Friday, May 30, 2014

Kapitano Filips (Captain Phillips): renkontiĝo de herooj

La filmo simpla, sed ne malbona – tiel mi povus priskribi la plurfoje Oskar-nomumitan verkon de Paul Greengrass. Tamen ĝi pensigis min pri tute alia afero, tre malproksima de la piratado kaj kuraĝa batalado kontraŭ ĝi.
Malkutima banalaĵo
Ĉu vi jam spektis tiun ĉi filmon? Faru senĝene, mi konsilas. Se vi havas liberan vesperon kaj volas iom malstreĉiĝi, rigardante kiel aliuloj kuras, krias, mansvingas kaj batalas dum vi etendiĝas sur brakseĝo kun pokalo da ruĝa vino enmane, do jen bonega elekto.


“Kapitano Filips” rakontas historion de la samnoma usona ŝipestro, kiu en aprilo 2009 gvidis kontenerŝipon apud la somalia bordo, alfrontis atakon de lokaj piratoj kaj post longdaŭra kaj pena klopodado sukcesis eliri tiun situacion viva, same kiel lia ŝipanaro. Tipa holivuda feliĉ-fino, ĉu ne? Tamen mi rimarkis en tiu verko kelkajn malkutimaĵojn, kiuj aldonis al la banala aventurfilmo iom pli fajnan guston.
Unue, la filmo komenciĝas de la sceno en somalia vilaĝo. Do komence ni vidas “malbonulojn” kaj nur poste “heroojn”. Krome tiuj malbonuloj aspektas pli mizeraj kaj kompatindaj ol malicaj kaj sangavidaj. Poste ni plurfoje vidas, ke tiuj homoj okupiĝas pri la piratado ne pro sia natura aĉeco, sed pro malfeliĉo naskiĝi en la lando, kiu militas dum jardekoj kaj kie regas plej granda ĥaoso en la mondo. Bandestroj kaj klanestroj puŝas ilin al la marrabado same forte kaj senevite kiel nekovrita hipoteko kaj pagota universitato por idoj pelas al transmaraj vojaĝoj usonajn maristojn.
Dum la eventoj disvolviĝas ni vidas afrikanojn kiel homoj needukitaj kaj malĝentilaj, sed kuraĝaj kaj nervofortaj. Ili ne timas kontraŭstari la plej fortan mararmeon en la mondo, ne kapitulacias eĉ antaŭ grandega militŝipo kaj batalas ĝis lasta minuto. Tio meritas estimon malgraŭ malestimindaj intencoj de tiu batalo. Al mi tiu reĝisora vidpunkto memorigas alian bonan filmon – “Mi estis soldatoj” (We Were Soldiers”). Ĝi ankaŭ glorkantas heroaĵojn de usonanoj (ĉi-kaze batalantaj en Vjetnamio), sed same honeste montras ke ilin kontraŭstaris ne malpli sentimaj, animfortaj kaj saĝaj homoj. Do se informoj pri malpermeso de tiu ĉi filmo en Vjetnamio estas veraj, tio nur plian fojon pruvas ke impostpagataj idiotoj prosperas en ambaŭ landoj.
Dua trajto de la filmo, kiu altiris mian atenton, estas plurfaceta karaktero de la ĉefheroo. Kapitano Filips kompreneble estas bravulo kaj kuraĝulo, danke al ruza kaj forta baraktado de kiu estis savita la ŝipo kaj la teamo (mi lasu flanken disputojn pri kiu estis vera heroo en tiu historio, ĉar nun ni parolas pri la verko, kiu kvankam bazita sur memoraĵoj de la kapitano, jam vivas apartan, sendependan vivon).
Mi ne scias, ĉu ni danku pri tio la reĝisoron aŭ Tom Hanks kiel ĉefaktoron, sed la rezulto evidentas – anstataŭ atendita agaca kaj teda unudimensia heroo sen timo kaj riproĉo ni vidas la bildon sufiĉe realan, homon kiun ni povas kunsenti. Plejparton de la filmo li kompreneble elmontras ŝtalajn nervojn kaj diablan inventemon, kio streĉigas intrigan spiralrisorton. Sed fine ni jam vidas ne “feran homon” el bildstrioj, tiom ŝatataj de la usonanoj, sed vivan ulon, kiu jam malesperiĝis, elĉerpis siajn fortojn kaj volas nur ke ĉio finiĝu ien ajn. Heroo larmas kaj lamentas – jen malkutima bildo por tiuĝenraj verkoj kaj pro tio ĝi pli meritas atenton.

Senpartie, senarmile
Tiaj filmoj estas apenaŭ pensigaj, sed al mi post kelkaj tagoj alvenis tamen la penso, instigita de “Kapitano Filips”. Fakte en la filmo estas almenaŭ la du ĉefaj herooj – la kapitano de la usona ŝipo kaj tiu de la somalia boato. Ili ambaŭ estas sentimaj kaj fortaj. Ambaŭ respondecas pri siaj teamoj kaj familioj. Kaj ambaŭ ne rajtas malgajni, kvankam malamiko tute ne elvokas en ili malestimon. Fine la kaptota somaliano respondas malĝoje al la konsilo de la usonano reveni al normala fiŝkaptista vivo: “Tio eblas en Usono, sed ne en Somalio”. Pro tio lia demando: “Ĉu miaj amikoj estas mortigitaj?” sonas amare eĉ malgraŭ manko de alternativo en tiu situacio.
Mi rememoras alian heroon, kiun mi konas pli proksime – rusian aviadilestron Vladimir Ŝarpatov, nun loĝantan en mia urbo Tjumeno. Same kiel multaj liaj kolegoj post disfalo de Sovetunio kaj kolapso de ties ekonomio li perlaboris monon en privataj kompanioj tra la mondo. En aŭgusto 1995 stirata de li aviadilo, ŝarĝita je armiloj por la Norda Alianco, estis kaptita de la Talibano. La tuta teamo estis ostaĝigita kaj troviĝis en Kandagaro ĝis jaron poste ili sukcesis aranĝi arogan fuĝon. Diference de la usonaj maristoj ili bonege sciis, ke neniu en Rusio (krom parencoj kompreneble) vere zorgas pri ilia sorto. Neniu specnazo alvenos, neniu elaĉeto okazos. Do ili agis tute memstare, senarmiginte gardistaron kaj forfluginte en tiu aviadilo tra Irano al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.


Poste ili estis renkontitaj en Rusio kiel herooj, Vladimir Ŝarpatov estis honorigita Heroo de Rusio – plej alta distingo de nia lando. De tiam li estas ofte intervjuata, alvokata al politikaj kunvenoj, iĝis deputito, ktp. En 2010 surbaze de tiu historio estis farita filmo “Kandagaro”.
Mi foje renkontiĝis kun Vladimir Ŝarpatov en lia hejmo. Ni babilis dum kelkaj horoj, rigardis fotojn kaj malplenigis botelon da bona viskio “8 p.m.”, aĉetitan de li dum flugo al Skotlando. Li estas homo simpla kaj tute ordinara laŭaspekte, neniu povus rekoni en li heroon se oni renkontus lin surstrate. Eble nur unu fojon en sia vivo li mobilizis la tutan sian volon por aranĝi tiun fantastan fuĝon el islamisma kaptejo.
Nun li estas ano de porregistara partio kaj kunsidas en regiona parlamento. Kompreneble li aŭdigas postulatajn de li paroladojn, subskribas peticiojn kaj deklarojn (inkluzive kontrausonajn) kaj diversmaniere pupservas en la putinisma spektaklo, ne tre multe meditante pri tio.
Sed jen pri kio mi ekpensis: kio okazus se tiuj tri homoj – somalia pirato, kapitano Filips kaj rusia aviadilestro Vladimir Ŝarpatov – renkontiĝus en iu neŭtrala teritorio? Sen partioj kaj armiloj, simple kiel homoj kun homoj. Ĉu ili sukcesus trovi komunan lingvon kaj temojn priparolindajn? Mi certas ke jes. Ŝarpatov malŝtopigus plian viskibotelon, la somaliano elprenus freŝkuiritajn fiŝojn kaj la kapitano Filips ĝissate manĝigus ĉiujn per siaj maristaj anekdotoj kaj historioj, sendube abundaj kaj ĝujindaj. Ili gaje pasigus kelkajn horojn kaj poste disirus, forte premante la manojn kaj promesante unu al alia baldaŭ aranĝi sekvan renkontiĝon.
Bedaŭrinde tio estas nur frukto de mia fantazio. Ĉu?

Saturday, May 17, 2014

12 jaroj da sklaveco: historio pri piemaj torturistoj

Instrua historio pri la reciproka sklavigo, de kiu suferas ambaŭ flankoj – viktimo kaj ekzekutisto.
Mi tre malmulte konas pri la historio de la usona sklaveco – same kiel plejparto de miaj samlandanoj. Kiam mi estis infano (do en la 1970-1980-aj jaroj) ĉiuj samaĝuloj miaj legis romanon “La Kabano de Onklo Tom” aŭ almenaŭ aŭdis pri ĝi. Kaj sendube ĉiuj legis “La Aventuroj de Tom Sawyer” aŭ spektis la popularan sovetan filmon de 1982 surbaze de tiu romano. Do mi tre miris, kiam mia pli juna kunlaborantino (kun altlerneja diplomo enpoŝe) demandis: “Ĉu nigruloj vere estis alportitaj al Usono de Afriko? Mi pensis, ke ili estis indiĝenoj de tiu lando”.


Tamen mi ne konsideras tiun filmon laŭvica animprema historio pri suferoj de la afrikaj sklavoj kaj krueleco de la plantistoj. Mi pensas, ke la reĝisoro pensas same kaj nome pro tio li meritas sian Oskar-premion.

Banala malbono
Kompreneble ambaŭ menciitaj aferoj estas malavare prezentitaj en la flmo. Do oni vidas kiel senkulpaj nigruloj estas vipataj, seksperfortataj kaj eĉ murdataj de la senkoraj blankuloj. Tamen ne tio estas ĉefa mesaĝo, kiun penas transdoni al ni la aŭtoro.
Unue, ni komprenu kiel entute eblis tia infero surtera. Kiam mia edzino vidis la ĉefan heroon preskaŭ pendi je la ŝnuro, ĉirkaŭvolvita ĉe lia kolo, do aparte ŝokis ŝin eĉ ne tiu sovaĝeco, sed la trankvilo, kiu ĉirkaŭais ĝin. Oni vidas kiel matene homoj eliras surkorten, virinoj okupiĝas pri mastrumado, infanoj gaje kuras tien-reen kaj neniu atentas viron, kiu anhelas kun la maŝo ĉe la kolo kaj je lastaj fortoj savas sin stare sur la fingropintoj. Bela filino de la plantistoj por unu minuto ĵetas rigardon de sur balkono kaj trankvile foriras. Kial? Respondo estas simpla: ĉar tio estis kutima afero, ĉiutagaĵo de la sudusona vivo tiutempe. Nun ni ne povas kompreni kiel oni senĝene observas la turmentadon de la homo, eĉ se temas pri krimulo. Sed la bildo tute ŝanĝiĝus se ni farus nur unu cedon al sia konscienco kaj dirus al si: ne, tio ne estas vera homo.
Usonaj sklavistoj sukcesis pri tio, do ili facilanime torturis nigrulojn, konsiderante ilin stultegaj bestoj aŭ almenaŭ infanoj, kiuj bezonas striktan gvidadon kaj foje patrecan punon. Pro tio eĉ la unuaj, relative plej bonaj majstroj de la ĉefa heroo kondutas strange por niaj nunaj moralaj standartoj. La majstrino ordonas bone manĝigi alvenintajn sklavojn kaj sugestas al ili ripozi. Sed samtempe ŝi konsilas al la nigrulino, disigita de siaj infanoj kaj pro tio disŝiranta sian koron per plorado: “Manĝu bone kaj infanoj estos forgesitaj”. Post kelkaj tagoj ŝi jam pli malmole deklaras: “Mi ne toleros tian malesperiĝon en mia domo!”
Do jen plej ĝusta recepto kiel alkutimiĝi al nekredebla krueleco: imagu ke iuj homoj ne estas veraj homoj. Ne gravas, ĉu tio estos judoj, nekristanoj, malamikoj de la popolo, azianoj aŭ kontraŭleĝaj enmigrintoj. Tio sufiĉas. Post tio oni povas fari ion ajn kaj konsideri sin bona homo kaj eĉ heroo. Nome pro tio Heinrich Himmler diris, ke oni devus entombigi kun miloj da judaj kadavroj kuprajn memorŝildetojn – por ke homoj sciu “heroojn de la bataloj, kiujn postaj generacioj ne plu bezonos fari”. Malhazarde la hutuaj murdistoj, kruele mortigintaj en Ruando kaj Burundo ĉirkaŭ milionon da siaj tuciaj samlandanoj, nomis ilin “inyenzi” – insektoj. Pli facilas dispremi insektaĉon ol murdi sian senkulpan najbaron.
Due, la aŭtoro bonege montras al ni, ke sklaveco perturbas kaj kripligas ambaŭ flankojn – samgrave sklavojn kaj sklavigantojn. Oni vidas kiel plantistoj ĉiam transŝultrigas siajn psikologiajn, familiajn kaj aliajn problemojn sur siajn nigrajn “pekokaprojn”. Plej klare tion elmontras Edwin Epps, psikopato kun sadismaj inklinoj, kio bonege kombiniĝas en lia animo kun profunda religiemo. Li malakordas kun sia edzino, ŝajne estas ne tre sukcesa en lito kaj la tutan sian koleron tiu geedza paro elverŝas sur siajn sklavojn.
Tio estas ekstrema ekzemplo, sed ĉio dirita ripetiĝas en ajna plantista bieno en pli aŭ malpli simila maniero. Eĉ “bona sklavisto” William Ford evidentiĝas senpova sklavo de la sociaj antaŭjuĝoj kiam lia subulo, blankulo-ĉarpentisto John Tibeats provas mortigi lian “tro memestiman” sklavon. Li ne povas kontraŭstari la sociajn kutimojn, do pleja bono kiun li povas fari estas vendi la nigrulon por tiele forigi lin de sia bieno.
Do oni vidas ĉi-kaze la same kriplan socion, kiun ni alfrontas jarcenton poste en la filmo “Servistaro”. La socion en kiu iu ajn maniulo, psikopato kaj sadisto estas konsiderata pli valora ol plej alte edukita kaj bonkora nigrulo. La eks-gardisto alveninta plantejon kiel preskaŭ samranga al nigruloj dunglaboristo, rakontas ke li multege drinkis por dronigi en la alkoholo sian korpremon. Ĉar estante sklavgardisto oni bestiĝas kaj perdas la homan naturon aŭ drinkegas por ke tiu infera maljusteco ne tuŝu vin pli profunde – tiel li klarigas. Sekvonttaga perfido fare de li evidentigas, ke eĉ ĉiama ebriiĝo ne sukcesas savi homan animon, almenaŭ li pri tio tute fiaskis.

Ĉu progreso senevita?
Por mi tiu ĉi filmo estas bonega ekzemplo de la gravaj ŝanĝoj, kiujn spertis la usona socio dum lastaj 150 jaroj. En la mezo de la 19-a jarcento la usonanoj grandparte kredis, ke la nigruloj estas duonbestoj, kiujn oni tenu fermane kaj instruu alterne per edifo kaj vipo. En la 1960-aj jaroj ili jam opiniis la nigrulojn tolereblaj, sed plu neplenvaloraj. Kiam en la 1980-aj Jesse Jackson kandidatiĝis por la prezidanta posteno ĉiuj konsideris tion nura propaganda ago – ja Usono ne povus havi nigrulan prezidanton. Pasis nur kvaronjarcento kaj ĝi jam havas lin kaj voĉdonas por li dufoje.
Simila historio okazis pri samseksemo. En la 1960-aj jaroj samseksemuloj ne rajtis enmigri Usonon – same kiel kontaĝa malsanulo. Tio estis oficiale agnoskita malsano, cetere malgraŭ ĉiuj penoj nekuracebla. Nun gejoj rajtas militservi, certaj usonaj ŝtatoj laŭleĝigis la samsekseman geedziĝon kaj ajna malĝentila kontraŭgeja eldiro elvokas drastan publikan reagon. Tiu ŝanĝolisto estas daŭrigebla.
Rusio en la 1990-aj jaroj similis al Usono en la 1930-aj kun ĉionpova krimularo, malkaŝa korupto kaj mizerado de la popolo. En la 2000-aj ni atingis (pli-malpli) la nivelon, kiun la usona socio trapasis en la 1960-1970-aj jaroj. Kien ni iros poste? La vivo montros.

Friday, May 9, 2014

Libroŝtelistino (The Book Thief): trafa Oskar-plado

Iuj reĝisoroj ŝatas plaĉi al publiko, aliaj celas filmokonkursojn, sed plej lertaj sukcesas samtempe trafi la korojn de amaso kaj elito. Brian Percival estas bona ekzemplo de tiaj feliĉuloj.
Impreso kiun postlasas lia kreaĵo grandparte dependas de oniaj antaŭaj spertoj. Mia amikino – juna virino, klera kaj saĝa, kun historia magistriĝo – reagis tre pozitive. “Imagu, ni kutimas konsideri tiutempajn germanojn kiel nuraj nazioj, aro de fanatikuloj. Sed la filmo montras, ke ankaŭ inter ili estis diversaj homoj kaj estis homoj, kiuj savis aliajn – infanojn kaj judojn, kaj ili ne subtenis Hitleron!” Tio estas normala reago de la rusiano, kiu ĝenerale ne tre multe scias pri la Holokaŭsto kaj la kontraŭnazia rezistado. En Sovetunio oni multe parolis pri la Dua mondmilito (pli ĝuste pri la Granda Patruja milito, do la kontraŭstaro de Sovetunio kaj la nazia Germanio kun ties aliancanoj), sed oni nur preterire menciis kontribuon de aliaj landoj en la venko super faŝismo kaj preskaŭ tute silentis pri la esktremado de la judoj.


Mi konas tiun parton de la historio pli bone, multe legis pri la Dua mondmilito ĝenerale kaj la Holokaŭsto aparte, kaj spektis plurajn filmojn priajn – de Listo de Schindler ĝis Falsistoj kaj Flamo kaj Citrono, sen mencii vere bonegajn sovetiajn filmojn kaj librojn, bedaŭrinde (ankoraŭ) tre malmulte esperantigitajn. Do kion mi konkludu pri tiu Oskar-premiaĵo?
Ĝi estas bona por la unua konatiĝo kun la temo. Antaŭ spektanto paŝon post paŝo disvolviĝas la ĉefaj eventoj de la epoko: naziaj torĉomarŝoj, la Olimpiko en Berlino, la Kristala nokto, deportado de la judoj, totala mobilizado kaj fine tapiŝbombado de la germanaj urboj. Ili trapasas antaŭ viaj okuloj kvazaŭ paĝoj en la historia lernolibro kaj estas facile rekoneblaj – kompreneble se vi almenaŭ trafoliumis ĝin antaŭe.
Ĉeestas ĉiuj elementoj de la bona plado tiuspeca. Malgranda knabino kun brilaj okuloj (supozeble filino de komunistoj, forsenditaj al koncentrejoj). Bonkoraj pliaĝuloj kiuj malakceptas faŝismon kaj kontraŭstaras ĝin per silenta interna rezistado. Ĉarma juda adolto, kiu pasigas monatojn en la kelo, sed fine forlasas ĝin por ne endanĝerigi siajn savintojn. Fanatikaj nazioj, pretaj bruligi ne nur librojn, sed ankaŭ homojn por plifirmigi sian potencon. Trankvila muziko de John Williams bone akordiĝas kun la mielvoĉa Morto, kiu prezentas al ni tiun historion.
Mi povas mencii plurajn scenojn, kiujn mi konsideras brila eltrovaĵo de la reĝisoro kaj scenaristo. Memorindas la ĝoja Kristnasko kun neĝolukto kaj komuna manĝo, kiun aranĝis la inventema bonkorulo Hans Hubermann por la juda knabo, kies tagoj kaj noktoj senevite pasas en la subterejo kvazaŭ li estas ne judisto, sed antikva kristana en katakombo. Interesa estas la ambigua figuro de lia edzino Rosa Hubermann, en kies koro sub malmola eksteraspekta krusto nestas amo kaj kompato. Impresas ankaŭ la edzino de la urbestro, kies vivo dronas en la tristo pri la filo, malaperinta en la antaŭa milito. Ĉiu spektinto daŭrigu kaj modifu tiun liston laŭplaĉe.
Tamen mi se ne tute, do almenaŭ parte konsentas kun la usona recenzisto Stephen Holden, kiu nomis la filmon “senhonta ekzemplo de la Oskar-avida holokaŭsta kiĉo”. Kial? Mi ne scias ĝuste. Mi nur sentas ion, malfacile esprimeblan. Troa dolĉeco, senriproĉa gliteco, malkaŝa sentimenteco de la rakonto. Ĉiuj roloj estas klare definitaj, ĉiu periodo markita per sendubigaj signoj: la Kristala nokto – disbatitaj vitrofenestroj, deportataj judoj – flavaj David-steloj, nazia regado – svastiko sur ruĝblankaj flagoj. Mi komprenas ĉiun signon kvazaŭ legante bildolibron.
Sed mi preferas verajn librojn, kiuj konsistas sole el nigraj literoj kaj blanka spaco inter ili. Ĉion alian mi konstruu mem per mia imago, personaj sperto kaj pensmaniero. “Libroŝtelistino” ne lasas al mi tian spacon, proponante jam pretan por konsumado produkton, sufiĉe bonkvalitan kaj facile digesteblan kiel ajna plado en bona rapidmanĝejo. Oni povas komenci de tio, sed poste nepre iru al restoracio. Alikaze vi neniam ĝuos la veran kuirarton.