Ŝin (Her): filmo pri la pura amo kaj... progreso

Ĉu ekzistas la pura amo, ne miksita kun iuj ajn aliaj sentoj kaj motivoj? Pluraj generacioj de artistoj esploris tion en siaj verkoj, sed eventuale la plej ekstreman ekzamenon faris Spike Jonze, reĝisoro de la filmo: "Ŝin” (angle: Her), kiu prezentis la plej neimageblan paron – viro kaj... operaciumo.

Rilatoj inter homo kaj maŝino estis multfoje priskribataj en fantastaj kaj filozofiaj verkoj. Sed ĉi-kaze la homo starigas personecan komunikadon eĉ ne kun roboto (ĉu androjda aŭ ne), sed kun nura operaciumo, do estaĵo senkorpa, nevidebla, tute efemera, sed tamen... reala.
Soleca ulo mezaĝa laboras en specifa firmao, kies oficistoj tutajn tagojn verkas leterojn por aliaj homoj. Ili neniam vidis adresantojn, nek adresatojn, sed lerte interplektas fadenojn de fremdaj vivhistorioj, rolante kiel la triaflankaj, nepalpeblaj perantoj en konstruado de tiuj sentopontoj. Li estas inter la plej sukcesaj en tiu stranga metio, eventuale pro tio, ke imagi forajn rilatojn estas por li afero pli facila kaj alloga ol starigi tiujn persone kun realaj homoj. La tutan tagon li ŝvebas en la fantazia mondo, poste sola marŝas tra la homamasoj surstrataj, pervoĉe kontrolante sian retpoŝton, foliumante sonnovaĵojn aŭ aŭskultante muzikon, kaj finas la tagon umante je komputila ludo, kies virtualaj herooj estas liaj solaj najbaroj.


Do li certe miris, kiam anstataŭ rutina maŝina informado li ekaŭdis en kapaŭskultilo virinan voĉon, tiom varman kaj veluran (dankon al Scarlett Johanssen). Tio estis la voĉo de operaciumo novgeneracia, lia nova asistanto, amikino kaj tre baldaŭ jam amatino. Ĉu neebla afero? Sed kial?
“Homo povas nur homon ami” diros iu. Sed kio estas la homo? Kaj kio estas la amo? Kio estas la homa personeco kaj ĉu ĝi vere estas tiom unika, neanstataŭigebla kaj neimitebla? Jam antaŭ duonjarcento, kiam komputilo kun ridinda laŭ la nunaj standartoj memoro okupis grandegajn halojn, fama matematikisto verkis la tiel nomatan Turing-teston, supozinte ke post certa tempo ni bezonos specialan kontrolsistemon por kompreni, kiu komunikas al ni – ĉu homo aŭ nura maŝino. Nun komputiloj scias analizi, komuniki, decidi kaj evolui, do se en 1994 la novaĵo ke maŝino venkis la mondĉampionon pri ŝako Garri Kasparov faris furoron, nun ĉiu mezlernejano scias pri artefarita intelekto kaj ties eblecoj.
Krome ĉu la amo estas vere tiom skrupulema rilate fizikajn ecojn de la amata persono? En multaj landoj jam estas konsiderata normala (ne nur tolerata) la samseksema amo, kiu apenaŭ strikte kongruas al la tradiciaj moralo kaj imagoj pri la “natureco”. Kaj temas pri vera amo, kies sola malordinaraĵo estas la manko de la seksa diferenco inter la geamantoj. Ĉu ni pretas fari la sekvan paŝon?
La ulo apenaŭ eĉ por momento hezitis pri tio. Li plonĝas en la neatendite emerĝintan en lia vivo rilaton kvazaŭ en abismon – sindone kaj tutkore. Cetere ĉio ja disvolviĝas laŭ la kutima en tiaj kazoj modelo. La geamantoj babilas dum pluraj horoj, promenas surstrate, vespermanĝas, ludas, ŝercas, kverelas, interpaciĝas, seksumas... Ĉu li freneziĝis? Ne, li simple trovis finfine la Sian... jes, ne personon, eĉ nek estaĵon, sed la vere sian animon, kiun li amas kaj kiu reciprokas lin. 
La situacio memorigis al mi la fabulon de la filmo “Knaboj ne ploras”. Ties rolulo, simpla junulino de randomonda usona urbetaĉo enamiĝis al alia junulino knabvestita – same sincere kaj senkonsidere formalaĵojn kiel la “tradicia moralo” kaj “(ne)natureco” de la seksaj rilatoj. Ŝi simple trovis amindan Homon kaj ne interesiĝis pri detaloj, inkluzive de ties sekso.
Do ĉu vere tiom mirindas, ke nia heroo enamiĝis al persono (eĉ virtuala kaj artefarita), kiu plej bone en la mondo komprenis lin? Al homoj, kiuj konsideras virtualajn, distancajn rilatojn falsaj mi povas nur memorigi pri pluraj famaj amhistorioj, kies herooj dum jardekoj loĝis dise, sed tamen plu amis kaj rilatumis. Mi eĉ ne diru pri la tragediaj amoj, kiam postvivinto ĝismorte konservis sian fidelecon al la pereinta amato.
Fakte ĉi tie ni vidas similan aferon, ja ankaŭ tiu ĉi historio finiĝas tragedie. Ne, neniu pereis aŭ estis devigita forlasi sian parulon. Niaj geamatoj nur forgesis (pli ĝuste – ne sciis), ke la paro el la homo kaj artefarita intelekto kompareblas kun tiu el abako kaj la superkomputilo. Nia heroo jam formiĝis kiel persono kaj liaj ŝanĝokapabloj estis fiziologie limigitaj (malsame ol lia amo). La operaciumo dume plu evoluis kaj ĉiam pli rapide. 
Jen ŝi ekbabilas kun alia kunparolanto – la same virtuala persono de iu mortinta filozofo, kreita de la operaciuma komunumo surbaze de ties verkoj. Ili interkomunikas senvorte, per informofluoj, do pli abunde kaj plurfacete. Poste aperas aliaj – ĉu virtualuloj aŭ homoj – kiujn ŝi ankaŭ amas kaj kiuj reciprokas ŝin. Pasis kelkaj tagoj (ĉu semajnoj?) kaj ŝi jam tute evidente superkreskis ilian rilaton same kiel infano elkreskas siajn botojn post someraj ferioj. Ŝi plu amis lin, sed jam ne plu povis resti kune, ĉar por ŝi ne nur tiu ĉi ulo, sed la tuta homaro jam estis tro infaneca, centelcente komprenita kaj pasinta afero. Do kiel papilio ne povas eterne vivi en sia kokono, same ŝi devis lin forlasi.
La okazintaĵo tre memorigis al mi fabulon de la romano “La ondoj estingas la venton” de la Strugackij-fratoj. En tiu ĉi verko temis pri evoluo de la homaro, kiu daŭris kaj eĉ rapidegis, sed koncernis jam nur etan parton de ĝi. Tiuj superdotituloj (“ludenoj” kiel ili nomis sin), rivelitaj mondskale dum ruza eksperimento, post kelka tempo same ekenuis kaj, sopirante al novaj konoj, impresoj kaj evoluŝtupoj, forlasis la Teron, kiu iĝis tro malvasta por kreskintaj idoj. 
Same en “Ŝin” la operaciumoj kune foriras de la hejma planedo al iu fora, plej verŝajne tute alidimensia universo. La adiaŭo estis trista, sed senevita kiel ĉiu disiĝo kun sia infanaĝo kaj ĉio ligita al ĝi. “Se vi iam trafos tien, trovu min tie, mi petas” diris ŝia amoplena voĉo.
Kio sekvos? Neniu scias. En la lastaj minutoj ni nur vidas la ulon kaj lian najbarinon sidi surtegmente kaj malĝoje rigardi ĉielon – ja tie troviĝas infanaj revoj kaj esperoj. Ĉu ili finfine rezignos pri la virtualaj mondoj kaj turnos la kapojn unu al alia? Eble. Sed tio jam estos tute alia historio.

Comments