"Ebono" – nigra kovrilo, bunta enhavo

Mi ŝatas Afrikon – ege kaj de antaŭlonge. Mi ne scias kial, simple estas tiel kaj tio sufiĉas. Do traserĉante la katalogon de la UEA-libroservo mi trovis per la ŝlosilvorto “Afriko” la libron de la fama pola ĵurnalisto Ryszard Kapuściński. Nu, se diri sincere, ties fameco iĝis konata por mi nur pere de Pola radio, pri kies rolo kiel disvastiganto de la pola kulturo mi iam skribis en mia blogo. Do, resuminte elstarecon de la aŭtoro kaj mian emon al tiu kontinento, mi klakis “aldoni” kaj post 15 tagoj iĝis posedanto de la libro. Feliĉa posedanto!

Mi apartenas al tiuj (espereble multnombraj) esperantistoj, kiuj aĉetas “verdajn” librojn por unusola celo – legi ilin. Ne fieri pri ties ekzisto, nek subteni esperanto-eldonejojn aŭ aŭtorojn, sed por sola normala, realeca, komprenebla por ĉiu racia homo intenco – legado. Ĉi-kaze mi estis centprocente kontentigita!
Neordinaraj vojaĝoj kaj aventuroj, renkontiĝoj kun diversaj homoj, priskribo de diversspecaj eventoj, kiujn la aŭtoro observis aŭ eĉ partoprenis – kaj tio daŭras ekde la unua paĝo ĝis la lasta en stilo leĝera kaj atentokapta. Kapuściński rakontas pri ĉio – kiel li veturis tra grego da bubaloj en Ugando, alfrontis mortantajn malsatulojn en Etiopio, observis provon de malsanulo fuĝi de “sorĉista plago” kaj kiel li mem estis protektata de la “magia plumo”.
La aŭtoro ne limigis sin al “blankulaj” kvartaloj, el kiuj nur okulangule oni povus vidi ĉiutagan vivon de la loĝantoj de Nigra kontinento. La ĵurnalisto el malriĉa socialisma lando, li loĝis inter afrikanoj, manĝis kun ili el komuna kaldrono, saniĝis en senpaga kontraŭtuberkuloza malsanulejo kaj veturis en aĉaj kamionoj foje riskante fali en montaran abismon aŭ perei pro soifo en dezerto.


Inter la plej bonaj esperanto-legaĵoj estas konsiderataj libroj de Tibor Sekelj, kiuj grave kontribuis al la esperanto-literaturo kaj movado ĝenerale. Mi certas, ke la libron de Kapuściński oni povas starigi tuj post “La mondo de travivaĵoj” de Tibor Sekelj. Jes, ĝi ne estis verkita en Esperanto originale, sed tamen ĝi estas plia argumento por respondo al eterna demando: “Por kio lerni Esperanton?” Legi “Ombro sur interna pejzaĝo” de Spomenka Štimec, “La mondo de travivaĵoj” de Tibor Sekelj kaj “Ebono” de Ryszard Kapuściński – tio jam sufiĉas por trimonata lingvolernado!
Aparte impresis min, kiom multe da stereotipoj ni havas pri la mondo kaj ni mem. La ebleco rigardi sin deekstere – jen grava afero, kiun donas al leganto la libro de Kapuściński. Ekzemple mi eksciis ke en Afriko patrinoj timigas petolemajn infanojn ne per islamanoj-teroristoj, sed per la averto: “Jen alvenos Mzumbu [blankulo] kaj prenos vin!”
Alia memorinda afero estas rakonto de Kapuściński pri Liberio, la unika lando en kiu liberigitaj uson-afrikaj sklavoj konstruis ŝtaton, paŭsinte socian sistemon de sia antaŭa vivo. Mi ĉiam diras, ke vera sklaveco troviĝas ne en leĝo, sed en cerbo, ĉar sklavo ne povas esti libera homo, li povas esti nur sklavo aŭ sklaviganto – alia elekteblo por li ne ekzistas. Do, amare rimarkigas Kapuściński, duonjarcenton antaŭ aperi en Sud-Afriko, apartismo estis establita de nigruloj mem, en la lando kun fiera nomo “Liberio”. Pripensinda observaĵo, ĉu ne?
Mi diru iom pri la eldonaĵo mem. Ĝi estas bela, vere bona por librovermulo kiel mi. Forte bindita, kun impona glata kovrilo, ĝi beligos iun ajn librobreton. Traduko ankaŭ estas respektinda. Iom malkutima estas uzado de landonomoj (ekz. Ĉadio, Senegalio, Zairio, sed Malavo).
Tajperaroj troveblas, sed ne multas. Iom ĝenis min manko de tradukoj de fremdlingvaj frazoj (mi ne regas la anglan, nek la francan). Foje mi dubas pri vortelekto, sed tio estas marĝena afero, neniel malhelpanta legadon. "La" ŝajnas esti tro ofta, sed tio ankaŭ ne tre ĝenas kaj supozeble devenas de apartaĵoj de la fontolingvo.
Ĝenerale la libro estas leginda kaj pripensinda – sen iuj ajn rabatoj por “verdaj eldonaĵoj”. Restas nur danki la tradukinton – faman polan esperantiston Tomasz Chmielik – kaj esperi, ke li trovos eblecon eldoni ankaŭ aliajn librojn de la tiel vaste konata en Esperantujo pola ĵurnalisto – almenaŭ tiujn pri Sovetunio kaj la imperiestro Haile Selassie. Mi ja interesiĝas pri deekstera rigardo al propra lando kaj… mi daŭre ŝatas Afrikon!

Comments