Skip to main content

Kapitano Filips (Captain Phillips): renkontiĝo de herooj

La filmo simpla, sed ne malbona – tiel mi povus priskribi la plurfoje Oskar-nomumitan verkon de Paul Greengrass. Tamen ĝi pensigis min pri tute alia afero, tre malproksima de la piratado kaj kuraĝa batalado kontraŭ ĝi.
Malkutima banalaĵo
Ĉu vi jam spektis tiun ĉi filmon? Faru senĝene, mi konsilas. Se vi havas liberan vesperon kaj volas iom malstreĉiĝi, rigardante kiel aliuloj kuras, krias, mansvingas kaj batalas dum vi etendiĝas sur brakseĝo kun pokalo da ruĝa vino enmane, do jen bonega elekto.


“Kapitano Filips” rakontas historion de la samnoma usona ŝipestro, kiu en aprilo 2009 gvidis kontenerŝipon apud la somalia bordo, alfrontis atakon de lokaj piratoj kaj post longdaŭra kaj pena klopodado sukcesis eliri tiun situacion viva, same kiel lia ŝipanaro. Tipa holivuda feliĉ-fino, ĉu ne? Tamen mi rimarkis en tiu verko kelkajn malkutimaĵojn, kiuj aldonis al la banala aventurfilmo iom pli fajnan guston.
Unue, la filmo komenciĝas de la sceno en somalia vilaĝo. Do komence ni vidas “malbonulojn” kaj nur poste “heroojn”. Krome tiuj malbonuloj aspektas pli mizeraj kaj kompatindaj ol malicaj kaj sangavidaj. Poste ni plurfoje vidas, ke tiuj homoj okupiĝas pri la piratado ne pro sia natura aĉeco, sed pro malfeliĉo naskiĝi en la lando, kiu militas dum jardekoj kaj kie regas plej granda ĥaoso en la mondo. Bandestroj kaj klanestroj puŝas ilin al la marrabado same forte kaj senevite kiel nekovrita hipoteko kaj pagota universitato por idoj pelas al transmaraj vojaĝoj usonajn maristojn.
Dum la eventoj disvolviĝas ni vidas afrikanojn kiel homoj needukitaj kaj malĝentilaj, sed kuraĝaj kaj nervofortaj. Ili ne timas kontraŭstari la plej fortan mararmeon en la mondo, ne kapitulacias eĉ antaŭ grandega militŝipo kaj batalas ĝis lasta minuto. Tio meritas estimon malgraŭ malestimindaj intencoj de tiu batalo. Al mi tiu reĝisora vidpunkto memorigas alian bonan filmon – “Mi estis soldatoj” (We Were Soldiers”). Ĝi ankaŭ glorkantas heroaĵojn de usonanoj (ĉi-kaze batalantaj en Vjetnamio), sed same honeste montras ke ilin kontraŭstaris ne malpli sentimaj, animfortaj kaj saĝaj homoj. Do se informoj pri malpermeso de tiu ĉi filmo en Vjetnamio estas veraj, tio nur plian fojon pruvas ke impostpagataj idiotoj prosperas en ambaŭ landoj.
Dua trajto de la filmo, kiu altiris mian atenton, estas plurfaceta karaktero de la ĉefheroo. Kapitano Filips kompreneble estas bravulo kaj kuraĝulo, danke al ruza kaj forta baraktado de kiu estis savita la ŝipo kaj la teamo (mi lasu flanken disputojn pri kiu estis vera heroo en tiu historio, ĉar nun ni parolas pri la verko, kiu kvankam bazita sur memoraĵoj de la kapitano, jam vivas apartan, sendependan vivon).
Mi ne scias, ĉu ni danku pri tio la reĝisoron aŭ Tom Hanks kiel ĉefaktoron, sed la rezulto evidentas – anstataŭ atendita agaca kaj teda unudimensia heroo sen timo kaj riproĉo ni vidas la bildon sufiĉe realan, homon kiun ni povas kunsenti. Plejparton de la filmo li kompreneble elmontras ŝtalajn nervojn kaj diablan inventemon, kio streĉigas intrigan spiralrisorton. Sed fine ni jam vidas ne “feran homon” el bildstrioj, tiom ŝatataj de la usonanoj, sed vivan ulon, kiu jam malesperiĝis, elĉerpis siajn fortojn kaj volas nur ke ĉio finiĝu ien ajn. Heroo larmas kaj lamentas – jen malkutima bildo por tiuĝenraj verkoj kaj pro tio ĝi pli meritas atenton.

Senpartie, senarmile
Tiaj filmoj estas apenaŭ pensigaj, sed al mi post kelkaj tagoj alvenis tamen la penso, instigita de “Kapitano Filips”. Fakte en la filmo estas almenaŭ la du ĉefaj herooj – la kapitano de la usona ŝipo kaj tiu de la somalia boato. Ili ambaŭ estas sentimaj kaj fortaj. Ambaŭ respondecas pri siaj teamoj kaj familioj. Kaj ambaŭ ne rajtas malgajni, kvankam malamiko tute ne elvokas en ili malestimon. Fine la kaptota somaliano respondas malĝoje al la konsilo de la usonano reveni al normala fiŝkaptista vivo: “Tio eblas en Usono, sed ne en Somalio”. Pro tio lia demando: “Ĉu miaj amikoj estas mortigitaj?” sonas amare eĉ malgraŭ manko de alternativo en tiu situacio.
Mi rememoras alian heroon, kiun mi konas pli proksime – rusian aviadilestron Vladimir Ŝarpatov, nun loĝantan en mia urbo Tjumeno. Same kiel multaj liaj kolegoj post disfalo de Sovetunio kaj kolapso de ties ekonomio li perlaboris monon en privataj kompanioj tra la mondo. En aŭgusto 1995 stirata de li aviadilo, ŝarĝita je armiloj por la Norda Alianco, estis kaptita de la Talibano. La tuta teamo estis ostaĝigita kaj troviĝis en Kandagaro ĝis jaron poste ili sukcesis aranĝi arogan fuĝon. Diference de la usonaj maristoj ili bonege sciis, ke neniu en Rusio (krom parencoj kompreneble) vere zorgas pri ilia sorto. Neniu specnazo alvenos, neniu elaĉeto okazos. Do ili agis tute memstare, senarmiginte gardistaron kaj forfluginte en tiu aviadilo tra Irano al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.


Poste ili estis renkontitaj en Rusio kiel herooj, Vladimir Ŝarpatov estis honorigita Heroo de Rusio – plej alta distingo de nia lando. De tiam li estas ofte intervjuata, alvokata al politikaj kunvenoj, iĝis deputito, ktp. En 2010 surbaze de tiu historio estis farita filmo “Kandagaro”.
Mi foje renkontiĝis kun Vladimir Ŝarpatov en lia hejmo. Ni babilis dum kelkaj horoj, rigardis fotojn kaj malplenigis botelon da bona viskio “8 p.m.”, aĉetitan de li dum flugo al Skotlando. Li estas homo simpla kaj tute ordinara laŭaspekte, neniu povus rekoni en li heroon se oni renkontus lin surstrate. Eble nur unu fojon en sia vivo li mobilizis la tutan sian volon por aranĝi tiun fantastan fuĝon el islamisma kaptejo.
Nun li estas ano de porregistara partio kaj kunsidas en regiona parlamento. Kompreneble li aŭdigas postulatajn de li paroladojn, subskribas peticiojn kaj deklarojn (inkluzive kontrausonajn) kaj diversmaniere pupservas en la putinisma spektaklo, ne tre multe meditante pri tio.
Sed jen pri kio mi ekpensis: kio okazus se tiuj tri homoj – somalia pirato, kapitano Filips kaj rusia aviadilestro Vladimir Ŝarpatov – renkontiĝus en iu neŭtrala teritorio? Sen partioj kaj armiloj, simple kiel homoj kun homoj. Ĉu ili sukcesus trovi komunan lingvon kaj temojn priparolindajn? Mi certas ke jes. Ŝarpatov malŝtopigus plian viskibotelon, la somaliano elprenus freŝkuiritajn fiŝojn kaj la kapitano Filips ĝissate manĝigus ĉiujn per siaj maristaj anekdotoj kaj historioj, sendube abundaj kaj ĝujindaj. Ili gaje pasigus kelkajn horojn kaj poste disirus, forte premante la manojn kaj promesante unu al alia baldaŭ aranĝi sekvan renkontiĝon.
Bedaŭrinde tio estas nur frukto de mia fantazio. Ĉu?

Comments