Kamikazo-junulino: mallonga vivo, stulta morto

Enketistoj oficiale konfirmis, ke estis identigita unu el kamikazinoj, eksplodigintaj sin en la Moskva metroo la 29-an de marto. Tiu evidentiĝis esti la 17-jara Ĝenet Abduraĥmanova. Ŝi estis la vidvino de la kaŭkaza batalanto Umalat Magomedov, likvidita en decembro 2009. Detalojn mi denove priskribis en Vikinovaĵoj.
Kion diru? Nur tio, ke mi sufiĉe bone komprenas ĉiujn.
Mi komprenas ardan kaŭkazan junulinon - memstaraj kaj agemaj dagestanaj virinoj ankaŭ volas fariĝi herooj. En 17-jara aĝo ĉi tiu impeto estas aparte komprenebla. "Montara Ĉe Gevaro" batalanta por sankta afero - kiu junul(in)o ne revis pri tio? Post pereo de la edzo, liaj kamaradoj diras unuvoĉe: "Venĝu lian sangon!". Kaj ŝi venĝas.
Mi komprenas tiujn, kiuj sendis ŝin al la morto. Dum lastaj monatoj ili perdis multajn el siaj gvidantoj, ilia afero velkas en malvarmegaj kavernoj kaj arbaraj kaŝejoj. Ili bezonas deklari al ĉiuj: "Ni vivas! Kaj ni daŭras luktadon!" Kaj fari tion necesas laŭte, tio estas - per grandega sangverŝado. Moskvo estas ideala loko - se fari tion en Tjumeno aŭ Saransko, ĉiuj (aparte eksterlande) demandus sin "Kie ĝi estas?" kaj forgesus post unu minuto. Murdado en Moskvo estas tute alia afero. Ĉiuj ekkrios: "Ho, tio ja estas ĉefurbo!" kaj iuj aldonos: "Mi estis en tiuj metrostacioj! Terure!!!".
Kaj estas tre oportune, ke neniu povos premi plenumontojn aŭ venĝi al iliaj parencoj (tio estas kutima praktiko en Kaŭkazio). Parencoj mem serĉis siajn forkurintajn filinojn kaj neniu estos kulpita pro ilia fikonduto.
Kaj mi komprenos elekton de plenumontoj. Junaj virinoj estas tre impresemaj kaj ilin oni povas facile inspiri al multaj fiaĵoj. Religio + junula brulkapuleco + sango ĉirkaŭe - bona recepto por fari kamikazojn! Tamen ilin oni akompanis ĝis metrostacioj - por havu garantion, ke ĉio iros laŭplane. Ideala loko, idealaj plenumantoj, idealaj viktimoj.
La metroo elfunkciis sekvonttage. Paŝos kelkaj pliaj tagoj kaj tiu novaĵo malaperos de supraj lineoj de novaĵlentoj. Ni jam alkutimiĝis al tiuj novaĵoj. Tiuj junulinoj nenion ŝanĝis. Ili nur finis sian mallongan vivon kaj prenis stultan morton. Kaj ili forkaptis vivojn de tiuj homoj, kies vivo havis sencon.
Estu damnitaj ili por eterna tempo!

Comments