"La papilio" de Luiza Carol

Antaŭnelonge mi finlegis la laŭvican, 6-an numeron de la "Beletra almanako". Aboninte ĉi tiun revuon pasintjare kaj aĉetinte baldaŭ ĉiujn antaŭajn kajerojn, mi neniam bedaŭris pri tio. Kaj kialo troviĝas ne nur en la kolora kovrilo :) - kvankam sufiĉe profesia plenumado ne multas inter esperanto-eldonaĵoj (tiuj de la eldonejo "Mondial" konsistigas la agrablan escepton). Plaĉas al mi bunta enhavo, precipe recenzoj, kiuj servas por mi, neriparebla legemulo kaj lbibliofilo, kiel gvidfadeno en nia eldon-mondeto.
Sed malgraŭ tio mi sufiĉe skeptike rilatas al (moderna) eo-literaturo. Lena Karpunina, Sten Johansson, ktp, laŭ mi, povus havi sukceson nur en tia malgranda mondeto kiel nia, en foresto (aŭ malmulteco) de aliaj fortikaj rivaloj. Do kiam mi ekvidis en la 6-a numero teatraĵon "La papilio" fare de Luiza Carol, mi unue ekpensiĝis - ĉu transfoliumi ĝin? Aldone mi ne tro ŝatas teatraĵojn, almenaŭ en formo de teksto, ne sursceniĝo.
Des pli grava estis mia miro, kiam mi tamen eklegis ĉi tiun verkon. Hm... Leĝera stilo, impresaj bildoj, saĝaj vortoj. Unuflanke, temas pri sufiĉe konata situo - detruita Hiroŝimo, konversacias mezaĝa viro kaj maljunulo. Sed ili parolas pri eternaj aferoj - pri vivo kaj morto, pri senco de la vivo (aŭ ties neekzisto), pri feliĉa kaj malfeliĉa sorto, ktp. Kaj oni iom post iom entiriĝas en tiun dialogon, engaĝiĝas ĝin kaj ekpensas: diablo prenu, sed ili ja pravas! Al mi ĉio tio memorigis la filmon Rashōmon de Akira Kurosava. Kaj interalie ĉi tiu verko estas bone adaptita por propraĵoj de eo-surscenigo: nur du personaĵoj, ĉio okazas en unu loko kaj sen multekostaj dekoracioj. Cetere, sufiĉe da mia babilado, pli bone mi skribos malmulte da citaĵoj (ĉiuj apartenas al Maljunulo).
* "Mi opinias, ke nur Amo kaj Timo ekzistas en la animoj de la homoj. Amo kaj Timo ne povas ekzisti unu sen la alia".
* "Mi ja rememoras la pasintecon, sed mi ne plu lasas ĝin detrui min. Mi ne plu portas miajn rememorojn, kvazaŭ ili estus ŝarĝoj, Mi portas ilin, kvazaŭ ili estus rakontoj".

Kaj la lasta
* "Ni ĉiuj estas kompatindaj homoj, batalantaj kontraŭ niaj propraj timoj fronte al la morto".

Comments