Morto frapas la pordon

Hodiaŭ apud mia urbo Tjumeno kraŝis la aviadilo. En ties ferdeko troviĝis 43 homoj – 4 skipanoj kaj 39 pasaĝeroj. El ili pereis 31 kaj estis vunditaj 12. Ĉiuj skipanoj pereis.


Tri sciigoj
Mi ekvidis tion matene, elveturante el mia korto. Preter mi fulmveturis kelkaj policaŭtoj direkte al la flughaveno Roŝĉino, je 15 minutoj de veturado de mia hejmo. Ili impetegis kun bruantaj sirenoj kaj mi demandis min: kio okazis? Elbe laŭvica altrangulo malfruas por flugo? Sed apenaŭ – ja estas tro brue…


Post atingi oficon mi eksciis pri tio denove, aŭdinte orelangule: “Apud la 2-a urba malsanulejo amasiĝas ambulancoj…” Post ŝalti la komputilon mi komprenis ĉion, traleginte en Interreo: “Apud Tjumeno kraŝis la aviadilo АТR-72 № VP-BYZ”.

Kvar minutoj
Ĝi flugis al la pli norda urbo Surguto, ĉefurbo de Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto. La aviadilo ekflugis je 07:40 (loka horo). Kvar minutojn poste ĝi jam brulis surtere, je ĉirkaŭ 3 km for, apud la vilaĝo Gorkovka. Atestantoj rakontas, ke antaŭ falo unu el motoroj ekfumis, poste la aviadilo kliniĝis kaj falis.
Kio kialas? Neniu scias ĝuste. La vetero matene draste malpliboniĝis, aperis vento kun rapideco ĝis 6 metrojn sekunde, foje ĝis 9 metrojn. Tio ne estas ega malfacilaĵo, sufiĉe kutima situacio por siberia marto. Tamen la aviadilo baldaŭ malaperis de sur radaraj ekranoj. Skipanoj direktis ĝin reen, sed malsukcesis. Iuj asertas, ke kraŝkaŭzo povus esti glaciiĝo de flugiloj. Iel ajn, nigraj skatoloj jam estas trovitaj kaj internacia enketkomisiono laboras.
La aviadilo mem estis produktita en Francio kaj flugadis ekde 1992. Ĝi estis posedata laŭvice de flugkompanioj de Tajvano, Finnlando, Estonio kaj en 2008 estis aĉetita de la rusia flugkompanio Utair, kies stabo troviĝas en Surguto. Tio estas sufiĉe granda kompanio, posedanto de la plej granda en la mondo helikopteraro, plenumanto de la kontraktoj de Unuiĝintaj Nacioj tra la tuta mondo. Tio estas kvanta kaj plej granda kraŝo por tiu flugkompanio.

Apuda
Por la urbo, en kiu loĝas ĉirkaŭ 550 mil homoj tio estas proksima tragedio. Sufiĉis duontago por ke aperis multaj konfirmoj: la morto apudas. Unu kunlaborantino de mia entrepreno TjumenNIIgiprogazo perdis la filon. La alia perdis bofilon. Ŝia filino antaŭnelonge naskis, do hejmas en vartejferio. Nun juna edzino iĝis vidvino. Pereis amiko de vicdirektoro. El du samurbaj institutoj per aviadilo flugis grupoj da junaj sciencistoj. Ili hastis al la konferenco por junaj spertuloj, okazonta en Surguto. Hodiaŭ mi verkis kondolencojn por ambaŭ institutoj.
En majo tia konferenco okazos en mia entrepreno. Antaŭ kelkaj tagoj simila aranĝo finiĝis en la urbo Nova Urengojo. Mi mem flugis el ĉi urbo, iom pli norda ol Surguto, nur vendrede, tra la sama flughaveno. Lunde novaj pasaĝeroj iris tra ĝi sian lastan vojon. Kompanio vendis 40 biletojn, sed enaviadiliĝis nur 39 – unu malfruis. Biletoj estas multekostaj kaj mi povas imagi kiom li bedaŭris pri sia maltrafo.
Interesa rimarko: mi flugis tra la flughaveno Domodedovo antaŭnelonge de terora atako. Nun mi je kelkaj tagoj avancis kraŝon en mia urba flughaveno. Ĉu duobla maltrafo?

P.S. Post reveni hejmen mi eksciis plian novaĵon: pereis mia 32-jara najbaro. Morto frapas la pordon.

Comments