Sunday, March 18, 2012

Punka diservo – ĉu puni aŭ pardoni?

Punka diservo – ĉu tio eblas? Jes, en nuna Rusio eblas ĉio, eĉ tiaj oksimoroj. La 21-an de februaro 2012 kvin junulinoj en diverskoloraj maskoj saltis al antaŭ altaro en la Templo de la Kristo Savinto kaj plenumis tion, kion ili nomis “punka diservo”. Du el preĝintinoj estis arestitaj kaj nun troviĝas en antaŭprizonejo atendante proceson. Laŭ la socia reago oni povas supozi, ke ĝi estos brua kaj severa. Ofte oni povas aŭdi sugestojn pri ebla puno – ĝis 7 jaroj de malliberigo.

Kial?
“Ĉu ili freneziĝis? Je kia diablo ili faris tion, stultaj inoj?!” – jen plej ordinara reago. Ankaŭ mi unue pensis simile. Eniri la ĉefan (almenaŭ plej pompan kaj konatan) templon de la lando tuj antaŭ Karesmo por plenumi antaŭ ŝtoniĝintaj kredantoj kontraŭeklezian kanton – apenaŭ tion farus raciaj homoj. Nun mia opinio aliiĝis.


Kiel historiisto mi alkutimiĝis komenci ĉian esploradon ekde eltrovo kaj studado de fontoj. Ĉi foje mi turnis min al la retejo de la grupo Pussy Riot (eo: piĉa ribelo) kaj legis tie tekston de la “preĝo” kaj priajn klarigojn. Hm, la afero okazis esti multe pli profunda kaj interesa.
Jen plena teksto en mia (senrima) traduko.

Dipatrino Virgulino, forpelu Putin-on
forpelu Putin-on, forpelu Putin-on

Nigra sutano, oraj epoletoj
Ĉiuj paroĥanoj rampas por sinklini
Fantomo de libereco estas surĉiele
Geja Fiero forsendita al Siberio en katenoj

Merdo, merdo, merdo dia
Merdo, merdo, merdo dia

La ĉefo de KGB, ilia ĉefa sanktulo
Kondukas protestantojn al prizono subgarde
Por la Plejsanktan ne ofendi
Virinoj devas naski kaj ami.

Merdo, merdo, merdo dia
Merdo, merdo, merdo dia

Dipatrino Virgulino iĝu feministino
Iĝu feministino, feministino iĝu.

Eklezia glorado de putrintaj gvidantoj
Krucirado el nigraj limuzinoj
En lernejon al vi pretiĝas iri predikisto
Iru al leciono – alportu por li monon!

Merdo, merdo, merdo dia
Merdo, merdo, merdo dia

La patriarĥo Gundjaj kredas al Putin
Pli bone al Dio, bastardo, li kredus
La dipatrina zono ne anstataŭos mitingojn –
Dum protestoj kun ni Sankta Virgulino Maria!

Merdo, merdo, merdo dia
Merdo, merdo, merdo dia

Dipatrino Virgulino, forpelu Putin-on
forpelu Putin-on, forpelu Putin-on


Mi aldonu kelkajn klarigojn, bezonatajn precipe por alilandanoj.
Pussy Riot estas feminisma grupo, kiu ofte kaj akre kritikas la rusian reĝimon pro ĝia patriarĥeco, subpremado de libereco kaj ĉefe de la rajtoj de virinoj kaj GLBT. Do ĉi-foje ili ankaŭ elpaŝis kontraŭ du, laŭ ili, plej mornaj fortoj de nuna Rusio – la reĝimo de Vladimir Putin kaj la Rusa Ortodoksa Eklezio, kiuj kuniĝis por plifortigi unu la alian. Mitingoj de la opoziciuloj ne sukcesis ŝanceli aŭtoritatojn, do la junulinoj decidis peti pri tio Dipatrinon – siaspece certe.


“Nigra sutano, oraj epoletoj” – tiu alineo memorigas, ke dum la soveta periodo la eklezio baldaŭ adaptiĝis al la komunisma potenco kaj sukcese kunlaboris kun ĝi. Nemalmultaj sacerdotoj estis varbitaj de KGB kaj denuncis klerikojn kaj laikojn. Post elekto de la nuna patriarĥo Kiril en amaskomunikiloj aperis informoj, ke ankaŭ li estis varbita kaj laboris por KGB sub la kaŝnomo “Miĥajlov”. Tiu problemo verŝajne aktualas por ĉiuj eks-komunismaj landoj. La vaste konata en Rusio kantisto Igor Talkov, kiu estas konsiderata preskaŭ ikono de rusaj ortodoksoj kaj nostalgiemaj “patriotoj”, ne hazarde skribis en sia kanto “Globuso” jenajn alineojn:

Montru al mi landon
kie estas fermitaj temploj
kie sacerdoto kaŝas sub sutano
epoletojn de KGB

Li verkis tion en 1990 (en 1991 kantisto estis pafmurdita dum kverelo antaŭ koncerto), kiam multaj el nunaj “punkopreĝantinoj” apenaŭ enmondiĝis.


Geja Fiero forsendita al Siberio en katenoj” – tiu alineo aludas al multjara kontraŭstarado de moskvaj potencoj kontraŭ peto pri okazigo de la geja parado. Ĉiufoje tiaj petoj estas rifuzataj, provoj de GLBT-anoj protesti finiĝas per atakoj de naciistoj kaj OMON, batadoj kaj arestoj. La eklezio malkaŝe subtenas potencojn en tio.


“La ĉefo de KGB, ilia ĉefa sanktulo” – denove temas pri Vladimir Putin, kiu ĉiam aktive subtenas la eklezion kaj reciproke ricevas de ĝi garantiojn de fideleco. Antaŭnelonge la patriarĥo Kiril deklaris, ke rilatoj inter la potenco kaj eklezio en Rusio dum lastaj jaroj estas vera “miraklo” kaj diris, ke ortodoksuloj ne partoprenas mitingojn, ĉar ili vicatendas por ekvidi la dipatrinan zonon kaj preĝas en temploj kaj siaj hejmoj. Tiun zonon oni alportis en Rusion en 2011 kaj tio naskis grandegajn amasiĝojn de kredantoj, kiuj ŝtopigis stratojn kaj dum multaj horoj atendis subĉiele, esperante spekti la relikvion. Kompreneble, tiel suferis ne ĉiuj, baldaŭ en Interreto aperis sciigoj, ke ekzistas specialaj atestiloj, kies posedantoj preteriras ĉiujn viciĝojn kaj vizitas la dipatrinan zonon tute komforte. Post provoj de ekleziuloj refuti tion, en Reto aperis fotoj de tiaj dokumentoj kaj sacerdotoj povis nur balbuti ion pri “popolaj servistoj, kiuj nokte kaj tage laboregas, do ne havas tempon por kelkajn horojn starviciĝi” (video kaj teksto ruse). Pliaj komentoj troas.


“Por la Plejsanktan ne ofendi / Virinoj devas naski kaj ami” – tio memorigas eldirojn de la Plejsankta patriarĥo Kiril pri la ĉefaj virinaj devoj. Fakte temas pri mezepoka pensmaniero.
“En lernejon al vi pretiĝas iri predikisto” – post multjara kaj insista postulado de la eklezio oni inkluzivis en lernejan programon novan fakon “Fundamentoj de la ortodoksa kulturo”. Do nun la eklezio havas eblon pretigi siajn adeptojn ekde la lerneja benko.
“La patriarĥo Gundjaj kredas al Putin” – denove aludo al la patriarĥo Kiri, kies vera familinomo estas Gundjajev (li devenas el Mordovio kaj verŝajne estas mordovo).
“Merdo dia” – apenaŭ bezonas klarigojn.

Kie?
Ĉi ago ne hazarde okazis nome en la Templo de la Kristo Savinto, kiu estas vera simbolo de kunlaboreco, eĉ unuiĝo de la rusia potenco kaj la eklezio. Oni konstruis ĝin en la 19-a jarcento sur loko de la detruita tiucele Aleksevskij virina monaĥejo, poste ekslpodigis ĝin en 1931 kaj rekonstruis en la 1990-aj. Ambaŭkaze konstruado estis financata plejparte de la ŝtata buĝeto kaj okazis sufiĉe laŭtaj skandaloj pro monŝtelado, trouzado, ktp. En la 1990-aj moskvaj (kaj ne nur) komercistoj estis devigataj pagi tributon tiucelan. Krome la registaro permesis al la eklezio senimposte importadi subakcizajn varojn (ĉefe cigaredojn) kaj la eklezio faris tion sukcese. Paradokso konsistas en tio, ke antaŭ 400 jaroj la eklezio forte kontraŭstaris tabakfumadon kaj eĉ laŭleĝe elŝiris nazotruojn al fumantoj. Nun ĝi mem profitas el ĉi peko…


Same atentinda estas historio de la Banko de la Templo de la Kristo Savinto, establita por financi ĝian rekonstruadon. En 2008 ĝi okupis la 444-an lokon en la listo de 500 plej grandaj bankoj de la mondo. Samjare la banko estis vendita kaj alinomita, nun ĝi funkcias kiel Bankhaus Erbe. Do ne per maljunulinaj groŝoj estis konstruita ĉi templo. Kaj ve – ne por povraj maljunulinoj. Ne hazarde nun en la templo okazas ne nur diservoj, sed ankaŭ diversspecaj laikaj aranĝoj – prezentadoj, enmanigo de premioj, koncertoj, vesperfestenoj. Aparta halo povas esti luita por diurno kontraŭ 450 mil rubloj (11 715 eŭroj).

La kunlaborantoj de la Unua televidkanalo jam post tiu skalndalo vizitis la templon kaŝnome kaj demandis, ĉu eblas lui la halon? Poste milionoj da televidspektantoj ekvidis kaŝe faritan tie filmeton, en kiu simplega viro klarigas al “luontoj” ke ili povas fari tie ion ajn – nur pagu. Tiea administrantino klarigis, ke ili rajtas starigi tablojn iel ajn, ke ŝirmita estos nur la plej granda ikono kaj tie ili povos pendigi sian afiŝon, ke aliaj ikonoj restos malkaŝaj, ktp. Kaj ĉio ĉi okazis dum severa Karesmo, kiam ĉiuj ortodoksuloj dum 40 tagoj devas nur fasti kaj preĝi.
Mi mem, kiel estro de la PR-sekcio en TjumenNIIgiprogazo, multfoje ricevis invitojn partopreni (kontraŭ sufiĉe granda pago) diversajn aranĝojn en la Templo de la Kristo Savinto – plejparte temis pri enmanigo de komercaj premioj kun posta koncerto kaj bankedo. Do apenaŭ indas plendi pri malsanktigo de la templo – ja ĝi antaŭlonge alkutimiĝis al tio. Mi aldonu, ke la fimeto estis muntita el partoj, filmitaj diverstempe en diversaj lokoj, do ne indas pensi, ke la junulinoj kapriolis kun gitaroj en la Templo de la Kristo Savinto – tio ne okazis.

Kio?
Kio okazas nun? Tri junulinoj estas arestitaj kaj atendas decidon pri sia sorto en antaŭprizonejo. Antaŭnelonge ili komencis malsatstrikon. Almenaŭ du el ili havas malgrandajn infanojn.


“Bruligi, disŝiri, skurĝi, razi la kapojn, fermi en monaĥejo” – tiaj estas plej oftaj komentoj en ortodoksaj (kaj ne nur) retejoj. La ofendita ortodoksaro postulas sangon de kulpintoj – kaj plej verŝajne ĝi ricevos la postulatan. Malfacilas trovi homojn (des pli tiujn publikajn), kiuj malkaŝe defendus junulinojn. Subtenajn vortojn oni povas renkonti plejparte en maldekstraj retejoj, kiuj ofte informas pri kunlaboraĉo de la eklezio kaj reĝimo. La vaste konata protodiakono Andrej Kurajev, kiu unue skribis en sia blogo, ke tio estas nura karnavala blago (nun okazas Maslenica, eo – Buter-karnavalo, kiam la tradicio permesas ĉiajn strangaĵojn) simila al la konduto de la malsaĝuloj pro Kristo, kiu havas fortajn radikojn en la rusa tradicio. Do necesus rideti, poste preni junulinojn submane kaj inviti por ritualo de la reciproka pardonado, ankaŭ tradicie okazanta en tiuj tagoj. Sed eĉ li baldaŭ korektis siajn vortojn kaj deklaris, ke temas pri tre malbonega kaj akuzinda ago.
Kion pensas mi? Laŭ mi la situacio estas tre simpla.


Kion faru laika potenco? Tion, kion ordonas leĝo. Temas pri huliganaĵo – delikto, kiu kutime sekvigas monpunon, punlaborojn kaj/aŭ mallongdaŭran malliberigon. Nome tiel okazis, kiam dum la prezidanta balotado anoj de la feminisma grupo FEMEN enkuris balotejon tuj post tie voĉdonis Putin, kaj nudiĝinte siajn torsojn kun surskriboj “Mi ŝtelas anstataŭ Putin” kaptis balotujojn. Kompreneble ilin tuj kaptis policanoj (fotoj), sed ĉiuj potencoj, inkluzive Putin mem, reagis gaje kaj puno estis tre milda. Apenaŭ tiel okazos nun, kiam la afero koncernas la sanktan bovinon de la reĝimo – la eklezion.
Kion faru la eklezio? Tion, kion preskribis ties fondinto – Jesuo Kristo. Ĉu la ago hontinda? Sed “ne juĝu, por ke ne estu juĝataj” (S. Mateo, 7:1-3). Des pli ke faris tion junulinoj, al kiuj certe oni povas apliki: “Ili ne scias, kion ili faras” (S. Luko, 23:34). Kaj jen plej ĝusta respondo: “Benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas” (S. Luko, 6:28).


Tiuj junulinoj sendube scias, en kiu lando ili vivas, do ili pretas akcepti iun ajn punon. Tio ne mirigos kaj ne timigos ilin. Sed ĉu oni povas almenaŭ pormomente imagi, kio okazus, se morgaŭ en prizonan karceron eniris sacerdoto. Ne fulmokula fanatikulo kun la kruco enmane kaj malamego en la koro, sed saĝa, kvieta, komprenema pastro, kiu interparolus kun ili, demandus, aŭdus. Pastro, kiu klarigus al ili, kiom da malĝojo ilia ago elvokis en koroj de veraj kredantoj, por kiuj ĉiu templo estas sanktejo kaj ĉiu preĝo – destinita nur por dio. Kaj imagu, ke poste li pardonus ilin, sincere kaj tutkore, invitus al sia preĝejo, al sia hejmo, kaj petus prizonestrojn kaj juĝistojn liberigi ilin. Jen kio povus ilin mirigi, eĉ ŝoki, pensigi. Sed… por tio necesas, ke en la koroj de la rusa ortodoksa pastraro troviĝis vera, viva kredo. La kredo, kiu estas tiom malofta...

Saturday, March 17, 2012

Servistaro (The Help, 2011): historio pri reciproka liberiĝo

Pri kio temas en ĉi mondfamiĝinta, Oskar-premiita filmo? Resumo aspektas ne tre originala. Nigrulinoj (nun oni nomus ilin afrik-usonaninoj) servistinoj en malgranda urbeto estas ĉiam humiligataj kaj malrespektataj de siaj posedantoj (jes, nome tiel, ĉar oni daŭre transdonas ilin kaj eĉ testamentas). Apartaj necesejoj en domo, malafablaj rimarkoj, malrespekta traktado – ĉio ĉi jam multe videbliĝis en antaŭaj filmoj kaj libroj pritemaj. Ankaŭ pri lukto de humiligataj nigruloj por siaj rajtoj ni ankaŭ aduis ne malmulte. Do, ĉu laŭvica politikkorekta historio? Ne, la afero estas multe pli komplika.

Ĉio menciita vere okupas gravan lokon en la filmo, sed per tio ĝia enhavo ne tute elĉerpiĝas. La aŭtoroj prenis pli vastan, ĝeneralan vidpunkton al la problemo kaj analizas staton kaj konduton de ambaŭ flankoj – blankaj humiligantoj kaj nigraj subprematoj. Kaj tio donas neatenditan rezulton!


Atentu: kiu sekvas plu - malkaŝos intrigon!
Evidentiĝis, ke sklaveco trafis ne nur servistaron, sed ankaŭ sinjoraron. Blankuloj estas same malliberigitaj de siaj superstiĉoj, timoj, stereotipoj kaj ne nur rilate al nigraj servistinoj, sed ankaŭ al si mem. Sorto de blanka fraŭlino estas destinita jam ekde fino de la lernejo. Ŝi devas enposteniĝi en iu ne tre komplika, sed plej ofte vizitata de viroj entrepreno kaj atendi ĝis iu fianĉinigos ŝin. Poste ŝi por ĉiam revenas hejmen, kie pasigas sian tempon en babilado kun amikinoj, ioma prizorgado de la hejmo (plejparton de la laboro plenumas nigraj servistinoj) kaj naskado de geinfanoj, kies edukadon ankaŭ plenumos nigraj plebaninoj. Socia vivo minimumiĝas ĝis bonfaraj vesperfestenoj, inkluzive tiujn profite al la afrikaj infanoj – jes, nigraj, sed tre malproksimaj, do preskaŭ neekzistantaj.
Ili eĉ inter si trovas maloportunajn homojn, ne indajn je amikeco kaj estimo. Ĝojplena, sed naiva blanka junulino, edziniĝinta al enviinda junulo, estas ignorata de loka “dama klubo” malgraŭ sia bonvolemo. Eĉ plej noblaj el blankulinoj estas sklavigitaj de sia ĉirkaŭaĵo. Do la patrino de la ĉefa heroino fakte estas devigita elpeli maljunan nigrulinon, kiu edukis ĉiujn ŝiajn infanojn kaj pasigis tutan vivon en ĉi domo – ja tion postulis gastoj, indignitaj de sendependa konduto de nigrulinoj.
La ĉefa heroino de la filmo – blanka junulino – havas pli fortan volon kaj deziras alian vivon. Kiun? Ŝajne unue ŝi mem ne certas pri tio. Ĝenerale ŝi sekvas komunan vivofluon kaj diferenciĝas nur per siaj pensemo kaj malinklino al rapida edziniĝo kontraŭ iu ajn prezo. Sed kiam ŝi faras unuan tute sendependan, malkutiman paŝon kaj komencas skribi vivrakontojn de nigraj servistinoj, ŝi komencas aliiĝi, do sendependiĝi. Paŝon post paŝo okazas liberiĝo de ambaŭ – aŭdanto kaj rakontanto.
Libereco estas multekosta akiraĵo, do kontraŭ ĝi ĉiu pagas altan prezon. Blanka ĵurnalistino perdas koramikon, kiu ne sukcesis transpaŝi limojn de sia mondpercepto. Nigraj servistinoj perdas laboron, unu estas akuzita je ŝtelo, alia foriris de la edzo – ebriulo, kiu ofte batadis ŝin. Sed la celo valoras tion. Fine de la filmo servistino, ĵus elpelita kaj akuzita, demandas sian persekutantinon: “Ĉu vi mem ne enuis?” Kaj laŭ ties aspekto evidentiĝas jesa respondo. Nigrulino foriras – humiligita, sed libera. Blankulino restas – ekstere venkinta, sed interne tute dispremita de sia sklaveco kaj malamego.
Kaj en memoro malmergiĝas malnova devizo: Liberecon oni de donas – oni ĝin prenas.