Konfeso de librovermulo

Mi estas librovermulo kaj neniel hezitas tion. Ĉu fieras? Nu, eble jes, kvankam nun ĉiam malpliiĝas ĉirkaŭ mi homoj pretaj (kaj kapablaj) disdividi tiun ŝaton al legado de libroj – nome libroj, ĉar legado de ŝerĉoj kaj blogaĵoj en Reto estas tute alia afero, pli simila al interhoma babilado ol al ĝuado librodevena. Mia esperantiĝo preskaŭ antaŭkvarjara, nur plifortigis tiun amon al la presita vorto – ja por mi, memlernanto kies tempo estas plejparte okupita per laboro, esperanta vivo trafluas precipe en du sferoj – retumado (Vikipedio kaj Ipernity) kaj legado de esperanto-libroj. Apenaŭ mi estas rara escepto, aparte por nova eo-generacio, aliĝanta al la movado dum lastaj jaroj. Des pli ĝojiga estis por mi eltrovo de la retejo kun stranga nomo – aNobii.

Kio estas aNobii?
Unue mi legis pri ĝi en Vikipedio, kie mi ĝis nun strebis kontroli ĉiujn novajn artikolojn, por almenaŭ pliĝustigi kategoriojn kaj ligilojn al aliaj viki-projektoj. Same kiel iam pri Esperanto (ankaŭ ekkonita per Viki) fascinis min la ideo mem – krei propran virtualan bibliotekon por demonstri ĝin al aliaj, recenzi apartajn verkojn, interŝanĝi, interkonigi, vendi librojn, indiki ties pritakson, sugesti vendejojn plej bonajn ktp. Ĉion ĉi ebligas al siaj uzantoj aNobii.
Post simpla registriĝo oni povas krei “librobreton” kaj starigi sur ĝin diversajn eldonojn – jam disponeblajn kaj ankoraŭ deziratajn. Librovicojn oni povas ordigi laŭ diversspecaj kriterioj – titoloj, aŭtoroj, ktp. Malantaŭ ĉiu libro kaŝiĝas aro de priskriboj, recenzoj kaj aliaj al ĝi rilataj informoj. Vi povas aldoni, pliĝustigi aŭ redakti informojn iam ajn kaj tio helpos ne nur al via perfidema memoro, sed ankaŭ al aliaj uzantoj, kiuj nur intencas legi ĉi libron aŭ dubas pri farendeco de tiu ago.
Kiel libroj aperas sur bretoj? Same kiel en Vikipedio plejparton da laboro plenumas uzantoj mem. Por aldoni libron sur sian breton vi devas serĉi ĝin en datumbazo de aNobii – tio estas simple entajpi titolon en la serĉofenestron kaj klaku apude. Se serĉado ne sukcesis, vi povas aldoni tiun libron al la datumbazo – pli ĝuste informon pri ĝi (bildo de kovrilo, ISBN, kvanto de paĝoj, lingvo ktp). Poste administrantoj kontrolas vian peton (kutime tio daŭras sufiĉe longe – ĝis monato) kaj plenumas ĝin aŭ neas, klarigante tiukaze kialojn (eraroj en priskribo, manko de ISBN, ks).
Uzantoj rajtas krei grupojn laŭ interesoj, aliĝi al unu aŭ multaj el ili, okazigi diskutojn, interparoli en babilejoj, interŝanĝi librojn kaj opiniojn pri ili, vendi aŭ pruntedoni ilin unu al la alia, ktp. Fakte aNobii estas virtuala kuŝejo de librovermuloj – feliĉe gento eĉ se malaperanta, do almenaŭ nun sufiĉe multnombra kaj aktiva.

Kion pri Esperanto?
“Kion pri Esperanto?” eksklamacios fervora samideano. Kaj fakte li estos prava. Virtualaj projektoj estas kvazaŭ speciale faritaj por nia disa komunumo, kies anoj plejparte praktikas legolingvon. Bonŝance aNobii proponas eblecon ne nur prezenti eo-eldonojn, sed ankaŭ uzi eo-interfacon. Kiel atendeble ankaŭ tradukadon faras uzantoj mem. Por komenci necesas aparte registriĝi kiel tradukisto, klakinte “Traduku” en malsupra parto de la ĉefpaĝo kaj sendante sian peton al administracio de la retejo. Post ĉirkaŭ monata atendado mi ricevis jesan respondon kaj komencis labori.
Tradukprocezo estas tre simpla. Per sama “Traduku”-ligilo oni transiras al speciala menuo, elektas cellingvon kaj antaŭ oni aperas fenestroj, en kiujn necesas entajpi tradukon de suppreskribitaj vortoj aŭ frazoj (el la angla). Fojfoje ili enhavas teksterojn en {}, do tiukaze necesas en respektivaj lokoj de tradukita frazo enmeti tiujn ondajn krampojn kun teksto, simple klakante malsupreskribitajn teksterojn. Supre tuj aperas informoj pri kvanto de eroj jam tradukitaj kaj ankoraŭ tradukotaj, pri via kontribuo al tiu agado kaj pri kvanto de viaj tradukoj deciditaj.
Lasta ekzistas pro tio, ke farita traduko ne tuj aperas en interfaco de la retejo, sed devas esti unue aprobita de aliaj tradukistoj, kiuj rajtas voĉdoni por/kontraŭ ĝi kaj proponi aliajn traduk-versiojn de sama frazo aŭ vorto. Tiu ebleco estas tre grava, ĉar kiel ĉiuj volontulaj (kaj ne nur) projektoj aNobii suferas pro tradukeraroj, foje tre konfuzigaj. Post registriĝo mi tuj rimarkis, ke multaj vortoj kaj frazoj en eo-interfaco estas kriplaj, fojfoje malfacile komreneblaj pro “komencanteca” traduko.
Kiel statas esperantigo de la retejo nun? Oficiale estas tradukita 56 % teksteroj kaj laŭ tiu kriterio eo-versio okupas la 13-an lokon (inter la sveda kaj eŭska). Post aliĝi al la tradukteamo (nun ŝajne kabeinta) mi tradukis jam pli ol 1300 teksterojn, kio puŝus eo-version al pli ol 80 % (la rusa ekzemple apenaŭ superis 76 %), sed ili ankoraŭ ne estas aprobitaj, ĉar mankas voĉdonantoj. Ĉu riparebla manko? Mi daŭrigos mian traduklaboron, sed ĝi estos vana sen partopreno kaj subteno de aliaj samideanoj.
Jen bonega projekto, kiu povas helpi al centoj kaj miloj de eo-legemuloj, kiuj ŝatas sian malgrandan, sed karan literaturon – ĉu originalan aŭ tradukitan, ne gravas. Eo-verkistoj povus prezenti ĉi tie siajn biblitekojn, diskonigi novajn (kaj ne nur) verkojn. Librovendejoj kaj eo-bibliotekoj ricevus utilegan kaj tute senpagan servon, ebligantan rakonti pri siaj trezoroj pli detale kaj ĝuste – sen elspezi monon por apartaj retejoj, ne ĉiam multe konataj kaj vizitataj. Eo-eldonejoj povus rapide aldoni siajn novajn eldonojn al la datumbazo kaj siaj bretoj, tiele memorigatne al legontoj pri novaj aĉetindaĵoj.
Oni eblas daŭrigi plu, sed por kio? Simple klalu du ligilojn: unue aNobii kaj poste “Traduku”. Kaj post aliĝi al la tradukteamo de tempo al tempo entajpu kelkajn ne jam tradukitajn teksterojn aŭ klakvoĉdonu por alies tradukoj. Faru tion sen pensi pri tempopaso aŭ grandeco de farota laboro kaj post iom da tempo vi ekvidos mirindaĵon – “gutoj malgrandaj konstante frapantaj…”

Comments