Mi havas muzikon!

Finfine mi faris tion pri kio mi revis dum monatoj - mi aĉetis muzikon! Antaŭ jaro, kiam mi nur eklernis Esperanton, mi vigle traserĉis EO-Reton, esperante trovu ion ajn novan kaj interesan por la komencanto, farinta siajn unuajn paŝojn en Esperantujo. Multon mi tiam eltrovis kaj eksciis, kaj inter tiuj eltrovaĵoj estis ankaŭ la retpaĝo de Vinilkosmo. Mi jam aŭdis ĝis tiu momento kelkajn eo-muzikaĵojn, precipre La perditan generacion kaj ili ŝatis al mi, sed... ve, mi tamen ne mendis ĝian albumon pro tre alta prezo. La disko mem kostis ne tiom multe, sed la transsendado duobligis pagon kaj aldone ne estis sciite, kion mi ricevus rezulte - la diskon aŭ amason da frakasita plasto (mi ja scias nian poŝton:). Kaj nun ĉio ŝanĝiĝis! Vinilkosmo lanĉis la novan, mp3-an retpaĝon, kie oni povas libere aĉeti kaj elŝuti kaj tutajn albumojn kaj apartajn kantojn, kaj eĉ muzikvideojn. Mi certe tuj eksciis pri tio, sed... aferoj, forgesemo, ktp, ktp. Tamen hieraŭ, kiam estis alveninta al mi la letero pri la ĵus aperinta albumo "Afrika kompilo" mi ne plu povis prokrasti. Mi ja tre ŝatas Afrikon! Kaj jen la rezulto: "Eksplodigos vian domon" fare de La perdita generacio + "Fek al Esperanto" fare de La Pafklik + "Nokto sen dorm" fare de Mayoma kun JoMo. Kaj ĉion ĉi mi ricevis (elŝutis) senprokraste, kontraŭ nur 22 eŭroj, kiujn mi tuj pagis per sia karto Visa. Nun belega eo-muziko jam sonadas en miaj komputiloj kaj la telefono, kaj nepre sonos en mia aŭto, kiun mi ankaŭ baldaŭ aĉetos. Almenaŭ mi tre esperas pri tio...

Comments