Skip to main content

Eksplodo en Domodedovo: plej internacia viktimaro

Antaŭ malpli ol unu jaro mi jam skribis pri eksplodoj en Moskvo. Tiam du kamikazinoj eksplodigis sin en metroo, pro kio pereis 38 kaj estis vunditaj 64 homoj. En posta blogaĵo mi prezentis miajn pensojn pri tiuj stultulaĉoj, kiuj murdas nekonatajn al ili kaj tute senkulpajn homojn laŭ iu ajn preteksto - ĉu religia, ĉu politika aŭ iu alia. Mirinde (por mi) evidentiĝis, ke ne ĉiuj eksterlandanoj samopinias, ĉar sub influo de lokaj amaskomunikiloj ili rigardas tion kiel "eble troan, sed kompreneblan reagon al rusa perforto kaj subpremo al islamanoj en Ĉeĉenio kaj eble ie plu". Mi estis devigita nemalmulte klarigi pri reala stato de aferoj kaj interalie memorigi, ke tiuj kamikazinoj mortigis ne nur rusojn kaj rusianojn entute - en la metroo ili murdis civitanojn de 6 landoj, el kiuj 4 estas islamaj. Post kelkaj tagoj okazis novaj eksplodoj, ĉi-foje en Dagestano, kie rusoj preskaŭ tute mankas kaj kaŭkazanoj-islamanoj jam multajn jarojn kun ĝojo murdas unuj la aliajn.
Ĉiujn fiagojn de tiuj idiotoj kunigas unu trajto - ili estas vere teroraj. Kiel ni ĉiuj scias "teroro" signigas "teruro", do teroristoj celas ne detruigi malamikon, sed timigi ĝin. Tial ili preskaŭ ĉiam faras siajn atakojn en du partoj de Rusio - Norda Kaŭkazo (kaj apude), ĉar tien oni povas pli facile alveturigi eksplodaĵojn kaj armilojn, kaj en Moskvo, ĉar murdo de multaj homoj en centro de la lando estigos pli grandan teruron ol sama ago en alia, nekonata al plejmulto da novaĵspektantoj loko. Ĉio alia por ili tute ne gravas. "Murdu kaj timigu!" - jen ilia devizo.
Tion konfirmas kaj la nova terora ago en Moskvo. Ĝi okazis en la flughaveno Domodedovo, kiu fakte estas "flugpordo" de la ĉefurbo. Tra tiun modernan kaj grandegan flughavenon ĉiutage trairadas dekmiloj da homoj (mi mem estis tie antaŭ du monatoj kaj eĉ faris amuzan foton). Kaj - kio aparte gravas por teroristoj - ĉi tie oni povas ĉiam vidi multajn eksterlandanojn.
Kion ajn oni dirus, sed duobla moralo ekzistas kaj fakte eĉ regas en nia mondo. "Civilizita" Eŭropo asertas, ke malindas dependi de tia (vere) maldemokratia gasliveranto kiel Rusio, sed samtempe turnas sin al (evidente) pli demokratia Libio. Oni diras, ke ĉiu homa vivo samgravas, sed murdo de unu miliono afrikanoj en Ruando altenis multe malpli da atento de la "civilizita mondo" ol orala amuzaĵeto inter la usona prezidanto Bill Klinton kaj ties asistantino du jarojn poste.
Teroristoj bone scias tion, do ili batis en la eble plej "bongustan" celon - internacian flughavenon. Iliaj deziroj plenumiĝis - la mondo estis terurigita. 30-35-jara (mia samaĝulo) viro, kies lastaj vortoj estis "Mi murdu vin ĉiujn!" plenumis sian taskon brilege: 35 homoj estis mortigitaj surloke, ĉirkaŭ 150 estis vunditaj. Kaj tio estas verŝajne plej internacia viktimaro, kiun iam ajn rikoltis niaj islamismaj "gefratoj". Ĝis nun oni sukcesis identigi nur 28 el 35 kadavroj, do ciferoj estas nur antaŭaj, sed tamen ni jam ĝuste scias, ke la 24-an de januaro en Domodedovo trovis sian mortofinon po (almenaŭ) 1 brito, taĝiko, uzbeko, kirgizo, germano, aŭstro, ukrainano. Estis vunditaj: 3 taĝikoj, 2 niĝerianoj kaj po 1 brito, uzbeko, germano, slovako, serbo, moldavano, italo, franco.
Jen la nuna oficiala listo da murditoj en Domodedovo (pardonu min pro eble malĝusta esperantigo de fremdlandaj nomoj):
  1. Babarikin Vladimir Arkadjevic (n. 1966, Rusio);
  2. Babenko Marina Aleksandrovna (n. 1965, Rusio);
  3. Badraŝov Kiril (n. 1972, Rusio);
  4. Bajbuza Kiril Jurjeviĉ (n. 1987, Rusio);
  5. Belousov Valerij Ivanoviĉ (n. 1962, Rusio);
  6. Ĉuvakov Aleksej Borisoviĉ (n. 1970, Rusio)
  7. Dubovickij Viktor Ivanoviĉ (n. 1972, Rusio);
  8. Gataŭlin Ildus Junusoviĉ (n. 1974, Rusio);
  9. Garkin Igor Aleksejeviĉ (n. 1955, Rusio);
  10. Ĝabarov Sabir Muĥameĝanoviĉ (n. 1963, Taĝikio);
  11. Hajde Marie Vallner (n. 1961, Aŭstrio)
  12. Ĥaknazarov Murat Ĥudejnazaroviĉ (n. 1987, Kirgizio);
  13. Ĥripankov Andrej Vladimiroviĉ (n. 1967, Rusio);
  14. Isajeva Natalja Jurjevna (n. 1986, Rusio);
  15. Ivanov Nikokolaj Ivanoviĉ (n. 1969, Aŭstrio);
  16. Izmajlov Vadim Genadjeviĉ (n. 1964, Rusio);
  17. Juraŝku Nikolaj Vasileviĉ (n. 1924, Rusio);
  18. Koĉergin Nikolaj Pavloviĉ (n. 1942, Rusio);
  19. Kousland Gordon Kempbell (n. 1971, Britio) — sen jura konfirmo;
  20. Lapŝov Denis Anatoleviĉ (n. 1973, Rusio);
  21. Lomĵaridze Vaĥtang Eldaroviĉ (n. 1972, Rusio);
  22. Matvejev Ilja Evgenjeviĉ (n. 1976, Rusio);
  23. Maŝutina Anna Grigorjevna (n. 1981, Ukrainio);
  24. Minderop Hendrik (n. 1976, Germanio);
  25. Mombetov Orikbaj Rometoviĉ (n. 1965, Uzbekio);
  26. Pernjatin Viktor Miĥajlovic (n. 1961, Rusio);
  27. Petrunina Irina Konstantinovna (n. 1991, Rusio);
  28. Pustovalov Boris Vladimiroviĉ (n. 1949, Rusio);
  29. Sigmatulin Renat Ŝafkatoviĉ (supozeble; n. 1966, Rusio);
  30. Smirnov Boris Vladimiroviĉ (n. 1958, Rusio);
  31. Ŝiŝkin Konstantin Konstantinoviĉ (n. 1959, Rusio);
  32. Ŝmatjuk Viktor Trofimoviĉ (n. 1957, Rusio);
  33. Tomin Oleg Vladimiroviĉ (n. 1974, Rusio);
  34. Volkova Natalja Olegovna (n. 1971, Rusio);
  35. Zubrickij Aleksej Aleksandroviĉ (n. 1975, Rusio).
35 senkulpaj homoj havintaj neniun rilaton al rusiaj agoj en Kaŭkazo kaj multaj el ili - en Rusio entute. Ekzemple, la 29-jara ukrainanino Anna Maŝutina, dramistino kaj poetino, alveturis Moskvon el Odeso 32 minutojn antaŭ la eksplodo - al ŝi oni devis enmanigi premion pro nova dramo. Ŝia 3-jara filineto orfiĝis.
Do, se iu ajn ankoraŭ havas iluziojn, mi proponas al oni iom alifrazitan televidreklamon (en originalo temis pri lavpulvoro): "Vi ĝis nun revas pri "noblaj kaŭkazaj batalantoj por sendependeco"? Do, ni iras al vi!"
P.S. Kameraoj registris la momenton de la eksplodo kaj tiu video estas spektebla en YouTobe.

Comments