: parto III

Fino de la rememoroj de la siberia polino Vera Fomina pri vivo en Stalin-a kaj poststalinisma Sovetunio.
antaŭa parto de rememoroj legeblas jene
Vespera kaso
Post la milito mi eklaboris en banko en vespera kaso, poste laboris kiel kontrolisto. Tiutempe kinejoj kaj teatro jam funkciis, mono alvenadis abunde. Enkasigistoj kolektas monon tra vendejoj, transdonas ĝin al ni kaj ni sidas de la 5-a vespere ĝis ĉion kalkulos. Okazis ke ĝis la 3-a nokte ni sidis. Entute en Tobolsko tiutempe estis trankvile.
Kiam mi laboris en la vespera kaso mi revenadis hejmen malfrue: je la dua-tria, fojfoje eĉ je la kvara nokte. Estis mallume, lanternoj mankis, do estis timiga. Iufoje oni supreniras laŭ la Nikolska suprenvojo [kruta vojo inter la supra kaj malsupa partoj de la urbo. – S. Belov], tie de unu flanko staras monumento al Jermak, de tiu alia – monaĥejo [temas pri Tobolska Kremlo, kie ĝis la 1920-aj jaroj loĝis ankaŭ monaĥoj. – S. Belov] kaj en ĝi feraĵo sur tegmento frapbruas. Mi ĝisiras hejmon, enlitiĝas kaj pensas: “Je dio, jen iel mi tamen ĝisiris”.


Iufoje mi hejmeniris nokte, jam preskaŭ atingis la domon kaj jen vidas – kontraŭ nia pordego iu kuŝas. Mi pensas: nu, verŝajne estas iu ebria. Oni kuŝas kaj spiras. Nu kion fari – mi ekstaris ĉe najbara pordego kaj staris tie ĝis mateno. Kiam heliĝis, evidentiĝis ke tio estis... bovido. La panjo tutan nokton ne dormis, staris ĉe la fenestro.

Librokontista slajaro
Poste administranto de la banko proponis al mi transiri al librokontejo, sed kondiĉe ke mi estos malĉeeste lernanta. Entute kolektiĝis kvin junulinoj. Li interkonsentis, ke ni ekzameniĝos en la Tobolska fiŝindustria teknika lernejo sen veturi al Sverdlovsko kaj poste nur veturados por ekzamenadoj.


Poste mi transiris al librokontejo, tie ni jam laboris nur tage. Laboro estis teda. Kalkuliloj mankis, oni ĉion kalkulis permane. Oni interparolas kun kliento, apude staras sliparo kun fakturoj kaj ĝiriloj, samtie abako. Poste oni instalis ĉe ni la unuan kalkulilon – SVU-138, unu por la tuta banko. Do iufoje oni estis devigitaj enviciĝi por kalkuli fakturojn. Kiam oni necesis balanci kontojn oni sidis eĉ ĝis la 10-a vespere – ĝis la balanco “ekiras”. Poste jam oni starigis OSKOT – granda estis kalkulilo.


Salajroj estis malgrandaj. Mi kiel supera librokontisto ricevadis 75 rublojn – 40 antaŭe kaj 35 fine. Jen mi ricevas miajn 40 rublojn kaj kuras al bazaro, aĉetas viandon, manĝaĵojn kaj hejme jam renkontas min la filo. “Hoj, – mi diras, – Miŝĉjo, mi aĉetis ion kaj tion kaj ankoraŭ io restis ĉe ni!” Oni eldonadis monon ĝustatempe – la 1-an kaj la 15-an, iuj prokrastoj mankis. Do mi sciis, ke mi povas foruzi lastan rublon – ja baldaŭ salajro alvenos. Tiam kompreneble ankaŭ prezoj estis aliaj, oni povis aliri vendejon kun 5 rubloj enpoŝe.

Studenta banejo
Dum kvar sinsekvaj jaroj mi kun junulinoj el nia banko veturadis al Sverdlovsko por ekzamenadoj. Oni loĝis tie po unu monato, do luis loĝejon. Loĝado, veturado, manĝado – ĉion ni pagis memstare. En banko ni speciale feriis, sed kondiĉe ke post reveno oni revokis nin el feriado por ke ni ricevu almenaŭ iun monon. Jen oni prenas ferimonon, aldonas ion el kaso de interhelpo kaj ekveturas.


Ni vivis gaje, kvankam ne riĉe. Ni veturas al lernado, ĉiujn kopekojn niajn kolektas, sed tamen necesas ion rezervi hejme kaj luadon pagi. Do en tiaj periodoj ni manĝis precipe makaroniojn – hodiaŭa patitajn, morgaŭ – kuiritajn. Fine sidiĝis ni iufoje kun amikino ĉe tablo kaj gapas unu la alian: ŝi atendas kiam mi unua prenu makaroniojn, mi atendas ŝin. Mi diras: “Nina, kial vi ne manĝas?” – “Kaj kial vi?” – “Se vi manĝus, do ankaŭ mi”. Mi diras: “Nina, ja ili jam ne enŝoviĝas en la buŝon!” – “Sed al mia ankaŭ!” – “Nu do, ekiru”. Jen ĉio, oni satiĝis.


En Sverdlovsko ni loĝis kvarope en privata domo. Foje mastrumistino demandis nin: “Junulinoj, ĉu vi volas bani sin en banejo?” – Jes, certe!” – “Do ĉu vi hejtos la fornon?” – “Jes, ni hejtos”. Sed ni ja ĉiuj estis urbaninoj, proprajn banejojn ni ne havis. Nu, tamen ni alportis akvon el la akvoŝpruciloj, alvenas en la banejon – sed ni ja ne scias, kien oni enverŝu la akvon. La forno staras, hejtujo, super gi pendas iu kaldrono. Ni tuŝis ĝin per fingroj – tie estas la fulgo. Ja ne eblus, ke oni enverŝu la akvon en fulgon, ĉu? Ni ĉion ĉirkaŭiris, nenion trovis. Nu, kion fari, oni enverŝis tamen iom da akvo en tiun kaldronon, ekhejtis.


Jen ni hejtas-hejtas, sed la banejo ne hejtiĝas. Poste ni jam eksciis, ke necesis ie malantaŭ la forno enverŝi, ni ja ĉion en la kaldronon enverŝis. Fumo ekiris en la banejon, ni ekkuris por malfermi fumtubon. Ĉiuj en la fulgo malpuriĝis, sed ŝajne malfermis. Tie estis tera tegmento kaj de la forno sekvis siteloj – unu sur la alia, ĝis la supro. Iu diris: “Do oni demetu sitelojn. Oni ja evidente reguligas la fumon per siteloj”. Jen unu el ni staras sur la tegmento, alia el de la pordo komandas: “Nu kio, ĉu vi demetis sitelon?” – Jes, demetis. Ĉu fumas?” – “Fumas. Do demetu la duan!” Tiel ni ĉiujn sitelojn demetis, vicigis sur la tegmento kaj tamen la banejo ne hejtiĝis. Do la tutan fumtubon ni malmuntis. Mastrumisto alvenis kaj longe ridis pri ni. Sekvan tagon li mem hejtigis por ni la banejon.

Ŝtelita mansaketo
Tiutempe laŭmodaj estis nigraj brilledaj mansaketoj kaj samkoloraj floroj, zonoj ktp. Do kiam ni ekveturis en Sverdlovskon, junulinoj mendis al ni aĉeti tiaĵojn. Ekiris ni kun la amikino Nina en vendejon, mi prenis mian novan mansaketon, en ĝi mono estis, studentmatrikulaj kartoj. En la vendejo estis atendovico. Ni ekinteresiĝis pri kion oni vendas tie, komencis elrigardi, eletendi nin. Mi la mansaketon en la manon prenis kaj jen eksentis, ke iel malpeziĝis al mi. Mi rigardas: la mansaketo estas malfermita kaj ĉio el ĝi estas forŝtelita. Ĉirkaŭe la atendovico staras, homoj multas. Eble ŝtelisto apud mi staras – ĉu oni trovus lin ĉi tie?


Eliris ni surstraten, rigardas – ĉe stratangulo staras milicano. Li ekkondukis min al deĵorejo. Jen mi iras post la milicano meze de la centra strato, kaj Nina iras flanke kaj senĉese ridegas – amuziĝis pri mi. Poste mi mem ridis, sed tiam mi ne havis al tio inklinon.


En deĵorejo la milicano ĉion enskribis kaj diris: “Nu kie oni lin trovu nun? Jen mia konsilo al vi. Frumatene, ĉirkaŭ la 4a-5a horoj aliru al la vendejo. Tie staras rubujoj. Ŝtelisto bezonas nek viajn kartojn, nek pasporton, li nur monon bezonas. Do vi tie ilin serĉu – nur plej frue, ĝis rubujojn ne malplenigis stratopurigistoj”. Ni certe tuj tien aliris, sed ujoj estis maplenaj. Matene ni alvenis denove kaj vere: mia pasporto, kartoj – ĉio kuŝis en la rubujo. Nur mono mankis.

Malfeliĉa vojaĝo
Diversaj okazis aventuroj, aparte dum vojaĝoj. Jen alian fojon ekveturis mi kun Nina al ekzamenado. La ponto tiam en Tobolsko [trans la rivero Irtiŝo. – S. Belov] mankis, buso haltis kaj transbordiĝis sur la pramo. Nino jam havis du gefilojn – la filinon Irina kaj la filon malgrandan, ĉirkaŭ kvar monatojn li havis. Kaj dum ni atendis la pramon ŝi diris: “Prenu miajn valizon kaj mansaketon kun mono. Mi tiutempe kuru ankoraŭfoje en infanvartejon por adiaŭi la filon” – “Nina ne iru, vi ja malfruos kaj aldone la infanon ne decas maltrankviligi!” – “Ne-ne, mi rekuros, sukcesos”. Ŝi forkuris. Mi ja sidas, ne povas deturni rigardon de la pramo kaj eĉ la koro jukas – tiom mia animo maltrankvilas.


Mi rigardas: la pramo rapide malkargiĝis tiuborde kaj iras al ni. Hoj, mi pensas, nur se ĝi prokrastu! Mi rigardas al la urbo – Nina ne videblas. Alvenis la pramo, komenciĝis kargiĝo. Nu, mi pensas, bone – mi alvenos Tjumenon kaj tie malfermos tiun mansaketon en mian valizon por ĝi ne balanciĝis tien reen. Sidiĝis mi en la buson, sed mem eĉ ne ĝojas ke mi veturas. Mi diras al ŝoforo: “Vi scias, unu pasaĝerino malfruas, ŝi baldaŭ devas alveni”. Ĉiuj ekkriis: “Dekok homoj ne estos atendantaj unu!” Ĉiuj ja bezonas veturi! Nu jen oni ekveturis.
Mi pensas: post kelkaj horoj ni enveturos la vilaĝon Jarkovo por tagmanĝi, do tie ŝi eble ĝisatingos nin en sekva buso. Sed ne, ĉiuj decidis ke ni ne enveturu tien, sed veturu plu senhalte. Mi jam interesiĝas nek pri manĝejo, nek pri io ajn – revas nur pri konservi valizojn kaj du mansaketojn kun mono. Oni haltis ĉe lasta haltejo antaŭ Tjumeno, ĉiuj ekiris al manĝejo, sed mi sidas sur valizoj – kia tagmanĝo povus esti por mi? Subite pordo malfermiĝas, enflugas Nina kaj kun ŝi kelkaj viroj en uniformo!


Evidentiĝis ke ŝi sukcesis sidiĝi en la buson en kiu veturis militistoj – ĉiuj junaj knaboj, evidente post ferio revenantaj. Kiam ŝi komprenis ke malfruis, do tuj enkuris alian buson. Ĝi jam staris plena, ĉiuj sidlokoj estis venditaj. Do oni unue sidigis ŝin sur guman radon, sed poste militistoj cedis al ŝi sidlokon kaj mem translokiĝis sur la radon. Kaj aldone oni dum la tuta veturado hastigis ŝoforon: “Premu pli forte, je plena povo!” Oni vidis nur ke antaŭe la vojo polvas, sed ĝisatingi nin ne sukcesas, tiel oni postveturis nin eĉ ĝis Tjumeno.
En Tjumeno ni estis devigitaj dum longa tempo atendi trajnon kaj estis aldone nekonate kiam ĝi alvenos. Ni trovis por ni lokon en iu anguleto de vokzalo. Nina kuŝiĝis sur unu divaneton, mi sur la alian, botojn starigis surplanke. Vekiĝis mi pro tio, ke iu skuis min je la ŝultro. Malfermas mi la okulojn – dio mia, antaŭ mi milicano staras! “Ĉu vi, junuluno, volas senŝua reveni hejmen? Ne decas dormi ĉi tie!”


La trajno ankaŭ estis plenŝtopita, ĉiuj lokoj okupitaj. Ni estis devigitaj surgrimpi trian breton. Sed ĝi ja estas malvasta, do dormi povis nur tiu, kiu kuŝis ĉe muro kaj alia, troviĝanta ĉe la rando nur sidis aŭ staris. Til ni interŝanĝis alterne. Kaj jen mi dormas sur la breto kaj tra la dormo aŭdas: la trajno haltis, publiko ekbruis, poste ĉio kvietiĝis. Ni dormas. Poste la publiko denove ekbruis. Mi klinis sin, demandas: “Bonvolu diru al mi, kiu haltostacio estas?” – “Sverdlovsko, jam komenciĝis envagoniĝo” – Nina, – mi diras, ni ja fordormis ĉion en la mondo!” Ni desaltis, valizojn-tukojn-peltojn ekkaptis kaj saltis sur kajon.
Oni lavis sin en vokzalo, plibeliĝis kaj ekiris al instituto. Ni iras kaj Nina diras laŭvoje: “Hoj, malfeliĉa estas tiu vojaĝo. Io ankoraŭ okazos plia”. Kaj ŝi malsukcesis pri ekonomika ekzameno! Nu, estus malĝuste diri, ke ŝi malsukcesis. Simple ŝi eniris ĉambron kun sia bazarsako kaj starigis ĝin sur breton apud si – anstaŭ lasi en koridoro. Kaj kiam ŝi enŝovis la manon por eltiri globkrajonon instruisto diris al ŝi: “Vi – eliru!” Li ekpensis, ke ŝi volis kaŝhelpilon eltiri. Ŝi ja provis klarigi, senkulpigi sin – vane. Franceviĉ tiu instruisto nomiĝis, tre severa li estis, tiam eĉ reekzameniĝi al ŝi ne permesis.
Ploris Nina tiam multe – hejme ja estas du geinfanoj, sed ŝi estos devigata veturi duan fojon vintre. Nu kion fari, je la dua fojo ŝi bone ekzameniĝis. Mi ja tiam gajnis “kvinon” [en sovetaj kaj rusiaj lernejoj ĝenerale estis(as) uzata kvinpuenta sistemo de pritaksado. – S. Belov]. Tio estis rarega, ĉar Franceviĉ ĉiam diris: “Ekzameniĝi pri ekonomiko je “kvino” ne eblas. Por tio necesus la tutan mondon koni”. Kaj mi ŝajne devus ĝoji, ke mi sukcesis, sed apude Nina ploregas. Tamen ŝi ja poste ricevis sian, ekzameniĝis.

Beleco
En 1953 mi duonjaron lernis en Leningrado, kien sendis min distrikta komitato de komsomolo. Unue mi refutis, diris, ke mi havas malgrandan infanon kaj aldone neniu povas anstataŭi min en la banko. Sed administranto diris: “Kvankam mi ne havas multe da kunlaborantoj, sed mi je la tuta animo deziras al vi – veturu. Ĉar eble vi neniam poste havos eblecon spekti tian belecon”. Kion ni ja vizitadis? Nu, Tjumenon, Sverdlovskon. Sed kio estas Sverdlovsko kontraŭ Leningrado? Ankaŭ bele, sed tamen ne tiel. Do mi kolektis lastan monon kaj ekveturis.


En Leningrado ni tempon ne malŝparis vane. Post lernado ni nur iom manĝetas kaj plej rapide kuras ien – jen en la Puŝkin-parkon, jen en Jekaterininskij, en Detskoje Selo en la riveron Serebrjanka. Ni renkontis blankajn noktojn la 20-an de majo, por malfermo de fontanoj en Peterhofon veturis – tio ja estas tia beleco! Tie eĉ aero estas alia, en Leningrado. Kiam mi revenis, ĉiuj demandis min – per kio mi ŝmiras la vizaĝon, ke tia bela ĝi iĝis. Tie ja aero kaj homoj kaj la tuta cirkonstancaro estas nura beleco!

Nina-feliĉulino
Estis inter ni unu ino – edzino de regimentestro. Ŝi ekde la komenco diris: “Mi alveturis ne lerni, mi alvenis por spekti Leningradon!” Edzo telefonas al ŝi: “Kiel statas viaj aferoj?” Ŝi: “Ja iru vi Vovĉjo al diablo! Ne demandu min pri aferoj, pli bone sendu al mi pli da mono”. Kaj jen ni sidas en nia ĉambro sur litoj, pretigas nin al ekzamenado. Ŝi ja noktojn travagadas, poste kuŝigas sin kaj dormas. Ni diras: “Nina, kial vi ne pretiĝas?” Ŝi: “Fu, por kio tio necesas?! Dum vi pretigas vin mi aŭskultos unu kaj la alian – kaj sufiĉos”.


Kaj jen alvenis la tago de ekzameno. Nina diras al mi: “Ni iru, rigardu almenaŭ kiel tie statas aferoj. Ni eksciu, kiu sukcesis ekzameniĝi kaj kiu ne”. Mi diras: “Vi ja ne estis pretiĝanta – kiel vi venos?” Ŝi diras: “Mi konas nur la unuan bileton“ – iu lernis ĝin, ŝi tion aŭdis. Nu ekiris. Oni aliris al pordo. Nina klinis sin al ŝlosiltruo. Jen el de malantaŭa flanko alvenis asistanto, abrupte tiris al si la pordon kaj ŝi ensaltis la ĉambron kaj tuj iris al tablo. Mi eĉ ektremis per la tuta korpo – ŝi ja nenion konas!
Mi rigardas en la ŝlosiltruon: ŝi prenis unu bileton – ne ĝusta, kuŝigis ĝin, prenas la alian – ne ĝusta, kuŝigis. Profesoro ja staris ĉe la pordo, alvokis aliajn, nur la asistanto sidis. Kaj jen ŝi prenis bileton kaj montris al mi unu fingron. Mi ne komprenas – ĉu ŝi la unuan bileton trovis, ĉu ŝi je “unuo” [plej malalta puento. – S. Belov] ĝin konas. Ni sidas, suferas. Kaj jen nia Nina eliras kiel kutime en nigraj brilledaj botoj, kantetas, dancetas. “Nu kio? – “Kvino!”

La morto de Stalin
La 5-an de marto 1953 mortis Stalin. Mi ĝustatempe estis en Leningrado. Ni tiutage promenadis, fotis sin apud la monumento al Pjotr la 1-a, poste eniris la institutan kafejon por tagmanĝi. Ni estis kelkope, sed tabloj estis nur por kvaropoj. Nu ni du tablojn kunmetis kaj sidiĝis ĉiuj kune. Jaroj ja estis junaj, mi tiam 30-jara estis – do estis gaje, ni ridegis pri io ajn. Anstataŭ restmono oni donis al ni du ĉokoladajn bombonojn farĉitajn per romo kaj ni komencis disdividi ilin: unu demordas kaj plej rapide transdonas al la alia – ĝis ne elverŝiĝis romo – tiu al la tria, al la kvara ktp. Oni ridegas, hastigas unu la alian, do tiel brue estis.
Sekvonttage oni elvokas unu el ni rekte dum leciono al direktoro. Li revenas, ni ĉiuj iras al li kun demandoj, sed li nur kuntiras la ŝultrojn – ja oni avertis lin ke rakonti estas malpermesite. Poste oni elvokis min kaj komenciĝis pridemandado. “Ĉu vi estis hieraŭ en la kafejo?” – “Jes, mi estis” – “Kiom da vi estis?” – “Ok”. – “Kaj ĉu vi havis alkoholaĵojn?” – “Ne, nenion ni havis. Tie en la kafejo oni ne vendas alkoholaĵojn tage”. – “Sed kial vi bruis?” Nu mi rakontas, ke jen tiel okazis. “Vi komprenas, ke tie sidis homoj el aliaj landoj kaj subite al vi en la tago de la morto de Stalin iĝis gaje. Ĉiuj homoj larmegas, tia estas malĝojo en la lando, sed vi amuziĝas. Pro kio vi amuziĝas – ĉu pro tio ke Stalin mortis?”
Kaj jen kiom da ni estis, ĉiujn oni elvokis po unuope kaj al ĉiu edifis. Oni diris, ke ni estos elmatrikuligitaj, tio ja estis tia honto – reveni hejmen ne diplomitaj. Kaj se estus pro kia kialo! Do tiom ni suferis, ploris unu kun la alia private. Sed poste nenio okazis, ĉio trankviliĝis kaj ekzamenadon ni trairis.


Kaj poste estis la vivo – kutima vivo de ŝia generacio. En 1946 Vera Ivanovna naskis la filon Miŝĉjon. La familio translokiĝis en la vilaĝon Vikulovo, sed ĉar eĉ post 12 jaroj da laborado aĉeti propran loĝejon oni ne sukcesis, Vera Ivanovna petis sendi ŝin ien al Nordo [en norda parto de Tjumena provinco salajroj estis pli grandaj kaj loĝeoj pli riceveblaj. – S. Belov]. La urbo Uraj iĝis por ŝi loko de perdoj. Ĉi tie mortis ŝia maljuna patrino. Ĉi tie pereis ŝia 19-jara filo – falis, glitstumbliĝinta surstrate kaj frapis la kapon kontraŭ gracio. Oni diris al ŝi: “Tie Miŝĉjo kuŝas” kaj ŝi kuris laŭ malvarmaj stratoj, hastis sen scii ke jam ne ekzistas tiu, al kiu ŝi hastas…
Ni trovis Vera Ivanovna hejme. Ŝi preskaŭ ĉiam estas hejme – malbona vidkapablo ne permesas al ŝi eliri el sia korto. Ŝian solecon plibeligas nur ronronado de kato, maloftaj vizitoj de socia helpantino kaj senfinaj rememoroj. Ili ĉiam restos kun ŝi.

Friday, August 19, 2011

Feliĉo de Vera Fomina: parto II

Dua parto de la rememoroj polino el la siberia vilaĝo Vikulovo pri sia vivo en Stalin-a kaj poststalinisma Sovetunio.
unua parto legeblas jene
Katino
Poste oni transsendis la patron al la vilaĝo Peregrjobnoje kaj ni ekveturis post li. Tie loĝis rusaj specialaj transmigrantoj [tiel oni nomis ekzelitojn, kiuj vivis sub speciala reĝimo – ne povis memvole forlasi certan loĝlokon, ĉiumonate registriĝis ĉe komendanto, estis limigitaj pri aliaj rajtoj; plejparte tio estis malkulakigitaj vilaĝanoj, poste aldoniĝis ekzelitaj etnoj – ĉevolgaj germanojkalmukojkrimeaj tataroj, ktp. – S. Belov]. Pro kio oni ekzilis ilin tien – mi tute ne komprenas. Estis malpermesite havi kun tiuj homoj iujn interligojn. Ili ne rajtis viziti nin, ni ne devis ilin vizitadi. Sed la patro estis estro, do malgraŭ ĉio havis certajn rilatojn. Iun matenon alkuris speciala transmigranto (lia patrino alvenadis al ni por helpi al la panjo pri dommastrumado) kaj diris al la patro: frumatene mi elspuris izatison, do mi bezonas kaptilon. La patro diris: bone, prenu, sed sub vian respondecon (verŝajne por mankis iu ajn interligo).


Post iom da tempo li alkuras denove, diras: izatiso trafis la kaptilon kaj falis kun ĝi en kavon. Nu, la patro vestiĝis – li havis felpalton, ledajn pugnogantojn longajn – kaj ekiris. Ĝisiris ili post spuroj tiun fosaĵon, la patro ensaltis ĝin, premis la beston je kolo, surpremis la kaptilon, levis la kaptaĵojn – kaj tiu okazis esti ne izatiso, sed sovaĝa arbara katino!
Nu musoj ĉe ni tiam abundis kaj katino mankis. La patrino plenigadis per akvo kuvon kaj enmetadis tien manĝaĵojn – por ke musoj ne atingu ilin. Do la patro diris al tiu knabo: “Ho, mi bezonas katinon. Prenu al si la kaptilon, mi ja prenos la katinon”. Li alportis ĝin hejmen, ĝi estis granda, okuloj ardantaj. Mallevis li ĝin surplanken, ĝi tuj saltis sub plafonon kaj eksidiĝis tie. La patro komencis almovi tien tablon por ke prenu ĝin, sed ĝi tuj denove saltis – sur alian muron. Kvazaŭ flugis! La patro jam estis devis iri en laborejon. La panjo ekĝemis: “Hoj-hoj, ankaŭ ni foriru, ni ne restu kun tiu besto! Ĝi ja premsufokos nin ĉiujn!” Nu la patro diras: “Eliru el la domo kaj restu tie, dume mi iros al laborejo, donos taskordonojn kaj revenos. Oni elpensos ion”.
Post reveni li faris kaĝon kaj komencis tiun katinon kapti. Dum longa tempo li ne sukcesis, poste alportis kaptoreton por fiŝoj kaj tiel ĝin kaptis, enkaĝigis. Ni aliras la kaĝon, la katino tuj roras: “R-r-r!” Malfermas la faŭkon, timiga iĝas, dika. Mi ja estis malgranda, do ĉio interesis min. Poste oni manĝigis ĝin, do ĝi iom alkutimiĝis, oni komencis ellasi ĝin el la kaĝo. Ĝi iris laŭ la hejmo, sed surstraten ne eliris. Ostjakoj alvenas, demetas malicojn [malico estas nacia fela vesto de ĥantoj kaj mansoj. – S. Belov], do ĝi tuj alkuras, ekronronas, tuŝas iliajn malicojn permane.
La patro havis skribotablon. Do ni elkuras surstraten kaj la katino sidiĝas sur tiu tablo kaj rigardas nin. Ni foriras, ĝi: “Mur-mur!” La panjo elrigardas: “Kio? Ĉu ili jam forkuris?” Poste ni revenas antaŭ domon kaj ĝi denove: “Mur-mur!” – tio signifas, ke ni reaperis. Foje ĝi grimpis sub divanon, mi sekvis ĝin. Ĝi kroĉiĝis en mian hararon, mi ekkriis: “Panjo!” – “Kiu igis vin ĝeni la katinon?! Por kio vi ĝenas ĝin?”
Alia bildo: ni sidas ĉetable, tagmanĝas – la gepatroj kaj mi. La paĉjo finmanĝas la unua, sidiĝas sur divanon, eklegas gazeton. Sed telero lia restas. La katino dum tuta tempo sidas surplanke, rigardas kion ni faras. Kiam la paĉjo foriras, ĝi sidiĝas sur lian seĝon, trempas manon en lian teleron kaj lekas. Kaj tiele ĝi manĝis ĉiam, same en trogo – trempas la manon kaj lekas, Sed musojn ĝi ne kaptadis – ili foriris propravole.
Poste oni denove transvenigis la paĉjon en alian konstrusekcion. Ostjakoj devis veturigi nin je ĉevaloj. Ni jam ĉion kolektis, vestis la katinon en la patran ĉemizon – por ke ĝi ne malvarmiĝu. Sed kiam ostjako ekvidis ĝin tuj komencis rifuzi veturadon – ne, li diris, neniakaze mi veturos kun katino. Tio, laŭ li, donas malfeliĉon! Tiom la panjo petegis lin, tiom admonis, monon oni proponis al li – ĉio estis vana. Do ni lasis nian katinon, fordonis ĝin al konatoj. [tjumena etnografo Vladimir Adajev konfirmis, ke ĥantoj efektive havas superstiĉojn kontraŭ katoj, konsiderante ilin antaŭsigno kaj kaŭzo de malfeliĉo. – S. Belov].

Ostjaka kuirarto
Kiam ni ekveturis al la vilaĝo Peregrjobnoje, ni veturadis de ĉumo al ĉumo [ĉumo estas tradicia movebla loĝejo de ĥantoj kaj mansioj, vintre ĝi konsistas el boacaj feloj, somere el betulaj ŝeloj. – S. Belov]. La paĉjo ĉiam miris kiel la ostjakoj trovas vojon en tundro. Ili ja ne diras, ke necesas veturi al certa vilaĝo. Oni diras: “Necesas al Vasĉjo veturi” – tio signifas, ke iu Vasĉjo havas tie ĉumon. Kvankam li havus eĉ 80 jarojn, ĉiam li estos Vasĉjo. Kaj jen ĉirkaŭe kuŝas netuŝita neĝtavolo, blanka kampo, sed li diris “al Vasĉjo” kaj jungas boacojn kaj veturas. Nek stratoj, nek vojoj estas, sed li veturas laŭ tiu blanka tero kaj alveturas kien li celis.
Mi memoras, kiel ni alkutimigis ostjakojn lavi sin en banejo – ili ja neniam sin lavis. La paĉjo rakontis kiel oni konstruis unuan banejon en faktorio. Oni admonis ostjakojn dum longa tempo, sed tiuj ne volis iri tien. Poste oni prenis unu, kontraŭvole ektrenis lin. Li kontraŭis, bremsis per manoj kaj kruroj, kriis. Oni entrenis lin en banejon. Eniris viro kaj komencis lin fomenti per folifasko, troti per bastaĵo. Tiu unue sidis silente, sed poste komencis diri: “Ah, bona! Ah, bona!” – tio signifas, ke tio plaĉis al li. Alian fojon li jam propravole iros, sed unuan fojon oni estis devigitaj kontraŭvole ilin treni.
Sed entute ostjakoj estis popolo gastigema. Ni alveturas, ili jam vestiĝas, ostjakinoj vestas sin bele. Unue oni rigardas – haroj malligitaj, ĉiuj malpuraj, do oni pensas, ke verŝajne ili ĉiuj maljunulinoj estas. Sed poste ili aranĝas harplektaĵojn, surmetas robojn, do oni rigardas – ĉiuj estas junaj. En centro de ĉumo staras argila ĉuvalo [tradicia forno. – S. Belov]. Tie ili aranĝas fajron kaj kuiras en kaldrono, fumo ja foriras tra truo en la planko.
Foje ni alveturis, ili komencis pretigi teon. La panjo ĉiam abomenis kontraŭ ostjakaj manĝaĵoj: “Nenion mi de ili volas, nenion mi estos manĝanta. Nur teon mi trinkos”. Manĝaĵo ja ilia estas nur fiŝrabotaĵo [tradicia plado el rabotita kruda fiŝo. – S. Belov] precipe sterledo. Ili rapide forŝiras de ĝi ŝelon, rabotas kaj surtabligas. La paĉjo manĝis kaj la panjo ĉiam kritikis lin: “Ne alkutimigu la infanon al kruda fiŝaĵo!” La paĉjo responde: “Tio ja estas plej bona, valora fiŝaĵo!” Mi ŝatis fiŝrabotaĵon, trempis ĝin en salon kaj manĝis. Do ni finmaĝis kaj ostjakino komencis pliordigon. Ili certe malhavis iujn viŝtukojn, ĉifonojn. Anstataŭ vindoj por infanoj ili uzis tre malgrandajn rabotaĵojn. Oni unu forĵetas, alian submetas – rekte el sub libera ĉielo, de frosta aero oni metas ĝin en lulkorbon – kaj nenio okazas, ĉiuj sanas.
Nu, jen ni fortrinkis teon kaj ostjakino komencis forigi teleraron. Ŝi prenas tiun rabotaĵon, kraĉas sur ĝin kaj ek en tason – “hr-tjfu” – kaj lavas tiele denove. La panjo kiam ekvidis tion, elsaltis surstraten kaj komencis vomi. Ŝi ja pensis, ke se ŝi nun trinkos la teon, do tio estos allasebla! De tiam ŝi ne plu ĉetabliĝis ĉe ostjakoj. Ŝi konsideris ke pli bone estas alveturi iun vendejon kaj aĉeti sekan panon por manĝi survoje.

Sangovenĝo
La paĉjo ĉiam havis kun si en narto [=boacosledo; tradicia veturilo de ĥantoj kaj mansoj simila al sledo. – S. Belov] botelon da parfumakvo. Se li eniris ĉumon, do tuj plene surfrotis sin per tiu parfumakvo por ke neniuj insektoj lin surgrimpu. Ili ja dormis sur tabullitoj unu apud la alia – viroj, virinoj, infanoj, patrinoj, fratinoj – ĉiuj kune. La patro diris, ke li neniam kuŝiĝis sur tiun tabulliton. “Mi, – li diras, – pli bone ĵetu malicon [supremenciita tradicia felvesto. – S. Belov] sur planken kaj kuŝiĝos sur ĝi”.
Foje li tiel alveturis ostjakan restadejon, diras al ostjako: “Donu al mi boacojn, mi devas veturi”. Tiu respondas: “Boacojn bezonas – vinon bezonas!” Nu, la paĉjo jam scias, donas al li botelon da vino. Tiu prenas, malsigelas ĝin kaj jen apud li staras malgranda ostjaketo, li ŝovas al li tiun botelon en buŝon kaj tiu ĝin suĉas. Drinkis mem, denove donas al li. La paĉjo: “Kion vi faras? Ne drinkigu la infanon!” Forprenis de li botelon, elverŝis ĝin kaj forĵetis. Jen ili komencis iri tien reen, ostjakoj, ekronronis ion inter si ostjake. La patro diras: “Mi kuŝas, atendas kiam oni donos al mi boacojn. Jen ostjakino alvenis, sidiĝis ĉe miaj piedoj, preĝas. Nu, mi pensas, verŝajne min funebras, oni murdos min verŝajne”. Tiel ŝi sidis, jelpis super li, poste foriris. “Mi, – li diras, – ekstaris, ekmovis iun stangon, nu ja en ekstrema kazo mi ja devos defendi min”. Sed poste oni tamen donis al li boacojn, veturigis lin for de tie – li ja ne donis al oni drinki vinon.
La ostjakoj havis fortan sangovenĝon. Jen estis inter ili unu junulo – belulo, li ja elstaris inter ili. Alta, hela, vangruĝa. Haroj longaj, en harplektaĵojn rubandoj enplektitaj, ornamita ĉemizo sur li frambruĝa. Li sentis, ke li estas bela kaj ĉiam iradis kun alte levita kapo, kun rideto. Se li preteriras laŭ strato, do nepre iom ludas kun ni, infanoj. Kaj jen foje la paĉjo alvenis, diras: “Ĉu vi scias, kia malĝojo okazis? Oni ja murdis tiun knabon!” Ĉe ili ankoraŭ avoj iam ion ne disdividis inter si kaj jen ili ĝisatendis kiam li elkreskis, nova generacio, kaj murdis lin.

Biblioteko
La patrinaj gepatroj havis en Tobolsko ŝikan bibliotekon, ankoraŭ patrinaj fratoj kolektis ĝin. Poste la patro komencis konstrui novan domon, sed ne fininte tion forveturis al Nordo, kaj sendis de tie monon al avĉjo por li finskonstruis mem. Kiam ĉio estis preta la avo vendis malnovan domon kaj la bibliotekon enmetis en kestojn kaj starigis en la nova domo en subtegmenton. Mi memoras, ke mi ĉiam grimpadis tien, legis librojn interesajn kaj taglibrojn de la patrinaj fratoj – kiel ili edziĝis, unu al gimnazianino, alia al instrustino, kaj kiel ili renkontiĝadis kiam oni malpermesadis al ili. Kiel tiuj gimnazianinoj el littukoj ŝnurojn tordis, elfenestriĝis je ili kaj forkuris promenadi kun oficiroj.
La domo estis granda, ni ĉiuj estis en Nordo, do la geavoj decidis enlasi ĉambroluantojn – du geinstruistojn-gefratojn. La avo donis al ili ŝlosilon je subtegmento kaj diris, ke tie estas bonaj libroj, oni povas uzi ilin, nur ne devas elporti ilin el la domo. Trapasis iom da tempo kaj ili ekrimarkis, ke de tiuj geinstruistoj ĉiam eliras gastoj kun brakplenoj da libroj – kiu aliras, tiu nepre foriras kun libroj. La avo plian fojon ordonis al ili ne fari tiel kaj kiam tio evidentiĝis vana, li ŝlosis la subtegmenton.
Kaj do ili denuncis lin kvazaŭ li havas en la subtegmento oron. Tiutempe en Tobolsko oni komencis aresti pro oro, oni elskuadis el ĉiuj oron – tio ankoraŭ antaŭ la 1937-a jaro estis. Oni kolektadis ĉiujn riĉulojn kaj enprizonigadis. Kaj jen oni enprizonigis la avon. La avinjo sendas al ni telegramon: “Alveturu urĝe, la paĉjo estas en ripozdomo”. Ŝi ja ne volis skribi, ke li estas arestita. La patro maltrankviliĝis: “Io estas ne enorde. En kiu li ja estas ripozdomo?” Li sendis telegramon al la avino: “Sciigu urĝe, kio okazis”. Kaj poste jam alvenis respondo: “La paĉjo estis enprizonigita pro oro”. La paĉjo tuj elflugis hejmen, komencis klopodi kaj oni liberigis la avon, Do tiu revenis el prizono, sidas, larmas: “Grizharojn mi ĝisvivis, sed neniam mi ne pensis, ke okazos esti en prizono!” Tiom estis da malĝojo, ke mi eĉ ne scias, kiel ĉio poste trankviliĝis. Do tiel oni tiun bibliotekon distiris.

1937
Mi memoras la 1937-an jaron – tiam ni ne dormis nokte. La prizono ankaŭ staris surmonte [Tobolsko konsistas el du ĉefaj partoj, unu el kiuj troviĝas sur la altaĵo ofte nomata monto. – S. Belov], laŭ nia strato aŭtoj veturadis tien reen. Ni aŭdis el de malproksime kiel ili bruis.Oni malpermesis ke iu staris tiutempe surstrate, gardistoj kun fusiloj sidas kaj ni ĉiuj forkuras malantaŭ barojn kaj rigardas de tie tra fendoj. Matene oni ekstaras, iu jam alkuras – jen tiun arestis, alian, trian. Oni multajn polojn tiam kaptis, kiel ja la panjo restis – mi eĉ ne scias. Ĉiuj jam pretigis saketojn, la panjo ankaŭ saketon havis [temas pri saketo kun plej necesaj aĵoj por vivo en prizono, kiuj bezonatus kaze de aresto. – S. Belov].
La paĉjo tiam estis en Tranarktacirklejo. Se estus alie, oni nepre arestus ankaŭ lin. Tiom da fojoj oni alvenadis nokte, kontroladis, demandis kiu loĝas ĉi tie. La panjo tremegas, timas malfermi. Poste tamen malfermis. “Kial vi tiom longe ne malfermis?” La panjo diras: “Ni ĉiuj estas virinoj, ni estas solaj kaj mi timas.” – “Ni ja diris al vi, ke aliris milico”. Kaj la panjo iom embarasiĝis kaj eldiris: “Sed nome vin mi ja timas”.
Nu, ili nenion respondis, preteratentis tion. Oni alrigardis la avinon: “Kiu sidas ĉi tie?” La panjo diras: “Tio estas mia avino, ŝi havas 80 jarojn”. Oni alrigardis min, levetis min, vidas, ke mi estas tute malgranda. “Kie troviĝas via edzo?”. La panjo diras: “Li laboras en Tranarktacirklejo”. Ŝi ankaŭ miris: “Kiel ja nia hundino ne ekbojis, ĝi ja povus mordi vin?!” Kaj unu el ili diris: “Tiukaze ni pafmortigus ĝin”. Post tio ŝi jam nenion troan diris. Tiel ili foriris.
Matene jam alkuras najbarino: “Oni forkondukis mian ulon”. Mi havis du amikinojn – Zoja kaj Marija Panikarovskij, ni kune lernis en la lernejo. Do oni arestis ilian fraton: unu restis, alia estis forprenita. Cirkonstancaro estis tia, ke se iu familio havis arestiton, do jam oni ne devis havi iujn interligojn kun ili. Pli frue ni ĉiuj kuradis kune en la lernejo, ridis, ludis kune. Sed nun tiuj, kiuj havis arestitojn, stariĝis apud muro kaj staris tie tristiĝintaj. Do tiel okazis ankaŭ al miaj amikinoj.
Poste ĉiuj iradis al la siaj en prizonon, portadis transdonaĵojn. Oni kolektiĝis sur placo antaŭ la prizono kaj atendis, kiam oni malfermos pordegon; iuj staris, aliaj kuŝis. Poste ĉe unuj oni akceptas transdonaĵojn, ĉe aliaj rifuzas. Kaj nenion oni diris. Nu, se oni rifuzis transdonaĵon, do evidente ulo jam ne estas inter vivantoj. Kaj aldone oni elĵetas aĵojn: “Forprenu” – kaj ili estas tute sangmakulitaj. Terura estis la tempo, terura.
La patro de mia amikino Liza laboris kune kun mia paĉjo en la administracio de Norda marvojo (ruse: Severmorputj) kiel kontisto. Foje ŝi alkuris, larmas: “Oni forprenis hodiaŭ la paĉjon”. Sed li tie nelonge estis. Iufoje ŝi leviĝis matene, ekiris melki bovinon. Aŭdas – iu ĝemas malnataŭ pordego. Ŝi malfermis ĝin – tie kuŝas la patro. La prizono ja estis tute proksime, oni evidente forlasis lin nokte. Sed li jam estis tiom elbatita, kripligita, ke nur rampe atingis la domon. Sed poste oni denove forprenis lin.
Kaj jen kio estas la plej grava afero – oni denuncis precipe mem, unu la alian. Najbaroj aŭ iu estis malkontenta pri iu. Jen en nia radiostacio laboris maljunuleto-gardisto. Maljuna li estis, sed tre gaja, vivoĝoja. Ni eniradis la radiostacion per paspermesoj, tra gardejo. Mi estis militdeva kaj ĉiuj ni, radiomanipulistoj, estis “en kiraso” [tiel oni nomis gravajn spertulojn, kiuj estis liberigitaj de militservo ĉe fronto kaj ne estu mobilizitaj. – S. Belov]. Akva transporto estis militigita. Kaj jen iu en gardejo rakontis ion amuzan – pri Stalin aŭ io alia. Kaj ĉio. Kie estas la maljunuleto? Forestas, oni forprenis lin.
Alveturis kontisto, kiu laboris kune kun la patro en Sevmorputj – li nomiĝis Sviridov. Li alportis raporton en Tobolskon kaj oni tuj kaptis lin.
Foje oni alvenis kiam la paĉjo estis hejme – evidente kaze de ferioj. Pordofrapo, oni eniras la domon: “Ni bezonas Marija Ivanovna Semenĉuk”. La avinjo eklarmis – ŝi jam havis pli ol 60 jarojn. La patro diris: “Mi ne forlasu ŝin sola, mi iru kun ŝi”. Ŝi larmas, ne povas iri. Dum longa tempo ili tiel interparolis, sed poste nenien veturis, revenis hejmem. La avinjo eĉ malsaniĝis post tio.
Arestitojn oni venigis el la prizono piedire. Ili preteriras nian domon kaj mi rigardas el de malantaŭ kurtenoj – ĉu ekvidus iun konaton, do almenaŭ transdonus al parencoj, ke li preteriris, ke estas vivanta. Jen la patron de miaj amikinoj Panikarovskij mi vidis, li foriris viva. Sed poste jam malaperis senspure. Sur nia strato estis ĉirkaŭ dudek domoj kaj preskaŭ en ĉiu oni forprenis iun. Znamenŝĉikov oni prenis, Kurenev, Besŝĉastniĥ… De najbarino oni prenis edzon, do ŝi multe suferis, ke li nur kepon surhavis kaj jakon – frostego ja estis forta. Poste ni vidis lin inter arestitoj, li sidis en kamiono en samaj kepo kaj jako, nur kolumon levis kaj ĉio. El tiuj, kiuj estis prenitaj jam neniu revenis.

Du tagoj
Kiam komenciĝis la milito [temas pri la Granda patriota milito, kiu komenciĝis la 22-an de junio 1941. – S. Belov] estis dimanĉo. La paĉjo kune kun konatoj prenis boatojn en la Organizaĵo pri savo en akvo kaj ni ekboatis al la vilaĝo Suzgun. Li pretigis fiŝkanojn surborde, pendigis hamakon por infanoj kaj tiel ni ripozis la tutan tagon. Vetero estis varma, ni banis sin, sunumis sur sablo.
Kiam ni revenis vespere la avo renkontis la paĉjon kun larmoj ĉe okuloj, diris: milito komenciĝis. Oni elvokis la paĉjon en militkomisarejon (ĝi staris surmonte) kaj ne plu forlasis. Poste foje alvenis virino, diris, ke ŝi preteriris kaj vidis nian patron, li petis viziti sin. Mi kun la patrino aliris, sed interparolis nur tra fera kradbarilo, oni jam ne forlasadis el malantaŭ ĝi. Kiam ni alvenis, do ni ne tuj rekonis lin – li havis malhelajn harojn, sed nun ja estis tute forrazita. Li diris, ke li forveturas… Kaj mi ne plu vidis la paĉjon [la soldato Ivan Miĥajloviĉ Goloŝubin pereis en januaro 1942. – S. Belov].

Kiam la milito finiĝis tuta Tobolsko jubilis. Kinejo estis malfermita, teatro malfermita kaj ĉio tio estis senpaga. Homoj renkontis unuj la aliajn surstrate, kisis, larmis. Tia estis la tago! Varma, varmega tago!

Sekreta loĝejo
Dum la milito estis tia kazo. Mi alvenas domon – la panjo sidas, larmas. “Kio okazis?” Ŝi rakontis, ke hodiaŭ alvenis viro, ŝajne en pelto, sed estas videbla ke li surhavas militveston kaj li demandis: “Ĉu vi luigas ĉambron?” La panjo diras: “Ne. En ĝi loĝas mia filino” – “Sed vi ja havas apartigitan ĉambron, ĉu? La panjo malgraŭ tio rifuzis. Tiam li foriris kaj lasis al ŝi asignon al NKVD. Tutan nokton ni ne dormis. Matene mi foriris al laborejo, ŝi restis hejme. “Mi ekiru, – ŝi diris, – do mia koro eldoloris, me ne povas plu”. En NKVD oni diris al ŝi, ke necesas tiun ĉambron liberigi kaj izoli de la aliaj – malfermi pordon kaj eniri tra aparta enirejo de strato. “Vi, – oni diris, – devas helpi al ni”.
Mi alvenas hejmen, ŝi denove larmas. Diras, ke nun ni laŭ la strato povas iri ĝis la 9-a vespere kaj poste jam ne eliru en la korton. Pordegoj estu ĉiam malŝlositaj. Kaj en nia ĉambro estos sidanta tiu homo el NKVD kaj akceptanta homojn. Ili havis en ĉiuj organizaĵoj homojn, ĉiun oni povis devigi, ke li aŭ ŝi estu aŭskultanta kiu kaj kion diras, kion faras kaj raportanta. Jen unu fojon iu tiel alvenis, alian. Jen en la 11-a aliras, jen en la 12-a. Kolumon oni levas, traglitas en la domon, sed pri kio ili interparolas – kiu scias?

Tiam la panjo tute malsaniĝis, diras: “Mi iros tien denove. Neniu estas por defendi nin, viroj mankas, do necesas iri memstare”. Kaj ŝi iris en tiun kabineton, surgenuiĝis antaŭ tiu homo kaj larmis, preĝis, petegis lin ke ili lasu nin je trankvilo. Nu, ili forlasis nin, ne iris plu, eble aliajn domojn ili havis.

Manĝoporcio
La patrino preskaŭ tutan vivon ne laboris, nur en plej malsataj jaroj, kiam mi jam estis 15-jaraĝa kaj finis lernadon. Mi finis la kursojn de radiomanipulistoj ĉe rivera vaporŝipejo kaj laboris radioteknikisto en akva transporto. Unue mi ŝipis en vaporŝipo, poste oni transvenigis min surborden. Oni finas deĵoron kaj poste oni sendas nin al malkargigo de vaporŝipoj ĉar ni estis komsomolanoj kaj ŝarĝistoj mankis. 16-jara mi estis malkargiganta vaporŝipojn. Nur oni finmalkargigas unu, ekdeziras jam iri hejmen, sed oni rigardas – jen el de malantaŭ kabo alia vaporŝipo iras. Sed ni ja estis junaj, malgraŭ ĉio ni amuziĝis, ridis, ĝojis. Oni prenas sakon da sukero aŭ keston da butero, elttrenas ĝin el holdo laŭ ŝtuparo, atingas supron kaj ek – faligas – fortoj ja finiĝis. Ĝi ruliĝas reen kaj ni ridegas, denove al tiu kesto grimpas. Ĉe la rivero malvarmis, mi tre suferis pro malvarmiĝo en mia jaketo.
Aldone ni ĉiam estis tre malsataj. Mi ricevadis 250 gramojn da pano tage, la panjo ricevadis nenion. Jen ni tiun panon dividadis por duo. En la urbo ja propra agrikulturejo mankas, nur malgrandan legomejon ni havis. Jen la panjo bolas matene unu terpomon, kaj por tagmanĝo unu terpomon, kaj vespere po unu terpomo – sen io ajn, nuran akvon eblis aldoni. Poste la panjo komencis iom kudri – jen robon por tiu, jen bluzon por la alia. Ŝi ricevas monon kaj tuj iras al bazaro. Maldika manĝoporcio da pano kostis 10 rublojn. Tamen eĉ tio estis certa aldonaĵo al niaj 250 gramoj. La panjo aliras hejmen kaj distranĉas – por mi, por si. Do tiel ni travivis la tutan militon.

Tribunalo
Mi estis sekretario de la komsomola organizaĵo, do ofte plenumadis rolon de asesoro en tribunalo. Sed kiaj ja estis juĝaferoj?! Ĝis nun mi memoras kiel oni juĝis grupon da ŝarĝistoj, ĉirkaŭ dek da ili estis. Ĉiuj havis familiojn, malgrandajn infanojn. Do ili dum malkargigo de vaporŝipoj irante laŭ pontetoj al kajo ĵetadis sub ĝin kestojn kun manĝaĵoj. Vespere, kiam ĉiuj disiradis, oni eligadis ilin kaj disdividadis inter brigadanoj.
Kondamno estis sama por ĉiuj – 10 jarojn da malliberigo. Por aŭskulti ĝin alvenis ĉiuj iliaj parencoj: avinoj, edzinoj kun infanoj malgrandaj. Kiam oni eklegis kondamnon, avinoj ĉiuj ekploris, infanoj same. Mi staras kaj mem larmojn faligas. Poste prokuroro diras al mi: “Vi prenu vin en la manojn, kion vi…” Sed mi neniel povis tion fari. La panjo ĉiam diris: “Por dio, lasu vi vin je trankvilo, ŝi ja poste noktojn ne dormas!”

Aŭ jen estis la kazo: infano el orfejo preteriris bakejon kaj tie oni eligadis panon el forno. Li engrimpis tra fenestro kaj prenis bulkon. Do ankaŭ lin oni alkondukis por juĝi. Li staras tia magra, maldika, pala. En orfejo ja per kio oni povis ilin manĝigi?!

Gaja avinjo
Dum la milito oni regule sendis nin al kolĥozojn por rikolti. Ĉu vi havas infanojn malgrandajn aŭ estas io alia – neniu tion konsideris. Ni malhavis eĉ ion por surhavi, el ŝuoj mi havis nur pantoflojn. Post monata irado laŭ stoplejo eĉ ili dispartiĝis. Do poste mi iradis nudpiede, do piedoj estis ĉirkaŭpikitaj. Tie ni malvarmumiĝis, iĝis kovritaj je furunkoj. Do post reveno de la rikoltado ĉiuj vizitadis klinikojn por resaniĝi. Sed malgraŭ ĉio estis amuze – ni ja estis junaj!
Mi memoras ke iufoje oni loĝigis nin, kvin junulinojn, al iu avinjo. Ni enlitiĝas, sed tuj komencas ion rakonti unu al la alia, ridas. Jen – ankaŭ la avinjo sidiĝas sur forno, pendigas piedojn kaj ridegas: “Hoj, junulinoj! Mi ja pekis kun vi! [malnova siberia parolturno kun signifo “oni tre ridigis min”. – S. Belov] Mi ja kun vi krucumis min kiam enlitiĝis, sed vi ja frenezigis min!” Gaja estis avinjo, neniam ŝi insultis nin.

Amindumantoj
Dum la milito amindumantoj samaĝaj mankis, ĉiuj estis je du-tri jarojn mapli aĝaj. Poste jam komencis reveni vunditoj. Vespere blovorkestro ludis en dancejo. Mi iras post laboro – tutan tagon mi glacion de barĝoj derompis, felbotoj trafrostiĝis, mi mem estas malsata kaj pensas nur: “Apenaŭ mi revenos – tuj kuŝiĝos”. Mi diras: “Panjo, hodiaŭ mi jam nenien iros”. Ŝ: “Hoj, kompreneble, kuŝiĝu, ripozu”. Mi kuŝiĝas, sed samtempe pensas: tie blovorkestro ludas, amikinoj atendas, do kiel mi ja… Ne! Mi leviĝas. La panjo: “Ĉu vi tamen iros?” – “Mi iros”. Unu jupon kaj solan bluzon mi havis kaj jen ĉio. Sed malgraŭ ĉio mi deziris danci. Kiam mi edziniĝis la panjo rememoris: “Jen, kiom da fojoj mi diris: ne edziniĝu. Hodiaŭ vi ja irus danci, teatron vizitus. Sed jen vi sidas hejme, kaj infano aldone”. Kun onta edzo mi interkonatiĝis jam post la milito. Li revenis el fronto vundita, kruron kun peno trenis.

Fino estas jene

Thursday, August 18, 2011

Feliĉo de Vera Fomina: parto I

Ĉe la fino de vivo homoj ofte inklinemas al rememorado, plejparte nostalgia. Ja malantaŭe postrestis la junaj, do plej bonaj vivojaroj. En la memoro de nia rakontantino mirinde interplektiĝas historioj tragediaj kaj amuzaj, kaj el detaletoj-ĉiutagaĵoj kvazaŭ el porinfanaj mozaikeroj formiĝas bildo de epoko. Senzorgema infanaĝo kaj peza laboro dum la Dua mondmilito, somera dancejo kaj minacoj de NKVD, gajaj vojaĝoj kun geamikoj kaj vivtenado de unu salajropago al la alia. Aŭskultante tiujn senfinajn historiojn, oni alvenas paradoksan konkludon: ŝi ja estis feliĉa! Feliĉa malgraŭ ĉio… Cetere, Vera Ivanovna Fomina, kiun ni renkontis en la vilaĝo Vikulovo (samnoma distrikto, Tjumena provinco, Rusio) okazis esti denaska rakontantistino, do oni donu la vorton al ŝi.

Junaĝo de la patrino
Mi naskiĝis en 1924, en Tobolsko. La patro nomiĝis Ivan Miĥajloviĉ Goloŝubin, la patrino – Arkadija Pavlovna. La gepatroj nomis ŝin Leokadija, sed hejme oni nomis simple Ljolja. Junaĝo de mia patrino estis feliĉa. Ŝi veturadis kune kun fratoj tra baloj kaj maskeradoj, vizitadis teatron. En infanaĝo mi ludis kun ŝiaj maskoj – unu el ruĝa veluro, punta, la alia nigra, same punta. Sur ĉiuj fotoj ŝi estas bela, en ĉapeloj, laŭmodaj longaj roboj, figureto miniatura, kun harararanaĝo. Mi, ŝi diris, matene neniam eliris ĉambron antaŭ pliordigi min. Hejme ĉion faris servistino – ŝi nomiĝis Nataŝa.
Poloj en Tobolsko multis kaj ili amikrilatis inter si, ofte vizitadis unu la alian. La patrinaj gepatroj unue volis edzinigi ŝin al riĉa polo, kiu havis en Tobolsko vendejojn. Sed li estis pli aĝa ol patrinjo kaj ŝi forte decidis, ke neniam edziniĝos al li. Ŝi veturis al la fratoj en Omskon, diris, ke almenau ili defendos ŝin, ne edzinigos perforte. Veturis kune – ŝi kaj fianĉo. Sed pli aĝa frato diris al ŝi, ke nun estas la tempo de perturboj – jam alproksimiĝis la unua mondmilito – kaj neniu scias, kien oni sendos ilin kaj ĉio okazos al ili, kaj ŝi tiam povus resti sola. La patrino tiam ĵus finis gimnazion kaj devis eklabori, sed oni ne dungis polojn kaj ŝi sidis hejme. La fratoj vestigis kaj ŝuigis ŝin, helpis ĝis ili povis tion fari. Oficiroj amindumis ŝin kaj la fratoj ŝin dorlotis. Ekzemple, oni telefonas al vendejo, diras, ke oni bezonas ŝuojn kaj ek – oni tuj sendas al ŝi kelkajn parojn. Ŝi surprovas ilin, elektos iujn, aliajn sendas reen. Sed fine ŝi tamen edziniĝis al la patro, al ruso.

Parencoj
Miaj gepatroj naskiĝis jam en Tobolsko, sed la avino kun avo (laŭ la patrina linio) – Pjotr Ivanoviĉ kaj Marija Ivanovna Semenĉuk – ili alveturis jam geedziĝintaj el Pollando. Kial ili forlasis ĝin – mi ne scias. Oni diris, ke la avo havis tie bienon. La avo komencis labori ĉi tie, ĉe ili naskiĝis tri infanoj – filino kaj du filoj. Poste tiuj fratoj iĝis oficiroj, servis en la Omska garnizono. Kiam komenciĝis la unua mondmilito ambaŭ foriris al fronto kaj en unu semajno alvenis mortleteroj pri ili.
Edzino de la pli aĝa frato estis instruistino, la patrino tre amis ŝin. Jam multajn jarojn ŝi estis vidvino, sed daŭre skribis al ni en leteroj: “Jam 17 jarojn Edĉjo mankas”, “Jam 18 jarojn Edĉjo mankas”. Do ŝi ne plu edziniĝis, vivis nur per tiu memoro. Kiam alvenadis al ni ŝia letero, la avinjo kisis ĝin: “Ljolĉjo skribis leteron!” – ŝi nomiĝis Olga Fjodorovna, sed en la familio oni nomis ŝin simple Ljolĉjo. Edzino de la mapli aĝa frato – Zina – tuj edziniĝis, naskis infanon.
La geavoj estis kredantoj, vizitadis la polan preĝejon kaj la patrinjo iradis kun ili. Poste, kiam ŝi edziniĝis al la ruso, poloj refutis ŝin – oni opiniis, ke ŝi neglektis polan kredon. De tiam ŝi kaj la geavoj iradis al rusa preĝejo. Mi memoras, ke nin, geinfanojn, la patrinjo venigis tien al komunio. Sed ŝi malofte vizitadis preĝejon – nur en Pasko kaj por komunio. Kvankam dum la Dua mondmilito preĝejoj en Tobolsko funkciis – almenaŭ tombeja preĝejo kaj la Pokrovskij-katedralo en Kremlo, tion mi memoras ĝuste.


La geavoj tre ŝatis la patron. Unue, kiam la patrino edziniĝis al li, la avo diris nur: “Ni deziris al vi bonon. Sed vi ne volas, serĉis por si memstare, do se io misokazos – ne lamentu al ni”. Sed kiam oni rekrutis la patron en la dua mondmilito, la avo jam staris ĉe komodo kaj ploregis, diris: “Vanĉjo, vi ja anstataŭis por mi filojn”. La patro ĉiam ĝentile interparolis kun li, la avo same, diris: “Vi estas mia filĉjo”. La patro estis orfo, havis neniun parencaron.
La avo mortis en marto 1942 – malvarmumis. Li estis dika, granda homo. Kiam li forigadis neĝon, do malvestiĝis kaj laboradis en sola ĉemizo, eĉ vaporo leviĝis de li. La patrinjo ĉiam diris: “La patro, kion vi faras?!” Kaj evidente okazis pneŭmonito. Li malsanis nur du tagojn kaj jen ĉio finiĝis. La avinjo forpasis samjare, en junio. La avo havis 88 jarojn, la avinjo – 86.

Patrinja vestaro
La patrino havis riĉan vestaron, ĉiuj roboj estis longaj. Foje, kiam mi havis kvar aŭ kvin jarojn, mia frato malsaniĝis pro difterio, li estis du jarojn pli aĝa ol mi. La patrino multe klopodis pri li, kuradis tien-reen, samtempe prizorgante hejmon. Mi ja eksidiĝis en vestarejo por ludi kun pupoj, kiujn mi abunde havis. Kaj jen mi komencis eltondi ornamojn el tiuj roboj – por miaj pupoj. Dum la gepatroj klopodis pri la frato, neniu atentis min. Jam poste, kiam li mortis kaj finiĝis entombigo, la patrinjo komencis pliordigon de la hejmo kaj ekvidis miajn pupojn en novaj kostumoj. Sed kion ŝi jam povus fari?
Nu, poste ŝi ion rekreis el tiuj roboj por mi, tie ja estis bonaj ŝtofoj, nun tiaj mankas. Fanza, ekzemple, ĝi estis malpeza, malsupreniris onde. Roboj estis ornamitaj per bidoj, baskoj estis kun felaĵoj. La patrinjo havis bluzeton aeran, leĝeran, gazan. Foje la patro diris, ke li aĉetos teatro-biletojn, do ŝi devas pretigi sin. La gepatroj estis ardaj teatremuloj: apenaŭ io nova aperos, jam la patro iras al biletejo. Kaj jen la patrinjo decidis tiun bluzon rekudri, tutan tagon ŝi laboris, estis devigita eĉ submeti paperon sub kudrilon – tiom delikata estis la ŝtofo. Jen ili foriris kaj mi vidas – preskaŭ tuj la patrino iras reen. La patro ja estis tre ĵaluzema. “La tuta korpo via estas videbla! Alivestigu vin, alie ni ne iros!” Do ŝi estis devigita reveni kaj alivestiĝi.

Hejma legado
La patrinaj gepatroj bone parolis ruse, sed la polan ankaŭ scipovis legi. La avinjo havis religiajn librojn en la pola lingvo, kiujn ŝi legis. Tamen inter si ili ĉiam parolis ruse. La avĉjo ankaŭ bone konis la polan. Kiam mi ekiris lernejon, li ĉiam petis ke mi lernu lin subskribi ruse. Kaj mi lernadis lin. Li skribas “Semenĉuk”, kalkulas literojn kaj ridas: “Mankas literoj. Mi volas sep, sed havas nur ses. Kiu mankas, ja rigardu Verunjo?” Mi rigardas: “Hoj, avĉjo, vi ja enmetis molsignon!”
Ŝategis li legadon, tia li estis scivolema. Do apenaŭ la patro revenas post labortago hejmen, sidiĝas sur divanon kaj la avo jam portas libron: “Legu al mi”. Kaj jen ili sidas surdivane ĝis mezonokto, ĝis la patrino diras: “Do sufiĉas por vi!” Kaj li tiom atente aŭskultas, tute kaptita de legaĵo. Jen larmoj ĉe li ekfluas – do en libro estas io malĝoja. Jen inverse, li ĝojas, ridas.
Tre ŝatis la avo historion, ĉiam atente sekvis gazetojn – jen kun Japanio io komenciĝas, jen kun Ĉinio, li ĉiam tion konis. “Nu, Verunjo, iru al mi, alvenis gazeto, legu ĝin por mi”. Sed ĉu mi volas legi pri politiko? “Hoj, avĉjo, tio ne bezonatas…” Kiam la Dua mondmilito komenciĝis kaj la patro estis rekrutita, do la avo tiom ploris, tiom suferis, ke li restis sola. La patro unue estis sendita al Omsko, verŝajne tie oni formis trupojn. Post ĉirkaŭ du monatoj alvenis de li letero: “Iun tempon ne skribu al mi, ni estas sendataj al fronto”. Kaj je tio ĉio finiĝis.

Halo
Vazaron la geavoj havis esceptan. Vivis ili ne tiom riĉe, estis nek baronoj, nek negociistoj, sed kiun ili havis vazaron! Fajencaj tasetoj, aĵuraj, kun oraj ornamaĵoj. Kuznecova porcelano [fabriko de Kuznecov estis fama produktanto de porcelanaĵoj en cara Rusio. – S. Belov], teleraroj ĉiaspecaj. Kiam oni aranĝadis feston, do invitadis kuiriston el bakejo, li pretigis diversajn kukojn, tortojn kaj ĉio estis starigita en halo [tiel en Rusio oni tradicie nomas plej grandan ĉambron de loĝejo. – S. Belov].


Gastoj ĉiam kolektiĝis en la halo, ni ja havis nian infanĉambron. En ĝi staris du litoj – mia kaj tiu de la frato, kaj sur ili pendis porinfanaj ikonetoj. Vespere ni surhavis noktoĉemizojn, surgenuiĝis kaj la avinjo lernis nin preĝi. La avinjo diras kaj ni ripetas post ŝi. Kaj jen mi jam 80 jarojn travivis, sed ĝis nun ne sukcesis ellerni tiun preĝon – “Patro nia”. Petĉjo estis pli aĝa, do li rapide ellernis, sed mi neniel sukcesis. Li entute havis inteligencian aspekton, hararo krispa, li pli similis al knabino. Kaj mi estis dika, okuloj malfermitaj. La avinjo ĉiam diris: “Petĉjo estas inteligencia, de niaj sangoj. Sed ŝi ja estas ĉaldonino dikkalkana!” [“ĉaldonoj” – tiel oni nomis posteŭlojn de malnovaj rusaj loĝantoj de Siberio, kiuj loĝiĝis tie ĝis amasa enmigrado, komenciĝinta en la mezo de la 19-a jarcento. – S. Belov].
Gastoj ĉiam multis – jen Smeĥovi aliris, jen Potapovi, jen Gavrilovi. Oni aĉetadis plej multekostajn vinojn – kagor, madera, sed vodko neniam haviĝis kaj neniu superebriiĝis. Dancado, ridado, amuzado. Vespere foje ni jam komencas enlitiĝi, fermas ŝutrojn kaj jen subite ili malfermiĝetas kaj ni aŭdas kiel surstrate oni ridas, frapas nian fenestron. La patro jam kuras malfermi – denove aliris gastoj.
Se gastoj mankis la avĉjo kun la gepatroj vespere kartludis – en “milon” [speco de kartludo. – S. Belov]. Ion li enskribis en folietojn. Sed plejparte la avo kun la patro sidiĝis sur divano kaj legis. La patrnjo: “Nu jen, vi denove ekokupiĝis pri legado”. Kaj ankaŭ ŝi sidiĝas, legas siajn librojn.
Kiam gastoj mankis, oni fojfoje sendis nin, etulojn, al la halo kie ni staris punitaj pro iu bubaĵo. Se iu denuncis la alian, do oni sendis ambaŭ en la halon – unu staras ĉe jena pordoflanko, la dua ĉe la alia. Planko en la halo estis bela, polurita kaj centre kuŝis ŝika tapiŝo. Sur vernisitaj tabloj, ornamitaj per diversaj figuroj, staris floroj – filodendroj.
Super la divano pendis la pentraĵo en ora kadro: iu sidis sur ĝi en ĉapelo, kun bastoneto kaj floroj enmane. Kaj jen foje ni staras kun la frato punitaj kaj li diras al mi: “Tiu ulo rigardas al mi” – li staris ĉe tiu pordoflanko. Mi diras el de alia flanko: “Ne, li al mi rigardas”. Tiel ni diskutis – al ĉiu ŝajnis la sia. Fine li prenis avan bastoneton kaj elpikis al tiu ulo okulojn. La patrino alvenis: “Dio mia!” Nu kion fari – ni staris jam punitaj kaj ĉu denove puni nin?!

Nordo
La patro devenis el simpla familio. Liaj gepatroj frue mortis, do li unue servis kiel “knabo” en iu vendejo, poste vivtenadis sin per diversspeca servado. Kiam gepatroj geedziĝis la patro enmatrikuliĝis en la Sverdlovskan konstruan teknikan lernejon kaj post finlerni ni ĉiuj forveturis al Nordo. Tiutempe tie komenciĝis konstruado de faktorioj kaj li gvidis tiun aferon, iun tempon estis estro de konstrusekcio en la urbo Ĥanti-Mansijsko.
Komence ni veturis kune kun la patro. Ni loĝis en la vilaĝoj Ustj-Rjom, Peregrjobnij – tie li estris konstruadon. Poste li forveturis al Transarktacirklejon por gajni pli grave konsideratan labortempon. Ni ja restis en Tobolsko kaj intervidiĝis nur kiam li alveturadis dum ferioj. Sed feriojn li havis bonajn, po 3-4 monatoj, kaj monon ankaŭ ricevis nemalgrandan. Ni ĉiam atendis lin kun ĝojo, li alveturigis por ni donacojn, ĉion aĉetis al ni kaj tiam ni jam bonfartis, vestiĝis kaj manĝis bone.
Kiam ni loĝis en Ustj-Rjom, do renkontis tie ostjakojn [tiel ĝis la 1940-aj jaroj oni nomis ĥantojn. – S. Belov], nencojn. Ostjakinoj estis malgrandaj. Ni, infanoj, iras sledveturi, sidigas en sledon ostjakinon, ŝi etendigas la krurojn kaj ankaŭ sledas, pretas ludi kun ni – kvankam ŝi jam havas du-tri infanojn! Oni ja edzinigis ilin en 10-11 jarojn, ili jam ne kreskis post tio. Ostjakoj estis bondeziraj, oni alveturigadis al ni lakton, fiŝojn. Plaĉis al ili miaj haroj – longaj, ondaj. Jen alveturas ostjako, alveturigis lakton, kaj mem sidigas min sur siajn genuojn kaj ekadmiras: “Ah-ah-ah!” Kial ni ne timis ilin tiam? Mi tiam estis malgranda – kvar aŭ kvinjara.
Mi memoras, ke la patrinjo havis arĝentajn tekulerojn kun tordornamitaj teniloj. Kaj jen aliris al ni ostjakino, sidis por trinki teon – la patrino ĉiam trinkigis ilin per teo, starigis antaŭ ili torton aŭ ion farunbakitan. Sed ili estis nenion komprenantaj pri tio – oni prenos pecon da salita fiŝo kaj pecon da torto, manĝas ĉion kune. Kaj jen ekplaĉis al la ostjakino nia tekulereto – ŝi ĉirkaŭrigardis ĝin ĉiuflanke, kisas ĝin. La patrino diras: “Nu bone, mi donacas ĝin al vi, prenu”. La ostjakino tuj transĵetis el de dorso la harplektaĵon, al kiu estis alkroĉitaj iuj feraj monoj kaj ringoj, alligis al ĝi tiun tekulereton kaj sidas tia kontenta. Jen transĵetas harplektaĵon dorsen, jen reen surbrusten – ĝojas ke ŝi tion havas. Nu veraj infanoj!
dua parto legeblas jene

Friday, August 5, 2011

Vojaĝo al vilaĝo

Mia ferio finiĝas, do mi uzis lastajn liberajn tagojn por okazigi plian vojaĝon – ĉi-foje al la vilaĝo Zavodouspenckoje (eo: Uspenskij-Uzino).

Iom da historio
Temas pri sufiĉe malnova loĝloko, fondita en la fino de la 18-a jarcento de fuĝinta soldato. Poste tie estis konstruita ŝtata vinfarejo, en kiu laboris punlaboristoj. Danke al tio la vilaĝo ne nur elkreskis, sed ankaŭ akiris diversnacian loĝantaron – rusoj, poloj, ukrainanoj (kaj ne nur) alvenis ĉi tien en katenoj por komenci novan vivon. Inter ili estis miaj praŭloj. 



Laŭ familia legendo unu el ili estis ĉerkeso (kaŭkazano), punita pro murdo. Li tiom enradikiĝis ĉi tie, ke kiam finiĝis la tempo de lia kondamno li interŝanĝis dokumentojn kun alia punlaboristo, kaj anstataŭ li restis en la vilaĝo. Efektive eĉ en familiaj fotoj de la komenco de la 20-a jarcento oni povas vidi miajn praŭlojn nigroharaj kaj malhelokulaj kiel veraj kaŭkazanoj.


En la fino de la 19-a jarcento punlaboroj aŭ bagno (ru: каторга) estis ĉesigitaj. La uzino baldaŭ bankrotis kaj estis malkonstruita. Post kelkaj jaroj sur sama loko aperis nova fabriko – papera. Ĝin establis negociisto el Tara distrikto de Tobolska gubernio Aleksej Ŝĉerbakov, sed baldaŭ li vendis (laŭ legendo – forludis en kartoj) al angla negociisto Jates, kies familio posedis multajn entreprenojn en Uralo kaj Siberio



Ĝis nun sur la tiea digo staras grandegaj poploj, onidire priklitaj de Jates mem. Post la revolucio, ŝtatigo kaj la komenco de la enlanda milito Jates bonracie fuĝis reen en Brition kaj danke al tio restis vivanta. La fabriko funkciis plu.


Ĝis la 1990-aj jaroj ĝi estis vera centro de loka vivo. En ĝi laboris fakte ĉiuj vilaĝanoj, ofte tutaj dinastioj. La fabriko subtenis lernejon, mastrumis infanvartejon kaj infanĝardenon, konstruis loĝejojn, provizis loĝantaron per elektro kaj akvo, ktp. Post privatigo okazis vera tragedio, cetere sufiĉe tipeca por tiaj vilaĝoj kaj entreprenoj. 



Novaj posedantoj ne ĝenis sin per mastrumado, sed simple disvendis ĉion, kio estis vendebla kaj poste vendis restaĵojn de la fabriko. Tio ripetiĝis multfoje ĝis de la iama entrepreno restis nur ruinoj super kiuj altas du fumtuboj – malnova (de Jates) kaj nova. Ĉio alia estis malkonstruita de lokuloj por akiri iom da vendeblaj briko kaj metalo. Kvanto da vilaĝanoj ŝrumpiĝis ekde pli ol 5000 ĝis malpli ol 1500 – precipe pro elmigrado al urboj, malalta naskemo kaj grandega mortkvanto pro alkoholismo. La vilaĝo kolapsis.

Kion mi bezonas tie?
Zavodouspenskoje ĉiam interesis min kiel historiiston kaj mi iom esploradis ĝian historion. En 2001 mi organizis tien ekspedicion, en kiu partoprenis ankaŭ mia amikino-kolegino Julija Solovjova kaj la kolego Evgenij Buŝarov.


Ni sukcesis kolekti kelkajn fotojn kaj antikvajn aĵojn, sed ne tre multajn. Kialon ni eksciis, kiam ekvidis lokan muzeon. Ĝi troviĝis en la kulturdomo, okupinta malfermitan preĝejon. Forlasita kaj forgesita la muzeo prezentis tristan spektaĵon – disrompitaj montrokestoj, disĵetitaj fotoj kaj dokumentoj, humideco, truoj en la planko ktp. Tiam oni rifuzis transdoni eksponaĵojn al ni. Nur en 2003, dum laŭvica ekspedicio post longa intertraktado mi sukcesis konvinki vilaĝestron fordoni al ni pereantajn raraĵojn kontraŭ modesta pago je 3000 rubloj (kompreneble “por riparado de kulturdoma ŝtuparo”). Tiel ni savis lastajn atestaĵojn de la iama vivo de la vilaĝo. Poste ni ĉion plene priskrbis kaj transdonis al la Tjumena regiona muzeo por eterna konservado.


Tamen kun ĉi vilaĝo min interligas ankaŭ alia afero. Ĉi tie naskiĝis mia patrino, tie loĝis miaj geavoj (ŝiaj gepatroj) kaj dum du jaroj tie loĝis kun la patrino ankaŭ mi mem (kiam miaj gepatroj fakte portempe divorcis). Do mi ŝatas Zavodouspenskoje. De printempo mi eksentis bezonon viziti ĝin, aparte por iri al tombejo, kie kuŝas miaj parencoj. Tio estas malracia, sed sufiĉe forta sento kaj mi ne kontraŭis ĝin. La patrino, kies sanstato ne tre bonas, subtenis min kaj ni decidis vojaĝi kune.

Infanaĝa domo
Jen finfine aperis la kazo por la vojaĝo. Mi, miaj gepatroj kaj la fratino Sveta kun sia filo Nikita plenigis mian aŭton kaj ekveturis al Zavodouspenskoje. Vetero bonis, la vojo ankaŭ. Nun komence mi spertis subitan obstaklon forme de vojpolicano, kiu haltis mian aŭton kaj postulis dokumentojn por kontrolo. Kaj jen evidentiĝis, ke mi – forgisema korniko – lasis hejme la paperon pri deviga aŭtoasekuro, kiun necesas ĉiam havi ĉe si ĉiu rusia aŭtomobilisto. 



Sekurecagentino pretis nomi ties nombron per telefono, sed malcedema policano rifuzis interparoli kun ŝi, postulante paperon. Do mi perdis du horojn kaj 500 rublojn por taksioveturado hejmen kaj reen. Nu, povus esti eĉ pli malbone – se oni malmuntus miajn aŭtonumerojn kaj elskribus monpunon (inter 500 kaj 1500 rubloj). Unu mia konato pro ne ĝustatempe pagita monpuno je 100 rubloj (ĉirkaŭ 2,5 eŭroj) estis arestita por 15 tagoj, metita en plenŝtopitan kelon kaj nur danke al energio de lia edzino kaj altaj interligoj reakiris liberecon.


La vilaĝon situantan je 120 km ni atingis dum unu horo. Stranga impreso – kvazaŭ oni veturas laŭ post Ĉernobila-loko. Malplenaj stratoj, homoj preskaŭ tute mankas. La fabriko, kinejo, publika banejo, malnova infanĝardeno – ĉio kuŝas en ruinoj.


 Nur granda digolago situas en sia ĉiama loko. Interesa detalo – mi plian fojon rimarkis, ke ĉiuj aĵoj (domoj, tombejo, monteto, ktp) ŝajnas al mi malgrandaj, kvazaŭ ili malkreskis de la tempo de mia infaneco. Aŭ elkreskis mi, ĉu?


Malnova brikodomo estas rekonstruita, en ĝi nun loĝas mia onklino Vera, fratino de mia patrino, kun sia edzo. Ĝi staras sur la bordo de lago, je 15 metroj de la akvorando. Mi ĉiam naĝis tie antaŭe, kaj kelkjara eĉ foje ekdronis, sed estis savita de hazarda observanto. Tuj malantaŭ la korta baro vidiĝas duetaĝa mezlernejo.


Mi ne ŝatis ĉirkaŭiri tiun baron kaj kutime grimpis rekte trans ĝin por atingi celon ene de unu minuto. Sur la tegmento de ĉi domo mi pasigis multajn horojn, manĝante berojn de apudkreskinta paduso, iam priklita de mia patrino. Novaj loĝantoj segis la arbon – ĝi ombrigis la fenestrojn.

Tombejo
Dum la patro restis kontroli sinbanigon en lago de la ĝoja nepo, mi, Sveta kaj la patrino kun onklino Vera veturis al la tombejo. Ne temis pri tre ĝoja vizito.


Mi antaŭlonge rimarkis, ke ju pli longe oni vivas, des pli multiĝas ĉirkaŭ oni mortintoj. Nun mi komprenas maljunulojn, kiuj rigardante malnovajn fotojn ne sukcesas trovi iun vivanton krom si mem kaj foje ne povas klarigi al si – kial ili tiel esceptiĝis?


Du fratinoj kvazaŭ promenadis tra tiu urbo de mortintoj, jen kaj jen dirante: “Ho, tiu estas mia samklasano!”, “Jen mia instruistino!” kaj “Klavinjo – ŝi ja estis du jarojn malpli aĝa ol mi kaj jam ekde 2005 kuŝas ĉi tie… Frue…”.

Rita
Unuavice ni vizitis la tombon de mia kuzino Rita. Mi bone memoras ŝin, kvankam ne vidis ŝin ekde la ekspedicio 2003. Ŝi estis unua infano de la onklino Vera kaj elmondiĝis tre for de ĉi loko. Ĉefan riĉaĵon de Tugulima distrikto, al kiu apartenas Zavodouspenskoje, ĉiam estis forsto kaj por hakadi ĝin alveturadis arbohakistoj de la tuta lando. Tiel en la 1960-aj jaroj alvenis en la vilaĝon la oseto Murat. Juna kaj ardanima nigrokula viro plene fascinis junulinon. La gepatroj provis deteni ŝin kaj eĉ malŝlosis foje en malluma ĉambro, sed Vera malgraŭ ĉio eskapis al sia amato. Finfine ili geedziĝis kaj forveturis al Sud-Osetio.



Tamen la vivo en malgranda oseta vilaĝo okazis esti ne tiom romantikeca, aparte se konsideri kaŭkazajn tradiciojn. Viroj ĉiutage foriris al rando de vilaĝo, kie ili tutan tagon drinkadis ĉaĉon (memfarita brando) kaj amuziĝis. La juna edzino dume sidis en dometo kun bopatrino ne parolanta la rusan kaj ne rajtis eĉ demandi vespere kie estis la edzo kaj kion li faris. Rezulte post iom da tempo Vera fuĝis al la gepatra vilaĝo – kun malgranda Rito ĉe bruste.


Margarita de tiam apenaŭ iam vidis sian patron, sed plene heredis lian karakteron kaj aparte temperamenton. Ŝi fakte neniam laboris kaj preskaŭ neniam lernis, pasigis tre lozan vivon, multe drinkis kaj rapide foruzis tutan rezervon de sia sano. Antaŭ kelkaj jaroj ŝi grave malsaniĝis kaj enlitiĝis.


Antaŭ ĉirkaŭ du jaroj ŝia stato iom pliboniĝis, ŝi komencis ellitigi kaj iri, sed… al ŝi ekdoloris la ventro. Doloroj kreskis, do oni jam petis pri sendo al distrikta malsanulejo en la vilaĝo Tugulim, sed loka helpkuracisto diris, ke unue en tiu malsanulejo mankas liberaj lokoj kaj due mankas kialoj por enmalsanulejiĝo. Post kelkaj tagoj ŝi mortis.


Dissekcado montris, ke Rita havis stomakan ulceron, kiu krevis, kaŭzinte peritoneon. Do en la 21-a jarcento 43-jara virino mortis pro banala ulcero. Vera unue intencis komenci juĝprocezon kontraŭ helpkuracisto, sed poste ekpensis, ke tio apenaŭ donus rezulton, tamen plej verŝajne influus rilaton de lokaj medicinistoj al ŝi – aliaj ja en ĉi vilaĝo mankas. Do ŝi simple adiaŭis sian malsukcesan filinon kaj starigis ĉirkaŭ ŝia tombo vastan baron por tri aŭ eĉ kvar tombolokoj. Ŝi diris al ni, ke ŝi estos kuŝanta apud Rita kaj pli malproksime kuŝos ŝia edzo. Ĉiuj jesis.

Viktor
Ankaŭ ni vizitis tombojn de miaj geavoj kaj ilia filo Viktor. Mia avo Miĥail Grigorjeviĉ Polivcev naskiĝis en Zavodouspenskoje, dum la Dua mondmilito batalis kiel majoro, lernis en Sankt-Peterburgo kaj poste denove laboris en la paperfabriko. Ĝis la 1980-aj jaroj li estis ĝia direktoro. Sincera komunisto li neniam kolektis monon aŭ strebis al riĉeco, do eĉ propran banejon li ne havis – ja estis tiu komuna!


Avino Valentina Grigorjevna estis posteulino de punlaboruloj, laboris kiel flegistino kaj mortis antaŭ kelkaj jaroj. Ilia filo Viktor mortis en 1975 apenaŭ 22-jara pro leŭkemio. Li militservis en GDR, do eble ricevis tie dozon de radiado – kiu scias? Li deziris ekvidi, kiun naskos lia fratino Lidija kaj tiu deziro plenumiĝis – la 25-an de septembro 1974 naskiĝis lia nevo Stanislav. Tio estis mi. Post kelkaj monatoj Viktor forpasis.

Sergej
Apude situas du preskaŭ forgesitaj tomboj de la du geedzoj – fratino de mia avo kaj ŝia edzo. Ili aperis samtage kaj nun mankas iu por prizorgi ilin, ĉar sola filo de ĉi virino iĝis ŝia murdinto.


Sergej (do nevo de mia avo) loĝis kune kun sia patrino kaj ties nova edzo, kiun li malŝatis. Lia edzino ankaŭ havis streĉajn rilatojn al la bogepatroj kaj iutage Sergej reveninte hejmen legis papereton en kiu la edzino laŭvican fojon plendis kontraŭ la bopatro kaj petis lin solvi tiun problemon.


Ebria kiel ĉiam, Sergej ekprenis fusilon, aliris fenestron, frapis ĝin kaj tuj post iun ekvidi pafis. Li intencis mortigi bopatron. Sed alfenestriĝis lia patrino, kiu iĝis unua viktimo en ĉi tago. Koleriĝinta li ensaltis la domon kaj pafis la bopatron, trafinte lian hepaton. Freneziĝinta li serĉis ankaŭ ilian filon, sed tiu kaŝis sin malantaŭ forno kaj tiel saviĝis. Li kreskis, finis militlernejon, sed poste ja fine perdis la racion.


Kiam alvenis milico, unue milicano volis pafmortigi Sergeon, sed parencoj konvinkis lin kapitulaci kaj tiel li konservis sian vivon. Duobla murdinto pasigis 15 jarojn en malliberejo kaj eĉ poste apenaŭ vizitadis tombojn de siaj viktimoj.


Antaŭ tri jaroj li reaperis kaj kelkfoje eniradis hejmon de mia patrino, sed interparolo ne havis bonan sukceson, ĉar por tio forestis komunaj temoj. Li nur rememoris pri homoj kaj eventoj de sia juneco, ja postan vivon li trapasigis en prizono pri kio apenaŭ indus paroli. Nun li denove malaperis.


Kio okazis poste? Mi aĉetis en loka vendejo grandan akvomelonon kaj tute tramalsekiĝis dum kelkaj sekundoj portante ĝin de la aŭto al la domo sub subite ekelverŝintaj pluvlavangoj. Ni banis sin en la baraĵlago, manĝis riboberojn ktp. Estis amuze.