Sunday, January 29, 2012

Mi iĝis dumviva membro de UEA!

La ĉefa informo jam enestas en la nomo de ĉi blogero. Do kion mi aldonu? Fakte mi nur klarigu iom pri kialoj de tiu paŝo, ja ĉiufoje antaŭ fari ion mi demandas min: “Por kio?” Kaj ĉi faro ne estis escepto.
Komence de 2008, tuj post fini mian memlernadon, mi vizitis UEA-paĝon kaj pripensis aliĝon al ĉi organizaĵo. Tiam mi rifuzis ĉi faron. “Por kio?”, ekpensis mi. La revuo “Esperanto” raportas precipe pri esperantaĵoj kaj Esperantujo, do aboni ĝin ŝajnas al mi iom stranga – mi ja lernis la lingvon ne por legi pri ĝi, sed per ekscii pli per ĝi! Partopreni iun kongerson mi tiam ne planis kaj aliĝo mem bildiĝis iom nebula afero – mi ja dum longa tempo ne membriĝis en iu ajn organizaĵo, post mia (senevita) aniĝo en Tutsoveta Junpionira Organizo antaŭ ĉirkaŭ 25 jaroj.
Pasis kvar jaroj de mia nova, esperantista vivo. Mi daŭre restas solulo, ne partoprenante iujn ajn forumojn kaj eĉ ne kontaktante samurbajn esperantistojn (kvankam mi trovis ilian retpaĝon kaj konas, kie ili de tempo al tempo kunvenas). Fakte por mi Esperanto estas lingvo per-reta kaj… tio ĝis nun sufiĉas al mi. Legi, traduki kaj verki en Esperanto – jen mia preferata vojo en ĉi tutmonda lando.
Tamen mi pli kaj pli ofte pensis pri utileco de UEA-aniĝo. Kial?
Unue, mi aĉetas ĉiam pli da libroj en UEA-vendejo, verŝajne plej bona kaj abunda en Esperantujo. Lastfoje mi pagis ĉirkaŭ 300 eŭrojn kontraŭ 15 varoj kaj eventuale mi finlegos ĉion post 1-1,5 jaro. Kaj mi jam notis pliajn librojn aĉetendajn. Do 10 % rabato, kiun rajtas uzi UEA-membro estas sufiĉe alloga afero por librovermulo, ĉu ne?
Due, finfine mi ricevis eksterlandan pasporton kaj firme decidis komenci mondvojaĝadon. La unua celo mia estas ĉi-jara UK en Vjetnamio. Kaj jen mi trovis plian avantaĝon en UEA-membreco – aliĝokosto malpli alta je 35 eŭroj. Bagatelo, sed afabla, kiel oni diras en Rusio!
Trie, ĉiam pli ofte mi alfrontas bezonon trovi spertulojn pri certa fako en Esperantujo. Guglo, Ipernity kaj aliaj retejoj certe helpas pri tio. Sed nur fakdelegita reto de UEA enhavas pli ol 1800 fakulojn, kiujn oni povas sufiĉe facile trovi kaj kontakti. Tiu argumento decidis ĉion. Mi povas pluvivi sen rabatoj, sed tia datumbazo estas por mi aĵo ne preterebla. Do mi aĉetas aliron al ĝi! Kaj plej bona solvo ŝajnas al mi dumviva membreco – ja kontraŭ nur 300 eŭroj mi dum mia tuta (espereble sufiĉe longa) vivo ricevados ĉiujn menciitajn eblojn plus pdf-versiojn de “Esperanto” kaj “Jarlibro”. Sumo ne tro granda por longatempe cerbumi pri ĝi.
Mi povas mencii ankaŭ aliajn kialojn, ekzemple ĉiama ninklinon al subtenado de bonaj aferoj, deziron helpi al la ĉefa esperanto-organizaĵo, ktp. Ili ja vere ĉeestis, sed ne estis solaj instigmotivoj. Mi konsideras min realisto-idealisto, kiu strebas atingi idealismajn celojn per praktikaj agoj. Iel ajn estus, nun mi iĝis dumviva membro de UEA kaj baldaŭ esperos fariĝi nova fakdelegito pri kelkaj sferoj.
La projekto Esperantistoj-Ĵurnalistoj, lanĉita de mi, malgraŭ diversaj obstakloj jam helpis al kelkaj samideanoj perlabori ĉirkaŭ 1000 eŭrojn – tute reala mono, kiun ili gajnis danke al sia lingvokono. Nun mi preparas plian per-esperantan projekton, celanta precipe komercistojn kaj oficistojn. Danke al ĝi interesitoj kaze de sukceso povos gajni milojn, dekmilojn da eŭroj. Unuaj paŝoj jam estis faritaj, sed pli vastaj informoj aperos iom poste. Kaj mi esperas, ke la datumbazo de UEA helpos al mi en ĉi afero. Sufiĉu babilaĉi pri utileco de Esperanto, alvenis tempo por uzi ĝin!

Monday, January 23, 2012

Esperanto-centro en Burundo: konstruado komenciĝis!

Antaŭ iom malpli ol tri monatoj mi starigis la demandon: "Esperanto - ĉu amuzilo aŭ ilo?" Temis pri disvolviĝo de esperanto-movado en Afriko ĝenerale kaj konkrete en unu el plej malriĉaj landoj de tiu kontinento - Burundo. Mi ripetu, ke laŭ mi nome sorto de la movado en tiu ĉi regiono respondos al ĉi grava demando - ĉu Esperanto estas nura amuzilo por riĉaj okcidentuloj aŭ vera komunikilo por ĉiuj.
Oni povas nur fascini fervoron de niaj afrikaj samideanoj. Sed ne nur - oni povas ankaŭ helpi al ili almenaŭ daŭrigi sian laboron danke al kaj por Esperanto. Kaj tia helpo alvenis.


Jam de 2009 okazas kolektado de mono por konstruado de Esperanto-centro en Rumongo, unu el plej grandaj urboj de Burundo. Fine de 2010 la speciale kreita fonduso "Esperanto en evoluo" transdonis al la burundaj esperantistoj 2900 eŭrojn, kontraŭ kiuj estis aĉetita tereno. Restis plenumi "malmulton" - trovi aliajn 8000 eŭrojn por plene realigi la projekton.
Miavice mi faris ĉion eblan - verkis artikolon por ĉi blogo kaj Verda Radio, sendis 250 eŭrojn nome de mi kaj du partoprenantoj de la lanĉita de mi projekto "Esperantistoj-ĵurnalistoj". Estas ankaŭ aliaj planoj.
Kaj jen mi ricevis retleteron de Johan Derks, prezidanto de la fonduso. Mi citu: "Je la 13a de decembro mi sendis € 5180, = al la konto 306890164 de Ass. Nat. d'Espéranto au Burundi. Je la 26a de decembro la konstruado de la biblioteko komenciĝis. La laboro estos finita fine de februaro, almenaŭ se envenos pliaj donacoj, ĉar laŭ lasta buĝeto bezonatas proksimume € 8000. Rigardu sub 'donacoj' aŭ 'pruntedonoj' por scii, kiel helpi ilin! Johan Derks, prezidanto".
Ĉu ni venkis? Mi ne jam scias. Iel ajn estus, la afero ne stagnas, ĝi daŭras kaj eble post nur kelkaj semajnoj (monatoj?) en centro de Afriko aperos vera domo por burundaj esperantistoj - entuziasmuloj kun malplenaj poŝoj kaj ardaj koroj. Spektu videon - jen ili konstruas sian unuan domon danke al la Internacia Lingvo kaj ties internacia parolantaro.Ĉu ili finos ĝin?

Saturday, January 14, 2012

Vizito al la Abalaka monaĥejo: agrabla vojaĝo

Finfine mi veturu al la monaĥejo! Ne, mi tute ne decidis por ĉiam enklostriĝi, ferminte min de la ekstera mondo – tio estus sufiĉe stranga deziro por ateisto. Temas pri nura turismado, celo de kiu ĉi-foje estas verŝajne plej fama monaĥejo de Tjumena provinco kaj iam de tuta Tobolska gubernio, situanta je 30 km de Tobolsko, en la malnova vilaĝo Abalako.
Deziroj plenumitaj
Lastsomere mi kune kun la fratino kaj amikino jam vizitis Tobolskon, antikvan ĉefurbon de Siberio. Promendao tra ĝiaj malnovaj kvartaloj kaj konatiĝo al la fama Tobolska Kremlo okupis tutan tagon, do ni ne sukcesis viziti la Palacon de Palatino, en kiu troviĝas plej granda muzeo de la urbo, kaj la Abalakan monaĥejon. Feliĉe novjarkristnaskaj ferioj donis al ni eblecon plenigi tiun truon je niaj vojaĝimpresoj. Do, ni veturu al la monaĥejo!


“Ni” ĉi-foje signifas saman teamon, al kiu aldoniĝis plia amikino Evgenja. Samkiel lastan fojon ni veturis en mia Honda CR-V, kiu jam bone konis tiun vojon. La ŝoseo de Tjumeno al Tobolsko estas en bona (almenaŭ laŭ rusiaj mezuroj) stato, veturiloj malmultas, do ni “flugis” averaĝe je 120-140 km hore kaj atingis la celon ene de 2,5 horoj.

La monaĥejo de miraklofara ikono
La Abalaka monaĥejo troviĝas sur sama kun Tobolsko alta bordo de Irtiŝo, sed je alia flanko de la Tobolska landvojo (dekstre, se oni veturas el Tjumeno, je ĉirkaŭ 18 km orienten). 


Ĝi staras je kelkdek metroj for de la altega, kruda bordo, de kiu malfermiĝas belega panoramo de Irtiŝo, unu el plej grandaj riveroj de Siberio, enfluanta en Obo, kies akvoj kuregas rekte al la Arkta Oceano.


Historio de la monaĥejo estas ne malpli antikva kaj impresa. Se diri ĝuste, ĝiaj konstruaĵoj aperis eĉ pli frue ol la monaĥejo mem. 


Laŭ legendo, ĉio komenciĝis de la vizio de la ikono de Dipatrino, kiun spertis la vidvino Maria el samloka vilaĝo Abalako. 


Ĝi havas malnovan, tataran nomon kaj estis fondita tre antaŭlonge, antaŭ la rusoj alvenis Siberion. Ĉi tie loĝis unu el edzinoj de la lasta siberia ĥano Kuĉum. 


Apud Abalako en 1581 okazis granda batalo, kiu laŭ opinioj de kelkaj historiistoj havis findecidan signifon en konkerado de la regiono.


Dipatrino prezentiĝis antaŭ la samnoma vidvino en la ikona tipo Oranto, do ŝi havis disetenditajn manojn kaj je ambaŭ flankoj de ŝi staris la du sanktuloj – Sankta Nikolao kaj Maria Egipta. 


Dipatrino ordonis al Maria konstrui en Abalako preĝejon honore al ĉi ikono kun kromaltarejoj de tiuj sanktuloj. Post okazintaj prokrastoj Dipatrino denove viziiĝis al la vidvino kaj severe postulis plenumi diraĵon. Pri tio eksciis ĉefepiskopo kaj do konstruado komenciĝis. 


Tiel sur la bordo de Irtiŝo ekaltiĝis tri preĝejoj: Znamenskij (Oranta) katedralo (1683-1691), la preĝejo de Sankta Nikolao (1748-1750) kaj la preĝejo de Maria Egipta kun sonorilturo (1752-1759).


Sed la ĉefa sanktaĵo kaj trezoro de la estonta monaĥejo iĝis ne brikaj muroj, sed la Abalaka ikono de Dipatrino, pentrita en 1637 de la protodiakono de la tobolska katedralo Matfij. 


Mendis ĝin la vilaĝano Evfimij, al kiu la tobolska “por Kristo frenezulo” (ruse: jurodivij) Pavel antaŭdiris resanigon de tiu ikono. 


Dum la ikono pentriĝis, la vilaĝano iĝis ĉiam pli sana kaj fine plene resaniĝis, alportinte la ikonon al la katedralo por sanktigo.


De tiam la Abalaka ikono de Dipatrino estas konsiderata miraklofara kaj ĝis nun restas plej estimata ikono de Dipatrino en Siberio. 


Festado honore al ĝi okazas la 2-an de aŭgusto kaj la 10-an de decembro. La ikono mem perdiĝis, nun oni havas nur kopiojn de ĝi, ankaŭ altestimatajn.


En 1783 ĉi tien estis translokita el Perma gubernio la Bogojavlenskij (Epifania) vira monaĥejo, surloke ricevinta la nomon Znamenskij (Oranta).


Ĝi neniam havis grandan frataron (en la 19-a jarcento ne pli ol 15 monaĥojn), kaj nur komence de la 20-a jarcento iom pligrandiĝis post alsendo de 57 monaĥoj el la Valaama monaĥejo. 


En la fino de la 1920-aj jaroj ĝi estis fermita kaj uzata por diversaj praktikaj celoj, grandskale ruiniĝis. 


Ekde 1989 la Abalaka monaĥejo denove apartenas al la Tobolska-Tjumena eparĥio kaj funkcias kiel oni destinis por ĝi antaŭ ducent jaroj.

Muroj blankaj, preĝejoj fermitaj
La monaĥejo sendube belas. Blankaj muroj, ĉirkaŭantaj ĝin, same blankaj preĝejoj, domoj por la frataro – ĉio ĉi tre impresas. Bedaŭrinde restaŭrado estas la afero tre multekosta kaj malrapida, do ĝis nun nur la Znamenskij katedralo estas vizitebla. Eĉ en ĝi tute mankas surmuraj pentraĵoj, ikonostazo malplenas kaj ikonoj entute malmultas. Tamen la konstruaĵo mem kaj aparte ĝia grandega kupolo ne povas preterpasi onian atenton. Mi rimarku, ke unue la katedralo havis kvin malpli grandajn kupolojn, sed en 1761 ĝi estis rekonstruita kaj multkapeco estis anstataŭigita per unu solida kupolo, kiu kvazaŭ dominas super la tuta monaĥeja tereno.
La Rusa ortodoksa eklezio celebras Kristnaskon (laŭ juliana kalendaro) je nokto de la 6-a al la 7-a januaro, do ni, alvenintaj la 5-an, havis la eblecon vidi en la korto imponan kripon, faritan de monaĥoj el neĝo. Malantaŭ la katedralo, trans amasoj da kolektita neĝo, staras malalta preĝejeto el ruĝa briko, ankoraŭ ne finkonstruita. Sur interna flanko de la monaĥeja muro videblas novfarita bildo de la kronikisto Nestoro, unu el plej famaj monaĥoj kaj historiistoj de Rusio.
Vizitantoj abundis, la tuta parkumejo apud la monaĥejo estis ŝtopita per aŭtoj. Ĉiuj strebis foti sin ne nur en la monaĥejo mem, sed ankaŭ sur la bordo de Irtiŝ – vere ne preterinda faro!
Nu, se diri sincere, neniu el ni estas religiema, do post 40-minuta promenado tra la monaĥejo ni iris for. Aldone la vetero estis ne tre bonvena al promenantoj – 20 gradoj sub nulo kun ioma vento. Feliĉe apude troviĝas alia Abalako – distra komplekso en malnovrusa stilo, de kiu atingis nin gaja muziko. Ni iris tien.

Post ekskurso - amuziĝo
Laŭaspekte tiu distrejo memorigas la Jalutorovskan fortikaĵon


Tamen ĝi pli plaĉis al ni, ĉar ĝi estas pli granda, malpli multekosta (enirpezo egalas al 50 rubloj, do 1,2 eŭro) kaj ne pretendas je iu ajn historieco – nura amuzaĵo. 




Ni tagmanĝis en ligna restoracio forme de baleno el la fabelo “Ĉevaleto-Ĝibuleto” de Pjotr Erŝov.



Poste ni fotis nin apud lignaj personoj de la rusaj fabeloj.







Kaj fine ni ĉiuj dum horo gaje glitadis en komfortaj “knedlikoj” de sur granda deglitejo.


Mi ne povas rememori kiam mi lastfoje faris tion, do amuziĝis plenanime. Kelkfoje mi veturis duope kun iu el junulinoj, sed baldaŭ ili rifuzis je tio, plendante ke mi bremsis per ili kaj unu apenaŭ ne perdis la manon, dum la alia perdis duonon de sia pugo. 


Nu, mi provis konsoli ŝin, memorigante ke antaŭ iom da tempo ŝi mem diris pri celulita problemo, kiu nun verŝajne bone (kaj tute senpage) solviĝis. Tamen ial miaj argumentoj ne tre efikis. Ja virinoj estas strangaj estaĵoj…

Vidi Tobolskon kaj... reveni
Poste ni veturis al Tobolsko, kie en lastajn akceptohorojn (ĝis la 18-a) sukcesis viziti la Domon de Palatino. Ĝi meritis niajn atenton kaj haston. Tri etaĝoj de freŝrestaŭrita palaco estas okupitaj de la ekspozio, kiu rakontas pri historio de la regiono ekde la konkero de Siberio ĝis la 19-a jarcento. Nome en tiu periodo Tobolsko havis plej grandan signifon, estis vera ĉefurbo de Siberio kaj do nome de tiam konserviĝis en la kolektoj de la loka muzeo multegaj raraĵoj, pri kiuj Tjumena provinca muzeo povas nur revi.


Malnovaj gisferaj kanonoj, skriboplumoj, antikvaj dokumentoj skribitaj en “skoropis” (eo: rapidskribo) – stilo, kiun nur fakuloj nun scipovas legi, fragmentoj de kaheloj kvarcentaĝaj, la ŝtona ikono, donacita al la unua guberniestro de Siberio Matvej Gagarin (iam mi tradukos mian artikolon pri ĉi legendeca figuro), kamparanaj vestoj kaj laboriloj, ktp. En unu el haloj mi je miro renkontis junulinon el nia entrepreno – ŝi ĵus alvenis la urbon por viziti muzeon kaj ne pensis, ke vidos ĉi tie kolegon. Ja la mondo estas malvasta, aparte nia mondeto ĉiutaga!


Kiel muzeisto kun 15-jara sperto mi ne povis ignori profesian kvaliton de aranĝo de la ekspozicio mem. Kaj mi povas konfirmi – ĝi estas sufiĉe alta. Novaj montrokestoj, akurate kaj logike dismetitaj eksponaĵoj, mankas malvasteco kaj haoso, tiom kutimaj por neprofesiaj ekspozicioj, ĉion eblas bone vidi, legi, ĝui. Al manketoj oni povas atribui nur nefunkciantajn (laŭdire de matene) plurmediajn ekranojn kaj televidilojn (ĉiama problemo, ĉar plej ofte oni instalas tiaĵojn por nura fanfaronado, sen pripensi ilian praktikan uzadon) kaj grizeco de kopiitaj dokumentoj kaj fotoj (facile riparebla – necesas nur skani ilin kolore kaj printi en bona, eble artefarite malnovigita, papero). Nu tio ja estas harfendaĵoj, kiujn ordinara vizitanto apenaŭ rimarkus.
Ne malpli impresis nin nokta urbo – mi neniam antaŭe vidis Tobolskon ĉi-hore. Arte lumigitaj preĝejoj kaj Kremlo aspektas eĉ pli majestaj ol tage. Do mi komprenis mian konaton, kiu antaŭneloge veturigis siajn amikojn speciale por spekti noktan Tobolskon.


Revena vojo estis iom pli longdaŭra (ĉ. 3 horoj), sed ankaŭ agrabla kaj senproblema. Jjunulinoj duondormas, lumĵetiloj heligas la ŝoseon, la kontraŭradaro siatempe avertas pli rapidkontroliloj de vojpolicanoj – kion ja plian oni bezonas por senti sin kontenta?

Wednesday, January 4, 2012

Tempo - privata kategorio

Oni diras, ke nur manpleno da homoj en la tuta mondo povas ĝisfunde kompreni la teorion de relativeco de Albert Einstein. Mi facile kredas tion, ĉar neniam havis inklinon al fiziko kaj eĉ tiaj ĉiutagaj aparatoj kiel poŝtelefono aŭ televidilo ŝajnas al mi miraklo. Tamen mi bone komprenis alian relativecon de tempo – ĝi estas privata afero kaj ne nur ni loĝas en tempo, sed ankaŭ tempo loĝas en ni, kaj ĉiu havas propran tempolinion. Ĉu frenezaĵo? Mi klarigu.

Rusia politiko - la unika zoo
Antaŭ kelkaj tagoj mian oficejon eniris unu el kunlaborantoj de nia entrepreno, ĉirkaŭ 45-jara viro el nia gardistaro. Li diris, ke ekvidis apud nia ĉambro malnovan kalendaron kun bildoj de ortodoksaj ikonoj. “Ĉu vi planas elĵeti ĝin? – demandis li. Se jes, do prefere fordonu ĝin al mi, mi trovu por ĝi lokon”. Mi klarigis, ke temas pri portempa translokiĝo de ĉiuj aĵoj el nia kabineto, baldaŭ rekonstruota. Li konsente svingis la kapon. Tiumomente ekludis elvokmuziko en lia poŝtelefono kaj mi tuj rekonis melodion – la himno de USSR. Post la viro eliris, amikino-kolegino demandis min: “Kiel tio eblas? La ortodoksaj ikonoj kaj komunista himno en unu kapo? Stranga miksaĵo…”. Sed mi jam havis respondon, ĉar faris tiun demandon al mi mem antaŭ semajnoj.


Se iu rigardus la politikan vivon de nuna Rusio, do oni estus mirigita pro ĝia bunteco kaj abundeco de plej neimageblaj interligoj kaj deklaroj.
Homoj, kiuj konsideras sin rusaj naciistoj, laŭte diras, ke kaŭkazanoj iru for el Rusio kaj ke la rus(i)a ŝtato ne plu financadu kaŭkazajn respublikojn. Do fakte ili strebas al forigo de tiuj sudaj regionoj de Rusio, al perdo de teroj, kiujn iliaj praŭloj konkeradis dum plurjara batalado.


Unu el plej famaj rusiaj naciistoj (almenaŭ deklaranta sin tia) estas Vladimir Volfoviĉ Ĵirinovskij, homo kun juda patronomo kaj aspekto, kiu siatempe respondis al la demando pri deveno de siaj gepatroj: “La partrino estas rusino, la patro – juristo”.
Post tio apenaŭ indas miri pri tiu stranga kunekzistado de la ortodoksa kaj komunisma ideologioj en unu kapo. Des pli ke ĝi ne estas stranga.

Ŝanĝiĝnta tempo
Antaŭ kelkaj jardekoj tio estus tute neebla. Tiutempe Sovetunio estis forta, ŝajne eterna kaj plejmulto da ĝiaj loĝantoj konsideris sian landon kaj sekve ties ideologion kiel nunon kaj estontecon. Kontraŭe la ortodoksa eklezio, religio entute, apartenis al pasinteco – eble ĉarma kaj bela, sed nerevenigebla. Do homo devis elekti: ĉu vivi en nuno kaj iri antaŭen sub sonoj de la himno de la unua en la mondo ateisma lando, aŭ revi pri reveno al iamaj, antaŭkomunismaj tempoj, kiam ekzistis la “sankta Rusio”, kies loĝantoj konis nur himnojn religiajn. Plejparto elektadis pli utilan perspektivon kaj preĝejojn vizitadis precipe maljunuloj. Mi mem memoras, kiel en la 1980-aj jaroj mia vilaĝa avinjo diris al la gepatroj, rakontintaj pri mia interesiĝo pri religio: “Ne indas tre enprofundiĝi en tion, Stasĉjo! Vi ja estas ankoraŭ juna…”.


Antaŭ dudek jaroj situacio ŝanĝiĝis. Perestrojko transkreskis al disfalado de la tuta soveta sistemo, inkluzive de tiun ideologian. Komunismaj idealoj subite iĝis arkaismoj, kontraŭ kiuj batalis ĉiuj antaŭeniraj fortoj – demokratoj, rajtdefendantoj kaj… religiuloj. Religia renaskiĝo estis konsiderata unu el plej gravaj signoj de la senigo je sovetaĉa pasinteco, do oni ne miris vidante sacerdotojn ĉekape de demokrataj manifestacioj, apud homoj, postulantaj pli da libereco.
Pasis tempo kaj bildo denove aliiĝis. Oni apenaŭ povas diri pri nuna ideologio, ĉar preskaŭ neniu vere kredas je ŝtataj deklaroj kaj babilaĉoj de “Unueca Rusio”, opozicio estas plejparte marĝenigita kaj ankaŭ havas reputacion ne tre bonan. Komunismo plu allogas precipe maljunulojn, edukitajn en soveta periodo, kaj iom da maldekstremumantaj gejunuloj, influataj de siaj okcidentaj samaĝuloj. Eklezio ja, kvankam ne ŝovas nazon en politikon (almenaŭ malferme), okupis firman lokon apud la ŝtato kaj nutras siajn adeptojn je fabeloj pri iama feliĉa pasinteco, kiam homoj obeis leĝojn de la Kreinto kaj vivis en sendanĝera, ekologie pura medio, sekvante rusajn tradiciojn – ĝis judoj kun framasonoj damaĝis tiun paradizon.


Do jen miraklo – ortodoksa kredo kaj komunisma ideologio okazis esti en unu flanko de la tempolinio! Adeptoj de ambaŭ kredoj (nome tiel, ĉar plejparto da ili legis nek “Kapitalon”, nek la tutan Biblion, preferante kredi al vortoj de iu diritaj) revas pri reveno al iama feliĉostato, ekzistanta, sed poste perdita pro interveno de kruelaj kaj kovardaj malamikoj. Do en la kapo de nostalgiema homo bonege kunekzistas ortodoksaj sanktuloj kaj sovetaj simboloj – ja ili ĉiuj estas por li nur eroj de unueca bildo – miraklo de la perdita paradizo, kiam infanoj obeis al gepatroj kaj vodko kostis 4 rublojn. Feliĉa estis la tempo…