Servistaro (The Help, 2011): historio pri reciproka liberiĝo

Pri kio temas en ĉi mondfamiĝinta, Oskar-premiita filmo? Resumo aspektas ne tre originala. Nigrulinoj (nun oni nomus ilin afrik-usonaninoj) servistinoj en malgranda urbeto estas ĉiam humiligataj kaj malrespektataj de siaj posedantoj (jes, nome tiel, ĉar oni daŭre transdonas ilin kaj eĉ testamentas). Apartaj necesejoj en domo, malafablaj rimarkoj, malrespekta traktado – ĉio ĉi jam multe videbliĝis en antaŭaj filmoj kaj libroj pritemaj. Ankaŭ pri lukto de humiligataj nigruloj por siaj rajtoj ni ankaŭ aduis ne malmulte. Do, ĉu plia politikkorekta historio? Ne, la afero estas multe pli komplika.

Ĉio menciita vere okupas gravan lokon en la filmo, sed per tio ĝia enhavo ne tute elĉerpiĝas. La aŭtoroj prenis pli vastan, ĝeneralan vidpunkton al la problemo kaj analizas staton kaj konduton de ambaŭ flankoj – blankaj humiligantoj kaj nigraj subprematoj. Kaj tio donas neatenditan rezulton!



Atentu: kiu sekvas plu  malkaŝos la intrigon!

Evidentiĝis, ke sklaveco trafis ne nur servistaron, sed ankaŭ sinjoraron. Blankuloj estas same malliberigitaj de siaj superstiĉoj, timoj, stereotipoj kaj ne nur rilate al nigraj servistinoj, sed ankaŭ al si mem. Sorto de blanka fraŭlino estas destinita jam ekde fino de la lernejo. Ŝi devas enposteniĝi en iu ne tre komplika, sed plej ofte vizitata de viroj entrepreno kaj atendi ĝis iu fianĉinigos ŝin. Poste ŝi por ĉiam revenas hejmen, kie pasigas sian tempon en babilado kun amikinoj, ioma prizorgado de la hejmo (plejparton de la laboro plenumas nigraj servistinoj) kaj naskado de geinfanoj, kies edukadon ankaŭ plenumos nigraj plebaninoj. Socia vivo minimumiĝas ĝis bonfaraj vesperfestenoj, inkluzive tiujn profite al la afrikaj infanoj – jes, nigraj, sed tre malproksimaj, do preskaŭ neekzistantaj.
Ili eĉ inter si trovas maloportunajn homojn, ne indajn je amikeco kaj estimo. Ĝojplena, sed naiva blanka junulino, edziniĝinta al enviinda junulo, estas ignorata de loka “dama klubo” malgraŭ sia bonvolemo. Eĉ plej noblaj el blankulinoj estas sklavigitaj de sia ĉirkaŭaĵo. Do la patrino de la ĉefa heroino fakte estas devigita elpeli maljunan nigrulinon, kiu edukis ĉiujn ŝiajn infanojn kaj pasigis tutan vivon en ĉi domo – ja tion postulis gastoj, indignitaj de sendependa konduto de nigrulinoj.
La ĉefa heroino de la filmo – blanka junulino – havas pli fortan volon kaj deziras alian vivon. Kiun? Ŝajne unue ŝi mem ne certas pri tio. Ĝenerale ŝi sekvas komunan vivofluon kaj diferenciĝas nur per siaj pensemo kaj malinklino al rapida edziniĝo kontraŭ iu ajn prezo. Sed kiam ŝi faras unuan tute sendependan, malkutiman paŝon kaj komencas skribi vivrakontojn de nigraj servistinoj, ŝi komencas aliiĝi, do sendependiĝi. Paŝon post paŝo okazas liberiĝo de ambaŭ – aŭdanto kaj rakontanto.
Libereco estas multekosta akiraĵo, do kontraŭ ĝi ĉiu pagas altan prezon. Blanka ĵurnalistino perdas koramikon, kiu ne sukcesis transpaŝi limojn de sia mondpercepto. Nigraj servistinoj perdas laboron, unu estas akuzita je ŝtelo, alia foriris de la edzo – ebriulo, kiu ofte batadis ŝin. Sed la celo valoras tion. Fine de la filmo servistino, ĵus elpelita kaj akuzita, demandas sian persekutantinon: “Ĉu vi mem ne enuis?” Kaj laŭ ties aspekto evidentiĝas jesa respondo. Nigrulino foriras – humiligita, sed libera. Blankulino restas – ekstere venkinta, sed interne tute dispremita de sia sklaveco kaj malamego.
Kaj en memoro malmergiĝas malnova devizo: Liberecon oni de donas – oni ĝin prenas.

Comments