La nova komedio fare de Francio kaj Rusio. La ĉefrolulo estas Gérard Depardieu

Vladimir Putin enmanigis al Gérard Depardieu rusian pasporton. En novembro 2012 tio povus esti mallerta ŝerco, sed nun la prezidanta edikto estas publikigita en la retejo de la Kremlo kaj ĉiuj koncernatoj faris oficialajn deklarojn. Ĉu komedio, farso aŭ nova tendenco?

Fuĝo de la riĉuloj
Eŭropon trafas ekonomia krizo kaj Francio ne estas escepto. Sur tiu fono aparte indignige por ordinaraj impostpagantoj sonas la informoj pri “oraj paraŝutoj” kiujn ricevis estroj de fiaskintaj bankoj kaj pri “senimpostaj insuloj”, en kiuj kaŝas siajn trezorojn riĉuloj. Do apenaŭ iu miris, kiam fine de 2012 la prezidanto François Hollande promociis la leĝon, laŭ kiu enspezantoj pli 1 milionon da eŭroj jare pagu imposton je 75 %.

Same atendita estis komenciĝinta fuĝo de la francaj riĉuloj al pli impostkomfortaj lokoj. La unua famulo ekirinta tiun vojon iĝis miliardulo Bernard Arnault, kiu petis civitanecon de Belgio (poste ĝi estis rifuzita). Lin sekvis la prezidanto de Schneider Electric Jean-Pascal Tricoire, translokiĝinta al Honkongo, unu el gvidantoj de L'Oréal Lindsay Owen-Jones, nun loĝanta en Svislando, kaj aliaj.
En novembro 2012 ankaŭ Gérard Depardieu aĉetis domon en la vilaĝo Néchin (komunumo Estaimpuis) en apuda Belgio, kie li pagus nur 50 % de siaj enspezoj. Tio povus resti nerimarkinda ero de la komuna riĉula fuĝo, sed la skandalon provokis la ĉefministro Jean-Marc Ayrault, kiu publike nomis la agon de la aktoro “mizera” (fr: minable). Post kelkaj tagoj la koleriĝinta aktoro sendis al li publikan leteron, al kiu li alkroĉis siajn francan pasporton kaj socisekurecan atestilon. “Kio vi estas por juĝi min, mi vin demandas s-ro Ayrault, la ĉefministro de François Hollande, mi demandas vin: kio vi estas?... Mi neniun murdis ŝajne, mi ne faris fiagojn, dum 45 jaroj mi pagis 145 milionojn da eŭrojn kiel impostoj, mi donas laborpostenojn por 80 homoj. Do oni devas nek kompati, nek laŭdi min, sed mi malakceptas la vorton “mizera”. Li aldonis, ke li rezignas je la franca civitaneco, opinias la nocion “patriotismo” eksmodiĝinta kaj konsideras sin “civitano de la mondo, sed ne Francio”.
Tumultiga ŝerco
Sed eĉ tio plej verŝajne finiĝus per posta translokiĝo de la aktoro al iu eŭropa lando, kaj estigus ne tro multajn publikajn diskutojn. Sed, kiel sciigis la 18-an de decembro la franca ĵurnalo Le Monde, foje dum konversacio kun amikoj en restoracio Gérard Depardieu diris, ke nun li pripensas elmigri al Belgio, Montenegro aŭ Rusio, ĉar en la unua li havas la domon, en la dua amikojn kaj komercon, kaj el Rusio “Putin jam sendis al mi pasporton”.
Pri tiu “kristnaska donaco” de la rusia prezidanto eksciis ĵurnalistoj kaj tuj ekiris laŭ ĝiaj spuroj. La prezidanta proparolanto Dmitrij Peskov nomis tion nura ŝerco kaj diris, ke li neniam aŭdis pri tio. Konstraste al li la prezidanto de Ĉeĉenio Ramzan Kadirov deklaris, ke li jam scias pri interesiĝo de la franca aktoro pri la rusia civitaneco kaj kaze de sukceso pretas akcepti lin kiel veran profesiulon en sia respubliko.
La 20-an de decembro la saman demandon oni faris rekte al Vladimir Putin dum lia gazetara konferenco. La prezidanto respondis nebule, dirinte ke apenaŭ francaj ŝtatoficistoj volis ofendi la grandan aktoron, sed li komprenas ties sentojn kaj esperas, ke ĉio bone solviĝos. Fine Putin aldonis, ke “se Gérard vere volas havi rezidadpermesilon aŭ la rusian pasporton, do oni konsideru tiun aferon solvita kaj solvita jese”.
Ĵurnalistoj, vigligitaj de tiuj vortoj, dum kelkaj tagoj atakis la rusian Federacian Servon pri Migrado, sed vane. Ankoraŭ la 27-an de decembro ĝia estro Konstantin Romodanovskij diris, ke Gérard Depardieu ne transdonis al lia servo bezonatajn dokumentojn. La situacion pliakrigis la rusia ĉefministro Dmitrij Medvedev, kiu ŝerce invitis la aktoron al Rusio kaj promesis ke enspezimposto daŭre estos 13 %. Ŝajne la skandalo iom post iom estingiĝis. Belgaj potencoj informis, ke Gérard Depardieu ne petis civitanecon de tiu lando. La 29-an de decembro la Konstitucia Konsilio de Francio verdiktis kontraŭleĝa kreskigon de impostoj por plej riĉaj civitanoj de la lando. Do tuja minaco por riĉaĵoj de Depardieu pasis kaj li povus daŭre ĝui la vivon en patrujo. Sed neatendite en la aferon enmiksiĝis la rusia prezidanto.
Donacoj kaj honorigoj
La 3-an de januaro, kiam la tuta Rusio nur festis kaj ripozis, en la retejo de la Kremlo aperis la prezidanta verdikto N 1, datita la 1-an de januaro, pri kontentigo de la peto de Gérard Depardieu pri lia akcepto en la rusia civitaneco. Jam vespere la 5-an de januaro Vladimir Putin propramane transdonis la pasporton al la nova rusia civitano, kiu speciale por tio flugis al Soĉio, ĉefurbo de la Olimpiko-2014. En sia dulingva deklaro la francdevena rusiano diris interalie: “Mi ŝategas vian landon Rusio, viajn homojn, vian historion, viajn verkistojn… Mia patro siatempe estis komunisto kaj aŭskultis Radion de Moskvo!... Mi tre ŝatas vian prezidanton Vladimir Putin kaj tio estas reciproka… Rusio estas la lando de granda demokratio, tio ne estas la lando, kie ĉefministro povus nomi civitanon de sia lando mizera homo”.
Sekvis kura vojaĝo tra eŭropa parto de Rusio, fakte nur reklama kaj fojfoje trans la rando de farso kaj sarkasmo. Ekzemple la 6-an de januaro Gérard Depardieu alvenis la urbon Saransko, ĉefurbon de Respubliko Mordvio, fama pro multegaj puntendaroj, en unu el kiuj nun pasigas tagojn de mallibero Nadeĵda Tolokonikova, ano de la feminisma rokbando Pussy Riot, kondamnita al du jaroj de enprizoniĝo pro opozicia kanto en la Katedralo de Kristo Savinto. Lokaj aŭtoritatoj akceptis la francon multe pli ĝentile ol ŝin, donacis al li du katidojn kaj eĉ proponis al li la postenon de mordva ministro pri kulturo, lokan reĝistriĝon kaj laŭplaĉe loĝejon aŭ apartan domon. La prudenta eŭropano milde rifuzis tiujn proponojn de la respubliko pri kies ekzisto li verŝajne eksciis antaŭ kelkaj horoj kaj modeste klarigis, ke li estas “tutmonda ministro pri kulturo”. Supozeble li jam sciis, ke la 8-an de januaro li akceptos proponon de la ĉefministro de Montenegro Milo Đukanović iĝi “ambasadoro de la montenegra kulturo en la mondo” – peza tasko, kiu tute elĉerpos fortojn de la 64-jara aktoro.
La 9-an de januaro direktoro de la Tjumena dramteatro informis per sia blogo, ke li planas proponi al Gérard Depardieu aktorpostenon kun salajro je 16 mil rubloj (530 dolaroj) al kiu aldoniĝos diversaj krompagoj kaj luado de loĝejo en la centro de tiu siberia urbo. Tiu novaĵo dum kelkaj tagoj furoris en la ruslingva interreto. Kiel loĝanto de Tjumeno baldaŭ mi eksciis, ke estro de la provinca departemento pri kulturo Evgenij Neginskij vere furioziĝis – plej grave pro tio, ke tutlande estis aŭdigita mizerega salajro de lokaj aktoroj. “Ĉiuj eksciis, ke ni havas plej malaltajn salajrojn en la lando” – kolere kriis li al la direktoro. “Sed vi ja diris antaŭe, ke ili estas plej altaj?!” respondis povra administranto.
La 11-an de januaro en Udmurta Respubliko Gérard Depardieu estis agnoskita “honora udmurto”, la 12-an li ricevis proponon aliĝi al la Komunisma Partio de Rusia Federacio (memore al lia patro-komunisto) kaj je tio la donacparado ŝajne haltis. Almenaŭ al Ĉeĉenio Gérard Depardieu ankoraŭ ne venis, do li ne havis la ŝancon konatiĝi kun fama kaŭkaza gastigemo. Espereble tio okazos poste.

Malkontentoj
Ne ĉiuj rusianoj kun sama ĝojo akceptis la novaĵon pri la novbakita samlandano. La vortoj de la prezidanta proparolanto Dmitrij Peskov, laŭ kiu “tiu promeso [fare de Putin al Depardieu. – S. Belov] estiĝis pro grava kontribuo de Depardieu al la rusia kulturo kaj kinematografio”, elvokis plejparte ridon. Ja ĝis nun tiu “kontribuo” preskaŭ tute limiĝis al plenumo de la rolo de Rasputin en nova rusia filmo, rolo en alia filmo “Envio de dioj” (2000) kaj kelkaj epizodoj en la rusiaj reklamfilmetoj pri keĉupo, bankaj servoj kaj kuireja meblaro.
Krome baldaŭ aperis informoj pri evidentaj rompoj en la civitaniĝa procezo mem. La prezidanta verdikto estis publikigita la 3-an de januaro kaj iĝis ordono al respektivaj ŝtataj servoj fari ĉion necesan por ties plenumo. Do dum nur tago kaj duono Gérard Depardieu sukcesis aranĝi ĉiujn 11 bezonatajn dokumentojn, inkluzive de sia peto (en du ekzempleroj), tradukon de sia nacia fremdlanda pasporto (certigita de notario kaj valida ne malpli ol 6 pliajn monatojn), same certigitajn kopiojn de naskiĝakto, geedziĝa aŭ divorca akto, edukdiplomo, eltirojn el loĝeja registrolibro kaj bankokonto, kvar fotojn de certa dimensio, kvitancon pri pago de la ŝtata imposto je 2 mil rubloj (66 dolaroj) kaj certigitan kopion de konfirmilo pri sukcesa trapaso de la ekzameno pri la rusa lingvo. Do ŝajne onidiroj pri la franca kaj rusia burokrateco estas grave troigitaj!
Al Rusio!
Oni povas aldoni, ke laŭleĝe la nova civitano devus ricevi pasporton ne el manoj de la prezidanto, sed en pasportoficejo. Krome la pasporta foto de Depardieu, trovita de ĵurnalistoj en Interreto, estis farita ne laŭ leĝaj postuloj, sed dum iu kultura aranĝo antaŭ almenaŭ kvin jaroj.
Rusia blogantaro, se konsideri reagojn en Fejsbuko, plejparte primokis ĉi aferon, inventante ĉiam pli novajn ŝercojn, kreante karikaturojn, ktp. Impostfakuloj memorigis, ke antaŭ pagi impostojn en Rusio Gérard Depardieu devos loĝi en la lando certan tempon – almenaŭ ses monatojn. Kaj eĉ kaze de alveno de tiuj pagoj, demandas ili, kion signifos monkontribuoj de la franca aktoro por la lando, el kiu eĉ laŭ oficialaj pritaksoj en 2012 fuĝis 60 ĝis 65 miliardoj da usonaj dolaroj?

Politikaj deklaroj
Gérard Depardieu nun estas plenrajta civitano de Rusio, do li ne povas eviti certan partoprenon en ĝia politika vivo. Fakte li jam definis sian pozicion per publika amkonfeso al Vladimir Putin. La 13-an de januaro la rusia ŝtata televido prezentis intervjuon, en kiu Depardieu kritikis la rusian opozicion kaj diris, ke “ĝi ne havas programon, tute havas nenion”.
Post tiaj deklaroj apenaŭ indas esperi je plenumo de la peto de la franca ĵurnalista sindikato, sendita al la iama samlandano. Anoj de SNJ-CGT interalie skribis al li: “Ĉar nun vi estas amiko de la prezidanto de tiu demokratia lando, do nia sindikato estos tre dankema al vi, se vi turnos vin al li kaj demandos, je kiu etapo troviĝas enketadoj pri la murdoj de rusiaj ĵurnalistoj”. Supozeble tio iomete moderigos ardegon de politikaj deklaroj de la plej fama el rusiaj francoj.

Lerta artifiko
Kion signifas ĉiuj ĉi manovroj? Ĉu Vladimir Putin vere tiel alte pritaksas talenton de la franca aktoro, ke decidis tiom strange rekompenci lin? Aŭ mankas al la rusia prezidanto aliaj urĝaj okupoj krom enmanigi pasportojn al alilandanoj, kies ligo al Rusio ĉiam restos tre dubinda?
Ne, kompreneble sperta politikisto Putin bonege scias, kion li faras. Li tute fajfas pri la franca artistaro ĝenerale kaj Obélix aparte, same kiel pri impostoj kaj civitaneco de iu ajn lando. Ekde sia surtroniĝo en 2000 Putin ĝuste komprenis psikologion de homamasoj. Dum lia regado rusianoj spertis multajn problemojn kaj foje eĉ katastrofojn – militon en Ĉeĉenio, kreskantan korupton, terorajn agojn, politikajn murdojn kaj enprizonigojn. Sed ĉio ĉi mildiĝis per relative stabila ekonomia situacio. Komerco prosperis, senlaboreco preskaŭ forvaporiĝis, enspezoj de ordinaraj homoj altiĝis, do kontraŭ tiu pago ili pretis toleri stultecon kaj arogantecon de la potenco. Sed nun, post longa ekonomia krizo (daŭre serpentanta kaj minacanta) multaj maltrankviliĝis. Homoj kvazaŭ diras: hej, ni toleris vin dum tiom da jaroj, sed kie estas nia rekompenso? plenumu viajn sindevigojn alikaze ni nuligos nian intertrakton!

Tio aparte klare evidentiĝis post stultega historio pri la “leĝo de malhonestuloj” kiel nomis ĝin la opozicio, do post aprobo de la leĝo, malpermesinta al usonanoj adopti rusiajn georfojn. Fieco de tiu reago al la Magnickij-leĝo estis tiom evidenta, ke la fuŝinta potenco devis ion fari por mildigi ĝian impreson. Kaj jen sub mane okazis esti Gérard Depardieu, aktoro tre populara kaj ŝatata en Rusio. Do, dum laŭ la stratoj de Moskvo marŝis plurmila “Manifestacio kontraŭ malhonestuloj”, Vladimir Putin kvazaŭ lerta artifikisto delogis atenton de la rusia (kaj ne nur) spektantaro al amuza historio pri rusiĝanta franco, kiu pli konvenas al bildstriaj paĝoj ol al registaraj retejoj. Kaj li sukcesis! Ĉies atento sekvis tiudirekten, elpuŝante povrajn georfojn el plej freŝaj novaĵbendoj.

Post kelkaj tagoj ne malpli bruan deklaron faris Brigitte Bardot, kiu proteste kontraŭ planata mortigo en Francio de du malsanaj elefantoj, ankaŭ evidentigis sin preta peti la rusian civitanecon. Ŝi nomis la rusian prezidanton “tre homeca”, alte pritaksis lian mediprotektan agadon kaj fine aldonis: “Kaj krome tie [en Rusio. – S. Belov] mankas Eid ul-Adha”. Sankta naiveco… Se mi estus imamo de iu el moskeoj de Tjumeno, mi sekvus la ekzemplon de nia teatrodirektoro, kaj invitus Brigitte Bardot partopreni tiun ĝojan islaman feston, okazantan ĉiujare en ĉiu urbo kaj en miloj da vilaĝoj de nia lando. Kompreneble ĝin akompanas oferado de miloj da ŝafoj kaj aliaj bestoj, permesitaj por tio de la Sankta Korano. Do, bonvenon al reala Rusio, ĝi vere estas tre interesa!

Comments