Thursday, April 30, 2015

Diboĉeto en Ĉengduo

Ĉu vi scias, ke rusoj estas drinkemaj diboĉuloj? Mi klopodis konfirmi tiun ĉi stereotipon kaj eventuale sukcesis.
Post reveni Ĉengduon mi kaj Francesco Maurelli decidis regajni la “perditan vesperon” kaj trovi finfine iun “ganbejon”. La franca paro aprobis ĉi aventuron. Akceptisto diris, ke mankas io bona proksime, sed iu bonkora ĉino sugestis al ni viziti Watermelon Bar kaj donis la ĉinskriban adreson por taksiisto. Ek!


Apud la drinkejo amasiĝis gejunuloj – bona signo. Post la dua provo mi sukcesis trovi inter ili angloparolanton. Li konfirmis, ke la loko estas bona kaj vizitinda, sed je unu kondiĉo – “se vi pretas drinki bieron el pelvoj”. Ĉu tio estas ĉina tradicio? Do senprobleme, ni pretas!


Ni sidiĝis je la dua etaĝo. Lignaj tabloj, malhelo, bildo de siĉuana operao, grupo da gejunuloj ellasas nubojn da fumo sub la ŝildo, malpermesanta fumadon. La atmosfero estis tute ĉina. Sur malgranda scenejo muzikumis iu bando, kies kantistino supozeble estis sola angloparolanto ĉi-loke. Post malsukcesa provo interkompreniĝi kun kelnerino ni iris al verŝotablo por fingromontri al elektitaj drinkaĵoj. Baldaŭ sur la tablo aperis kvar pelvoj kaj dulitra vitra kolono kun biero, en kies mezo troviĝis alia vitrofusto kun malvarma akvo.


Ni iomete babilis, saltante de Esperanto al la angla kaj reen. Francesco bone regas ambaŭ, do foje konfuzis ilin, konsternante la francojn kiuj ne konis eĉ unu esperanto-vorton. Ni bierumis, spektis la koncerton, kie post duonhoro da ripozo prezentiĝis nova bando, kaj ĝuis la atmosferon de ĉina vesperfesteno. Ene de la tablo ni trovis kruĉojn kun ĵetkuboj. Mi supozis ke temas pri maĝango kaj Long Zhang poste konfirmis tion. Neniu konis regulojn. La kelnerino penis klarigi ilin, vigle pepante en la ĉina kaj montrante plurajn ekzemplojn. Mi rigardis la enpenseman francon: “Any progress?” – “No”.
Oni diras, ke eksterlande vi prezentas ne vin mem, sed vian landon. Do mi sentis mian devon konfirmi stereotipojn rilatajn al Rusio ĝenerale kaj Siberio aparte. Feliĉe tio estis facila afero. “Ĉu ni jam finis drinkumadon?” emociiĝis mi post vidi malplenan kolbon. “Hej, ni devas transiri al io pli serioza ol tiu porinfana gasakvo!” Francesco rapide pritaksis la situacion. “He is Russian” klarigis li al la francoj kaj tio evidente sufiĉis.


Malpli facile estis elekti ĝustan drinkaĵon. Fortaj lokaĵoj mankis, do iniciato transiris al mia itala-skota amiko. Evidentiĝis, ke li estas fakulo ne nur pri robotiko. “White Horse? Stultaĵo. Black Horse? Malseriozaĵo. Chivas Rigal? Ĝi tute ne estas viskio por skoto!” Mi estis mirigita, ĉar lastatempe viskio furoras en Gazpromo kaj la menciitaj sortoj estas inter plej popularaj. “Do kio estas vera viskio por vi?” – “Vizitu Skotlandon kaj mi donos al vi lecionon” respondis la spertulo. Do fine ni kompromisis je la germana likvoro Jägermeister, en kies seriozeco mi konvinkiĝis antaŭ kelkaj monatoj, kiam hazarde faligita pokalo pereigis mian tekkomputilon.
La tempo pasis, la halo malpleniĝis, muziko silentiĝis, ni supreniris al la unua etaĝo kaj daŭrigis gajan diboĉeton. Post la botelo montris al ni sian verdan fundon, mi provis instigi samtablanojn al daŭrigo de la bankedo, sed jam malsukcese. Nu, almenaŭ reputacio de la rusoj kiel drinkemaj diboĉuloj estis honeste konfirmita.

Saturday, April 11, 2015

De Mianyang al Ĉengduo aŭ Plurtavola Ĉinio

En Ĉinio samtempe kaj samloke apudas la plej avantaĝaj teknologioj kaj arkaecaj kutimoj. Profundecon de la cina historio kaj diversecon de la ĉina nuntempo mi plene ĝuis en Mianyang.
Avantaĝaj teknologioj, ruraj kutimoj
Je 8-30 ni forveturis al kongresejo, kie tiumatene estis malfermiĝonta la 2-a Ĉina ekspozicio de la scienca kaj teknologia urbo Mianyang pri avantaĝaj teknologioj. Ĝi estis granda, sed iom taŭzita. Long Zhang diris, ke post detrua antaŭjara tertremo ĉi tie loĝis 50 mil homoj. Tiam alvenis rusiaj savistoj, kiuj savis de sub ruinoj virinon kaj tiel meritis bonan memoron pri rusoj ĝenerale. Mi respondis, ke la rusia Ministerio pri ekstremaj situacioj kaj rilata savservo, kreitaj en 1990 de la nuna defendoministro Sergej Ŝojgu, estas eble la plej populara kaj efika ŝtata servo en Rusio. Bedaŭrinde ĝi ĉiam havas multe da laboro kaj ne nur eksterlande.


La malferma ceremonio estis majesta kaj brila kiel ĉiuj similaj aranĝoj, okazigataj de la ĉina registaro.


Plurmedia prezentaĵo sur grandega ekrano montris kiel danke al novaj teknologioj naskiĝas kaj rapidege evoluas novaj urboj, vivo de homoj pliboniĝas kaj malfermiĝas pordego al la bela estonteco.


Kompreneble ĉeestis ankaŭ ĉarmaj infanetoj, saĝaj maljunuloj, naciaj malplimultoj en tradiciaj kostumoj kaj graciaj pandoj, svingantaj la manojn al la publiko.


Sekvis paroladoj de pluraj altranguloj, kiujn mi bone komprenis, ĉar en disdonitaj al ni aŭskultiloj aŭdeblis tri sonfluoj – en la ĉina, angla kaj... rusa! Mi ne scias ĝuste kialon, ja poste mi vidis nur unu ruson en apuda ekspozicio, sed Long Zhang diris, ke en la urbo laboras grupoj da rusiaj fakuloj pri militaferoj.


Poste ni vizitis la ekspozicion, kiu etendiĝis samtempe subĉiele kaj en granda apuda ejo. Blendveturiloj, senpilotaj aviadiloj, batalhelikopteroj, standoj de nukleaj firmaoj – evidentis, ke la devizo pri integreco de civilaj kaj militaj teknologioj ĉi tie estas pli ol nuraj vortoj.


“Ĉu ĉio ĉi estas produktata en Ĉinio?” demandis mi. “Ne nur en Ĉinio, sed rekte en Mianyang!” substrekis Long Zhang.


Li aldonis, ke en pluraj stratanguloj de Ĉengduo staras tiaj policveturiloj kun mitraloj kaj en ĉielo ĉiam giras helikopteroj. “Apude troviĝas Tibeto kaj multe da islamanoj loĝas ĉi-loke – du minacoj samtempe” klarigis Urso.


Homoj tumultis kaj zumis kvazaŭ svarmo da abeloj. En demonstra memvendejo Long Zhang aĉetis per QR-kodo ĉipsojn (“ege populara vendometodo en Ĉinio, Ŝika ĉiutage petas aĉeti ion tiele”).


Mi filmis akvorezistan tekkomputilon, sur kiun senĉese fluis akvo el duŝejo dum ĝi demonstris plurkoloran prezentaĵon.


En la halo, dediĉita al la Luna programo de Ĉinio, homoj viciĝis por gustumi astronaŭtan vivon.


Des pli amuze estis vidi nur kelkajn paŝojn for maljunulinon en tradicia kostumo, kun siaj gefiloj kaj nepoj.


Viro demandis pri io etulon, vigle detiris lian pantaloneton kaj levis super trotuaro por ke tiu... pisu sur ĝin.


Kelkajn sekundojn poste infano gaje kapriolis laŭ atrakciono. Ĉio ĉi okazis je dekmetra distanco de la kongresejo, kie ĵus solene malfermiĝis la tutlanda kunveno pri altaj teknologioj.


Poste oni klarigis al mi, ke tio estis ŝanoj – reprezentantoj de la etna minoritato, loĝanta en tiu regiono. Oni rekonas ilin laŭ brunaj vizaĝoj kaj rozkoloraj vangoj, bruligitaj de la suno. Nu, eble ankaŭ laŭ montarana konduto, ekpensis mi.

Arkeologia muzeo
Posttagmeze ni jam ekis reen al Ĉengduo, ĉi-foje en pli granda kompanio, al kiu aldoniĝis Ariella Berger (fakulo pri alternativa energio el Israelo), esperantisto Lee Sung Woo, prezidanto de Korea-Ĉina Asocio kaj kelkaj personoj, tute nekonataj al mi.


Laŭvoje ni vizitis la arkeologian muzeon en Sanxingdui, prezentanta antikvan historion de provinco Siĉuano.


Belaj konstruaĵoj situas ene de vasta parko. Granda ekspozicio estas profesie aranĝita: altnivelaj montrokestoj helas inter preskaŭ tute mallumaj haloj.


Valoregaj eksponaĵoj estas zorgeme metitaj kaj akompanataj per etikedoj kaj klarigaj tekstoj en la ĉinaj kaj angla. Ĉiĉeronino pardonpetis pri sia malperfekta angla lingvo, sed parolis sufiĉe bone kaj respondis al ĉiuj demandoj.


Cetere plej impresis min eĉ ne unikaj raraĵoj, trovitaj de arkeologoj, sed datoj de ilia kreado – milojn da jaroj antaŭe.


En tiaj lokoj oni plej bone trasentas profundecon kaj plurtavolecon de la ĉinaj historio kaj kulturo.


Post amikeca vespermanĝo en la muzeo, ni ekveturis denove kaj baldaŭ atingis Ĉengduon.