Ĉu esperanto-libro pri Lech Kaczyński kaj Katin?

Ĥodiaŭ mi finfine akiris la tempon por elŝuti kaj aŭskulti lastajn elsendojn de la Pola radio, preskaŭ plene dediĉitajn al la pereinta prezidanto, lia edzino kaj akomponintoj ilin homoj. Interalie oni diris, ke multaj alilandaj televidoj kaj eldonejoj ekinteresiĝis pri rilataj al Katyń filmoj, libroj, ktp. En nia televido ankaŭ estis montrita la filmo "Katyń" fare de Andrzej Wajda. Post tio multaj miaj samlandanoj unue eksciis pri tiu grava evento kaj pri historio de la interrilatoj de du niaj landoj. La bibliotekistino de nia muzeo la sekvan tagon kun sincera miro demandis min: "Mi komprenis nun, kio okazis en Katyn. Sed mi ne komprenis - kiel tiuj polaj oficiroj entute okazis esti en nia lando?" Nur tiam ŝi eksciis de mi pri la inverso de la Ruĝa armeo en Pollandon en 1939 kaj ke poloj tiam estis devigitaj fakte batali dufronte - kontraŭ nazioj kaj sovetanoj, tiutempe (fakte) aliancanoj.
Kaj nun aliris al mia kapo unu penso. Multaj homoj tra tuta mondo nun eksciis pri tiu grava afero kaj ekinteresiĝis pri ĝi kaj koncernaj eventoj kaj figuroj. Do, se dum proksima tempo (almenaŭ dum duonjaro) iu esperanto-eldonejo eldonus originalan aŭ tradukitan (ne tre grave) libro(j)n pri Katyn-krimo aŭ/kaj Lech Kaczyński, lia edzino, ktp, tiuj eldonaĵoj sendube havus grandan (almenaŭ kompare) sukceson. Tiu estus aparte granda, se temus pri libroj de polaj aŭtoroj, kiel plej bone konantaj la temojn.
Ĉu iu eldonejo faros tion kaj plian fojon pruvos gravecon kaj taŭgecon de Esperanto kiel interpopola komunikilo kaj la lingvo praktika? Mi ne scias. Sed mi esperas pri tio.

Comments