Skip to main content

“Homoj de Putin”: bonega klarigo pri la nuna Rusio

Mia rilato al alilandaj libroj pri Rusio estas ambigua. Unuflanke mi ŝatas vidi mian landon pere de aliulaj okuloj. Aliflanke mi malŝatas legi multnombrajn misojn kaj foje eĉ absurdaĵojn tiom oftaj en tiuspecaj libroj. Do la libro de Kalle Kniivilä miris min. Ĉi-foje tiu miro estis agrabla.
Dermokratio
Alilandanoj ofte demandas min, ĉu mi subtenas Vladimiron Putin. Nea respondo ofte konsternas ilin, ĉar en ilia imago Rusio plu estas io meza inter Sovetunio kaj la Rusia imperio kaj Putin estas kvazaŭ ĉiopova kaj ĉiesŝatata despoto. Do kiam mi aldonas, ke dum pluraj jaroj mi ne renkontis en mia amikrondo homojn kiuj subtenus Putin, ili eĉ pli miras kaj demandas: “Kial tiukaze li sukcesas regi tiom longe kaj forte?” Respondo troveblas parte en specifa politika vivo de Rusio, aranĝita tiel ke la organizita opozicio preskaŭ tute mankas, do simple ne ekzistas fortaj rivaloj. Sed estas ankaŭ alia, psikologia kaj parte sociologia dimensio, kiun bone prezentas en sia libro Kalle Kniivilä.


Rusio jam spertis pli-malpli “normalan” demokration tajlitan laŭ la usona modelo. En la 1990-aj jaroj la parlamento bolis je diskutoj (en 1993 tio eĉ kaŭzis armitan batalon inter la prezidanto kaj la parlamento), akra kritiko ĉiutage aŭdiĝis en amaskomunikiloj, surstrataj protestoj estis oftaj kaj ardaj. Sed kiel vivis la rusianoj tiutempe?

Tankoj pafas kontraŭ la parlamento
Mi finis mezlernejon en 1991, universitaton en 1996, laboris ekde 1995 en loka muzeo kaj kromlaboris ie ajn, ĉefe private kaj neoficiale. Do mi bonege memoras tiun periodon kaj ĝian atmosferon. Ĝi estis terura. Post liberigo de la antaŭe ŝtate kontrolitaj prezoj ili dekobliĝis, poste centobliĝis kaj ĉiam altiĝis. Homoj kiuj ŝparis monon en bankoj dum tuta vivo, perdis ĉion en unu tago. Se antaŭe ili povintus aĉeti aŭton, do nun tiu mono apenaŭ sifiĉis por tagmanĝo en restoracio. Ĉiuj iĝis mizeruloj. Salajroj estis etaj kaj oni ne pagis ilin dum pluraj monatoj. La ŝtato sekvis striktan monpolitikon, truditan de la okcidentaj financistoj, kaj la lando sufokiĝis en la kaptilo de la senmona ekonomio. Laboristoj en fabrikoj ofte ne ricevis salajrojn dum 10-12 monatoj kaj nur foje oni donis al ili anstataŭ mono iujn varojn. Mi mem foje vendis surstrate aron da ŝuoj, kiujn mia patro ricevis anstataŭ mono.

Reala salajro
Mi mem ne ricevis mian mizeran salajron dum tri aŭ kvar monatoj kaj neniu interesiĝis kiel mi vivos dum tiu periodo. Tio okazis ĉie – ĉu en ŝtataj organizaĵoj, ĉu en tiuj privataj. Por komprenigi ĝis kiu grado streĉiĝis la situacio mi diru, ke en la 1990-aj miaj gepatroj vendis eĉ tiom bagatelajn kaj ĉipajn aĵojn kiel binoklo kaj termoso. Oni vendis eĉ la geedzan fingroringon de mia patrino. Jen kio estis la demokratiaj 1990-aj jaroj por ordinaraj homoj.

Atendata vivolongo
Ne pli bonfartaj estis la socio ĝenerale kaj la ekonomio. La produktado falis ĉiujare dum la inflacio kreskis, inter 1992 kaj 1995 konsumvaraj prezoj kreskis 1187-foje (salajroj nur 616-foje). Do preskaŭ neniu interesiĝis pri produktado, nur rapida vendado kaj tuja profito altiris ĉiujn. Fabrikoj, vendejoj, institutoj, elektrostacioj, naftaj kaj gasaj kompanioj – ĉio pene kreita dum jardekoj de la tuta popolo estis privatigita kaj baldaŭ disvendita, ĉefe laŭ friponaj vojoj ebligantaj al lertaj unuopuloj kapti ĉion preskaŭ senpage.

Malneta enlanda produkto
Novaj majstroj havis nek konojn por mastrumi siajn akiraĵojn, nek deziron fari tion. Do plej ofte ili simple disrabis ĉion kaj lasis post si ruinojn. Unue ili vendis haveblajn varojn, poste maŝinaron (ĉefe kiel metalrubon), konstruaĵojn (ofte ankaŭ kiel konstrumaterialojn) kaj fine terenon. Mi mem vidis plurajn fabrikojn kiuj estis detruitaj ĝisfunde nur por gajni... brikojn. Malnovajn brikojn el fabrikaj konstruaĵoj. Kiam mi montris tiun foton al brazila amiko, li estis ŝokita kaj demandis: “Ĉu tio estas Fukuŝimo?” – “Ne, tio estas ruinoj de la paperbafriko je 120 km de Tjumeno. Iam mia avo estis ĝia direktoro, sed en la 1990-aj jaroj ĝi estis tute disrabita kaj poste detruita por gajni brikojn”.

Ruinoj de la paperfabriko
Foje tiuj fabrikoj estis solaj dungantoj en vilaĝo aŭ urbeto, do loĝantaro perdis ajnan ŝancon trovi laboron. Tio rezultigis amasan alkoĥolismon, multiĝon de narkotikuloj (tute nekonata problemo en Sovetunio), krimeco kaj cinikismo. Fortaj junuloj kiuj antaŭe iĝus seruristoj aŭ ŝoforoj, en la 1990-aj konvertiĝis al banditoj. Mi bone memoras kiel en 1993 en mia urbo interbatalis du bandoj kaj pluraj ties anoj estis murditaj surstrate kiel en holivudaj filmoj. Se aldoni la sangoverŝan kaj malsukcesan Unuan Ĉeĉenan militon la bildo iĝos kompleta.

Ĉeĉena knabo en Grozno
Tiutempe enketado de mezlernjanoj evidentigis ke la plej popularaj profesioj inter junuloj kaj junulinoj estis respektive bandito kaj prostituino. La tuta mondobildo renversiĝis por la rusianoj. Honesteco, laboremo kaj altruismo senvaloriĝis, dum monavido je ajna prezo, filerteco kaj luksa vivo iĝis plejaj valoraĵoj. Iamaj krimuloj kaj friponoj transformiĝis al “mastroj de la vivo”, homoj respektendaj kaj ĉionpovaj. Tio estis krizo ne nur ekonomia, sed ankaŭ morala. Ĉu mirindas ke de tiam la rusianoj ofte prononcas la vorton “demokratio” kiel “dermokratio” (merdokratio)?
Stabileco post ĥaoso
Do nun vi eble komprenas kiel ĝenas min stultega babilado de iuj okcidentaj malkompetentuloj pri iu denaska inklino de la rusoj al forta povo kaj sklaveco, pri kaŝitaj komunistoj kaj KGB-anoj kiel klarigo de la nuna stato de Rusio, ktp. Feliĉe Kalle Kniivilä ne apartenas al tiu fantazirondo, kion kaŭzis lia vere grava profundiĝo en la rusian vivon. Li dum pluraj jaroj loĝis en Rusio, bone regas la rusan lingvon kaj, kio plej gravas, multe interparolis kun ordinaraj homoj kaj ne nur en Moskvo, sed ankaŭ en provincoj. Tiuj konversacioj konsistigas kernon de la libro.
“Daim kaj Nina”, “Renat kaj Galina”, “Eduard kaj Julia”, “La veldisto” – jen tipaj ĉapitrotitoloj, kiuj jam komprenigas ilian enhavon. Paĝon post paĝo la ĵurnalisto prezentas al ni vivhistoriojn de simplaj homoj, kiujn li nomas “Homoj de Putin” aŭ “La silenta plimulto de Rusio”. Ili rakontas pri sia vivo kaj politikaj vidpunktoj, kiuj evidentiĝas esti tre similaj. Fakte ĉion ĉi oni povus unuigi en unusolan vivhistorion de la generacio, kiu transvivis la stabilan sovetan epokon, la terurajn 1990-ajn jarojn kaj nun ĝuas relativan stabilecon kaj bonfarton de la 2000-aj jaroj – la epoko de Putin.
Komparoj ĉiam lamas, sed mi povas supozi ke tiuj laboristoj, inĝenieroj kaj pensiuloj ne tre diferencas de siaj kolegoj el Eŭropo kaj Usono. Sola kialo ke ili subtenas Putin estas ke post lia prezidantiĝo ilia vivo stabiliĝis kaj dum preskaŭ jardeko ĉiam iĝis pli bona. Kompreneble oni memoru, ke “post” ne nepre signifas “pro”, sed ĉu veldisto de aŭtomobila fabriko en iu ajn lando okupiĝus pri analizo de la naftoprezoj, kiuj kreskis ekde la 2000-a jaroj, kaj rilatigos tion kun ekonomia prospero de sia lando?
Intelektuloj komprenas tion, do plejparto de intelektuala gazetaro plenas je kritikaj kaj mokaj artikoloj pri Putin kaj ties reĝimo. Nome pro tio kiel prave rimarkigas Kalle Kniivilä, Putin turnis sin al la ordinaruloj kiel plej forta socia bazo de sia potenco. Nome pro tio li elforĝas novan ideologion, tre buntan, foje kontraŭdiran, konsistantan el pecoj de tiu soveta, carisma, naciisma kaj imperiisma. Lia provo apogi sin sur la kreitan de li politikan partion Unueca Rusio fiaskis. Ĝi plu restas partio de la ŝtatoficistoj kaj gravaj komercantoj, kaj la moknomo “partio de friponoj kaj latronoj”, donita de opoziciulo Aleksej Navalnij, tiom forte algluiĝis al ĝi ke nomi sin ĝia ano estas kvazaŭ agnoski sin mesogulo.

Unueca Rusio - la partio de friponoj kaj latronoj
Jen tipa ekzemplo: iama studento de mia edzino diri al ŝi, ke nun li laboras en stabo de Unueca Rusio kaj tuj aldonis: “Ĉu vi ne plu komunikos kun mi?” La provo establi la Tutnacian Fronton ankaŭ fiaskis, do Putin turnis sin al alia organizo, jam preta kaj forta – la Rusa Ortodoksa eklezio. Nome tio kaj ne iu enigma “komunisma komploto”, sekvigis plurajn politikajn ekstremojn kiel ekzemplodona enprizonigo de Pussy Riot, skandalema kaj ĝisoste idiotisma leĝo kontraŭ “samseksema propagando inter neplenkreskuloj” kaj prezentadon de Rusio kiel lasta fortikaĵo de la tradiciaj kristanaj valoroj en la ĉiam pli perversa Eŭropo.
Ĉion ĉi Kalle Kniivilä priskribas kaj analizas detale, en stilo leĝera kaj atentokapta. Li ne nur transdonas al leganto enhavon de siaj interparoloj, sed majstre pentras pitoreskajn bildojn de respektivaj homoj kaj lokoj. Tio estas mirinde bona speco de la politika ĵurnalismo kaj mi certas ke la libro povos havi sukceson en “grandlingvaj” eldonoj kiel la angla, franca aŭ germana. Mi forte rekomendas ĝin al ĉiuj dezirantaj kompreni la nunan Rusion, ties socion kaj politikan reĝimon.
Modesta, sed bona
Nun mi transiru al la eldonaĵo mem. Ĝi estas modesta, sed bona, tute laŭa al la ĵurnalisma ĝenro. La mola kovrilo kun rekonebla bildo de la Moskva ĉefpoŝtejo senprobleme eltenis mian plurhoran postkogresan revenflugon (Cusco – Lima – Montevideo – Bonaero – Amsterdamo – Moskvo – Tjumeno) dum kiu ĝi estis tralegita. La paĝoj estas gluitaj, sed ne forflugemaj, la papero tute blanka kaj la tiparo bela. Preseraroj preskaŭ tute mankas. Fotoj mankas tute.
La aŭtora lingvaĵo estas glata, foje nur senteblas rusismoj, sed tio eventuale estas glorinda afero por alilandano verkanta pri Rusio. Evidentas, ke la aŭtoro plurfoje alfrontis mankon de esperanto-vortoj por iuj realaĵoj de la rusia (kaj ne nur) vivo kaj je 99 % de kazoj liaj solvoj plaĉis al mi. Plurajn mi notis en poŝtelefono kaj eble iam uzos en similaj kazoj. Mi enmetu tiun liston, eble utilan por ruslingvanoj:

аудитор – kontrevizoro
биржа труда – laborperejo
в рассрочку – partopage
дача – somerdomo
двухполосное (движение) - dukoridora
декретный отпуск – patrina libertempo
дефицит (вещь) – mankovaro
жилищно-коммунальная компания – domprizorga entrepreno
закручивать гайки – ĝustigi la ŝraŭbojn
запрет на въезд – enveturmalpermeso
кондитерская – sukeraĵejo
копирка – karbopapero
многоквартирный дом – apartamentaro
нагрузка (товар) – alligaĵo
прайм-тайм – plej bona sendohoro
переход в метро – piedirtunelo
подъезд – ŝtuparejo
подъездная дверь – stratpordo
прописка – loĝregistrado
пропуск – paskarto
растворимый кофе – tujkafo
совместное предприятие на базе соглашения о разделе продукции – produkt-divida entrepreno
спальный район – loĝdistrikto
талон (на получение товара) – porcium-kupono
шокотерапия – ŝokopritrakto

Comments

  1. Interese. Mi komprenas vian vid-punkton, kaj scias ke estas multe da vero en kion vi diras pri la terura situacio de Rusio en la nauxdekaj jaroj.

    Tamen, mi ja rimarkus unu aferon: kiam temas pri la milito en Cxecxenio, indas mencii ke okazis dua terura milito tie sub la regado de Putin mem, kaj ankoraux nun la malbonsxancaj Cxecxenoj vivas sub la diktatora regado de tiu gangstero Kadyrov.

    ReplyDelete
    Replies
    1. La duan militon en Ĉeĉenio provokis atakoj de la ĉeĉenaj islamistoj kontraŭ apuda Dagestano. Kiu ŝtato tolerus bandojn, kiuj okupas tutajn distriktojn, dekkarante ilin sia teritorio? Fakte Ĉeĉenio en 1996-2000 estis modelo de Islama Ŝtato en Sirio.
      Kadirov estas aŭtoritata reganto, kiu interesiĝas nur pri povo kaj mono. Sed lia elekteblo estas malgranda, same kiel tiu de Putin. La ĉeĉenoj estimas nur forton kaj obeas nur siajn regantojn. Ne eblas sendi ruson aŭ judon por regi Ĉeĉenion. Kadirov luktas kontraŭ islamistoj, do li devas uzi ilian armilon - diri ke li mem estas fidela islamanoj, eĉ pli fervora ol ili, kaj pruvi tion. Li prezentas sin kiel homon, kiu atingis la samajn celojn (preskaŭ plenan sendependecon kaj islaman ordon) kun sola cedo - subiĝi al Rusio. Do li kvazaŭ diras al siaj regatoj: "Jes, mi subiĝas, sed nur al du fortoj - Alaho ĉiopova kaj Putin fortega". Tia subiĝo estas konsiderata akceptebla de la ĉeĉenoj, ja temas pri reciproka agnosko de forteguloj. Eble mi devas verki apartan artikolon pri tio))

      Delete

Post a Comment