Skip to main content

“La Komenco” (Inception): ĉu nenio nova sub la luno?

Ĵus mi kaj mia edzino finspektis “La Komenco” – filmon, pri kiu ĉiuj niaj konatoj (certe – ĉiam pli junaj) diras unuvoĉe: “Kia mojosa ĝi estas!” Kaj kvankam ni ne estas fanatikaj ŝatantoj de scienfikcio, tamen ni decidis gustumi tiun pladon por ke havu propran opinion (ja tion ĉiam postulas de ni amasa reklamo – vi ne certas, sed vi ekprovu!).
Mia edzino enuiĝis post duonhoro, kiam ŝi komprenis ke ŝi fine embarasiĝis kaj ne povas diferencigi unu linion de la historio de la alia (por ke ne diru pri tiuj tria kaj kvara). Mi ne alfrontis tiun problemon nur tial, ke mi tute ne provis sekvi ĉiujn liniojn kaj ion kompreni ĝuste – mi simple spektis kaj (laŭeble) ĝuis la senĉese ŝanĝiĝantajn bildojn. Estis amuze, sed ne pli.
Kial? Nu, same kiel en la kazo de “Avatar” mi kaptis min ĉe la penso, ke ĉion tion mi jam ie vidis, legis, aŭdis.


Vojaĝoj tra la sonĝoj en kiuj kaŝiĝas amantino? Ion similan faris la ĉefheroo de la romano “Fino de la eterno” de Isaak Asimov, kiu vojaĝis tra la tempo – malgrava diferenco. Amantino-fantomo, kun kiu oni povas kunvivi nur en ŝajna realo? Bone, sed ni ĉiuj legis “Solaris” de Stanisław Lem aŭ almenaŭ spektis la samnoman filmon de Andrej Tarkovskij. Mi jam ne diru pri fakte rektaj citaĵoj el antaŭnelongaj filmoj – „Avataro” kun tieaj perteknikaj endormiĝoj kaj „Ŝlosita insulo” de Martin Scorsese kun sama Leonardo DiCaprio kiel ĉefheroo (originala memcitaĵo, ĉu ne?). Eĉ internigo de unu sonĝo (kaj ligita al ĝi historio) ene de tiu alia ne estas io nova. Antaŭ ducent jaroj tion brile demonstris la pola verkisto Jan Potocki en sia “Manuskripto, trovita en Zaragozo”.

Ĉu nenio nova sub la luno? Mi malproksimas de tia skeptikismo. Simple antaŭ ni bone farita kombinaĵo el jam antaŭlonge konataj ingrediencoj. Sed ĉiuj kuiristoj faras same, ĉu ne?

Comments