Skip to main content

Geniulo (Genius): sagao pri nevideblaj talentoj

Kinokritikistoj malalte taksis la filmon kaj ankaŭ mi ne konsideras ĝin majstroverko. Do kial naskiĝis tiu ĉi blogaĵo? Mian atenton kaptis la problemo, kiun tuŝis la reĝisoro: kiu estas la pleja geniulo – ĉu famega verkisto aŭ modesta redaktoro?
Homoj ne ŝatas esti redaktataj. Ĉar ili ĝenerale ne ŝatas esti korektataj. Sed 99% da tekstoj iam viditaj de mi bezonas redaktadon kaj mi vidis tiom multe da ili ke povas firme aserti: oni bezonas redakti preskaŭ ĉion. Sed kiel fari tion? Kaj kiu rajtas ŝanĝi la tekston faritan de la verkisto?
La ĉefa heroo de tiu ĉi filmo estas la usona verkisto Thomas Wolfe, famulo kiun William Faulkner nomis la plej talenta reprezentanto de la perdita generacio. Tamen la unua libro verkita de li estis rifuzita de ĉiuj novjorkaj eldonejoj. Nur unu homo interesiĝis pri ĝi – la fama tiutempe redaktisto Maxwell Perkins, kiu jam malkovris al la mondo titanojn kiel Ernest Hemingway kaj F. Scott Fitzgerald. Tamen eĉ li diris ke en la origina stato la verko estas neeldonebla kaj ne nur pro sia grandeco, sed ankaŭ pro neceso forĵeti troaĵojn, ŝanĝi ne nur la kvanton, sed ankaŭ la kvaliton. Kaj li faris tion.


La filmo prezentas unikan kunlaboron de la du artistoj, kies kontribuoj al la fina produkto estas kvankam ne samgrandaj, sed sendube neignoreblaj. La redaktoro instruas la junan talenton kiel esprimi sin mallonge, sed trafe, paroli tiel ke “pensoj vastu dum vortoj malvastu”. Li sukcesas. Mi ĝuis observi la procezon, ja mi mem plurfoje faris kaj plu faras tion, ĉiam dirante ke se oni povas forigi iun vorton, tio signifas ke ĝi estas troa.
Tiu kunlaboro daŭris ne tre longe, ĉar jam post la dua libro la plurvorta, burleska, emocie eksplodema verkisto (lin ludas Jude Law) sentis sin tro ĝenata de la striktopensa, ĉiam ĉapelita kaj butonita redaktoro, kies rolon plenumas Colin Firth. Li klopodas instrui al li vivoĝuon (tiuj scenoj memorigis al mi “La stepa lupo” de Herman Hesse), sed kompreneble vane, ja temas pri tute malsamaj psikaj tipoj kiuj povas kunlabori kaj adaptiĝi, sed ne samiĝi.
Dume mian kapon vizitis la penso: al kiu aludas la filma titolo? Ĉu nomiĝi la geniulo meritas la verkisto? Sed antaŭ renkonti la redaktoron li havis neniun literaturan sukceson kaj tio okazis ne pro stulteco de la antaŭaj legantoj de liaj skribaĵoj, sed pro ties malpreteco, neperfekteco, pro lavangoj da troaj vortoj kiuj nebuligis grajnojn da talento. Li estis kvazaŭ neprilaborita diamanto, apenaŭ videbla en amasego da krudaj ŝtonoj. Por rimarki ĝin, ekflari tre malfortan aromon de la talento kaj trovi ĝustan vojon por evoluigi ĝin estas bezonata la arteco ne malpli grava kaj la gusto senriproĉa, eble genia, ĉu ne?
Maxwell Perkins ne verkis librojn, eble ĉar li estis tro rigora en siaj pensoj kaj vivmaniero, mankis al li tiu frenezo kiu sole ebligas al artisto trapasi la limojn de normaleco kaj krei la tute novan vojon al alia arta dimensio. Sed li havis unikan flarsenton kaj sciis manipuli vortojn jam surpaperigitajn de iu. Li ne kapablis skribi, sed sciis forstreki. Kaj pro tio la verkoj iĝis ĉiam pli belaj. Aŭ ne, ĉu? “Ni, redaktoroj, neniam certas – ĉu ni plibonigas la verkojn aŭ nur aliigas ilin?” elbuŝigas li penseme. Ŝajnas ke tio estas demando same eterna kiel “ĉu esti aŭ ne esti?”
La filmo finiĝas tragike – la 37-jara verkisto subite mortas pro rara malsano. Jam tre malforta, li tamen sendas la lastan leteron al sia kunlaboranto aŭ... ĉu kunaŭtoro?

Comments

  1. Gratulon al vi, Stanislav.La nova retejo estas tre interesa, kaj via artikolo ege interesa. La du lastaj vortoj majstre resumas vian penson.

    ReplyDelete

Post a Comment