La kavaliro en kirasa felo: sorto de la siberia trajno

Hodiaŭ rakontoj pri kirastrajnoj ŝajnas esti nuraj amuzaĵoj. Iam timigintaj, nun grandeguloj konsideratas ŝtalaj dinozaŭroj – mallertaj kaj ekzotikaj rustaĵoj. Rusiaj “fortresoj sur reloj” partoprenis sian lastan batalon dum la Granda patruja milito (1941-1945). Inter ili estis nia samlokano – la kirasaŭto el la siberia urbo Iŝimo, havinta la simplan nomon “Patrioto”.

Blokhaŭso sur radoj
La ideo starigi kanonon sur relojn kaj defendi ties skipon de pripafado aperis antaŭ pluaj jarcentoj, multe pli frue ol kirasaŭtoj kaj fervojo mem. Ankoraŭ en 1482 Leonardo Da Vinci diris pri projektata de li “senatakebla ĉaro”. Tamen malforteco de tiutempaj veturiloj malebligis konstrui moviĝantan fortreson ne nur al la itala geniulo, sed ankaŭ al liaj multnombraj postsekvantoj. Tio ebliĝis nur en la 19-a jarcento, post la apero de vapormaŝino kaj fervojreto.
La unua batalo kiun partoprenis la kirasaŭto okazis la 29-an de junio 1862 apud Riĉmondo (Virĝinio, Usono). Tiun tagon norduloj subite atakis konfederatan tendaron, bombardinte ĝin per la 32-funtojn peza kanono, starigita sur la kvaraksan platformon. Por tiu kazo oni adaptis la ordinaran platformon, al kiu mankis ne nur kiraso, sed ankaŭ kontraŭretiriĝantiloj. Post ĉiu pafo la kanono saltis reen, pro kio oni estis devigataj pafi nur laŭlonge de la fervojo. Tamen la unua paŝo estis farita kaj ĝi sukcesis – almenaŭ por atakintoj. La historio modeste silentas pri tio, kiel pritaksis la inventaĵon postvivintaj suduloj.
Plue eventoj disvolviĝis rapide, kvazaŭ oni ruliĝis laŭ reloj. Eŭropo kovriĝis per la densa fervojreto, trajnoj estiĝadis ĉiam pli povaj, kaj politikistoj ĉiam zorgadis por ke militaj inĝenieroj havu kialojn por modernigi siajn kreaĵojn. Veraj kirastrajnoj aperis komence de la 20-a jarcento, je apogeo de la angla-bura milito. Sudafrikaj partizanoj tiom sukcese malhelpis translokiĝon de la britaj trupoj kaj ŝarĝoj, ke ties defendo estiĝis la tasko numero unu por la armeo de Ŝia Reĝina Moŝto.
Unue oni uzis la primitivajn rimedojn: sablosakojn, reltrabojn, kaldronegajn feraĵojn. Vaporlokomotivojn oni unue tute ne defendis, poste oni komencis volvi ilin per ŝnuregoj kaj nur pli malfrue oni transiris al la uzado de ŝtalplatoj. Multaj batalzonoj tute ne havis fervojojn, do tie oni komencis apliki tiel nomatajn “senrelajn kirasitajn trajnojn”, konsistantajn el tiraŭto, tri kirasitaj ĉaroj kaj du 150-mm kanonoj. Tiel, post apenaŭ fari unuajn paŝojn, kirastrajno naskis la idon, kiu post nelonge pereos sian kreanton.

Lasta kirasatuto
La angla-bura milito, kiun kun grandega intereso observis la tuta agresema homaro, donacis al la mondo tri novajn mortigilojn: kirastrajnon, la mitralon de Maksim kaj kirasaŭton. Sed, se la du lastaj inventaĵoj baldaŭ trovis por si aplikon sur eŭropaj batalkampoj, do la skipoj de kirastrajnoj dum la Unua mondmilito evidente enuadis. La pendolo de eterna kontraŭstaro inter ofensivo kaj defensivo denove svingiĝis al la flanko de la lasta. La milito estiĝis pozicia, armeoj enfosiĝis en multkilometrojn longajn tranĉeojn kaj mitrala pafserio defalĉis tiun, kiu kuraĝis elŝovi sin eksteren. La situacio ŝanĝiĝis nur novembre de 1916, kiam la francaj tankoj apud Somme impetis antaŭen, frakasante baraĵojn kaj transportante sub sia kiraso soldatojn al la antaŭa rando de la germana defensivo. “La ofensivo denove estis restarigita en siaj rajtoj”, ekkriis Guderian, ne kaŝante sian fascinon de la profesia militisto.
Sed tio estis la tanka triumfo, ja por kirastrajnoj la glora horo alvenos nur post unu jaro, kiam en Rusio komenciĝos la Enlanda milito. Sezoneco de aliaj trafikoj, movebleco de batalado, konstante ŝanĝiĝanta frontlinio – ĉio ĉi transformis “moviĝantajn fortresojn” en la atuton, kiun egalsukcese uzadis ĉiuj flankoj. En julio 1918 apud la fervojstacio Vagaj (Tjumena gubernio) ekflamis la vera artileria duelo inter du kirastrajnoj, en kiu partoprenis ankaŭ kirasaŭtoj. Rezulte de tio dek blokitaj ruĝarmeanoj eksplodigis sin en la kirasaŭto “Laboristo” kaj la bolŝevista kirastrajno estis devigita retiriĝi. Tamen la fortuno estas ŝanĝiĝema kaj jam post unu jaro batalmaŝinoj de la Kolĉak-armeo fuĝis orienten subpreme de la 51-a armeo de la marŝalo Bluher.


Normala kirastrajno tiutempe konsistis el kirasita vaporlokomotivo, du kirasplatformoj kaj inter du kaj kvar kontrolplatformoj, kiuj alkroĉiĝis ambaŭflanke de la trajno kaj servis por veturigi riparilojn kaj defendi la trajnon kontraŭ minoj. Krom tiu batalparto, trajno enhavis ankaŭ tiel nomatan bazon, kiu inkluzivis vagonojn por personaro, kuirejon, kancelarion, ktp. El nititaj turoj de ĉiu kirasplatformo elstaris po du kurtpaftubaj 76,2-mm kanonoj kaj po kvar afustaj mitraloj. Fojfoje oni starigis eĉ 107-mm kanonojn – tiaj kirastrajnoj nomiĝis “pezaj”.


Blendtavolo, kies dikeco atingis 10 cm, garantiis la defendon kontraŭ la 75-mm kirasrompaj obusoj. Ĉe tio post unu fuelŝarĝiĝo kirastrajno povis veturi ĝis 120 km, moviĝante kun la rapido ne pli ol 45 km hore. Kutime kirastrajnon eskortis kelkaj kirasaŭtoj, kiuj rolis kiel batalgardaro. Ili ankoraŭ malsuperis siajn relajn pragepatrojn pri pafpotenco, sed konstante reduktadis tiun ĉi distancon. Ŝajnas, ke Lenin efektive estis la sagaca politikisto, ja sian famegan parolon li faris nome de sur kirasaŭto…

La timiga nomo "Patrioto"
Cetere kirastrajnoj ankoraŭ sukcesis diri sian gravan vorton en milithistorio, kaj tion ili faris tiom laŭte, ke ektremis la tuta mondo. De salvoj de la germana Panzer Zug № 3, atakinta je la nokto al la 1-a de septembro 1939 la polan fervojstacion Chojnice, komenciĝis la Dua mondmilito. Kvankam ŝlosilan rolon en ĝi ludis jam tankoj, batala laboro sufiĉis por ĉiuj. Post la pereo de plejparto da tankarmeoj en 1941, la soveta komandantaro rememoris pri sperto de la Enlanda milito. En unu Omska provinco (tiam inkluzivinta Tjumenan regionon) oni konstruis kvin batalmaŝinojn. Inter ili estis la kirastrajno N 742 “La patrioto”, kreita de la laboristoj de la fervojgaraĝo en la urbo Iŝimo.
En aprilo 1943 ene de la 58-a diviziono ĝi atingis la terenon Kolontajevka – Korenevo por dum Kurska batalo subtenadi pafistajn trupojn de la Centra fronto per artileria fajro. Samtempe ĝi estis devigita rebati atakojn de la malamika aviado. Foje la bombardado daŭris dum ses tagoj: fervojo estis detruita en 30 lokoj, unu bombo trafis la maŝinistan budon, alia faligis la vaporlokomotivon. Sed nur en filmoj sufiĉas eksplodigi relojn por kondamni kirastrajnon al pereo. En reala vivo sperta brigado rekonstruis ferbvojon kun la rapido je 40 km hore kaj “La patrioto” estis kompletigita per plej bonaj fervojistoj de Iŝimo. Jam post du horoj la vaporlokomotivo denove estis preta manovri.
Lasinte post si fumantajn surtere “Junkersojn”, kontraŭaviadilkanonistoj de la kirastrajno bone laboradis kaj dum la liberigo de Okcidenta Ukrainio. Foje la kirastrajno surveturis minon kaj germanaj diversantoj eksplodigis fervojon je 200 metroj malantaŭ de ĝi. Dispelinte malamikojn, la personaro de la kirastrajno starigis la cirklan defendon. Tiutempe la iŝimaj fervojistoj faris laŭvican rapid-rekordon – la eksplodigita fervojo estis rekonstruita dum 30 minutoj!
Post tio multo okazis en ĝia historio. Estis la fervojstacio Ŝepetovka, kie la armeestro Romanov enmanigis al la skipo la batalan Ruĝan standardon. Estis ankaŭ la urbo Izjaslavlo, pro la liberigo de kiu la 58-a diviziono ricevis la honoran nomon “Izjaslavla”. Apud Lvovo la iŝima kirastrajno batalis kontraŭ ukrainaj naciistoj.
En junio 1944 la diviziono estis rearmita kaj “La patrioton” anstataŭis “Omskij moprovec”. Tiel finis sian batalvojon la ununura kirastrajno, konstruita en nia regiono.

Trajno forveturas al eterno
Pri plua sorto de la batalmaŝino el la siberia urbeto oni nun nenion scias. Ĉu estis ĝi rubigita, aŭ adaptita al civilaj bezonoj, aŭ donacita al “frataj socialismaj landoj”? Ĉiukaze plejparto da ŝtalaj batalkamaradoj nur nelonge supervivis ĝin. En 1958 la konstruado de la fervojaj artileriaj sistemoj estis oficiale ĉesigita. Pri ili por nelonge rememoris en la 1970-aj – la periodo de la malamikiĝo kun Ĉinio, kiam en bataldeĵorado ekstaris kvar kirastrajnoj.
Samtempe komenciĝis konstruado de la batala fervoja raketa komplekso RT-23 UTTĤ “Molodec” (mallonge – BFRK; laŭ la NATO-klasifiko - SS-24 Scalpel). Post iom da tempo ĝi sukcese kompletigis la triopon de la landa nuklea armilaro (tiu surtera, surakva kaj aera), ĉar estis tre movebla kaj malfacile distingebla de ordinara trajno. Sed fine de la 1980-aj jaroj dum la redukto de armilaro ĉiuj BFRKoj estis malkonstruitaj kaj nur apud la Varsovia stacidomo en Sankt-Peterburgo staras kiel eksponaĵo unu el lanĉaj sekcioj.
La lastaj kvar specialaj trajnoj – “Bajkalo”, “Amuro”, “Tereko” kaj “Dono” – veturadas hodiaŭ laŭ Ĉeĉenio, eskortante armeajn trupojn kaj ŝarĝojn, kaj gardante fervojon. Cetere de siaj antaŭuloj ili heredis nur pafilan potencon (kontraŭaviadilaj kanonoj, infanteriaj batalveturiloj-2 (ruse: BMP) kaj tankoj Т-62). Eĉ malpli similas al kirasfortreso la speciala trajno de la rusiaj internaj trupoj “Kozma Minin”, konstruita de batalantoj de la Volga-Vjatka speciala milica taĉmento (ruse: OMON) el hazardaj materialoj.
Tankoj definitive elpremis kirastrajnojn al rando de la vojo de la milita historio. Pri iama batalgloro de la fervojistoj el la siberia urbo Iŝimo memorigas nur la steleo kun ĉizitaj en ĝi vortoj: “Ĉi tie en 1941-1942 de la laboristaro de la lokomotiva remizo kun partopreno de la laboristaro de la mekanika uzino, estis konstruita la kirasaŭto “Patrioto”.

Comments