Rafael Padilla
La filmo prezentas vivhistorion de la reala persono – Rafael Padilla, kiu estis inter la unuaj sukcesaj nigraj klaŭnoj de Francio. Li naskiĝis en Kubo inter 1865 kaj 1868 kiel sklavo. Rafael ne memoris la gepatrojn kaj pasigis la infanaĝon en slumoj de Havano, kie pri li zorgis malriĉa nigrulino. Poste ŝi vendis lin al eŭropa komercisto, kiu transportis la knabon al sia bieno en Hispanio.


La sklaveco jam estis malpermesita en Hispanio, do laŭ kutimo de tiamaj ruzuloj li prezentis Rafaelon kiel “serviston”. Ĝenita pro ĉiama ekspluatado kaj molestado fare de la familianoj de la posedanto la 14/15-jara knabo fuĝis kaj komencis la vagadon tra Eŭropo. Li laboris en ŝaĥtoj kaj havenoj ĝis lin hazarde trovis posedanto de vaganta cirko, kiu dungis la nigrulon kiel serviston kaj asistanton.


En tiu cirko li unuafoje eliris la scenejon kaj amuzis la malaltklasan publikon, ĉefe per sia sovaĝa aspekto. Poste li estis dungita de fama pariza cirko, kie prezentiĝis jam kiel klaŭno. Ekde 1895 li furoris en la duopo kun la britdevena klaŭno George Foottit. Ili disiĝis en 1910 kiam Footitt akceptis inviton de la teatrestro de Odeon ludi la rolon de Klaŭno en “Romeo kaj Julieta”. Sian foriron li anoncis dum la prezentaĵo kaj Rafael respondis, ke li siavice foriros por ludi Otelon!
Li mortis en novembro 1917 en Bordeaux. Post li restis la vidvino, kun kiu li konatiĝis en 1895 kaj du ŝiaj gefiloj (naskitaj de la unua edzo).

Ĉokolado
Tio estis la reala vivhistorio de Rafael Padilla. Ĉu tiu fikcia de la klaŭno Ĉokolado el la samnoma filmo diferencas de ĝi? Kompreneble jes kaj sufiĉe grave. Laŭ la filmo, Rafaelon trovis en la vaganta cirko George Foottit, tiutempe malsukcesa klaŭno, kiu proponis al la vigla nigrulo kunlaboron en la tute nova formo – du klaŭnoj sur unu scenejo. Ili plu elpaŝis en la sama cirko kaj nur poste estis invititaj de la pariza famulo.
Alia diferenco estas ke en la filmo la duopo disiĝis pro foriro de Rafael, kiu provis sin en teatro kiel Otelo. Rimarkeblas ankaŭ aliaj malkongruoj, sed mi opinias ĉion ĉi tute malgrava. La reĝisoro prezentas al ni ne la gajan historion de klaŭno, sed la tristan vivovojon de la fremdulo, kiu klopodis adaptiĝi al la socio, sed fiaskis.


Unue li aperas antaŭ niaj okuloj en la mizera cirkaĉo, kie li prezentas sin kiel afrika kanibalo, do saltas kaj roras duonbeste. La gvidanto komentas, ke tio estas sovaĝa homo, kiu ĝis nun eĉ ne lernis la francan, kvankam lia makako sukcesis. Tio daŭros poste. El la kanibalo li konvertiĝos al la klaŭno, translokiĝos al Parizo kaj anstataŭ malkleraj kamparanoj amuzos la edukitan ĉefurban publikon. Sed ĉiam li ludos la saman rolon, kiu malmulte diferenciĝas de la rolo de lia simio – ekzota besto en homaj vestoj. Skeĉoj de la duopo baziĝos sur rasismaj stereotipoj de tiu tempo, laŭ kiuj la nigruloj estas infanecaj, viglaj, amikemaj kaj... stultaj. En ĉiu prezentaĵo la alta nigrulo laŭte ridos, svingos la manojn kaj ricevos lavangon da manfrapoj kaj piedbatoj de sia malpli granda, sed pli inteligenta helkolora kompano.
Ĉu li ne komprenis tion? Evidente jes, sed li preferis esti amuza simieto, ol seriozmiena kargisto aŭ ŝaĥtisto. La vivo ne donis al li tre grandan elekteblon, do li faris kion postulis la publiko kaj ĝuis la fruktojn. Infanoj ŝatis lin, gazetoj raportis pri li, homoj viciĝis surstrate por ricevi liajn aŭtografojn. Sed tio estis la famo de la ridinda simieto en kompleto, ne gloro de la artisto.


Kelkfoje li alfrontis la krudan veron. Unue kiam laŭ denunco oni arestis lin pro manko de identigilo, enkarcerigis kaj molestis kiel bestaĉon. Oni klare montris al li, ke malgraŭ siaj famo kaj riĉo li plu estas malsupra estaĵo senrajta. Tion konfirmas lia najbaro laŭ la ĉelo, politika prizonulo-socialisto de Haitio. Li sugestas al Rafael provi sin en la rolo de Otelo – ankaŭ specife nigrula, sed almenaŭ vera kaj forta.


Tiu ĉi provo rezultigis la duan elmontron de lia vera socia pozicio. Post la fino de la teatraĵo la spektantoj stariĝis por laŭte moki kaj prifajfi lin. “Arogantulo! Falsulo! Aĉulo!” kriis la publiko, indignita pro la rompo de la plurjarcenta stereotipo. Nigrulo povas esti agrikulturisto, servisto, eĉ klaŭno, sed neniam teatra artisto.

Ĉu ĝusteco aŭ hipokriteco?
Ĉu pri tio kulpas kruela tempo, kiu feliĉe jam pasis? Jes kaj ne.
Sklaveco malaperis, sed restis la sklava laboro kaj melaninriĉaj homoj plu neproporcie abundas en tiu sektoro. Ne plu funkcias homaj zooj, en kiuj loĝantoj de kolonioj estis montratatj kiel amuzaj specoj de la homa raso (tia zoo aperas en la filmo), sed multaj minoritatoj estas same rigardataj. Ekzemple en Rusio aliseksemuloj amase vizitas koncertojn de la plej fama geja kantisto Boris Moisejev ĉefe por kvazaŭ tra bariltrueto vidi la vivan samseksemulon. Kompreneble li aktoras ne malpli ol Ĉokolado en la rolo de kanibalo, do la vizitantoj foriras kun forta impreso pri la papagaspektaj insimilaj gejoj.


La libere elektita je blankula plimulto nigrulo regas la plej fortan landon de la mondo. Sed samtempe sinsekvo da murdoj de senarmaj nigruloj fare de la usona polico kaŭzas amasajn protestojn sub devizo “Nigrulaj Vivoj Gravas”. Oni povas kontraŭi ke “Ĉiuj Vivoj Gravas”, tamen la statistiko klaras: dum nigruloj konsistigas nur 2% de la usona loĝantaro, ili okupas 15% inter la viroj aĝaj 15 ĝis 34 mortpafitaj de la usona polico. Kaj 25% de la murditoj estis senarmaj (kontraŭ 17% blankuloj).


Cetere ankaŭ la lasta vorto estas brila ekzemplo de la totala hipokriteco. Politika ĝusteco tiom evoluis, ke plej ofte oni eĉ ne rajtas elbuŝigi la vorton “nigrulo”, do devas uzi neologismon kiel “afrikusonano”. Sed kio kaŝiĝas malantaŭ tiu “zorgemo”? Oni kvazaŭ klopodas anstataŭ la haŭtkoloro akĉenti la geografian devenon. Sed ĉu tio vere efikas ne nur vorte, sed ankaŭ mense? Kial neniu nomas tiel Charlize Theron, kiu naskiĝis kaj kreskis en Sud-Afriko? La respondo evidentas: ĉar ŝi estas blanka.


Do mi preferas rekte nomi la aferojn kaj solvi jamajn problemojn anstataŭ krei la novajn. Se plu ekzempligi stultan senutilecon de tiu ĉi vortinventaĵo, mi diru ke nun eĉ la plej korektaj homoj en Rusio ofte ne scias kiel nomi nigrulojn kiujn ili vidas surstrate. En militlernejo de mia urbo Tjumeno studas dekoj da afrikanoj kaj semajnfine oni povas vidi ilin promeni en aĉetcentroj, laŭ riverkajo kaj stratoj. Kiel nomi ilin? Ĉu afrik-usonanoj? Sed ili neniam eĉ vizitis Usonon. Ĉu afrik-rusoj? Sed ili nur lernas la rusan kaj post fini la studadon senescepte revenos al siaj landoj por daŭrigi la militservon kiel profesiaj militistoj. Kaj kiel nomi nigrulojn, kiuj naskiĝis kaj kreskis en Rusio? Ĉu aldoni radikon “afrik-“ nur pro tio ke iliaj antaŭuloj loĝis en la Nigra kontinento? Sed ankaŭ niaj praŭloj loĝis tie, do iusence ni ĉiuj estas “afrik-iuj”.
Kiam en novembro 2015 mi unuafoje vizitis Kubon kaj konatiĝis tie kun la ĉokolada esperantistino Maria Lisandra, mi iom hezite nomis ŝin “afrik-kubanino”. La knabino arde protestis: “Ne, mi ne estas afrikanino! Mi estas kubanino!” Poste ŝi diris al mi, ke en Kubo la vorto “nigrulo” havas nenian ofendan guston kaj estas normale uzata por marki rasan apartenon. Mi ŝatas tian sintenon.


Finfine “nigrulo” devenas de “nigra” kio en la latina signifas la samon kiel en Esperanto, nek pli, nek malpli. La nigruloj estas nigraj kaj la blankuloj estas blankaj. Neniu ofendo sekvas el tiu konstato. Prefere ni koncentriĝu ne je la vortoj, sed je la agoj.