Saturday, December 14, 2013

La lada tambureto: freneza historio pri freneza mondo

Malfacila legaĵo, tre malfacila. Mi eksturmis tiun libron frusomere kaj atingis finan venkon nur en decembro. Kulpas pri tio ne nur ĝia amplekso (kvankam 531-paĝa volumo sendube fortimigis multajn malkuraĝulojn), sed ĉefe la teksto mem.
Enhavo
Mi aĉetis ĉi libron en la Librosalono de la 97-a UK en Hanojo, allogita plejparte de la nomo de Günter Grass. Mi ne konis liajn verkojn, sed la statuso de la Nobelpremiito pri literaturo garantiis certan kvalitnivelon, do mi decidis gustumi la romanon, kiun, se kredi la surskribon sur la dorsa kovrilo, oni konsideras “plej grava verko de la postmilita germana literaturo”. Saĝa decido.


Mi jam diris, ke legado estis malfacila, foje mi demetis la libron por kelkaj tagoj aŭ eĉ semajnoj, sed poste ĉiam revenis al ĝi. Historio, kiun prezentas al ni la aŭtoro estas vere freneza. Ĝi komenciĝas kaj finiĝas en frenezulejo, kie loĝas la ĉefa heroo – nano Oskaro, esploranta ĉirkaŭan mondon kaj sin mem per tamburado. Pli ĝuste estus nomi lin ĉefa figuro de tiu rakonto, ĉar apenaŭ li meritas nomiĝi heroo. Li estas nek saĝa, nek bonkora, foje kondutas malice kaj evidente tute fajfas pri la sortoj kaj sentoj de aliaj homoj, inkluzive de siaj parencoj.
La historio komenciĝas en Libera urbo Gdansko antaŭ la Dua mondmilito kaj finiĝas en Germanio de Adenauer, sed tiu ŝanĝiĝanta fono ne tre gravas por Oskaro. Li estas fremdulo ie ajn kaj iam ajn, do pli similas ne planedon, moviĝantan laŭ sia orbito depende de aliaj ĉielkorpoj, sed vagantan kometon, kiu flugas en senfinan kosmon kaj nur hazarde tuŝas aliulojn. Li estas tute libera de etiko, agadas laŭplaĉe kaj nur strangeco de liaj deziroj malpermesas nomi lin gedonisto.
Mi malmulton konas pri la psikanalizo, sed tamen certas, ke tiu verko donas abundan materialon pro ĉi scienco. Grava traŭmo en frua infanaĝo, rilatoj al patrino kaj patro(j) (Oskaro ofte uzas tiun pluralon), emo al perforto kaj seksumo, komplikaj interrilatoj kun virinoj kaj aparta inklino al flegistinoj en blankaj roboj – paĝoj de la romano plenplenas je diversspecaj aludoj al interna, subkonscia vivo de nia heroo. Fakte tio estas tre simbolisma rakonto, kies enigmoj sendube ĉiam entuazmigos plurajn ekzegistojn. “Tamburbastonetoj – cikatroj – kuglingo – fingro” tiel ordigas li sian vivofluon, en kiu tiele aperas freneza, sed tamen logiko.
La verkista stilo ankaŭ estas komplika, kongrue al la prezentata historio. Oni kvazaŭ vere aŭskultas la frenezulon, kies pensoj foje saltas kaj disvagas, foje ripetiĝas kiel melodio de fuŝita gramafonondisko. Ĉu ĝi estas atentokapta? Ne. Ĉu trafa? Sendube. Multo estas miriga kaj stranga en tiu romano, sed nenio fuŝa.
Eldonaĵo
Nun mi transiru al la eldonaĵo mem. Ĝi estas zorge preparita laŭaspekte kaj enhave, same kiel ĉiuj (renkontitaj de mi) libroj de la eldonejo KLEKS (ekz. Ebono). Fortika bindaĵo, ŝtofa legosigno, blanka papero, bela tiparo – ĉio elmontras skrupulecon kaj atentemon de la eldonisto. La traduko fare de Tomasz Chmielik estas laŭ mia gusto glata kaj senriproĉa kaj mi povas nur surgenuiĝi antaŭ tiu grandega laboro. Ie kaj tie li evidente devis serĉi solvojn por komplikaĵoj de la originala teksto, sed ĉio legeblas tre flue.
Ĉiuj toponimoj estas esperantigitaj, inkluzive nomojn de malgrandaj polaj vilaĝoj kaj tio tre faciligas la legadon, ĉar mi kun teruro imagas vicojn de neprononceblaj, do nememorigeblaj polaj loĝlokoj kiuj multe obstakligus ĉiun alilandanon. Komentarioj ĉeestas, sed laŭ mi nesufiĉas kaj supozeble por multaj legantoj ĉiam restos enigmoj historiaj figuroj kaj eventoj, menciitaj en la teksto. Foje esperantigo de la personaj nomoj sekvas (verŝajne) originalan tekston anstataŭ originan lingvon. Pro tio kvankam mi sukcesis tuj rekoni sovetan marŝalon Konjev (pli ĝuste: Konev), nomo de lia kolego Zukov (Ĵukov) vere embarasis min.

Resume: se vi ŝatas la germanan literaturon, ne timas komplikajn, foje absurdajn tekstojn, kaj pretas grimpi tra tian legaĵon dum monatoj – bonvenon. Eble vi ne estos fascinita, sed certe ne elreviĝos kaj tiu libro sendube ornamos vian esperanto-bretaron.

Thursday, November 21, 2013

“Substituo” (Changeling de Clint Eastwood) – forta historio pri malforta virino

Bona kino. Clint Eastwood laŭvican fojon sukcesis krei la filmon, kiu pensigas (almenaŭ homojn kapablajn pensi).
Unue agado disvolviĝas iom melankolie kaj, forlasinte kinejon, oni komprenas, ke eblus sen iu ajn damaĝo redukti la filmon je 20 aŭ eĉ 30 minutoj. Verŝajne kulpas pri tio alkutimiĝo de la reĝisoro al kreado de la vakeraj filmoj, senfinaj kiel prerioj. Sed li efektive prezentis interesan historion. Malsame ol “La etulino por miliono”, ĉi-kaze allogis lin ne la sorto de forta junulino, per vejnoj kaj nervoj trabatinta la vojon al sia celo – kaj forbrulinta en tiu ĉi lukto – sed la historio de la sufiĉe ordinara virino, kiu sekve de dramecaj cirkonstancoj estis devigita serĉi fortojn en si mem.


Angelina Jolie ludas perfekte, verŝajne tiaj sentoj estis proksimaj almenaŭ al iu parto de ŝia animo. Ŝia heroino, postulante reserĉadon de la filo, dum longa tempo penas fari tion senkonflikte, laŭregule – ŝi admonas policanojn, pardonpetas pro siaj eblaj kulpoj, petegas ilian atenton al sia afero. Nur kiam ĉio evidentiĝis vana, kiam oni ne nur forpelis ŝin, sed eĉ enkarcerigis en frenezulejon, nur post tio ŝi elektas la militvojon kaj iras ĝisfine, kiu estis vere trista. Tio estas Holivudo, sed ĉi-kaze feliĉa fino mankas.
Tie estas ankaŭ plia tre interesa persono, kiun rolludas John Malkovich – la pastro de loka preĝejo. Li estis sola, kiu ne timis elpaŝi kontraŭ arbitreco de la ĉiopova polico de Los-Anĝeleso, la sola kiu defiis tiujn, pri kies brutala krimeco li estis certa. Nur danke al li finfine la heroino de Jolie venkas, okazas skandalaj demisioj, disvolviĝas procesoj, ktp.
En Rusio oni ofte kulpigas ĵurnalistojn – ja ili estas aĉuloj, koruptemuloj, parencas al la “plej malnova metio” ktp. Sed neniu demandus sin: kiom da ĵurnalistoj estis murditaj en Rusio dum lastaj jaroj nur pro tio, ke ili malkaŝis veron? Kaj jen la dua demando: kiom da rusiaj pastroj suferis pro tio, ke ili akuzis potencajn krimulojn? Ne, mi tute ne deziras malbonon al sacerdotoj, do vivu ili longe kaj feliĉe. Simple en nia lando estiĝis tia tradicio, ke ofte nur morto de homo iĝas mezurilo de lia vivo. Anna Politkovskaja kaj Dmitrij Holodov estis murditaj ĉar ekzistis kialoj por tio. Ĉu ne ekzistas kialoj por timi rusiajn sacerdotojn? Mi legis antaŭ kelkaj jaroj, ke ĉefaj demandoj, kiuj zorgigas nun ortodoksajn religiulojn estas instruado de la fundamento de ortodoksismo en mezlernejoj kaj rehavigo de ekleziaj terenoj. Ho jes, en tiu ĉi tagordo apenaŭ troviĝus loko por malaperinta infano de ordinara telefonistino.

Friday, October 18, 2013

Kial Rusio ne aliĝas al OPEL?

En septembro pasis laŭvica datreveno de la fondiĝo de la plej granda naftoeksporta unuiĝo – OPEL. Tamen la pleja grandulo – Rusio, plu preferas agadi en tiu merkato memstare. Ĉu strategia eraro aŭ atesto de aparta saĝeco?
Naftoklubo
OPEL (Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj; angle: OPEC) ofte estas nomata kartelo, do monopolisma unuiĝo kiu celas reguligadon de la prezopolitiko. Pro tio ekzemple Usono provas apliki al ĝi sian konkurencan juron. Tamen multaj juristoj konsideras OPEL la internacia organizaĵo, kion interalie pruvas ĝia alta statuso ĉe Unuiĝintaj Nacioj.
Verdire interkonsentita prezopolitiko estas la ĉefa, sed ne sola celo de OPEL, apud aliaj kiel stabiligado de naftoliverado, pli efika investigado de la naftoenspezoj kaj helpo al evoluontaj landoj. Tamen reguligado de la naftoprezo estas sendube plej grava tasko de OPEL.

Flago de OPEL

Ĉi-rilate la okcidentaj konsumantoj apenaŭ rajtas riproĉi siajn orientajn gefratojn pri “kartela komploto” kontraŭ libera naftomerkato, ĉar tiu lasta ĉiam ekzistis nur surpapere. Ĝis la 1970-aj jaroj la “naftoklubo” konsistis el la sep plej grandaj okcidentaj kompanioj: British Petroleum, Chevron, Exxon, Gulf, Mobil, Royal Dutch/Shell kaj Texaco. La tiel nomataj «Sep fratinoj» subpremegis siajn partnerojn el subevoluintaj landoj, aĉetante nafton kontraŭ mizeraj groŝoj.
Tiu ekonomia koloniismo ne povis daŭri eterne, ĝia ĉesigo estis nura tempodemando. Unue en 1953 Irako kaj Sauda Arabio interkonsentis pri la komuna politiko rilate naftoeksportadon. Ses jarojn poste en Kairo okazis la Araba naftokongreso. Sed la “Sep fratinoj”, alkutimiĝintaj al sia plenpoveco, preteraŭdis ambaŭ alarmosignalojn. Anstataŭ ŝanĝi sian politikon, post kelkaj monatoj ili denove atakis la merkaton, faliginte la prezojn ĝis plej suba limo.
Unua ribelis Venezuelo, laŭ propono de kiu la 10-an de septembro 1960 en Bagdado kunvenis reprezentantoj de Irano, Irako, Kuvajto, Sauda Arabio kaj Venezuelo mem. Kvar tagoj da diskutoj rezultigis komunan dokumenton, kiu anoncis establon de OPEL. Kiel reagis la mondo? Ŝajne ĝi tute malatentis la eventon.

Adiaŭ, malmultekosta nafto
La ĵuskreita naftoklubo baldaŭ kreskis kaj ekhavis nunajn formojn. Ĝis 1975 al OPEL aliĝis KataroIndonezio (forlasis en 2008), LibioUnuiĝintaj Arabaj EmirlandojAlĝerioNiĝerioEkvadoro kaj Gabono (eksmembrigita en 1994). En 2007 la “membrokarton” akiris Angolo, konsiderata inter plej promesplenaj naftoproduktantoj de Afriko. En la mezo de la 1970-aj OPEL jam kontrolis preskaŭ duonon de la monda naftoproduktado kaj estis sufiĉe influa por montri siajn fortikajn dentojn. Decida horo venis en oktobro 1973.

OPEL-landoj

Kiel kutimas en la historio de naftoindustrio, ŝlosilan rolon tiukaze ludis politiko. La 6-an de oktobro Sirio kaj Egiptio atakis Israelon, komencinte la Jomkipuran militon. En batalkampoj araboj malsukcesis jam post 18 tagoj, do ili ekuzis la “naftan armilon”. Detrua efiko por la monda ekonomio estis komparebla kun atomeksplodo.
“Bataloj” en la nafta fronto komenciĝis la 17-an de oktobro, kiam OPEL deklaris embargon por naftoliverado al Usono, ĉefa aliancano de Israelo. Por la landoj de Okcidenta Eŭropo naftoprezoj plialtiĝis je 70 %. Dum unu nokto prezo de naftobarelo kreskis de 3 ĝis 5,11 dolaroj, en januaro nafto kostis jam 11,65 dolarojn. Tio estis vera katastrofo.
Prezobato estis aparte frakasa, ĉar tiutempe la usona ekonomio jam elĉerpis grandan parton de siaj naftorezervoj kaj forte dependis de la importo. La embargo daŭris ne tre longe – ĝis marto 1974, sed la ŝoko estis grandega kaj dum la tuta jaro borsa indekso Dow Jones falis je 45 %. La erao de malmultekosta nafto finiĝis senrevene. Komenciĝis la tempo de OPEL.

Enspezo ne egalas al riĉo
«Dum iu militas – alia profitas», diras la rusa proverbo. Arabaj ŝejkoj ĉiam subtenadis la liberigan lukton de la palestinanoj kontraŭ la israelaj okupaciantoj. Tamen nome politika malstabileco en la regiono inkluzivigas en la naftoprezon “militriskon”, profitigante naftoproduktantojn.
Tio klare evidentiĝis en 1978, kiam post la Irana revolucio kaj la interkonsentoj en Camp David naftoprezo atingis 40 dolarojn. Tio ripetiĝos plurfoje – ja ŝlosilaj naftoregionoj ĉiam estis nestabilaj kaj plej gravaj naftorezervoj koncentriĝis en landoj, kun kiuj laŭ la esprimo de iu politologo neniu ŝatus havi aferojn.

Oficejo de OPEL en Vieno

Ĉi-kaze evidentiĝis interesa faktoĉeno: OPEL bone plenumis siajn taskojn dum altiĝo de naftoprezo. Sed se prezo malaltiĝis, do la “ĉionpova” kartelo malsukcesis deteni ĝin. Ekzemple en la komenco de la 1980-aj naftoprezo preskaŭ duoniĝis, kion kaŭzis sekvoj de grandaj energiŝparaj programoj kaj ekuzado de naftominejoj en aliaj landoj.
La situacion influis ankaŭ la usona diplomatio, kiu rapide lernis lecionojn de la naftokrizo de 1973. Ĝi baziĝis sur la strategio de “du atlasoj” en Proksima Oriento, kies rolojn devis ludi Irano kaj Sauda Arabio. Sekve de tio la irana ŝaĥo, kiu eĉ antaŭe ne partoprenis la embargon, iom post iom rezignis je la pozicio de “prezoakcipitro” kaj iĝis pli cedema ĉi-rilate. Tiutempe inflacio, malŝparemo kaj korupto en la subite riĉiĝinta Irano tiom disfloris, ke la ŝaĥo amare resumis sekvojn de la “naftomodernigo”: “Ni ekhavis monon, kiun ne scias elspezi”.

Fatala malkonsento
Tiuj vortoj plej trafe montras ne nur fantomecon de la naftoprospero, sed ankaŭ nesupereblan abismon inter la OPEL-landoj. Por Sauda Arabio kaj Kuvajto kun ties malmultenombraj loĝantaroj kaj grandegaj naftorezervoj plej aktualaj estas ne subtenado de la alta naftoprezo, sed efika investado de la naftoenspezoj. Tute alie kondutas la registaro de la dense loĝata Niĝerio, kiu unuavice devas manĝigi siajn 152 milionojn da civitanoj, por kio ĝi povas uzi naftorezervojn trioble malpli grandajn ol tiuj de Kuvajto, en kiu loĝas 3,5 milionoj da homoj. Oni ne forgesu, ke la buĝeto de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj dependas de la naftoeksportado nur je 48 %, dum al Niĝerio nafto donas 97 % de ĉiuj enspezoj.

Abdalla El-Badri, ĝenerala sekretario de OPEL

La landoj kiel Alĝerio aŭ Angolo malmulte influas la mondan naftomerkaton – kvankam ili havas la samajn membrorajtojn. Tradicie separate kondutas araboj, kiuj aldone establis la Organizaĵon de la arabaj naftoeksportantaj landoj (OAPEL; angle: OAPEC). Irano malgraŭ siaj gravaj naftorezervoj ĉiam estas konsiderata de la araboj kiel fremdulo pro etnaj kaj religiaj diferencoj. La persoj, aldone ŝijaistoj
Sekve de tio la laŭaspekte monolita kartelo, alrigardata de pli proksime evidentiĝas eble ne koloso sur argilaj piedoj, sed certe ne ĉionpova giganto. Rolon de ĉefaj “prezoakcipitroj” nun ludas Venezuelo kaj Irano – la du “revoluciaj” reĝimoj, kiuj apenaŭ povus pli malbonigi siajn rilatojn kun la Okcidento kaj devas iel ajn plenumi sociajn sindevigojn. Aliflanke ilin kontraŭstaras la arabiaj landoj, gvidataj de Sauda Arabio. Por ili pli gravas stabileco kaj konsekveco ol ĵusa profito. Nome la Saudidoj provokis en decembro 1985 la prezomiliton, draste obligante la naftoproduktadon. Dum kelkaj monatoj naftoprezo malaltiĝis de 27 al 12 dolaroj, kio fine ruinigis la malfortiĝintan sovetan ekonomion.

Senpovaj gigantoj
Do kiel funkcias tiu bunta teamo, en kies manoj troviĝas ĝis 40 % de la naftoeksporto kaj 77 % de la mondaj naftorezervoj? La naftoreguliga mekanismo estas sufiĉe simpla. Je certa perodeco kunvenas la Konferenco de ministroj (kutime temas pri ministroj de nafto, elminiga industrio aŭ energio). Ĝi nomas strategiajn celojn de la organizaĵo (ĉu plialtigi aŭ malaltigi naftoprezon), post kio oni interkonsentas pri komuna naftoproduktado kaj donas al ĉiu lando certan kvoton. Sed ĉi reguliga valvo funkcias ĉiam pli kaj pli malbone. Tion kaŭzas objektivaj kialoj.

Naftoproduktantaj landoj

Kiel naskiĝas prezoprognozoj en ĉi sfero? La ĉefaj analizcentroj (Internacia energia agentejo, OPEL, Usona Administracio pri energia informado, konsultagentejoj) metas en la prezoformulon la atendotan ekonomian kreskon, kurantan naftoprezon, antaŭan postuladon pri nafto kaj prezojn de ĝiaj anstataŭigiloj. Kalkulojn oni faras surbaze de la monopolisma modelo, laŭ kiu naftodeficito ne kovrita de alies naftoproduktado estos tute kontentigita de OPEL.
Tamen dum la lasta duonjarcento la situacio grave ŝanĝiĝis. Multaj landoj-partoprenantoj jam transiris sian “naftopinton” kaj alfrontis daŭran malkreskadon de la naftoproduktado. Dume la interna naftokonsumado en la OPEL-landoj ĉiam pli kreskas kaj investoj iom post iom transŝoviĝas al natura gaso. Ministro pri nafto de Kataro, Abdula Atija jam en 2008 diris: “Ni elminigas nafton je maksimumo de niaj eblecoj”.
Ĉio ĉi igis plurajn ekonomikistojn konkludi, ke la kartelo jam ne havas necesajn (do almenaŭ 20 %) rezervojn por kovri kreskantan naftopostulon. Escepton konsistigas eble la arabiaj landoj kaj Venezuelo, sed eĉ ili alfrontas gravajn malfacilaĵojn.
Do aperas la demando: kiu reale regas la naftomerkaton?

Spekulanto rulas la mondon
Unue oni rigardu kiel okazas naftovendado. Plej granda parto de nato estas vendata milojn da kilometroj for de la naftoproduktantaj regionoj – en la Londona interkontinenta kaj Novjorka vara borsoj. Do naftoprezo kreiĝas surbaze de agoj de pluraj borsoludantoj, kiuj havas specifajn motivojn, ofte tre malproksimajn de realaj bezonoj de ekonomio kaj des pli de OPEL-planoj.
Pro tio oni ofte vidas prezosaltojn, pri kiuj certe respondecas nur borsospekulado. Ekzemple en 2007 prezo de naftobarelo plialtiĝis de 50 ĝis 90 dolaroj. Kaj tio okazis dum la granda ekonomia krizo, kiam industria produktado draste malkreskis! Ĉu paradokso? Tute ne. Nome la krizo stimulis la kreskon de la naftoprezo, kiu iĝis plej oportuna aktivo, kapabla protekti monon de investontoj. Kapitaloj de spekulfondusoj fuĝis de la disfalanta hipoteka sistemo de Usono kaj dum palpelbruma daŭro plenigis la naftomerkaton. Pro tio foje kvanto de nafto kaj naftoproduktoj, vendataj en borsoj tra la mondo, dekoble superas la kvanton de naftoproduktado.
Sur tiu fono jam ne aspektas grava troigo la vortoj de Ed Crooks, naftogasa redaktoro de Financial Times: “La forto de OPEL paliĝas antaŭ la influo, kiun havas rilate energion vetero kaj tutmondaj investofondusoj… Se spekulantoj decidos, ke naftoprezo falu, do neniu OPEL kapablos haltigi ĝin”.

Kara ĉipa nafto
Apenaŭ ekzistas io pli interesa ol detruado de mitoj. Do oni iru plu. Ĉu ni vere vivas en la epoko de multekosta nafto? Diskutinda demando. Nun (20.09.13) nafto de la speco Brent kostas 108 dolarojn. Ĉu multe? Unuarigarde jes, aparte se oni rememoras, ke antaŭ dekkvin jaroj la sama barelo pageblis per 12 dolaroj.

Naftorezervoj de OPEL

Sed oni ne forgesu pri la du gravaj faktoroj: inflacio kaj… “maldikiĝanta” usona dolaro! Ni jam vidis, ke ĉefaj naftoaferoj okazas en okcidentaj borsoj kaj kompreneble en dolaroj. Dume plejparto de importaĵoj alvenas al naftoproduktantaj landoj kontraŭ eŭroj kaj aliaj naciaj valutoj. La embargo de 1973 sendube grave plialtigis la prezon. Tamen dum antaŭaj jaroj la dolarokurso falis je 25 %, kaŭzinte grandegajn perdojn por la OPEL-landoj. Kaj tiu proceso plu daŭras. En 2002 kontraŭ 1 eŭro oni donis 82 usonajn cendojn. Nun eŭro kostas jam 1,35 dolaro. Ni aldonu, ke sauda rialo (la nacia valuto de la plej granda naftoeksportanto de OPEL) ankaŭ estas ligita al la usona dolaro.
Fine oni korektu datumojn konsidere la inflacion. Antaŭ sep jaroj ekspertoj de la Centro de ekonomiaj esploroj de la Moskva financa-industria akademio (Rusio) rekalkulis la prezojn de la nafto Brent kaj alvenis al tre interesa konkludo. La naftoprezo en 2006 (100 dolaroj) egalis al 9,77 dolaroj en la prezoj de 1969, do antaŭ la “naftoŝokoj”. Laŭ kalkuloj de la rusiaj ekspertoj, plej altan nivelon tiu indikilo atingis en la unua duono de la 1980-aj, kiam danke al la Irana-Iraka milito la naftobarelo (en konstantaj prezoj) kostis 14 dolarojn. Ĉio ĉi okazas dum kostoj de naftoproduktado senĉese kreskadas. Ĉu vi plu kredas je la “multekosta nafto”?

Lasta demando
Do kio restis de nia elirpunkto? La ĉionpova kaj avida OPEL reale estas ne tre pova kaj grandeco de ĝiaj pretendoj – grave troigita. La tiel nomataj “viktimoj” de la naftoĉantaĝo post pli atenta alrigardo konvertiĝis al la ĉefaj ludantoj de la naftomerkato, lerte manipulantaj la naftoprezojn. Aldone, ĉu la “multekosta nafto” vere estas tiom danĝera por ili? En la lastaj kvardek jaroj la okcidentaj landoj bone adaptiĝis al novaj kondiĉoj, evoluiginte energiŝparajn teknologiojn kaj translokigante energipostulajn industriojn al evoluantaj landoj. Dume “junaj tigroj” kiel Ĉinio vere alfrontas seriozajn problemojn. En kostoj de ties produktoj energiaj elspezoj okupas pli grandan parton, do ĉiu prezosalto forte batas kontraŭ ilia ĉefa konkurenca avantaĝo – malaltaj prezoj.

Dmitrij Medvedev kaj  Abdalla El-Badri

Fine pripensu unu ciferon: en 2011 en evoluigon de la alternativa energio oni investis 257 miliardojn da dolaroj. Plejparto de tiu sumo apartenas al Usono kaj Eŭropa Unio – jam menciitaj “viktimoj”. Eĉ dum la longdaŭra ekonomia krizo gvidantoj de Eŭropa Unio anoncis pligrandigon de ĉiujara investado en la alternativa energio ĝis 100 miliardojn da dolaroj.
Ne estas sekreto, ke plejparto de tiaj projektoj malprofitas eĉ nun, kiam barelo da nafto kostas pli ol 100 dolarojn. Imagu kio okazus se prezo draste falus? Cetere apenaŭ investantoj permesos tion – ni ja memoras, kiu regas naftoborsojn…
Nun oni revenu al la ĉefa demando: ĉu vi plu opinias, ke Rusio devas aliĝi al OPEL?


Wednesday, October 16, 2013

Malferma letero de Nadja Tolokonnikova (Pussy Riot)

Pussy Riot apenaŭ bezonas apartan prezentadon - ĉu en Rusio, ĉu eksterlande. Mi jam blogis pri la plej fama ago de tiu ĉi punko-grupo kaj nun mi publikigas mian esperantigon de la malferma letero de Nadja Tolokonnikova, 23-jara junulino, malliberigita por du jaroj pro tiu punka diservo. Mi penis laŭeble sekvi la stilon de la originalo (dankon al Andreas Künzli pro la skrupula lingva revizio) kaj komentis la vortojn kaj realaĵojn, kiuj povus esti nekonataj por alilandanoj. Mi aldonu, ke la malsatstriko estis mallongdaŭra kaj finiĝis jam la 1-an de oktobro pro la malbona sanstato de la junulino.
Lunde, la 23-an de septembro mi komencas malsatstrikon. Tio estas ekstrema rimedo, sed mi tute certas, ke tio estas la sola ebla eliro por mi el la nuna situacio.
La administracio de la puntendaro rifuzas aŭskulti min. Sed mi ne rezignu je miaj postuloj, mi ne sidu silente, senproteste rigardante kiel pro sklavaj vivkondiĉoj en la puntendaro falas surteren homoj. Mi postulas la observadon de la homaj rajtoj en la puntendaro, mi postulas sekvi la leĝon en la mordvia punejo. Mi postulas konsideri nin homoj, ne sklavoj.


Jam pasis unu jaron da tempo kiam mi alvenis en la puntendaro-14 (laŭvorte: korektiga kolonio) en la mordvia vilaĝo Parca. Kiel diras la prizonulinoj, “kiu ne malliberulis en Mordvio, tiu entute ne malliberulis”. Pri la mordviaj punejoj oni komencis rakonti al mi ankoraŭ en la enketprizono-6 en Moskvo. Plej kruela reĝimo, plej longa labortago, plej ekstrema senrajteco. La kondamnitojn, sendotajn al Mordvio, oni adiaŭas kvazaŭ kiel ekzekutotajn. Ĝis la plej lasta momento oni esperas: “Ĉu eble vi tamen ne iros al Mordvio? Ĉu tio preteriros vin?” Tio ne preteriris min kaj aŭtune de 2012 mi alvenis en la puntendara regiono borde de la rivero Parca.

Sur bordoj de tiu rivero troviĝas la puntendaro-14, kie malliberas Nadja Tolokonikova.

Mordvio renkontis min per la vortoj de la vic-direktoro de la puntendaro, subkolonelo Kuprijanov, kiu fakte estras nian puntendaron-14: “Kaj vi sciu: laŭ politikaj opinioj mi estas stalinisto”. Alia estro (ili regas la punejon duope), kolonelo Kulagin, jam en la unua tago alvokis min por konversacio, kies celo estis igi min agnoski mian kulpon. “En via vivo okazis malfeliĉo, ĉu ne? Vi estas malliberigita por du jaroj. Kiam en la vivo de homo okazas malfeliĉo, do li kutime ŝanĝas siajn opiniojn. Vi devas agnoski vian kulpon por pli frue liberiĝi laŭ la kondiĉoj de la provliberigo. Se vi ne faros tion, do la provliberigo ne okazos”. Mi tuj diris al la estro, ke mi estos laboranta nur ok horojn tage, kiel fiksite de la Laborkodo. “La kodo estas la kodo, sed plej gravas plenumi la normon de la produktado. Se vi ne plenumos ĝin, do vi restos por plilongiga labortago. Kaj entute, ĉi tie ni ne nur tiajn [obstinulojn. – S. Belov] rompadis!”, kolonelo Kulagin respondis.
Mia tuta brigado en la kudrosekcio [ordinare la prizonulinoj okupiĝas pri kudrado. – S. Belov] laboras po 16-17 horoj tage. De 07.30 ĝis 00.30. La dormo okupas en la plej bona kazo kvar horojn tage. La ripoztago okazas unufoje en unu monato kaj duono. Preskaŭ ĉiuj dimanĉoj estas laboraj. La prizonuloj skribas petojn por labori dimanĉe kun la esprimo “laŭ mia deziro”. Kompreneble neniu deziro ekzistas. Sed tiujn petskribojn oni faras devige, laŭ la postuloj de la estraro kaj de la prizonulinoj, kiuj transsendas la volon de la estraro.


Malobei (ne skribi peton pri dimanĉa laboro, do ne iri al la laboro, kiu daŭros ĝis la unua nokte) neniu kuraĝas. Iu 50-jara virino petis foriri al la loĝa zono ne je la horo 00.30, sed je 20.00 por enlitiĝi je 22.00 kaj almenaŭ unufoje semajne dormi ok horojn. Ŝi malbone fartis, ŝi havas altan sangopremon. Responde al tio estis aranĝita taĉmenta [prizonuloj en rusiaj punejoj estas organizitaj en taĉmentoj, po 50-100 homoj; ordinare la prizonulo apartenas al la sama taĉmento ĝis sia liberiĝo aŭ translokiĝo. – S. Belov] kunveno, kie oni edifis la virinon, prikraĉis, humiligis kaj stampis ŝin kiel nenionfaranton. “Ĉu vi volas dormi pli ol la aliaj? Do oni devus plugigi vin, ĉevalo!” Kiam iu el la brigado ne iras al la laborejo pro kuracista forpermeso, do ankaŭ tiun oni subpremas. “Mi kudris eĉ kun la temperaturo 40, nenio terura okazis. Ĉu vi pensis, kiu estos kudranta anstataŭ vi?”
Mia loĝtaĉmento en la tendaro renkontis min per la vortoj de la prizonulino, kiu ĝisfinas sian naŭjaron: “La sbiroj timos subpremaĉi vin. Ili volas fari tion per la manoj de la prizonulinoj!” La reĝimo en la puntendaro vere estas aranĝita tiel, ke la subpremado de la volo de homo, la timigo de li, lia transformado en senvortan sklavon estas farata per la manoj de la kondamnitoj, okupantaj postenojn de brigadaj ĉeflaboristoj kaj taĉmentaj ĉefuloj, kiuj ricevas ordonojn de la estroj.


Por subteni la disciplinon kaj obeemon, estas vaste uzata la sistemo de neformalaj punoj: “restadi en la lokejo [krimĵargonaĵo kiu signifas “la parton de la puntendara teritorio, apartigita de la aliaj per pikdrata barilo; ĉiu puntendaro konsistas el pluraj lokejoj. – S. Belov] ĝis la enlitiĝo” (malpermeso eniri la barakon – ĉu aŭtune, ĉu vintre; en la 2-a taĉmento, konsistanta el handikapuloj kaj pensiuloj, loĝas virino, kiu dum la tagarestado en la lokejo frostvundis siajn manojn kaj piedojn tiel, ke oni devis amputi unu kruron kaj kelkajn manfingrojn), “fermi la higienon” (malpermeso lavi sin kaj viziti la necesejon), “fermi la manĝejon kaj la tetrinkejon” (malpermeso manĝi sian propran manĝaĵon, trinki siajn trinkaĵojn). Estas kaj amuze, kaj terure, kiam plenkreska virino ĉirkaŭ 40-jara parolas: “Do, hodiaŭ ni estas punitaj!! Jen estas interese, ĉu morgaŭ oni denove punos nin?” Ŝi ne rajtas eliri la laborejon por pisi, nek rajtas preni biskviton el sia saketo. Malpermesite.
Revanta nur pri domo kaj gluto da teo, elĉerpita, nervoza, la malpura kondamnitulino iĝas obeema materialo en la manoj de la administracio, konsideranta nin nur senpaga laborforto. Ekzemple, en junio de 2013 mia salajro estis 29 (dudek naŭ!) rubloj [iom malpli ol $1. – S. Belov]. Dume, tage la brigado kudras 150 policistajn kostumojn. Kien iras la mono, ricevita kontraŭ ili?


Por tute ŝanĝi iun aparataron oni kelkfoje donis al la tendaro monon. Sed la estraro nur refarbis la kudromaŝinojn per la manoj de la prizonuloj. Ni kudras pere de morale kaj fizike kadukiĝinta aparataro. Laŭ la Laborkodo, kaze ke la nivelo de la aparataro ne konformas al la moderna industria kvalito, la labornormoj devus esti malaltigitaj kompare kun la ordinaraj industriaj normoj. Sed la normoj nur kreskas. Salte kaj subite. “Se oni montros al ili, ke oni povus fari ĝis 100 kostumojn, do ili plialtigos la bazon [bazan normon. – S. Belov] ĝis 120!” diras la spertaj motoristinoj. Kaj ne eblas ne fari – alikaze estos punita la tuta taĉmento, la tuta brigado. Punita, ekzemple, per plurhora komuna starado sur la placo. Sen rajto viziti la necesejon. Sen rajto preni guton da akvo.


Manifestacioj kadre de la movado "Por hohestaj balotoj". Moskvo, februaro 2012.
Antaŭ du semajnoj la labornormo por ĉiuj brigadoj de la puntendaro estis arbitre plialtigita je 50 unuoj. Kaj se antaŭe la bazo konsistis el 100 kostumoj tage, do nun ĝi egalas al 150 policistaj kostumoj. Laŭ la Laborkodo pri la ŝanĝo de la labornormo, la laboristoj devas esti avertitaj ne pli malfrue ol du monatojn anticipe. En la puntendaro-14 ni simple vekiĝas iutage kun nova labornormo, ĉar tion ekdeziris la estraro de nia “ŝvitejo” (tiel la kondamnitoj nomas la puntendaron). La kvanto de homoj en la brigado malkreskas (pro liberiĝo aŭ forveturao), sed la normo plu kreskas – do la restintoj devas labori ĉiam pli kaj pli.
La mekanikistoj diras, ke la pecoj bezonataj por la riparado de la aparataro mankas kaj mankos: “Mankas pecoj! Kiam ili estos? Ĉu vi ne loĝas en Rusio por nefari tiajn demandojn?” En la unuaj monatoj en la industria zono [parto de la puntendaro, destinita por la produktado. – S. Belov] mi preskaŭ lernis la profesion de mekanikisto. Devige kaj memstare. Mi atakis la kudromaŝinon kun ŝraŭbilo en la mano kaj kun la arda espero ripari ĝin. La manoj estis trabatitaj de la kudriloj kaj gratitaj, la sango disŝmiriĝas sur la tablo, sed vi tamen penas kudri. Ĉar vi estas parto de la muntobenda fabriko kaj vi devas samrange al spertaj kudristinoj plenumi vian operacion. Kaj la diabla maŝino difektiĝas kaj difektiĝas. Ĉar vi estas novulo kaj en tendaraj kondiĉoj kiam mankas altkvalita aparataro, al vi oni donas kompreneble la plej aĉan motoron de la mondo. Kaj jen la motoro denove paneis kaj vi denove kuras por serĉi mekanikiston (kiun ne eblas trovi). Kaj oni krias al vi, insultas vin pro tio, ke vi fiaskigas la planon. Lernokurso pri kudrado en la puntendaro ne ekzistas. Novulojn oni tuj sidigas ĉe la kudromaŝino kaj taskigas plenumi iun operacion.
“Se vi ne estus Tolokonnikova, do oni jam delonge vin ******* [subkomprenatas sakraĵo kun la signifo “bati, perforti”. – S. Belov]” diras la prizonulinoj proksimaj al la estroj. Tiel ja estas, aliajn oni batas. Pro malsukceso en la laboro. Laŭ la renoj, laŭ la vizaĝo. Batas la kondamnitoj mem kaj neniu batado en la ina tendaro okazas sen la aprobo kaj scio de la administracio. Antaŭ jaro, antaŭ mia alveno, oni ĝismorte batis iun ciganinon en la 3-a taĉmento (la 3-a taĉmento estas “premtaĉmento” [krimĵargona vorto. – S. Belov], kien oni metas tiujn, kiujn necesas submeti al ĉiutaga batado). Ŝi mortis en la malsanulejo de la puntendaro-14. La fakton de la morto la administracio sukcesis kaŝi: kiel kialon oni indikis apopleksion. En alia taĉmento la malsukcesintajn novajn kudristinojn oni malvestigadis kaj igis kudri nudaj. Neniu kuraĝas turni sin kun plendo al la administracio, ĉar la administracio nur ridetos responde kaj lasos onin reen al la taĉmento, kie la “denunculinon” oni batos laŭ la ordono de la sama administracio. Por la estraro de la puntendaro komforta estas la kontrolebla dedovŝĉino [neoficiala kaj punenda ordo, kiam pli frue rekrutitaj soldatoj aŭ malliberigitaj prizonuloj havas neformalan privilegion, do humiligas novulojn kvazaŭ „avoj“ (ruse: ded). – S. Belov] kiel rimedo subigi la prizonulojn al la totala reĝimo de senrajteco.


En la industria zono regas minaca nervoziga atmosfero. Ĉiam la prizonulinoj, malsatdormintaj kaj elĉerpitaj de la senĉesa kuro post la plenumado de la neimageble grandega labornormo, pretas eksplodi, krii tutvoĉe, bati unu la alian pro la plej mizera preteksto. Antaŭnelonge oni trabatis per tondilo la kapon de junulino, ĉar ŝi ne ĝustatempe transdonis la pantalonon. Alia antaŭ kelkaj tagoj provis trapiki per mansegilo sian ventron. Oni haltigis ŝin.
Kiuj memoras en la puntendaro-14 la 2010-an jaron, la jaron de incendioj kaj fumo, rakontis, ke dum la fajro alrampis la murojn de la punejo, la kondamnitoj plu iris al la industria zono kaj plenumis la normon. Homo estis malbone videbla du metrojn for pro la fumo, sed, supermetinte sur la vizaĝojn malsekajn bendojn, ili plu kudris. Al la tagmanĝo en la kantino oni ne iris pro la ekstrema fumiĝo. Kelkaj virinoj rakontis kiel ili, ege malsataj, skribis tiutempe taglibrojn, en kiuj ili penis registri la terurajn okazintaĵojn. Kiam la incendioj finiĝis, la sekureca sekcio de la punejo diligente serĉoprenis tiujn taglibrojn, por ke nenio traliku al la ekstera mondo.


La sanitaraj kondiĉoj de la puntendaro estas aranĝitaj tiel, ke la prizonulo sentu sin senrajta malpura besto. Kaj kvankam en la taĉmentoj ekzistas higienaj ĉambroj, en la edukpunaj ĉeloj de la puntendaro estas establita la unueca “komuna higieno”, tio estas ĉambro kun spaco por kvin homoj, kien la tuta puntendaro (800 homoj) devas alveni por lavi sin. Lavi nin en la higienaj ĉambroj, aranĝitaj en niaj barakoj, ni ne devas, tio estus tro komforta. En la “komuna higieno” okazas ĉiama interpremiĝo, kaj la inoj kun pelvoj penas laŭeble pli rapide lavi “sian manĝigilon” (kiel oni diras en Mordvio), grimpante surkape unu al la alia. La rajton lavi la kapon ni uzas unufoje semajne. Tamen eĉ tiu lavtago de tempo al tempo estas nuligita. La kialo – paneo de la pumpilo aŭ ŝtopiĝo de la kanalizo. Fojfoje po du aŭ tri semajnoj la taĉmento ne povis lavi sin.
Kiam la kanalizo ŝtopiĝas, el la higienaj ĉambroj fontanas urino kaj amase forflugas fekaĵo. Sed purigan kablon la puntendaro ne havas. La vestolavado okazas unutage semajne. La lavejo aspektas kiel malgranda ĉambro kun tri kranoj, el kiuj ŝprucetas malvarma akvo.
Supozeble pro la samaj edukceloj, al la kondamnitoj ĉiam estas disdonata nur malmoliĝinta pano, avide akvodiluita lakto, ĉiam ranca milia kaĉo kaj nur putraj terpomoj. Ĉi-somere al la puntendaro oni pogrande alportadis sakojn da glitaĉaj nigraj terpomtuberoj. Per tio oni manĝigis nin.

Filineto de Nadja Tolokonikova. Sur la plakato surskribo: "Mi alvenos mitingon por ke oni liberigu la panjon".

Pri la vivkondiĉaj kaj produktadaj malordoj en la puntendaro-14 oni povus paroli senĉese. Sed mia ĉefa riproĉo al la puntendaro troviĝas en alia kampo. Ĝi konsistas en tio, ke la administracio de la puntendaro plej severe malhelpas, ke iuj ajn plendoj kaj deklaroj rilataj al la puntendaro-14 forlasu ties murojn. Mia ĉefa riproĉo al la estraro estas, ke ili silentigas la homojn. Sen ignori plej malnoblajn kaj kovardajn metodojn. De tiu problemo devenas ĉio alia – la troaltigita normo, la 16-hora labortago, ktp. La estraro sentas sin nepunebla kaj sentime subpremas la prizonulojn ĉiam pli kaj pli. Mi ne povis kompreni la kialojn pro kiuj ĉiuj silentas ĝis mi mem alfrontis tiun obstaklomonton, falontan sur iunprizonulon, kiu kuraĝis agi. Plendoj simple ne foriras de la puntendaro. La sola ŝanco estas turni sin kun plendo pere de parencoj aŭ la advokato. La administracio ja, vanta kaj venĝema, uzas ĉiujn mekanismojn por subpremi la prizonulon, por kompreni: neniu pli bone fartos pro siaj plendoj, sed estos nur pli malbone. Estas uzata la metodo de kolektiva puno – se vi plendas, ke mankas varma akvo, do oni tute malŝaltos ĝin.
En majo de 2013 mia advokato Dmitrij Dinze turnis sin al la prokurorejo kun plendo pri la vivkondiĉoj en la puntendaro-14. La vic-direktoro de la puntendaro, subkolonelo Kuprijanov, tuj aranĝis en la punejo neelteneblajn kondiĉojn. Priserĉo sekvis priserĉon, lavango de denuncoj pri ĉiuj miaj konatoj, forpreno de varmaj vestoj kaj minaco forpreni la varmajn ŝuojn. En la fabriko oni venĝas sin per komplikaj produktoperacioj, plialtigo de la labornormo kaj artefarita fuŝproduktado. La komandestrino de proksima taĉmento kaj dekstra mano de subkolonelo Kuprijanov senkaŝe instigis la kondamnitojn tranĉi produktaĵojn pri kiuj mi respondecis en la fabriko, por ke estiĝu preteksto forsendi min al la punkarcero pro lezo de “ŝtataj havaĵoj”. Ŝi ankaŭ ordonis al la kondamnitoj de sia taĉmento provoki interbatiĝon kun mi.


Ĉion oni povas elteni. Ĉion, kio rilatas nur al vi mem. Sed la kolektiva puntendara edukmetodo signifas ion alian. Kune kun vi suferas via taĉmento, la tuta puntendaro. Kaj, kiu estas la plej malhonesta afero, ke suferas homoj, kiuj jam iĝis karaj al vi. Al unu mia amikino oni rifuzis la provliberigon, por kiu ŝi atendis sep jarojn, diligente superplenumante la labornormon en la fabriko. Oni punis ŝin pro tio, ke ŝi trinkis kun mi teon. La saman tagon subkolonelo Kuprijanov translokigis ŝin al alia taĉmento. Alian mian bonan konatinon, virinon tre inteligentan, oni transĵetis en premtaĉmenton por ĉiutaga batado pro tio, ke ŝi legis kaj pridiskutis kun mi iun dokumenton de la Ministerio pri justico [al tiu ministerio subiĝas ĉiuj punejoj. – S. Belov] – la “Regularon de la interna ordo de la punejoj”. Pri ĉiuj, kiuj interkomunikis kun mi, estis preparitaj denuncoj. Al mi estis dolorige, ke suferas homoj proksimaj al mi. Subkolonelo Kuprijanov rikane diris al mi tiam: “Certe vi jam tute ne havas amikojn!” kaj li klarigis, ke ĉio okazas pro la plendoj de advokato Dinze.
Hodiaŭ mi komprenas, ke mi devintus malsatstriki jam en majo, ankoraŭ en tiu situacio, sed rigardante la teruregan premilon, kiu estis ŝaltita rilate la aliajn kondamnitojn, mi haltigis la plendoprocezon kontraŭ la puntendaro.
Antaŭ tri semajnoj, la 30-an de aŭgusto, mi turnis min al subkolonelo Kuprijanov kun la plendo, keoni garantiu al ĉiuj kondamnitoj en la brigado, en kiu mi laboras, okhoran dormon. Temis pri mallongigo de la labortago de 16 al 12 horoj. “Bone, de lundo la brigado laboros eĉ po ok horoj”,li respondis. Mi scias, ke tio estas laŭvica kaptilo, ĉar dum ok horoj estas fizike neeble plenumi nian troaltigitan labornormon. Do, la brigado malsukcesos kaj estos punita. “Kaj se ili ekscios, ke tio okazis pro vi – daŭrigis la subkolonelo, – do vi certe jam neniam plu malbonfartos, ĉar ne eblas malbonfarti en la transa mondo”. La subkolonelo paŭzis. “Kaj krome – vi neniam petu pri ĉiuj. Petu nur pri vi mem. Mi laboris multajn jarojn en puntendaroj kaj ĉiam tiu, kiu alvenis al mi peti pri ĉiuj, foriris de mia kabineto rekte al la punkarcero. Sed vi estas la unua, al kiu tio nun ne okazos”.


Dum kelkaj postaj semajnoj en la taĉmento kaj fabriko estis kreita neeltebela etoso. La kondamnitoj proksimaj al la estraro komencis instigi la taĉmenton al ekzekuto: “Vi estas punitaj rilate la konsumadon de teo kaj manĝaĵoj, laborpaŭzojn por viziti la necesejon kaj fumadon por unu semajno. Kaj nun vi ĉiam estos punataj, se vi ne ŝanĝos vian konduton rilate la novulojn kaj aparte al Tolokonnikova – tiel kiel kondutis la malnovaj prizonuloj kun vi siatempe. Ĉu oni batis vin? Jes. Ĉu oni disŝiris al vi la buŝojn? Jes. Do, oni ankaŭ al ili donu **** [subkomprenatas la vorto “piĉo”, do “doni piĉon” estas sakraĵo kun la signifo “bati iun”. – S. Belov]. Neniu punos vin pro tio”.
Fojon post fojo oni provokis min konflikti kaj batali, sed ĉu sencas konflikti kun tiuj, kiuj ne havas propran volon kaj agas laŭ la ordono de la administracio?
La mordviaj kondamnitoj timas sian propran ombron. Ili estas tute timigitaj. Kaj se ankoraŭ hieraŭ ili ĉiuj bonfavoris kaj petegis vin – “faru almenaŭ ion pri la 16-hora fabriklaboro!”, do, post kiam sur min falegis la estrara premilo, ili ĉiuj eĉtimas paroli kun mi.

Mi turnis min al la administracio kun la propono solvi la konflikton, ke la estroj liberigu min de la artefarita premo, kaŭzata de la prizonulinoj kontrolataj de ili; kaj la puntendaronde la sklava laboro, reduktante la labortagon kaj ŝanĝante la normon, kiun la inoj devas plenumi, konforme al la leĝo. Sed responde al tiola premado nur plifortiĝis. Do, ekde la 23-a de septembro mi komencas malsatstrikon kaj rifuzas plenumi la sklavlaboron en la puntendaro ĝis la puntendara estraro komencos respekti la leĝojn kaj konsideri la kondamnitajn inojn ne kiel brutaron forĵetitan el la leĝokampo por la bezonoj de la kudroindustrio, sed kiel homojn.
Nadeĵda Tolokonikova, 23.09.2013

Saturday, September 21, 2013

“Imperiaj ambicioj” de Noam Chomsky: legu nepre, konsentu laŭplaĉe

“Laŭvica kontraŭusonaĵo” ekpensis mi post vidi tiun libron en la kongresa librosalono. Mi loĝas en la lando, kie kritikado kaj akuzado de Usono pri io ajn iĝis neforigebla atributo de la socia kaj politika vivo, ĝisnaŭze stultega kaj trudiĝema. Tamen ĉi-kaze temis pri la libro verkita de la usonano mem. Do mi rememoris pri la postsoveta anekdoto: “Bedaŭrinde, kion oni diris al ni pri komunismo okazis esti mensogo. Sed eĉ pli bedaŭrindas, ke ĉio dirita al ni pri kapitalismo evidentiĝis vero”.
Provokema kritikanto
Noam Chomsky estas malmulte konata en Rusio. Eĉ en Moskvo mi ne vidis liajn verkojn sur la bretoj de popularaj librovendejoj kaj neniam renkontis liajn citaĵojn aŭ referencojn al li en amaskomunikiloj. Oni povas nur diveni kial la ŝtata propagandomaŝino preteratentis laŭŝajne tiom allogan kaj utilan ĝiacele personon. Eble tion kaŭzis banala stulteco kaj limigitaj konoj pri la okcidenta intelekta vivo. Sed mi supozas, ke pri tiu forgeso kulpas Chomsky mem – persono plurflanka kaj provoka, kio ĉiam malhelpas al rektomensa propagandaĉo.
“Feĉo!” – tiel karakterizis lin anonima uzanto en la diskutpaĝo de la artikolo pri Chomsky en la ruslingva Vikipedio. Tiom krudan opinion li bazis sur iuj eldiroj de la filozofo, kiuj kvazaŭ pravigis terorismajn agadojn kaj senkulpigis naziojn pri ties reprezalioj en la okupaciita Eŭropo. La akuzoj ambaŭkaze seriozaj, ĉar rilataj al la ĉefaj simboloj de la malbono en la moderna (okcidenta) amaskonscio. Chomsky bonege komprenas ties gravecon kaj aktive uzas la saman armilon, ĉiam denove referencante al la nocio “terorismo” rilate la usonan eksteran politikon kaj komparante kritikatajn de li personojn kaj landojn kun la nazioj. Sed kio kaŭzis tioman diskuton?

Enigmo de Chomsky
Ĉi-libre prezentiĝas naŭ intervjuoj kun Noam Chomsky fare de la usona ĵurnalisto David Barsamian inter 2002 kaj 2005. Ĉiu interparolo havas pli malpli apartan temon, sed foje interparolantoj deflankiĝas kiel tio okazas dum ĉiu normala konversacio. Plejparte ili pridiskutas la usonan politikon, ĉefe eksteran, sed ankaŭ la internan. Sociaj problemoj, kulturo kaj scienco estas tuŝitaj nur tiomgrade kiom ili koncernas la politikon kaj ŝtatajn mekanismojn.


Mi provu resumi la vortojn de Chomsky. Usono estas la ŝtato ege forta, sed iom freneza kaj tute misgvidata de sia elito. En la usona socio, pro historiaj kialoj, enradikiĝis sento de sieĝita fortreso, timo kiun lerte uzas politikistoj por manipuli amaskonscion. Per multaj ekzemploj kaj argumentoj la aŭtoro elmontras senbazecon kaj ofte eĉ ridindecon de la usonaj pretendoj esti viktimo de teroristoj, la lando atakita do sin defendanta kaj kontraŭatakanta. La invadon al Irako li ĉiam nomas agreso, komparas kun atakoj de la nazioj. La samon li diras pri la usona politiko en Afganio, Sudameriko kaj multaj aliaj regionoj. Torturoj en irakaj prizonoj, militkrimoj en okupaciitaj urboj, trompoj kaj insidoj en sudamerikaj landoj – kalejdoskopo de faktoj estas ege bunta.
Ne malpli akre Chomsky kritikas la internan politikon de Usono. Koncentriĝo de povo kaj ekonomia potenco en la manoj de malgranda grupo, kreskanta abismo inter socitavoloj, neglekto de la popolaj interesoj favore al tiuj de elito – ĉion ĉi li pruvas per faktoj kaj (foje) ciferoj. El ĉio dirita neeviteble formiĝas bildo de la grandega terura imperio, kiu senhonte kaj senhalte kreskigas sian potencon, etendas avidajn tentaklojn al plej foraj mondanguloj por elsuĉi ties vivon kaj forton, nutrante malgrandan sed ruzegan manipulantaron, kaŝitan malantaŭ la demokrata fasado. Ĉu tio estas aparte interesa? Apenaŭ.
Kritikado de Usono estas tre populara afero, similaj akuzoj abundas en amaskomunikiloj, virtualaj forumoj kaj sociaj retoj tra la tuta mondo. Ĉiuj faktoj menciitaj de Chomsky estas jam delonge konataj kaj pridiskutitaj. Tamen mi finlegis la libron kaj faris tion dum kelkaj tagoj, unuspire kaj certas, ke mi ne estas sola tiurilate. Certa kialo de tia sukceso laŭ mi estas Chomsky mem.
Li ne nur akuzas kaj kulpigas, kion faras miloj da aliaj aktivuloj, sed ankaŭ klarigas kialojn, fontojn de tiom specifa usona konduto. Chomsky mem apartenas al la du plej forte kritikataj de li nacioj – la usonanoj kaj judoj, do por li tio estas ne ekstera, ne ies, sed lia propra problemo. Pro tio akuzante li ofte diras “ni”. Krome li ne nur priskribas kaj analizas, sed ankaŭ donas konsilojn kiel kontraŭagi, sugestas vojojn por eliri tiun sociopolitikan sakstraton. Oni povas konsenti kun Chomsky aŭ ne, sed liaj proponoj tute ne aspektas ekstremismaj, ofendaj aŭ provokaj. Ili estas sufiĉe normalaj kaj kompreneblaj kadre de la anarkiisma filozofio, liberalaj ideoj ĝenerale. Do antaŭ ni estas ne esktremisma marĝenulo, sed normala universitata profesoro, kiu eldiras tion, kion ni jam plurfoje aŭdis, sed nun aŭskultas pli atente pro liaj fameco, influo en intelektuala medio kaj parollerteco.
Mi ne povus diri, ke tiu libro grave ŝanĝis mian opinion pri rilataj aferoj, sed sendube ĝi pensigis min pri ili pli profunde, instigis iom distanciĝi de la plej disvastiĝinta nun dekstrema pozicio kaj alrigardi de pli maldekstra vidpunkto. Ni tiom alkutimiĝis al niaj stereotipoj, ke foje bezonatas forta puŝo por ŝanĝi tiun vidmanieron. Chomsky vere majstras pri mensopuŝado.

Oratoro kun brilo, sed riproĉo
Ĉu li majstras pri ĉio? Mi ne certas. Mi ne estas fakulo pri plejparto de diskutataj temoj, do povas nur aŭskulti ĉion diritan senkritike. Sed jen Chomsky preterire ekparolis pri la soveta historio kaj mi tuj stumblis ĉe jena eldiro: “La islamismaj batalantoj faris teroristajn agojn rekte interne de Rusujo. Kaj tiuj ĉi samaj fortoj poste ŝanĝis sian formon en tion, kio iĝis Alkaido. Parenteze, tiuj teroristaj agadoj ĉesis post kiam la rusoj foriris el Afganujo…” (p. 80).
Atentigis min ne nur “rusoj” rilate la sovetan armeon, konsistintan el reprezentantoj de dekoj da etnoj, inkluzive tiujn “islamajn” (tatarojtaĝikojuzbekoj, ktp). Mi jam alkutimiĝis, ke alilandanoj nomas ĉiujn loĝantojn de mia lando “rusoj”, kvankam en Rusio oni ĉiam distingas la nociojn “rusoj” (etna) kaj “rusianoj” (politika) kaj eĉ ortodoksa eklezio antaŭe nomiĝis ne la Rusa, sed Rusia. Plej miris min mencio de iuj enigmaj teroraj agoj, kiujn laŭ Chomsky okazigis en Sovetunio islamistoj dum la Afgana milito (1979-1989). Kiel historiisto mi certe interesiĝis pri la temo, sed neniam aŭdis pri tiuj aferoj. En Sovetunio okazis dekoj da teroraj atakoj, sed faris tion psikaj malsanuloj, armenaj naciistoj, kontraŭkomunistoj – iuj ajn, sed ne afganaj islamistoj aŭ ties subtenantoj. Mi trarigardis plurajn publikaĵojn, sed neniam vidis informojn pri atakoj de afganaj batalantoj eĉ kontraŭ ĉelimaj sovetaj teritorioj, des pli pri teroraj agoj “rekte interne de Rusjuo”. Mi bone memoras kiel en 1989 lastaj sovetaj taĉmentoj gvidataj de la generalo Gromov trapasis la riveron Amudarjo, forlasinte Afganion. Sed mi ne memoras iun “ĉesigon de la teroraj agoj”, kiu laŭ Chomsky sekvis tiun eventon.
Mi aldonu, ke laŭ mi scio kontraŭ la soveta armeo batalis moĝahedoj, surbaze de kiuj poste formiĝis ne Alkaido, sed Talibano – temas pri la du malsamaj movadoj, sufiĉe antagonismaj. Iel ajn Talibano kiel aparta forto aperis ĉirkaŭ 1994, Alkaido (laŭ Chomsky) ne pli frue ol en 1998 – do ambaŭ kelkajn jarojn post la foriro de Sovetunio el Afganio.
Ĉu malgranda fendeto en la argumentomuro de pensanto? Eble jes. Sed imagu, ke pentristo verkas ies portreton kaj, por atingi iujn estetikajn celojn, iomete ŝanĝas jen nazon, jen orelojn, jen frunton. Ĉiukaze li ŝanĝas malmulton, sed ĉu fine ni ricevos ĝustan bildon? Kiom da tiuj fendetoj troviĝas en faktobazo de Chomsky?
Same ne ĉiam glatas logiko de la aŭtoro, laŭaspekte brila, sed post pli profunda esploro ne tre korekta. Ekzemple, oni demandas lin pri kialoj de la usona invado al Irako. Li tuj respondas, ke kaŭzis tion strebo regi la regionon, riĉan je nafto. Bone. Sed kial oni atakis nome Irakon, sed ne Iranon aŭ Libion, kiuj havis pli akran kontraŭusonan politikon kaj ne malpli da nafto kaj gaso? Chomsky asertas, ke Irako estis plej malforta celo. Sed ĉu iu kredas, ke batalo kontraŭ reĝimoj de la iranaj mulaoj aŭ Muamar Kadafi estus multe pli malfacila? La usona armeo estas nun plej pova en la mondo kaj verdire neniu lando, kiu ne havas atomarmilon, povus efike kontraŭstari ĝin. Tion konfirmis postaj eventoj en Libio, kie loka armeo estis venkita de la ribeluloj eĉ sen rekta alilanda invado.
Sian konvinkon pri marioneteco de la iraka registaro Chomsky konfirmas interalie, dirante ke Usono ne bezonas la vere sendependan demokratan Irakon, ĉar pro la plejparte ŝijaisma loĝantaro ĝi baldaŭ estus influita de Irano, kiu estas malamiko de Usono kaj ties aliancano – Israelo. Tamen nun mi scias, ke nome tio finfine okazis. Porirana konduto de la iraka registaro klare evidentiĝas ekzemple en ĝia persista subpremado de la Organizaĵo de la moĝahedoj de la irana popolo, kiu jam kelkajn jardekojn luktas kontraŭ la mulaa reĝimo kaj eĉ partoprenis la Irana-Irakan militon ĉe la iraka flanko. Tuj post la falo de la reĝimo de Sadam Husejn, novaj irakaj regantoj postulis forpelon de tiu organizaĵo el la lando, ĝian senarmigon kaj likvidon de ĝiaj tendaroj. Post vortoj sekvis rektaj atakoj, dekoj aŭ eĉ centoj da iranaj opoziciuloj estis mortigitaj – kaj ĉio ĉi okazis malgraŭ ardaj protestoj de Usono, kiu lastatempe eĉ ekskludis tiun organizaĵon el la “terorisma listo” kaj evidente esperas uzi ĝin por kontraŭstari Iranon. Ĉu pupoj iĝis malobeemaj?
Same stranga aspektas plurfoje ripetata de Chomsky aserto, ke estas neniu problemo regi okupaciitan landon, do li tute ne komprenas kial Usono malsukcesas pri regado de Irako: “…la nazioj en la okupata Eŭropo havis malmultajn problemojn administri la landojn sub sia regado” diras li (p. 43). Ĉi-kaze mi tute malkonsentas. Eble la nazioj ne alfrontis gravan reziston en la senarbara Nederlando aŭ la malgranda Luksemburgo, sed ilia vivo en la okupaciita parto de Sovetunio estis ege malfacila kaj foje terura. Pri tio atestas ne nur oficialaj sovetaj dokumentoj, sed ankaŭ rememoroj de lokaj loĝantoj kaj postvivintaj nazioj. Eĉ pli – pri tio atestas sperto de la usona milito en Vjetnamio, malgranda lando, kiun Vaŝingtono ne sukcesis regi malgraŭ kruelegaj militrimedoj. Chomsky bonege konas tion, ĉar li estis aktivulo de la tiutempa kontraŭmilita movado kaj plurfoje uzas la militon en Vjetnamio kiel konfirmon de siaj argumentoj.
Ĉu al tiaj logikaj kaj faktaj eraroj aludis slovena filozofo Slavoj Žižek dum sia fama distanca polemiko kun Chomsky?

Finaj konkludoj
La libro estas sendube leginda kaj mi forte rekomendas ĝin al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri politiko, historio aŭ ekstera mondo ĝenerale. Oni povas malkonsenti kun Chomsky, sed por tio oni bezonas koni lian vidpunkton kaj argumentojn, kiujn akceptas milionoj da homoj. Krome, ĉu ekzistas pli bona eblo kompreni sian vidpunkton ol diskuti (eĉ distance kaj senresponde) kun oponanto? “Imperiaj ambicioj” donas tiun eblon por ĉiu, do uzu ĝin.
Mi aparte ĝojas, ke tiu libro aperis nun – nur kelkajn jarojn post la usona eldono. Legi en Esperanto ĉefverkojn de la monda literaturo estas ĝujinda afero, sed mi dezirus ankaŭ pli ofte vidi sur niaj librobretoj aktualajn eldonaĵojn – pri politiko, ekonomio kaj socia vivo. Eldonaĵojn pri kiuj oni povus diri al eksteruloj: “Mi sukcesis legi tion danke al Esperanto, ĉar nacilingva eldono ankoraŭ ne aperis” (kiel mi povas diri pri ĉi libro en Rusio). Utileco de la lingvo estas reklamilo multe pli efika ol ĝia facileco kaj neŭtraleco.
La eldonaĵo mem ankaŭ estas laŭdinda. Bela kovrilo, fortike gluitaj folioj, bona tiparo. La teksto estis zorge tradukita kaj redaktita. La lingvaĵo estas facile komprenebla, al kio verŝajne kontribuis bonligvisma vortuzado de la teamo, gvidata de Renato Corsetti. Nenio ĝenis mian legadon, eble nur uzado de “tiu ĉi” ŝajnas tro ofta (plurloke sufiĉus “tiu”) kaj mirigis min la vorto “malsimpla” – supozeble anstataŭigilo de “komplika”. Mi ne engaĝiĝu en lingvaj bataloj, sed ĉu havas sencon trudado de la malkutima (en reala Esperantujo) vorto, kiu nur malhelpas legadon kaj malfaciligas komprenadon?
Fine mi resumu, ke la eldonejo “Bero” prezentis al ni bonegan libron kaj oni povas nur esperi, ke tiu iniciato estos daŭrigota per eldonado de novaj aktualaj libroj, kiuj helpos al ni pli bone orientiĝi en la nuna mondo. Mi persone ŝatus legi verkojn de Slavoj Žižek, verŝajne plej fama el nunaj filozofoj kaj samtempe plej akra kritikanto (kaj kritikato) de Noam Chomsky. Aŭskultu ĉiujn, decidu mem!

Saturday, August 31, 2013

Libroj de Tereza Kapista: fascina vivo en Esperantujo

Vivo en Esperantujo – per tiu frazo oni povas plej mallonge priskribi la triopon de la libroj verkitaj de la fama serba esperantistino Tereza Kapista. Mi ne estas fervora movadano, sed konsideras tion vere interesa legaĵo por iu ajn – leĝera kaj atentokapta, kvankam foje mankohava.
Apenaŭ indas aparte prezenti la aŭtorinon. Mi diru nur, ke ŝi estas inter plej trafaj ekzemploj kiel Esperanto, eĉ lernita sojle de la tria aĝo (ĉi-kaze en la 55-a vivojaro) grave ŝanĝas la sorton de homo, saturigas ĝin per novaj kolornuancoj, donas specifan guston kaj sencon. En sia intervjuo Tereza Kapista diris, ke ŝi lernis la lingvon, spronita de sia samlandano (en tiama Jugoslavio) Tibor Sekelj kaj faris tion por vojaĝi al Ĉinio. De tiu tempo ŝi vizitis entute pli ol 54 landojn, el kiuj nur en 5 ŝi ne instruis Esperanton. Fakte la lingvo transformis la ordinaran orienteŭropan pensiulinon en aktivan vojaĝulinon, vaste konatan (en relative malgranda rondo, sed tamen). Ŝi vizitis landojn, pri kiuj eĉ sperta turisto povas nur revi kaj ĉion ĉi kaŭzis ŝia esperanto-aktiveco.


Post pli ol du jardekoj de la tiuflanka laboro ŝi decidis priskribi siajn spertojn, kio rezultis tri sinsekve eldonitajn librojn: “Esperanto – lingvo de paco: Irano”, “Esperanto – lingvo de paco: Burundo” kaj “Ie pri io”. Mi sukcesis akiri ĉiujn (danke al la aŭtorino mem) kaj kontentas pri tio. Fakte mi forglutis la tutan triopon dum ĉirkaŭ monato kaj tio estis legado volonta kaj ĝuiga.
La unuaj du libroj priskribas vojaĝojn de la esperantistino al respektivaj landoj, kie ŝi gvidis lingvajn seminariojn. En Irano ŝi laboris plejparte kun afganaj rifuĝintoj kaj en Burundo ŝi instruis ĉefe en Rumongo, siaspeca esperanto-ĉefurbo de tiu afrika lando. Ambaŭkaze Tereza Kapista prezentas siajn rememorojn, impresojn kaj priajn pensojn laŭkronologie, preskaŭ taglibre. Tiu ĝenro de “vojaĝnotoj” estas malnova kaj simpleca de la beletra vidpunkto, sed alloga por leganto. Antaŭ mia imago aperadis polvokovritaj stratoj de Tehrano, afganinoj pelitaj de la milito kaj ĝenataj de tradicio, sed serĉantaj novajn konojn kaj vivovojojn. Flughaveno de Buĵumburo, kabanoj de Rumongo, vivoplenaj portretoj de renkontitaj homoj kaj spertitaj okazaĵoj – la aŭtorino rakontas simple, sed interese.
Feliĉe ŝi ne falis en la kaptilon de por-esperanta gurdado, tiom ofta en Esperantujo. Kapista ne superŝutas leganton per sloganoj kaj eksklamacioj pri beleco, egalrajteco kaj mirindeco de nia lingvo, sed nur rakontas kion ŝi vere vidis, sentis kaj pensis. Tio sufiĉas. Krom multaj interesaj detaloj de ekzotika vivo, ni vidas ankaŭ la aŭtorinon mem, kiu same bonhumore rakontas pri naturaj belaĵoj, alfrontitaj problemoj kaj humurigaj okazaĵoj. Apenaŭ iu povus deteni rideton, legante kiel torturita de afrika varmego avinjo pene provis malŝtopigi botelon da biero en sia kelo en Rumonga monaĥejo kaj fine disverŝis preskaŭ ĉion. “Do, mi devis lavi per pura akvo plankon, per sapo mian viŝtukon, fine duŝi min, ĉar mi odoris kiel malbonkvalita drinkejo”, diras ŝi konklude.
Kompreneble tio estas eŭropa rigardo, mi eĉ diru eŭropeca, do evidentiĝas pensmaniero racia kaj agema. Tereza Kapista ne nur kunsentas al povraj afrikanoj, sed ankaŭ proponas vojojn por solvi almenaŭ kelkajn iliajn problemojn. En la parto “Benataj estu la belgoj” ŝi citas tiun popularan en Burundo frazon kaj miras, ke tieaj loĝantoj nur plu uzas agrikuluraĵojn, starigitajn de la belgoj dum la koloniisma epoko, sed nenion faras por plifortigi kaj disvastigi tiujn atingaĵojn. Eble iu hastos akuzi ŝin en rasismo kaj eŭropocentrismo, sed ĉiu havas rajton eldiri propran opinion – sur tio ja baziĝas la eŭropa koncepto pri demokratio. Des pli ke Kapista ĉiam elmontras grandegan emon, eĉ amon al siaj novaj geamikoj – ĉu aziaj aŭ afrikaj.
Mi forte konsilas tiun legaĵon ankaŭ al homoj, emaj plendi pli malfacileco de Esperanto-vivo, obstakloj je praktikado de Esperanto, ktp. Unue oni rigardu burundajm samideanojn. kiuj loĝas en unu el plej malriĉaj landoj de la mondo kaj nur kelkajn jarojn post la sangoverŝa enlanda milito entuziasme lernas kaj uzas la Lingvon Internacian. Iu diros, ke por ili tio estas nura rimedo por kontakti eksteran mondon kaj serĉi tie helpon. Sed ili jam konas multe pli utilan tiucele lingvon – la francan. Do apenaŭ indus mezuri ĉion per mono kaj ĉiam plendi anstataŭ agi. Homoj kiuj manĝas unufoje tage, lernejaj instruistoj kiuj strikas ne pro malaltaj salajroj, sed pro manko de lerniloj; malsanaj infanoj, kies kuracado eblas kontraŭ nur kvar dolaroj pokape – jen reala vivo de la tria mondo, kiu tamen iĝis parto de Esperantujo. Gravan kontribuon tiuflanke faris nia aŭtorino.
Iom aparte staras la tria, plej lasta libro – “Ie kun iu pri io”. Ĝi estas multe pli diverseca, ĉar enhavas rememorojn ne nur pri esperanto-vojaĝoj, sed ankaŭ pri la vivhistorio de la aŭtorino mem kaj de ŝiaj proksimuloj. Ĉu vi iam aŭskultis avinjajn rakontojn pri pasintaj eventoj kaj homoj? Jen unu el plej bonaj ekzemploj de tiu speco. Aparte ravis min historioj pri la okazaĵoj rilataj al la Dua mondmilito. Ridegis min rakonto pri ŝia patrino, kiu miskomprenis vorton de la soveta soldato “Ĥoroŝo!” (eo: “Bone!”), do pens is, ke li volas ekzili ŝin kun la tuta familio al elpensita de ŝi siberia urbo kun tiu nomo. Ne malpli menciindas la historio pri disigitaj geamantoj, kiu meritus esti surscenigita de Steven Spielberg. Kaj ĉion ĉi la aŭtorino prezentas sobre kiel nura atestanto. Do mi legis tiun libron kun ĝuo kaj plej verŝajne relegos ĝin, almenaŭ parte.


“Ĉiu mielobarelo enhavas gudrokuleron”, diras la rusa proverbo. Tio validas ankaŭ rilate ĉi triopon. Plej grava manko de ĉiuj tri libroj estas amatora eldono, kio sentiĝas je ĉio – tiparo, enpaĝigo, numerado de fotoj, dezajno ĝenerale. Lingvaĵo de la aŭtorino estas flua, sed ne perfekte glata, kio pardoneblas por vojaĝnota literaturo kaj eĉ aldonas specifan guston al ĝi. Tamen mi bedaŭras, ke unuan impreson iom fuŝas tajperaroj aŭ ne ĉiam konvenaj parolturnoj. Ĉion ĉi devus korekti kaj pluki profesiaj provleganto kaj redaktoro. Vi diros, ke malriĉaj esperanto-societoj kaj eldonejoj simple ne havas monon por tio, ke ĉion faras entuziastoj kaj ni danku ilin jam pro tio, ktp. Mi konsentas. Sed samtempe mi esperas, ke postaj eldonoj estos pli perfektaj kaj akiros ornamon indan je ilia enhavo. Laŭ mia scio, la unuaj du libroj jam elĉerpiĝis en librovendejoj, do espereble reeldona ŝanco plenumiĝos pli frue ol ni povas supozi.

Friday, August 16, 2013

Mia patrino estis mortanta

Mi legis tiujn vortojn en la eseo de Spomenka Štimec “Participo por la morto” fine de 2011. De tiam mi konis, ke mi verkos ĉi tiun blogaĵon. Tempo alvenis.
Silento
“Mia patrino estis mortanta” – diris al la verkistino ĉina samideano dum ŝia vojaĝo al ĉi lando. La senteman virinon ŝokis frazo, en kiu la morto vestiĝis en participon. Mi rememoras, kion sentis mi en la sama okazo?
Estis vintro de 2011. La patro alvenis al mia laborejo por interparoli pri iu afero (mi ne memoras pri kiu). Mi laboras ĉe la urborando, sed li preferis fari longan piedmarŝon, ĉar fakte tio estis sola ebleco por nia renkontiĝo. Jam de antaŭ tri jaroj ni ne havis iujn rilatojn. Kulpis pri tio mia patrino.

Mia avino Valentina kun siaj gefiloj: Viktor, Vera kaj Lida.
Apenaŭ priskribindas laŭvica kverelo, kaŭzinta tiun disiĝon, fakte temis pri nura preteksto. Tiutempe mi jam tiom laciĝis de ŝia aĉega karaktero, ke pensis ne pri riparo de niaj interrilatoj, sed pri liberiĝo de tiu nervoziga ŝtono, pendanta super mia kapo. Do mi diris en aŭskultilon: “Adiaŭ” kaj malŝaltis ĝin. La patro kaj (tiam) 23-jara fratino, kunloĝantaj kun ŝi, same preferis ne disputi, sed silenti. Silentado daŭris tri jarojn.
Ni malaperis kvazaŭ fantomoj, ne plu ekzistis unu por la alia. Neniaj renkontiĝoj, interparoloj, eĉ banalaj gratuloj kaze de naskiĝtago. Fakte mi mortis en ŝia mondo kaj ŝi mortis por mi. Mi diris, ke sekva renkontiĝo okazos nur dum enterigo de unu el ni. Ĉu tio suferigis min? Jes, kompreneble. Sed mi sukcesis adaptiĝi al la nova vivmaniero kiel alkutimiĝas kriplulo al manko de brako aŭ kruro. Estis iu pezo en mia koro, pli certe amaro, sed ne pli.

Mi kun la gepatroj. Ĉi-fote mi havas preskaŭ du jarojn. 07.09.1976.

“Lida malsanas, ŝi maldikiĝis je 18 kg, preskaŭ nenion manĝas, nenien iras, nur kuŝas en lito” diris la patro interalie. “Mi provis venigi ŝin al kuracisto, sed ŝi akre rifuzas, diras ke preferas morti ol denove iri al nia onkologia malsanulejo, ke ajnakaze ni ne havas monon por kuracado, ktp”. Tio daŭris kelkajn monatojn kaj li evidente jam lasis la manojn fali. La patrina karaktero estis neeltenebla kaj li konis tion.
Mi eknervoziĝis: “Ĉu vi komprenas, ke tio estas tre serioza afero? Tioman maldikiĝon fakte povus kaŭzi du malsanoj: tuberkulozo aŭ kancero. Apenaŭ tio estas tuberkulozo”, diris mi. – “Jes, sed vi ja konas Lida – ŝi rifuzas kaj mi nenion povas fari”. Post kelkaj horoj mia poŝtelefono eksonoris kaj mi ekaŭdis jam forgesitan voĉon: “Saluton Stano…”. Tiel post tri jaroj patrino rememoris pri mi.

Batalo
Ŝi nenion komprenis, tute ne konsideris sin kulpa pri io ajn kaj nur interesiĝis: ĉu mi vere opinias medicinan ekzamenon bezonata? Mi konfirmis. Ŝi evidente enpensiĝis kaj ni ambaŭ sciis pro kio. Ĝenerale ŝi havis fortegan, neŝanceleblan sanon. Sed de antaŭ 12 aŭ iom pli da jaroj ŝi alfrontis mamkanceron, feliĉe rivelitan en la unua stadio. Tiam ŝi venkis ĝin, perdinte unu mamon kaj multege da nervoj en diablaj rondiradoj de infero, kiu nomiĝas la Tjumena onkologia malsanulejo.

Lida sidas maldekstre de sia instruisto, kiun oni nomis Zavjen Ivanoviĉ (familinomon neniu memoras). Ĉirkaŭ 1967.

Post kelkaj tagoj la telefono sonoris denove. Tiutempe mi jam estis kelkmil kilometrojn for, en norda urbo Nov-Urengojo, kien mi vojaĝis por partoreni komercan ekspozicion. “En deĵora malsanulejo oni trovis en pulmoj de Lida iun likvaĵon, forpumpis du litrojn kaj sendis nin al la onkologia malsanulejo”, diris la patro. Tiutage mi forgesis pasvorton de mia bankokarto. Feliĉe mi havis iom da kontanta mono por ĝisvivi revenon.

Fotisto alvenis la vilaĝon, oni pretigis tolaĵon kiel fono kaj ŝi sidiĝis tre seriozmiene, sed fotisto ŝercis kaj fotis ŝin plenstature. Ĉi-fote ŝi estas 18-jara. 1970.

Oni diras, ke la sorto renkontigas nin kun homoj, kiujn ni vere bezonas. Mi konsentas pri tio. Antaŭ du aŭ tri monatoj al mi telefonis malnova konato, ĵurnalisto el loka magazeno. Li petis min verki artikolon pri Evgenij Kovalskij, fondinto de la loka onkologia malsanulejo, patro de radiologo Oleg Kovalskij, kiu ĝis nun laboras tie. Vespere ni renkontiĝis en loĝejo de la maljuna kuracisto. Ni sidis en la kuirejo, li fumis unu cigaredon post la alia (same kiel lia patro, antaŭlonge mortinta pro pulmokancero) kaj rememoris. La ĵurnalisto foriris pli frue, do ni restis duope. Poste Oleg Kovalskij akompanis min ĝis mia veturilo, premis mian manon kaj diris: “Nu, adiaŭ. Kaze de bezono – ne hezitu, turnu vin al mi” – “Ne, pli bone vi turnu vin al ni”, ridetis mi, citante la faman ŝercan frazon en malnova soveta komedio. Pasis kelkaj semajnoj kaj jen mi haste serĉas en la poŝtelefono lian numeron, klakas: “Oleg Evgenjeviĉ, vi pravis…”.

Tiun foton ŝi donacis al sia fratino Vera kaj ŝia edzo Murat - ili ĵus geedziĝis. 14.11.1965.

Honesta majunulo plenumis sian promeson. Sen lia helpo, la patrino atendus akcepton ĉe onkologo kelkajn tagojn aŭ eĉ semajnojn. Li enigis ŝin en la malsanulejon dum kelkaj horoj, kondukis al bezonataj spertuloj kaj ekzamenoj. Poste li kelkfoje helpis al ŝi trafi kemioterapion, kiun kanceruloj devas atendi dum pluraj semajnoj. Koridoroj plenaj je palaj, nervozaj, ŝokitaj homoj. Apuda parko, kie sur benkoj ploras malsanuloj, forsenditaj por kelkaj semajnoj – ili komprenas, ke tiu prokrasto mortigos ilin. Kuracistoj, kiuj malkaŝe fajfas pri ĉiuj kaj ĉio, ignoras kaj ofendas malfortajn, tremantajn homojn kaj uzas ĉiun eblecon por elsuĉi el ili monon. Atendovicoj senfinaj same kiel suferoj. Du jarojn ŝi vivis en tiu infero.
Ni faris ĉion eblan, sed kion ni povis fari en batalo kontraŭ tiom fortaj plagoj kiel la kancero kaj la rusia ŝtato? La patrino trapasis sepfoje kemioterapion – plej fortan, kiun oni nomas “ruĝa” pro koloro de la likvaĵo, enpumpata en vejnojn. Unue tio multe efikis kaj malsano iom haltis, pli ĝuste – kaŝis sin profunde de ŝia korpo por reveni kiam ŝi jam ne plu havos la fortojn. Ŝi multe maldikiĝis kaj fine pezis ne pli ol 45 kg. Haroj forfalis kaj nur aĉa peruko kovris glatan kapon.

Pikniko en Gilova bosko, Tjumeno
Mi apenaŭ rekonis ŝin. Plurajn noktojn ŝi pasigis side en fotelo kaj tusante plenpulme – likvaĵo ĉiam amasiĝis kaj en la pulmoj preskaŭ tute mankis spaco por aero. Ŝi plu fumis. Unue mi admonis ŝin rezigni je tio, sed malsukcesis kaj poste komprenis, ke tio jam ne plu gravas – iel ajn la batalo estis perdita, do temis nur pli pli aŭ malpli komforta fino de la vivo. Fumado estis inter malmultaj atingeblaj plezuroj.
La patro vere mirigis min. La gepatroj fakte neniam havis bonajn interrilatojn kaj por tio estis pluraj kialoj. Aldone mia patro estas la homo tute nesentimentala, sufiĉe severa kaj egocentrema. Sed ĉi-kaze li kondutis kiel vera heroo. Dum tiuj du jaroj tuta lia vivo estis dediĉita al la patrino. Li faris ĉion eblan kaj neeblan, servis ŝin, toleris ŝiajn kapricojn, aŭskultis plendojn, subtenadis ŝin vorte kaj age. Li eĉ lernis fari injektojn de maldolorigiloj kvankam neniam antaŭe tenis en la manoj injektilon.

Nina, Faina kaj Lida. Vilaĝo Zavodouspenskoje, Tugulima distrikto, Sverdlovska provinco, Rusio.

Ĉiutage li iradis tra senfinaj koridoroj de nia diabla medicino, kverelis, postulis, sidis en longaj atendovicoj, petis, demandis, interkonsentis. Kiam en la onkologia malsanulejo oni diris al li, ke bezonatan sanekzamenon oni faros nur post tri semajnoj kaj ĝis tiu tempo ŝi ne rajtos ricevi kuracilojn, li iris al la akceptejo de la kandidato al la prezidanta posteno Vladimir Putin kaj petis helpi lin. Sekvan tagon ĉio estis solvita kaj de tiu tempo vic-direktoro de la onkologia malsanulejo ĉiam akceptis lin kaj li mem kontrolis la kuracadon. Sen fortaj rilatoj kaj premo en Rusio nenio eblas – ĉu temas pri la vivo aŭ morto.
La fratino enprofundiĝis en Interreton, serĉante ĉian novajn ideojn, sugestojn kaj kuracilojn. Bedaŭrinde informoj estis ne tre ĝojigaj – ni havis unu aŭ du jarojn, apenaŭ pli. Efikaj kuraciloj mankis. De tiu tempo ŝi multon konas pri kancero, tro multon.
Mia unua paŝo estis konsulti spertulon, do mi alvenis al mia konato, estro de malsanulejo. Li aŭskultis mian rakonton kaj konkludis: “Fortiĝu kaj estu preta” kaj responde rakontis pri sia amiko, fortega sportisto kaj komercisto, mortinta kun la sama diagnozo – vertebra kancero. “Kelkcentimetroj – tio estas jam tro multe. Vi povus iri al Britio, Israelo aŭ ien ajn se vi havas monon, sed la kuracado estos la sama kaj same sensukcesa” li finis.

Tiutempe ni ankoraŭ loĝis en amasloĝejo - sen propra duŝejo, necesejo kaj kuirejo (ili troviĝis en koridoro, por deko da ĉambroj). Sed ni ambaŭ estis junaj, vivaj kaj tre feliĉaj.

Kompreneble mi provis uzi tiucele Esperanton, ja mi ĉiam penas uzi ĝin kaj foje sukcese. Pere de Delegita Reto mi trovis kelkajn fakulojn pri orienta medicino, skribis al li, kelkaj eĉ respondis – ke ili ne povas kuraci distance. Dum mia vojaĝo al la 97-a UK en Hanojo mi petis helpon de s-ro Nguyễn Xuân Thu kaj danke al li mi sukcesis aĉeti en loka kliniko herbomiksaĵon faritan speciale por mia patrino. La kuracisto avertis min, ke temas pri nura plifortiĝo kaj maldolorigado, ĉar resaniĝo jam ne eblas. Feliĉe li pravis pri la unua kaj bedaŭrinde li ne eraris pri la lasta. Post du monatoj la miksaĵo elĉerpiĝis, helpe de la vjetnama samideanino Ĝojo mi mendis plian pakaĵon, sed la rusia doganejo rifuzis ĝin, rompis ĉion kaj forsendis reen en tute aĉa stato. Diablaj stultuloj!
La kancero ne malaperis, ĝi nur embuskiĝis kaj post la kemioterapio forsuĉis la patrinan forton, ĝi atakis denove. La onkologia malsanulejo ne plu akceptis ŝin kiel nekuraceblan, do restis lasta rifuĝejo – hospico. Unue ni malsukcesis konvinki ŝin, ke tio estos ne lasta stacio antaŭ tombejo, sed vere bona loko, siaspeca sanatorio por kanceruloj. Nur kiam ŝi tute ne povis spiri kaj dormi, ŝi konsentis iri tien. La hospico helpis. Malgranda (nur 50 lokoj) kaj modesta, ĝi tamen ŝparis plurajn monatojn por ŝia vivo, pri tio mi certas. Ŝi denove ekfortiĝis kaj inter klaraj signoj de tiu revigliĝo estis ŝia ĉiama nigra humuro tiom propra al ni ambaŭ. Ŝi ne estis heroino, sed ŝi batalis laŭeble longe kaj forte. Ŝi ne mortadis, ŝi vivis.

Renkontiĝo
Lastfoje ni renkontiĝis la 28-an de februaro 2013 en la hospico. Antaŭtage telefonis al mi la patro kaj diris, ke Lida estas en tre malbona sanstato kaj li timas, ke tio estas la fino. Tiutempe mi estis superŝutita je laboro – la 1-an de marto la ĝenerala direktoro festis de nia entrepreno sian 55-jariĝon, por tio devis alveni pli ol 50 gastoj de la tuta Rusio, plejparte Gazprom-gravuloj, estis aranĝitaj du Gazprom-kunvenoj kaj vespere bankedo por 100 personoj. Ĉion ĉi faris mia PR-sekcio.


Tamen dum la tagmanĝo mi saltis en la aŭton kaj veturis al la hospico, situanta je 40 minutoj for, je alia urborando. Kiam mi eniris la ĉambron, la patrino apenaŭ rekonis min. Ŝi pene spiregis kaj ne povis sidiĝi en la lito. Mi sidigis ŝin, donis al ŝi trinkaĵon. Ŝi anhelis kaj ĉiuminute kliniĝis al mia ŝultro; fortoj tute forlasis ŝin. La vizito estis ne tre longa, verŝajne unu horo aŭ nur iom pli. Mi interparolis kuracistinon, sed ŝi diris, ke nun apenaŭ io fareblas, certaj medikamentoj faciligas ŝian spiradon, sed malheligas konscion, do ŝi ĉiam dormetas. “Eble nun tio estas pli konvena por ŝi”. Antaŭ mia foriro oni injektis iun hormonon, do ŝia stato iom stabiliĝis. Mia telefono denove eksonoris, mi stariĝis kaj lastmomente turnis min al ŝi por adiaŭi. Ŝi ekrigardis min de sur la lito, tute elĉerpita, kun suferantaj okuloj kaj diris: “Ĝis”. Mi ekpensis: “Ĉu vere tio povus esti nia lasta renkontiĝo? Do mi devas memorfiksi ĝin”.

Fratinoj Vera kaj Lida staras sur la bordo de la lago, sub la betulo iam plantita de ilia patro, dek paŝojn for de la gepatra domo. Vilaĝo Zavodouspenskoje, Tugulima distrikto, Sverdlovska provinco, Rusio. 2003
Post eliri el la ĉambro mi renkontis la patron – li ĵus alvenis por viziti ŝin. Li montris al mi foton – malnovan, nigroblankan, faritan antaŭ 38 jaroj. Li, ŝi kaj mi, tiam sesmonata. Trankvila familio, ĉu feliĉa? La patrino estis bela kaj juna, nur 23-jara, la patro ankaŭ – 27-jara. Li montris tiun foton al la kuracistino: “Jen, vidu kiom bela estis Lida!” Poste li donacis la foton al mi kaj mi foriris. Matene alvenis SMS de mia fratino: “Lida mortis vespere”.

Adiaŭo
Miaj plej urĝaj kaj gravaj taskoj ĉiam amasiĝas por plej malkonvena tempo kaj mi jam alkutimiĝis al tio, sed ĉi-kaze koincido estis vere terura. Mi ne povis eĉ unu minuton forlasi la oficejon kaj nur pertelefone aranĝis ĉion. Pli ĝuste estus diri, ke ĉion faris mia patro. Miaj aranĝoj pasis glate kaj sukcese, la bankedo estis gaja kaj ĝojoplena, lastaj gastoj foriris de la restoracio ĉirkaŭ la dua noktohoro. Je la kvara horo mi finfine enlitiĝis, je la oka vekiĝis kaj ekveturis al la funebra ceremonio, okazonta en la patrina vilaĝo. Estis sabato, do en kadavrejo oficiale estis ripoztago, sed ĝi estis plena je atendantoj – ja kio en Rusio estas farata laŭ oficialaj reguloj, sed ĉiama ŝmirmono? Laŭ la rusa tradicio enterigo okazu je la tria tago, kalkulante de la mortotago, do niakaze la 2-an de marto.

Vilaĝo Zavodouspenskoje, Tugulima distrikto, Sverdlovska provinco, Rusio.

Ŝi kuŝis en la ĉerko kvazaŭ pupo, kovrita de nigraj lentoj ku surskriboj laŭ la ortodoksa tradicio. Lida neniam estis religiema kaj eĉ en malsanulejo ĉiam rifuzis provojn kristanigi sin. “Mi ankoraŭ ne planas morti” respondis ŝi al sintrudemaj predikistoj. Nur post ŝia morto mi eksciis, ke antaŭ kelkaj tagoj ŝi tamen akceptis ortodoksan bapton. La fratino klarigis, ke fari tion ŝin konvinkis iu monaĥino, ne tiom aroga kaj sintruda kiel antaŭaj sacerdotoj, do ŝi konsentis.
La juneco de Lida pasis en la vilaĝo Zavodouspenskoje, ĉirkaŭ 120 km for de Tjumeno. Ŝi ĉiam ŝatis sian hejmlokon, kie estis enterigitaj ŝiaj gepatroj, frato kaj aliaj parencoj. Somere de 2012 mi veturigis ŝin tien por viziti la tombejon kaj iom ripozi ĉe ŝia fratino, plu loĝanta en la vilaĝo. La vojaĝo estis pena, sed amuza kaj ve ankaŭ la lasta. Tiam ŝi duonŝerce montris al la tombo de sia nevino kaj diris: “Vi enterigu min apude, ja estas loko ĉi tie”. Ni plenumis ŝian volon.
Vetero estis terurega. Neĝoŝtormo ŝirmis tutan vidkampon, ni veturis kvazaŭ en iu blanka tunelo, kie nur flanaj muroj estis videblaj. En la unua aŭto veturis mi kun la fratino kaj ŝia sepjara filo, min sekvis la patro. Poste li diris, ke li orientiĝis sole laŭ miaj postlumoj.

En tiu foto mi havas 5 monatojn, Lida 23 jarojn kaj Leonid estas 27-jara. Ĉi foton la patro donis al mi en la hospico la 28-an de februaro 2013 kaj diris: "Rigardu, kiom bela estis Lida". Ŝi mortis la saman vesperon. 02.1975

Plej grava malfacilaĵo dum vintra enteriĝo estas elfosi la tombon. Frostiĝinta tero malcedeblis kvazaŭ ŝtono, fosistoj plurhore boris ĝin per siaj iloj, varmiĝante apud la fajro. Funebra ceremonio estis simpla, ĉeestantoj malmultis. Ĉiu ĵetis po terbulo sur la ĉerkon, mallevitan en la fosaĵon kaj ĉirkaŭiris la tombon. Adiaŭ Lida, ĝis revido.