Pagotaj ĵurnalistoj estas bezonataj!

Mi estas (almenaŭ parte) rusia ĵurnalisto kiu kunlaboras kun kelkaj regionaj revuoj (precipe komercaj). Pro tio jam antaŭlonge mi ekhavis la ideon: ĉu uzi Esperanton tiucele? Temas kompreneble ne pri laŭvica esperanto-eldonaĵo - ili jam sufiĉe abundas kaj foje ŝajnas esti superantaj la kvanton da legantoj. Mi havas pure praktikan proponon: krei la datumbazon (reton, liston) de esperantistoj-ĵurnalistoj, kiuj volas kaj povas kunlabori kun diversaj amaskomunikiloj. Eĉ niaj regionaj revuoj ofte publikigas artikolojn pri aliaj landoj, do estus bone, se ties aŭtoroj estus alilandanoj. Se aldoni, ke tiele oni povas mendi reportaĵojn pri eventoj (ekspozicioj, konferencoj, prezentaĵoj ktp) el la tuta mondo, estos komprenebla, ke la afero havas certajn ŝancojn por sukcesi.

La unuaj paŝoj
Mi serĉis eo-ĵurnalistojn rete, sed trovis preskaŭ nenion. Eĉ en la retpaĝo de TEĴA haveblas fakte la informoj nur pri TEĴA mem. Miaj proponoj pri kreado de similaj datumbazoj ekz. surbaze de la retpaĝo de UEA, esprimitaj en Libera Folio, ne elvokis grandan atenton de diskutantoj (ĉiuj estis okupitaj de la elekto de UEA-estraro kaj lingva egaleco). Do mi establis la novan grupon kaj esperas kolekti informojn kaj interesitajn pri ĝi homojn ĉi tie.

La unua propono
Nun mi konsentis esti provizora ĉefredaktoro de unu revuo, kiu pretigas la specialan numeron, dediĉitan al nafto- kaj gasoindustrioj. Interalie estas la ideo publikigi artikolojn pri naftliverantaj landoj (Irako, Irano, Venezuelo, arabaj landoj, Niĝerio, Usono, Ĉinio, Norvegio ka). Estus bone se tiajn artikolojn skribus lokaj ĵurnalistoj, kiuj bone regas situacion. Kompreneble temas pri pagota laboro. 

La kondiĉoj
Temas pri ĉirkaŭ 12 000 simboloj (literoj). La artikolo komenciĝu per la komuna (mallonga) rakonto pri la lando, poste iru al ties nafta(gasa)industrio kaj poste koncentriĝu je rakonto pri la ĉefa nafta(gasa)kompanio. La revuo publikigas artikolojn pri komerco entute, do ne indas skribi per la lingvaĵo tre speciala, komprenebla nur por naftekspertoj. La revuo bezonas interesan, facile legeblan rakonton, kiun legus eĉ diletanto pri nafta industrio. Oni povas skribi en la angla aŭ Esperanto - la publikaĵo estos tradukita en la rusan lingvon.


Se tio (kaj ankaŭ posta kunlaborado) interesos vin, enskribu vin en ĉi tiun adresaron. Ankaŭ vi povas skribi al mi rekte: grey722@yandex.ru

Comments