Saturday, September 15, 2012

Vojaĝo al UK97: la 4-a de aŭgusto

La lasta tago de la kongreso. Mia lasta tago en Hanojo. Tiutage mi havis du interesajn ekskursojn – improvizitajn kaj tute senpagajn.


La ferma ceremonio

La ferma ceremonio okazis en la halo de universitato. Ĝi estis plenŝtopita, mi penetris kiel kutime en lastajn vicojn, sed ĉeestis ne tro longe, ĉar alvenis kara Kvinjo kaj proponis al mi priparoli mian postan vojaĝon


Ankaŭ mi tre interesiĝis pri ĉi temo, ĉar mia hotelo estis pagita nur ĝis tiu tago kaj mi havis nek biletojn, nek striktan planon por plua semajno.


Do sekvan duonhoron ni pasigis en apuda surstrata kafejo, side sur malaltaj plastaj seĝetoj kiel kutimas ĉe la vjetnamoj. “Ni” signifas mi, Kvinjo kaj ŝia amikino Suong. Mi vigle babilis kun Kvin, trinkis kaj iomete manĝis kaj estis certa, ke ŝia silentema amikino ne scias Esperanton.


Tamen jen mi demandis pri konsisto de iu loka manĝaĵo kaj Kvino vigle ekkriis: “Mi ne ŝatas kuiri, do mi ne scias. Demandu Sin, ŝi estas bona kuiristino”. Kaj post minuto Sin montris al mi sian poŝtelefonon, kie en la Angla-Esperanta vortaro estis skribite: “Faruno”.


Tiel mi eksciis, ke apud mi sidas la dua esperantistino, iom hezitema pri sia malperfekta lingvokono. Ŝi loĝas en Hue kaj alvenis sian naskiĝurbon Hanojo speciale por partopreni la kongreson.


Post tio ni eĉ pli aktive babilis triope kaj faris por memoro kelkajn fotojn. Aparte amuza por mi estas tiu, en kiu la junulinoj tenas en la manoj lokan gazeton kun foto de Vladimir Putin sur la frontpaĝo.


Mi mem aĉetis ĝin matene, kvankam ĝi estis en la (ankoraŭ) nekomprenebla por mi angla lingvo. Verŝajne pri tio kulpas mia drasta ŝoko: mi vojaĝis milojn da kilometroj for de Rusio, sed eĉ tie mi ne sukcesis fuĝi de nia kara, amata, de ĉiuj dezirata prezidanto. Diable!


En la halon ni revenis kiam finiĝis paroladoj kaj komenciĝis enmanigo de premioj. Medaloj, rozoj, memoraĵoj.


Aparte kortuŝis min momento, kiam ĉeestantoj kriis al la vjetnamaj volontuloj starantaj sur la scenejo: “Dankon!” kaj tiuj respondis unuvoĉe: “Ne dankinde!”


Kelkajn pliajn fotojn mi faris laŭ peto de Prince Henry Oguinye, kiu ŝatis montri ilin post reveno al siaj samideanoj en Niĝerio.


Fine sonis la himno “Espero”.

Orienta medicino
Post la fino de la ceremonio mi havis apartan planon, starigitan antaŭ kelkaj tagoj. Mia patrino grave malsanas. Fakte lokaj kuracistoj jam rezignis pri ŝia kuracado kaj mi komprenas, ke apenaŭ eblas ion fari – la vertebra kancero en lasta stadio estas tute malesperebla afero. Tamen mi volas fari ĉion plejeblan por plilongigi kaj plibonigi lastajn monatojn (ĉu jarojn?) de ŝia vivo.


Pro tio helpe de afablega Flama mi en la unuaj tagoj de la kongreso trovis la eks-prezidanton de la Vjetnama Esperanto-Asocio s-ron Nguyễn Xuân Thu kaj petis lian helpon pri tio. Afablega, bonkora kaj helpema homo, malgraŭ sia grandega okupiteco li tuj diris, ke provos helpi min. S-ro Thu klarigis, ke amiko kun kiu li iam laboris en la Instituto pri Orienta Medicino, nun ankaŭ emiritiĝis kaj malfermis privatan klinikon. “Do mi eskortu vin tien, traduku kaj helpu aranĝi ĉion”, diris afabla veterano. Ni interkonsentis renkontiĝi post la ferma ceremonio, apud kliniko, kies adreson li skribis vjetname por taksiisto.


La kliniko situas apud lago en centro de la urbo, en la dua vico de domoj. Iuj afiŝoj surstrate mankas, do sen detala klarigo apenaŭ eblus memstare trovi ĝin. Tamen interne ĉio estas aranĝita sufiĉe impone. S-ro Dương Trọng Hiếu akceptas pacientojn en malgranda halo, tuj post la enirejo. En apudaj ĉambroj laboras liaj helpantoj.


Li akceptis nin bonkore kaj gasteme, kaj nur petis atendi iom ĝis li finos ekzemenadon de iu vjetnamo. Laŭ liaj demandoj, aspekto de li kaj la kliniko mi komprenis ke temas pri vere profesia kuracisto, ne pri laŭvica ĉarlatano kiuj tiom abundas en ĉi sfero en Rusio. Atendovico de pacientoj kaj la horloĝo Longines sur lia brako atestas pri certa prosperado de la afero.


Post pridemandado li diris, ke en tiu situacio oni jam ne atendu miraklojn, do li povas proponi nur miksaĵon de kuracplantoj kiuj havos maldolorigan, vigligan kaj ĝenerale sanigan efikojn. Mi konsentis. Post ĉirkaŭ 15-20 minutoj 30 pakaĵoj de la miksaĵo estis pretaj, do mi pagis kaj foriris. Dum atendado li montris al mi (por iom min amuzi) kiel li praktikas en apuda ĉambro nadlopunkturon. Antaŭ miaj okuloj ridetema kuracisto enigis kelkajn nadlojn en vizaĝon de mezaĝa vjetnamino – ĉe tempioj, frunto, kaj aliloke. Br-r-r!
Fine mi sincere dankegis s-ron Thu pro lia nemezurebla helpo kaj li respondis mallonge: “Ne dankinde. Tio ja estas tute normala afero inter esperantistoj”. Oraj vortoj!

Kvinjo-belulinjo
Kvinjo antaŭlonge promesis montri al mi Hanojon, do laŭ interkonsento mi telefonis al ŝi kaj baldaŭ antaŭ mi aperis tiu gaja junulino sur sia same vigla motorciklo. Nia ekskurso estis ne tre longdaŭra, sed memoriginda. Laŭvican fojon mi konvinkiĝis, ke esperantistoj diferencas de ordinaraj turistoj, ĉar tiuj vizitas ŝtonojn, sed ni – homojn.


Malnovaj kvartaloj de metiistoj, taoisma sanktejo ĉe la Okcidenta lago, tri kilometrojn longa mozaiko farita de la loĝantoj de la ceramikista vilaĝo, kiun mi vizitis antaŭ kelkaj tagoj – mi vidis multon. Aparte interesaj estis klarigoj, sen kiuj multaj aferoj estus tute malkopreneblaj.


Ekzemple en la taoisma templo mi demandis pri strangaj (por rusiano) donacoj kiel Choco PieCoca-Cola, ktp antaŭ altaroj en vjetnamaj preĝejoj. Kvin respondis, ke tio ne estas miriga, ĉar diinoj antaŭ kiun ni staris estas konsiderataj “Tri patrinoj”. Do kiam ni vizitas ilin, ni kvazaŭ alvenas gepatran hejmon. Do ni devas saluti niajn gepatrojn kun kapkliniĝo kaj poste fari al ili donacojn. Kredo de tiuj homoj estas tiom sincera kaj simpleca, ke por ili ne bezonatas komplikaj konvencioj kaj ritoj.


Same trafa estis respondo pri maskoj, kiujn surportas preskaŭ ĉiuj vjetnamoj. “Ni ne ŝatas sunon, do maskoj protektas nin kontraŭ la suno, polvo, ktp” – “Sed kial vi ne surhavas maskon?” – “Ĉar mi estas bela!”


Mirigis min la grandega Okcidenta lago, ĉirkaŭ kiu serpentumis nia vojo. Kvin diris, ke pro bela pejzaĝo ĉi tie aĉetas domojn riĉaj rusoj. Ŝajne mankas nun varmklimata lando, en kiu ne ĉeestus “riĉaj rusoj”, kurantaj el sia frosta kaj ĥaosa patrujo. Fine ni ripozis en apudlaga kafejo, saviĝinte de la strata varmego. Side sub ĉiamaj ventumiloj ni trinkis po kelkajn pokalojn da suko kaj admiris senliman akvospegulon. Atentema Kvinjo rimarkis, ke mi ŝatas la sukon el verda citrono kaj promesis donaci al mi kilogramon da ĝi kiam mi revenos al la urbo. Kaj ŝi plenumis tion!


Fine de nia promenado ŝi demandis min, ĉu mi jam decidis kien mi plu vojaĝu. Mi respondis, ke jes, mi volus viziti Sajgonon kaj nomis deziratajn datojn. “Bone!” diris la junulino, telefonis al iu, babilis vjetname kaj post kelkaj minutoj montris al mi SMS: “Jen estas viaj biletoj. Ĵus mi transsendu ilin al vi… Farite! Montru tiun SMS en flugahveno, tio sufiĉas”. Mi pagis kostojn kaj jen ĉio estis aranĝita!


Fina vojaĝo al la hotelo, mendo de la venonttaga taksio kaj adiaŭo. Ĝis revido, Kvinjo-belulinjo!

Monday, September 3, 2012

Vojaĝo al UK97: la 3-a de aŭgusto

La ekskurso al la Parfuma pagodo – ĉu vi povus kontraŭstari tiun tenton? Mi ne. Kaj mi vere vidis ĝin – cetere hazarde, senakompane kaj preskaŭ senkonscie.

Ek!
Same kiel plejmulto da vidindaĵoj, la Parfuma pagodo troviĝas je distanco de kelkhora veturado de Hanojo. Feliĉe ĉirkaŭaĵoj estas belaj, busoj sufiĉe komfortaj kaj akompanaro ne ĝena. Dum forlasi la urbon ni haltis kiel kutime ĉe kontrolejo de vojpolico kaj ne tre bonsorte.


Dum rutina dokumentokontrolado evidentiĝis, ke nia ŝoforo ne havas (almenaŭ ĉe si) stirpermesilon. Tamen post certa tempo li revenis kaj ni daŭrigis la vojaĝon. “Kion li faris?” demandis mirigita ekskursanino. “Li devis pagi”, kviete respondis ĉiĉeronino.


Ĉi-kaze nia gvidantino denove estis komencantino – afabla, sed malsperta en parola lingvo. Ŝia profesia kolego unue montris sin homo akceptema kaj eĉ deklaris sin preta eklerni Esperanton. Tamen poste evidentiĝis, ke lia profesieco estas tre diskutinda afero…

Buse, ŝipe kaj telfere
Post kelkhora veturado ni atingis vilaĝon, kie la buso haltis por duonhoro. Poste ni translokiĝis al ŝtalaj boatoj kaj daŭrigis nian vojaĝon laŭ rivero.



Pitoreskaj ĉirkaŭaĵoj – verdaj bordoj, kvieta riverfluo, fiŝkaptistoj kun predo, malgrandaj pagodoj tie kaj tie.



Iom ĝenis nin nur la ardanta suno, firmegaj feraj sidlokoj kaj virinoj de sur apudiranta boato, kiuj senĉese trudis faritajn de ili niajn fotojn, trinkaĵojn, ktp. Cetere mi bone komprenas ilin – turistoj estas preskaŭ sola okazo perlabori iom da mono, do ili strebis uzi tiun ŝancon.


Post ĉirkaŭ duonhora ŝipado ni atingis haveneton kaj pluiris piede, ĉiam pli alten laŭ la ŝtona ŝtuparo. Malnovaj religiaj konstruaĵoj apudis al modestaj kioskoj kun T-ĉemizoj, biero kaj diversaj turismaĵoj.



Mallonga halto por tagmanĝo en kafejo. Mi jam manĝis enhavon de la donita al mi saketo, do decidis iom promeni plu.


Hm, interesaj pordegoj, evidente malnovaj…



Mi fotis kuprajn pordoringojn, poste pordegojn mem kaj eniris la korton. Dum ĉirkaŭ kvaronhoro mi promenis tie, ĝuis belaĵojn de malnovaj konstruaĵoj, ĉion admiris kaj fotis.



Sed kie estas aliaj ekskursanoj? Ĉu ili ne alvenos ĉi tien? 




Mi elrigardis elen, poste iris al la kafejo kaj trovis ĝin vaka – ĉiuj jam foriris. Kaj ili preteriris ĉi lokon – verŝajne por viziti ĝin je revena vojo, pensis mi. Do mi devis hasti por atingi mian grupon! Kaj mi plirapidigis miajn paŝojn. 




Mi haltis nur unufoje, apud manĝaĵa bazareto, kie mi vidis du grandajn pelvojn – en unu rampis testudoj, en la alia – brunaj skaraboj. Kiam mi alvenis pli proksimen, skaraboj timis kaj buliĝis. 



Mi denove rememoris la vortojn de loka esperantistino Kvin: “Vjetnamoj manĝas ion ajn”.


La ŝtona ŝtuparo finiĝis per betonita plato – plu estis nur abismo super kiu cirkulis telfero.


Mi kuniĝis kun mia grupo kaj daŭrigis la vojaĝon en telfera kajuto kun kvin kunvojaĝantoj.


Ĉu indus aldoni ke mi unuafoje uzis tiun transportilon?


Poste estis lasta impeto kaj subiro al la malluma kaverno, kiu de multaj jarcentoj estas uzata kiel budhisma templo. 




Mallumo. Grandega ŝtono disigas enirejon (maldekstre) kaj elirejon (dekstre). Malnova sonorilo. 


Aromaj kandeloj tie kaj tie. Interne de la kaverno longa altaro, antaŭ kiu kuŝas ĉiamaj donacoj – pakaĵoj de Choko Pie. Antaŭ mi preĝas juna vjetnamino kun sia ido – ili surgenuiĝas kaj kelkfoje klinas sin, ion murmurante. 



Mi forigas fotilon por ne ĝeni sincerajn kredantojn – tiom maloftajn en mia propra lando.

Reveno kaj diveno
Ĉiuj sufiĉe spektis kaj fotis, do ni ekrevenas. Iu demandas niajn ĉiĉeronojn: “Sed kie estas la Parfuma pagodo?” – “Jen, vi ĵus vizitis ĝin!”, sonas gaja respondo. “Ha, bone…”


Revena vojo estis la sama. Nur antaŭ la telfero ni komprenis, ke ĝi ial ne funkcias. Dume unua parto de la ekskursanoj jam foriris per ĝi kaj ni restis ĉi tie, sen ĉiĉerono. Post ĉirkaŭ duonhoro la transportilo reviviĝis. Poste ni eksciis, ke mankis sufiĉe da homoj en transa punkto, do oni haltigis ĝin portempe.


Dum atendado mi havis interesan interparolon kun la polo Mirek Dziedzic, kiu unuavice demandis min, ĉu mi subtenas Vladimiron Putin aŭ ne. Mi respondis ke jam de multaj jaroj mi ne renkontas homojn, kiuj subtenis lin kaj ke lia regado estas bazita ne sur popola subteno kaj eĉ ne tiom sur falsigado de balotoj, kiom sur neskribita kontrakto inter la povo kaj la popolo. Laŭ ĝi popolo ne enmiksiĝas en regado kaj reciproke la aŭtoritatoj oferas al ĝi panerojn de sur sia tablo – malgrandajn, sed pli abundajn ol iam ajn ricevis miaj ĝenerale malriĉaj samlandanoj.


Dum ŝipado mi havis alian interparolon kun afabla greko, kiu post miri pri kruela siberia frosto invitis min viziti lian varman landon kaj fine demandis: “Ĉu vi vidis ĉarman pagodon apud manĝejo, meze de la vojo al la kaverno?” – “Jes, mi vizitis ĝin dum aliaj tagmanĝis” – “Kaj ĉu vi scias, ke tio estis la Parfuma pagodo – ĉefa celo de nia vojaĝo? Mi kun mia edzino hazarde alvenis tien, solaj. El tuta nia grupo verŝajne nur ni triope vidis la Parfuman pagodon…”. Mi kontrolis gvidlibron kun fotoj de ĉi fama vidindaĵo: jes, mia kunparolanto pravis. Mi hazarde trafis rondon de bonsortuloj – niakaze tre malgrandan.



Post elŝipiĝi remistinoj alkuris nin kaj komencis ion paroli kun etenditaj al ni manoj. Kio okazas? “Ili petas trinkmonon, – klarigis al mi du grizaĝulinoj. – Sed ni jam pagis ĉion al organizantoj, do ne ripetu pagojn”. Mi tamen kompatis tiujn virinojn, evidente malriĉajn, kaj donis al ili iom da mono.


Dum busveturado evidentiĝis, ke ni malfruiĝas, do apenaŭ trafos ĝustatempe la Internacian artan vesperon, okazontan en la universitato. Ĉiuj emociiĝis kaj petis la ĉiĉeronon transporti nin ne al Melia hotelo, sed rekte al la universitato. Ja fakte tio estas lia kulpo, ke ni malfruiĝas, kelkfoje dividiĝas en du grupoj, ktp! Tamen ĉi viro okazis esti tre respondeca (pri la buso) kaj firme deklaris, ke li devas strikte sekvi la planitan itineron. Do ni alvenu Melia hotelon kaj poste mem atingu la koncertejon. Nia esperanto-ĉiĉeronino provis admoni lin, sed vane. Rekompense ŝi kantis al ni belan kanton el repertuaro de loka grupo “Rizoj” (kiel mi poste eksciis). Ĉu eblus koleri kontraŭ tiom sinceraj kaj ĉarmaj homoj?!


Feliĉe al la hotelo baldaŭ alvenis la busoj kaj ni ĝustatempe trafis la koncerton. Mi spektis nur kelkajn programerojn kiam alvenis Kvin, kiu promesis al mi helpi pri postkongresa vojaĝo. Kaj ŝi bonege plenumis tion! Mi bedaŭras, ke mi havis malmulte da tempo por interkomuniki kun tiu afabla junulino.

Vespera manĝo kaj nokta promenado
Nian babiladon interrompis Dmitrij Luŝnikov, mia nova aŭstralia amiko, kiu renkontis ĉi tie samlandanon kaj proponis aranĝi komunan vespermanĝon. Mi siavice alvokis la burundanon Jérémie Sabiyumva kaj nia internacia kvaropo ekiris serĉi konvenan restoracion. La tasko okazis esti ne tiom facila kiel ni supozis. 
La Esperanto-kafejo jam estis fermita, same kiel multaj aliaj, funkciantaj ĝis la 9-a vespere. La dua kafejo estis tro multekosta, la tria same fermita, en la kvara oni proponis nur trinkaĵojn (tute neimagebla afero en Rusio!), la kvina denove multekosta. Finfine ni trovis pli malpli taŭgan lokon kaj havis tie bonan vespermanĝon kun gaja babilado. Fine alvenis posedanto, kiu okazis esti… aŭstraliano! Tri samlandanoj vigle interparolis (kompreneble angle).


Kiam ni disiris, aŭstralianoj iris unudirekten, kaj mi kun Jérémie en la alia. Tiam ni ne supozis kiom longa estos tiu promenado. Poste mi konkludis, ke vjetnamaj stratoj estas enigmaj kaj eble eĉ ensorĉitaj, do mi neniam sukcesis trovi vespere ĝustan direkton (eĉ tute sobra!). Do ni iris, iris kaj plu iris… Jen aperis esperanto-afiŝoj, kio signifas proksimecon de la urbocentro, sed poste ili denove malaperis. Dume stratoj tute malpleniĝis, ekregis mallumo.


Post unuhora vagado ni komencis konsulti maloftajn preterirantojn, ĉefe policanojn. Tiam evidentiĝis, ke ili ofte havas malsamajn ideojn pri la urboplano. Foje du policanoj starantaj je 100-metra distanco montris tute kontraŭajn direktojn. Do ni revenis al la unue demandita kaj demandis denove.


Post ioma pripensado li prenis skribilon kaj desegnis necesan itineron sur mapo. Ial mi kredis lin. Je la 1-a nokte Jérémie jam apenaŭ movis la krurojn. “Mi estas tre laca. Kiam mi alvenos la hotelon, mi tuj falos kaj ekdormos. Ĉu tiu vespermanĝo kostis tion?”


Mi konsolis lin laŭeble, dirante ke almenaŭ li estas unua afrikano kiu havis noktan ekskurson tra Hanojo. Kaj tute senpagan! Mi ne certas, ĉu li aprezis tion. Finfine la ĝusta vojo estis trovita, mi eskortis lacan burundanon al lia hotelo kaj mem iris al mia Nam Ngu. La pordo estis jam fermita, akceptisto dormis. Baldaŭ ekdormis ankaŭ mi.