Skip to main content

Libroj de Tereza Kapista: fascina vivo en Esperantujo

Vivo en Esperantujo – per tiu frazo oni povas plej mallonge priskribi la triopon de la libroj verkitaj de la fama serba esperantistino Tereza Kapista. Mi ne estas fervora movadano, sed konsideras tion vere interesa legaĵo por iu ajn – leĝera kaj atentokapta, kvankam foje mankohava.
Apenaŭ indas aparte prezenti la aŭtorinon. Mi diru nur, ke ŝi estas inter plej trafaj ekzemploj kiel Esperanto, eĉ lernita sojle de la tria aĝo (ĉi-kaze en la 55-a vivojaro) grave ŝanĝas la sorton de homo, saturigas ĝin per novaj kolornuancoj, donas specifan guston kaj sencon. En sia intervjuo Tereza Kapista diris, ke ŝi lernis la lingvon, spronita de sia samlandano (en tiama Jugoslavio) Tibor Sekelj kaj faris tion por vojaĝi al Ĉinio. De tiu tempo ŝi vizitis entute pli ol 54 landojn, el kiuj nur en 5 ŝi ne instruis Esperanton. Fakte la lingvo transformis la ordinaran orienteŭropan pensiulinon en aktivan vojaĝulinon, vaste konatan (en relative malgranda rondo, sed tamen). Ŝi vizitis landojn, pri kiuj eĉ sperta turisto povas nur revi kaj ĉion ĉi kaŭzis ŝia esperanto-aktiveco.


Post pli ol du jardekoj de la tiuflanka laboro ŝi decidis priskribi siajn spertojn, kio rezultis tri sinsekve eldonitajn librojn: “Esperanto – lingvo de paco: Irano”, “Esperanto – lingvo de paco: Burundo” kaj “Ie pri io”. Mi sukcesis akiri ĉiujn (danke al la aŭtorino mem) kaj kontentas pri tio. Fakte mi forglutis la tutan triopon dum ĉirkaŭ monato kaj tio estis legado volonta kaj ĝuiga.
La unuaj du libroj priskribas vojaĝojn de la esperantistino al respektivaj landoj, kie ŝi gvidis lingvajn seminariojn. En Irano ŝi laboris plejparte kun afganaj rifuĝintoj kaj en Burundo ŝi instruis ĉefe en Rumongo, siaspeca esperanto-ĉefurbo de tiu afrika lando. Ambaŭkaze Tereza Kapista prezentas siajn rememorojn, impresojn kaj priajn pensojn laŭkronologie, preskaŭ taglibre. Tiu ĝenro de “vojaĝnotoj” estas malnova kaj simpleca de la beletra vidpunkto, sed alloga por leganto. Antaŭ mia imago aperadis polvokovritaj stratoj de Tehrano, afganinoj pelitaj de la milito kaj ĝenataj de tradicio, sed serĉantaj novajn konojn kaj vivovojojn. Flughaveno de Buĵumburo, kabanoj de Rumongo, vivoplenaj portretoj de renkontitaj homoj kaj spertitaj okazaĵoj – la aŭtorino rakontas simple, sed interese.
Feliĉe ŝi ne falis en la kaptilon de por-esperanta gurdado, tiom ofta en Esperantujo. Kapista ne superŝutas leganton per sloganoj kaj eksklamacioj pri beleco, egalrajteco kaj mirindeco de nia lingvo, sed nur rakontas kion ŝi vere vidis, sentis kaj pensis. Tio sufiĉas. Krom multaj interesaj detaloj de ekzotika vivo, ni vidas ankaŭ la aŭtorinon mem, kiu same bonhumore rakontas pri naturaj belaĵoj, alfrontitaj problemoj kaj humurigaj okazaĵoj. Apenaŭ iu povus deteni rideton, legante kiel torturita de afrika varmego avinjo pene provis malŝtopigi botelon da biero en sia kelo en Rumonga monaĥejo kaj fine disverŝis preskaŭ ĉion. “Do, mi devis lavi per pura akvo plankon, per sapo mian viŝtukon, fine duŝi min, ĉar mi odoris kiel malbonkvalita drinkejo”, diras ŝi konklude.
Kompreneble tio estas eŭropa rigardo, mi eĉ diru eŭropeca, do evidentiĝas pensmaniero racia kaj agema. Tereza Kapista ne nur kunsentas al povraj afrikanoj, sed ankaŭ proponas vojojn por solvi almenaŭ kelkajn iliajn problemojn. En la parto “Benataj estu la belgoj” ŝi citas tiun popularan en Burundo frazon kaj miras, ke tieaj loĝantoj nur plu uzas agrikuluraĵojn, starigitajn de la belgoj dum la koloniisma epoko, sed nenion faras por plifortigi kaj disvastigi tiujn atingaĵojn. Eble iu hastos akuzi ŝin en rasismo kaj eŭropocentrismo, sed ĉiu havas rajton eldiri propran opinion – sur tio ja baziĝas la eŭropa koncepto pri demokratio. Des pli ke Kapista ĉiam elmontras grandegan emon, eĉ amon al siaj novaj geamikoj – ĉu aziaj aŭ afrikaj.
Mi forte konsilas tiun legaĵon ankaŭ al homoj, emaj plendi pli malfacileco de Esperanto-vivo, obstakloj je praktikado de Esperanto, ktp. Unue oni rigardu burundajm samideanojn. kiuj loĝas en unu el plej malriĉaj landoj de la mondo kaj nur kelkajn jarojn post la sangoverŝa enlanda milito entuziasme lernas kaj uzas la Lingvon Internacian. Iu diros, ke por ili tio estas nura rimedo por kontakti eksteran mondon kaj serĉi tie helpon. Sed ili jam konas multe pli utilan tiucele lingvon – la francan. Do apenaŭ indus mezuri ĉion per mono kaj ĉiam plendi anstataŭ agi. Homoj kiuj manĝas unufoje tage, lernejaj instruistoj kiuj strikas ne pro malaltaj salajroj, sed pro manko de lerniloj; malsanaj infanoj, kies kuracado eblas kontraŭ nur kvar dolaroj pokape – jen reala vivo de la tria mondo, kiu tamen iĝis parto de Esperantujo. Gravan kontribuon tiuflanke faris nia aŭtorino.
Iom aparte staras la tria, plej lasta libro – “Ie kun iu pri io”. Ĝi estas multe pli diverseca, ĉar enhavas rememorojn ne nur pri esperanto-vojaĝoj, sed ankaŭ pri la vivhistorio de la aŭtorino mem kaj de ŝiaj proksimuloj. Ĉu vi iam aŭskultis avinjajn rakontojn pri pasintaj eventoj kaj homoj? Jen unu el plej bonaj ekzemploj de tiu speco. Aparte ravis min historioj pri la okazaĵoj rilataj al la Dua mondmilito. Ridegis min rakonto pri ŝia patrino, kiu miskomprenis vorton de la soveta soldato “Ĥoroŝo!” (eo: “Bone!”), do pens is, ke li volas ekzili ŝin kun la tuta familio al elpensita de ŝi siberia urbo kun tiu nomo. Ne malpli menciindas la historio pri disigitaj geamantoj, kiu meritus esti surscenigita de Steven Spielberg. Kaj ĉion ĉi la aŭtorino prezentas sobre kiel nura atestanto. Do mi legis tiun libron kun ĝuo kaj plej verŝajne relegos ĝin, almenaŭ parte.


“Ĉiu mielobarelo enhavas gudrokuleron”, diras la rusa proverbo. Tio validas ankaŭ rilate ĉi triopon. Plej grava manko de ĉiuj tri libroj estas amatora eldono, kio sentiĝas je ĉio – tiparo, enpaĝigo, numerado de fotoj, dezajno ĝenerale. Lingvaĵo de la aŭtorino estas flua, sed ne perfekte glata, kio pardoneblas por vojaĝnota literaturo kaj eĉ aldonas specifan guston al ĝi. Tamen mi bedaŭras, ke unuan impreson iom fuŝas tajperaroj aŭ ne ĉiam konvenaj parolturnoj. Ĉion ĉi devus korekti kaj pluki profesiaj provleganto kaj redaktoro. Vi diros, ke malriĉaj esperanto-societoj kaj eldonejoj simple ne havas monon por tio, ke ĉion faras entuziastoj kaj ni danku ilin jam pro tio, ktp. Mi konsentas. Sed samtempe mi esperas, ke postaj eldonoj estos pli perfektaj kaj akiros ornamon indan je ilia enhavo. Laŭ mia scio, la unuaj du libroj jam elĉerpiĝis en librovendejoj, do espereble reeldona ŝanco plenumiĝos pli frue ol ni povas supozi.

Comments