Sunday, May 27, 2012

Superbona lingvo – sufiĉas nur 30 vortoj!

Kiam mi legas diskutojn de bon/mavlingvuloj pri kvanto de la vortoj sufiĉa por doni al lingvo esprimpovon, mi ridas. Povraj babilaĉuloj, ili ja ne konas ke afero estis decidita jam de antaŭ 80 jaroj. Kaj faris tion ne lingvisto, sed simpla rusa virino Ella Ŝĉukina laŭ kromnomo Elĉjo Kanibalino.
“Vorttrezoro de Ŝekspiro, laŭ kalkulo de la esploristoj, konsistis el dek du mil vortoj. Vortaro de negro el kanibala tribo “Mumbo-Jumbo” konsistas el 300 vortoj. ElĉjoKanibalinjo facile kaj libere kontentiĝis pri trideko da ili” – per tiuj vortoj komenciĝas unu el ĉapitroj de la famega rusligva satira romano “12 seĝoj” fare de Ilja Ilf kaj Eŭgeno Petrov. Ĝi estis aperis en 1928 kaj de tiam spertis multajn reeldonojn, estis dufoje filmigita kaj plejgrave iĝis fonto de dekoj da esprimoj, tre popularaj inter rusianoj. Unu el plej famaj roluloj de tiu romano estas nome Elĉjo Kanibalino.

Vortaro
Mi citu:
“Jen vortoj, frazoj kaj interjekcioj kiujn ŝi skrupule elektis el majesta multvorta kaj fortega rusa lingvo:
1. Vi vulgaras.
2. Ĥo-ĥo! (Esprimas, depende de la cirkonstancoj: ironion, miron, jubilon, malamon, ĝojon, malestimon kaj kontentiĝon.)
3. Famege.
4. Obskura. (Rilate al ĉio. Ekzemple: «obskura Petro venis», «obskura vetero», «obskura okazaĵo», «obskura kato», ktp.)
5. Mornaĵo.
6. Teruro. (Terura. Ekzemple, dum renkonto kun bona konatino: «terura renkonto».)
7. Junuljo. (Rilate al ĉiuj konataj viroj, sendepende de ilia aĝo kaj socia stato.)
8. Ne instruu min vivi.
9. Kiel infanon. («Mi batas lin kiel infanon», – dum kart-ludo. «Mi forbatis lin kiel infanon», – ŝajne pri konversacio kun respondeca loĝej-luanto.
10. Per-r-fekte!
11. Dika kaj bela. (Estas uzata por karakterizi aĵojn kaj estaĵojn.)
12. Veturu ni per fiakro. (Estas dirata al la edzo.)
13. Veturu ni en taksio. (Al konatuloj de vira sekso.)
14. Tuta via dorso estas blanka. (Ŝerco.)
15. Imagu ja.
16. -j. (Karesa finaĵo de nomoj. Ekzemple: Miŝo – Miŝjo; Zina – Zinja.)
17. Oho! (Ironio, miro, ravo, malamo, ĝojo, malestimo kaj kontentiĝo.)”
Vortoj, restintaj en ekstreme nesignifa kvanto, servis estiel ligilo inter Elĉjo kaj laborantoj de universalaj vendejoj". 

Konversacio
Ĉu vi ne kredas ke tiu lingvo povas esti plene esprimiva? “Imagu ja!” respondus Elĉjo, sed mi limigos min per pli modestas faro – donu la ekzemplon de lingvouzado. Jen Elĉjo almezuris bluzon.


Mi citu:
“Ĥo-ĥo! – kriis ŝi, esprimante per tiu ĉi kanibala krio konsterne komplikajn sentojn, kiuj ekposedis ŝin. Tiujn ĉi sentojn, en simpligita formo, oni povus esprimi per jena frazo: «Viroj, vidonte min tia, ekscitiĝos. Ili ektremos. Ili iros post mi al rando de la mondo, murmurante pri la amo. Sed mi estos malvarma.Ĉu ili valoras min? Mi estas plej bela. Tian elegantan bluzeton havas neniu sur terglobo”. Sed estis nur trideko da vortoj, tial Elĉjo elektis plej espriman el ili: «Ĥo-ĥo».
Jen plia ekzemplo – ĉi-kaze Elĉjo havas pli longan kaj diversaspektan konversacion, kio igas ŝin uzi la tutan vortprovizon. Revenis ŝia edzo kaj demandis ŝin pri novaĉetitaj seĝoj.
“– Saluton, Elĉjo... sed kio estas tio?
– Ĥo-ĥo!
– Sed vere?
– Per-r-fekte!
– Jes, la seĝoj estas bonaj.
– Fa-me-gaj!
– Ĉu iu donacis?
– Oho!


– Kio?! Ĉu vi aĉetis? Sed per kiu mono? Ĉu per la mastruma? Sed mi jam milfoje diris al vi...
– Ernestjo! Vi vulgaras!
– Sed kial vi faris tion?! Ni ja havos nenion por manĝi!
– Imagu!
– Sed tio estas indignaĵo! Vi vivas ekster la rimedoj!
– Vi ŝercas!
– Jes, jes, vi vivas ekster niaj rimedoj...
– Ne instruu min vivi!
– Jes, ni devas priparoli tion serioze. Mi enspezas ducent rublojn...
– Mornaĵo!
– Koruptaĵojn mi ne ricevas, monon neŝtelas, kaj falsadi ĝin mi ne scipovas...
– Terure!
Ernest Pavloviĉ eksilentis.
– Jen kio, – diris li fine, – tio estas tute ne daŭrigebla.
– Ĥo-ĥo, – diris Elĉjo, sidante la novan seĝon.
– Ni devas divorci.
– Imagu ja!
– Ni ne kongruas pri la karakteroj. Mi...
– Vi estas dika kaj bela junuljo.
– Sed kiom da fojoj mi petis vin: ne nomu min junuljo!
– Vi ŝercas!


– Sed de kie ĉe vi tiu ĉi idiota slango!
– Ne instruu min vivi!
– Ho, diablo! – kriis la inĝeniero.
– Vi vulgaras, Ernestjo.
– Mi proponas: divorcu ni pace.
– Oho!
– Vi nenion pruvos al mi! Tiu ĉi disputo...
– Mi batos vin kiel infanon.
– Ne, tio estas tute netolereble. Viaj pruvoj ne sukcesos reteni min de la paŝo kiun mi endas fari. Mi tuj iru por voki ĉariston.
– Vi ŝercas!
– La meblojn ni dividu egalparte.
– Terure!
– Vi ricevos cent rublojn monate. Eĉ cent dudek. La ĉambro restos qe vi. Vivu kiel vi volas, sed mi ne scipovas tiel...
– Famege, – diris Elĉjo malestime.
– Kaj mi translokiĝos al Ivan Alekseevĉ.
– Oho!
– Li forveturis en la somerdomon, kaj lasis al mi, por la somero, tutan sian loĝejon. La ŝlosilo estasĉe mi... Nur meblo forestas.
– Per-r-fekte!
Post kvin minutoj Ernest Pavloviq revenis kun la kortisto.
– Nu, la vestoŝrankon mi ne prenos, al vi ĝi estas pli bezonata, sed tiun ĉi skribotablon, permesu al mi... Kaj, kortisto, prenu la seĝon. Jes, mi prenos unu el tiuj ĉi du seĝoj. Ŝajnas ke mi rajtas pri tio, ĉu?!
Ernest Pavloviq volvis siajn aĵojn en grandan tukon, la botojn li volvis per ĵurnalpaĝoj, kaj turniĝis al la pordo.
– Tuta via dorso estas blanka, – diris Elĉjo per gramofona voĉo.
– Ĝs revido, Elĉjo.
Li atendis ke almenaŭ ĉi-foje la edzino detenos sin de la kutimaj metalaj vortetoj. Ankaŭ Elĉjo sentis tutan gravecon de tiu ĉi minuto. Ŝi streĉiĝis, kaj komencis serĉi vortojn taŭgajn por la disiĝo. Ŝi trovis ilin rapide:
– Ĉu vi veturos per taksio? Per-r-fekte!
La inĝeniero lavange deruliĝis per la ŝtuparo.”
Ĉu viaj duboj dissolviĝis? Se ne, legu la tutan romanon, en 2006 eldonitan en Esperanto – kun iom pli riĉa vortprovizo ĝenerale. Per-r-fekte!
P.S. Ĝui ĉi verkon oni povas esperante per libro kaj filmo (torento aŭ DVD).

Saturday, May 26, 2012

La lasta venĝo

Memento mori – memoru pri la morto – diris antikvaj romianoj al triumfanto. Mi jam de antaŭlonge rimarkis, ke la morto apudas nin. Kaj jen mi ricevis plian konfirmon – je 100 metroj de mia domo oni trovis kadavron de mia 19-jara najbaro, malaperinta antaŭ ĉirkaŭ du jaroj.
Foriro
Mi ne konis Paŭlon private, mi entute ne tre bone konas najbarojn, aparte nun, kiam mi laboras je alia flanko de la urbo kaj preskaŭ nur dormas hejme. Sed mi konis lian historion – de mia edzino, kiu elkreskis ĉi tie kaj bone konis la knabon kaj ties familion.
Li estis sola filo de la geedzoj samaĝaj al mi. Ili loĝas en apuda parto de la domo, Igor kaj Marina. Ŝi estas librokontistino kaj laboras en florvendejo posedata de mia konatino. Mia entrepreno faris kontrakton kun ŝia firmao kaj fojfoje ni mendas tie florbukedojn. Marina estas afabla kaj belaspekta juna virino kun ruĝaj ĥaroj kaj preskaŭ ĉiama rideto survizaĝe.


Antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj ŝia filo Paŭlo forlasis la hejmon kaj malaperis. Sinĝena knabo, interesiĝinta plejparte pri komputiloj, li malofte aperis en la korto, havis kvietan karakteron kaj malmulte rilatis al samaĝuloj. Lastatempe li havis problemojn pri lernado en la universitato kaj eĉ estis ekskludita el ĝi. Alta edukado en Rusio nun estas pagenda kaj kostoj sufiĉe grandas – en Tjumena ŝtata universitato mezume je 100 mil rubloj jare (ĉ. 2500 eŭroj), do perdi jam pagitan sumon estas tre doloriga afero. La patrino post ekscii pri tio insultis lin, diris ke tio nun estas lia problemo kaj ke la patro, kiu laboras pomonate en la nordaj regionoj pene perlaborante monon por la familio, simple murdos ilin ambaŭ pro tiu afero. Paŭlo foriris kaj ne plu aperis.
La gepatroj serĉis ilin. Ili trarastis liajn konatojn, faris deklaron en polico, eĉ sendis serĉpeton al la populara televidprogramo “Atendu min”. Ĉio estis vana. Paŭlo foriris sen io ajn, en somera jaketo, sen dokumentoj kaj mono. Ili perdis la esperon.

Reveno
Dum lastaj semajnoj apud nia korto oni komencis rekonstruadon. Oni diras, ke iu investanto decidis konstrui malantaŭ malnova banejo parkumejon. Por tio laboristoj dum kelkaj semajnoj preparis terenon rekte kontraŭ miaj fenestroj, je ĉirkaŭ 100 metroj for. Antaŭ kelkaj tagoj ili findetruis kadukan kaldronejon, kiu ne funkciis jam de multaj jaroj kaj faligis ĝian tubon, altan je 30 metroj. Ĉio okazis tiom glate, ke mia edzino eĉ miris – ha, nia tubo ne plu staras!


Baldaŭ ŝi ekhavis kialon miregi pli – najbaroj sciigis, ke en la tubo oni trovis mumiiĝintan viran kadavron. Ŝi tuj diris al mi: “Tio estas Paŭlo!”, sed mi kontestis – “Ne, por kio li grimpus tien? Tio verŝajne estas iu drinkulo, kiu stultbravade atingis pinton de la tubo kaj poste hazarde falis enen…” Hodiaŭ ni eksciis, ke la gepatroj identigis la trovitaĵon – tio efektive estis Paŭlo. Enketistoj diris, ke la kadavro tute putriĝis, konvertiĝis al aro de ostoj super kiu kuŝis vestoj, okulvitroj kaj poŝtelefono. Tiu lasta helpis rekoni ĝin.
Ŝoka afero. Oni povas demandi sin: kial li faris tion? Apenaŭ ni iam ĝuste respondos pri kialoj de lia foriro – verŝajne temas pri longdaŭra konflikto familia kaj tiu situacio pri malsukcesaj ekzamenoj iĝis nur lasta guto. Alia najbarino diris, ke la gepatroj tute ne interesiĝis pri la knabo kaj en tiu familio nur avino bezonis lin. La gepatroj forgesis lin vivanta kaj do li ne trovis kialojn por vivi plu.


Alia demando estas – kial li elektis la morton tiom specifan kaj teruran? Je ducent metroj de la domo staras bela piedira ponto. Oni faru unu paŝon antaŭen kaj post kelksekunda flugo oni jam sinkas en la akvo, ĉirkaŭata de gajaj flavaj bobeloj – ĉu ne pli bona morto? Sed ne, li grimpis nokte laŭ la griza tubo, kroĉiĝante je rustiĝintaj krampoj, kaj falis eĉ ne de sur, sed nome enen de ĝi – en nigran profundegon, malvastan kaj malpuran. Por kio? Kion li volis diri? Sola respondo, trovita de mia edzino estas laŭ mi plej ĝusta: li venĝis. La knabo mortigis sin je 100 metroj de sia domo, antaŭ fenestroj de sia loĝejo por ke montru al siaj gepatroj, ke ili vane serĉis lin multajn jarojn dum li estis tre tre proksima. Tio estis lia lasta venĝo.