Wednesday, October 24, 2012

Aŭtuno en verkista vilaĝo Peredelkino

Ĉu vi estas rusia verkisto? Familiano de verkisto? Aŭ almenaŭ fervora ŝatanto de la rusa literaturo? Se ĉiuj respondoj neas, do vi apenaŭ vizitis Peredelkinon. Bedaŭrinda afero, ĉu ne?

Invito al la Torĉo-festo
Ĉiuj scias, ke Gazpromo estas grandega konzerno, ĉefa mondskala gaselminiganto kun 300 mil kunlaborantoj tutmonde. Tamen tre malmultaj scias, ke tiu ĉi firmaego interalie havas propran literaturan konkurson “Fakel” (eo: “Torĉo), okazinta ĉiujare. 


Agadskemo estas jena: subfirmaoj de Gazpromo laŭplaĉe faras kontraktojn kun la formale neprofitcela kaj sendependa organizaĵo “Kreiva unuiĝo de la literaturistoj de la gasindustrio”. Laŭ tiuj kontraktoj kontraŭ mendo de certa kvanto de la almanakoj “Fakel” (eldonata du fojojn jare) oni ricevas certan spacon en ĝi, plenigotan per verkoj de kunlaborantoj de la mendinta firmao. Aŭtune speciala komisiono esploras senditaĵojn kaj elektas po unu plej bona en sekvaj kategorioj: prozo, poezio, publicistiko kaj fotoarto.


Mia firmao TjumenNIIgiprogazo tradicie partoprenas tiun konkurson. Sed ĉiam estas problemo – kie trovi bezonatan kvanton de pli-malpli kvalitaj verkoj? Verkemuloj en nia kompanio malabundas kaj ilia nivelo tre malaltas. Do jam duan fojon mi devis sendi propran historian eseon por iel plenigi aĉetitajn paĝojn de la almanako. 


Kaj jen alvenis anonco: ĉi-jare mia eseo “Matveo Gagarin – la unua guberniestro de Siberio” estis agnoskita la plej bona, do mi iĝis laŭreato de la konkurso. Pro tio mi estis invitita al Moskvo por partopreni tritagan verkistan seminarion kaj fine solenan ceremonion en la ĉefsidejo de Gazpromo kun enmanigo de premioj.


Verdire seminario ne tre interesis min, sed solenaĵo, des pli en tia loko estas sufiĉe grava afero de la PR-vidpunkto , do mi kiel estro de PR-sekcio ne povis ignori ĝin. Ek!

Verkista vilaĝo
Mi samtempe eraris kaj pravis. Unuflanke seminario estis vere fuŝa kaj preskaŭ tute sensenca. Sed beleco de tiom legendeca loko kia estas Peredelkino tute elaĉetis mian tempoperdon. Tamen mi rakontu laŭorde.


Matene de la unua tago partoprenontoj kolektiĝis en Moskvo, apud la metrostacio Kaluĵskaja, je kvin minutoj da piediro de la ĉefsidejo de Gazpromo. Ogranizantoj plenigis per alvenintoj grandan buson kaj ni ekveturis al Peredelkino. Kial ĉi loko estas tiom fama kaj vizitenda? 


Fakte temas pri malgranda vilaĝo en Moskva provinco, kie preskaŭ nenio okazas. Sed nome tie en la 1930-aj jaroj estis konstruita la verkista vilaĝo, en kiu loĝis kaj laboris plej famaj sovetaj verkistoj.


Diference de la cara reĝimo, la komunistoj rapide komprenis gravecon de kulturo kiel forto, influanta homajn animojn kaj cerbojn. 



Do ili tre atentis kulturan vivon kaj strebis kontentigi bezonojn de artistoj, aparte se temis pri “niaj”, do “laŭregulaj” artistoj. 


Kion bezonas ĉiu verkisto? Trankvilan lokon, kie li povus verki sen zorgi pri ĉiutagaĵoj, malŝpari tempon por veturado kaj manĝaĵpreparado, ktp. Tiel aperis la verkistaj daĉoj aŭ la verkista vilaĝo Peredelkino.


Ĉi tie, en la areo je ĉirkaŭ 100 hektaroj staras ĉirkaŭ 100 domoj kun apudaj ĝardenterenoj de 3000 kv. metrojn ĝis 1 hektaron vastaj. 


Ili apartenas al la Literatura fonduso kaj ne povas esti heredigitaj, venditaj aŭ privatigitaj. Post morto de unu verkisto domo transiras al la alia. 


13 hektaroj estis perditaj en la 1990-aj jaroj, kiam disŝtelado de la ŝtata kaj socia propraĵo okazis tre aktive tra la tuta Rusio. Sed plejparton oni sukcesis konservi por unue definitaj celoj. 


Rande de tiu vilaĝo staras aparta areo, en kiu troviĝas la du Verkodomoj (malnova kaj nova), administracio de la vilaĝo, konferencejo kun kantino kaj restoracio kaj kelkaj dometoj kun gastoĉambroj.


Ni loĝis en la nova Verkodomo, konstruita verŝajne fine de la 1970-aj aŭ la 1980-aj jaroj. Por tiu tempo ĝi estis sufiĉe komforta, sed de tiam nenio estis riparita aŭ anstataŭita, do nun ĝi pli similas al iu kamparaĉa gastejo ol al loko por senzorga kaj kreiva vivo. 


La malnova Verkodomo laŭaspekte estis konstruita komence de la 1950-aj (tiel nomata Stalin-arkitekturo) kaj, laŭ organizantoj, nun ne estas loĝata pro “malbonaj vivkondiĉoj”. Ĉu eĉ pli malbonaj? Mi ne povas imagi. Kantino, restoracio “Suno” kaj konferencejo troviĝas en aparta duetaĝa domo, konstruita en la 1970-aj aŭ la 1980-aj jaroj kaj ankaŭ tre modesta.


La apuda teritorio estas ne tre vasta (ĉion oni povas trairi en 15 minutoj), sed pitoreska. Pro manko de financado kaj pro ĉiama rusa malzorgemo ĝi aspektas kiel duonforgesita ĝardeno – ĉarma, sed iom sovaĝa. Lignaj pavilonoj, longaj verdkoloraj benkoj starantaj meze de vastaj herbobedoj, arboj kaj plantoj kiuj evidente kreskas laŭplaĉe kaj memzorge. En tiu loko de mirindaĵoj oni ŝajne povus renkonti ion ajn.





Jen mi ekiras flanpadeton kaj antaŭ mi aperas ligna dometo kun pirata flago hisanta de sur la muro. Apude staras kadukega tablo kun restaĵoj de iama manĝofesto – facetitaj glasoj el kiuj nun drinkas preskaŭ sole alkoholuloj kaj argila draketo. 




Poste geknaboj diris al mi, ke en verando de tiu domo oni trovis Jarlibron de Britannica de la 1962-a jaro en bonega stato. Kiu forgesis ĝin tie antaŭ duonjarcento?


Tie kaj tie kuŝas falintaj arbotrunkoj, foje putriĝintaj. Apud la manĝejo inter arboj pendas hamako, plena je flavaj folioj kaj pluvakvo. Amikema hundeto ial sidas en ligna dometo, ĉirkaŭbarita per kradaĵo. Maljuna purigisto en marista kaskedo balaas trotuaron. Mi elprenis fotilon por enmemorigi ĉirkaŭaĵojn kaj li diris: “Jen mia konsilo: fotu tiun padon, tie nun sinkas folioj, do estos belega foto. Mi iam faris tion kun mia filino…”. 


Sur balkono de la malnova Verkodomo antaŭ pentrostablo sidas grizhara viro. Pensiulo de sur la trotuaro salutas lin kaj supreniras por doni konsilon: “Pentru super tiuj flavfoliaj arboj aviadilon – ili ja ofte flugas je ĉi loko. Do vi povos nomi la pentraĵon “Aviadilo super la aŭtuno”. 





Poste mi eksciis, ke la pentristo estas filo de konata verkisto kaj ĉiutage alveturas ĉi tien el Moskvo. Ambaŭ estas malnovaj konatoj. En Peredelkino preskaŭ tute mankas hazardaj homoj kaj tio kreas unikan atmosferon – trankvilan kaj amikeman.

Muzeoj de Peredelkino
Apartan rakonton meritas muzeoj de Peredelkino. En tiu vilaĝo loĝis multaj famaj verkistoj, do ĉiam ekzistas dilemo: ĉu eternigi ilian memoron kun risko iom post iom transformi la vilaĝon al granda muzeo, aŭ konservi ĝian originan destinon kiel loko kie loĝas kaj kreas verkistoj. 


Oni strebas elteni iun balancon inter tiuj vojoj, do nun estis muzeiigitaj nur la kvar domoj – tiuj de Boris PasternakKornej ĈukovskijBulat Okuĝava kaj Jevgenij Jevtuŝenko. Ni vizitis la unuajn du.


La muzeo de Boris Pasternak troviĝas je kelkcentmetroj de la Verkodomoj. Ĝi bone konserviĝis, preskaŭ nenio ŝanĝiĝis de la tempo kiam tie loĝis tiu granda poeto kaj verkisto. 


La Nobelpremiito pri literaturo, li spertis grandegan premon de la soveta sistemo, ĉar ĉiuj komprenis ke tiun premion la verkisto ricevis unuavice pro sia romano “Doktoro Ĵivago”, tute malkongrua al la komunisma ideologio. 


Do li devis rifuzi akcepton de la premio. Krome li perdis du filojn – unu pereis en la Dua mondmilito kaj la dua, tre juna, vundiĝis dum skiado, eksuferis pro tio ostan tuberkulozon kaj mortis post kelkaj jaroj. Se mi aldonu, ke Boris Pasternak mem almenaŭ unufoje provis mortigi sin (pro malsukcesinta amrilato), tio komprenigos bildon de lia vivo.


Ekskursigis nin mezaĝa virino, kiu ne nur brile konas la vivon kaj kreadon de Pasternak, sed sincere amas lin, do ĉion iel klarigas kaj pardonas. Ŝi detale rakontis al ni pri plej gravaj okazaĵoj de lia familia kaj verkista vivo, montris aĵojn kaj interierojn, deklamis poemojn kaj poste volonte kaj vaste respondis al ĉiuj demandoj, eĉ plej flankaj. Vera profesiulino!


Samon mi povas diri pri ĉiĉerono en la Ĉukovskij-muzeo, kiu troviĝas tuj apud la Verkodoma tereno. Temas pri unu el plej famaj kaj ŝatataj rusaj verkistoj, do eĉ nun, kiam multaj kulturejoj plendas pri manko da vizitantoj, tiu muzeo havas atendovicon je 2,5 jaroj! Ĉu merite? Laŭ mi – jes. Jen nur kelkaj historioj el la buntega vivo de tiu homo.

Anekdotoj pri la infanverkisto
Ĉukovskij estis bastardo, naskita kiam lia patrino laboris ĉe riĉuloj. Helpanto de metiisto, li memstare lernis la anglan laŭ dugroŝa libreto kaj sukcese dungiĝis kiel raportisto de odesa gazeto en Britio. Kiam feliĉa Ĉukovskij alvenis Londonon kun juna edzino, li alparolis renkontitan policiston (laŭvorte kaj laŭlitere): “I am a writer” kaj tiam evidentiĝis, ke li tute ne konas la lingvon, aparte ties prononcon. Do li povis verki preskaŭ nenion, perlaboris malgrande kaj la edzino devis reveni al sia riĉa familio, kiu ĉiam konsideris tiun kuniĝon fuŝa ideo.


Iom post iom li tamen bone ellernis la lingvon kaj poste iĝis ne nur raportisto, poeto kaj verkisto, sed ankaŭ tradukisto. Lia domo plenas je libroj, el kiuj 80 % estas tiuj anglalingvaj. Tamen ĝis la fino de sia vivo li parolis angle tiel, ke lia amiko nomis tiun lingvaĵon “incredible English of Chukovsky”. Foje li partoprenis la akcepton ĉe la brita reĝo Georgo kaj malgraŭ ĉiuj antaŭavertoj tuj ĵetis sin por brakumi la monarĥon. Li ion rapide parolis, sed estis evidente ke la reĝo nenion komprenas. Kiel ĝentlemano, Georgo ekparolis en la franca pri neŭtralaj temoj – vetero, vidindaĵoj, ktp. Kaj ĉiuj ekvidis, ke la franca elparolo de la reĝo estas ne pli bona ol la angla de Ĉukovskij.


Li ofte provokis kaj eĉ ŝokis aliulojn per sia konduto kaj faris tion konscie. Pro troa postulemo de Ĉukovskij neniu sekretario eltenis pli ol 3-4 monatojn ĉe li. Tamen lasta el ili, Klara Izrailevna Lozovskaja, trovis certan modus vivendi kaj laboris kun Ĉukovskij dum lastaj 17 jaroj de lia vivo kaj poste multon faris por eternigi lian memoron.
Foje al dometo neatendite alvenis jungpioniroj kaj diris, ke ili volas konatiĝi kun la fama soveta verkisto. Ĉukovskij invitis ilin (kion li povus fari?) kaj poste demandis: “Ĉu vi scias, kiam estis abolita la servuteco en Rusio?” – “Jes, kamarado Ĉukovskij, en la 1861-a jaro” – “Tute ne, ne ĉie! Hej, Klaraĉo, iru al mi!” Sekretariino, kium jam konis regulojn de tiu ludo, humile rapidis al la mastro atendate ordonojn. “Demetu miajn botojn!” Senproteste ŝi plenumis tion kaj samhumile foriris. “Jen geknaboj – en mia domo la servuteco daŭre ne estas abolita!” Ĉu vi povas imagi vizaĝojn de la ŝokitaj jungpioniroj?


Ĉukovskij havis longan vivon – li mortis 85-jaraĝa. Kaj preskaŭ ĝisfine li laboris, ludis kaj blagis. Konserviĝis filmetoj, en kiuj oni povas vidi kiel la maljuna verkisto saltas ĉirkaŭ fajrego apud sia domo kaj infanoj apenaŭ postkuras lin. Tiuj festoj subnome “Fajregoj de Ĉukovskij” okazas nun ĉiujare forme de la literatura festivalo.
Libroj de Ĉukovskij estas multe eldonataj kaj reeldonataj, plejparte porinfanaj. Do malmultaj scias, ke li havis ankaŭ taglibron, kiun li daŭrigis dum preskaŭ tuta sia vivo (nun ĝi estas eldonita en tri volumoj kiel tre valora dokumento). Kaj nur fakuloj scias, ke Ĉukovskij mem konsideris sin unuavice ne verkisto (des pli porinfana), sed literatura kritikisto. En lia 15-voluma verkaro nur unu volumo konsistas el porinfanaj verkoj! Sed por milionoj da rusianoj li ĉiam estos la aŭtoro de brilegaj infanaj poemoj kaj ĉiu rusa infano konas la strofojn:

Muŝo, Muŝo, Zumobuŝo,
Ora ventro, glu-babuŝo!
Dum promen' sur kampa ter'
Ŝi rimarkas: jen - moner'!

Post la morto de la verkisto potenculoj planis detrui lian domon por forviŝi memoron pri la loko, kie kolektiĝis multaj disidentoj. Sed ŝatantoj de lia kreado defendis ĝin kaj atingis establon de la memormuzeo. Feliĉe, ĉu ne?

Verkistoj - la profesiaj kaj amatoraj
Tamen mi ja veturis al Peredelkino tra la duonon de la lando ne por amuziĝo, sed unuavice por lernado! Nu, verdire tio estis la oficiala versio. Mi supozis ke verkistaj seminarioj estos ne tre utilaj. Kaj mi pravis.
Fakte ĉio aspektis aranĝita laŭkure, senprepare kaj senorde. Verŝajne deko da verkistoj, antaŭlongaj konatoj, simple decidis: ho, tio ja estos provinculaĉuloj, do faru ion ajn – ĉio estos utila kaj miriga por tiuj kolĥozanoj. Do iu serioza pridiskutado kaj des pli lernado mankis. Dominis sola parolado aŭ malklara balbutado, sen iu ordo kaj celo krom pacigi definitan tiucele tempon.


La cefa ideologio de tiuj verkistoj – kaj temas pri aŭtoritatuloj de la ĉefaj verkistaj organizaĵoj – estas rusa naciismo. Ili multe parolas pri politiko kaj vivo ĝenerale, atendas aperon de la “ŝtateca ideo”, damnas Pussy Riot kiel “pupojn de satano” kaj samgrade malŝatas Vladimir Putin, komunismon kaj liberalan opozicion. Laŭ mia impreso, ili malbone konas realan vivon de simplaj homoj, egale malestimas komercistojn, ŝtatoficistojn kaj intelektulojn. Ordinara homo entute ne interesas ilin, do ili revas pri reapero de iu nebuleca "ŝtata ideo", kiu naskigos novajn homojn kaj aferojn, indaj je verkista laboro.


Kompreneble ili tre multe drinkas – same kiel preskaŭ ĉiuj rusaj artistoj. Vespere de la unua tago mi vojaĝis al Moskvo por renkontiĝi kun amikino (por tio necesis iri 15 minutojn ĝis fervojo kaj poste veturi dum 20 minutoj en elektrotrajno ĝis la metrostacio Kijevskaja; bileto kostas 26 rublojn – $0,84). Post reveni ĉirkaŭ la 12-a nokte mi ekvidis unu el ĉefaj verkistaj gvidantoj en akceptejo de la Verkodomo. Per unu mano li brakumis junulinon el Orenburgo, per la alia umadis en telero kun salato, kaj laŭte kriis ion malklaran – tute ebria. Kiam je la fina tria tago ni bankedis en la ĉefsidejo de Gazpromo, konata filozofo alvenis min kaj indigne diris: “Stano, ĉu vi vidis tion? Oni denove starigis por ni vodkon! Diable – ĝis kiom ni povas drinki ĝin?! Ni ja zorgu pri sia sano. Do – kie estas konjako!” Tiel mi komprenis la sanformulon de rusa verkisto: drinki dum tri tagoj vodkon kaj poste transiri al konjako. Poste plej verŝajne denove sekvos vodko.
Dum la bankedo, okazinta la duan tagon, kantis precipe verkistoj mem. Kaj ili ne estas kantistoj, kredu al mi. Kiam ekaŭdiĝis la kanto “Malantaŭ ni staras Putin kaj Stalingrado” mi diris al novaj konatoj, ke tempas foriri – alie sekurecservoj kaptos ĉiujn. Kompreneble mi ŝercis, sed daŭre elteni tion estus tute neeble. Do ni iris al siaj ĉambroj kie iom babilis kaj certe drinkis – ni ja ankaŭ esta rusaj verkistoj, kvankam nur komencantoj. Ĉu eternaj?

Senbedaŭre, adiaŭe
Tri tagoj en Peredelkino finiĝis. Ĉu mi bedaŭras pri perdita tempo? Tute ne. Mi ne perdis, mi trovis. Mi vidis interesajn lokojn, ekkonis interesajn aferojn, vidis kiel vivas kaj kion pensas nunaj verkistaj gvidantoj kaj eĉ aŭdis de ili kelkajn interesajn pensojn. Krome mi ekhavis almenaŭ unu novan konatinon – Polina Kuzakova. 26-jaraĝa ĵurnalistino el Orenburgo, ŝi verkas interesajn rakontojn – ne ĉiam maturajn, sed tute sincerajn kaj laŭ mi bonstilajn. Ni multe interparolis kaj poste iom korespondis. Adiaŭe ŝi donacis al mi sian libron, eldonitan de ŝia patro, kiu same kiel mi estras PR-sekcion el subfirmao de Gazpromo. Post mia rakonto pri la per-Esperanta vojaĝo al Vjetnamio ŝi diris, ke ŝajne tio estas interesa afero, eble lerninda.


Sed plej grave estas, ke mi konatiĝis kun Peredelkino – legenda loko, pri kiu ĉiuj rusianoj scias, sed preskaŭ neniu vizitis ĝin. Do mi estas unu el tre malmultaj feliĉuloj. Bona pravigo por milkilometra vojaĝo!

Friday, October 19, 2012

Nesubigita (Invictus): forta filmo pri volo kaj pardono

Kontraŭstari tutan ŝtaton, batali kontraŭ sistemo ekzistanta de antaŭ jarcentoj, deklari sin libera eĉ inter prizonaj muroj kaj resti neŝanceligebla dum longaj 27 jaroj – oni devus esti vera heroo por fari tion. Sed oni devus esti superheroo por poste pardoni siajn malamikojn kaj etendi al ili la manojn por kunlaboro kaj kunvivado. Nesubigebla Nelson Mandela sukcesis pri tio.

Diabla cirklo
Clint Eastwood ĉiam estis bona aktoro kaj reĝisoro, sed en lastaj jaroj li ŝajne ekrapidis al sia apogeo. 80-jaraĝa, li kreas ĉiam pli brilajn filmojn, ne nur interesajn kaj belajn, sed ankaŭ profunde saĝajn (vidu ekz. Gran Torino). Verkoj de la malfrua Eastwood trafas plej kernajn problemojn de nuna socio, aparte de tiu usona. Kio estas libero? Ĉu eblas vere akiri ĝin aŭ nur strebi al ĝi kiel plej alta celo? Kio estas pli forta rimedo – venĝo aŭ pardono? 


Batalo por libereco estas komplika afero. Rompi diablan premsistemon povas nur same pova kaj foje kruela forto. Teroro naskas teroron kaj perforto estigas perforton. Batalado povas daŭri plurajn jarojn kaj eĉ jardekojn, do tutaj generacioj alkutimiĝas al la vivo en milito, kiam oni ne povas diskuti inter si – nur unuiĝi kaj militi kontraŭ ĉefa malamiko. Homo estas sufiĉe adaptiĝebla estaĵo, do post certa tempo tiu vivordo estas konsiderata normala kaj eĉ sole ebla . Do apenaŭ estas mirinda ke antaŭaj batalantoj por libereco iĝas post sia venko kruelaj diktatoroj, foje superantaj frakasitajn malamikojn.
Nelson Mandela estis vera batalanto. Kontraŭstarado al apartejdo okupis grandan parton de lia vivo – fakte tironon de sia vivovojo li pasigis en prizono. Kaj dum tiuj 27 jaroj li eĉ pli ol unufoje havis eblecon liberiĝi, forlasi damnitan karceron – kontraŭ nura promeso rezigni pri sia batalo. Sed ĉu tia libero estus vera? Do li rifuzis.

Unuiĝo de la viktimoj kaj ekzekutistoj
En 1990 li atingis la unuan venkon. Apartejdo ekmalkonstruiĝis kaj ĝia ĉefa kontraŭbatalanto estis liberigita. Kion faris Mandela post eliri prizonon? Ĉu li starigis tutlandajn tribunalojn por ekzekuti siajn persekutantojn? Ĉu li elverŝis sian koleregon kontraŭ blankhaŭtaj sklavigintoj? Li ja havis por tio ne nur eblecon, sed ankaŭ moralan rajton.
Sed li faris alie. Ĉu vi restis hejme dum kelkaj tagoj seninterrompe – pro malsano aŭ aliaj kialoj? Do vi scias, ke dum kontraŭvola enspaciĝo inter kvar muroj homo povas multon pripensi. Mandela havis 27 jarojn por pensado. Kaj li bone uzis ilin.
“Ĉielarka socio” – tiel signis li celon de nova revolucio, bildon de la nova Sud-Afriko. Ne lando de venkintoj kaj venkitoj, sed lando de samrajtaj, samsignifaj kaj amikaj civitanoj. Anstataŭ purigi sian registaron de la restaĵoj de antaŭa reĝimo, li jam en unuan tagon de sia prezidentiĝo proponis al blankaj oficistoj daŭrigi laboron – nun por bono de la tuta Sud-Afriko. Kaj li unua donis ekzemplon por tio, kuniginte du korpogardistajn teamojn – tiun de la antaŭa prezidanto kaj la novan, konsistantan el iamaj subgrunduloj. Tio estis verŝajne plej neimagebla afero – unuigi viktimojn kaj persekutantojn por komuna celo. Sed li sukcesis.
Ni ofte subtaksas signifon de simboloj. Sed vera gvidanto devas kompreni ĝin kaj Mandela sciis tion. Do inter ĉiuj malfacilaĵoj de postapartejda periodo, multaj el kiuj estas aktualaj eĉ post jardekoj, li elektas laŭŝajne plej malgravan aferon – rugbeon. Kaj denove li venkas!
Springboks – tiel nomiĝas la nacia teamo de Sud-Afriko pri tiu sporto. Tamen la titolo “nacia” tiutempe estis malĝusta, ĉar fakte temis pri blankula teamo. Pro tio nigruloj malamegis ĝin kaj eĉ Mandela mem agnoskis, ke en la prizono li, same kiel ĉiuj malliberuloj, zelotis por iu ajn teamo – kontraŭ Springboks, tiu simbolo de la blankula mondo de sklavigantoj. Fakte estis (almenaŭ) du Sud-Afrikoj – blankula kaj nigrula. Sed jen barieroj falis kaj ili okazis esti en unu hejmo. Kion fari?
Libera homo – nek sklavo, nek mastro
Multaj afrikanoj preferintus neniigi Springboks kiel simbolon de la malamata de ili mondo, des pli ke la teamo lastatempe ludis malbone kaj tre malsukcesis. Sportaj aŭtoritatoj eĉ decidis alinomi ĝin (kaj ĉiujn aliajn teamojn), forviŝi ĉiujn tradiciojn, inkluzive uniformon kaj aliajn simbolojn. Lastmomente saĝa Madiba, kiel nomis la novan prezidanton la afrikanoj, haltigis tiun procezon kaj eĉ inversigis ĝin. Danke al la forto de sia aŭtoritato li sukcesis transformi Springboks de la simbolo de la blankula malplimulto al simbolo de la unuiĝanta, leviĝanta kaj diverskolora Afriko.
En la rusa lingvo estas du malsamaj vortoj: умный kaj мудрый. La unua signifas homon, kiun multon konas, povas bone diri kaj ĝuste fari. La dua estas uzata tre malofte, ĉar ĝi estas aplikata nur al homoj, kiuj havas ne tiom konojn, kiom profundajn spertojn kaj kapablon tiujn konojn uzi, kaj kiuj vidas plej malproksimajn kaj neatenditajn sekvojn de siaj decidoj. Tia estas Nelson Mandela.
Laroj da malliberigo, humiligo kaj subpremado ne rompis lian volon kaj ne deflankigis lin de ĉefa celo – konstruado de la libera kaj prospera Sud-Afriko, hejmo por ĉiuj ĝiaj loĝantoj sen diferencoj je haŭtkoloroj. Multjara persekutado instigas malamegon, kiu povus ŝirmi ĉion. Sed Mandela estis tro saĝa por permesi al venkitaj ekzekutistoj forlogi sin je la celo. Do post liberiĝo li forgesis pri ĉio – afliktoj kaj ofendoj, suferoj kaj malamo, kaj daŭrigis sian celvojon.
Oni diras, ke sklavo ĉiam estos sklavo. Eĉ se li perdos mastron, li mem mastriĝos kaj akiros proprajn sklavojn – ĉar li ne povus esti nura libera homo, nek sklavo, nek sklaviganto (vidu en “Ebono” de Ryszard Kapuściński rakonton pri Liberio). Same logiko de rilatoj inter ekzekutisto kaj viktimo postulis de hieraŭa malliberulo siavice malliberigi kaj ekzekuti. Sed animo de Nelson Mandela ne estis sklavigita, li ĉiam estis libera. Do li detruis dependecon je tiu diabla logiko kaj restis por ĉiam nesubigita.
Ĉu naiva idealisto? Sed jen la rezultoj. Sud-Afriko ne perdis plej grandan parton de sia blankula loĝantaro, kiel tion antaŭsupozis analizistoj. Ĝia ekonomio malgraŭ ĉies prognozoj ne disfalis, sed ekkreskis kaj post dekkelk jaroj la lando aliĝis al BRIK, transformiĝinta al BRICS. Sud-Afriko akceptis unue rugbean kaj poste eĉ futbalan mondpokalojn. Kaj inter unuaj paŝoj al tiuj venkoj estis tiuj faritaj en 1994-1995, kiam maljuna nigra prezidanto kaj juna blankhaŭta teamestro kunigis siajn fortojn kaj volojn por atingi komunan celon. Eĉ se tio estis nur venko en la mondĉampionado pri rugbeo.

Saturday, October 13, 2012

Vojaĝo al UK97: Vungtaŭ kaj Adiaŭ Vjetnamio!

Du tagoj en Sajgono, ĉu tio sufiĉas por turisto? Mi decidis, ke jes kaj Hoa konfirmis mian konkludon. Post tri tagoj mi devos forflugi al Hanojo, do mi rezignis je unuhora flugo al Mujne kaj, laŭ sugesto de Hoa, direktis miajn piedojn al Vungtaŭ, urbo ĉe la suda marbordo.

Malbona hotelo, enigma kuseno
Atingi Vungtaŭ el Sajgono estas tre facila afero. Helpe de Hoa mi akiris en la kajo bileton al ŝipo (10 dolaroj) kaj matene ekiris for. Ŝipirado daŭras horon kaj duonon, ŝipo estis sufiĉe komforta kaj en molaj foteloj mi ne sentis iun ĝenon. Sidinta apud mi ĉirkaŭ 60-jara usonano brave manĝis ĵus aĉetitan pomon, sed vjetnamino en alia sidvico tre suferis pro marmalsano, kaŭzita de foje vere granda balanciĝado.


Apud malgranda stacidomo jam atendis nin taksiistoj. Mi iom legis pri la urbo en la gvidlibro, do tuj diris, ke mi bezonas Son Thinh 1 Hotel en 153 Phan Chu Trinh St. kaj montris la adreson. Baldaŭ mi ekbedaŭris pri tio. Ne, ĝia situo estas bonega – tuj ĉe la Malanataŭa plaĝo en orienta parto de la urbo. Prezo ankaŭ estis malalta – kontraŭ ĉambro kun klimatizilo, fridujo kaj televidilo mi pagis nur 20 dolarojn. Tamen ĉio estis jam sufiĉe grave foruzita, matenmanĝo malbona kaj duŝejo malkontentiga. Poste Hoa diris al mi, ke tio estis hotelo por la vjetnamoj, ne por fremdlandanoj, do ne decus al mi resti tie.
Kurorta urbo
Verŝajne ŝi pravis, ĉar nur en tiu “vjetnameca” hotelo mi renkontis strangan por mi aĵon. Ĉe pieda parto de la lito kuŝis ĉirkaŭ unu metron longa kaj 30 cm dika ŝtofa “kolbaseto”. Mi ne komprenis ĝian funkcion, do komencis esplori. Mi rigardis tien kaj tien, malligis ŝnurojn ĉe unu flanko kaj esploris internon, sed trovis nur la saman ŝtofon. “Stulta aĵo”, ekpensis mi kaj forĵetis ĝin al rando de la lito. Kiam poste mi rakontis pri tio al Hoa, ŝi unue ne komprenis min kaj post minuto ekridis. “Hej, tio estas kutima aĵo por la vjetnamoj, – diris ŝi. – Kiam oni dormas, oni volas ĉirkaŭbraki ion. Kaj jen por tio servas tiu kuseno. Oni brakumas ĝin nokte kaj iĝas kontenta.” – “Ĉu ankaŭ vi havas tian?” – “Jes! Mi havas kvar – po unu en ĉiu angulo de mia lito!” Ĉu mi estas stultulo? Eble jes, sed amuza rakonto kostis tion, ĉu ne?


Vungtaŭ tre diferencas de Hanojo kaj Sajgono. Tio estas vera kurorta urbeto – dormema kaj ripoziga. Hoteloj multas, sed mi ne vidis multe da turistoj, almenaŭ fremdlandaj. Parollingvo de lokanoj ŝajnis al mi iom stranga, do mi eĉ ekpensis, ke temas pri ĉinaj turistoj. Sed Hoa diris al mi, ke tio estas vjetnamoj, nur parolantaj en la suda dialekto. Ŝi mem parolas la nordan dialekton, surbaze de kiu estis kreita la literatura (norma) vjetnama lingvo, instruata en lernejoj. Do sudanoj komprenas ŝin kaj ŝi ankaŭ ilin komprenas, kvankam parolas alie.


Kurbaj stratoj, malgrandaj vendejoj, varmego iom glatigata nur per vento de maro. Hoteloj kaj kafejoj jam multas, kaj multaj estas konstruataj. Laŭlonge de la marbordo viciĝas restoracioj, plejparte eŭropecaj. Ci tie unuafoje en Vjetnamio oni donis al mi forkon anstataŭ manĝbastonetoj. Tamen tranĉilo mankis, do disigi viandon mi devis per kulero.


Homoj surstrate estas kiel ĉiam bonvenigemaj kaj helpemaj. Multaj nekonatoj salutis min, svingis manojn kaj kriis: “Hello, mister, hello!” Oni sentas ke eŭropanoj ĉi tie maloftas, do kelkfoje infanoj kaj knabinoj eĉ kuris post mi por alvoki mian atenton. Taksiistoj kaj motorciklistoj estas multaj kaj sintudemaj, same kiel aliloke.


La gvidlibro konsilis viziti plejparte la Malantaŭan plaĝon. Ĝi estas vere impona, kun larĝa kaj longa sablostrio laŭlonge de la marbordo. Sed ĉie staras avertotabuloj: “No swimming!” (Ne naĝu!) – supozeble pro altaj ondoj.


Por la vjetnamoj tio ne estas ĝena afero, ĉar ili ĝenerale malŝatas sunumadon kaj naĝadon. En la plaĝo ili kviete sidas sub ombreloj, tute vestitaj, trinkas kaj babilas.


Sed mi ja estas rusiano, kies plej ŝatata ripozkutimo estas tute kontraŭa. Do mi lasis vestojn en la hotelo kaj iris al la maro, kune kun kelkaj infanoj kaj gejunuloj.


La maro tiuloke estas malprofunda, do oni povas paŝi ĝis 50 metrojn for (mi altas 177 cm). Ondoj estas vere grandaj, sed tio ja estas bona kazo por ludo: oni atendas plej grandan ondon alveni kaj je lasta momento saltas kaj ĵetas sin bruste kontraŭ ĝin. Gaja afero! Dum iri laŭ sablostrio mi rimarkis iun moviĝon antaŭ mi, tuj malaperantan post plua paŝo. Mi haltis kaj atendis iom. Post du minutoj el multegaj tertruoj aperis malgrandaj kraboj kaj ekkuris tien kaj reen. Unu movo – kaj ili tuj malaperas en tiu truoj. Ĉarmaj bestetoj!
Inter Kristo kaj militistoj
Verŝajne ĉefa vidindaĵo de Vungtaŭ estas la grandega statuo de Jesuo Kristo, altiĝanta super la tuta urbo de sur apudmarborda monto. Ĝi aperis tie en 1974. Mi ne estas kristano kaj kredanto entute, sed apenaŭ eblis preteratenti tiom gravan lokon. Do jam dum unua promenado laŭ la marbordo mi devojiĝis dekstren kaj ekgrimpis laŭ ŝtona ŝtuparo.


Anĝeloj-futbalistoj, bibliaj profetoj, Abrahamo kun sia filo kaj lignofasko surŝultre, nigra rabobirdo – multaj skulptaĵoj akompanas pilgrimanton.



Ripozi oni povas sur ŝtonaj benkoj, multaj el kiuj havas surskribojn – verŝajne honore al donacintoj, ofte alilandaj.


Meze de suprenvojo atendas onin kioskoj kun trinkaĵoj, manĝaĵoj kaj kristanaj suveniroj. Mi aĉetis nur kepon, plej bezonatan por mi tiam.



Fine de grimpvojaĝo, sur plej alta loko de la monto staras la statuo mem.



Fakte ĝi estas malplena interne kaj eblas eniri ĝin por daŭre grimpi ĝis sur la ŝultrojn de Jesuo.



Sed mi rezignis je tiu afero, tro laciga kaj ne tre interesa por mi. Anstataŭe mi esploris ĉirkaŭaĵojn, fotis diversajn konstruaĵojn kaj skulptaĵojn, inkluzive de du kanonoj de la borda artilerio.



Menciindas, ke unika situo de tiu ĉi loko, altiĝanta super la tuta urbo kaj la marbordo donis al ĝi gravan militan signifon. Tion komprenis jam vjetnamaj militistoj, antaŭ pluraj jarcentoj batalintaj kontraŭ piratoj.



Poste la monto same sukcese servis al la francaj militistoj, kiuj konstruis sur ĝi plurajn fortikaĵojn. De tiu tempo restis kelkaj longfustaj kanonoj, kiuj staras ĉirkaŭ Jesuo Kristo, direkte al la maro. Cetere baldaŭ mi ekkomprenis, ke milithistorio de la insulo ankoraŭ ne finiĝis.


Dum malsupreniro, ĉirkaŭ mezvojo mian atenton kaptis iu padeto, kiu iris for de la ĉefa vojo. Kien ĝi sekvas? Ŝajne ne multaj homoj laŭiras ĝin. Hm, interesa afero…


Kaj jen mi jam iras tiun grundvojeton, gapante al ĉirkaŭantaj min arbustoj kaj floroj. Baldaŭ mi ekvidis avertotabulon: “Protected area”.


Sed tio ja ne estas naturrezervejo, ĉu ne? Do supozeble temas pri antikvaĵo, de ĉiuj forgestita – kaj mi iris plu. Bedaŭrinde baterioj en mia fotilo jam malŝarĝiĝis, do mi fotis nur per poŝtelefono. Kaj vidindaĵoj ne malabundis! Plejparte tio estis malnovaj militaj konstruaĵoj – betonaj fostoj, fortikaĵetoj, barieroj superplektitaj per pikldrato (ankoraŭ ne spiralforma, sed rekta – tian oni uzis ĝis la 1960-aj jaroj). Verŝajne plejparton de tio konstruis la francoj, eble usonanoj dum la Vjetnama milito – mi ne scias ĝuste.


Fine padeto faris drastan kurbiĝon kaj jen, unuafoje al mia rigardo prezentiĝis homoj… strangaj homoj… en uniformo… Ili ion konstruis kun fosiloj enmane, kaj post ekvidi min komencis ridi kaj svingi al mi manojn. Diable, mi alvenis militbazon!


Mi ne scias, kio okazus, se vjetnamo trafus rusian militejon. Sed en mia kazo ĉio finiĝis tre sukcese. Soldatoj alvokis komandestron, kiu estis evidente embarasita de la alveno de tiu stulta turisto, tamen ne elmontris iun agresemon. Li nur klarigis al mi per manoj, ke iri ĉi tien estas tute malpermesite, do mi iru reen. Mi ne kontraŭis.


Sed reveni per la sama vojo estis por mi la tute neimagebla afero. Do post kaŝi sin malantaŭ la vojkurbiĝo mi trovis maldekstre iun flankpadeton, kiu serpentumis malsupren. Bona decido!


Danke al ĝi mi trovis ne nur novajn antikvajn padojn kaj militkonstruaĵojn, sed eĉ budhisman stupon kun surskribo en la angla kaj vjetnama lingvoj.



Starigita laŭsurskribe en 1974, nun ĝi aspektas tute forgesita. Malantaŭ ĝi mi trovis miniaturan altareton, kiu staris sub radikoj de malnova arbo.

Pliaj kelkminutoj da piediro kaj jen mi alvenis iun urban straton, pli ĝuste – malantaŭan korton de iu kabano.


La unua vivaĵo renkontita de mi estis… graanda rozkolora porko. Ĝi kuŝis centre de flako kaj – mi ĵuras – ridetis pro ĝojo.


Mi jam diris, ke eŭropanoj maloftas en Vungtaŭ. Sed en tiuj stratetoj ili evidente tute mankis. Mi ĝis nun memoras mirigitan rigardon de vjetnamo, kiam mi preteriris lian kabanon. Renkonte al mi iris granda nigra porko, feliĉe sata.


Al mia poŝtelefona konto mankis mono (ho, kial mia edzino tiom ŝatas SMSojn?), mia gorĝo sekiĝis kaj aldone ĉiam pli doloris la kruroj, kiujn mi, rusa idioto, sukcesis sunbruligi dum antaŭa sunumado.


Do kiam bela junulino ĉe vendejeto diris: “I will help you”, mi konsideris ŝin anĝelo. Ŝi vere helpis al mi aĉeti trinkaĵon kaj telefonkarton. Kiel mi povus danki ŝin? Nur per foto kun promeso sendi ĝin retpoŝte. Mi plenumis mian promeson kaj el responda letero eksciis, ke ŝi nomiĝas Ahn. Dankon al vi, ĉarma Ahn el Vungtaŭ! Ĉu ni renkontiĝos denove? Mi esperas je tio.


Krome mi vizitis kelkajn budhismajn templojn. Unu estis fermita, sed monaĥo ekvidis min stari antaŭ pordego kaj signis al mi eniri. Li malfermis por mi la pordon kaj iris bruligi kandelojn. Bonkora homo kaj la konduto preskaŭ tute neimagebla en rusa ortodoksa preĝejo.


Samvespere mi ekaŭdis surstrate rekoneblan ĉantadon de budhismaj monaĥoj kaj iris tien. Surloke mi vidis templon, sed timis eniri, ĉar tio povus ĝeni preĝantojn. Subite alvenis min monaĥo kaj montris al mi inviton eniri enen. Mi malŝuiĝis, sekvis ĝin kaj rigardis en alian halon.


Tie surplanke sidis ĉirkaŭ dudek homoj en oranĝaj roboj kaj ĉantis mantrojn. Mi ne elprenis la fotilon, ĉar tio estus tro aroga konduto por tiom sinceraj kredantoj. Do mi faris fotojn surkorte kaj foriris.

Stulta historio
Pasis du tagoj de mia ĉeesto en Vungtaŭ. Mi jam trairis ĉefajn stratojn (unu eĉ trifoje – kiam mi denove perdis la vojon vespere), gustumis ardan sunon kaj varman maron. Mi eĉ denove grimpis sur tiun monton, ĉi-foje de alia flanko. Dum longa tempo mi iris sola laŭ supreniranta strato.


Unue malaperis domoj, poste perdiĝis akompanintaj min hundoj kaj jen restis nur mi, arboj kaj ŝtonoj. Fojfoje mi vidis kadukajn militkonstruaĵojn, pikdraton kaj budhismajn altaretojn tie kaj tie.


Unu staris sub enigmaspekta arbo, la alia kaŝis sin en ĉevoja kaverno. Ĉu homoj speciale iras tien por bruligi kandelojn? Distanco malproksima, do kredo sincera, ĉu ne?


Eble mi irus plu kaj trovus novajn aventurojn por mia povra kapo. Sed nun, post antaŭtaga historio, mi jam nelonge meditis kiam antaŭ miaj okuloj aperis la avertotabulo ”No passing!”


Diable, mi denove alvenis tiun militbazon – ĉi-kaze de alia flanko! Do mi decidis ne elprovi duafoje toleron de la vjetnamaj militistoj. Sed kien mi iru? Ĉu reen, al bojemaj hundoj? Malsuprenira padeto donis al mi solvon.


Ĉi-kaze descendo estis pli malfacila. La padeto fojfoje tute malaperis, arbustoj altis ĝisbruste kaj estis momento kiam mi preskaŭ malesperis atingi ĉebordan straton. Laŭvoje mi denove trovis militkonstruaĵon – ĉi-foje betonan puton. Sed verŝajne iu loka dio kompatis min kaj jen antaŭ mi malfermiĝis truo inter arbustoj.


Mi ekvidis domojn kaj basenon plenan je blua akvo. Laboristo sidinta sur tegmento de konstruata dometo mire gapis al mi – eŭropano, kiu malsupreniris de la monto, el arbaro, kie mankis iu ajn vojo. Mi permane demandis pri elirvojo kaj li konfirmis kapsvinge.


Post preteriri basenon mi ekvidis gardiston stari ĉe la pordego. “Exit?” demandis mi. “Exit…”, eĥis li kvazaŭ gipnotita kaj malfermis antaŭ mi la pordegon. Mi eliris surstraten. Tio estis mia lasta aventuro en Vungtaŭ, ĉar sekvanttage mi revenis Sajgonon.

Jam tempas reveni
En la ĉefurbo de Suda Vjetnamio mi pasigis nur unu tagon kaj nokton. Bedaŭrinde mia plej ŝatata ĉambro en Little Saigon jam estis okupita, same kiel ĉiuj aliaj. Helpema Hoa savis min, trovinte por unu nokto alian hotelon – Viet Thanh Tam en 183 De Tham St. Kion diri? Ĝi estis malpli multekosta, sed ankaŭ malpli nova ol Little Saigon. Ĉirkaŭ ĝi troviĝas multaj kafejoj, kio estas utila. Sed en alia stratoflanko staras nokta klubo. Ĉu vi komprenas, kion signifas tio? Jes, muziko estis sufiĉe bona, plejparte el la 1980-aj jaroj. Sed sonoj el apuda kafejo akre disputis kun ĝi, ĉar estis preskaŭ same bruaj. Ĉirkaŭ la 3-a nokte melodioj komencis ripetiĝi, kaj je la 5-a ĉio silentiĝis. Do se vi volas amuziĝi – jen bona loko. Sed se vi revas pri dormo – forkuru kiel eble malproksimen.


Revena flugo al Hanojo estis iom prokrastita, do al la urbo mi alvenis preskaŭ nokte. Kaj mi eĉ ne havis ankoraŭ lokon por tranokti. Sed mi ja estas esperantisto, do ĉie havas amikojn! Tuj post alteriĝi mi ricevis SMSon de Kvinjo kun adreso, kiun mi montru al taksiisto. Tie ŝi jam atendis min – en hostelo de iu altlernejo, kie tiun nokton finiĝis la 68-a IJK.


En aviadilo mi iom konatiĝis kun vjetnamino en najbara fotelo. Ŝi grave suferis pro aviada malsano kaj vomis la tutan flugon. Mi penis iom plikuraĝigi junulinon, poste helpis al ŝi porti valizon kaj en flughaveno kaptis ŝian bagaĝon. Verdire mi iom fuŝkalkulis mian forton, do forŝiris plastan tenilon de peza valizo, sed ŝi restis dankema al mi.


Alia vojaĝanto proponis kunpreni taksion kaj mi konsentis. Dum la taksio plenplena je vjetnamoj veturis al la urbo, povra junulino daŭre vomis, babilis kun aliuloj, kaj vomis denove. Ĉiuj ridis amike, subtenis ŝin vorte kaj penis esprimi al mi siajn plej amikemajn sentojn. Laŭvoje la junulino eliris al iu hotelo. Kunvojaĝantoj supozis ke mi akompanu ŝin, sed mi klarigis, dirante en fuŝega angla: “No, I`am only help”. Ĉu pro tio ili rifuzis mian pagon kiam mi atingis hostelon? Mi ne scias.

Surloke jam atendis min amikoj. Kvinjo aranĝis por mi ĉambron kaj Ĝojo gvidis min al kafejo, kie ni kune vespermanĝis. Tiuvespere mi adiaŭis Kvinjon. Ŝi diris, ke la Tero estas ronda, do ni devos renkontiĝi denove. Bona argumento! Sekvan matenon mi renkontis partoprenantojn de IJK kaj samtempe adiaŭis ilin. Adiaŭ bonkora Jérémie! Adiaŭ gaja Ĝojo! Adiaŭ Vjetnamio! Mi revenos – nepre.