Norda Odiseado de Jack London: kontraŭdiraj impresoj


Verŝajne unuakaze dum mia blogado mi staras antaŭ tiom malfacila elekto, kiun en la Fejsbuk-lingvaĵo oni povus formuli tiel: ĉu ŝati aŭ ne?
Oni rigardu argumentojn por kaj kontraŭ. Mi mendis ĉi libron pro la du kialoj: 1. Mi ŝatas Jack London. 2. Mi dezirus legi ion el la tradukoj de la fama hispana tradukisto Fernando de Diego. Pro tio el entute 15 aĵoj, menditajn de mi en UEA-librovendejo, kvar apartenis al libroj tradukitaj de li. Ja temas pri famega, eĉ legendeca persono, pri kiu mi multajn fojojn legis tie kaj tie!
Mi ne recenzu Jack London, ĉar li ĉiam estas belega kaj tute ne bezonas miajn laŭdojn por esti ŝatata kaj legata. Historioj pri fort(ik)aj homoj, kuraĝaj kaj saĝaj samtempe, estas ĉiam aktualaj kaj allogaj ne nur por ravemaj junuloj, sed ankaŭ por mezaĝaj urbanoj, en kies vejnoj anokraŭ fluas vera sango, ne elpremita de alkoholo kaj fobioj.



Sed la traduko – jen kio multe dubigis min. En antaŭparolo la tradukisto avertas, ke li uzas multajn neologosmojn kaj pravigas tion per kutima tia-kaze referenco al naturaj bezonoj de la lingvo je evoluo. Mi neniam konsideris min konservativulo, ĉiam preferis ke aferoj evoluu plej eble per si mem kaj eĉ iom kontribuis al “bona/mava” polemikado, prezentante la 19-jarcentan provon ekstermi fremdaĵojn en la rusa per kreado de novaj vortoj. Tamen nun mi ekde unuaj paĝoj eksentis min bonlingvulo – konsternita kaj iridita.
Mi konsentas, ke la lingvo vivas kaj bezonas novajn vortojn – ĝustajn kaj gustajn. Sed mi tute ne komprenas por kio trudtiri ilin en Esperanton, se jam estas antaŭlonge uzataj, por ĉiuj konataj vortoj? Je kia diablo herooj de tiu ĉi rakontaro havas piedojn ne malsekajn, sed mokrajn? Ili vanuas anstataŭ malaperi, ne malsatas sed nur hungras, ilia suno staras ne malalte sed base, gepatroj estas ne maljunaj sed oldaj, ktp. Konsciante pri embaraso, kiun sentos legantoj, la tradukisto eĉ kreis por ili unupaĝan vortareton, enmetinte tien plejparton da tiaĵoj. 
Tiu ofta konsultado sendube malfaciligas legadon, sed ne estas tro ĝena per si mem – mi ja konscias, ke temas pri akirita lingvo, kies lernado daŭros dumvive. Sed unu demando tamen suferigas min, same kiel tiun vilaĝanon el la sprita verso “Putin kaj vilaĝano”, kiu post aŭskulti la ĉefministran rakonton pri lia laŭvica (kune kun Medvedev) elpensaĵo, elbuŝigas nur unu demandon: “Jen mojose! Sed… por kio?”
Iam mi legis en BA1 la eseon de Toño del Barrio, kiu laŭ mi tre saĝe analizis supremenciitan disputon kaj konkludis, ke por ĝi fakte mankas reala bazo. Esperanto efektive bezonas novajn vortojn, inkluzive sinonimojn, sed lastaj havu almenaŭ stilajn aŭ sencajn nuancojn por esti utilaj ĉe transdono de plej subtilaj pensoj kaj sensoj.
Sed kion novan donas vanui al konata por ĉiuj malaperi? Kion gajnis la tradukisto anstataŭigante malsaton per hungro? Kaj el kiu lingva profundego li eltiris tiun rusismon – mokraj? Mi povus kompreni tion, se temus pri eŭropaj intelektuloj, pridiskutantaj krepuskojn de ekzistismo aŭ imagolingvaĵon de malfrua (tarda?) Antonioni. Sed Jack London paroligis simplegajn homojn – ĉasistojn, orserĉantojn, balenobuĉistojn. Ĉu li vere uzis en siaj verkoj apartan lingvaĵon, grave diferencan de vaste konata kaj uzata de siaj samtempuloj? Denove mi forte dubas.
Do mi faris jenan konkludon. La fama tradukisto havis propran vidpunkton pri Esperanto, kiu sufiĉe grave diferencis de la dominanta linio de la lingvoevoluo. Kaj li rivelis tiun opinion per siaj tradukoj, enmetante elektitajn de li vortojn – obstine, sed ofte maltrafe. Mi komprenas, ke Fernando strebis eviti mal-vortojn, kiuj ŝajnis al li tro unutipaj, kaj per tio doni al la teksto vortriĉecon. Sed la rezulto estas mala: ordinaraj homoj en tiuj verkoj parolas en iu stranga lingvo – jam preskaŭ ne Esperanto, sed ankoraŭ ne la angla, kvazaŭ en siaspeca surĵik.
Do mi resumu. Se vi bone konas la anglan – legu tiujn rakontojn en ĝi. Se vi havas bonajn nacilingvajn tradukojn – ĝuu ilin. Se du supremenciitaj kondiĉoj ne plenumeblas, nu… legu Diego-version. Sed preparu sin dece: tenu (N)PIVon submane kaj estu tolerema. Kaj eble tiam vi sukcesos ĝui legadon. Eble.
P.S. La eldonaĵo mem estas modesta, sed nemalbona. Mola kovrilo, bone intergluitaj paĝoj, ne tre griza papero. Tajperaroj ne abundas. Nur en lasta rakonto iom embarasigis min, ke la ĉefa heroo "pasis tagojn", sed eble denove temas pri aparta pozicio de la tradukisto, ĉu ne?

Comments