Monday, May 25, 2015

Mi vidis pandojn!

Finfine dum la tria vizito al Ĉinio mi vidis pandojn. Neforgesebla sperto, kiu tuj elaĉetis ajnajn klopodojn kaj penojn.
Pandejo
Kiam homoj demandis min, kial mi volas denove vojaĝi al Ĉinio, mi ĉiam respondis: “Mi volas vidi pandojn!” Mia revo efektiviĝis. Tiutage mi vizitis la pandejon en Ĉengduo – la plej grandan en la mondo.


Antaŭ la zoo serpentis longega atendovico. Ni havis nur horon kaj duonon, do oni tuj enkondukis nin tra la elirejo. Vasta areo kovrita je arboj, arbustoj kaj verdaj herbejoj.


Vizitantoj sekvas itineron laŭ asfaltitaj padoj, sur kiuj fojfoje aperas pandomobiloj – malfermaj busetoj.


La unua pando kiun ni vidis estis eble kelktaga aŭ kelkmonata – tiukampe mi malspertas eĉ pri homaj estuloj. Ni admiras ĝin tra grandega (de planko ĝis plafono) vitro, kiu anstataŭas muron de la pandovartejo. Ino en blua masko kaj protekta kostumo manĝigas etulon el boteleto.


Antaŭ ŝi staras viro samvestita kaj filmas la procezon per kamerao. Inter ili kaj la vitro videblas ligna korbo simila al porbebaj rampejoj, tre popularaj inter la rusiaj gepatroj. Sur ĝia fundo trankvile kuŝas tri pandidoj, tute ne diferencigeblaj de samkoloraj pluŝpupoj en ajna vendejo. Fotiloj klakas, inoj suspiras, gardistoj rapidigas.


Poste komenciĝas areoj de plenkreskaj pandoj. Vastaj verdkovritaj malebenaj terenoj skrupule imitas naturan medion de tiuj endanĝerigitaj bestoj.


Spektantoj staras malantaŭ alta ŝtona bariero kaj plejparte observas ursojn de kelkdekmetra distanco.


Cetere pandoj ŝajnas tute ignori nian ĉeeston. Ili trankvile promenas, kuŝas kaj maĉas bambuon kvazaŭ ili estas tute solaj aŭ... profesiaj artistoj.


“A lot of eat, a lot of sleep... and all people like you!” spirĝemis usonano apude. 


"Ĉu vi konas kion signifas ĉina nomo de la grandaj pandoj?” ruze ridetas Long Zhang. “Granda urso-kato! Kaj la ruĝa pando nomiĝas la ruĝa urso-kato. Memoru, ke ne iu eŭropa vulpo, sed nome ruĝa pando estas bildigata sur la emblemo de Firefox!” Ruĝa pando promenis same libere kaj dum nia vizito manĝis ion, prenante pecojn en sian antaŭan piedon. Mi ne scias, kial ĝi apartenas al la pandofamilio, sed laŭaspekte tio estas preskaŭ tute normala prociono. Cetere la dua esperanto-nomo de la prociono estas lavurso.


Long Zhang kunprenis por tiu vizito siajn familianojn – la edzinon kaj filineton kun esperanto-nomo Ŝika (la ĉinan version mi ne sukcesas enkapigi). Mi vidis ilin nur en 2012 dum mia unua vojaĝo al Ĉinio, do la renkontiĝo estis kortuŝa.


La knabineto grave kreskis sen perdi infanan ĉarmecon kaj vigle kapriolis dum pluraj horoj. Ni ludis, blagis kaj amuziĝis kun reciproka ĝuo.


Mi scias, ke junaj azianoj ŝatas montri V-signojn, sed ĉi-kaze Ŝika prezentis al mi iom malkutiman varianton de tiu gesto, kvazaŭ ŝirmante sian okuleton per du disigitaj fingroj. “Ŝi lernis tion en japanaj mangaoj kaj ripetas nun” klarigis la feliĉa patro. Do ankaŭ mi ripetis, espereble ĝuste.


Post la pandaj areoj ni vizitis belan lagon, sur kiu glitis cignoj kaj anseroj.


Ŝiketo volis manĝigi iun birdon, sed kiam tiu alpaŝis ŝi unue timeme retiriĝis kaj poste ride forkuris.


Nia promenado finiĝis. Aliaj grupanoj fortiriĝis dum mi plonĝis tutkorpe en maron de pandobutiko. “Rusoj ŝatas ursojn” ironiis la francoj. Kompreneble! Prezoj estis vere modestaj, do mi koncentriĝis pri unu afero – trovi ion interesan por jam poste decidi al kiu mi donacos tion.


Vendistino baldaŭ pritaksis seriozecon de miaj intencoj, do ĉiam apudis, helpante min kaj forportante elektitajn varojn. “Ne zorgu, kara, ni havas tempon” trankviligis min Long Zhang. Sakoj, porinfanaj horloĝoj kaj vestoj, manĝiloj, medaloj... fine mi lasis tie proksimume 200 dolarojn kaj ne bedaŭras pri tio. Ĉu mi laboras ne por plezurigi miajn proksimulojn?

Aĉetcentro, japana manĝejo kaj ek al flughaveno
Tio estis mia lasta tago en Ĉengduo, do ni havis tagmanĝon kun la familio de Long Zhang. Bonaj rememoroj! Lia edzino veturigis nin en sia MINI al iu aĉetcentro – sufiĉe granda, sed tre simila al tiuj en Rusio. Eĉ la samaj varmarkoj prezentiĝis, certe kun iuj esceptoj.


Ni tagmanĝis en japana memserva restoracio, ŝatata de Qinyan Wu (tiel nomiĝas la edzino de Long Zhang), kiu bone parolas la japanan lingvon. Estis vere interesa sperto por mi, ĉar malgraŭ ega inklino de la rusianoj al la suŝioj, prave rimarkigita de Kalle Kniivilä, mi neniam vidis manĝaĵojn alveni al homoj laŭ rulbendo. Ĝi serpentis tra la halo, preterirante ĉiujn tablojn, kaj ĉiu povus preni kion kaj kiom li volas. La verda teo same senlime verŝiĝis el kranoj, kiuj elstaris el muro.


Mi sekvis konsilojn de miaj ĉinaj gastigantoj kaj baldaŭ plenigis la stomakon per bongustaĵoj, kies nomojn mi neniam kapablos enkapigi. Ŝika plu ludis, nun jam pri manĝaĵoj. Ŝi prenis verdan folion, imitis skribadon kaj transdonis ĝin al mi. Post atenta “tralego” mi kapsvingis, “forviŝis” la “tekston” kaj, post skribi respondon, redonis. Ŝiketo seriozmiene “legis”.


De tie ni startis rekte al la flughaveno, ĉar samvespere mi kaj Long Zhang estis forflugontaj al Ŝenĵeno.


edaŭrinde la aŭto rajtas stari tiuloke nur tri minutojn, do mi hastege prezentis al la ĉina amiko plurajn donacojn por li kaj liaj familianoj, kiujn mi alportis el fora Rusio, inkluzive la rusajn librojn por Ŝika, lernonta la rusan lingvon. Espereble iam mi havos tempon por klarigi tiujn specifaĵojn.

Wednesday, May 13, 2015

Du vizaĝoj de Siĉuano: fabriko kaj opero

Provinco Siĉuano estas grandega - pli ol 80 milionoj da loĝantoj. Tamen dum nur unu tago en Ĉengduo mi sukcesis vidi du vizaĝojn de tiu ĉi giganto – tiun industrian kaj kulturan.
Siĉuana kompresora kompanio
Antaŭ forveturo al Ĉinio, iuj estraranoj de mia firmao petis mian helpon pri serĉado en Ĉinio de altkvalitaj kompresoroj, kapablaj anstataŭigi tiujn de la okcidentaj landoj. Mi transdonis tiun ĉi peton al Long Zhang kaj jen tiumatene mi denove frue vekiĝis por viziti Siĉuanan kompresoran kompanion – la plej grandan tiufakan produktanton en Ĉinio. Long Zhang kiel ĉiam organizis ĉion perfekte: min atendis buseto, en kiu jam sidis intrepretistino (ĉina studentino, kiu prezentis sin per rusa nomo Zina) kaj akompano. En fabriko, situanta 40 minutojn for, mi renkontiĝis kun la ĝenerala direktoro, la unua vic-direktoro, ĉefa inĝeniero kaj estrino de la vendosekcio.


Ni prezentis siajn firmaojn, spektis prezentaĵon de la ĉina kompanio kaj priparolis ĝenerale eventualan kunlaboron. Mi pensas ke tiu firmao kun ses fabrikoj tra la lando, preskaŭ 20-jara historio kaj bona kunlabora sperto kun SinopecCNPC kaj aliaj naftogasaj gigantoj estas konvena partnero por Gazpromo (kaj ne nur). Vizito al produktejo kaj dezajna sekcio nur firmigis mian pozitivan impreson.
La viziton finis tradicia tagmanĝo ĉe ronda tablo, kiun partoprenis supremenciitaj estroj. Kompreneble oni regalis la rusian gaston per vodko, kio estas iom malkutima por Rusio (ja estis tagmezo), tamen ne tre danĝera se konsideri etajn ĉinajn glasetojn. Senevite sekvis pluraj tostoj, kiam ĉiu estro alvenas al gasto kaj solene dankas lin pro vizito. Mi duonŝerce diris, ke en Rusio estro de vendosekcio devas bone scii drinki vodkon, ĉar multaj seriozaj aferoj decidiĝas dum ĉetablaj konversacioj, kiujn ĉiam akompanas abunda vodkokonsumado. Svelta junulino, kiu estras la vendosekcion en tiu ĉi firmao, evidente decidis preni la unuan lecionon kaj alvenis min kun tosto. La povra knabino kuraĝe enverŝis en buŝon sian pokaleton kaj... ekhavis deziritan sperton. Ŝi tusis kaj siblis dum kelkaj minutoj. Mi aldonis, ke en Rusio vodkoglasetoj kutime estas duoble pli grandaj (po 50 gramoj), sed nun pensas, ke tio estis jam troa ŝoko.


Dum la revena veturo Zina rakontis, ke ŝi naskiĝis en vilaĝo, nun lernas la rusan en universitato kaj samtempe jam instruas ĝin. Ŝi lernis iom la anglan, sed ne tre sukcesis. Rilate la japanan, ŝi citis vilaĝan instruiston, kiu diris ke se iu lernejano eklernos la japanan lingvon, li neniam revenu al la vilaĝo. Long Zhang poste konfirmis, ke se oni parolus japane en publika loko aŭ promenus kun japanaj geamikoj, tre verŝajne iu riproĉos vin pri manko de patriotismo. Idiotoj-patriotoj multas ie ajn, bedaŭrinde.

Trilingva seminario
Buseto alveturigis min al la Centro pri transpreno de teknologioj, kie okazis seminario organizita de Long Zhang. Mi alvenis dum Ariella Berger prelegis pri rolo de la israelaj universitatoj en kreado kaj disvolvado de altaj teknologioj.


Ŝi parolis en la angla, montrante samlingvan prezentaĵon, kaj Long Zhang interpretis en la ĉina. Sekvis la franca laboratoriestro, kiu parolis angle kun franclingva prezentaĵo, kaj la sama interpretado.


Fine surscenejiĝis Francesco Maurelli, kiu parolis en Esperanto kaj montris esperantlingvan prezentaĵon pri memregaj subakvaj robotoj. Danke al ioma kono de la angla kaj libera rego de Esperanto mi sukcese ĝuis ĉiujn prezentadojn, malsame ol alilandaj amikoj por kiuj la robotika prelego restis tute enigma.


Ĉeestis pli ol dudek ĉinoj, multaj diligelnte konspektis. Iuj faris demandojn, foje eĉ en la angla (ne perfekta, sed tamen).

Siĉuana opero kaj aliaj spektaĵoj
Tiuvespere ni iris por spekti la faman siĉuanan operon, kiu diferencas de tiuj pekina kaj kantona. La prezentado okazis en restoracio, kiu troviĝis en pluretaĝa oficejo. Viroj en tradiciaj vestoj bonvenigis nin ĉe ŝtuparo, ekmuzikis kaj kantis ion.


La halo enspacigis ne malpli ol dudek rondajn tablojn, ĉirkaŭ ĉiu sidis po ĝis dek homoj. Ĉio estis ornamita en tradicia stilo, malnovaj fotoj kaj artaĵoj plenigis murojn, koridorojn kaj eĉ viran necesejon (pri tiu ina mi ne certas).


Sendrata interreto fuŝis, sed mi apenaŭ bedaŭris pri tio, ja sur la scenejo baldaŭ disvolviĝis mirinda spektaklo. Fakte siĉuana opero konsistigis nur la unuan koncerteron, sed vere impresan. Akravoĉaj dancistinoj kun longegaj starpendaj harvostoj surkape kuris kaj kantis, svingante manumojn kaj girante freneze. Sekvis ekvilibristino, kiu tiom lerte umis kun siaj tukoj kaj ombrelo, ke mi forlasis la tablon kaj ŝtoniĝis antaŭ la scenejo filmante ĉion per poŝtelefono.


Prezentiĝis ankaŭ humuraĵo, en kiu kaprica ino igis sian ulon fari neimageblajn akrobataĵojn kun brulanta kandelo surkape. La paro komentis ĉion en la ĉina kaj publiko ride reagis.


Memorindas du junuloj, vestitaj kvazaŭ Ŝaolin-monaĥoj. Ili saltis kungfuo-stile kun kupraj akvoverŝiloj enmane tiom rapidege, ke eĉ ne unu guto elfalis. Fine de ĉiu akrobataĵo ili subite ŝtoniĝis kaj elverŝis iom da akvo ĝuste en tasojn, starigitajn antaŭ ili.


Ombroteatraĵo prezentis tiun antikvan arton, kreante el ombroj plej diversajn figurojn kaj situaciojn. Oni povas nur admiri nesupereblan lertecon kaj imagi kiom da horoj pasigis la artistoj antaŭ perfektigi sin ĝis tiu grado.


Fine akompane de bruega muziko sur la scenejon eliris grupo da bunte vestitaj homoj, evidente iuj roluloj de la siĉuana opero.


Ili svingis ventumilojn, drame gestis kaj unu (pleja ĉefo) poste descendis al la halo kaj trairis ĝin tutan, brakumante gastojn kaj pozante kun ili por fotoj. Brila fino de la la superba spektaklo.


Dum revena veturo mi babilis en mia fuŝega angla kun Ariella, kiu stoike eltenis tion. Ŝi rakontis ke antaŭe ŝi loĝis en Britio, sed poste faris rehejmiĝon (hebree: alija) al Israelo kaj nun okupiĝas pri alternativaj energifontoj. Ŝi montris fotojn de siaj parencoj, inter kiuj estas ĥasidoj, kaj eĉ flugon de palestina misilo, filmitan de sur balkono.


Mia edzino estas centprocenta judino kaj mi, kvankam ruso, dum universitataj jaroj multe okupiĝis pri judaj studoj – ĉefe pri la bibliaj profetoj. Do pluraj aferoj kiel alijagijur, ĥasidismo kaj koŝeraj reguloj estis bone konataj al mi, kio multe faciligis nian komunikadon.


Responde mi prezentis fotojn de miaj vojaĝoj kaj rakontis pri esperanto-amikoj tra la mondo. Reago estis jam sufiĉe bone konata al mi. “Mi aŭdis, ke ekzistas tiu lingvo, sed neniam komprenis por kio ĝi povus utili. Nun mi vidas. Interesa afero...”.