Enhavo
Mi aĉetis ĉi libron en la Librosalono de la 97-a UK en Hanojo, allogita plejparte de la nomo de Günter Grass. Mi ne konis liajn verkojn, sed la statuso de la Nobelpremiito pri literaturo garantiis certan kvalitnivelon, do mi decidis gustumi la romanon, kiun, se kredi la surskribon sur la dorsa kovrilo, oni konsideras “plej grava verko de la postmilita germana literaturo”. Saĝa decido.


Mi jam diris, ke legado estis malfacila, foje mi demetis la libron por kelkaj tagoj aŭ eĉ semajnoj, sed poste ĉiam revenis al ĝi. Historio, kiun prezentas al ni la aŭtoro estas vere freneza. Ĝi komenciĝas kaj finiĝas en frenezulejo, kie loĝas la ĉefa heroo – nano Oskaro, esploranta ĉirkaŭan mondon kaj sin mem per tamburado. Pli ĝuste estus nomi lin ĉefa figuro de tiu rakonto, ĉar apenaŭ li meritas nomiĝi heroo. Li estas nek saĝa, nek bonkora, foje kondutas malice kaj evidente tute fajfas pri la sortoj kaj sentoj de aliaj homoj, inkluzive de siaj parencoj.
La historio komenciĝas en Libera urbo Gdansko antaŭ la Dua mondmilito kaj finiĝas en Germanio de Adenauer, sed tiu ŝanĝiĝanta fono ne tre gravas por Oskaro. Li estas fremdulo ie ajn kaj iam ajn, do pli similas ne planedon, moviĝantan laŭ sia orbito depende de aliaj ĉielkorpoj, sed vagantan kometon, kiu flugas en senfinan kosmon kaj nur hazarde tuŝas aliulojn. Li estas tute libera de etiko, agadas laŭplaĉe kaj nur strangeco de liaj deziroj malpermesas nomi lin gedonisto.
Mi malmulton konas pri la psikanalizo, sed tamen certas, ke tiu verko donas abundan materialon pro ĉi scienco. Grava traŭmo en frua infanaĝo, rilatoj al patrino kaj patro(j) (Oskaro ofte uzas tiun pluralon), emo al perforto kaj seksumo, komplikaj interrilatoj kun virinoj kaj aparta inklino al flegistinoj en blankaj roboj – paĝoj de la romano plenplenas je diversspecaj aludoj al interna, subkonscia vivo de nia heroo. Fakte tio estas tre simbolisma rakonto, kies enigmoj sendube ĉiam entuazmigos plurajn ekzegistojn. “Tamburbastonetoj – cikatroj – kuglingo – fingro” tiel ordigas li sian vivofluon, en kiu tiele aperas freneza, sed tamen logiko.
La verkista stilo ankaŭ estas komplika, kongrue al la prezentata historio. Oni kvazaŭ vere aŭskultas la frenezulon, kies pensoj foje saltas kaj disvagas, foje ripetiĝas kiel melodio de fuŝita gramafonondisko. Ĉu ĝi estas atentokapta? Ne. Ĉu trafa? Sendube. Multo estas miriga kaj stranga en tiu romano, sed nenio fuŝa.
Eldonaĵo
Nun mi transiru al la eldonaĵo mem. Ĝi estas zorge preparita laŭaspekte kaj enhave, same kiel ĉiuj (renkontitaj de mi) libroj de la eldonejo KLEKS (ekz. Ebono). Fortika bindaĵo, ŝtofa legosigno, blanka papero, bela tiparo – ĉio elmontras skrupulecon kaj atentemon de la eldonisto. La traduko fare de Tomasz Chmielik estas laŭ mia gusto glata kaj senriproĉa kaj mi povas nur surgenuiĝi antaŭ tiu grandega laboro. Ie kaj tie li evidente devis serĉi solvojn por komplikaĵoj de la originala teksto, sed ĉio legeblas tre flue.
Ĉiuj toponimoj estas esperantigitaj, inkluzive nomojn de malgrandaj polaj vilaĝoj kaj tio tre faciligas la legadon, ĉar mi kun teruro imagas vicojn de neprononceblaj, do nememorigeblaj polaj loĝlokoj kiuj multe obstakligus ĉiun alilandanon. Komentarioj ĉeestas, sed laŭ mi nesufiĉas kaj supozeble por multaj legantoj ĉiam restos enigmoj historiaj figuroj kaj eventoj, menciitaj en la teksto. Foje esperantigo de la personaj nomoj sekvas (verŝajne) originalan tekston anstataŭ originan lingvon. Pro tio kvankam mi sukcesis tuj rekoni sovetan marŝalon Konjev (pli ĝuste: Konev), nomo de lia kolego Zukov (Ĵukov) vere embarasis min.

Resume: se vi ŝatas la germanan literaturon, ne timas komplikajn, foje absurdajn tekstojn, kaj pretas grimpi tra tian legaĵon dum monatoj – bonvenon. Eble vi ne estos fascinita, sed certe ne elreviĝos kaj tiu libro sendube ornamos vian esperanto-bretaron.