Mono por esperantistoj-ĵurnalistoj

Gajni monon per Esperanto? Tio eblas! Mi ĉiam plendis por uzi Esperanton por realaj celoj anstataŭ vane babilaĉi pri ĝi. Pro tio mi establis la retan grupon Esperantistoj-ĵurnalistoj, kiujn eniras homoj pretaj labori ne tiom por, kiom perEsperanto. Tiu projekto havis siajn sukcesojn kaj problemojn, sed nun mi povas plian fojon deklari: Esperanto funkcias kaj (almenaŭ iom) povas doni krommonon al siaj geparolantoj.

Unua artikolo, publikigita kadre de tiu projekto, estis verko pri naftoindustrio de Niĝerio farita de la tiulanda esperantisto Prince Henry Oguinye. Poste mi mendis pliajn artikolojn por la rusia revuo Petroviĉ. Alvenis interesaj verkoj de la aŭtoroj el preskaŭ ĉiuj kontinentoj kaj 5 el ili estis publikigitaj en samnoma revuo en decembro 2010.
Bedaŭrinde post tiu granda (laŭ mi) sukceso sekvis tempoj malbonaj. La eldonejo, kun kiu mi interkonsentis pri kunlaboro, ŝanĝis printempe unu el fondintoj. Tio estus malgrava afero, sed fine de la jaro evidentiĝis, ke pro tio ĝi devintus ŝanĝi ankaŭ impostan reĝimon, kio ne okazis ĝustatempe. Temas pri eldonejo, kiu estas parto de la granda konzerno Burneftegaz, do kelkaj juristoj kontrolis respektivajn dokumentojn kaj, kiel ofte okazas en tiaj kazoj, ĉiu esperis ke la alia jam faris bonan kontrolon, do studis la dokumentojn ne tre detale. Rezulte de tio post duonjaro impostejo postulis de la eldonejo, jam finiĝinta impostan jaron kaj kalkulinta nemalbonan profiton, plian pagon je 1,5 milionoj da rubloj (ĉirkaŭ $ 50 mil). Do planoj de la eldonisto draste ŝanĝiĝis, parto de bankokontoj estis blokitaj, ktp.
Tio kaŭzis longtempan prokraston je pago de honorarioj. Mi regule interkomunikadis kun la eldonejestro Ivan Ŝunjaj kaj li ĉiam konfirmadis, ke esperas baldaŭ pagi ĉion, sed... situacio estis tro komplika. Por iom plihastigi tion antaŭnelonge mi okazigis per lia eldonejo unu afereton kaj el ricevinta profito li tuj pagis honorariojn. Jen ili - reala mono, kiun homoj el Kipro, Niĝerio, Brazilo, Usono kaj Hispanio/Urugvajo gajnis per Espranto. Temas pri 20 miloj da rubloj (ĉirkaŭ $ 666).


Nun mi atendas nur certajn informojn de ĉiuj kunlaborantoj - kiamaniere ili deziras ricevi sian monon. Ĉiuj sendokostoj estos pagataj de la eldonejo. Dankon, karaj geamikoj pro viaj kreemo, verkemo kaj komprenemo!
Aldonu, ke nia projekto daŭros! En oktobra numero de la revuo "Komerco kaj regiono" (sama eldonejo) aperos la du artikoloj de esperanto-ĵurnalistoj - pri konstruado de loĝejoj en Brazilo (fare de Felizardo Eslabão) kaj pri batalo kontraŭ korupto en Niĝerio (fare de Prince Henry Oguinye).

Estas bezonataj pliaj du artikoloj pri jenaj temoj:
1. Kiel ŝtato(j) helpas al komercistoj (aparte al malgranda kaj meza komerco, kaj kadre de la krizo).
2. Kiel funkcias sistemo de profesia edukado en diversaj landoj.

Faru kaj gajnu!

Comments