Mi ĉiam agnoskas, ke mi estas esperanto-vojaĝanto, do la UK-oj ĉefe interesas min kiel unikaj ebloj viziti forajn landojn akompane de samideanoj. Do mi mendis ekskursojn preskaŭ por ĉiu tago kaj ne bedaŭras pri tio. Ĝenerale ili estis bone organizitaj kaj gviditaj, kvankam eĉ ne unu fojon mi vidis lokan esperanto-ĉiĉeronon – nur alilandanojn, kiuj intrepretis rakonton de la anglalingva gvidisto. Do kiam foje alveninta buso ne sukcesis enspacigi ĉiujn ekskursantojn, oni aranĝis la duan kun nur anglalingva ĉiĉerono kaj esperantistoj estis kontentaj. Samtempe mi plian fojon konvinkiĝis, ke mi devas lerni la anglan lingvon, kiu estas vere bezonata eĉ por ĝui la kulturan programon de la esperanto-aranĝoj. Ekzemple la ekskursoj “Balena rigardado” kaj “Stykkishólmur – Borgarfjörður kun Breiðafjörður-boatekskurso” okazis je 90% en la angla, do mi nur malmulton komprenis. Aliflanke tiu “interpret-teknologio” sendube multe faciligas la taskon, ĉar tiele oni povas aranĝi la “esperanto-ekskursojn” en iu ajn loko, eĉ se lokaj esperantistoj tute mankas.

Urba rigardado
La 27-an de julio mi partoprenis mian unuan ekskurson kun tiu nomo. Ĝi komenciĝis je la 13-a kaj finiĝis je la 16-a horo. Nia intrepretisto estis la ŝercema Francesco Maurelli, kiu rimarkis ke la islanda vetero estas ŝokiga por li kiel italo, sed tute kutima por li kiel skoto (li nun loĝas en Skotlando). Li estis tre atentema, zorgeme kalkulis kaj nomvokis ĉiujn kaj dum la tuta vojaĝo bone intrepretis, nur foje metante en sian parolon strangajn vortetojn kiel “kapitalo” (anstataŭ “ĉefurbo” ks).


Ni traveturis la urbocentron, vizitis urborandojn kun modernaj kvartaloj de pluretaĝaj domoj konstruitaj en la 1960-aj – 1980-aj jaroj (tre similaj al tiuj en Rusio, do ne interesaj). Unua halto okazis apud la Perlan – bela urba kaldronejo kun duonsfera tegmento, staranta sur monteto Öskjuhlíð.


Ĝi estis konstruita en 1991 por kolekti varman akvon el termofontoj kaj distribui ĝin tra la urbo. Termofontoj estas tre vaste uzataj en Islando kaj sendube multe subtenas prosperon de tiu malgranda nacio. Post reveni hejmen mi rakontis pri tio al ĝenerala direktoro de mia kompanio – geologo kun plurjara sperto. Li konfirmis utilecon de tiuj subteraj riĉaĵoj kaj nur bedaŭris, ke la samaj termofontoj en Rusio (ekzemple en Kamĉatko) estas preskaŭ tute ne uzataj. Jen plia islanda leciono.


Ĉiĉerono diris, ke nun Perlan estas ne tiom grava por la urbo, ĉar vintroj iĝas ĉiam pli varmaj, averaĝa temperaturo apenaŭ superas nul gradojn. Do iom post iom tiu ejo transformiĝas al la kultura centro.


Jam nun en la Perlan oni povas viziti ekspoziciojn, butikojn kun suveniroj kaj lokaj specifaĵoj, ripozi en kafejo, ktp. De sur tegmento vidiĝas la tuta Rejkjaviko kaj pere de teleskopoj (pagendaj per moneroj) oni povas vidi ĉiujn detalojn. 


Apude fontanas gejsero, spektinda pro alta akvostrio kiu neatendite saltas de subterejo post kelkminuta paŭzo kaj post mallonga erupcio denove malaperas.


Mi jam havis eblecon konatiĝi kun la urbo, sed ĉi-kaze avantaĝo estis, ke mi povis ricevi informojn de lokulo. Ĉiĉerono diris, ke Islando havas altajn impostojn, sed homoj pagas ilin senĝene, ĉar plejparte ili revenas per bonaj malsanulejoj, lernejoj, vojoj, ktp. La vivo estas multekosta, sed sekura kaj trankvila. Distanco inter plej riĉaj kaj plej malriĉaj socitavoloj estas ne tre granda, kion pruvas ekzemple manko de kvartaloj elitaj kaj slumaj.


La fama Björk loĝas en ordinara domo ĉe la marbordo. La prezidanta rezidejo troviĝas apud la urbo kaj rekoniĝas danke al ruĝa tegmento. Loĝejo el tri aŭ kvar ĉambroj kostas 200 ĝis 300 mil eŭrojn. Domo kostas almenaŭ 400 mil eŭrojn. La ĉiĉerono ŝercis, ke sola organizita krimgrupo en Islando estas bankoj kaj aldonis, ke kiam komenciĝis la financa krizo la registaro subtenis ne bankojn, sed homojn, kaj lasis la bankojn bankroti. La lasta frazo elvokis ardan aplaŭdon de la ekskursantoj.


La Nacia muzeo de Islando estis la dua kaj lasta haltopunkto de nia ekskurso. Sufiĉe granda, bone aranĝita, kun modernaj ekspozicioj – mi vere ĝuis tiun lokon. Bedaŭrinde ni havis nur 45 minutojn, tute ne sufiĉajn por eĉ kure trarigardi muzeajn trezorojn.

Skálholt
La 22-an de julio mi partoprenis la ekskurson, kiu prezentis dum unu tago la tri ĉefajn specojn de islandaj vidindaĵoj. Unue ni alvenis al la malgranda preĝejo Skálholt, situanta sur monteto inter vastaj kaj vakaj kampoj, kiuj tiom similigas Islandon al Rusio. 


Dum pluraj jarcentoj tiu ĉi loko famiĝis kiel supera episkopejo de la lando. La preĝejo estas tipe skandinava – malgranda kaj modesta konstruaĵo, kien homoj iras por fari internan konversacion kun dio, je kiu ili kredas.


Vicoj da lignaj seĝoj, ĉe la enirejo estas stako da molaj sidaĵoj kiujn ĉiu prenu por si kaj remetu poste. 


Diverskoloraj vitraloj. Sur la muro, direktita al la enirejo, estas pentrita Jesuo, bonveniganta siajn adeptojn, en tradicie svaga pentromaniero.


Lignaj platoj sur kolonoj ŝajnis al mi sufiĉe malnovaj, pri kio atestas stato kaj stilo de iliaj pentraĵoj. 


En antaŭenirejo mi unuafoje renkontis ekzemplon de loka memservo en vendado, kiu sin apogas sur (supozatan) honestecon de la aĉetontoj. Memorbildoj sur stando estis akompanataj de prezoŝildo “200 kronoj” kaj monujo kun fendeto supre. Neniu vendisto aŭ eĉ prizorganto apudis.


Kaj temas pri loko, kies vizitantoj preskaŭ 90% estas turistoj, do homoj hazardaj kaj nekonataj al lokanoj. Tamen tiu ĉi fido vere funkcias! Mi vidis germanon, kiu staris embarasita kun bildo enmane – li ne havis ĝustan monbileton kaj la ideo preni suveniron senpage eĉ ne venis al lia kapo.


Dekstre de la preĝejo situas relative malgranda tereno, prezentanta rezultojn de arkeologiaj malkovroj sur loko de la antikva episkopejo. Temas pri konturoj de iamaj konstruaĵoj, kiujn oni povas observi kaj kompari kun la plano sur apuda informŝildo. Je alia flanko de la preĝejo troviĝas la “plej diskutata konstruaĵo en Islando” kiel prezentis ĝin nia ĉiĉerono. 


Ĝia skandaleco ŝuldas certe ne al la grandeco de tiu duonsubtera unuetaĝa dometo, sed al ĝia historio. Tio estas la rekonstruaĵo de la plej antikva preĝejo de Skálholt. Dum iuj konsideras ĝin vera de la historia vidpunkto, aliaj forte kritikas ĝin kiel malĝustan postiĉon kaj postulas forigon de tiu “falsaĵo” de la historie gravega loko.


Mi ne estas fakulo pri la islandaj historio kaj arkitekturo, do ne riskis aliĝi al iu flanko de la diskuto. Ajnakaze la konstruaĵo aspektas bone, ĝia modestega interiero kaj tegmento kovrita je verdaĵoj sufiĉe laŭas al la gusto de la antikvaj islandanoj.


Apude mi trovis kelkajn tombojn, inter ili relative novajn, do supozeble temas pri la preĝeja tombejo.



Krudaj ŝtonoj kun malmultaj vortoj kaj simplaj krucoj silente rigardas en la eternon de sur la preĝeja monteto. 



Sube kviete sin paŝtas malaltaj islandaj ĉevaletoj, kiuj malmulte ŝanĝiĝis post jarcentoj kaj ŝajnas tute ne interesiĝi pri homoj ilin rigardantaj.


Gullfoss
Lando de geiseroj kaj akvofaloj – tiel oni povus nomi tiun insulon, kies geologia vivo plu aktivas kaj malavare elmontras signojn de tiu aktivado. Ĉi-kaze ni vizitis Gullfoss – la eble plej faman akvofalon de Islando. Ĝi famiĝis ne nur pro siaj naturaj ecoj – alteco, vasteco, ktp – sed ankaŭ pro sia historio, kiun oni prave atribuas al la unuaj paĝoj de la naturprotekta movado en Eŭropo.


Iam tiu tereno estis posedata de la agrikulturista familio. Por ili akvofalo estis nura hazardo, stranga donaco de la naturo, kiun oni ne uzis, sed admiris. Tamen progreso pluis kaj en komence de la 20-a jarcento iu kompanio ekinterisiĝis pri la akvofalo, pli ĝuste pri ĝia terura povego, kiun ĝi planis servigi al homaj bezonoj forme de elektroproduktado.


Sed stranguloj el la menciita familio, subestre de la brava Sigríður Tómasdóttir, filino de Tómas Tómasson opiniis, ke la akvofalo jam kontentigas pli gravan homan bezonon – tiun pri admiro je naturaj belecoj. Do estetiko ribelis kontraŭ racio kaj komenciĝis plurjara juĝbatalo inter agrikulturistoj kaj fabrikantoj.


Finfine la farmistoj venkis kaj mi certas, ke pluraj generacioj de turistoj kaj lokanoj dankas ilin pro tio. Sigríður Tómasdóttir organizis unuajn vojaĝojn al Gullfoss kaj nun estas konsiderata la unua ekologiistino de Islando. Profilo de tiu forta virino videblas sur memorŝtono, staranta surborde de la akvofalo, kiun ŝi savis. Jen vera posteulino de la vikingoj!


La akvofalo mem impresas kaj apenaŭ bezonas ajnan reklamon. Imagu vastegan akvofluon kiu impetegas malsupren kaj falas kun bruo de kelkdekmetra alteco. Popola legendo rakontas ke foje iu lokulo sukcesis transiri la fluon kaj mi tuj rememoris la historion de Bjartur el “Sendependaj homoj” de Halldór Laxness, kiu ĉasante boacon transiris frostakvan riveron sur ĝia dorso. Kompreneble tiu rakonto estas nura blago, ĉar eĉ ĉionpova Toro aŭ ruza Loki malsukcesus pri tiu neplenumebla tasko.


Apud la akvofalo estas du rigardejoj – tiu malsupra kaj la supra, interligitaj per kurba pado.


Mi estis mirigita, ke ĉe la supra rigardejo ĉenbarilo staris ne fronte al la akvofalo, sed flanke. Do senzorga vizitanto povas senĝene fali de la klifo, dum la barilo malhelpas al li surtreti florojn, kiuj kreskas sur apudaj ŝtonoj. Ĉu singardemo estas por la islandanoj la afero memkomprenebla, do ili preferas protekti florojn anstataŭ homoj?


Oni povas ankaŭ grimpi sur apudajn altaĵojn, de kiuj videblas aliaj partoj de akvofalo kaj la ambaŭ rigardejoj. Ja kio povas esti pli amuza ol observi observantojn?


Tagmanĝo en loka kafejo estis bone organizita, sed modestega eĉ por skandinava gusto. Parte tion rekompensis monstra ĵipo, kiun mi fotis en apuda parkumejo.


Vere terura kreaĵo taŭga por kuraĝaj konkerantoj de la tundroj, stepoj kaj... eble akvofaloj.

Althing
Ĉu vi konas kie troviĝis la plej antikva parlamento de Eŭropo? Kaj tiu de Ameriko? Ne malŝparu tempon por kontroli en Vikipedio, ĉar mi jam havas respondon. Kompreneble tio estas Islando.


Althing estis fondita en 930 de islandaj klanestroj, kiuj saĝe decidis ke komuna bono bezonas unuavice komunan interparolejon. La tradicia inklino al simpleco ĉi-kaze estis vere superba – la unuaj islandaj parlamentanoj aranĝis siajn kunvenojn sur muskokovritaj ŝtonegoj, inter altaj rokoj kies silenton rompis nur bruo de akvofalo. Cetere la akvofalo estis sola artefaritaĵo de tiu plej malmultekosta parlamentejo, ĉar “deputitoj” konsideris bona signo ĉeeston de la akvofluo.


Aldonendas ke ĉi-loke pasas la faŭlto inter la du tektonaj plategoj – Ameriko kaj Eŭropo. Do ni ene de 15 minutoj transiris en komforta buso al Ameriko kaj reen sen vidi eĉ unu limgardiston kaj peti vizojn. Unika ŝanco, aparte por rusianoj. Impresaj fendegoj en la tero laŭvoje instigis multajn kapti siajn fotilojn (kaj mi ne estis escepto), kvankam la vera faŭlto troviĝas iom for.


Feliĉe saĝaj islandanoj ne konstruis surloke falsajn antikvaĵojn kaj alivestitaj aktoroj ne fuŝas la noblan vakecon de tiu ĉi loko. Nin atendis nur ŝtonoj, same grizaj kaj garnitaj per nura musko kiel antaŭ pluraj jarcentoj. Mi iris laŭ padeto inter krudaj rokoj, tuŝis ilin permane kaj pensis, ke antaŭ jarmilo la saman vojon trapasis iu vikingo en felaj vestoj. Ankaŭ li paŝis ĉi tie, enprofundiĝanta en siajn pensojn, palpis preterire tiujn ŝtonojn kaj aŭdis la samajn sonojn de la norda naturo. Aŭtenteco – jen vera avantaĝo de ajna muzeo, kiu ĉiam funkcios sukcese malgraŭ ĉiuj altteknologiaj konkurantoj. Ĉar oni povas refari konstruaĵojn kaj vestojn, sed la sentoj ne reprodukteblas.


Post foti la rokojn super kiuj hisis la islanda flago, mi kun mia novakirita amiko Ĥanan Bordin iris al la transrivereta valo. Malgranda preĝejo akceptis nin en plena silento, same kiel apuda tombejo kiu povus servi kiel simbolo de la eterna trankvilo. Verŝajne al tio ni ŝuldis 15-minutan malfruiĝon al la buso. “You will have a bad look from other people” diris al ni ŝoforo, kiu la unua vidis nin reveni. “Kia malhonoro!” sopirĝemis la inteligenta Ĥanan paŝante al sia seĝo.

Pordegoj al la infero
Poste sekvis kelkaj pliaj gejseroj kaj eĉ tutaj gejservaloj, tre impresaj. 


Foje tio estis malgrandaj terotruoj, en kiuj bobelis kvazaŭ malkontente bolaĵo.


Alifoje tio estis unu ĝis kelkmetrojn larĝaj flakoj, el kiuj kun necerta periodeco sprucis fontanoj de subtera akvo.


Ĉirkaŭe svebis sulfura fetoro, la tero estis kovrita je rustoflava krusto.


Do oni komprenas kial unuaj kristanaj misiistoj konsideris gejserojn pordegoj al la infero.


Apud multaj gejseroj staras ŝildetoj kun ties personaj nomoj en la neprononcebla islanda lingvo kaj avertoj pri danĝero, kaŭzata de la varmega akvo.