Saturday, August 25, 2012

Vojaĝo al UK97: la 2-a de aŭgusto

Tiun tagon mi rezervis kiel ne-ekskursa – por almenaŭ iom partopreni la kongresajn aranoĝjn. Bona decido!

Prince Henry Oguinye
Tiun tagon mi finfine renkontiĝis kun mia malnova (sed ĝis nun nur koresponda) afrika amiko – Prince Henry Oguinye en Niĝerio. Ni interkonatiĝis antaŭ unu aŭ du jaroj per Interreto kaj li sufiĉe aktive partoprenas en la establita de mi grupo Esperantistoj-Ĵurnalistoj. Ĉi-foje mi alportis por li laŭvican honorarion, kio certe ĝojigis la knabon, kiu fordonis 2000 dolarojn kontraŭ tiu vojaĝo (nur por aĉeti biletojn!).


La historio de lia alveno estas tiom fascina, ke mi konsilis al li verki apartan raporton pri tio. Mi diru nur, ke unue la brava afrikano dum kelkaj monatoj atendis vizon. Poste evidentiĝis ke lia agento pagis biletojn per falsa bankokarto, do li devis reveni el flughaveno kaj aranĝi ĉion denove. Finfine la 2-an de aŭgusto li atingis Ĥo-Ĉi-Min-urbon kaj demandis: “Kie estas la kongreso?” Kaj nur tiam li eksciis, ke Ĥo-Ĉi-Min-urbo kaj Hanojo estas du malsamaj urboj! Rezulte li traflugis ankaŭ la tutan Vjetnamion por finfine partopreni UK-on kaj postan IJK-on. Junulo vigla kaj vivoplena, flue parolanta Esperanton, li ĉiam animigis iun ajn komapanaron. Mi esperas, ke ĉi vojaĝo donis al li pliajn fortojn por daŭrigi malfacilan aferon kia estas disvastigo de la Internacia lingvo en malriĉa anglaparolanta lando.

IKEF-kunsido
Mi ĉiam plendas pri praktika aplikado de Esperanto kaj komerco estas laŭ mi inter plej bonaj sferoj de tiu laboro. De antaŭlonga tempo mi korespondis kun s-ro Ĉielismo – verŝajne plej fama kaj sukcesa esperanto-komercisto, kiu dum 15 jaroj vivtenas sin kaj sian familion (sen konsideri kunlaborantojn) per Esperanto. Nun en lia firmao, okupiĝanta pri eksportado kaj importado, laboras interalie brazila samideano, helpanta al s-ro Ĉielismo konkeri grandegan merkaton de tiu lando.
Antaŭ ĉirkaŭ monato ĉina samideano estis elektita prezidanto de IKEF, internacia organizaĵo de esperantistoj-komercistoj, kiun li nun revivigas. Jam aperis nova retejo kaj espereble baldaŭ ĝi iĝos centro de “verda komerco”, kie homoj sukcesos trovi unu la alian kaj labori per Esperanto.


Tiun tagon en unu el haloj de la kongresejo okazis la unua post multjara interrompo kunsido de IKEF. Je mia miro estis multe da partoprenantoj, la halo estis plena. Fakte temis pri interkonatiĝo – ĉiu stariĝis kaj prezentis sin (nomo, lando, kongresa numero, okupoj). Mi ankaŭ prezentis mian kompanion TjumenNIIgiprogaz, subfirmaon de Gazpromo. Interalie mi diris, ke mia firmao produktas akvopurigajn staciojn Vodopad (eo: Akvofalo), kiuj purigas eĉ plej malpuran akvon kaj faras tion sen kemiaj reagentoj. Mi certas, ke tiu propono povas esti interesa por multaj landoj kaj mi povas garantii, ke perantoj ricevos makleraĵon je almenaŭ 3 %.


Laŭ komuna opinio la kunsido estis sufiĉe interesa kaj sukcesa. S-ro Ĉielismo proponis en sekva jaro organizi apartan kongreson de IKEF por senhaste kaj detale priparoli ĉiujn temojn interesajn por esperanto-komercistoj. Eble ĝi okazos en Barcelono (Hispanio), kie loĝas unu el gvidantoj de la asocio (legante ĉi alineon li certe korektus min same kiel dum la kunsido: “Barcelono, Katalunio – portempe ene de Hispanio”). Tiukaze partoprenantoj certe havos multe pli da tempo ol ĉi-kongrese, kiam post horo kaj duono alvenis alisekcianoj (esperantistoj-komunistoj) kaj petis nin forlasi rezervitan por ili ejon. Do komunistoj denove forpelis komercistojn – ĉu por longa tempo?

Libroservo
Ĉu librovermulo kiel mi povus preteratenti unu el plej gravaj allogaĵoj de la kongreso – libroservon? Unuafoje mi vizitis ĝin jam la 29-an de julio kaj nun revenis por aĉeti pliajn volumojn por mia ĉiam kreskanta persona biblioteko. Elekto estis vere malfacila, ĉar bonegaj eldonaĵoj kaj aŭtoroj estis tre multaj, sed valizo, mia povra valizo restis unusola kaj ne senlima.
Kiam mi donis al deĵoranta Ionel Oneț mian Visa, li iom ironie demandis: “Ĉu en Rusio oni ne subskribas bankokartojn?” Nu, kion diri? Ricevatne ĉi karton mi mem faris tiun demandon, sed bankoficistino respondis, ke ili fajfas pri tio, do fajfu ankaŭ mi. Mi diris samhumore: “Nu, Rusio estas aparta lando…” – “Jes, tute aparta!”, tuj komprenis min Ionel.


Alia viro miris: “Ĉu vi aĉetas tion por vi mem? Aŭ por iu klubo, biblioteko?” Kompreneble por mi! Se mi aĉetus por biblioteko, mi alportus ne valizon, sed vagonon – kaj certe mi plenigus ĝin! Mi ne konsentas kun la postulo de “Verda Biblio” de Izrael Lejzerowicz: “Aĉetu la verdajn librojn, eĉ se vi ne volas legi ilin!” Ja por kio? Se ni havas normalan lingvon, do ni uzu ĝin normale – aĉetu laŭplaĉe kaj legu aĉetiton.


Sufiĉe ofte aŭdiĝas bedaŭroj pri la sorto de esperanto-literaturo kaj libro-kulturo entute. Oni diras, ke legantaro de esperanto-eldonaĵoj estas tre malgranda kaj tio ne donas eblecon al esperanto-verkistoj perlabori profesie monon, sufokas eldonadon, ktp. Lena Karpunina dediĉis al tio eseon en Beletra Almanako kaj Sten Johansson ankaŭ diris en la sama revuo nemalmulte da amaraj vortoj priaj.
Sed mi opinias, ke tio estas grava troigo. Fakte esperanta verkado kaj eldonado spertas samajn problemojn kiel ĉiu, kiu agas en sufiĉe draste limigita merkato. Dum 15 jaroj mi laboris en regiona muzeo, verkis dekojn da historiaj artikoloj, kolektis grandan bibliotekon priteman kaj mi bone scias, kiom aparta estas merkato de lokhistoriaj libroj – tre simila al tiu esperanta.


Multaj eldonejoj agadas ne ĉiam profesie, ofte ne havas merkatikajn spertojn kaj ĉiam trafas diablan rondon: malgranda eldonkvanto – altaj prezoj – malgranda aĉetantaro – malgranda eldonkvanto. Tamen mi konas sufiĉe sukcesajn eldonistojn, kiuj perlaboras certan monon je tiu kampo. Multaj eraroj de esperanto-eldonejoj videblas eĉ por neprofesiuloj: malbone aranĝitaj retejoj (se tute ekzistas), manko de daŭra kontakto kun klientaro (per sociaj retoj ks), malatento al dezajno, fasonado de eldonaĵoj entute, ktp. Feliĉe estas esceptoj, kiuj montras veran vojon al la sukceso: MondialFELSezonojImpeto.


Kaj apenaŭ pravas plendantoj pri ĝenerala malemo de esperantistoj al legado. Jes, la halo de Libroservo ne estis plenplena je aĉetantoj, sed tio koncernas plejparton da nunaj librovendejoj, des pli ke temis pri nur paperaj eldonaĵoj. Kaj mi pensas ke procentaĵo de libroŝatantoj inter esperantistoj estas eĉ pli alta ol en ĝenerala alilingva publiko. Ĉu esperantistaro malmultas? Sed tio estas tute alia problemo. Kaj mi ne certas, ke tio estas problemo entute. “Prefere pli malmulte, sed pli bone”, diris Vladimir Lenin, kies statuo daŭre ornamas unu el placoj de Hanojo. Ĉi-kaze li sendube pravas.

La urba akcepto
Vespere okazis la solena akcepto en la urba administracio. En ĝi partoprenis nur invititoj, plejparte diversspecaj gravuloj, estroj de naciaj asocioj, ktp.


Mi supozas, ke mi ricevis invitilon kiel dumviva membro – same kiel alia esperantisto, kiun mi alparolis en la buso.


La aranĝo estis vere ĝuinda. Impona halo, rondaj tabloj plenaj je manĝaĵoj, sceno sur kiu okazis speciala koncerto, salutoj de urbaj estraranoj, ktp.


Ĉe mia tablo sidis interalie Prince Henry Oguinye (Niĝerio), Jérémie Sabiyumva (Burundo) kaj Jean-Bosco Malanda Lutete kun ĉarmega Pascaline Kizodisa Mbilankazi (ambaŭ el Kongo), do mi proponis tuj okazigi Afrikan kongreson, almenaŭ prove.


Ni manĝis, trinkis, drinkis, babilis, ridis, unuvorte ĝuis amikecan internacian rondon. En tiom gaja atmofero Jérémie eĉ ne rimarkis ke li manĝis helikojn kaj estis vere mirigita post mia atentigo. Ŝajne li ankoraŭ ne iĝis vjetnamo, kiuj laŭ agnosko de amuzema Kvinjo “manĝas ion ajn”.


Post la fino de la akcepto ĉiu partoprenanto ricevis belapsektan papersakon kun donacoj – bela vazo kun subskribo "Donace de la Popola Komitato de la urbo Hanojo al la kongresanoj de UK-97", metala signo kun la emblemo de Hanojo kaj impona fotoalbumo pri tiu gastigema urbo. Dankon!

Kabaredo
La vespero finiĝis per gaja teatraĵo – “Kabaredo”, plenumita de Georgo Handzlik kaj Saša Pilipović en jam menciita halo de la Hanoja universitato. Verŝajne multaj ĉiamaj UK-anoj jam konas ĉi prezentaĵon parkere, sed mi spektis ĝin unuafoje kaj vere ĝuis la okazaĵon.


La du profesiaj aktoroj bonege ŝercis (inkluzive pri si mem), ridis, deklamis, eĉ iom luktis unu kontraŭ la alia (ja “pacaj batalantoj” estas ankaŭ sufiĉe interbatalemaj), turnis sin al la spektantaro, elkondukis sur scenon du virinojn kaj foje mem iris suben, al sidvicoj.


Ne konsiderante min movadano, mi tamen komprenis plejmulton da aludoj kaj historioj, rekonis figurojn kaj citaĵojn. Mi ridis je tuta animo kaj vidis aliajn ridi same sincere.


Tiel finiĝis ĉi tago – plia bona tago en Vjetnamio.

Saturday, August 18, 2012

Vojaĝo al UK97: la 1-a de aŭgusto

Mi ekskursis dum la tuta tago kaj ĉiam akompanis min vera Ĝojo. Ĉu ve ne kredas? Mi klarigu.

La montara vilaĝo
Tiun tagon ni vizitis montaran vilaĝon, situanta je ĉirkaŭ kvar horoj de veturado de Hanojo. Tie loĝas tribo kun malfacile prononcebla (kaj des pli memorigebla) nomo Thai Mai (espereble mi ne tre fuŝis).


Vojaĝo estis longa, sed ĝujinda. Montaj krestoj iĝis ĉiam pli vastaj, la vojo serpentumis inter rokoj kaj abismoj kaj ĉiuj jen kaj jen klakis per siaj fotiloj.


Neatendita halto. La ĉiĉeronino klarigas: ŝoforo eliris por kontroli staton de la buso antaŭ alveni montaron. Bona ideo! Des pli ke post kelkaj minutoj je mia flanko aperis vrako de kamiono, faliĝinta de sur la ŝoseo.


Piedira promenado al la vilaĝo okazis inter pitoreskaj rizaj plantejoj.



Por mi, urbano alkutimiĝinta vidi rizon nur pakitan kaj ofte jam duonkuiritan, estis tre amuze observi verdajn ĝermojn super la akvo, hundon kuri laŭ padeto inter plantejoj, anasojn naĝi en ĉevojaj rojetoj.


Abunda tagmanĝo okazis sub ŝedo apud la komunuma domo. Tamen eĉ ĉi tie estis tipa porturisma ruzaĵeto: iuj ajn trinkaĵo mankis kaj aĉetebla biero kostis 5 dolarojn (kvinoble pli ol kutime).


Poste en la dua etaĝo de la sama domo okazis koncerto, aranĝita speciale por ni (kontraŭ aparta pago po 5 dolaroj je ĉiu ekskursano).



Vilaĝanoj en popolaj vestoj dancis, kantis, muzikludis kaj akiris multajn aplaŭdojn de la dankema verda publiko, sidanta surplanke sen ŝuoj, forlasitaj antaŭ enirejo.



Ĉiun programeron antaŭis klarigo pri ties senco, kiun rapide kaj kvalite tradukis nia bonega ĉiĉeronino kun tre konvena por ŝi nomo – Ĝojo. Ridema, afablega, moviĝema junulino akompanis nin ĉie, neniam laciĝanta aŭ enuanta.


Ŝi respondis ĉiun demandon kaj reagis iujn ajn petojn kaj ĉion ĉi faris kun ĉiama rideto kaj (kio tre gravas!) en bona Esperanto. Koran dankon al ŝi!


Post la koncerto oni alportis preparitajn por ni alkoholaĵojn en lignaj ujoj, el kiuj elstaris longaj ŝalmoj. Ĉiuj gustumis iom – plejparte por ekhavi amuzan foton – kaj disiris tra la vilaĝo por unuhora libera promenado.


La vilaĝo estis vere interesa. Vicoj da lignaj domoj sur altaj fostoj, grupetoj da infanoj ludantaj surtrate, vagantaj kokinoj kaj hundoj, dormemaj plenkreskuloj.



Antaŭ ĉiu domo staras bretaro kun alkroĉitaj vendeblaĵoj – tukoj, sakoj, plektaĵoj, saketoj por poŝtelefonoj, bubalaj kranioj, tranĉiloj, pafarkoj, alkoholaj ujoj, ktp.



Mi estas sufiĉe indeferenta al ekzotaĵoj, sed tukoj estis tiom belaj kaj kolorriĉaj, ke mi ne sukcesis deteni min kaj post unu horo mia sako (samtie aĉetita) plenplenis je tiaĵoj.


Averaĝe unu tuko (ĉu lina aŭ kotona) kostis ĉirkaŭ 200 mil dongoj (10 dolaroj), kvankam daŭra marĉandado verŝajne povus malaltigi eĉ tiun prezon.


Montaranoj ĝenerale estis afablaj kaj gastigemaj same kiel ĉiuj vjetnamoj.


Ĝojo klarigis al mi poste, ke tiu tribo parolas apartan lingvon, sed por ni (fakte por ŝi) ili parolis vjetname, do ŝi povis interkompreniĝi kun ili.



Naciaj malplimultoj de Vjetnamio loĝas precipe en montaraj regionoj kaj estas tre malgrandkvantaj (ne pli ol 10 % de la tuta loĝantaro).



Reveno estis ankaŭ amuza. Foje ni haltis apud ĉevoja bazareto, tuj malantaŭ kiu faŭkis deklivo transiranta al abismo.


Ĉiuj fotis unu la alian sur fone de tiuj naturaj belaĵoj kaj mi ankaŭ ne kontraŭstaris al tiu tento. Apartan intereson (kaj kompaton) elvokis nigraj porkidoj, kiuj senmove kuŝis surgrunde en plektitaj kaĝoj.


Vigla bovido ankaŭ gajigis la publikon.


Dum alia halto mi trovis grandegan arbon, kies aĝon mi taksus je almenaŭ 100 jaroj. Tamen lokuloj diris, ke ĝi estas nur 30-jaraĝa.


Ĉu kaŭzis tion ardega suno aŭ nur forgesema homa memoro? Mi ne scias.

Vespera Hanojo
Mi ĉiam diras, ke urbon necesas ekkoni piedire kaj mi ne faris escepton por Hanojo. Ĉiuvespere ĝis la 11-a aŭ eĉ 12-a horo mi vagadis tra la urbo, foje vizitante stratojn en kiuj apenaŭ iam videblis eŭropanoj. Hanojo juste estas konsiderata unu el plej sekuraj ĉefurboj de la mondo. Mi neniam havis priajn problemojn aŭ renkontis krimemajn homojn. Nuraj deliktuloj estis motorciklistoj, kiuj staras ĉe ĉiu stratangulo kaj trudeme proponas siajn servojn.


Vespere ili aktivas ankaŭ pri alia metio, malavare sugestante eblecojn por bona ripozo. “Ladys! Womans! 5 dollars!” – unu junulo aparte longe postveturis min. Haltinta por unu minuto, li ŝajne subite komprenis kialon de mia rifuzemo kaj denove impetis al mi: “No women. Boys!”


Mi esperis iom ripozi apud la fama hanoja lago Hoan Kiem, sed malsukcesis. Kun granda peno mi forpelis laŭvican parigiston kaj jen alvenis alia gasto. Per flanka vidkapablo mi rimarkis, ke al mi kuras iu besto, supozeble kato. Mi surmetis la okulvitrojn kaj jen – antaŭ miaj okuloj prezentiĝis… granda rato, almenaŭ 20 cm longa (plus vosto). Post mia ekstaro ĝi timis kaj turnis sin reen. Mi alvenis iom pli proksime kaj vidis du ratojn kuri tien-reen, post kio unu besto subite saltis alte kaj plonĝis en la lagon.


Mi ĉirkaŭrigardis. Ĉie sidis homoj, geamantoj kaj hazardaj promenantoj. Neniu atentis la okazaĵon. Do mi decidis retiriĝi. Poste mi plurfoje vidis en Hanojo kaj Sajgono ratojn, kaj fakte neniu atentis ilin – same kiel mi ne atentus surstrate katon aŭ hundon. Feliĉe vjetnamaj ratoj estas sufiĉe timemaj kaj post vidi homon alproksimiĝi ili tuj forkuras. Sed ne tre malproksimen, ne tre.
Tamen fino de la vespero estis sufiĉe agrabla. Ĉe la sama lago mi aŭdis muzikon, alvenis al fonto de la sonoj kaj jen – antaŭ mi sidas simpatia maljunulo, iom memoriganta Ĥo-Ĉi-Minon, kun kordinstrumento simila al banĝo.


Post ekvidi min, li faris kutiman por vjetnamoj demandon: “Where are you from?” – “Russia” – “Ho, Russia!... Dva berega!” – kaj li plenumis por mi la faman rusan kanton “Du bordoj”. Ĉu li iam lernis en Rrusio aŭ partoprenis iun festivalon en mia lando? Mi ne scias. Sed mi nepre devis fotiĝi kun bonkora maljunulo. Jes, vespero sukcesis.

Thursday, August 16, 2012

Vojaĝo al UK97: la 31-a de julio

Plia ekskursa tago estis vere ĝuinda, kvankam finiĝis multe pli frue ol atendite. Ĉu tio estis avantaĝo aŭ manko? Mi ne scias.

Ceramikista vilaĝo
Unua punkto de nia itinero estis tiel nomata ceramikista vilaĝo, situanta ne tre for de Hanojo. Tamen se oni atendus vidi “tipan” tropikan vilaĝon – kun grundaj padetoj anstataŭ stratoj, malgrandaj lignaj dometoj kaj aborigenoj en tradiciaj vestoj, oni estus elreviĝinta. Fakte tiu vilaĝo ne multe diferencis de iu malnova ĉefurba strato. Laŭlonge de malvasta, sed tute betonita strato, etendiĝas senĉesa vico de duetaĝaj brikaj dometoj, kiuj estas samtempe loĝejoj, metiejoj kaj vendejoj.


La buso haltis kaj ĉiĉerono kondukis nin al interna parto de la korto, kaŝita malantaŭ vendeja fasado. Ĉi tie mi devas diri kelkajn vortojn pri vjetnama ĉiĉeronado. Ĉiufoje ni havis du ĉiĉeronojn – profesiulon kaj esperanto-volontul(in)on. La unua rakontis kaj klarigis, la dua tradukis kaj gvidis.


Ĉiuj profesiaj ĉiĉeronoj parolas la anglan, do eĉ por posta traduko ili alparolis la ekskursantojn angle. Feliĉe multaj komprenis tion, ĉar el kvar renkontitaj de mi esperanto-gvidantoj du estis komencantoj tiom fruaj, ke ili fakte tute ne parolis esperante.


Ekzemple ĉi-kaze nin akompanis brava junulo, helpema kaj kuraĝa. Unue li provis alparoli nin, sed pli malpli sukcesis elbuŝigi nur propran esperanto-nomon kaj post 15 minutoj tute rezignis pri la afero. Feliĉe apude sidis bonkora brazilano, kiu konis la anglan, do fakte anstataŭis nian volontulon kaj servis kiel tradukisto dum la tuta ekskurso. 



Tamen parto de vizitantoj devis fari demandojn al la ĉiĉerono angle kaj respondoj ne ĉiam estis tradukitaj por aliuloj, do parto de informo estis perdita por ili. Senti sin senlingva dum esperanto-ekskurso estas vere stranga sperto. Kaj mi ĝis nun ne komprenas – por kio doni tiel gravan taskon kiel tuja interpretado al nuraj komencantoj? Ĉu ne estus pli bone honeste agnoski: jes, ni ne havas sufiĉe da spertaj esperanto-parolantoj por akompani ĉiujn ekskursojn, do estu preta al anglalingva ĉiĉeronado? Des pli ke ĉiu ekskurso kostis po 30 eŭroj – prezo kiun oni neniel povas nomi rabatita.


Mi revenu al la vilaĝo. En la korto ni vidis virinojn sidi kaj prepari argilaĵojn kaj porcelanaĵojn. Ĉio estis aranĝita tre simple kaj modeste. Poste la ĉiĉerono kondukis nin al vendejo, plenplena je tiuj aĵoj. 



Dum longa tempo mi vagadis inter bretaroj kaj poste elektis du simpatiajn porcelanajn katetojn, kiuj servas kiel speciujoj. Tamen ĉe la kaso evidentiĝis, ke la prezo estis indikita ne en la dongoj, sed en dolaroj. Do anstataŭ 20 mil dongoj (1 dolaro) mi pagis 20 dolarojn – sufiĉe malavare por tia bagatelo. 



Aliaj ekskursanoj ankaŭ plendis pri prezalteco. Espereble almenaŭ parto de ĉi mono iris al virinoj, kiuj sidis surplanke en la korto.

Kvarcentjara monaĥejo
Sekva punkto de nia itinero estis malnova budhisma monaĥejo, konstruita antaŭ 400 jaroj.


Mi estas ateisto kaj neniam tre emociiĝis pri “spiritaj spertoj” kaj similaj rakontoj, sed ĉi loko vere estas trankviliga kaj pensiga. Tuj antaŭ enirejo nin renkontis grandega arbo kun longaj grizaj pendaĵoj, tre simila al fama Eja el la filmo Avataro.




Griziĝintaj ŝtonaj konstruaĵoj, lageto kovrita je nimfeoj, malnova puto kun filiko interne – ĉio ŝajnas esti eterna, ĉiama.





Oni povas eniri templojn (post demeti ŝuojn!) kaj rigardi diverskolorajn diojn antaŭ kiuj senescepte bruletas maldika kandelo, ofte spirala.





Budhismaj stupoj estas ornamitaj per hieroglifaj surskriboj (antaŭ 400 jaroj vjetnamoj uzis tiun skribon) kaj svastiko – iom malkutima en religia kunteksto por eŭropano.



Monaĥoj preskaŭ ne videblas, nur fojfoje oni rimarkas homojn ripozi en mallumaj dometoj. Nur katoj kaj kokinoj vivigas ĉi lokon.




Ĉe elirejo staras vendistinoj de suveniroj – modestaj sed sufiĉe multekostaj. Mi preferis konservi tiun lokon en fotoj kaj en mia memoro – senpage kaj poreterne.

Pentraĵa vilaĝo
Fakte estus ne tre ĝuste nomi ĉi vilaĝon pentrarta. Presista – jes, ĉar oni ne tiom pentras, kiom presas bildojn sur la papero. Virino, sidanta surplanke, prenas stampilon, tremas ĝin en apudan pelvon kun farbo, kaj presas ĝin sur la paperon. 




Poste listo devas sekiĝi en ombro dum unu diurno. Kaj tiamaniere oni laŭsekve presas ĉiun farbon, kreante bildon dum kelkaj tagoj. Tiu metio estas inkluzivita en la liston de la Monda heredaĵo de UNESKO.



Mian apartan atenton alvokis la bildo, kiu nomiĝas “Geedziĝo de ratoj”. Ĝi montras du vicojn de ratoj, kiuj humile iras al la granda kato kun donacoj. “Tiu estas malnova vjetnama bildo, – klarigis la ĉiĉerono – kaj tre populara, ĉar fakte temas pri aludo al korupto. Eĉ ratoj ne povas geedziĝi sen fari donacon al la kato-superulo”.


Du vicoj de ratoj simbolas suprajn kaj malsuprajn socitavolojn. Hieroglifoj apudaj ankaŭ havas signifojn (sed mi bedaŭrinde forgesis ilin). Dum longa tempo mi pensis, kien mi povus meti tiun bildon en mia modesto loĝejo, sed fine aĉetis sen preni decidon – mi ne povis kontraŭstari tiun tenton.


Je tio nia “tuttaga” ekskurso finiĝis – je la 2-a aŭ 3-a. Al niaj demandoj la ĉiĉerono respondis, ke li ne csias kial ni estis misinformitaj, ĉar aliaj punktoj dum tiu  itinero mankas. Nu, kion fari, ni havis eblecon reveni al Hanojo pli frue kaj ĝui la kongreson. Ankaŭ nemalbona afero.

“La domo de fantomoj” kaj “Tiradentes – fidoplena martiro”
Vespere la organizantoj proponis al ni ĝui en la universitata halo du artaĵojn – la filmon “La domo de fantomoj” kaj teatraĵon “Tiradentes – fidoplena martiro”. Je lasta momento ordo estis ŝanĝita, do unue estis prezentita la filmo.
Mi ne rakontu pri enhavo de ĉi artaĵo, feliĉe ne tre longa. Mia aŭstralia amiko Dmitrij Luŝnikov post finaj bildoj diris nur: “Kia stulta filmo!” Mi konsentas. Iom mildigis impreson neatendita turno de la intrigo je la fino kaj ankaŭ nemalbona aktora ludo, sed ĝenerale tio estas tipa amatoraĵo. Feliĉe mi ne aĉetis DVD-on en Libroservo.



Sekvinta ĝin teatraĵo ankaŭ ne plibonigis mian humoron. Temo estis interesa (sorto de la brazila nacia heroo, kies kromnomo estas Tiradentes), ankaŭ sola aktoro – preskaŭ 80-jara Amarilio Hevia de Carvalho, kun longa barbo kaj forta voĉo – estis rimarkinda. Sed fakte tio estis ne spektaklo, sed nura monologo, tre patosa kaj seriozega.
Mi ŝatas amatorojn, sed ili neniam sukcesos anstataŭ profesiulojn.