Saturday, January 25, 2014

Hanojo kaj Hue

“Kial vi denove iras al tiu lando?” tio estis la unua reago de ĉiuj miaj konatoj post ekscii, ke mi planas reveni al la lando de la 97-a UK. Mi ne estas tradiciemulo, ŝategas diversecon, sed ĉi-foje reveno al la sama lando havis gravajn kialojn. Unue, tre plaĉas al mi la bela Vjetnamio kaj amikemaj vjetnamoj. Due, mi ankoraŭ ne vidis multajn vizitindajn lokojn, nek ĝuis la varman vjetnaman maron kaj belajn plaĝojn. Finfine, jen plej grava kialo: en Vjetnamio atendis min amikoj, kiuj ŝatus vidi min – tre bona afero por sola vojaĝanto.
Renkontiĝoj en Hanojo
Mi alvenis al Hanojo matene la 10-an de novembro 2013. Longa atendado de la bagaĝo (kutima por la flughaveno Noibai), sed jen mi jam sidas en taksio kaj kontraŭ 20 dolaroj veturas al la hostelo.


Mi neniam aĉetis planitajn vojaĝojn de turismaj firmaoj, do en tiu kazo mi ankaŭ faris ĉion memstare, kun helpo de la vjetnamaj amikinoj.




Flama mendis por mi ĉambron en Hanoi Nonprofit Hostel en malnova urboparto apud lago Hoan Kiem.



Malgranda, senfenestra kaj ne tre luksa, ĝi tamen tute sufiĉis por unu nokto kaj plene pravigis sian koston je 12 dolaroj.




Mi eĉ sukcesis uzi la sendratan interreton en mia ĉambro kaj en la unua etaĝo apud akceptejo staras pliaj komputiloj, libere uzeblaj kaj retkonektaj.


Mi alvenis Hanojon nur por vidi miajn geamikojn, do dumtage mi sencele vagadis tra la urbo, kolektante fotojn kaj impresojn.






Interalie mi vizitis la muzeon sur la insuleto de Hoan Kiem, kie mi renkontis ne nur la faman mumiigitan testudegon, sed ankaŭ ĝian pli junan (kaj tute vivan) posteulon, kiu ĝuis la varman veteron en surborda herbejo.


Vespere alvenis laŭkonsente la ĉarma Tran Anh, mia pariza ĉiĉeronino (pri tiu vojaĝo mi rakontos en alia raportaĵo). Ŝi de aŭgusto rehejmiĝis kaj nun adaptiĝas al sia (mal)nova vivo.


Sen la francaj fromaĝoj kaj sandviĉoj la junulino perdis 6 kg, kio igis ŝin pli vjetnameca, sed ne malpli bela. Post ekvidi min en la hostelo ŝi same varme ridetis, diris: “Bisou!” kaj brakumis min.


Poste ni veturis sur ŝia motorciklo al iu restoracio, specialiĝanta pri Hue-manĝaĵoj. Dum la vespermanĝo Anjo rakontis, ke nun ŝi laboras en la komerca televidkompanio VITV, kie okupiĝas pri vendado de ĝiaj servoj. Ŝi jam ne plu revas pri Parizo aŭ almenaŭ diras tiel. Nu, kion diri – parte mi komprenas ŝin, vivo estas plena je neatenditaj ŝanĝoj.


La restoracio estis bona, tute en vjetnama etoso. Kelneroj preskaŭ ne parolis la anglan lingvon, kio estigis la amuzan situacion. Apud ni sidis kelkaj maljunaj virinoj, kiuj malsukcesis interkompreniĝi kun kelnerino kaj turnis sin al Tran Anh kun helpopeto. Ili diris, ke dum multaj jaroj loĝis en Usono kaj nun kelnerino ne komprenas ilian vjetnaman parolon, do ĉu ŝi povus interpreti iliajn vortojn per la angla. Anjo kompreneble konsentis kaj ĉio solviĝis. Do mi observis kiel unu vjetnamo alparolis la alian helpe de la tria pere de la angla lingvo. Nian lingvon ili ankaŭ ne komprenis, do Anjo klarigis, ke tio estas “Esperanto – special language”. Poste ŝi diris, ke tiuj virinoj plej verŝajne estis ne vjetnamoj, sed kmeroj (ja post la Vjetnama milito multaj kmeroj el la delto de Mekongo fuĝis al Usono).


Kiam mi revenis al la hostelo tie jam atendis min Flama, ĉarma kiel ĉiam.


Poste alvenis aliaj esperantistinoj, ĉiuj sur motorcikloj – ĜojoNepoMidoriJena


Ni vespermanĝis en apuda kafejo, kaj post ĝia fermo aranĝis la veran vjetnaman amikvesperon – ni sidis surstrate sur malaltaj seĝetoj, manĝis nuksojn, trinkis sukon kaj babilis en mallumo, ĉirkaŭitaj de la pluvego, de kiu iom ŝirmis nin la hostela tegmento.


Mi disdonis al la junulinoj donacetojn, alportitajn el Rusio – espereble tiuj braceletoj el rusiaj valorŝtonoj memorigos al ili pri la fora rusa amiko.



Alveno al Hue
La 11-an de novembro matene mi devis flugi al Hue, biletoj estis aĉetitaj en Rusio. Verdire mi jam iom dubis pri efektivigebleco de tiu plano, ĉar de pli ol semajno ĉiuj amaskomunikiloj plenis je informoj pri la terurega tajfuno Haj-jano, kiu damaĝis duonon de la Filipinoj kaj nun iris al Centra Vjetnamio, do samdirekte kiel mi. “Ĉu vi ne aŭdis pri tiu tajfuno? – demandis min vjetnaminoj. – Ĝi ja iras rekte al Hue” – “Bone, – respondis mi, - speciale por tio mi kunprenis la fotilon. Mi povos fari raportaĵon”.


Tamen la knabinoj dubigis min, dirante ke plej verŝajne mia flugo estos prokrastita pro veterkondiĉoj, do mi kontrolu tion antaŭ forlasi la hostelon. Mi jam pretis resti en Hanojo por pliaj tagoj, sed matene telefonvokis min Nepo: “Hej, stultulo rusia, – diris la mokema knabino. – Mi telefonis al Vietnam Airlines, via flugo estas valida, do ek!”


La malgranda aviadilo estis plena je alilandanoj, ĉefe germanoj kaj francoj. Apud mi sidis la maljuna franca paro. “Parlez-vous français?” – “Ne”. La flughaveno en Hue estis malgranda, sed komforta. La bagaĝon mi ricevis post ne pli ol 15 minutoj, kio vere mirigas post pli ol unuhora atendado en la hanoja Noibai. Vetero tute ne memorigis pri iuj kataklismoj – suno brilis, homoj trankvile piediris aŭ veturis sur ĉiamaj motorcikloj. Mi telefonis al mia ĉi-urba amikino Suong por demandi ŝin pri plej oportuna transporto al la urbo, sed ŝi diris: “Ne, atendu min 5 minutojn. Kio pri la tajfuno? Ĝi lastmomente ŝanĝis la direkton kaj iris al Ĉinio”. Baldaŭ aperis griza Toyota Innova (ŝajne tio estas plej populara aŭto en Vjetnamio), el kiu eliris la bela Suong kaj ŝia edzo Tenh. 


Kun Suong mi interkonatiĝis antaŭjare, dum la 97-a UK en Hanojo. Tio estis mallonga renkontiĝo dum la ferma ceremonio, kiam mi, Kvinjo kaj Suong sidis surtrate apud la halo, manĝis, trinkis kaj babilis. Poste ni iom korespondis kaj jen la bonkora junulino invitis min viziti sian antikvan urbon kaj eĉ loĝi en sia domo. Ŝi havas en Hue malgrandan hotelon, sed: “Kial vi turmentu vin inter homoj, kiuj ne parolas Esperanton?” Ŝi mem lernis la lingvon pere de Lernu.net, proprainiciate kaj nun estas la sola esperantisto en Hue. Bedaŭrinde multaj hejmaj kaj labortaskoj malebligas al ŝi partoprenon en alilandaj esperanto-eventoj, do ŝia lingvouzado estas limigita al nura korespondado interreta. Mi ĝojas ke Esperanto interkonatigis nin kaj jam tio pravigas por mi ĝian lernadon.


Mi neniam vojaĝis helpe de turisma firmao laŭ komuna itinero kaj la tagoj pasigitaj en Hue estis plia argumento por mia speco de vojaĝado. Mi kunkape enprofundiĝis en la vjetnaman vivon: loĝis en la vjetnama domo, manĝis kaj ripozis kun miaj vjetnamaj geamikoj kaj eĉ partoprenis la geedziĝan feston en apudurba vilaĝo!


La duetaĝa domo de Suong kaj Tenh situas en urboparto, kiu konsistas el tiaj konstruaĵoj. Mallarĝaj, sed profundaj kaj ĉiam almenaŭ duetaĝaj tio estas tipaj vjetnamaj domoj. Suong rakontis, ke ili mem konstruigis ĝin sur la aĉetita post la geedziĝo tereno. La geedzoj kune mastrumas sian sepĉambran hotelon helpe de kelkaj kunlaborantoj kaj fojfoje aranĝas ekskursojn en la angla kaj franca parolataj de Suong (Tenh regas nur la vjetnaman, do helpas al ŝi kiel ŝoforo).


Ŝajnas, ke Suong neniam pensis pri uzado de Esperanto por promocio de sia hotelo en la urbo, kiun ĉiujare vizitas miloj da turistoj, sendube inkluzive de esperantistoj. Ŝia lingvaĵo ne estas perfekta, sed ajnakaze mi preferus loĝi en la hotelo kiun administras esperantisto kaj scii, ke mi havus potencialan amikon kaj helponton en fremda urbo. Espereble la aktiva rusia esperanto-vojaĝanto Vadim Biserov helpos al ŝi disvastigi la informon pri tiu hotelo kaj eble eĉ certagrade esperantigi ĝin.


La unuan tagon en Hue finis komuna vespermanĝo en la domo de miaj gastigantoj, kiun partoprenis ankaŭ Tinh, la frato de Suong kaj iu najbaro. Ni sidis sur disetendita surplanke tapiŝo, manĝis bongustaĵojn de Suong, drinkis rizan vodkon kaj babilis. Bona vespero.


Ĉirkaŭ ni kuris la vigla Milo, kvarjara fileto de Suong kaj Tenh, kiun ni laŭvoje forprenis de infanĝardeno. Li estas tipa moderna infano: tuj post eniri la domon li ŝaltis la tabulkomputilon, vizitis la Jutubon kaj ekserĉis por si animaciaĵojn – unu post la alia.


Mi donacis al li matrjoŝkon, pri kiu mi iomete dubis antaŭe (ĉu tiu ludilo taŭgos por knabo?) kaj la efiko estis la sama kiel al rusaj infanoj: li tuj kvietiĝis, sidiĝis surplanken kaj komencis dismunti-remunti tiun kvinopan pupeton. Trankvila infano – feliĉa patrino!

Friday, January 10, 2014

Kaptitoj (Prisoners): kiam homo konvertiĝas al demono

Kiam mia edzino proponis spekti tiun filmon, mi reagis iom skeptike: jen laŭvica trilero pri malaperintaj infanoj kaj ties serĉado. Mi eraris. La filmo estas ne nur spirkapta, sed ankaŭ pensiga.
Atentu, kiu plu sekvas – malkaŝas la intrigon!

Ĉu Sinjoro estas bonkora kaj se jes, do kial Li lasas malbonon al la mondo? Kial mortas, ofte ege terure, plej noblaj kaj senkulpaj dum aĉuloj plu vivas kaj prosperas? Ĉu homo povas kontraŭstari Dion? Jen kernaj demandoj, respondojn al kiuj pene serĉas herooj de la filmo.


La gepatroj perdas sian infanon, kiu mortas pro kancero. Antaŭe ili estis tre religiemaj kaj eĉ predikis diversloke la Dian vorton, sed tiu bato renversas ĉion. “De amo ĝis malamo estas nur unu paŝo” diras la proverbo kaj ĉi-kaze ĝi ege pravas. La malĝojo tiom trafis la korojn de tiuj evidente fortaj homoj, ke ili ribelis kontraŭ sia antaŭa Sinjoro kaj deklaris militon kontraŭ Li. Multaj personoj en la homa historio elektis tiun vojon, estiginte ateismon, foje eĉ agreseman. Sed nura malagnosko ne sufiĉis por kontentigi koleron de la gepatroj kontraŭ la perfidinta ilin Ĉionpova, kiu estas neatingebla kaj nevundebla. Do ili decidis mortigi… infanojn. Por kio? “Por ke aliaj homoj ankaŭ konvertiĝu al demonoj” klarigas la murdistino.
Tia konduto malgraŭ sia ŝajna frenezeco havas certan logikon. Se oni ne povas rekte lezi malamikon, do almenaŭ multigu liajn kontraŭulojn. Laŭ judismo kaj kristanismo, falinta anĝelo iĝas demono. Li scias, ke li pereos kaj la fino estos terura, sed li jam ne povas liberiĝi de malbono kaj plu militas kontraŭ Dio kaj Liaj estaĵoj. “Lasu la infanojn veni al mi… ĉar el tiaj estas la regno de Dio” (Mar 10:14) – Jesuo klare difinis malaĝulojn kiel siajn plej amatajn estaĵojn, imiteblajn kaj gardendajn. Do apenaŭ mirindas, ke nome ili iĝis viktimoj de Liaj kontraŭuloj. La historio rakontita de la kanada reĝisoro Denis Villeneuve montras sukceson de tiu taktiko.
La patro de unu kaptita knabino freneziĝas kaj decidas memstare savi sian filinon kontraŭ iu ajn prezo. Li forkaptas demenculon, kiun li konsideras komplica, kruele torturas lin kaj samtempe preĝas – sed kun ĉiam pli granda peno, ĉar la vortoj “..kiel ni pardonas malamikojn niajn…” ne plu konvenas al liaj agoj.
La polica enketisto estas pli malvarmsanga, sed ankaŭ li perdas la kapon kaj ne povas pensi pri io ajn krom tiu enigmo. Lian vizaĝon distordas tiko kaj en iu momento li eksplodas, kaptas la arestiton kaj batas lin kontraŭ tablo, postulante tujan konfeson. Kaj li tuj pagas tion: la arestito malingas lian pistolon kaj pafas en sian buŝon. Tiel lasta espero malkaŝi la aferon denove forvaporiĝas.
Tiu sinmortiganto, supozeble tute ne rilata al la krimo, ankaŭ estis entirita en la kontraŭdian militon – li ne povas mortigi iun (krom sin mem), sed diligente imitas infanmurdistojn kaj iliajn agojn. Lia domo plenas je serpentoj kaj infanaj vestoj, makulitaj de la porka sango kaj en korto estas enterigitaj rompitaj manekenoj.
Eĉ la homo plej proksima al Dio – sacerdoto, ne povis eviti tiun sorton kaj estis trafita de la nigra demona stampo. Antaŭ pluraj jaroj la patro de la mortinta kancerulo konfesis al li en preĝejo, ke li jam murdis 16 infanojn kaj daŭrigos sian militon kontraŭ Sinjoro. La konfesmistero mapebligas denuncon al la polico, do la sacerdoto turmentiĝis je malfacila elekto inter du pekoj kaj fine mem iĝis murdisto, mortiginte fiulon en sia hejmo. Eble pro tio jarojn poste la enketisto trovis lin vespere ronkanta surplanke inter malplenaj viskiboteloj. Ja eĉ farita pro plej bonaj intencoj krimo estas pagenda.
Alia grava simbolo, plurfoje ripetata en la filmo, estas labirinto. Nun transformiĝinta al la nura ludilo por infanoj kaj plenkreskuloj, komence ĝi estis inĝenia kreaĵo de metiisto Dedalo, danke al kiu reĝo de Minoo (kies dinastio nomiĝis en la helena labrys) tenis en subterejo monstron Minotaŭron. Tiun signon portis la ĉefa murdisto kaj arde desegnis lia posteulo-imitanto. La demenca knabo respondas post plurtagaj torturoj al la demando pri trovloko de la knabinoj: “Ili estas en labirinto”. Nome tie, en nigre malluma labirinto de homa animo nestas malbono, kiu ĉirkaŭprenis multajn heroojn de la filmo – krimulojn same kilel iliajn viktimojn.
Feliĉa fino ĉi-foje okazis, sed ne por ĉiuj. En lastaj kadroj ni komprenas, ke la ĉefa heroo plu restas kaptita en la subterejo kaj vane vokas helpon. La knabinoj estis liberigitaj, murdistoj mortigitaj, sed ĉu la demonigitoj iam sukcesos reakiri siajn homajn animojn kaj repaciĝi kun Dio, kies ordonojn ili rompis? Kiu entute lanĉis tiun militon, estigitan de la morto de la amata ido? Ĉu Dio mem?
“Voru, Sinjoro” ekkriis Curt Garrish el novelo “Reveninta Kaino” (“Cain Rose Up”) fare de Stephen King, kaj ellasis la ĉanon, sendante kuglon kontraŭ laŭvica homo, hazarde vidita en lia cellorno. Sed jen demando: ĉu Li aŭdas nin?

Thursday, January 9, 2014

“La meztaga demono” (The Noonday Demon) de Andrew Solomon – plej trafa libro pri depresio

Mi ŝategas tiun libron kaj konsilas legi ĝin al iu ajn. Espereble vi neniam alfrontis veran depresion (ne konfuzu ĝin kun nuraj emocioj kiel angoro, sopiro aŭ bedaŭro), sed mi certas, ke inter viaj geamikoj kaj parencoj ĝi trovis siajn viktimojn. Por solvi problemon oni unue rekonu ĝin kaj la libro “La meztaga demono. Atlaso de depresio” (The Noonday Demon. An Atlas of Depression) de Andrew Solomon estas plej bona gvidilo en tiu regno de ombroj.
Kontraŭ mitoj kaj antaŭjuĝoj
Mi estas homo kun forta volo, kiu neniam lasas la manojn fali kaj ĉiam asertas, ke onia sorto dependas nur de oni mem. Se diri sincere, mi certagrade subtaksis la gravecon kaj forton de tiu malsano, pri kiu ni ĉiuj aŭdas tiom ofte, sed konas tiom malmulte. Mi pensis, ke tio estas ĉefe problemo de la manko de volo, malkapablo de homo digne kontraŭstari sortobatojn. Do kiam la parencino diris, ke ŝi ne povas viziti mian edzinon en malsanulejo, ĉar pro sia depresio ŝi ne povas eliri la hejmon kaj transiri la straton, mi pensis: “Kia stultaĵo! Ŝi ja havas plenpovajn piedojn kaj manojn, do ŝi povus iri, necesas nur devigi sin fari tion”. Nun mi pretas agnoski mian eraron.


“Se mi paŝus per apogbastonoj, ili ne devigus min danci” – amare rezonas unu el heroinoj de la libro, kiun parencoj provis promenigi surstraten. Mi ne havas argumentojn por obĵeti tion. Bedaŭrinde en nia socio ĉio ligita al la psiko (oni povus nomi tion animo) estas malalte taksata. Homo kun vundita brako aŭ pneŭmonio estas rigardata kompatindulo trafita de malfeliĉo, dum homo kun depremita psiko estas konsiderata malfortulo, eĉ sentaŭgulo, kiu mem kulpas pri sia malvenko en vivbatalo.
Andrew Solomon tute renversas tiun bildon. Argumenteble kaj klare li pruvas, ke depresio estas malsano same forta, danĝera kaj ofte sendependa de la homa konduto, same kiel fizikaj problemoj. Fakte ankaŭ ĝi havas fizikan bazon, ŝanĝante la kemiajn procezojn en homa cerbo. Pro tio estas tiom malfacile kontraŭstari ĝin per nura volo kaj ofte necesas uzi ankaŭ medikamentojn. La aŭtoro plurfoje tuŝas tiun aspekton de la problemo, aparte gravan, ĉar inter laikoj estas vaste disvastiĝinta la antaŭjuĝo rilate kontraŭdeprimajn kuracilojn. Oni moke nomas ilin “feliĉigaj piloloj”, priskribas plurajn flankefikojn kaj asertas, ke en multaj kazoj ili povus esti anstataŭigeblaj per socialigo de la malsanuloj. Li ankaŭ subtenas diversajn nemedikamentajn metodojn, ekde psikoanalizo ĝis nadlopunkturo. Dum labori pri ĉi libro li plu serĉis kuracadon por si mem, do preskaŭ ĉion ĉi li elprovis, inkluzive eĉ ekzotikan afrikan riton kies celo estas forpelado de demonoj.
Tamen ruĝalinie tra la verko etendiĝas ideo, ke ĉar depresio estas “normala”, reala malsano, do ĝi bezonas same normalan, kompleksan kuracadon, inkluzive medikamentojn. La aŭtoro priskribas historiojn de multaj homoj, kies vivoj estis preskaŭ tute detruitaj de la malsano, sed mirakle renoviĝis post la farmacia kurso. Li mem ĝis nun ĉiutage prenas kelkajn kuracilojn, eble tio daŭros dumvive, sed tiu fakto ne tre ĝenas lin. Neniu proponas, ke kormalsanulo ĉesigu preni tablojdojn kaj atendu ĝis lia koro moliĝos kiel spongo, – argumentas Andrew Solomon. – Kial homo trafita de depresio devas konduti alie?
Sed oni ne pensu, ke tiu pli ol 600-paĝa volumego estas dediĉita nur al la serĉado de ekvilibro inter tablojdoj kaj nekemiaj kuracmetodoj. Fakte tio estas vera encikplopedio de depresio, prezentanta plej diversajn flankojn de la problemo. Historio de la malsano kaj ĝia kuracado, rolo de narkotikaĵoj, suicido kaj suicida konduto, sekso (inkluzive detalan esploradon de samseksemo, eble ĉar la aŭtoro mem estas ambaŭseksemulo), malriĉeco kiel kialo kaj sekvo de la malsano, ŝtata politiko rilate la problemon (kompreneble en Usono) – eble tio estas tro multe por ordinara leganto, sed mi sincere demetas la ĉapelon antaŭ tiom grandega kaj skrupula laboro. La altan kvaliton de la esploro konfirmas ĉirkaŭ 600 referencoj kaj piednotoj fine de la libro – por mi kiel (iama) sciencisto tio estas grava indiko de la serioza esplorado.

Kial ne en Esperanto?
Mi estis feliĉa legi tiun libron en la rusa, sed bedaŭras, ke ne povis fari tion en Esperanto. Estas bona afero legi en la Lingvo Internacia plurajn klasikaĵojn de la monda literaturo. Sed mi apenaŭ erarus, dirante ke 80 % de ĉiutagaj legaĵoj en denaskaj lingvoj konsistigas pli aktualaj libroj kaj ke tio validas eĉ por esperantistaro. Do kial tia diferenco inter “ekstera” mondo kaj Esperantujo, ja temas pri la samaj homoj kun samaj gustoj kaj vivmanieroj? Iu diros, ke famaj nomoj kaj titoloj garantias pli bonan vendadon, sed ĉu vere malmultas tiuj aktualaj? Aŭtorrajtoj laŭ mi ankaŭ estas en multaj kazoj solvebla afero, kion pruvas sukcesaj eldonoj de la libro Noam Chomsky kaj libroserio de la famegaj (en Rusio) fantastoj Strugackij-fratoj kaj Sergej Lukjanenko fare de Impeto.
Do la plej grava obstaklo laŭ mi estas ke esperantistoj ne konsideras Esperanton serioze, kiel veran lingvon, do esperanto-eldonaĵoj estas rigardataj kiel intelektuala ludilo por plenkreskuloj, ne kiel informfonto. Oni plendas pri la oficialigo de Esperanto en lernejoj aŭ eĉ sur ŝtata nivelo, sed samtempe uzas ĝin nur por amika babilado kaj kreado de senĉesaj (kaj sensencaj) Fejsbuk-bildoj “Vivu Esperanto!” Ĉu aliaj vojoj neeblas? Mi jam provis uzi Esperanton por ĵurnalismo kaj komerco kaj ambaŭkaze konvinkiĝis, ke tio funkcias. Do se vi volas, ke la mondo kredu vin, unue vi mem kredu je vi. Uzu Esperanton por praktikaj celoj, atingu sukceson kaj tiam homoj proprainiciate sekvos vin.

P.S. Mi aldonu, ke tiu temo jam aperis en esperanto-eldonaĵoj. Ekzemple en Beletra Almanako 11 estis publikigita eseo “Mensa malsano”, kies aŭtoro estas fama hispana esperantisto Pedro Hernández Ubeda (jen bloga versio). Multaj liaj pensoj tute kongruas kun tiuj de Andrew Solomon, do supozeble esperanto-versio de tiu libro jam trovus liapersone almenaŭ unu leganton. Ĉu solan? Apenaŭ. Post finlegi ĝin, mi konvinkiĝis, ke inter miaj konatoj estas almenaŭ du aŭ tri homoj kun evidentaj simptomoj de la depresio kaj nun mi multe pli bone komprenas ilian konduton. Mi certas, ke en la sama situacio troviĝas ĉiuj aliaj esperantistoj, plej ofte homoj mezaĝaj, kun sufiĉe grava vivosperto. Do potenciala legantaro ekzistas, mankas nur legaĵoj. Ĉu tio daŭros longatempe?