Skip to main content

“Problemo kun turnado” (Trouble with the Curve): maljunulo kaj sporto

La sporto apartenas al gejunuloj. Same kiel la estonto ĝenerale. Clint Eastwood ne kontraŭas la lastan, sed li ne tiom certas pri la sporto. Post spekti lian filmon mi pretas subteni tiun pozicion.
Mi ne estas zeloto de iu ajn sporto, des pli bazpilko, kiu estas preskaŭ tute nekonata en Rusio. Do tiu ĉi filmo altiris mian atenton nur per nomo de ĝia produktoro. Clint Eastwood similas al maljuna vino, kiu jaron post jaro iĝas ĉiam pli bona. La lokon en historio de la kinoarto li gajnis grandparte danke al siaj lastaj filmoj, faritaj jam pli ol 80-jara reĝisoro. Cetere apenaŭ inter ili menciiĝos “Problemo kun turnado”.


Ne miskomprenu min, mi ŝatas tiun filmon. Jam de la unuaj minutoj Clint Eastwood majstre pentras bildon de la maljuna sportodungisto, kiu loĝas sola en same kadukiĝanta domo kaj kun ĉiam pli granda peno faras sian laboron. Rivaloj jam proksimas kaj aktive sugestas al lia dunganto eksigi la “antikvaĵon”, kiu apenaŭ plu taŭgas por tiom malfacila afero. La mondo ŝanĝiĝis, argumentas ili, kaj li restis la sama.
Ĉu ili pravas? Unuavide jes. Li malbone vidas, malmulton aŭdas kaj liaj movoj estas mallertaj. Ĉu tiu sezono markos finon de lia sportkariero? Kompreneble ne – ja heroo, kiun ludas Clint Eastwood ĉiam venkas. Malsame ol en la 1960-aj jaroj, li atingas finan venkon ne per sia fizika povo, sed per sperto, kiu akumuliĝas post jaroj da laboro. Lia vidkapablo fuŝiĝis, sed kiel vera majstro li scipovas rekoni bonan ĵetiston laŭ nura sono de la fluganta pilko. Do li trafe rimarkas junulon, kiu ĵetas turnantan pilkon kapablan kvazaŭ magia glavo supervenki iun ajn malamikon.
Kompreneble tie estis ne nur bazpilko. La maljunan sportodungiston en lia vojaĝo akompanis filino – sindonema juristino, kiu sep jarojn laboregis en jura kompanio kaj preskaŭ atingis sian arde deziratan celon – iĝi partnero. Iomete flanke, sed tamen ĉeestas amhistorio. Sed la ĉefa heroo tamen estas Clint Eastwood mem kaj la maljuna sportodungisto kiel lia surekrana alter ego.
Resume mi povas diri, ke la filmo estas ne perfekta, sed interesa (kvankam ne tiom profunda kiel la same prisporta "Nesubigita"). Mi pensas ke ĝi estas tro longa kaj pluraj scenoj povus esti reduktitaj aŭ tute forigitaj. Ĝi estas iom tro (laŭ mia gusto) sentimentala. Ĉu je tio kulpas la 84-jara produktoro aŭ multe pli juna reĝisoro? Mi ne scias. Ĉiuj aktoroj ludas bone kaj Clint Eastwood kompreneble superas ĉiujn tiukampe.
Do se vi ŝatas Clint Eastwood, estas iom sentimentala kaj havas du liberajn horojn – spektu tiun filmon. Ĝi meritas vian tempon.

Comments