Skip to main content

Enigma historio de Benjamin Button

La vere mirinda filmo pri la homo, kiu jam antaŭ la naskiĝo faris sian unuan eraron, enirinte tiun vivon per elirejo.
La tutan vivon li paŝas al la morto (cetere same kiel ni ĉiuj), sed faras tion kontraŭdirekten. Siaspeca Januso el “Lundo ekas sabate” de grandaj Strugackij-fratoj – nur li glitiris al historia estinteco kaj nia heroo translokiĝas en sia privata tempo…


Plej grave fascinis min eĉ ne tiu historio mem (kies esenco evidentiĝas en iu ajn anonco), sed tiu filozofia humiliĝo kun kiu ĉefulo alfrontas sian sorton. “Mi simple estas tia” – diras li, estinte infano. Rimarkinde estas, ke infanan animon en tiu maljunuleca korpo trovis malgranda knabino – lia “samaĝulino”. Oni vere diras, ke ĉiu infano prezentas novan ŝancon por la homaro, ĉar estas aferoj, kiujn povas kompreni (do korekti) nur novaj homoj. Cetere por tio devas morti tiuj malnovaj, liberigante spacon por novaj generacioj – sed tio jam estas alia flanko de la afero. Cetere en la alia verko de la supremenciitaj Strugackij-fratoj, ŝajnas en “Skarabo en formikejo”, nome infanoj maplej timis monstrojn-fremdulojn, senditajn kiel elprovo por riveli eblajn “ludenojn”.
Brad Pitt ludas bonege, same kiel liaj partneroj. Tamen spektado de la filmo estas sufiĉe malfacila. Kaŭzas tion eĉ ne ĝia longeco, kio ŝajne iĝis atributo de ĉiu “serioza” filmo. Oni bezonas fortajn nervojn por dum 2,5 horoj preskaŭ seninterrompe observi maljunajn vizaĝojn, aŭdi maljunulajn interparolojn, por spekti la filmon, kiu fakte rakontas pri vivo kiel konstanta moviĝo al morto. Kiu havis okazon dum longa tempo interkomunikadi kun olduloj, komprenos min. Afero peza kaj trista. Sed tia ja estas la vivo…

Comments