Skip to main content

Kompendio de psikanalizo aŭ la Freŭdismo en nur 100 paĝoj

EdipkompleksoMio, Supermio kaj Ĝio, la infana sekseco kaj frua estiĝo de la neŭrozoj – jen preskaŭ ĉio, kion ordinara homo konas pri la freŭdismo. Ne tre multe se konsideri, ke tiu ĉi scienca skolo grave ŝanĝis ĉiujn humanitarajn sciencojn kaj iĝis parto de nia ĉiutaga vivo, eĉ se ni ne rimarkas tion. Do la malpli ol 100-paĝa “Kompendio de psikanalizo”, verkita de Sigmund Freŭdo mem estas bona elekto por solvi tiun problemon, ĉu ne?
Leginda studo
Mi ne estas psikologo, nek ŝatanto de la tiel nomata “populara psikologio”, kies specimenoj nun plenigis bretojn de ĉiuj librovendejoj, promesante al legontoj instrui “lertan manipuladon”, “neŭrolingvistikan programadon” kaj ĝenerale “sukceson en la vivo”. Sed kiam mi vidis tiun ĉi bluan kovrilon en la kongresa librovendejo en Bonaero, mi ne longe hezitis – ja tio estas Freŭdo mem parolanta pri la kreita de li scienco kaj en tre konciza formo!


Mi estas librovermo kaj dum mia jam 40-jara vivo tralegis centojn da plej diversaj libroj. Sed lastatempe mi ĉiam pli interesiĝas pri aferoj fundamentaj, klarigantaj la plej bazajn, profundajn ideojn kaj aferojn. Plej ofte tio estas studoj ĉe limoj de pluraj fakoj: psikologio, sociologio, historio, ekonomiko. Ekzemple la libro pri depresio, analizanta tiun ĉi plagon de diversaj vidpunktoj, multe helpis al mi kompreni konduton de pluraj homoj, inkluzive de proksimuloj.
Tiu ĉi studo, verkita de Freŭdo en 1938-1940, ne elrevigis min. Ĝi estas skribita en bona lingvaĵo, komprenebla por ĉiu meznivele edukita homo. La verko konsistas el tri partoj: “Naturo de la psiko”, “La praktika tasko” kaj “La teoria gajno”. En ĝi la fama psikologo prezentas bazajn tezojn de sia teorio kaj montras kio sekvas de tiuj ĉi konkludoj. Li respondas iujn riproĉojn kaj klarigas nebulaĵojn, ĉiam trankvile kaj akademie. Mi elmontru kelkajn citaĵojn:
“...dislimado inter psikaj norma kaj eksternorma statoj ne estas science difinebla, tiel ke tiu diferencigo, malgraŭ sia praktika graveco, nur posedas konvencian valoron”.
“...ni aŭdacas aserti, ke la psikologio de la konscio ne kapablas pli bone lumigi la normalan funkciadon de la menso ol la sonĝo”.
“...apenaŭ troveblas unu stato rigardata normala, en kiu oni ne povas malkaŝi kelkajn indikojn de neŭroza trajto”.
“Ŝajnas ke la neŭrozoj akiriĝas nur dum la plej juna infaneco (ĝis la 6-a jaro)”.
“Al la barbaro, ni rekonas, estas facile bone farti, por kulturhomo estas malfacila tasko”.
“Granda enigmo staras antaŭ ni, nome la biologia fakto de la dueco de la seksoj... neniu individuo reagas nur laŭ sia propra sekso, sed ĉiam kapablas iumezure reagi kiel la alia...”.
Kompreneble mi ne analizu la teorion mem, do diru nur, ke multon novan mi eksciis kaj komprenis pri la konduto de la Homo sapiens, inkluzive de mi mem kaj miaj konatoj. Vere leginda, studinda kaj ĝuinda verko.

Senriproĉa eldono
La eldonaĵo estas preparita zorgeme kaj senriproĉe. Malmola kovrilo kun trafa bildo, blanka papero, folioj interkudritaj, bela tiparo.
La tradukinto estas Gérard Patureaux, emerita franca psikiatro kaj psikanalizisto. Do ne mirindas, ke la traduko estas farita en tiom alta profesia nivelo, kiu senteblas eĉ malgraŭ mankoj de miaj konoj de la originalo kaj la germana lingvo entute. En sia enkonduko li detale klarigas ne nur kialojn de sia elekto, sed ankaŭ tradukmetodon, terminologiajn solvojn, ktp. Interalie li rimarkigas, ke pluraj vaste konataj tradukoj de tiu ĉu verko (inkluzive tiun en la angla) estas kritikataj de psikanalizistaro pro malĝusta lingvaĵo, kiu transformas simplan ĉiutagan parolon de la originalo al tiu pli scienca. Do eble leganto de la esperanto-traduko, farita en strikte fidela maniero, havas certajn avantaĝojn eĉ antaŭ siaj anglalingvaj kolegoj!
La libro finiĝas je indekso, leksikono kaj piednotoj – ĉiuj ankaŭ senriproĉe preparitaj. Oni povas nur gratuli la tradukinton pri bonega laboro kaj esperi, ke aliaj fakuloj sekvos tiun ekzemplon, enkondukante en Esperantujon majstroverkojn de pluraj sciencaj fakoj.

Comments