Apostolo de Libereco – enigma heroo de Bulgario

Vasil Levski estas la nacia heroo de Bulgario, nacio multe suferinta de fremda jugo, do sendube naskiĝina multajn heroojn, kiuj sciis veran takson de libereco. Mi devas agnoski, ke antaŭe mi nenion sciis pri ĉi figuro kaj verŝajne nenion scius plu, se ne la libro de Mercia MacDermott. Mi trovis ĝin en la reta librovendejo de UEA, kie mi kutime aĉetas por si legaĵojn (ekde eklerni Esperanton antaŭ 2 jaroj mi legas preskaŭ nur eo-librojn). Kiel profesia historiisto (nur antaŭ duonjaro fine ŝanĝinta sian vivon prefere al PR-servo en Gazpromo), mi atente esploris respektivan sekcion de la librokatalogo.

Bedaŭrinde ne atendis min multaj eltrovoj, ĉar faka literaturo en nia lingvo ĝis nun ne abundas. Laŭ mi tio estas unu el ĉefaj kialoj de malvasta disvastigo de Esperanto – homoj volas lerni lingvon por poste uzi ĝin, ne por lukti kontraŭ lingva malegaleco. Rezulte la lingvon lernas kaj uzas precipe junuloj kaj maljunuloj, ĉar mezaĝuloj kutime ne havas tro da tempo por internacia komunikado, preferante uzi ĝin por salajri monon por sia familio kaj daŭrigi karieron – ambaŭcele Esperanto malutilas, almenaŭ nun.


Iel ajn, sed finfine mi trovis tiun libron. Konciza priskribo asertis, ke temas pri legendeca figuro de la bulgara historio. Iam mi tre interesiĝis pri rusiaj revoluciuloj-teroristoj, do mi klakis la butonon “aldoni”.Mi ne elreviĝis. La eldonaĵo mem estas tre modesta – griza papero, paĝoj foje ne distranĉitaj, taŭzita superkovrilo. Tamen enhavo plene elaĉetas tiujn mankojn. MacDermott vigle kaj detale, kun mencioj pri fontoj kaj referencoj al ili (kvankam ne tre multenombraj) rakontas historion de sia heroo. Temas efektive pri ŝia heroo – homo, pri kiu ŝi fasciniĝas kaj eĉ ne provas tion kaŝi. Maldekstra laŭ siaj politikaj opinioj, la aŭtorino eĉ ne jote dubas pri praveco de liaj vortoj kaj kondutoj. En ĉiu situacio ŝi okupas lian flankon kaj trovas pravigon por ĉiu lia ago. Tiu idealigo sendube senigas la rakonton je objektiveco al kiu devas strebi ĉiu vera historiisto.
Krome mi eĉ post finlegi la libron daŭre havas multajn demandojn, al kiuj la aŭtorino ne respondis. Do, en la libro ŝi diras, ke Levski multe laboris por krei tutlandan reton de sekretaj societoj per kiuj li esperis liberigi Bulgarion. Kaj ke li aktive kontraŭstaris aliajn revoluciulojn kaj aparte ĉorbaĝiojn, kiuj asertis, ke plenumi tiun taskon povos nur eksterlanda potenco, plej verŝajne la Rusia imperio. Sed finfine je okazis nome tio, kion antaŭdiris kontraŭuloj de Levski – Bulgarion liberigis ne tiom popola ribelo, kiom la rusa armeo, dekoj da miloj da rusiaj soldatoj, kiuj pereis en valoj kaj montoj de tiu frateca slava lando. Do, Levski eraris, ĉu?
Same malfermita restas la demando pri bulgaraj turkoj. Laŭ la aŭtoro, Levski ĉiam asertis, ke ili povos resti en la lando kaj vivi kune kun bulgaroj, se ili deziros tion. Ĉu tio vere efektiviĝis post sendependiĝo? Mi memoras, ke en la 1980-aj jaroj miloj da bulgaraj turkoj amase forlasis la landon, transveturante al Turkio. Mi legis tiam la ruslingvan magazenon “Bulgario”, kiu estis vendata en gazetbudoj de Tjumeno, en kiu laboris miloj da bulgaraj (ĉu bulgar-turkaj?) konstruistoj, kaj en ĉi eldonaĵo estis publikigitaj artikoloj pri la menciita problemo.
Ankaŭ intersas min, ĉu temas pri veraj turkoj aŭ nur islamigitaj bulgaroj? En la libro ofte oni rakontas pri situacioj, kiam reprezentantoj de la du nacioj estis malfacile diferencigeblaj, eĉ Levski mem estis pli ol unufoje rekonata kiel turko, do verŝajne temas pri la popoloj, kulture sufiĉe proksimaj (aŭ proksimiĝintaj), ĉu? Kaj kiel tiu tolerema pensado de Levski rilatas al lia sinteno dum kontraŭturka ribelo (fakte – pogromo), kiun li partoprenis en Beogrado?
Kaj kial ekzekutan ceremonion ĝoje spektis ne nur turkoj, sed ankaŭ ciganoj? Ĉu bulgaraj ciganoj estis(as) islamanoj? Aŭ hajdutoj estis malbone konsiderantaj ilin kaj tio elvokis respondan malŝaton, ĉu?
Kiel ajn estus, mi ne bedaŭras pri mono kaj tempo, kiun mi malŝparis por ĉi libro. Unue, mi eksciis multon pri antaŭe tute nekonata por mi historio. Due, mi ĝuis bonan legaĵon, laŭregulan kaj simplan lingvaĵon de kiu mi ofte sentis kiel tradukon ne el la angla, sed el la rusa – tiom facile legebla ĝi estas. Trie, jes, mi ne havas ĉiujn respondojn, sed mi akiris demandojn kaj por mi tio estas tre bona akiraĵo.

Comments